Ĉapitro II


Ju pli mi paroladis kun li pri la vivo, la spleno, vojaĝoj kaj impresoj, des pli mi estis komprenanta la esencon kaj tipon de mia Nerealiĝinta. Mi ne kaŝu, ke ĝi estis grandega kaj — eble — pro tio tiel obseda. Ĝia svelteco, ĝia preskaŭ arĥitektura akreco elkreskis el nuancoj de paralelismo. Mi nomas tiel la duoblan ludon, kiun ni ludas kun fenomenoj de ĉiutaga vivo kaj emocioj. Unuflanke, ili estas nature tolereblaj pro neceso: tolereblaj konvencie, kiel papermono, por kiu oni povus ricevi oron, sed kun ili ne ekzistas konsento, ĉar ni vidas kaj sentas ilian eblan transformiĝon. Pentraĵoj, muziko, libroj delonge establis tiun specifecon, kaj kvankam la ekzemplo estas malnova, mi prenas ĝin, ĉar ne havas pli bonan. En ĝiaj faltoj estas kaŝita la tuta tristo de la mondo. Tia estas nervozeco de idealisto, kiun despero ofte devigas malleviĝi pli malalte, ol li staris — sole pro inklino al emocioj.

Inter kriplaj reflektoj de la viva leĝo kaj de ties batalo kun mia spirito mi serĉis, mem ne konjektante tion, — subitan klaran kreaĵon: bildon aŭ florkronon de eventoj, nature plektitaj kaj same nevundeblaj por suspektema rigardo de spirita ĵaluzo, kiel kvar pleje afekciintaj nin linioj de ŝatata versaĵo. Da tiaj linioj estas ĉiam nur kvar.

Kompreneble, mi ekkonadis miajn dezirojn ne tuj, sed iom post iom, kaj ofte ne rimarkadis ilin, per tio perdinte tempon por elŝiri radikojn de tiuj danĝeraj vegetaĵoj. Ili diskreskis kaj kaŝis min sub sia ombroplena foliaro. Okazadis plurfoje, ke miaj renkontiĝoj, miaj statoj sonis kiel trompa komenco de melodio, kiun homoj tiel ofte deziras aŭdi antaŭ ol fermi la okulojn. Urboj, landoj de tempo al tempo proksimigadis al miaj pupiloj jam ekravantan min lumon de stranga, malproksima rubando, apenaŭ signita per fajroj, — sed ĉio evoluadis en nenion; ŝiriĝadis, simile al putra ŝpinaĵo, streĉita per rapida navedo. La Nerealiĝinta, al kiu mi etendis la manojn, povis ekstari nur per si mem, alie mi ne rekonus ĝin kaj, agante laŭ proksimuma modelo, riskus certe krei senanimajn dekoraciojn. En alia maniero, sed tute same, oni povas vidi tion en artefaritaj parkoj, kompare kun hazardaj arbaraj vizioj, kvazaŭ gardeme eltiritaj de la suno el valorega kesto.

Tiel mi ekkomprenis mian Nerealiĝintan kaj ekobeis al ĝi.

Pri ĉio ĉi kaj ankoraŭ pri multo alia — pri homaj deziroj ĝenerale — okazadis miaj konversacioj kun Filatre, se li tuŝadis tiun demandon.

Kiel mi rimarkis, li ne ĉesis interesiĝi pri mia kaŝita ekscitiĝo, direktita al imagataj objektoj. Mi estis por li kvazaŭ speco de tulipo, havanta aromon, kaj se tia komparo povas ŝajni malmodesta, ĝi tamen estas esence prava.

Tiutempe Filatre konatigis min kun Sters, kies domon mi komencis vizitadi. Atendante monon, pri kio mi skribis al mia komisiito Lerch, mi kontentigadis mian deziron de moviĝo per vesperoj ĉe Sters kaj per promenoj en la havenon, kie sub ombro de grandegaj poŭpoj, pendantaj super la kajo, mi pririgardadis emociantajn vortojn, signojn de la Nerealiĝinta: «Sidnejo», — «Londono», — «Amsterdamo», — «Tulono»... Mi estis aŭ povis esti en tiuj urboj, sed la nomoj de la havenoj signifis por mi alian «Tulonon» kaj tute ne tiun «Sidnejon», kiuj ekzistis reale; la surskriboj de oraj literoj estis konservantaj nemalkovritan veraĵon.

Ĉiam mateno promesas...

— diras Mons, —

Kaj post pacienco de tag'
Vespero pardone forgesas...

Same, kiel la «mateno» de Mons, — haveno promesas ĉiam; ĝia mondo estas plena de nerimarkita signifo, malleviĝanta de sur gigantaj gruoj per piramidoj de pakoj, dissemita inter mastoj, kunpremita ĉe kajoj fare de feraj flankoj de ŝipoj, kie en profundaj fendoj inter dense kunigitaj ŝiprandoj silente, kiel fermita libro, kuŝas en ombro verda mara akvo. Ne sciante — ĉu ili ekflugu aŭ falu, amasiĝas nuboj de fumo de grandegaj tuboj; estas streĉita kaj retenata per ĉenoj forto de maŝinoj, kies sola moviĝo sufiĉas, por ke akvo, kvieta sub poŭpo, ekimpetu tubere.

Enirinte en havenon, mi, ŝajnas, distingas sur la horizonto, trans kabo, bordojn de landoj, kien estas direktitaj la buspritoj de ŝipoj, atendantaj sian horon; bruo, krioj, kanto, demona hurlo de sireno — ĉio plenas de pasio kaj promeso. Kaj super la haveno — en la lando de landoj, en dezertoj kaj arbaroj de la koro, en la ĉielo de pensoj — brilas la Nerealiĝinta — la mistera kaj mirakla cervo de eterna ĉaso.