Aleksandro Grin

Ŝipestro Duke

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita: 26-nov-2012
Lastaj ŝanĝoj: 5-jan-2014


I

Frue matene en malgranda legomĝardeno, limanta unu el la dometoj de la komunumo de Bluaj Fratoj, meze de ekflorantaj terpomujoj, priplantitaj per regulaj arbustoj, aperis homo, aĝa ĉirkaŭ kvardek jarojn, en kroĉetita veŝto, marista drapa pantalono kaj tubforma nigra ĉapelo. En la grandega pugno de la homo brilis fera fosileto. Levinte la okulojn al la ĉielo kaj kun plena humileco de la koro balbutinte matenan preĝon, la homo komencis fosaĉi la teron ĉirkaŭ la terpomaj arbustetoj, malkompaktigante la grundon. Mallerte, sed verve pikante per la nekutima por li instrumento la terpomajn radikojn mem, pro kio nevideble diseriĝadis sub la tero la junaj, prizorgataj tuberoj, tiu homo, decidinte finfine, ke por la savo de la animo por hodiaŭ estas farite sufiĉe, alsidiĝis al la barilo, ĉirkaŭkreskita de kaprifolio kaj eglanterio, kaj kutime ŝovis la manon en la poŝon por preni la pipon. Sed, rememorinte, ke antaŭhieraŭ la pipo estis rompita de li mem, la tabako estis disŝutita kaj li votis eviti ĉiajn mondajn tentojn, malheligantajn la animon, — la homo kun la fosileto amare kaj riproĉe subridis.

— Jes, jes, Duke, — diris li al si, — ci estas ankoraŭ malproksima de iluminiĝo, se, ne sukcesinte bone vekiĝi, ci jam tiras cin al la diabla vegetaĵo. Ne — laboregu, fastu kaj humiliĝu, kaj ne arogu eĉ rememori, ekzemple, pri viando. Tamen mi terure deziras manĝi. La ŝipkuiristo... hm... bone faradis saŭcon por kotle... — Duke furioze enpikis la fosileton en la grundon. — La animala nutraĵo estas peka, kaj mi fartas nun multe pli bone, nutrante min vegetare. Jes! Jen iras ĉefa frato Barnabo.

El post la domo eliris alta, maldika homo kun okulvitroj sur la anasa nazo, kun rektaj, falantaj sur la kolumon rufaj haroj, razita, kiel aktoro, ĝibeta kaj longkrura. Lia ĉapelo havis la saman fasonon, kiel ĉe Duke, kun tiu diferenco, ke flanke de la ĉapelverto brilis io simila al blua plumaĵo. Barnabo portis nigran, plene butonumitan surtuton, ŝuojn kun dikaj plandumoj kaj nigran pantalonon. Ekvidinte Duke-on, starantan kun la fosilo, li el malproksime ekbalancis la kapon, levis la okulojn al la ĉielo kaj montris per la kunigitaj manplatoj ĝojan kortuŝecon.

— Mi ĝojas kaj jubilas! — kriis Barnabo per strida voĉo. — Lumo de mateno salutas cin, kara frato, ĉe dioplaĉa laboro. Ĉar estas dirite: «En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon».

— Ŝtonoj multas, — balbutis Duke, etendante sian pezan manegon renkonten al la mallarĝaj, kurbaj fingroj de Barnabo. — Mi ĉi tie iomete laboris, kiel vi al mi konsilis fari en ĉiu mateno por purigo de pensoj.

— Kaj por plifortigo de la spirito. Mi laŭdas cin, kara frato. Ĝermoj de dia graco sendube elpuŝos iom post iom en ci la inferan ŝaŭmon kaj pekecon de teraj deziroj. Kiel ci pasigis la nokton? Ĉu cia spirito estis tentata? Eksidu kaj ni interparolu, frato Duke.

Barnabo, glatiginte per la fingropintoj la baskojn de la surtuto, singarde eksidis sur la herbon. Duke peze sidiĝis apude sur formikejon. Barnabo estis atente esploranta la vizaĝon de la novulo, lian ĉiam malserenan, forte sulkigitan frunton, sub kiu brilis etaj, bonanimaj, scipovantaj ĉe neceso malvarme kaj minace malheliĝi okuloj; lian obstinan buŝon, la dikajn vangojn, la dikan nazon, la ekgriziĝintajn lipharojn, ĉirkaŭronĝitajn pro eterna postebrio, kaj la ordoneman esprimon de la mentono.

— Kion diri, — malgaje klarigadis Duke, frapetante per la fosileto. — Mi, verŝajne, estas nekorektebla pekulo. Ekde la vespero, kiam ni ekkuŝis por dormi, mi longe turniĝadis sur la lito. Ne venadis dormo; mi diable deziris fumi kaj... ĉu vi scias, tiele... kiam mankas tabako, estas tiom da salivo en la buŝo, ke oni ĉiam kraĉas. Do jen mi kraĉadis. Poste mi finfine ekdormis. Kaj sonĝis mi, ke Avarulo dormas en vaĉo, kaj kie? — apud la markolo Kasset, kaj tie, se vi scias, estas tiaj rifoj, ke la sentaŭgulon, propre dirante, ne sufiĉus eĉ pendumi, tamen ĉar li estas stulta, do mi nur batis lian kapon per lineo. Sed tiu kanajlo...

— Frato Duke! — riproĉe suspiris Barnabo. — Kha! Kha!..

La ŝipestro malkuraĝiĝis kaj haste kaptis la buŝon per la mano.

— Ankoraŭ «Marianna-n» mi rememoris matene, — mallaŭte flustris li. — Pense ĉirkaŭkisis ĝin tutan de la ankraj ringoj ĝis la mastaj. Adiaŭ, «Marianna», adiaŭ! Mi amis cin. Se mi forgesis ŝanĝi la ĵibon, do pardonu — mi diboĉis kun la maklero. Ne incitu min, «Marianna», per rememoroj. Ne plu venu en miajn sonĝojn! Nur nun mi komprenis, ke la savo de la animo estas pli grava afero, ol komercado per fiŝo kaj pomoj... jes. Pardonu min, frato Barnabo.

Elplorinte tion laŭte, kun iom, eble, ridinda, sed sincera funebro, ŝipestro Duke eltrenis striitan naztukon kaj laŭte, decide blovpurigis la nazon. Barnabo metis la manon sur la ŝultron de Duke.

— Frato mia! — diris li penetre. — Forlasu senutilajn kaj malutilajn revojn. Rigardu ĉirkaŭ ci. Kie estas paco kaj kvieto? Ĉi tie! La elturmentita animo vidas tiujn ĉi delikatajn birdetojn, glorantajn la Dion, papiliojn, servantajn kiel manifestiĝo de la vera saĝo de la alta kreo; jen teraj fruktoj, priverŝitaj per ŝvito de piuloj... Super la kapo estas hela ĉielo, kie naĝas ĉielaj ŝipoj-nuboj, kaj facila vento priblovas cian ĉagrenitan vizaĝon. Dormo, preĝo, kvieto, laboro. Kaj cia «Marianna» estas simbolo de profitemo, envio, perturboj, ebrio kaj fumado, malĉasto kaj sakrado. Ĉu ne pli bone estos, ho frato mia, vendi tiun saturitan per homa orgojlo ŝipon, por ke ĝi ne konfuzu cian animon, proksiman al la saviĝo, kaj la monon meti en la kurantan konton de nia komunumo, kie ĝia racia uzado alportos al ci materian kaj spiritan utilon?

Duke plende ridetis.

— Bone, — diris li kun peno. — Malaperu ĉio! Se vendi, do vendi!

Barnabo kun digno ekstaris, degne rigardante al la ŝipestro.

— Ĉi tie ĉio fariĝas laŭ bona deziro de la fratoj. Mi lasas cin, aliaj atendas mian atenton.

II

Je la deka horo antaŭtagmeze, farinte ankoraŭ vicon da plagoj en la terpomĝardeno, Duke foriris en sian hejmon, en etan lignan domon, kies unu duonon — vastan malplenan ĉambron kun afekte kruda ligna meblaro — Barnabo disponigis al li, kaj en la alia plu loĝis mem. La komunumo de Bluaj Fratoj estis sufiĉe granda vilaĝo, kun konvena kvanto da tero kaj arbaro. Ĝiaj anoj loĝis malsame: fraŭloj — per grupoj, edzoj — aparte. La ŝipestro, laŭ opinio de Barnabo, estante provato, devis pasigi la tempon de la provado izolite; al tio helpis ankaŭ tio, ke Duke havis iom da mono, kaj mono ĉie postulas ioman komforton.

Blindeta, mallerta knabego aperis en la pordo, trenante el la duono de Barnabo matenmanĝon por Duke: trinkokruĉon da lakto kaj pecon da pano. Humile krucinte la brakojn sur la brusto, la knabego foriris, grimacante kaj kankre retropaŝante, kaj la ŝipestro, kolere flarinte la lakton, ĵetis mornan oblikvan rigardon al la pano. Tiu nutraĵo ne konvenis al lia gusto; tamen, firme decidinte foriri de la peka mondo, la ŝipestro haste glutis la matenmanĝon kaj malfermis la biblion. Antaŭ ol eklegi, la ŝipestro honteme revis iomete pri la bonegaj bifstekoj kun fritita hispana cepo, kiajn diece scipovis fari la ŝipkuiristo Sigby. Ankoraŭ rememoriĝis al li la blua vitra glaseto, kiun Duke ame glatumadis per danka rigardo, kaj poste, movinte por plia bongusteco la manon sur la ventro kaj grakinte, malrapide eltrinkadis. «Kiom fortas la malamiko de la homa gento!» — pensis Duke, klare sentinte en la buŝo fantomon de forta tabaka fumo. Turninte la kapon, por ne pensi pri la malpermesitaj aferoj, la ŝipestro malfermis la biblion sur tiu loko, kie estas priskribata la murdo de Habelo, tralegis, firme kunpremis la lipojn kaj kun nekompreno haltis, enpensiĝinte.

«Habelo iradis sen tranĉilo, tio estas klara, — pensis li, — alie li povus bati Kainon al la ventro, faligi kaj enpiki al li la tranĉilon en la flankon. Ankaŭ estas strange, ke Kainon oni ne pendumis. Ĝenerale — malagrabla historio». Li foliumis duonon de la libro kaj trafis al la priskribo de la fuĝo de Abŝalomo. Tio, ke la homo implikiĝis per la haroj en arbaj branĉoj, komence ridigis, kaj poste kolerigis lin. — Tranĉus la harojn per tranĉilo, — diris Duke, — kaj povus fuĝi. Bizara strangulo! — Anstataŭe al li tre plaĉis la konduto de Noa. — La filoj ja estis stultaj bovidoj, sed la maljunulo estis brava, — konkludis li kaj tuj komprenis, ke li trafis en pekon, kaj malgaje apogis la kapon per la mano, rigardante en la fenestron, trans kiu serpentumis rubando de ŝoseo. Tiutempe el trans la fenestrobreto subite aperis ies malklare konata al Duke timigita vizaĝo kaj kaŝiĝis.

— Kiu diablo tie okulumas? — kriis la ŝipestro.

Li alkuris la fenestron kaj, transfleksiĝinte, ekrigardis malsupren.

En urtiko, kaŭriĝinte, kaŝiĝis du homoj, levante supren la petegantajn okulojn: la ŝipkuiristo Sigby kaj matroso Fok. La kuiristo tenis inter la genuoj nemalgrandan pakon kun io enigma; kaj Fok, malgaje apoginte la mentonon per la manoj, ĝeme rigardis al Duke. Ambaŭ forte ŝvitintaj, polvokovritaj de la kapo ĝis la piedoj, ili venis, evidente, perpiede.

— Kio estas tio?! — ekkriis la ŝipestro. — El kie vi? Kial vi sidaĉas? Ekstaru!

Fok kaj Sigby momente rektiĝis antaŭ la fenestro, ŝire demetinte la ĉapojn.

— Sigby, — emociiĝis la ŝipestro, — ja mi diris, ke min oni ne plu perturbu. Mi lasis al vi leteron, ĉu vi legis ĝin?

— Jes, ŝipestro.

— Ĉu tute?

— Tute, ŝipestro.

— Kiomfoje vi legis?

— Dudek du fojojn, ŝipestro, kaj ankoraŭ dudektrian fojon por la ŝipanaro de «Marserpento»; ili venis gaste por aŭskulti.

— Ĉu komprenis vi tiun leteron?

— Ne, ŝipestro.

Sigby suspiris, kaj Fok viŝis la ekpalpebrumintajn okulojn per la maniko de la bluzo.

— Kiel — ne komprenis? — ektondris Duke. — Vi estas sencerbaj kretenoj, putraj buoj, vagabondoj, — kie estas tiu letero? Ĉu dirite estis tie, ke mi deziras saviĝi?

— Dirite, ŝipestro.

— Nu?

Sigby eltiris el la poŝo folion kaj komencis legi laŭte, faliginte la tintintan pakon en la urtikon.

«Ekde nun kaj poreterne, amen. Vivis mi, fraĉjoj, malbone kaj, terure pensi, estis vera pagano. Batadis mi kelkajn el vi, kvankam mi ĝis nun ne scias, kiu el vi ŝtelis la novan gumtolon. Mi mem ja, kondutante terure malĉaste, atingis plenan malheliĝon de la konscienco. Tial mi foriras el la mondo de pekaj tentoj en kvietan angulon de frato Barnabo por purigo de la spirito. Adiaŭ. Sidu sur «Marianna» kaj ne arogu preni frajtojn, ĝis mi sciigos, kion vi faru plue».

La ŝipestro memkontente ridetis — tiun leteron, kompilitan kun granda peno, li opiniis belega specimeno de elokventa konvinkeco.

— Jes, — diris Duke, suspirante, — jes, amataj fratoj miaj, mi renkontis indan homon, kiu montris al mi, kiel estas danĝere trafi en la manegojn de la diablo. Kio tie tintas en cia pako, Sigby?

— Por vi ni tion kunprenis, — timigite flustris Sigby, — tio, ŝipestro, estas... malvarma grogo, ŝipestro, kaj... trinkokruĉo... jen.

— Mi vidas, ke vi deziras mian pereon, — amare deklaris Duke, — sed pli probable mi enbatos tiun grogon en viajn muzelojn, ol eltrinkos. Do jen: mi eliris el drinkejo, eksidis sur soklon kaj ekploris, mi mem ne scias, por kio. Kaj tenis mi en la mano oron, ne memoras kiom. Kaj faligis ĝin. Jen alvenas sankta homo kaj komencis multe paroli. Mia koro degelis pro liaj vortoj, mi decidis penti kaj veturi ĉi tien. Kial vi ne eniris en la pordon, diabloj makulitaj?

— Oni vin kaŝas, ŝipestro, — diris la alta Fok, — ĉiuj diras, ke ne ekzistas tia homo. Ankoraŭ renkontiĝis al ni tiu ulo kun banto sur la ĉapelo, kiun iu vidis kun vi antaŭhieraŭ vespere. Ĝuste li forpelis nin. Senkonsole ni rondiradis ĉi tie, ĉirkaŭ la vilaĝo, kaj Sigby vin rimarkis en la fenestro.

— Ne, ĉio estas finita, — morne deklaris Duke, — mi ne estas via, vi ne estas miaj.

Fok ekploregis, Sigby laŭte eksnufis kaj paŭtis. La ŝipestro komencis pinĉi la lipharojn, nerve palpebrumante.

— Nu, kio estas sur «Marianna»? — abrupte demandis li.

— Ĉiuj ebriiĝis pro la malfeliĉo, — blovpurigante la nazon, diris Fok, — dum tria tago drinkas, la kofrojn fordrinkis. Vizitis la maklero, li havas profitan frajton por vi — putremajn fruktojn; li sakras je ĉiuj sanktuloj. Avarulo tute fuĝis, kaj Benz dormas sur via lito en via kajuto kaj diras, ke vi estas ne ŝipestro, sed hundo.

— Kiel — hundo! — diris Duke, paliĝante pro furiozo. — Kiel — hundo? — ripetis li, elŝoviĝante el la fenestro al la ektimintaj ŝipanoj. — Se mi estas hundo, do kio estas Benz? Ha? Kio, mi vin demandas? Ĉu? Ŝvabrilo li estas, aĉa ŝvabr-r-rilo! Ĉu tiele?! Sufiĉis, ke mi foriru, kaj post du tagoj viaj langoj jam babilaĉas pri mi? Kaj eble, eĉ la manoj pugniĝas? Sigby, kaj ci, Fok, — iraĉu for! Kunprenu vian diablan pakon. Ne tentu min. Foriraĉu. «Marianna» baldaŭ estos vendita de mi, kaj vi navigu sur ajna kesto, kian vi deziras!

Duke fermis la okulojn per la mano. La beleta «Marianna», kiel viva, estis balanciĝanta antaŭ li, brilante per novaj mastoj. La ŝipestro grincis per la dentoj.

— Nepre purigu kaj trablovu la holdojn, — diris li, suspirante, — farbu la klusojn kaj la kuirejon kaj bone ordigu la kajuton de subŝipestro. Mi scias, vi havas tie tian ordon, ke ne eblas trovi eĉ lanternon. Poste irigu «Marianna-n» en dokon kaj gudru ĝin. La ferdekon, se necesas, kalfatru. Al Benz diru, ke mi, humila frato Duke, pardonas lin. Kaj memoru, ke la vino estas pereo, timu ĝin, infanoj miaj. Adiaŭ!

— Kio do, ŝipestro, — diris Sigby, konsternegita de ĉio vidita kaj aŭdita, — vi, do, transiras, tiel diri, al alia departamento, ĉu? Bone, al diablo ĉion, ni iru, Fok. Diru, Fok, dankon al tiu ŝipestro.

— Pro kio? — senkulpe interesiĝis la ŝipestro.

— Pro tio, ke vi forlasis nin. Tio post kiam mi servis ĉe vi dum kvin jaroj, kaj aliaj eĉ pli. Ne gravas, dankon. Fok, ni iru.

Fok subkaptis la pakon, kaj ili ambaŭ, ne retrorigardante, foriris per decidaj paŝoj en la proksiman arbareton — por drinki kaj almanĝi. Tuj kiam ili kaŝiĝis, Barnabo aperis en la pordo de la ĉambro, kun okuloj, levitaj supren, kaj manoj, solene etenditaj antaŭen al la konfuzita ŝipestro.

— Mi aŭdis ĉion, ho frato mia, — kantis li recitative, — kaj ĝojas pri via venko super vi mem.

— Jes, mi vendos «Marianna-n», — obeeme deklaris Duke, — ĝi malhelpas al mi, la knaboj venadas kun plendoj.

— Firmiĝu kaj aŭdacu, — diris Barnabo.

— Dudek nodoj ĉe plena vento! — suspiris Duke.

— Kion vi diris? — ne distingis Barnabo.

— Mi diras, ke tre vigla ĝi estis, «Marianna», kaj la rudron obeadis bone. Jes, jes. Kaj kvarcent tunoj.

III

La maristoj eksidis sur monteto, prikreskita de kaluno kaj mezereo. Malvarmeta ombro de arbustoj tremis sur iliaj mornaj kaj incititaj vizaĝoj. Fok, pli malvarmsanga, homo de fakto, estis malproksima de la penso entrepreni iajn paŝojn post tio, kion diris la ŝipestro; sed la sarkasmema, nerva Sigby ne tiom facile trankviliĝadis, paciĝante kun la realo. Malligante la malakceptitan pakon, li senĉese insultadis la Bluajn Fratojn kaj nomadis la ŝipestron per nomoj, konvenaj al la okazo, kiel kadavro de marporko, funebra frenezulo k.t.p.

— Jen pirogo kun tripo, — diris Sigby. — Bona pirogeto, mi ĵuras. Kia krusto! Ĝuste kvazaŭ orumita. Kaj jen femuraĵeto, Fok; se la ŝipestro abomenas nian regalon, ni manĝu ĝin mem. La grogo varmiĝis, sed ni ĝin malvarmigos en la apuda rojo. Jes, Fok, venis nigraj tagoj.

— Domaĝe, bona estis la ŝipestro, — diris Fok. — Je Dio, plenforma kapitano. Iom batema, jes; kaj en vortaj figuroj ne ĝeniĝis, tamen nenion troan devigadis fari.

— Ne tiel, kiel sur «Saturno» aŭ «Klaŭdia», — enmetis Sigby, — tie, se mankas laboro, oni nepre umu kun io. Almenaŭ kanabon tilu.

— Kutimiĝis ni al li.

— Biskotoj estas freŝaj, viando freŝa.

— Malsanulojn ne maldungas.

— Ja kion diri!

— Nu, ni manĝu!

Komencinte per la pirogo, la maristoj finis per la femuraĵo kaj per ronĝado de la osto. Finfine ĵetinte la femuran oston en arbustojn, ili ekokupiĝis pri la malvarmigita grogo. Kiam la granda argila kruĉo iĝis malpeza, kaj Fok kaj Sigby pezaj, sed gajaj, la kuiristo diris:

— Amiko Fok, ial ne kredas mi tamen, ke tia maristo, kiel nia ŝipestro, perfidus sian patrujon. Kutimiĝis li al la maro. Ĝi nutradis lin, nutradis nin, nutras kaj nutros multajn homojn. La ŝipestro perdis la prudenton. Ni elbatu lin el la Bluaj Fratoj.

— Kion ni elbatos, — diris tra la dentoj Fok, — se la prudento mankas.

— Ne prudenton ni elbatu, sed la ŝipestron.

— Malfacilas, kara kuiristo, pensas mi.

— Ne, — kontraŭdiris Sigby, — mi mem vere ne scias, kiel agi, kaj ne kuraĝus ion elpensi. Sed ĉu ci scias? — Ni demandu la maljunan Bilder-on.

— Ba, ĉu jene? — suspiris Fok. — Per kio ĉi tie helpos Bilder?

— Do jen per kio! Li en tiuj aferoj spertiĝis kiel kato pri musoj. Se ci vagos dum sepdek jaroj en maroj — do ci scios ĉion. Li, — Sigby faris misterajn okulojn, — li, Bilder, estis eĉ pirato, en la juneco, jes, pekis kaj... ts!.. — Sigby faris krucosignon. — Li navigis sur la Fluganta Holandano.

— Mensogo! — tremerinte, diris Fok.

— Falu sur mian kapon tiu ĉi pino, se mi mensogas. Mi mem vidis sur lia ŝultro ruĝan brulstampon, kiun, oni diras, metas fantomoj de la Fluganta Holandano, kaj tiuj fantomoj estas sen kapo, kaj sekve, sen okuloj, kaj tial ili mem ne povas stari ĉe la rudro, kaj jen ili bezonas ĉiam rudriston el nia gento.

— Hm... jes... nu... atendu... Bilder... Do tio, sekve, estas en la «Ŝipa tombejo»?!

— Jes, jen, rekte post la dokoj.

— Nu, vere, — vigliĝis Fok. — Eble, li ja persvados ne vendi «Marianna-n». Domaĝe, la ŝipeto ja estas tre rimarkinda.

— Jes, ja ofende estas, — kun larmoj en la voĉo diris Sigby, — ja li estas nia, Duke tiu malfeliĉa, nia, kamarado, mara besto. Kiel ni sen li vivos, kien ni iros? Ĉu sur barĝon? Nun estas la pinto de la navigado, sur ĉiuj ŝipoj ĉiuj kompletoj estas plenaj; aŭ ĉu ci, eble, pretas kiel ŝipknabo barakti?

— Ĉu mi? Kiel ŝipknabo?

— Do kial ni cerbumas. Ni iru al la kaduka Bilder. Ekploru, falu al la piedoj: helpu, maljuna rabisto!

— Ni iru, oldulo!

— Ni iru, oldulaĉo!

Kaj ili ambaŭ, sanaj homoj en sia plena forto, karese nomantaj unu la alian «olduloj», reciproke brakuminte sin, forlasis la monteton, ekkantinte per falsaj, sed inspiritaj voĉoj:

Permesu, jen al vi sugest',
Permesu, jen sugest',
Pri kiel refi en tempest',
Pri refi en tempest'.
Bonvolu iri vi al top',
Aĥ, iru vi al top',
Kaj glitan ŝkoton prenu, hop!
La ŝkoton prenu, hop!...

IV

Bilder, aŭ Mara ĉifonisto, kiel lin nomis la tuta haveno, de lasta botpurigisto ĝis elegantaj komandantoj de militaj ŝipoj, firme hejmiĝis en Zurbagano ekde nememoreblaj tempoj kaj loĝiĝis en la sabla, forlasita parto de la haveno, konata sub la nomo «Ŝipa tombejo». Tio estis io simila al rubejo por foruzitaj, kadukaj, aĉetitaj por pecoj velŝipoj, barĝoj, boatoj, barkoj kaj vaporŝipoj, precipe trenaj. Tiuj malgajaj restaĵoj de iam kuraĝaj kaj eventoriĉaj vojaĝoj okupis areon je ne malpli ol du kvadrataj kilometroj. En sekfendiĝintaj poŭpoj, en truitaj holdoj, kie libere promenadis vento kaj plaŭdis pluva akvo, en plende knarantaj pro kadukeco ŝipestraj ferdekdomoj nokte trovadis azilon parioj de la haveno. Ĉi tie prosperis strangaj okupiĝoj kaj metioj... Bilder elektis la metion de mara ĉifonisto. Sur eta velboato kun negranda graplo, alligita al longa kablo, sulkigadis li dum tutaj tagoj la Zurbaganan havenon, kaptante de la mara fundo ferajn, ĉifonajn kaj ĉiajn aliajn rubojn, poste, specigante ilin, li vendadis ilin al aĉetistoj. Krom tio, li ludis rolon de orakolo, antaŭdirante veteron, feliĉajn tagojn por eknavigo, sukcese trovadis ŝtelitajn aĵojn kaj indikadis la ŝtelinton kun helpo de kribrilo. La kontrabandistoj adoris lin: Bilder trovadis al ili sekretajn anguletojn por elŝipigo kaj ŝarĝado. Kun ĉiuj ĉi privataj enspezoj li, tamen, estis malriĉa, kiel preĝeja muso.

La travidebla tago estis estingiĝanta, kaj la suno estis mergiĝanta en montetoj, kiam Fok kaj Sigby, kun langoj, malsekiĝintaj pro varmego, enpaŝis sur la viskozan sablon de la «Ŝipa tombejo». Silento, profunda silento de la pasinteco ĉirkaŭis ilin. La vespera tondrado de la haveno apenaŭ aŭdiĝis ĉi tie per mallaŭta, simila al orelzumado, senforta eĥo; nur malofte strida krio de la sireno de debordiĝanta vaporŝipo atingadis la piedirantojn, aŭ hazarde alfluginta ŝterno ploradis kaj ridegadis super la rompitaj mastoj de mortuloj, ĝis la eterna voremo kaj apetito al fiŝo tiris ĝin reen al la viva supraĵo de ondoj. Inter vrakoj de barĝoj kaj brigoj, similaj per la nudaj ripoj al monstraj fiŝaj skeletoj, elrigardadis fojfoje duone superŝutita per sablo poŭpo kun skribaĵo, maltrankviliganta la koron, kun senfarbiĝintaj kaj defalintaj literoj. «Espe...» — legis Sigby en unu loko, en alia — «Venkanto», plue — «Uragano», «Kuraĝa»... Ĉie kuŝaĉis tabuloj, pecoj de ŝipŝelo, de kabloj, kadavroj de hundoj kaj katoj. Pasejoj inter duonputrintaj ŝipoj similis siaspecajn stratojn, sen muroj, kun solaj turniĝoj kaj anguloj. Senformaj longaj ombroj kruciĝadis sur la blanka sablo.

— Ŝajne ĉi tie, — diris Sigby, haltante kaj ĉirkaŭrigardante. — Ne videblas fumo el la palaco de Bilder, kaj sen fumo mi iel forgesis. Ĉi tie estas kiel en arbaro... He!.. Ĉu estas iu el la loĝantoj? He! — la lastajn vortojn la kuiristo eĉ ne kriis, sed kriegis, kaj ne sen sukceso; trans kvin aŭ ses paŝoj el sub renversita disfendita boato elŝoviĝis hirta kapo kun stampo de agrablaj meditoj sur la vizaĝo kaj kun barbo, flegata tre neglekte.

— Ĉu estis vi, kiu kriis? — karese interesiĝis la kapo.

— Mi, — diris Sigby, — mi serĉas tiun sorĉiston Bilder-on, forgesis, kie estas lia palaceto.

— Bona voĉo, — deklaris la kapo, balanciĝante, — voĉo resonanta, kiel ĉevala. En mia boato estis zumo, kiel en barelo.

Sigby decidis ofendiĝi kaj jam enspiris aeron, por respondi kun sarkasmo, inda je lia memamo, sed Fok tiris la manikon de la kuiristo.

— Ci vekis la homon, Sigby, — diris li, — vidu, kiom da pajlo, lanugo kaj ligneroj estas en liaj haroj; ne lasu Dio al ci vekiĝi sub cia propra krio.

Poste, turnante sin al la kapo, la matroso daŭrigis:

— Almontru, kara, al ni, se vi scias, la kabanon de Bilder, kaj ĉar nenio en la mondo estas farata senpage, do prenu por memoro tiun ĉi regalon. — Kaj li ĵetis al la mentono de la kapo kupran moneron. Tuj el sub la boato elŝoviĝis mano kaj kovris la donacon.

— Iru... laŭ la direkto de la kilo de tiu ĉi boato, sub kiu mi kuŝas, — diris la kapo, — kaj poste vi renkontos ravinon, super ĝi kuŝas trabo...

— A ha! Ni transiru la ravinon, — kapjesis Fok.

— Bonvolu, se vi ŝatas reveni. Kiam vi atingos la ravinon, ne transirante ĝin, direktu vin maldekstren kaj iru laŭ la bordo. Tie vi rimarkos altan sablan kreston, trans ĝi loĝas la maljunulo.

La kamaradoj, sekvante la indikojn de la kapo, baldaŭ aliris la sablan kreston, kaj Sigby, rekoninte la lokon, neniel povis klarigi al si, kial li mem ne trovis tuj la placeton, konatan al ĉiuj. Decidinte finfine, ke lia kapo «estis en malordo» pro «tiu renegato Duke», la kuiristo kondukis la matroson al la malalta pordo de la kabano, portanta poezian nomon: «Palaco de Bilder, Reĝo de Maraj Ĉifonistoj», pri kio proklamis skribaĵo, farita per bruligita korko sur peco de veltolo, alnajlita sub la tegmento.

Tiu originala domo tre similis al konstruaĵoj de nunaj futuristoj kiel per diverseco de la materialo, tiel ankaŭ per senskrupuleco en ĝia situo. La ĉefan korpon de la «palaco» krom unu muro, ĝuste tiu, en kiu estis la pordo, konsistigis glate forsegita poŭpo de malnova galioto, la poŭpo sen ferdeko, kial Bilder, ne povante renversi la poŭpon per la kilo supren, aranĝis ankoraŭ specon de kupolforma tegmento, similan al termitejoj, tiel ke ĉio entute krude rememorigis pomon, morditan ĉe unu flanko. La tutan efekton de la konstruaĵo prezentis la muro, rezulto de artefarita selektado; en ĝian konsiston, el la kategorio de materialoj, eniris:

1) tabuloj, trabaj ŝtipoj, vimenaj korboj, malplenaj kestoj;
2) pivotaj stangoj, rompita lavabo, siteloj, ladvazoj;
3) frakasitaj fajencaĵoj, frakasita vitro, malplenaj boteloj;
4) ostoj kaj brikoj.

Ĉio ĉi, diligente fiksita per bastonoj, grundo kaj ŝtelita cemento, kreis la muron, al kiu eblis apogiĝi kun danĝero por la kostumo kaj la vivo. Nur la zorge eltranĉita malalta tabula pordo kaj la sola fenestreto en la kontraŭa muro — vera ronda ŝipa lumluko — montris ioman arĥitekturan pretendemon.

Sigby puŝis la pordon kaj, fleksiĝinte, eniris, Fok eniris post li. Bilder sidis sur benko antaŭ impona amaso da rubo. Negranda fera forno, fasko da mara herbo, servanta kiel lito, benko kaj enigma ligna bareleto kun krano — tia estis la meblaro de la «palaco» escepte de la amaso, al kiu Bilder rilatis koncentrite, ne atentante la enirintojn. Por grandega miro de Fok, atendinta vidi duone senvestan, ĉifonan maljunulon, li konvinkiĝis, ke Bilder por sia aĝo estas ankoraŭ granda dando: lia drapa kamizolo, fiksita ĉe la pantalono per ruĝa zono, estis pura kaj firma, kaj la diktola pantalono, malpurigita per gudro, estis tute nova. Sur la kolo de Bilder buntis io simila al kolora koltuko, kunligita per marista nodo. Sub la ĉapo de grizaj haroj, transiranta al la samaj krute pendantaj brovoj kaj al la vilaj vangoharoj, turniĝadis la pikemaj okuloj-fendoj, prilumante la sekiĝintan, malmolan kaj mornan vizaĝon kun rigidiĝinta subrido.

— Bo... bonan tagon, — nedecideme diris Sigby.

— U hm! — respondis Bilder, ĵetinte al li flankan rigardon, kiel tra okulvitroj... — Kh! Hum!

Li eltiris el la amaso ŝiritan virinan galoŝon kaj ĵetis ĝin al la amaseto de pli multekostaj aĵoj.

— Helpu, Bilder! — kriis Sigby, dum Fok rigardis vice jen al la buŝo de la kamarado, jen al la enigma bareleto en la angulo. — Ĉion ci scias, ĉie estis kaj en ĉio... oni diras... spertiĝis kiel kato pri musoj.

— Pli proksime al vento! — murmuris Bilder, metante bovan kranion en la kolekton de ostaj varoj.

Sigby ne atendigis sin. Fortirante per la mano la sufokantan lian ardigitan kolon kolumon de la bluzo, la kuiristo komencis:

— Fuĝis de ni nia ŝipestro. Foriris al sektanoj, al tiuj Bluaj Fratoj, iĝu ili verdaj! Ne deziras kaj ne deziras mi, diras li, vivi kun vi, paganoj, kaj mi mem estas pagano. Mi deziras saviĝi. Viandon li ne manĝas, ne drinkas kaj ne fumas kaj la ŝipon deziras vendi. Kiom ofenda tio estas, maljunulo! Nu, kion ni faris al li? Per kio ni kulpas, ke ni nur sur ferdeko povas perlabori nian panpecon?.. Nu, juĝu, Bilder, ĉu bone iĝis nun: komenciĝis ŝtelado, interbatiĝoj; vodkon oni ne nur drinkas, eĉ lavas sin per vodko; «Marianna» estas malpurigita; kaj tage, kaj nokte neniu deziras vaĉi. Lin lia propra animo tre interesas, sed pri la nia — pu, pu! Sed alian tian majstron en nia afero ne eblas trovi, certe, krom ci, Bilder, ĉar, kiel oni diras...

Sigby rememoris la Flugantan Holandanon kaj, malkuraĝiĝinte, haltis. Fok paliĝis; momente la fantazio pentris al li la diablan ŝipfantomon kun Bilder ĉe la rudro.

— Uhum! — blekis Bilder, pririgardante rompopecon de plumba tubeto, feran ringon kaj malnovan ŝnuran tapiŝeton kaj, ŝajne, komparante valoron de tiuj objektoj. Post momento ĉiuj ili, kiel literoj el la mano de sperta kompostisto, kun bruo flugis al siaj lokoj.

— Helpu, Bilder! — preĝe finis la emociiĝinta kuiristo.

— Ja por vi estas facile! — subtenis Fok.

Estiĝis silento. La okuloj de Bilder brilis ruze kaj kviete. Li plu estis rigardanta en la amason kaj speciganta ĝin, sed unufoje eraris, ĵetinte ĉifonon al la ostoj, kio montris ioman mediton.

— Kia nomo? — raŭkis la sendenta buŝo.

— Sigby, ŝipkuiristo Sigby.

— Ne cia; de tiu stultulo.

— Duke.

— Kiom aĝas?

— Tridek naŭ.

— Ĉu la ŝipo estas lia?

— Lia, propra.

— Ĉu delonge?

— Dum dek jaroj.

— Ĉu lavas, frotas, purigas?

— Kiel amatan katinon.

— Diru al li, — Bilder turnis sin sur la benko, kaj la petantoj kun timo enrigardis en liajn akrajn, brilantajn okulojn-punktojn, ridantajn per fera, trankvila rido de kaduka pasinteco, — diru al li, hundido, ke mi, Bilder, kiun li konas dum dudek kvin jaroj, asertas: neniam en la vivo ŝipestro Duke kuraĝos trairi sur sia «Marianna» inter Vardo kaj Zurbagano en la markolo Kasset kun plena ŝarĝo. Foriraĉu!

Dirinte tion, la maljunulo aliris al la enigma bareleto, verŝis en trinkokruĉon tre suspektinde aroman likvaĵon kaj gardeme glutis ĝin. Ne sciante — ĉu li perpleksiĝu aŭ danku, ĉu ploru aŭ ĝoje dancu, la kuiristo eliris retropaŝe, surmetinte la ĉapon jam trans la pordo. Tuj elpafiĝis ankaŭ Fok.

Fok komprenis absolute nenion, sed la kuiristo estis homo kun pli delikata menso; kiam ili ambaŭ, lacaj kaj kovritaj de polvo, alvenis finfine al la taverno «Sobra pilgrimo», li digestis la sencon de tio, kion diris Bilder, kaj, kvankam kun ioma dubo, tamen aprobis ĝin.

— Fok, — diris Sigby, — ni skribu, eble, al tiu Duke. Li glutu la pilolon de Bilder.

— Li ofendiĝos, — kontraŭdiris Fok.

— Ĉu nin tio koncernas? Se li foriris, do li toleru.

Sigby postulis vinon, paperon kaj inkon kaj pene skribis kun multaj eraroj, sed el la pura koro jenon:

«Neniam Duke kuraĝos trairi sur sia «Marianna» inter Vardo kaj Zurbagano en la markolo Kasset kun plena ŝarĝo. Tion diris Bilder. Ĉiuj ridas.

La ŝipanaro de «Marianna»».

La ebriaj kamaradoj ektrenis sin sur la ŝipon. La haveno dormis. Pro ŝipaj lanternoj, reflektoj de ili kaj de la ĉielaj steloj la tuta mondo ŝajnis velura abismo, plena de lumoj supre kaj malsupre, ĉie, kien rigardis la okulo. Ĉe la moleo, knaretante, tumultis sur ondetoj nigraj boatoj, kaj nigra akvo sub ili brilis per fajreroj. Apud la poŝtokesto Sigby haltis, enmetis la leteron kaj suspiris.

— Estas klare, kiel pistolo kaj ties avino, — diris li, karese kisante la keston, — ke Duke disŝiros cin, kara letereto, al etaj pecoj, sed tamen! Tamen! Duke... Ne forgesu, kiu ci estas!

V

Vespere en dimanĉo, post laciga senfara tago, kantado de spiritaj versoj kaj prediko de Barnabo, elektinta ĉi-foje temon pri neakiremo, ŝipestro Duke sidis en sia ĉambro, enprofundiĝinta jen en piajn, jen en pekajn meditojn. Enuo turmentis lin, kaj incitiĝo, kaŭzita de hieraŭa malsukcesa leciono de plugado, kiam, kiel ŝajnis al li, eĉ la ĉevalo riproĉe rigardis al la mallerta ŝipestro, okupiĝinta pri ne sia afero, kvietiĝis ankoraŭ ne tute, devigante lin paroli al si mem amarajn aferojn.

«Plugilo, — pensis la ŝipestro, — plugilo... Ja ne estas en ĝi ia speciala komplikeco... sed kial la ĉevalo sidiĝas?» Dirante tiel, li ne memoris, ke li forte premis la sokon, pro kio eĉ tri ĉevaloj ne povus movi ĝin. Krome li havis ankoraŭ malbonan maristan kutimon — ĉiam tiri al si, kaj pro distriteco faradis tion sufiĉe ofte, devigante la ĉevalinon danci antaŭen kaj malantaŭen. Kampo, plugita ĝisfine per tia maniero, similus la supraĵon de la luno. Krom tiu malagrablaĵo, tre granda por la grandega memamo de Duke, hodiaŭ li akre disputis kun lerneja instruisto Klosky. Klosky legis en ĵurnalo pri pereo de giganta vaporŝipo «Kornelio» kaj, malgraŭ la moka ekkrio de Duke: «A ha!», komencis aserti, ke la estonteco en la mara afero apartenas ĝuste al tiuj «flosoj», kiel malestime nomis «Kornelion» Duke, sed ne al la praaj «ventmueliloj», kiel difinis la velŝipojn Klosky. Pikita, Duke ekstaris kaj deklaris, ke en ajna okazo li neniam prenus Klosky-n kiel pasaĝeron al si, sur «Marianna-n». Al tio la instruisto kontraŭdiris, ke li la maron ne ŝatas kaj veturi sur ĝi ne intencas. Kontraŭ deziro, Duke demandis: «Kaj ĉu vi ŝatas etajn, kotajn flakojn?» — kaj, ne atendante respondon, eliris kun forte batanta koro kaj peza konscio de ofendo, farita al sia proksimulo.

Post tiuj rememoroj Duke transiris al la ofendita «ventmuelilo», «Marianna». Malplena, alte levinte la ŝarĝan floslinion super la blua akvo, balanciĝas ĝi en la rodo tiel peze, tiel plende, kiel viva, plenbruste suspiranta estaĵo, kaj en ĝiaj firmaj jardoj fajfas sennecesa vento.

— Aĥ, — diris la ŝipestro, — por kio do mi iritas min? Necesas eliri promeni! — Ferminte la lampon, li malfermis la pordon kaj plonĝis en la obtuzan, hunde bojantan mallumon. Iomete starinte meze de la dormanta strato, la ŝipestro turnis sin dekstren kaj, atinginte la fenestron de Barnabo, ekvidis, ke ĝi, plene malfermita, brulas per plena interna lumo. «Legas aŭ skribas», — pensis Duke, enrigardante en la profundon de la ejo, sed, por sia mirego, rimarkis, ke Barnabo faras ian strangan manipulon. Starante antaŭ la tablo, sur kiu, varmigata de alkoholbrulilo, bole gluglis bolkruĉo, frato Barnabo estis singarde movanta super la vaporo negrandan sigelitan koverton, de tempo al tempo penante apartigi la gluitan klapon per tranĉilo.

Kiom ajn naiva estis Duke en multaj aferoj, tamen la okupiĝo de Barnabo estis tre travidebla. — «Jen kiele, — perpleksiĝinte, flustris la ŝipestro, eksidante sub la fenestro ĝis la alto de la kolo, — ci kontrolas la poŝton, ĉu?» Por momento al li iĝis malgaje vidi misfaron de la estimata persono, sed, timante juĝi antaŭtempe, li decidis atendi, kion faros Barnabo poste. «Eble, — pensis, retenante la spiradon, Duke, — li ne malgluas, sed glufermas?» Tiam okazis io, malkonfirminta tiun esperon. Barnabo, movante la leteron super la varmega vaporo de la kruĉo, faligis la koverton en la akvon, sed, penante kapti ĝin dum la flugo, renversis la alkoholbrulilon kune kun la vazaro. Bruante, ĉio falis sur la plankon; brilis, siblante, la surverŝita per akvo blua fajro kaj estingiĝis. Malespere svinginte la manojn, Barnabo rapide elprenis el la flako la malsekan leteron, poste, decidinte, ke redoni ĝin al la adresato en tia aspekto estas tutegale strange, haste disŝiris la koverton, rapide trarigardis la tekston kaj, ŝovinte la folion sur la fenestrobreton, preskaŭ al la nazo mem de la ŝipestro, rapide klininta la kapon, ekkuris en la koridoron por preni viŝilon.

— Nu, jes, — diris la ŝipestro, ruĝiĝante, kiel knabo, — ŝtelis la leteron frato Barnabo! — Singarde elŝovinte la kapon, li ekvidis, ke en la ĉambro estas neniu, kaj parte pro scivolo, sed plie pro amo al ĉio enigma li kliniĝis al la kuŝanta antaŭ li folio, rezonante tute racie, ke la letero, suferinta tiom da manipuloj, indas legon. Kaj jen, kunpreminte la pugnojn, legis li tion, kion, elŝovinte pro peno la langon, skribis Sigby.

Li tralegis, turnis la dorson al la fenestro kaj malrapide, sur la piedpintoj, kvazaŭ preterante dormantojn, ekiris de la fenestro al la legomĝardenoj. Estis tiel mallume, ke la ŝipestro ne vidis la proprajn piedojn, sed li sciis, ke liaj vangoj, kolo kaj nazo estas pli puncaj, ol papavo. La senduba spionado de Barnabo malmulte interesis lin. Kaj Barnabo, kaj la Bluaj Fratoj, kaj instruisto Klosky, kaj la nescipovo plugi — ĉio estis forlekita en tiu momento de tiu morta ofendo, kiun faris al li la mondo en la persono de la Mara Ĉifonisto. Kiu ajn povus diri tion, sed ne li. La ceteraj povas diri kion ajn. Sed Bilder, al kies okuloj antaŭ dudek jaroj sur la ferdeko de «Begi», kie tiu estis ŝipestro, li rigardis fidele kaj malkuraĝe, kiel juna hundido rigardas al la spertaj okuloj de la patrino; Bilder, kies ĉiun ordonon li akceptadis pli kore, ol kison de fianĉino; Bilder, scianta, ke li, Duke, dufoje suferis ŝipkatastrofon, deirante sur la savboaton lasta; tiu Bilder en foresto, sed ne rekte al la okuloj primokis lin por rido de la tuta haveno. Jes! Duke kunpremis per la manoj la kapon kaj malleviĝis sur la teron, al la barilo. Lia rekta animo suspektis nek intencon, nek intrigon. Vere, Kasset estas tre danĝera, kaj ne multaj por mallongigo de la vojo riskas iri laŭ ĝi, por ne ĉirkaŭiri Vardon; sed li, Duke, ĉu pro malkuraĝo evitadis la «Frenezan markolon»? Malpleje tiel. Singardo neniam malhelpas, kaj ne estis rekta neceso; sed se temas pri tio...

— Atendu, atendu, Duke, ne flamiĝu, — diris la ŝipestro, sentante, ke li ŝvitas pro funebro. — Kasset. Maldekstre estas monto, lumturo, ĉe la elirejo estas surfo kaj maldekstre de ĝi estas plata, markita sur ĉiuj mapoj malprofundaĵo; la ŝanelo estas pli sude, kaj ĝia formo similas al gitaro; en ĝia mallarĝa loko estas du linioj de rifoj; la malfluso estas je naŭ futoj, post ĝi eblas stari sur la ŝtonoj ĝis la maleolo en akvo. Forta oblikva fluo forportas al la malprofundaĵo, sekve, elirante el trans Vardo, necesas kursi kontraŭ la fluo al la bordo kaj inter la rifoj — tiel... — La ŝipestro skribis en la mallumo per fingro literon S. — Poste ĉe la elirejo laŭlonge de la surfo al nord-nord-eosto kaj ĉe la lumturo je duonkablo borden — kaj pretas!

«Kompreneble, — malgaje plu pensis Duke, — ĉiuj rigardas nun al mi, kiel al finita. Mi por ili mortis. Kaj pri mortinto kiu ajn povas babili kion ajn. Eĉ Barnabo scias nun — sentaŭga spiono! — al kia eta monero oni ŝanĝas ŝipestron Duke-on». Peze suspirante, kaptadis li siajn konsciencriproĉojn, dirantajn al li, ke dum kelkaj minutoj estis faritaj multegaj mortaj pekoj: li cedis al kolero kaj fiero, falis en memfidon, insultis Barnabon spiono... Sed jam mankis fortoj lukti kontraŭ la potenca voko de la maro, alportinta al li per la kurba, simila al ventaj ondetoj, skribo de Sigby aman, karesan riproĉon. Solene silentinte en la animo, la ŝipestro rektiĝis je la tuta alto; despere svingis la manon, adiaŭante la pian vivon, kaj, malproksime ĵetinte la uniforman cilindroĉapelon de la Bluaj Fratoj, ekstaris per la pekaj genuoj sur la malpuran teron, kies filo li estis.

— Dio, pardonu Duke-on! — balbutis la maljuna infano, purigante la nazon en fulardan naztukon. — Mia sorto, certe, estas perei, kaj kun tio nenio fareblas. Se ne Kasset — mi ĵuras, ke mi vendus «Marianna-n» kontraŭ duonprezo. Tre domaĝe. Mi iru al miaj knaboj — se perei, do jam kune.

Ekstarinte kaj jam paradante, kiel en serena tago sur la ferdeko post la ok-hora sonorilbato, kiam la gorĝo krias per si mem, senkulpe kaj senkaŭze, esprimante per tio plenecon de la vivo, Duke transgrimpis la barilon, marŝis sur kukumoj kaj brasiko kaj, superinte la duan, pli altan barilon, ekiris laŭ la vojo al Zurbagano, avide spirante per la tuta brusto, — laŭ la rekta vojo, kiel esprimis li iom poste, — en la inferon.

VI

La versaĵon «iras birdo ĝoja laŭ la plaga vojo, sin ĝi ne defendas, sekvojn ne atendas» oni kuraĝe povas apliki al la sep ŝipanoj de «Marianna», kiuj ĉe la sunleviĝo, post sendorma nokto, instalis sin sur la poŭpferdeko, kun rimarkeble ĉifitaj vizaĝoj, okupiĝante ĉiu pri la afero, plej konforma al liaj inklinoj. Facilanima Benz, transfleksiĝinte trans la ŝiprandon, estis petole konversacianta kun beleta lavistino, haltinta sur la moleo; Sigby, malbenante la vivon, estis bruiganta kaserolojn en la kuirejo, ĵetante en kolero kulerojn kaj tranĉilojn; Fok estis melankolie riparanta ŝiritan ĉapon, diligente malsekigante per la lango ne nur la fadenon, sed ankaŭ la truon de la grandega kudrilo, trafi en kiun ŝajnis al li, tamen, afero tre respektinda kaj glora; kaj Manuelo, Kriss, Tromke kaj ferdekestro Bangok, sidante sur la fermita holdo, ludis popare je «sesdek ses».

Subite forte, kiel sub elefanto, ekknaris la pasponteto, kaj sur la ferdekon sub malaltaj sunaj radioj enrampis ombro, kaj post ĝi, kun vizaĝo, elturmentita pro pensoj kaj irado, sen ĉapo, firme paŝante per sobraj piedoj, elkreskis kaj haltis ĉe la tribordo ŝipestro Duke. Li malrapide el sub la frunto pririgardis la ferdekon, grakis, viŝis per la mano ŝviton, kaj nekaptebla, hontema ombro de rideto tremeris en liaj ŝtonaj trajtoj, momente malaperinte, kiel hazarda faldo de velo en plena vento.

Benz desaltis de la ŝiprando kun rapideco de premita ĉano. La junulino, starinta sube, malfermis pro miro la etan, infanecan buŝon ĉe la vido de la tiom enigma malapero de la flirtulo. Sigby, turninte sin al la malfermita pordo de la kuirejo, verŝis supon, rapide demetis la ĉapon, surmetis ĝin kaj denove demetis. Fok pro timo subite, spasme trafis per la fadeno en la kudriltruon, sed tuj forgesis pri sia heroaĵo kaj salte ekstaris. La ludantoj rigidiĝis stare. Kaj «Marianna» balanciĝadis, kaj en ĝiaj sveltaj rigiloj zumis konvena vento.

La ŝipestro silentis, silentis la matrosoj. Duke staris sur sia loko, kaj jen — malrapide, kvazaŭ ne kredante al la okuloj, la ŝipanaro aliris al la ŝipestro, ekstarinte ronde. «Kvazaŭ nenio okazis», — pensis Duke, penante determini sian kondutlinion. Li trankvile vice renkontis per la okuloj rigardon de ĉiu ŝipano, atente observante, ĉu ne brilos subrido, kaŝita en la buŝangulo, ĉu ne tremeros per memkontenta grimaco la vizaĝo de la ferdekestro, ĉu ne larmos Sigby. Sed kun ordinara afabla preteco rigardis al sia ŝipestro la delikataj, komprenantaj lian animstaton maristoj, kaj nur en la profundo mem de iliaj okuloj fajreris homa varmo.

— Kion ci pensas pri la vento, Bangok? — diris Duke.

— Bona vento; sinjoro ŝipestro, Dio donu ĉian sanon al tia vento; sud-eosto por du semajnoj.

— Benz, alportu... el cia kajuto mian blankan ĉapon!

Benz, malkuraĝiĝinte, malaperis.

— Levu la ankron! — kriis la ŝipestro, sentante sin hejme, — vi, drinkuloj, malpuruloj, laborevituloj! Kial la savboato estas mallevita? Levu tuj! Fiksu la stajojn! Formetu la pasponton! Levu la velojn! «Marianna» iros sen kargo al Alano kaj revenos — ĉu aŭdas vi, poltronoj? — kun plena ŝarĝo tra Kasset.

Li trankviliĝis kaj aldonis:

— Mi al vi montros Bilder-on.


1915




Duke — prononcu: [djuk] (rim. de la tradukinto).