4. Ili neniigu la urbon!
La reĝo estis forveturonta en Polion, kaj tial la lastaj aferoj estis finataj haste. Ĉe la ĉasa kastelo Kungsör, kie sub preteksto de aranĝo de printempa karnavalo Karolo jam dum kelkaj tagoj estis prepariĝanta al sekreta forveturo, henis rajdaj ĉevaloj; sekvantaj generaloj, vestitaj kampe — en maŝkirasoj sub manteloj, — dormetis sub remburitaj taŭroj, alkoj kaj ursoj en la galerio de la kastelo; soldatoj de ĉevala bataliono de la gvardio de trabantoj, akompanontaj lian reĝan moŝton, viciĝinte, apenaŭ tenis la kapojn pro dormemo. Dormetis sub vento rajdistoj de la reĝa regimento, reĝaj dragonoj, trumpetistoj, hobojistoj, timbalistoj, tamburistoj...
En malgranda kabineto brulis kandeloj.
Karolo, en griz-verda kampa kaftano, kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso, estis malpacience aŭskultanta grafon Piper-on, Nordberg-on, Axel-on Sparre-n kaj generalon Stern-on.
— Neniigi Arĥangelskon eblas ankaŭ per sendo de kelkmila trupo de bordoj de la Ladoga lago, — diris grafo Piper. — Ili iros el Kexholm tra Ladogo kaj Sviro al la norda bordo de la Onega insulo, kie iras la antikva vojo sur riveroj kaj per trenoj al la Blanka maro...
— La vojo estas tro longa, — abrupte diris Karolo. — La moskvianoj ĉifos niajn soldatojn...
Palpebrumante, li rigardis la mapon, kiun tenis generalo Stern.
— Ankoraŭ kio?
— Eblas ankaŭ sendi kelkajn taĉmentojn de svedaj kuraĝuloj al la nordaj limoj, por fortiri fortojn de la rusoj disde Arĥangelsko, — proponis Stern. — Jen ĉi tien — al Oloneco — Konduŝo...
La generalo montris per la ungo — kiel iros taĉmento.
— Unuavice estas la ekspedicio, — prononcis Karolo. — Kvin ŝipoj malmultas. Sep.
Grafo Piper riverencis.
— Komandos grafo Gyllenstierna!
Piper riverencis ankoraŭ foje. Stern komencis volvi la mapon en tubon. Axel Sparre suspiris.
— Ankoraŭ kio? — demandis Karolo. — Vi ĉiuj estas treege malrapidemaj...
Kapelpastro Nordberg paŝis antaŭen al Karolo. Sabro pendis sur lia maldekstra kokso, dekstre en sako estis metitaj pistoloj. Kiam li moviĝis, iĝis rimarkeble, ke sub la sutano li havas maŝkirason.
— Kion vi deziras? — demandis Karolo sian konfesprenanton.
— Ili neniigu la urbon, — rapide ekparolis Nordberg, — ili finu la ŝipkonstruadon, entreprenitan de la moskvianoj. Forbruligi la ŝipkonstruejojn, forbruligi ĉiujn ŝipajn rezervojn, pendumi sur videbla loko ŝipajn majstrojn — rusajn, danajn, nederlandajn, por ke ili morte timu konstrui ŝipojn, memorfiksu por ĉiam...
— La urbon same forbruligi! — diris Karolo.
Kaj forturniĝis, fajfetante.
— Domaĝi neniun! — alpremante per la polmo la vangon, estis diranta Nordberg. — Ĉu vere, via reĝa moŝto? Neniigi ĉion en la urbo. Ĉiujn kaj ĉion. Dum tri tagnoktoj matrosoj kaj ŝipsturmaj taĉmentoj prirabu la urbon. Kaj preni kontribucion. Via reĝa moŝto, ĉu vere, necesas preni kontribucion?
Karolo estis peneme fajfanta melodion de sturmo: «Tuj piku, haku kaj batu por Dia gloro». La motivo ne estis facila por li.
— Da soldatoj en la ekspedicion preni malpli! — diris Nordberg. — Dungosoldatoj pli bone sukcesos en tiu ĉi afero. Dungitoj estas pli avidaj. Kiu komandos ilin?
— Supozeble kolonelo James, — respondis grafo Piper. — Li longe estis en Arĥangelsko kaj bonege konas la urbon. Li, interalie, opinias, ke necesas forbruligi ankaŭ Ĥolmogoron. Kaj ankoraŭ unu ŝipkonstruejon — Vavĉugon.
— Jes, jes, — ĉesinte fajfi, konfirmis Karolo. — Vavĉugon, Kazanon, Siberion...
Al grafo Piper leviĝis la brovoj, kapelpastro Nordberg milde rememorigis:
— Kazano kaj Siberio dume estas malproksime, via reĝa moŝto. Ni forbruligos ilin iom poste, kiam, venkinte Aŭguston, ni iros al Moskvo.
Karolo kapjesis. Al li oni alportis supon el perligita hordeo — por plifortiĝi antaŭ la vojo.
— Ĉu trabantojn oni manĝigas? — demandis la reĝo.
— Jes, via reĝa moŝto.
— Per kio?
— Ili ricevis supon el la sama kaldrono.
La reĝo estis manĝanta stare. Axel Sparre rapide raportis pri sekretaj agentoj.
— Kio pri tiuj rusoj en Stokholmo? Ĉu kaptitaj? — ŝmacante, demandis Karolo.
— Unu ruso! — korektis Sparre. — Li estas ekzekutita...
Grafo Piper tenis teleron sur arĝenta pleto, la reĝo depinĉadis sekan flanon, ne legante, subskribadis paperojn, — kiu agento kien estas destinita.
— Barono Loftus — en Arĥangelskon, — sufloris Sparre. — Li studis medicinon kaj sukcese okupos lokon de kuracisto ĉe vojevodo Prozorovskij. En la petletero, metita al la piedoj de via reĝa moŝto, nia eksa agento en Moskvio, priskribante bildojn de vivo de la moskvianoj, skribas, ke princo Prozorovskij distingiĝas nek per kuraĝo, nek per saĝo. La vojevodo sur Dvino estas kontraŭulo de la reformoj de la juna caro Petro kaj povas esti utila al ni, ĉar li estas treege timigita de la Narva malvenko...
Karolo subskribis, fajfetante.
— Kaj domaĝu neniun tie, en Moskvio! — diris li per severa voĉo. — Eĉ infano en lulilo devas esti neniigita, ĉar el li povas kreski kontraŭulo de nia krono. La ekspedicio estas sendenda sen prokrasto...
La reĝo estis rare parolema hodiaŭ. Probable li mem eksentis tion, ĉar subite sulkis la frunton kaj eksilentis. Plue li ne diris eĉ unu vorotn.
Generalo Stern, ekstarinte sur la genuon, rearanĝis al la reĝo ties grandegajn spronojn. Grafo Piper donis verdan mantelon, Axel Sparre — ĉapelon. Nordberg glatigis al Karolo la harligeton de la peruko, metitan en ledan saketon — laŭ marŝa maniero.
Sur la turo de la ĉasa kastelo ekkantis klariono, de malsupre al ĝi respondis trumpetoj. Sur arbara kampeto, sub densaj piceoj, rigidiĝis artileriistoj kun brulantaj meĉoj en la manoj, prepariĝante al la adiaŭa pafsaluto honore al la foriranta reĝo. La dua Cezaro, la vikingo inter vikingoj, la juna norda Sigurd, Sigfrido — estis foriranta en profundon de Eŭropo, en Polion, en Saksion, tien, kie lin atendis gloro de la plej granda el la militestroj de la mondo. Malgrasiĝintaj, fordiboĉintaj ĉion gvardianoj de la reĝo, oscedante, tintante per la piedingoj, spadoj kaj lancoj, estis eksidantaj sur altajn ĉevalojn. Ili jam revis pri grasaj germanaj kolbasoj, siblantaj sur patoj, pri bona ebriiga biero de Bavario, pri tavernoj, kie la venkantoj ne pagas, pri gajaj, karesaj, rozkolorkorpaj polinoj...
Sur la lignaj, odorantaj je rezino ŝtupoj de la kastelo kapelpastro Nordberg benis la surgenuiĝintan reĝon, generalojn Gyllenkrok-on kaj Rehnskiöld-on, la sekvantaron, la militistaron. Post minuto Karolo jam sidis en la selo, severa, silentema — enkorpiĝo de kavaliro. La reĝa standardo leviĝis super la gvardia regimento. Tamburistoj de la trabantoj levis kaj mallevis la frapilojn. Dudek kvar tamburoj batis «militiro, la Sinjoro benas nin». La reĝo de Svedio forlasis la landon.