V

La numero, lasta antaŭ la elpaŝo de la «Duopa Stelo», nomiĝis «Senforteco de katenoj». Ĝi konsistis en tio, ke larĝŝultran, malaltan viron oni ligis ĉe la brakoj kaj la kruroj per dikegaj ŝnuroj; krom tio oni zonis per katenoj la manojn kaj la piedojn. Poste lin oni kovris per tuko; li klopodis sub ĝi dum ĉirkaŭ du minutoj kaj ekstaris tute malimplikita; la ligiloj kuŝis sur la sablo.

Li foriris. Estiĝis profunda, akra silento. Muziko ekludis kaj ĉesis. La cirko neaŭdeble spiris. Infekta atendo penetris el animo en animon, streĉante sentumojn; rigardoj, direktitaj al la elira kurteno, silente vokadis la promesitan venon. La muzikistoj foliumadis notojn. Pasis ĉirkaŭ kvin minutoj; la malpacienco kreskis. La supro, iom krakinte malakorde, aŭdigis protestajn aplaŭdojn; la mezo subtenis ilin; la malsupro konversaciis, flirtigadis ventumilojn, ridetadis.

Tiam, ree silentiginte la bruon de malpacienco, ĉe la elirejo aperis homo de averaĝa alto, rekta, kiel flamo de kandelo, kun natura kaj simpla sinteno; haltinte por momento, li eliris al la centro de la areno, paŝante mole kaj egale; haltinte, li ĉirkaŭrigardis kun rideto la brilantan kavon de la cirko kaj levis la kapon, alparolante al la orkestro.

— Ludu, — diris li, pensinte iom, nelaŭte, sed tiel distingeble, ke la vortoj klare sonis por ĉiuj, — ludu ion malrapidan kaj glatan, ekzemple, la «Meksikan valson».

La kapelestro kapjesis, frapis per la bastoneto kaj svingis ĝin.

Trumpetoj ekmurmuris la enkondukon; turniĝante, la vento de la melodio ĉirkaŭprenis la korojn per kapto kaj mezuro de ritmo; sonoro, triloj kaj kantado dissemis nekompreneblan magion de sono, en kiu pli feste brilas la vivo kaj io iĝas pardonita interne, satigante ĉiujn sentumojn.

La «Duopa Stelo», — kia montriĝis li al la rigardo de la spektantoj en tiu ĉi minuto, — estis homo aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn. Lia vesto konsistis el blanka ĉemizo, kun manikoj, kuntiritaj ĉe la manradikoj, nigra pantalono, bluaj ŝtrumpoj kaj nigraj sandaloj; larĝa arĝenta zono ĉirkaŭprenis la talion. La frunto, hela, kiel kupolo, estis malleviĝanta al la malhelaj okuloj per strio de la subtilaj kaj altaj brovoj, donintaj al lia akra vizaĝo esprimon de fiera klareco de antikvaj portretoj; sur tiu pala vizaĝo, plena de trankvila potenco, inter la ombro de la malhelaj lipharoj kaj la fendo de la firma mentono malestime kurbiĝis la eta, strikta buŝo. La rideto, kun kiu li eliris, estis dubsenca, kvankam ne sen ekvilibro, kaj plena de kaŝita promeso. Liaj haroj de kastora koloro malforte krispis sub la nuko, en kaveto de la kolo, kaj antaŭe iomete malleviĝis sur la frunton; la manoj estis malgrandaj, la ŝultroj estis iomete deŝovitaj malantaŭen.

Li deiris al la barilo, stamfis kaj, ne hastante, ekkuris, kun kubutoj, alpremitaj al la brusto; tiel li ĉirkaŭiris la tutan arenon, farinte nenion specialan. Sed ekde la dua rondo aŭdiĝis ekkrioj: «Rigardu, rigardu». Ambaŭ ĉefajn pasejojn plenŝtopis spektantoj: elkuris ĉiuj servistoj kaj aktoroj. La paŝoj de la kuranto misformiĝis, jam li moviĝis per gigantaj saltoj, sen videblaj penoj por tio; liaj piedoj, facile tuŝante la teron, ŝajnis, postrestas de la neretenebla strebo de la korpo; jam kelkfoje li dum salto simple movadis ilin en la aero, kvazaŭ forpuŝante vakuon. Tiel kuris li, farinte rondon, poste, trakurinte en ordinara maniero ioman distancon, abrupte leviĝis supren sur distancon de sia alto kaj rigidiĝis, haltis en la aero, kiel sur nevidebla fosto. Li estis en tia stato nur apenaŭ pli longe ol natura prokrasto de falo — je bagatelo, eble je triono de sekundo, — sed sur la pesilo de ĉies atento tio reflektiĝis kiel falo de granda pezo kontraŭ gramo, — tiel neordinare ĵetiĝis antaŭ ĉiuj la enigma fenomeno. Tamen ne malvarmon, ne ardon de admiro kaŭzis ĝi, sed malkvieton de kaŝita ekscitiĝo: eniris io el ekster la limoj de la homa esenco. Multaj salte ekstaris; tiuj, kiuj ne vidis, en kio estis la afero, kriis en la estiĝinta bruo al siaj najbaroj, demandante, kio okazis? La sentumoj jam estis trafitaj, sed ankoraŭ ne faligitaj, ne renversitaj; la spektantoj interŝanĝadis rimarkojn. Baleta kritikisto Fogard diris: — «Jen monstro de ŝvebsaltoj; post Agnes Dupont estis nenio simila. Sed en baleto, inter fajrartaĵo de aliaj moviĝoj, ili ne tiom impresas». En alia loko eblis subaŭskulti: — «Mi vidis saltojn de negroj en Ugando; ili malproksimas...» — «Fakiraĵo, hipnoto!» — «Ne! Tion oni faras per speguloj kaj lumartifikoj», — deklaris iu kompetenta persono.

Tiutempe, ripozante aŭ pensante, sur la areno en la sama nehasta ritmo kuris la «Duopa Stelo», semante maltrankvilajn atendojn, kreskantajn nereteneble. Kion atendis la emociita spektantaro? Neniu povis respondi al si, sed ĉiu estis kvazaŭ kaptita de nevideblaj manoj, ne sciante, ĉu ili liberigos aŭ lasos lin, paliĝantan en nekomprenebla sopiro. Tiel sentis, kiel ili konfesis poste, eĉ maniuloj de fortaj sentoj, homoj de elprovita malvarmsangeco. Jam kelkfoje inter sinjorinoj ekflugadis alta «aĥ!» kun nuanco pli serioza, ol tiuj, per kiuj oni kolorigas tiun universalan ekkrion. La supro, nenion komprenante, kriadis «brave» kaj frapadis per la polmoj. Tiutempe en la amaso de cirkaj aktoroj, plenŝtopintaj la elirejon, okazis moviĝo; tiuj multe vidintaj homoj estis afekciitaj ne malpli ol la spektantoj.

Pasis jam ĉirkaŭ dek minutoj post kiam la «Duopa Stelo» eliris sur la arenon. Nun li pligrandigis la rapidon, farante, evidente, preparan antaŭkuron. Lia vizaĝo ardiĝis, la okuloj ridis. Kaj subite jubila infana krio sonore disflugis en la cirko: — «Panjo, panjo! Li flugas. — Rigardu, li ne tuŝas per la piedoj!»

Ĉiuj rigardoj samtempe celis al la ĵus rimarkita. Kvazaŭ kurteno defalis de ili; la trompo de egala moviĝo de la piedoj malaperis. La «Duobla Stelo» flugis en la aero je futo super la tero, leviĝante ĉiam pli krute kaj alte.

Tiam, subite, trans iu nekaptebla linio, kien, saltinte kaj malkuraĝiĝinte, ĵetis sin la faligita atento, — la spektaĵo eliris el la limoj de artifiko, iĝinte miraklo, do tio, kion sekrete ni atendas dum la tuta vivo, sed kiam ĝi finfine ekbrilas, ni pretas krii aŭ kaŝiĝi. Forlasinte la arenon, Drud leviĝis en la aero al la lustroj, ĉirkaŭvolvinte per la manoj la nukon. Momente la tuta imagata pezo de lia korpo transdoniĝis al interna peno de la spektantoj, sed same baldaŭ malaperis, kaj ĉiuj ekvidis, ke super la galerioj, sub la trapezoj, rapidas, retroklininte la kapon, la homo, trairante de tempo al tempo la rondan supran spacon kun glata rapideco de birdo, — nun li estis terura. Kaj lia ombro, plonĝante sur la seĝovicoj, estis ĵetiĝanta malsupre.

La konfuzita orkestro eksilentis; sola hobojo hurlis per falsa noto kaj kiel pafmortigita rompis la kupran krion.

Krioj «Incendio!» ne farus tion, kio estiĝis en la cirko. La galerio ekhurlis; krioj «Satano! Diablo!» pelis ondon de paniko; ĉioma frenezo ekkaptis la homojn; malaperis la publiko: ĝi, perdinte la ligon, iĝis sovaĝa amaso, sur kies kapoj, ŝirinte fortajn ĉenojn de la racio, freneze muĝante kaj montrante la dentojn, saltadis la Timo. Multaj, en paroksismo de subita malforteco aŭ kapturniĝo, sidis, ferminte per la manoj la vizaĝon. Virinoj perdadis konscion; iuj, sufokiĝante, impetis al la elirejoj; infanoj ploregis. Ĉie aŭdiĝis krakado de balustradoj. La fuĝantoj, plenŝtopinte la arenon, kunpuŝiĝadis ĉe la elirejoj, faligante unu la alian, kaptante kaj forpuŝante la antaŭulojn. Fojfoje akra ŝriko superadis tutan tiun teruran bruegon; sonis ĝemoj, blasfemoj, bruo de renversitaj seĝoj. Kaj super la cirko, pli alte ol trapezoj kaj blokoj, krucinte la manojn, staris en la aero la «Duopa Stelo».

— Orkestro, muzikon!!! — kriis Agassiz, apenaŭ konsciante, kion li faras.

Kelkaj trumpetoj ekhurlis per antaŭmorta muĝo, kiu baldaŭ eksilentis; ekkrakis faligitaj pupitroj; la podio malpleniĝis; la muzikistoj, forlasinte la instrumentojn, fuĝis, kiel ĉiuj. Tiutempe la ministro Daugovet, pene frotante la ostecajn manojn kaj kuntirinte la grizajn brovojn, mallaŭte diris al du, rapide enirintaj en lian loĝion, dece, sed negrave vestitaj homoj: «Tuj. Sen hezito. Mi responsas. Nokte persone al mi kun raporto, kaj al neniu kroma eĉ vorton!»

Ambaŭ nekonatoj sen riverenco elkuris kaj miksiĝis kun la homamaso.

Tiam Drud supre laŭte ekkantis. Inter la furiozo lia voĉo sonis kun forto de ventoblovo; tio estis mallonga, nekonata kanto. Nur kelkaj ĝiaj vortoj estis kaptitaj de kelkaj homoj: «La vojo senvoja...». La kadenco malaperis en la rumoro, sed eblis pensi, ke estas ankoraŭ tri piedoj, kun vira rimo en klara vorto «aspir'». Ree ne eblis distingi la vortojn, ĝis en paŭzo de la rumoro ili finiĝis per enigma kaj tira: «la mondon brilantan enir'».

De la ministra loĝio sur la arenon elpaŝis junulino en robo el blankaj silkaj strioj. Pala, ne konscianta sin, ŝi levis la manojn kaj kriis. Neniu distingis ŝiajn vortojn. Ŝi nerve ridis. Ŝiaj okuloj, brilante, flugis supren. Ŝi nenion vidis, komprenis kaj sentis, krom hela abismo, ekbrilinta sur ruinoj de tiu ĉi tago per mirakla fajro.

Gall aliris al ŝi, prenis je la mano kaj forkondukis. Tuta tremante, ŝi obeis al li preskaŭ senkonscie. Tio estis Runa Beguem.