IX

Vespere de la sekva tago Runa vizitis la ministron, fraton de ŝia patrino. Jam estis la dekunua horo, sed Daugovet akceptis ŝin. Li nur esprimis miron, ke ŝi, lia favoratino, kvazaŭ speciale elektis tian horon por malpligrandigi lian plezuron.

Ŝi diris:

— Ne, via plezuro, oĉjo, eble, kreskos pro tio, kion mi alveturigis. — Kaj ŝi ekridis, kaj pro la rido ekridis tuta ŝia belo, egala al revelacio.

Belo beligas ankaŭ tiujn, kiuj kontemplas ĝin; ĉiuj ties nuancoj kaj lumoj vokos sentojn, similajn al ili, kaj ĉio kune emocios kaj feliĉigos. Sed eĉ pli nerepuŝeble efikas perfekteco, kiam ĝi estas armita per konscio de sia forto. Nur per malproksimiĝo eblas batali kontraŭ ĝi, sed eĉ tiam al ĝi estas garantiita parto de venko — rideto de medito.

Tial, konsiderante ĉiujn rimedojn por atingo de la celo, la juna belulino vestis sin kiel por monduma vizito — en brilanta malfermita robo, rememoriganta someran floron. El puntoj elstaris ŝiaj delikataj, blankaj ŝultroj; la nudaj brakoj spiris glatecon kaj purecon de la konturoj; la vizaĝo ridetis. En ŝiaj maldikaj brovoj estis ia ĉarma libereco aŭ, pli ĝuste, nervozeco de la linio, kio donadis al la rigardo siaspecan esprimon de kaprica malkaŝemo, kvazaŭ dirante ĉiam kaj al ĉiuj: — «Kion mi faru, se mi estas nekredeble, nepardoneble bela? Paciĝu kun tio, memoru kaj pardonu».

— Infano, — diris la ministro, sidigante ŝin, — mi estas maljunulo kaj via propra onklo, sed mi devas konfesi, ke por rajto rigardi al vi per la okuloj, — almenaŭ, — de Gall mi volonte kaj kun abomeno redonus al la sorto mian potencan uniformon. Bedaŭrinde, mi ne havas tiajn okulojn.

— Ankaŭ mi ne fidas blindulojn, tial mi ekparolos pri via senerara, firma amo al libroj. Ĉu vi ne perfidis vian amon?

Daugovet vigliĝis, kio okazadis al li ĉiam, se oni tuŝadis tiun demandon.

— Jes, jes, — diris li, — min zorgigas nun «Epitafoj» de la jaro 1748, eldonitaj en Madrido sub komencliteroj G. J.; du ekzempleroj estis venditaj al Verfest kaj Grossman, mi malfruis, kvankam rilate de unu ekzemplero ekzistas espero: Verfest ne estas kontraŭ intertraktado. Tamen, — li ĵetis rigardon al la libro, kiun kunhavis Runa, — ĉu vi ne estas feino kaj ĉu ne la trezoro de Verfest estas kun ci?

La ministro transiradis al ci en okazoj, kiam li deziris komprenigi per tio, ke li libere disponas sian tempon.

— Mi konfesas, tiun supernaturan esperon sugestis al mi cia solena, interna lumo kaj la enigmaj vortoj pri ĝojo. Tamen fojfoje mi bedaŭras, ke mirakloj ekzistas nur en imago.

— Ne, ne la «Epitafoj». — Runa ĵetis preteran rigardon al sia libro. — Tamen ĉiuokaze, tio, kion mi kaj vi vidis en la cirko, estas miraklo. Mi ne komprenas ĝin.

La ministro, antaŭ ol respondi, silentis iom, pripensante vortojn, per kiuj li povus emfazi sian nedeziron paroli pri la mirinda okazo kaj la stranga ago de Runa.

— Mi ne komprenas — kio estas komprenenda? Interalie, ci ektimis, ŝajne, pli ol ĉiuj ceteraj. Sincere dirante, mi bedaŭras, ke mi estis en «Soleil». Al mi estas malagrable rememori la scenojn, kiujn mi ĉeestis. Rilate de la fakto mem, aŭ, kiel ci esprimas, — la «miraklo», mi diros: artifikoj de cirkaj magiistoj ne logas min analizi ilian esencon, krome en mia aĝo tio estas danĝera. Mi, finfine, povus pro tio antaŭ dormo eklegi Ŝarazadon. Ĉarma freŝeco de malnovaj libroj similas vinon. Sed kio estas tio? Ĉu ci iom maldikiĝis, mia kara?

Ŝi rememoris, kion ŝi travivis dum tiuj du tagoj, obsedata de deziro trovi la homon, kiu ekkantis sub la cirka kupolo. En la trinkaĵon, per kiu ŝi penis kontentigi la longan soifon, tiu ĉi maljunulo, ŝia onklo, ĵetis venenon. Tial la hipokrito de Daugovet indignigis ŝin; ŝirminte la koleron per rideto de distriĝemo, Runa diris:

— Mi maldikiĝis, sed ties kaŭzo estas vi. Mi eĉ pli maldikiĝus, se mi ne havus en la manoj tiun ĉi libron.

La ministro levis la brovojn.

— Kie estas ŝlosilo por la enigmoj? Klarigu. Mi jam iĝas duone serioza, ĉar ci maltrankviligas min.

La junulino ŝerce metis la ventumilon sur lian manon.

— Rigardu al miaj okuloj, oĉjo. Rigardu atente, ĝis vi rimarkos, ke en mi ne ekzistas deziro stultumi, ke mia humoro estas neordinara. — Vere ŝiaj okuloj koncentrite ekbrilis, kaj la duonmalfermita buŝo, tuŝita de rida ludo, tremeradis kun kvieta kaj loga esprimo. — Ĉu mi konvinke parolas? Ĉu vi vidas, ke mi bone fartas? Tiuokaze, bonvolu kontroli, ĉu vi kapablas elteni baton, ŝokon, fulmon? Ĝuste — fulmon, ne perdinte dormon kaj apetiton?

En ŝiaj vortoj, en la sonora malglateco de ŝia voĉo ŝajnis esti jubilo de surdiga sekreto. Silente rigardis al ŝi la ministro, sekvante per nevola rideto ĉiujn fajnajn radiojn de ludo de la belega vizaĝo de Runa, kun antaŭsento, ke la antaŭvortoj kaŝas ion gravan. Finfine al li transdoniĝis ŝia emocio; li patrece kliniĝis al ŝi, retenante maltrankvilon.

— Sed, ho Dio, kio? Permesu al mi rekonsciiĝi! Mi ĉiam sufiĉe regas min.

— Tiuokaze, — gravmiene diris la junulino, — kion pensas vi pri la aĉetaĵo de Verfest? Ĉu ekzistas espero, ke la «Epitafoj» ekbrilos en via kolekto?

— Kara, se mi ne opiniu espero ciajn strangajn demandojn, cian ekzaltiĝon, — ne, ne, preskaŭ neniu. Kvankam mi interesigis unu tre lertan makleriston, ĝuste tiun, kiu interŝanĝigis al Gray la oran rulaĵon de Vedoj de la XI-a jarcento al kateĥismo kun notoj de Leono VI, krediginte la posedinton, ke la valorega manuskripto alportas malfeliĉon al ties proprulo, — jes, mi magnetigis tiun peranton per gravaj promesoj, sed Verfest, ŝajne, havas proponojn pli profitajn, ol la miaj. Mi konfesu, tiu ĉi konversacio profunde emocias min.

— Tiuokaze, — Runa gaje suspiris, — ĉu la «Epitafojn» vi devos forgesi?

— Kiel?! Ĉu nur tion ci sciigas al mi, agante preskaŭ terure?!

— Ne, mi pripensas, ĉu konsolos vin io egala al la «Epitafoj»; kio same kiel ili aŭ eĉ pli forte logas vin; super kio vi forgesus ĉion, glatiginte la faltojn?

La ministro trankviliĝis kaj verviĝis.

— Do, ĉio klaras al mi, — diris li, — verŝajne, libromanio estas cia vica hobio. Bone. Sed per tio ci devus komenci. Mi nomos raraĵojn, se eblas tiel diri, nemoveblajn, ĉar ili konsistigas familian heredaĵon. Vera, sed ne ĉiopova ŝatanto pensas pri ili kun platona korinklino de enamiĝinta kadukulo. Jen ili: «Interpreto kaj ekzegezo de Apokalipso» de Nostradamus, de la jaro 1500, propraĵo de Weis; «La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo» de Cervantes, Vieno, de la jaro 1652, apartenas al Dorian Camboll; la eldono tute forbrulis, krom unu ekzemplero. Plue...

Dum li estis parolanta, Runa, klininte la kapon, mediteme movadis la fingrojn laŭ la tranĉparto de sia libro. Ŝi interrompis:

— Kio, se oni al vi donacus la «Interpreton kaj ekzegezon de Apokalipso»? — senkulpe interesiĝis ŝi. — Ĉu al vi tio estus tre agrabla?

La ministro ekridis.

— Se ci, kiel en fabelo, iĝus feino? — respondis li, kaptante sin, tamen, en tio, ke li atente rigardas al la manoj de Runa, neglekte turnantaj sian libron, kun superstiĉa sento de pasiiĝinta ĉasisto, kiam en krepusko delikata desegnaĵo de arbusto ŝajnas branĉkorna kapo de kaŝiĝinta cervo. — Kaj ci meritas esti feino.

— Jes, pli ĝuste, — mi povus pace vivi kun ŝi. Sed ankaŭ vi meritas posedi la Nostradamus-on.

— Mi ne disputas. Donu ĝin al mi.

— Prenu.

Kaj ŝi etendis la raraĵon kun simpleco de homo, transdonanta al kunparolanto tedintan ĵurnalon.

La ministro ne komprenis. Li prenis kaj mallarĝiĝis la okulojn al la leda bindaĵo, poste ridetis al hela rideto de Runa.

— Ĉu? Do, ĉu ci tion legas? Ja vere, se momente tiu ĉi, supozeble, scienca verko fariĝus la oro de Nostradamus, mi, probable, ŝtoniĝus por sama tempo, por kiom, tiel malfeliĉe, ŝtoniĝis Lot.

Sen suspekto, kvankam strange kaj peze kunpremiĝis la koro, malfermis li la kovrilon kaj ekvidis la titolpaĝon kun la fama vinjeto, ĉirkaŭirinta ĉiujn specialajn librojn kaj revuojn de Eŭropo, — la vinjeto, en kies paliĝintaj strekoj rektiĝis kiel risorto, kunpremita de jarcentoj, kaj saltis en lian cerbon la streboj de la bibliofiloj de ĉiuj landoj kaj nacioj. Ĉio skuiĝis antaŭ li, la manoj malstreĉiĝis, la volumo falis sur la tapiŝon, kaj li levis ĝin per moviĝoj de frenezulo, estinganta imagitan fajron.

— Kiel? — sovaĝe ekkriis Daugovet. — Nostradamus — kaj sen ujo! Sed pro ĉiuj sanktuloj de cia animo, — kiu ĝino ŝtelis por ci tion? Dioj! Tertremo! Revolucio! La suno falis sur la kap'!

— Sur la kapon, — trankvile korektis la junulino. — Vi promesis ne emociiĝi.

— Se mi ne perdos la racion, — diris la malfortiĝinta ministro, alpremiĝante al la trezoro kun nebuliĝinta, pala vizaĝo, — mi ne plu emociiĝos. Sed ĉu vere Weis aŭkciis la bibliotekon?

Dirante tion, li transportis la valoregaĵon sur rondan tableton sub lampon kun bronza skulptaĵo de Genio, kisanta Revon, kaj ŝaltis lumon; poste li iom ekregis sin. Runa diris:

— Ĉio ĉi estas rezulto de mia sciigo al Weis, ke mi ĉesigas la dudekjaran proceson de «Tri Vojoj», per kio mi fordonas la arbaron kaj la bienon kun ĉiuj ties antikvaĵoj. Weis estas ekstreme memama. Kia jubilo por tia homo, kiel li! Mi eĉ ne tre penis insisti pri mia kondiĉo; la kondiĉo estis la Nostradamus.

Ŝi rakontis, kiel okazis la intertraktado — tra peranto.

— Malsaĝa, freneza Weis, — diris la ministro, — lia patro eksedziĝis disde la edzino, por akiri la unuan eldonon de la Gutenberga preĝolibro; mallonge dirante, li interŝanĝis la edzinon al Abstner kontraŭ tricent dudek paĝoj da antikva tiparo kaj, povas esti, agis prave. Sed pardonu mian staton. Tiaj tagoj ne oftas en la homa vivo. Mi sonorigas. Ĉu ci vespermanĝas kun mi? Mi deziras montri, kio okazas en mia animo, per speciala ago. Jen ĝi.

Li premis la butonon de la sonorilo, vokis el la sino de obeo bonege poluritan figuron de lakeo kun senmova vizaĝo.

— Gratis, mi vespermanĝas hejme. Tuj ordonu pri tio. La manĝo kaj la servico devas esti ĝuste la samaj, ĉe kiaj mi akceptis la reĝon; priservos vi kaj Velvet.

Ridante, li turnis sin al la nevino:

— Ĉar la donaco, merita reĝon, estas spiro de alta potenco, kaj ĝi tuŝis min per ciaj manoj. Ha! ĉu ci estas pensema?.. Jes, stranga tago, stranga tago estas hodiaŭ. Estas bonege skui la vivon per tiaj aferoj, per tiaj dolĉaj batoj. Kaj mi dezirus, imitante cin, fari ion egalan al cia ajna deziro, certe se ci ĝin havas.

Runa, mallevinte la manojn, silente rigardis al lia ekstaza vizaĝo.

— Tio endas, tio bonas, — prononcis ŝi mallaŭte kaj strange, kvazaŭ pensante, — spiro de granda potenco estas kun ni, kaj ĝi estu distingigita kaj prilumita per pompo. Kaj mi — vi pravas en via impeto — havas deziron; ĝi ne estas materia; grandega ĝi estas, komplika kaj senprudenta.

— Nu, ne ekzistas neeblaĵoj sur la tero; diru al mi. Se rilate al ĝi ci ne povas esti Beguem, kiel estis kun la donaco, — mi alfrontos ĝin, kiel ministro kaj... Daugovet.

Iliaj okuloj klare kaj akre renkontiĝis.

— Estu tiel, — diris la ministro. — Ni interparolu ĉe la tablo.




Ŝarazado — mita sultanedzino, kiu rakontas la fabelojn de «Mil kaj Unu Noktoj» al sia edzo Ŝarijar (rim. de la tradukinto).
ŝtoniĝis Lot — tiel estas en la originalo, kvankam laŭ la Biblio, ŝtoniĝis (iĝis kolono el salo) lia edzino, kiu, malgraŭ la malpermeso, retrorigardis al Sodomo dum fuĝo el ĝi (rim. de la tradukinto).