Pri la senco de la vivo

— Kvankam kantis li pli bele ol kurska najtingalo, sed venis al li — stop! — diris Bogoslovskij, metante antaŭ Ustimenko la hodiaŭan numeron de la «Unĉanska laboristo», kie sur la lasta paĝo, antaŭ programoj de teatroj kaj kinejoj, kaj ankaŭ de alveturinta en la urbon cirka ensemblo, Vladimiro Atanazijeviĉ ekvidis grasetan linion — «De la redakcio».

— Ĉu vere? — eĉ ekkriis li.

— Ĉesis paradi Bor. Gubin, — peze eksidante, rimarkis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Venis horo, kiam ne li mem sin zonis, sed aliaj lin zonis.

Ustimenko legis la malkonfirmon dufoje: ĉiuj tie ricevis laŭ meritoj. Sed pleje ricevis la kompatinda Gubin B. E., kiel estis li signita tie, kun la komencliteroj post la familinomo, kvazaŭ en nekrologo. Evidentiĝis, ke li nur prilaboris «nekontrolitan» materialon, sed ankaŭ pro tio ricevis severan, kun averto, mallaŭdon. Estis ankaŭ menciita la nomo de la fakestro, estis vortoj — «senpripenseco», «honesta nomo de oficiro de la Sovetia Armeo k-do Kraĥmalnikov», «ofenda senĝeneco», «fremdaj al la sovetia gazetaro manieroj», — ĉio estis belsona, grava kaj iom, nur ete, probable, trosenĝena — kvazaŭ la grifelo de Gubin ankaŭ ĉi tie ion facile redaktis.

— Forte, evidente, koleriĝis Zolotuĥin, — diris Bogoslovskij, — la peza mano eĉ al mi videblas. Punis oni ankaŭ kamaradon redaktoron, por ke li ne petolu, ĉu?

Eksonoris la telefono. Bella, la sekretariino de kamarado Stepanov, avertis, ke tuj parolos Eŭgeno Rodionoviĉ.

— Saluton al novkonstruaĵo, — diris Eŭgeĉjo per vigla estra voĉo. — Kia estas via farto, kamarado ĉefkuracisto?

— Ĉu vi zorgas? — bruskis Ustimenko.

— Aŭskultu, Vladimiro, mi al vi havas aferon. Mi koncize tiel formulos: kvietigu la fratinon de via edzino.

Ustimenko silentis. Bogoslovskij susuris per la ĵurnalo — li estis denove releganta la dolĉajn, pentajn liniojn. Kaj eĉ snufanta pro plezuro.

— Ĉu vi min aŭskultas?

— Nu, aŭskultas.

— Do, jen — kvietigu. Ŝi du manĝejojn sigelfermis, la stacidoman restoracion sigelfermis, en la fabriko «Sindikata Internacio», en la infanvartejo kaj en la infanĝardeno kuirejojn kaj provizejojn sigelfermis. La tuta urbo zumas. La nutrovenda departemento estas en paniko...

— Ja ili ne venenu homojn, — diris Ustimenko. — Ĉu oni ĉe vi ne scias, kiaj tie estis kuiritaj fiŝsupoj? Ĉu vi ne aŭdis? Unuvorte, Eŭgeĉjeto, mi ŝin kvietigi ne intencas. Kaj, cetere, sciu, ke al ŝi ankoraŭ viaj nutrovendaj kompanoj promesis bakŝiŝon, ŝi tion ne lasos sen puno...

Kamarado Stepanov ekbruis telefone, montrante indignon kaj koleran krion de la animo, sed Ustimenko ne plu aŭskultis — surmetis la parolilon. Eble, vere el Luba rezultos homo? Aŭ ŝi kalkulis, ke ĝuste per tiu vojo ŝi pli rapide leviĝos supren? Kiu ilin komprenos — la fratinojn. Suspirinte, Ustimenko leviĝis:

— Mi iros okupiĝi pri psikoterapio.

— Jen rapidulo. Kun tia informo ankaŭ mi irus.

Ili ekiris duope. Pro singardemo Bogoslovskij unue gratulis la ĉirkaŭkreskintan per vilo Kraĥmalnikov-on «pri neatendita ĝojo». Tiu ekrigardis nekomprene.

— Se okupiĝi kune, tiam multon eblas atingi, — prononcis Nikolao Eŭgenjeviĉ edife.

— Ĉu tio estas aforismo? — mokis Ustimenko.

— Mi al vi montros, kamarado ĉefkuracisto, kiel ridi pri miaj malsukcesaj esprimoj...

Kunmetinte en necesa maniero la ĵurnalon, Bogoslovskij etendis ĝin al Elio Aleksandroviĉ. Tiu tralegis rapide, liaj kalmukaj okuloj fermiĝis, sur la vango onde trakuris tremo.

— Duan fojon! — diris li.

— Kio — duan fojon? — ne komprenis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

— Duan fojon Ŝtub min eltrenas, — klarigis Kraĥmalnikov. — Eble, vere, ekzistas justeco sur la tero?

— Ekzistas, sed multaj maliculoj ankoraŭ vagas sur la tero, — suspiris Bogoslovskij. — Interesas min jen kio, karulo: ĉi tie estas dirite — nekontrolita materialo... Ĉu tiel? Do kiu tiun materialon al nia paperŝmiristo liveris? Kiu en via muzeo fosis? Aŭ ili mensogis, por ke Bor. Gubin ne restu tute sen pano ĉiutaga?

Kraĥmalnikov klarigis, ke ili ne mensogis. Fosis ĉe li en fondusoj interesaspekta damo: ŝi interesiĝis pri Postnikov kaj Ĵovtjak — «perfiduloj de la Patrujo», kiel ŝi ilin ambaŭ nomis. La damo okupiĝas pri medicina personaro — tiel ŝin komprenis Elio Aleksandroviĉ.

— Ĉu Gorbanjuk? — demandis kun malgaja rideto Ustimenko.

— Mi ne memoras. Kaj ŝi ja ne diris sian nomon...

— Devas ŝi, kiel korniko, scii sian grakon, — leviĝante, konkludis Bogoslovskij. — Mi timas, Vladimiro Atanazijeviĉ, ke ree tiu damo kontraŭ vi fosis: ĉi tie estas kaj Postnikov, kaj Aglaja Petrovna — kaj kiu scias kiaj ankoraŭ malglorantaj vin, laŭ ŝiaj imagoj, aludoj kaj asocioj...

Li foriris, kaj Kraĥmalnikov diris penseme:

— Ĉu vi ne trovas, ke mi ankoraŭ ne havas, pro kio mi ĝojegu? Ja tio estas bonega, ke kamarado Ŝtub okupiĝis pri miaj cirkonstancoj, sed se ne li persone, instigita, kiel mi supozas, de vi? Se nur mi estus sola kontraŭ tiuj rabistoj? Tiam kiel? Kie estas la leĝo?

Ustimenko nenion respondis, nur mallevis la okulojn. Kaj kion li povus respondi? Ke ankaŭ al li mem fojfoje estas neelteneble?

— Vi devas resaniĝi, jen kia estas via tasko, — aŭdis Kraĥmalnikov rekomendon de Vladimiro Atanazijeviĉ. — Ĉu vi komprenas? Resaniĝi, pensante pri nenio...

— Eble nur tio restas...

En la koridoro li renkontis la flegistinon Anjon, kaj tiu kun ardo rakontis al li, kiel ŝi per la propraj oreloj aŭdis, ke la «novulon», la filon de nia loka estro, Zolotuĥin, brankardistino Paŭlina demandis — ĉu ne patro estas por li Zinovio Simonoviĉ, kaj li respondis, konfuziĝinte: «Malproksima parenco». La rakonton de Anjo aŭdis ankaŭ Bogoslovskij, elirinta el la vindejo.

— Do, la privilegiojn de la patro li uzi ne deziras, — konkludis Nikolao Eŭgenjeviĉ kaj ekiris viziti Saĉjon en la kvaran ĉambron, kie la juna Zolotuĥin kuŝis, enpensiĝinte, malforte ridetante al siaj pensoj.

— Saluton, — diris Bogoslovskij, trenante la lacigitan dum la longa tago kruron. — Nu, kiel oni vin instalis?

— Instalis bone, — plu same ridetante, respondis Saĉjo. — Dankon, doktoro, tre bone.

La najbaroj de Zolotuĥin estis dormetantaj post la tagmanĝo, kaj Bogoslovskij kun Saĉjo parolis nelaŭte.

— Ĉu Nadeĵda Lvovna vin vizitis?

— Ne, mi petis ŝin dume ne viziti min.

— Kial do?

— Tial, ke ŝi komencos ĉion rearanĝi, kaj mi iomete laciĝis, doktoro, mi ja estas malforta, kaj mi deziras trankvile kuŝi.

— Kaj Zinovio Simonoviĉ?

— Lin mi same petis ne maltrankviliĝi kaj ne zorgi. Ni jam eĉ telefone interparolis.

Li plu rigardis, ridetante, kvazaŭ atendante, ke ankaŭ Bogoslovskij foriru. Sed tiu ne foriradis — eksidis sur tabureton, kunmetis la manojn sur la ventro, suspiris.

— Doktoro, — nelaŭte kaj simple diris Saĉjo, — respondu al mi, mi petas, unu demandon. Vi, eble, povas tiun demandon respondi, almenaŭ danke al via sperto en tiu senco. La afero estas en tio, ke kun multaj mi havis okazon konversacii pri tiu temo, kaj neniu klare respondas — ĉu ĝeniĝas? Kaj iam nepre necesas tion ekscii kaj pri tio paroli...

— Pri kio? — demandis Bogoslovskij, iomete ĝeniĝante pro la rekta kaj atenta, ne plu ridetanta rigardo de Aleksandro. En sia longa vivo li renkontadis tiajn aŭ similajn junulojn kaj sciis, ke kun ili iam estas malfacile. — Pri kio paroli, Saĉjo?

Saĉjo fiksaŭskultis, ĉu dormas liaj najbaroj en la ĉambro, eltiris el sub la kuseno skatoleton da cigaredoj, ekfumis kaj, alŝoviĝinte pli proksime al Bogoslovskij, interesiĝis, penante esti kaj trankvila, kaj indiferenta, kaj eĉ iomete ironia:

— En kio estas la senco de la vivo, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ĉu vi pensis iam?

— Kion vi volas diri? — aŭtomate defendante sin, respondis Bogoslovskij.

— La senco de la vivo! Por kio? Ja por io ĉio ĉi ekzistas? — subite energie, insiste kaj tiel, ke ne eblis elturniĝi, demandis Zolotuĥin. — Por kio mi estis destinita morti, same kiel nun mi iĝis destinita vivi? Ja por io ĝi estas. Ja ne estas tio nur ĉeno da idiotaj hazardaĵoj? Ja ni estas materiistoj-marksistoj, delonge jam ne infanoj, por kio do tiuj peripetioj okazas? Ĉu ekzistas almenaŭ iu leĝo en tuta tiu tumulto aŭ ĝi, tiu tumulto, restas nur tumulto? Unu minuton, — rimarkinte, ke Bogoslovskij maltrankvile moviĝis en la venanta februara krepusko, haste kaj eĉ kolere ekparolis Saĉjo. — Ial de tiu konversacio ĉiuj nun foriras, ĉesigas ĝin aŭ simple mokas, por ili ĉio estas klara, al ili estas klara, ke la tuta senco de mia vivo konsistas en, ekzemple, plej bona komandado de mia plotono, dum mi ĝin komandas. Mi konsentas, sed tio estas — dume. Kaj mi ne povas la destinon de la homa vivo, tutan ĝian destinon kaj sencon enmeti nur en komandadon de plotono. Jes, mi komprenas, kiam estas milito kaj dum estas milito. Kaj dum ĝi estas — tio estas mia supera, lima tasko, la senco de mia vivo, ĉar komandado de plotono ĉe maksimuma fordono de ĉiuj miaj fortoj kaj kapabloj al tiu afero garantias sencon de mia vivo en estonteco, en konvenaj por la vivo cirkonstancoj. Do, en kio do denove estas la senco de la vivo en ties normo, ne en febro, ne en speciala situacio, sed en normala fluo?

— Sed kial vi ĝuste min pri tio demandas? — grumblis Bogoslovskij. — Kion mi pri tio scias?

— Al mi ŝajnas, ke vi scias. Kaj se ankoraŭ definitive ne scias, tiam, eble, pri tio nemalmulte pensas kaj pensis en la juneco. Mi ja ne receptojn bezonas, mi komprenas, ke neniaj receptoj ekzistas...

Bogoslovskij silentis. Li vere ne sciis — kion respondi.

— La farantoj scias nepre, — tute mallaŭte diris Saĉjo. — Kaj se ne scias per formuloj kaj elementaj veraĵoj — eble, tio estas pli bona? Ili ja sentas...

Nikolao Eŭgenjeviĉ grumblis:

— Kion nome sentas? Kian respondon vi deziras? Kaj kion mi povas al vi respondi, kiam, eble, el vidpukto de multaj junaj kamaradoj, mi arkaikiĝis kaj estas trenata malantaŭen, dum ĉiuj en via generacio opinias sin rigardantaj antaŭen?

— Tiaj sin opinias tiuj, kiuj estas pli stultaj, — diris Saĉjo. — Kaj multaj el ni ĉirkaŭ si mem turniĝas, serĉas, kiel pli ĝuste direkti sian vivon...

— Ĉu vere serĉas, — ekdubis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Mi tiajn vidadis, kiuj, nenion serĉante, tuj direktiĝis kaj tuj ekiris detrui dekstre kaj maldekstre. Tamen mi tion diras ne riproĉe, sed eĉ laŭde. Grandaj impertinentaĵoj bezonas rebaton, kaj persisto estas tre pozitiva kvalito. Mi tro riverencemajn kaj per-du-manoj-manon-premantajn, — unuvorte prononcis Bogoslovskij, — ĝis naŭzo abomenas, tiajn en vivaj perturboj ajna pasero venkos, mi estas tute kaj plene por junulo elektinta direkton kaj paŝanta larĝe...

Tiel iradis Nikolao Eŭgenjeviĉ ĉirkaŭ la demando, kiun faris al li Aleksandro Zolotuĥin, dum nemallonga tempo, sentante, ke ia respondo turniĝas en li, zumas, dezirante eliri, pepas — ankoraŭ malklara respondo, sed simpla, tiel simpla, ke eĉ eldiri ĝin rekte estas kvazaŭ ĝene.

— Kaj ĉu kun la patro vi pri tiu temo parolis? — singarde interesiĝis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

— Parolis, — malkontente respondis Saĉjo.

— Nu, kaj kio?

— La patro havas sian vidpunkton, — ne perfidante la pli aĝan Zolotuĥin-on, sed, evidente, ankaŭ ne konsentante kun li, respondis Aleksandro. — Laboran vidpunkton. Sed min turmentas, pardonu, la morala.

«Jen kiel!» — pensis Bogoslovskij kaj demandis:

— Mi ree interesiĝas. Mi kaj vi renkontiĝas, nu, probable, dekan fojon en la vivo. Vi apenaŭ konas Bogoslovskij-on. Kial ĝuste min vi turmentas per tiu temo, por kiu ne nur kampuloj, kiel mi, via humila servanto, ne havas respondon, sed eĉ plej grandaj saĝuloj de la homaro — ankaŭ tiuj sur ĝi stumblas, kaj poste longe konfuziĝas kaj diras sensencaĵojn. Klarigu! Mi duan fojon interesiĝas, kaj vi evitas. «Farantoj» — ne estas klarigo, hodiaŭ ĉiuj estas farantoj, kaj kiu sin mem ne opinias faranto?

— Mi pri vi multe scias, tial mi vin demandas, — preskaŭ akre diris Saĉjo. — De Ŝtub mi scias, li ĉe ni hieraŭ sidis kaj dum la tuta vespero vian vivon rakontadis. Estis Aŭgusto Janoviĉ, kiu diris, ke al vi, certe, la senco estas komprenebla.

— Kiel do? Ĉu ironie?

— Neniuokaze ironie!

— Bone, — cedis Bogoslovskij, — kion mi diros, tion mi per mia sperto ekkonis. Se ne konvenos — kontentiĝu per tio, sed se vi konsentos post ioma tempo — eble, ankaŭ al vi taŭgos dum la vivo. Tio, certe, estas ne por tiuj, kiuj konfesas plej singardan sistemon de neenmiksiĝo, kvankam ĝi estas multe pli trankvila. Kaj ne por tiuj, kiujn tro gvidas la karno. Tio pleje taŭgas por tiuj homoj, kiuj, laŭ antikva esprimo, havas «saĝon en la koro». Tian saĝon, ekzemple, havas la konata de vi kamarado Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, kvankam tion tute ne ĉiuj scias. Nu kaj, certe, altajn principojn, ĉar ajna kaŭĉuka elasteco de la animo ĉi tie ne konvenas. Eble, vi jam enuas?

Per la ŝerca intonacio li penis kaŝi veran emocion, ĉiam pli kaj pli kaptantan lin, sed ne sukcesis, kliniĝis al Saĉjo kaj, preskaŭ ne vidante lian vizaĝon, nur al sola brilo de la okuloj diris:

— La senco de la vivo estas en via neceseco al tiu vivo. Neceseco!

— Mi ne komprenis! — maltrankvile, rapide kaj insiste respondis Saĉjo.

— Ne esti malvarma! Tio estas terura! Se forblovi religian ŝelon, tiam tre elvokive estis dirite en la sankta skribo: «Memoru al vi, ke, se tiujn, kiuj estas nek varmegaj nek malvarmaj, la Sinjoro promesis elsputi el sia buŝo, do kion meritos vi, tute malvarmaj?» Kaj nun mi klarigos detale: la senco de la vivo de homo estas en tio, ke tiu, pri kiu temas, estu necesa al homa kolektivo.

— Ĉu el vidpunkto de la kolektivo?

— Se objektive, do ankaŭ el la sia. Sed ĉefe, certe, el la vidpunkto de la kolektivo.

— Ĉu tio estas kiam oni krias — necesas doktoro!

— Ekzemple.

— Nu, kaj mi estas biologo. Ĉu vi iam aŭdis, ke kolektivo postulus biologon? Urĝe biologon! Voku biologon! Ni pereos sen biologo!

— Do vi estu tia, ke ĝi postulu. Alie ja la senco malaperos.

— Sed ne ĉiu ja kapablas...

— Ne kapablas ĉi tie — serĉu alian aferon. Sed ne arogu manĝi panon de tio, kio ne necesas al la homoj. Ne arogu ne pensi pri tio. Mi al vi, Saĉjo, tiel diros: mi ja vin pri nenio instruas, mi kun vi parolas tial, ke vi kiel kun tranĉilo al la gorĝo de mi postulis: trovu kaj donu al vi respondon. Do jen — bonvolu, la plej mallonga, ĝi tuj al mi venis, tiu respondo, sed ja tro simpla...

— Kia do respondo?

— Necesas, ke telefono sonoru!

Zolotuĥin rapide bruligis lampeton sur la ŝranketo, apogiĝis per la kubuto sur la kuseno kaj kvazaŭ algluiĝis per rigardo al Bogoslovskij.

— Telefono? Por kio telefono?

— Jen, se jam Ŝtub klaĉis, tiam vi scias: oni min operaciis...

— Jes!

— Kaj antaŭ la operacio, longe antaŭ la operacio, oni min, tieldire, «kompatis». Tio tuj post la milito okazis — tiu kompato kolektiva kaj diligente organizita. La telefono ĉesis sonori. Ili interkonsentis. Ĝuste tiam mi komprenis, ke mi mortis. Forpasis. Grupo da kamaradoj1. Eble, la morto mem estas bagatelo kompare kun tiela civitana morto: ja vi sentas, komprenas, funebras, sin mem bedaŭras, kio ĉe normala fiziologia morto, kiom mi scias, ne observeblas, — kiel oni diras tie ĉe vi en biologio?

— Certe, — diris Saĉjo, — eĉ ridinde!

— Jen, ridinde. Kaj ĉirkaŭ mi oni tian neeblan delikatecon tiam bredis, ke eĉ la vorton «morto» ne prononcadis, ĉar estis supozate, ke tiu vorto por mi en tiu periodo estas speciale abomena. Kaj mia telefono estis malŝaltita. Mi ĉesis esti necesa kaj tiam, nature, koncentriĝis ekskluzive sur la propra persono. Mi kuŝadis kaj bedaŭre foliumadis la kvietfluan rakonton de mia vivo. Kaj, figure esprimante, priploradis ĝin, ĉar estis en ĝi ankaŭ io simpatia, kaj bona, kaj laŭnecese malbona. Poste mi treniĝis en la malsanulejon — malsana kaj tute jam venkita, sed tiam denove, figure esprimante, eksonoris mia telefono. Iĝis mi ne simple kuŝloko en kliniko, sed hazarde kuŝanta kuracisto. Kaj tiam malfermiĝis en mi dua spirado, agado ne nur lucern-faste mizerikorda, sed tia, ke devis mi ankaŭ la dentojn montri, kaj en disputon eniri. Tiam jam sur mia kvietflua vivo trairis kruta ondo, kaj estis mi de tiu malgranda tempesto kulpulo kverela kaj malobeema. Tiam mi plene taksis saĝon de malnova proverbo, ke «sen kverelo la afero ne iros». Tial ni, Saĉjo, kamarado Zolotuĥin, sur tio nian solenan kunsidon finu. Certe, vi povas kun mi ne konsenti, eĉ tre probable, ke al vi persone tio ne konvenas aŭ vi tion jam scias, sed mi ja ne insistas, mi ja diras subjektive. Se vi estos necesa por homoj — vi trovos la sencon, se ne — estos via afero. La popolo eĉ ne rimarkos — vivis tiu ulo aŭ ne vivis. Kaj tiuj tiel nomataj «nerimarkitaj», ĝenerale, kiom ajn kruela tio estu, estas nerimarkitaj pro sia kulpo: ili flanke vivis, per si mem, ĉu li vivis, ĉu li mortis — neniu eĉ returniĝis. Sed kia vivo estiĝus, se ĉiu estus ekstreme necesa por homoj, kaj ĉe tio eĉ senkonscie!

Bogoslovskij leviĝis.

— Kaj ĉu vi tiajn konas? — demandis Aleksandro.

— Certe.

— Kiun, ekzemple?

— Ustimenkon mi konas, ankaŭ de vi konatan, nian ĉefkuraciston. Multajn konas kaj konis.

— Ĉu vi min konatigos?

— Sed vi, knabo, ĉirkaŭe pli atente rigardu, — subite familiare respondis Bogoslovskij. — Rigardu, ne ĝeniĝu. Alie la vivo tiel trapasos, kaj vi ĉiam laŭ rangoj kaj postenoj difinos la homan valoron.

— Bone, minuton, — ree etendis la manon, kvazaŭ retenante Bogoslovskij-on, Aleksandro. — Nur unu minuton. Jen vi diris — Ustimenko. Mi komprenas — pri li Ŝtub same diris. Kaj via Vladimiro Atanazijeviĉ mem faris al mi grandan impreson. Sed por kio li foriris disde la scienco, por kio li bezonas administran postenon? Vi ne koleru, Nikolao Eŭgenjeviĉ, mi mem pri tio lin demandos, sed nun mi bezonas multon scii.

— Nun? Kial ĝuste nun? — miris Bogoslovskij.

— Tial, ke mi nun denove vivi prepariĝas.

Bogoslovskij ree eksidis — li tute malkutimiĝis stari en la lasta tempo.

— Ĉu vi tion diras en la senco de disertaĵo? Kandidata aŭ doktora? Pri scienca rango?

— Nu, ne pri rango, sed simple pri scienco...

— Tio estas la samo, — kun subrido respondis Bogoslovskij. — Do mi vian atenton turnos al Antono Paŭloviĉ, al Ĉeĥov, kiu, necesas al vi diri, estis ne nur, kion ĉiuj scias, artisto de la vorto kaj de io tie eĉ prikantisto, sed ankaŭ elstara, eble eĉ granda kuracisto, resanigisto, de eĉ diablo scias kia saĝo en medicina senco. Nu kaj jen, en unu lia verko al maljuna profesoro venas, kiel tiam ili nomiĝis, doktoriĝonto, kiu deziras verki disertaĵon ĝuste sub gvido de tiu ĉi profesoro kaj, certe, en tiu okazo, se tiu ĉi profesoro donos al la doktoriĝonto temon, al kio la profesoro respondas proksimume tiel: li ĝojus al kolego, sed deziras komence ekscii, kio nome estas tiu fifama disertaĵo. Laŭ supozoj de la maljunulo, disertaĵo estas produkto de memstara kreado, kaj kio koncernas la verkon, skribitan pri fremda temo kaj sub fremda gvido, do ĝi nomiĝas alie...

Saĉjo Zolotuĥin ridetis.

— Sed tiu vidpunkto, ŝajne, malnoviĝis, — malcerte diris li. — Tiel oni nun ne pensas...

— Sed mi kaj Ustimenko ĝuste tiel pensas! — bojis subite Bogoslovskij. — Ni tiujn homunkulojn sciencajn abomenas. Abomenas, ĉar kun ili ĉio estas precize kiel ĉe Ĉeĥov, jen — «doktoriĝonto ricevos de mi temon, kiu valoras groŝon, skribos sub mia observo al neniu necesan disertaĵon!» Aĥ, ja por kio, — svingis la manon Bogoslovskij, — kion ĉi tie diri, vere! Eĉ hontinde!

Sur lia vizaĝo reflektiĝis tiel nekaraktera por li esprimo de plena malespero, li silentis iom, retenante sin, poste ekparolis trankvile, iomete kolerante pri si pro la propra impulsiĝemo:

— Kaj rekte pri Vladimiro Atanazijeviĉ, jen, bonvolu — kiel mi mem pensas. Grafo Lev Nikolajeviĉ Tolstoj, ŝajne, esprimiĝis en tiu senco, ke li skribis tion kaj tion tial, ke ne povis ne skribi. Kaj scienca laboraĵo devas esti ĝuste tia, ĝia verkado devas esti kondiĉita de alta bezono, sed ne devo. Vico de homunkuloj vokas en tia karaktero, kiel Ustimenko, naturan senton de abomeno. Li havas pri kio, li al mi eĉ montris iujn siajn notojn, el kiuj iu aferisto kaj fanfaronulo de kirurgio povus nesciate kion kuiri, sed kamarado Ustimenko estas ĝuste ne aferisto kaj ne fanfaronulo, sed kuracisto. Kuracisto el tiaj, pri kiuj revis Teodoro Aleksandroviĉ Gettier2, tiu, kiu Leninon kuracis. Certe, Gettier kuracistojn-sciencistojn neniel neadis, li ilin eĉ multe laŭdis kaj estis respekta kun ili, tamen li asertadis, ke estas inter ili tiaj, kiuj, absorbiĝinte de problemoj, preter sia volo subite rigardas al suferanta homo kiel al materialo por konstruo kaj konfirmo de siaj teorioj. Kaj la malsanulo kiel homo, kaj ĉe tio forte suferanta, kiel persono — estos forŝovita sur la duan planon. Tio estas plej danĝera afero, kiam agadon de kuracisto, kreskanta al sciencisto, komencas gvidi ne deziro helpi al malsanulo, sed deziro konfirmi per tiu malsanulo, kiu iĝas ne Saĉjo, ni supozu, Zolotuĥin, sed paciento Z. de dudektrijara aĝo, — konfirmi tiujn sciencajn konsiderojn, kiuj aperas ĉe lia observado. Ĉi tie ja, kamarado Zolotuĥin, estas nemalproksime al eksperimento, ĉu? Kaj ne super si mem, kio en historio de la tragika medicino tute ne estis rara, sed super la nenion suspektanta malsanulo...

— Sed ĉu tio eblas ĉe ni? — demandis Zolotuĥin.

— Ĉe ni? Certe, ne eblas! — akre diris Bogoslovskij. — Praktike ne eblas. Nu, kaj se tia homo, ne kontrolinte, kredos? Tiam kiel?

Kaj pri Ustimenko mem Bogoslovskij rakontis koncize:

— Vladimiro Atanazijeviĉ ankoraŭ ne trovis tion, pri kio li ne povus ne skribi. Kaj laŭ aliula voĉo li ne kantos. Kaj rezonas li ĉe plenumado de sia nuna devo nur el la vidpunkto de maksimuma utilo al la afero: operacianto mi, li pensas, estas nun ordinara, kun miaj vunditaj manoj ne eblas iun mirigi. Sed eble «komprenanto», kunulo por miaj kamaradoj en laboro, batalanto en nia metio kaj en nia medicina penso mi estas valora? Kaj tio estas la senco de mia vivo, tio estas plena kontribuo al mia socio. Al li persone, en la senco de profito el la socio, kaj certe, de responso, ĝis stulteco tio estas nekomprenebla, sed en la ĉefa konto tio estas vero, kaj ne eblas kontraŭdiri, ĉu vi komprenas?

— Sed ĉu ne eblas, ke ĉio ĉi estu kune? — demandis Saĉjo.

— Tio estas — kaj personaj kondiĉoj, kaj socia utilo?

— Jes. Ke ankaŭ por via Ustimenko mem pro lia pozicio estu pli oportune. Ne krude — profite, sed pli bone.

— Profito povas esti nur sola, — enpensiĝis subite Bogoslovskij. — Tiu profito, kiel asertas nia kamarado Ustimenko, estas «de la socio al la persono». En traduko en la praktikan lingvon tion oni komprenu tiel: jen konstruis ni finfine nian malsanulejan kvartalon, atingis plenan ĝian malfermon kaj uzadon, ni faras socie utilan aferon, kaj — ne en senco, certe, de fanfaronado kaj mitingado, sed en la praktika senco, — al ni estas pli bone. Persone al ni. Nu, ni lasu tion, — subite malvigle forsvingis li, — ĉio ĉi estas «revoj, dolĉaj revoj». Super ni estas saĝaj homoj, kiuj ĉion trae vidas. Ili difinis por eterne ĉiujn ĉi tarifarojn, salajrarojn kaj kiu kion rajtas ricevi — ekde nia belulino Inna Matejevna, kiu trans fera pordo legas niajn dosierojn, ĝis Ustimenko, kiu, ĉe sia monstra responso, salajron ricevas ne laŭ posteno kuracista, sed laŭ la gardista. Li estas la ĉefkuracisto, sed lia salajro estas ridinda. Dum se li ne estus ĉefkuracisto, sed nur konsilanta kuracisto kun scienca grado, — kaj tiam jam la vivo rozkoloriĝas, jam ĉio estas tute alie. Do, revenante al la fontoj, — ĉu per tiaj rimedoj, ĉu tiel necesas subteni tiujn, kiuj vere komprenas, en kio estas la senco de la vivo, kaj tiujn, kiu ĝin nur priŝtelas kaj ĝin uzas?

Li ankoraŭfoje mallonge suspiris, frapetis la ŝultron de Saĉjo por adiaŭo — mirinde li scipovis fari tiun movon, karesan kaj nehastan; miloj, eĉ dekmiloj da homoj ridetadis, heliĝante pro tiu krudeta kaj karesa tuŝo de la grandega manego de la kuracisto kaj konversacianto, neniam hastanta forlasi sian malsanulon.

En la ĉefkuracista kabineto li trovis Ustimenkon kun letero en la mano — palan, kvazaŭ nenion aŭdantan kaj ne komprenantan. Per ia subite raŭka, obtuza voĉo Ustimenko prezentis al li junulon — altan kaj maldikan, kiu estis senmove sidanta, apoginte sin per la manoj sur la akraj genuoj, kaj ne deŝiradis rigardon de siaj nigraj, malgaje brilantaj okuloj disde Vladimiro Atanazijeviĉ.

— Konatiĝu, — tusante, prononcis Ustimenko. — Tio estas nia nova doktoro — Vagarŝako Sainjan. Kaj tio, Vagarŝako, estas nia ĉefa kirurgo Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij. Aŝĥen Ovanesovna, probable, menciis...

— Certe, certe, — leviĝinte kaj subite iĝinte je tuta kapo pli alta ol Bogoslovskij, febre rapide, per profunda kaj laringa voĉo ekparolis Sainjan. — Certe diris, mi bone memoras — pri la preĝeja krado memoras kaj pri la disputo kun popoj...

— Kiel fartas Aŝĥen Ovanesovna? — demandis Bogoslovskij, same multe aŭdinta de Ustimenko pri la famaj frontaj «maljunulinoj», pri Ioniĉ, per kiu Aŝĥen ofendis Vlaĉjon, kaj pri multaj aliaj iliaj disputoj kaj kunaj faroj en la floto. — Ĉu ŝi revenis en sian Armenion?

— Aŝĥen Ovanesovna forpasis! — mallaŭte respondis Sainjan. — Mortis antaŭ ok tagoj. Mi ŝin sepultis kaj tuj forveturis ĉi tien.

Li plu staris antaŭ Bogoslovskij, rigardante ien preter la maljuna doktoro kun tia esprimo de embaraso kaj malforteco, kia okazas ĉe homoj, proksimaj al konsciperdo.

— Sed ĉu vi ne estas malsana? — demandis Bogoslovskij, per la eterna, ne tiom doktora, kiom patra movo alpremante la manon per la dorsa flanko al la vere «ardanta» frunto de Sainjan. — Ĉu vi malvarmumis dum la vojo?

— Matene estis tridek naŭ gradoj, — kun pardonpetanta, milda kaj malcerta rideto respondis la juna doktoro. — Sed mi kaŝis en la trajno, por ke oni min ne eltrajnigu. Pardonu, mi petas, mi ne povas stari...

Kaj, ĝustatempe subtenita de Bogoslovskij, li almetiĝis al la sofa dorso, kun ĝemo ŝrumpis kaj diris, tremante pro tio, kio nomiĝas skuanta febrotremo:

— Kiel malvarme! Kiel terure malvarme! Aj, kiel malvarme!

Post ankoraŭ kelkaj sekundoj li perdis la konscion. La «modela» doktorino Katinjo Zakadiĉnaja momente alportis littolaĵojn, la kuracistoj malvestis Vagarŝakon, demetis de li lian malbonan piedveston — flikitajn militistajn ŝuojn, demetis la fadenflikitajn ŝtrumpetojn — po du sur ĉiu piedo, demetis la kotonan svetereton. Vagarŝako plu tremis — paroksisme, kvankam ĉi tie estis varme, kaj da litkovriloj oni surmetis sur lin sufiĉe.

La «modela» kuris al Mitjaŝin. Tiu venis en danda kitelo, kun maldikaj lipharoj, pli profesoro, ol ĉiuj profesoroj, prenitaj kune, laŭ la eksteraĵo.

— Nia Aŝĥen Ovanesovna mortis antaŭ semajno, — diris Ustimenko. — Tio estas ŝia disĉiplo. Kaj kvazaŭ adopta filo. Li estas doktoro, laboros kun ni. Voku doktorinon Volovik, aranĝu por doktoro Sainjan individuan postenon, ĝenerale...

Mitĵaŝin estis malrapide kunpremanta la makzelojn. Jam laŭ la milito memoris Vlaĉjo tiun manieron — per nenio alia li montradis siajn sentojn.

— Ĉu demandon, kamarado ĉefkuracisto, vi permesas?

Ustimenko kapjesis, kalkulante la pulson de Vagarŝako.

— Kaj nia kolonelo Bakunina kiel?

— Mortis monaton pli frue, — preskaŭ akre diris Ustimenko. — Ĉu ĉio?

Kaj, rigardante al neniu, li eliris el sia kabineto en la necesejon de la unua kirurgio. Tie li ŝlosis sin per riglilo kaj, skuante la kapon, fermante la buŝon per la mano, preskaŭ hurlis pro netolerebla teruro de tiuj perdoj. Tiele li adiaŭis por ĉiam la du maljunulinojn, kiujn li nesufiĉe aprezis, dum ili estis vivaj kaj faradis el li homon. Ĉi tie, ĉe la spegulo, ankoraŭ ne lavpurigita de kalkaĵo, li pasigis ĉirkaŭ dudek minutojn, penante koncentri la pensojn kaj ĉion kompreni ĝisfine. Poste, vaginte tra la kvietaj koridoroj, li revenis en sian kabineton, el kie oni jam forruligis Vagarŝakon, kaj telefonis hejmen.

La parolilon prenis Vera Nikolajevna. Ŝia voĉo estis malvigla, kiel ĉiam, kiam ŝin vekadis la telefono, ŝi plendis, ke ŝi estas elturmentita de kapdoloro.

— Mi Luba-n bezonas, — diris Ustimenko.

La nemalsigelita letero de Aŝĥen Ovanesovna kuŝis antaŭ li, la letero, veninta el la transmondo, en malmola koverto el pakpapero...

— Ĉu vi scias, parenco, tio ja estas la unua fojo, kiam kamarado Ustimenko vokas min al la telefono, — diris Luba. — Ĉu mi ne eraras?

— Ĉi tie estas doktoro Sainjan, — penante paroli kiel eble plej klare, prononcis Ustimenko. — Li estas malsana. Alveturu al mi tuj...

Kaj li surmetis la parolilon.

Nun li estis malsigelonta la koverton.

Li eltiris krudan fadenon, per kiu estis traigita la letero, kaj kaŝis ĝin ial en la monpaperujon. Pecojn de blanka sigelvakso li per la fingro kunigis en piramidon. La koverto estis aranĝita laŭ ĉiuj reguloj, kiel necesas en milita tempo por poŝtaĵo kun marko «tute sekreta».



1. Kutima formulo en nekrologoj aŭ noticoj pri sepulto: «la ĉerkon akompanis grupo da kamaradoj» k. t. p.
2. F. A. Getier (1863–1938), rusa kaj sovetia kuracisto. Ekde 1919 li estis kuracisto de V. I. Lenin kaj lia familio, en 1920-aj jaroj estis kuracisto de L. D. Trockij kaj lia familio. Lia filo — fama sportisto kaj trejnisto — estis reprezaliita en 1938.