Kaŭze de ĉevalo

Estas malgaje, kiam je grava malsano ekmalsanas junulo, plena de fortoj kaj en la tempo de disfloro de ĉiuj plej bonaj kvalitoj de sia animo, sed eĉ pli malgaje estas, kiam la ekmalsaninto apartenas al familio de «granda homo», kia nomiĝis en Unĉansko Zinovio Simonoviĉ Zolotuĥin. Tiam la mezsaĝa regulo pri tio, kiomfoje oni devas mezuri, antaŭ ol tranĉi1, transformiĝas el tajlora slogano en timigilon de singardemaj hometoj, kiuj eĉ mezuri ne kuraĝas, ne nur tranĉi, kaj forigas tian malsanulon kiel eble plej malproksimen, ŝajnigante sin nesciantoj, nur por liberiĝi de responso pri tio, kio iam nomiĝis «dia volo» kaj ĉe malgaja fino estis punata eble nur per eklezia pentofaro...

Saĉjo Zolotuĥin, ekmalsaninte, antaŭ ĉio trafis en la manojn de kandidato de sciencoj Neĉitajlo, kiu, necesas diri, tute ne estis sentalenta kuracisto. Male, en la antaŭmilitaj kaj militaj jaroj oni eĉ paroladis pri li en kelkaj kirurgiaj rondoj kun estimo. Bojante al la flankoj tiutempe, dentomontrante kaj bruskante al pigruloj kaj nesciemuloj, Aleksandro Samueloviĉ eltrenadis diversajn homojn el tie, el kie, laŭ la malnovaj kanonoj, neniu devus reveni en la vantan mondon de homaj pasioj. Malmobilizita en la kvardek kvara jaro pro grava kontuzo, la doktoro kun buldogsimila fizionomio iomete resaniĝis kaj, ankoraŭ plu balbutante post la kontuzo, sed vigle kaj energie ekpaŝis tra la vivo, purigante per la potenca brusto de denaska luktisto vojon al tri debilaj kuracistaĉoj, inteligentoj kaj saĝuloj, kiuj penis lukti kontraŭ io — ankoraŭ, certe, en eksperimento — per sia originala maniero de kemia terapio. Havis ili ankaŭ aĉan laboratorieton, havis ankaŭ kobajojn en mizera kvanto. Havis eĉ heroaĵon, ĉar unu el la debilaj kuracistaĉoj — Berta — injektadis al si kelkajn ingrediencojn kaj preskaŭ mortis, sed tiam okazis alta instituta revizio, kaj ĉar en la laboratorieto almenaŭ io estis farata, dum en la instituto, ĉe kiu ekzistis la laboratorio, estis farata tute nenio, do por pruvo de propra agado oni tiel batis al la laboratorieto, ke la kuracistaĉoj, laŭ esprimo de Berta, simple «disŝpruciĝis» tra la tuta Sovetunio, kaj Neĉitajlo rekonsciiĝis jam en Unĉansko — por longe, se ne por ĉiam, timigita, kun oficiale aprobita moknomo — «obskuranto de kirurgio»...

Batado, kiel estas ĝuste sciate el vico de konvinkaj historiaj ekzemploj, neniam kontribuis disvolvon de sciencoj. Tamen, multaj potenculoj de tiu ĉi scienca mondo ial diradis al la ĵetiĝanta kaj ploranta Berta kaj ŝiaj asistantoj, ke «lukto nur hardas junan scienciston». Berta kontraŭ lukto neniom obĵetis, ŝi nur petis redoni al ŝi la kobajojn kaj tiun ilaron, sen kiu pri lukto ne eblis eĉ paroli. La grandaĝaj kaj kvietegaj saĝuloj, al kiuj ŝi sin turnadis, al tiuj ŝiaj krioj nur disetendadis la manojn kaj lamente balancadis la kapojn en akademiaj vertoĉapoj. Tio jam estas administra afero — klarigadis ili al ŝi.

Baldaŭ la laboratorieton oni plene forgesis, en ĝia ejo aranĝis komfortan kabineton por ĝia persekutanto — la substituanto de direktoro de la instituto, kaj Berta mem «trovis laboron» de bibliotekistino, ĵurinte al si «neniam kaj nenien enmiksiĝi», speciale post kiam ŝi aŭdis, ke oni ŝin egaligis al tiuj «elĵetitoj», kiuj kaŝe okupiĝadis pri malpermesita tiam kibernetiko.

Tamen la «direktita» al Unĉansko buldogvizaĝa Neĉitajlo ne cedis. Li havis iajn frontajn konatecojn kaj amikecojn, inter ili estis sufiĉe famaj nomoj. La leteron, skribitan de la «obskuranto de kirurgio», ili diskutis inter si, la plej akrajn formulojn «risortigis», plenajn titolojn kaj familinomojn de la persekutantoj kaj mallaŭdantoj anstataŭigis per la komencaj literoj kaj en tia aspekto subskribis la leteron per siaj nomoj kaj helpe de unu el siaj kamaradinoj, konatino de la edzino de influhava persono — enmanigis.

Tiam sekvis la dua kaj fina bato. Estis respondite al la peticiintoj per papero, en kiu eĉ la supera klero mem de Berta estis pridubata, kaj ŝiaj kuracistoj, kune kun Neĉitajlo, estis titolataj «resanigistoj», «memreklamistoj», inventantoj de «panaceo en la maniero de eterna motoro» k. t. p. Estis ankaŭ skribite kaj subskribite per meze famaj familinomoj pri tio, ke «al neniu estas permesite eksperimenti per sano de sovetia homo»...

Kopio de tiu fina kaj nekasaciebla verdikto estis sendita, memkompreneble, ankaŭ en Unĉanskon — al k-do Stepanov E. R. — cele de finbato al Neĉitajlo...

Ĝuste en tiuj tagoj mem oni vokis la timigitan Aleksandron Samueloviĉ-on ekzameni Saĉjon Zolotuĥin-on. Avertita de same nemalmulte timiĝinta Eŭgeĉjo pri tio, ke pri li ekzistas letero de ekstreme akra enhavo, Neĉitajlo eksplodis kaj permesis al si rimarki, ke la ĉefa persekutanto de la laboratorieto — koresponda membro kaj generalo, doktoro kaj laŭreato — tute nenion komprenas en la afero, kiun li juĝas kaj malaprobas...

— Kion vi tian diras? — ekpalpebrumis Eŭgeno.

— Tion, ke ĉio al mi damne tedegis! — ekstarante, prononcis Neĉitajlo.

Tia li ekiris en la loĝejon de Zolotuĥin-oj.

Sed sur la vojo, glitante per la galoŝoj en aŭtuna koto, sub grakado de kornikoj kaj trama knarado, li subite rigidiĝis por momento pro timo. Se Saĉjo ne estus Zolotuĥin aŭ se Zinovio Simonoviĉ Zolotuĥin ne estus tiu, kiu li estis elektita, Neĉitajlo ne dubus pri tio, kion li devas fari kiel kuracisto-kirurgo.

Nu, kaj se subite, neatendite — okazas ja diversaj malagrablaj surprizoj? Tiam kiel?

Kaj tiam sur la vojo Aleksandro Samueloviĉ pensis, ke li havas kaj la filinon Manjon, kaj la filon Koĉjon, kaj la edzinon Irina-n Sergejevna-n, kaj la bopatrinon... Kaj ke, sekve, se okazos eraro, io neantaŭvidita, tiam li, jam definitiva «obskuranto de kirurgio», pereos fine, senelire, ĉar ne rajtas li nun operacii filon de «granda homo», li estas «sub suspekto», li rajtas nenion tian, kion rajtas meza, normala kuracisto.

— Vi ĉiuj al mi tedegis! — ripetis la doktoro sur la strato.

La kuracista konsiliĝo konfirmis nedifinitecon de lia vidpunkto, kaj tiam Saĉjon oni veturigis en «singardan» malsanulejeton, faman per la plej malalta cifero de mortokvanto. La ĉefo de tiu malsanulejeto estis iu onkologo, pri kiu sarkasmuloj klaĉis, ke li konfesas la ŝercon de Nikolao Ivanoviĉ Pirogov kiel devizon en sia praktika agado. «Por famiĝi kiel sukcesa operacianto de kanceraj tumoroj, mi povas nur rekomendi operacii falsajn kancerojn», — spritis ie Pirogov. Tio, kompreneble, estis ŝerco, kaj tre gala. Falsajn kancerojn ĉi tie oni ne operaciadis.

Sed aliajn ŝercojn — oni ŝercadis.

Mirinde, kiel delikate kaj eĉ artisme oni scipovis ĉi tie ĝustatempe liberiĝi de malsanulo, por ke la malsanhistorion ne fini per malgaja rezulto, sed enskribi «elhospitaligita» — ja mortos la malsanulo hejme, tio la statistikon neniom influos!

Kaj la estraro eĉ ne sen talento scipovis entute ne enhospitaligi malfacilajn malsanulojn, ne dirante eĉ pri nekuraceblaj, tio estas tiaj, rilate al kiuj ĉiuj konataj metodoj de kuracado evidentiĝis neefikaj. Certe, ĉi tie operacii malfacilajn malsanulojn oni ĉiel evitadis sub plej humana, kompreneble, slogano — «por eviti troajn suferojn».

En ĉio cetera la malsanulejeto estis modela: en la gastoĉambroj staris mola meblo en blankaj tegoj, fikusoj kaj palmoj ĝojigadis okulojn en ĉiu sezono per la ĉiamverda foliaro, la radio funkciis bone, la gvidantaj specialistoj paroladis kun parencoj ĝentile, kaj la ĉefo ŝatis en la «kvinminutaj konsiliĝoj» ripetadi la faman eldiron pri tio, ke «se malsanulo post interparolo kun kuracisto ne sentas faciliĝon, tiam...» Tiam la ĉefo malaprobe subridadis.

El tiu populara kaj solida malsanulejeto Aleksandro Zolotuĥin post la provo forigi la tumoron, kompreneble, estis «ĝustatempe» elhospitaligita. Ĉiuj vortoj pri tio, ke li troviĝas en bona stato kaj nun li devas nur resaniĝi, estis al Saĉjo diritaj. Sankte kredante al la antikva eldiro: «Medicino resanigas malofte, faciligas ofte kaj konsolas ĉiam», — la ĉefo de la kliniko, malrapide kaj signife eligante orajn vortojn, degnis Aleksandron por adiaŭo per longa konversacio kaj, tute ne rimarkante la mokajn okulojn de la junulo, en humura tono rakontis al li ian galimation pri lia bonega sano. Tre probable, Saĉjo kredus — juneco estas kredema pri bonaj informoj, sed la tuta malfeliĉo estis en tio, ke la kliniko vivis per sia, sendependa de deziroj de la ĉefo, vivo, tie oni ĉion sciis, kaj ankaŭ Saĉjo sciis kaj sian verdikton, kaj tion, ke la operacion al li oni «ne faris», sed nur kudrofermis lin, kaj ĉio ĉi kune havas sciencan nomon «medicina deontologio» — scienco pri traktado de malsanuloj.

Al la patrino la singardema profesoro diris preskaŭ nenion. Al la patro, kiam tiu alveturis por preni la filon, la ĉefo aludis, ke estis plenumita ĉio tio, kion povas fari la moderna medicino, sed ke fari ĝi povas ankoraŭ tre malmulte. La konversacio okazis, certe, inter kvar okuloj, la formuloj estis plej proksimumaj, kaj la ĝeneralan sencon de la interparolo eblis formuli per malnovaj vortoj «esperu al Dio», esprimante pli moderne — «tenu vin firme».

Neĉitajlo havis kun la ĉefo apartan interparolon — «inter ni». La ĉefo rigardis en malproksiman foron kaj penseme, sed firme kelkfoje ripetis la familinomon de fama doktoro Ŝilov.

— Kaj kio Ŝilov? — malpacience kaj ne tro ĝentile en proksimume tria fojo interesiĝis Neĉitajlo. — Ja ekzistas ankaŭ aliaj bonegaj doktoroj.

La ĉefo mezuris la impertinentan Neĉitajlon per glacia rigardo (tiu rigardo sub nomo de «varma», «radia», eĉ «animvarmiganta» plurfoje estis menciata en diversaj verkoj kaj estis montrita sur tolbildo, sur kiu fama pentristo eternigis la ĉefon kun ĉiuj ordenoj) kaj, mezurinte, kun suspiro diris:

— Jes, vi pravas. Zolotuĥin-on ekzamenis ankoraŭ Konjkov, kaj Zakoldajev, kaj eĉ la «avo» mem.

Nominte la «avon» «avo», la ĉefo kvazaŭ proksimigis la impertinentan provincanon Neĉitajlon al si preskaŭ en la sekvantaron, aludinte al li, ke la konversacio estas tute konfida.

— Kaj kion ili ĉiuj diris?

— Ja kiu al Ŝilov kontraŭdiros? Ja li ĉi tie estas en sia tereno aŭtoritato numero unu.

— Sed ĉu ili — ekzamenis? — ekkriis Aleksandro Samueloviĉ. — Ĉu mem ekzamenis?

— Ili estis konsilantoj, — ŝultrolevinte, diris la ĉefo. — Kaj Konjkov operaciis mem persone.

— Sed Konjkov-on kreskigis Ŝilov mem, — rimarkis Neĉitajlo, — tion ĉiuj ni scias.

— Do, tiele, kolego, — leviĝante el post sia grandega skribotablo kaj komprenigante per tio, ke la konversacio estas finita, diris la ĉefo. — Mi deziras al vi ĉion bonan kaj, certe, sanon...

Dum preskaŭ tuta vojo reen, al Unĉansko, Neĉitajlo trastaris en la koridoro de la vagono, sufoka kaj varmega. La patro en la kupeo ŝakludis kun la filo. Nadeĵda Lvovna ĉiam regaladis Saĉjon per iaj plantagoj, varmigadis por li sur alkoholbrulilo kokinon, subite ploradis en la malvarma, trafrostigita platformo. Neĉitajlo gutadis por ŝi valerianon, frotadis la manojn, flustradis insultojn...

Kaj nun ili alveturis en Unĉanskon kaj estis atendantaj.

Kion?

Kion novan povas al ili diri tiu dika, lama, snufanta, ne tro edukita vilaĝa resanigisto post tuta tiu «stelaro», kiu kuracadis Saĉjon en la fama kliniko?

Aŭ Ustimenko? Ĉu li subite faris grandan malkovron en onkologio kaj nun ĝin sukcese elprovos?

— Aleksandro Samueloviĉ, ĉu glason da teo? — demandis Zolotuĥin.

Neĉitajlo verŝis en sian glason kuleron da konjako, metis sukeron kaj submetis la glason sub la kranon de la samovaro. Ili alveturis el la stacidomo antaŭ pli ol du horoj, sed li plu ne povis varmiĝi. Aŭ tio estas simple febro?

— Saĉjo, ĉu al vi teon verŝi? — en alian ĉambron, en duonmallumon, kie la filo estis babilanta kun la patrino, kriis Zolotuĥin. — Ĉu vi deziras?

Al li ĉiam tremeradis la mentono. Zolotuĥin sentis tion kaj ne povis sin reteni. La damnita tremerado komenciĝis de la malsanulejo, de la ĉambro, kie li ekvidis la filon, nerekoneble ŝanĝiĝintan dum tiu ĉi unusola monato. Tramilitinte du militojn, Zinovio Simonoviĉ nemalmulte vidis kaj, vizitante en medsanbatoj kaj hospitaloj tiujn siajn amikojn, kiuj estis mortontaj, kiel al li ŝajnis, neniam eraris. Li ellernis senerare determini tiun kvietan, nepriskribeblan per homaj vortoj stampon, tiun kvazaŭ limigitan ekzistotempon ĉi tie. Kaj tiun ĉi limigitan tempon li ekvidis antaŭhieraŭ en la vizaĝo de sia sola dudektri-jaraĝa filo. Li ekvidis, ke Saĉjo foriros. Kaj malgraŭ tio, ke Zolotuĥin ĉiam ripetadis al si — «mi ne permesos, ne permesos», — li komprenis: ĉi tie nenion eblas fari, la knabo foriras, per nenia potenco lin eblas reteni!

— Kial ili tiel longe veturas? — ne sen incitiĝo demandis Zolotuĥin. — Jam pasis horo post kiam Ĥlopĉikov al ili ekveturis.

— Sed la vojo? — demandis Neĉitajlo kolere. — Ĉu vi al la malsanulejo penis alveturi? Kavo sur kavo.

— Ne nur ĉe la malsanulejo la vojo estas disbatita. La tuta urbo estas kripligita de la milito.

— Pri la malsanulejaj alveturaj vojoj indus okupiĝi unuavice.

— Ĉiu tiel pri sia diras!

— Ĝi estas ne mia, — dentomontris Neĉitajlo. — Ĝi estas nia!

Zolotuĥin ĵetis kaŝe rigardon al la doktoro. Ili ambaŭ estis nerazitaj post la vojo, lacaj, nesatdormintaj. Kaj pro tio, ke ili ĉiam gajigadis Saĉjon, tute elturmentitaj.

— Necesus al Bogoslovskij telefoni, ke li eliru sur la Aleksandran straton. Tio estus pli rapide, — pensis Zolotuĥin laŭte. — Kaj Ĥlopĉikov ne devos turniĝi.

— Ne gravas, turniĝu via Ĥlopĉikov, — ree ekkoleris Neĉitajlo. — Bogoslovskij, interalie, estas invalido, apenaŭ iradas. Sed loĝejon li ĝis nun ne ricevis, kiel dum milito dormas — en la kuracista ĉambro...

«Probable, ne indis pri tio nun paroli, — pensis Neĉitajlo, sed tuj decidis: — Ĝuste nun indas. Pri ni oni pensas, nur kiam ni estas necesaj. Kaj neniam, se ĉiuj estas sanaj».

Kaj Zolotuĥin pensis alie.

«Ĉiam ĉiuj ion bezonas, — suspiris li. — Eĉ en tiu tempo ili ne povas forgesi, ke mi estas decida instanco. Kaj ilin ne interesas, ke se mi donus loĝejon al Bogoslovskij ekstervice — klaĉuloj ŝrikos: „Jen, la filo estas malsana, do li kaĵolas kuracistojn. Ĉiuj ili estas tiaj!“»

Estis aŭdeble, kiel Ĥlopĉikov per sia ŝlosilo malfermis la enirpordon — la fidela Ĥlopĉikov, la proksima al la familio Ĥlopĉikov, la anime amanta Ĥlopĉikov, en kiom da familioj li estis fidela kaj proksima?

«Kiaj pensoj rampas en mian kapon?» — subite pensis Zolotuĥin, leviĝante renkonte al Bogoslovskij kaj Ustimenko kaj ree malkonvene demandante sin: «Ĉu ili vere ĝis nun ne povas civilajn kostumojn akiri? Aŭ tio same estas aludoj kaj intenca maskerado?»

La patrino eliris, mallarĝigante la okulojn, el la duonmalhela ĉambro, ĵetis suspektantan rigardon al la maljuna kamparano Bogoslovskij, al Ustimenko kun lia fermita vizaĝo — ne tiaj estis tiuj, ĉefurbaj, prizorgitaj, en amelita subvesto, veraj profesoroj. Kaj tiuj ĉi ankoraŭ estas ambaŭ lamaj, «kiel en opereto», — kun mallaŭta suspiro juĝis ilin Nadeĵda Lvovna. Kaj iomete konfuziĝis pro la vorto «opereto».

— Ĉu teon post malvarmo? — demandis ŝi per oficiala voĉo.

La doktoroj rifuzis tetrinki.

Neĉitajlo dismetis antaŭ ili siajn eltiraĵojn — li sidis tie, en la kliniko, super la malsanhistorio, sidis tiel funde, ke pri li oni eĉ diris, kvazaŭ li estas «el la prokurorejo»; li sidis, fosis kaj skribis. Diligente ili tie kondukis sian skribaĵon, aĥ kiel diligente, skrupule, eĉ kun iaj venkaj intonacioj. Kaj Saĉjon ili elhospitaligis ne kiel venkitoj, sed kiel kvazaŭ venkintoj, — aĥ, bravuloj, aĥ, ruzuloj, aĥ, rikoltantoj de bonaĵoj en tiu ĉi peka mondo...

— Do, ĉu ni iru? — demandis, kun peno leviĝante, tute kaduka antaŭ nokto Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Ĉu vi konatiĝis kun la skribaĵoj, Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Jes, ni iru! — ekstaris Ustimenko, penante ne gliti ankaŭ sur tiu ĉi pargeto, kiel li glitis tie, en la oficejo de Zolotuĥin.

Zinovio Simonoviĉ dispremis cigaredon en la cindrujo kaj tralasis la du doktorojn antaŭen. Neĉitajlo, kiel hejma kuracisto kaj «malfremda», komence ektrenis sin malantaŭe, sed Ustimenko lin same tralasis antaŭen, antaŭ si, — li subite ekkompatis tiun pelatan doktoron kun kulpa esprimo de petolinta buldogo.

Sur larĝa lito, en la malkomforta, preskaŭ malvarma dormoĉambro, tuta superŝutita per gazetoj kaj libroj, estis kuŝanta kaj al io ridetanta Saĉjo Zolotuĥin. Ili tuj renkontiĝis per la okuloj, Ustimenko kaj la junulo, kaj Vladimiro Atanazijeviĉ eĉ retiriĝis je duonpaŝo — tiel terure klare li subite rememoris alian junan vizaĝon, antaŭlonge, en la Nordo, tiam, kiam li unuafoje ekvidis tiun, poste amaran, neelteneblan perdaĵon — tiun junulon, kiu kun ridinda, pasera fiereco ne diris, sed prononcis, ke li estas Lionel Richard Charles Gray, la kvina grafo Neville.

Ne, ili ne estis tiom similaj. Saĉjo Zolotuĥin estis ruso, kun serpaj brovoj, kun larĝaj vangostoj, kun ia mildeco de trajtoj de la slava vizaĝo, kun helaj, rufetaj, malpezaj haroj, kun jam sukcesinta flaviĝi pro la malsanulejo kaj la malsano haŭto. Ne, ne per la vizaĝoj rememorigis ili al Ustimenko unu la alian, sed per esprimo, per interna stato, per malobeemo kaj kuraĝo — per tio, kio distingas elstarajn personojn disde homoj, timantaj ne nur la proksiman sojlon, sed eĉ la malsanon mem — nazkataron, vundon, kontuzon, tuson, sangon. Li eĉ vorton ne diris kun tiu Saĉjo, ankoraŭ eĉ lian voĉon ne aŭdis, sed jam komprenis laŭ sola esprimo de liaj okuloj — ruza, moka kaj kulpe kolera, ke tiu junulo estas saĝa, pensas memstare, scipovas kaj teni sin kaj, se necesas, reteni...

— Paĉjo, — subite diris Saĉjo base, — plenumu mian peton. Ĉu povas mi paroli kun la doktoroj sen vi?

— Sed... kial? — ne retenante potencemon en sia voĉo, demandis Zolotuĥin. — Ja mi same estas informita pri la cirkonstancoj...

Saĉjo rapide glitis per rigardo al la doktoroj, kvazaŭ postulante de ili defendon, kaj prononcis subite per alia — decidema tono de plenaĝa viro, des pli militinta, tio estas — komandinta:

— Ne, paĉjo, mi nepre bezonas nur kun la doktoroj...

— Strange, Saĉjo. Ja mi same estas homo ne malklera, komprenis viajn cirkonstancojn...

— Certe, — haste konsentis Aleksandro, — sed tiam vi parolos mem, dum mi bezonas, ke mi mem sen ajna gvidado kaj suflorado. Kaj vi ankoraŭ emociiĝos, — aldonis li milde, — kaj por vi sufiĉas maltrankvilo...

— Knabinaj kapricoj, — suspiris la patro kaj ne foriris.

— Kaj se mi ne petos, sed postulos? — subite diris Saĉjo firme kaj eĉ kun fero en la voĉo. — Ja poste vi parolos kiom ajn, sed nun mi bezonas sole kun ili!

— Ĉu vi vidis? — demandis la pliaĝulo kaj sendezire foriris, ferminte post si la pordon.

La pli juna Zolotuĥin aŭskultis la forajn paŝojn de la patro, silentis iom, poste leviĝis sur la kubuto kaj, skuiĝinte, ekparolis:

— Eble, por vi ĉion ĉi estas ĝene aŭskulti laŭ via etiko kaj kuracistaj reguloj, — mi ne scias, sed tamen, mi petas, ĉar la afero temas, bele esprimante, pri homa vivo, ke vi min elaŭskultu. Ĉu vi komprenas, kia afero? Mi jen grandan tempon pasigis en la onkologia kliniko, kaj ni en nia ĉambro plurfoje ridis, ke ĉe ni ne estas eĉ unu onkologia malsanulo. Nin, kvazaŭ infanojn, oni ĉiam konsoladis per kukoj, kiel «por ajna okazo», «estas simile», «se subite!». Mi komprenas, ni komprenis — humaneco, sed ni tiamaniere estis eligitaj el la ludo. Oni min ne operacias — kaj bone, por kio operacii, se mi nenion «tian» havas. Mi ja eĉ opinion propran ne havas. Nu kaj jen fojfoje, ĉu vi scias, flanke vi ekscias pri najbaro, ke li jam estas neoperaciebla. Jam! Tio estas, kun ĉiuj ĉi sloganoj pri moderna diagnoziko, eĉ ĉe ĝusta diagnozo, oni prokrastas. Vi min pardonu, sed mi tro multe kaj tro ofte pri tio pensadis — ne rilate al mi mem, kiom valoras mi? — mikrobo en la vivo de la Universo, — sed se jam morti pro tiu ĉi aĉaĵo, tiam kun bruo. Kun bruego! Ja oni min pro troa singardemo ne operaciis ĝustatempe, mi pri tio eksciis hazarde, pli ĝuste eĉ subaŭskultis aŭ preskaŭ subaŭskultis. Kaj subaŭskultis, ke nun oni operacios, sed jam tutegale estas malfrue, la tempo estas perdita, kaj ree pro troa singardemo! Certe, oni min operaciis, eĉ elhospitaligis hejmen, sed mi ja scias — por kio! Elhospitaligis por morti...

— Aŭskultu! — interrompis Bogoslovskij.

— Por kio aŭskulti, se mi al neniu kredas kaj ne plu kredos, — kun kolera, nekonvena al li rideto diris Saĉjo. — Tamen, tio estas malvero, ke al neniu. Vi min pardonu — mi malŝparas vian tempon. Sed eble ankaŭ al vi estas ne tiom senutile foje aŭdi tion, kion pensas malsanulo. Ne profesoro, ne akademiano, sed ordinara malsanulo. Ĉu mi povas?

— Mi petas! — morne respondis Bogoslovskij.

— Al unu homo mi tie kredis dum tiu longa tempo. Li same estis onkologo, profesoro Ŝĉukin. Rapida, abrupta, li havis ne nian specialecon, laringologo — pri kancero de gorĝo kaj ceteraj tiaj ĝojoj. Jen li estis laboranto! Vi, doktoroj, ne komprenas: malsanuloj en viaj klinikoj kaj hospitaloj ĉion scias. Ĉiel okazas: amintrigo kun flegistino, kun brankardistino, unu pri alia aŭdis, alia en kabineton malĝustatempe eniris, — ĉio estas sciata, kun detaloj. Ni tiel ankaŭ pri Ŝĉukin tutan historion eksciis. Li nekuraceblajn operaciadis, ĉu vi komprenas? Asertante, ke se el cent kondamnitoj dek postvivos, — li estas prava. Kaj lin formanĝis niaj famuloj! Rapide formanĝis, kun bruo elpelis. Elpelis pro statistiko, ĉar por kio ili, eĉ pro savo de homoj, malbonigu al si la statistikon? Ili ja sukcese luktas kontraŭ kanceraj malsanoj, ekskluzive sukcese. Ne, mi nun, post ĉio tie, en la kliniko, neniel povas kredi. Kaj se ili almenaŭ trompadus nin, malsanulojn, funde, serioze, sed ja, ĉu vi scias, — subridis Saĉjo, — fuŝe, ne por la malsanuloj, sed por ilia propra trankvilo. Do mi por tio petis vin elaŭskulti min, ke vi sciu: tiel ne plu eblas en via scienco, ne eblas pro troa singardemo, kamaradoj profesoroj...

— Ĉi tie profesoroj, bedaŭrinde, ne ekzistas, — diris Ustimenko, — ĉi tie estas kuracistoj...

— Kiel? — iomete konfuziĝis Saĉjo. — Sed mia patro...

— Via patro, — interrompis Bogoslovskij, — vin konsoli per ni, verŝajne, deziris, ke ni kvazaŭ ne ĉiuj ĉi tie estas sovaĝuloj. Tio estas vero, ne ĉiuj, sed eĉ unu profesoro ne estas inter ni. Ne ofendiĝu, pardonu...

— Nu, kia sensencaĵo! — apenaŭ rimarkeble ruĝiĝis Aleksandro. — Tion mi, certe, konfuzis. Ni parolu ankoraŭ pri la ĉefa, la plej grava. Mi deziras kaj postulas, postulas, ke tiu ĉi mia kazo, post ĉio, kompreneble, post la natura fino, — mi deziras, ke tiu ĉi kazo estu de vi uzita. Mi estas biologo, ankoraŭ komencanta, studento, sed min scienca vero interesas, ne spekulativeco, ne kvieta kaj pura vivo en scienco, sed la vero. Kaj jen post mia morto, — trankvile aŭ ekstere trankvile elparolis Saĉjo, — mi dezirus, ke ne plene, certe, ne por venĝo, sed por scienco, kun komencaj literoj de mia nomo, la tuta historio estu detale rakontita. Ja ne eblas sur ni, malsanuloj, konstrui vian trankvilon!

— Sed kial ne eblas? — fiksrigardante al la Saĉja vizaĝo, demandis Bogoslovskij.

— Kiel — kial?

— Kaj se, vere, via kazo estas ne tia?

— Sed permesu, — eĉ jam ofendiĝis Saĉjo. — Ja ili min operaciis kaj kudrofermis. Tie estas komisuroj!

— Sed ĉu min interesas viaj komisuroj?

— Kiel do tiel — ne interesas?

— Ja tiel — ne interesas! Mi estas certa, ke vi ĉion konfuzis kaj stulte timiĝis pro klaĉoj kaj onidiroj. Eĉ strange estis por mi vin, Aleksandro Zinovijeviĉ, pardonu, aŭskulti. Mi aŭskultis atente, vi nervoze eldiris, mi komprenas, sed troe. Laŭ plej novaj informoj de anglo Davis, ĝuste en via aĝo la danĝero estas minimuma, — neatendite por Ustimenko mensogis Bogoslovskij. — Ĉu vi aŭdis tion?

— Davis? Kia Davis? — miris Saĉjo.

— Kaj se vi estas jam tia klera-klerega biologo kaj en ĉio kompetentas, tiam Gustavon Berton Davis-on vi koni devas, — kun kolero, verŝajne, pri si mem, ke li tiele fundamente mensogas, diris Bogoslovskij. — Grandega aŭtoritato en onkologio, prezidanto de internacia asocio. Ĉu vi ne konas?

Saĉjo ŝultrolevis.

— Mi unuafoje aŭdas.

— Jen, unuafoje, avinaj neforgesuminoj, sepultu min apud rivereto, sub dolĉa sonoro de akvostrioj...

Kaj tiam Ustimenko, kiel en la foraj, kiel en la malnovaj jaroj de la Nigraravina «aeroplano», ekvidis sian neprofesoron kaj neakademianon Bogoslovskij en tuta lia mirinda grandeco — Trompiston, Sorĉiston, Mirakliston.

— Ho, tiuj profanoj, — diris li plu per kolera voĉo kaj deĵetis de la junulo la litkovrilon, — ili legas, parolas, subaŭskultas kaj faras al si diagnozon de ĉerka karaktero, kiel en la fama versaĵo...

— Kia versaĵo? — iomete konfuzite interesiĝis Saĉjo.

— Kia forta nuko, — diris Bogoslovskij, palpante Saĉjon kaj dirante tiutempe la epitafon:

Pasant'! Mi vigle paŝis same
Ĉi tie inter ĉerkoj famaj,
Legante skribojn en tombej',
Kiel vi nun la mian legas...
Ĉu vi aludon do komprenas?

Zolotuĥin ridetis per rideto de Lionel Neville, kaj Bogoslovskij tiutempe estis demandanta Ustimenkon kaj Neĉitajlon, farante al ili absurdajn, sensencajn demandojn, la Granda Maljuna Saĝa Resanigisto, scianta ankaŭ laŭ si mem, kio estas vera sufero kaj timo de neeviteble venanta morto.

— Ĉu vi tian pigmentiĝon, kolegoj, ĉe kanceraj malsanoj iam vidis? Ĉu vi observojn de Pirogov en Dorpato memoras? Kaj malesto de konjunktivito, laŭ vi, kolegoj, pri kio atestas? En kiu direkto devas iri via penso?

En neniu direkto iris penso de Neĉitajlo kaj Ustimenko pro tiuj «pigmentiĝo» kaj «konjunktivito», ili eĉ, kiel tio nomiĝas, «akompani» ne povis la Grandan Trompiston. Kaj tiu ankoraŭ rigardis en la okulojn de Saĉjo, ankoraŭ okupiĝis pri lia lango kaj palato, poste ekiris de la gorĝo laŭ la glandoj, kaj, finfine, liaj manoj — du grandegaj, lanugaj polmoj — ekkuŝis sur la ventron, sur la klaran kaj grandan, je kapeto de infano, tumoron.

— Ĉu tiu ĉi? — demandis li, movante kaj kvazaŭ ŝancelante la bazon de la tumoro. — Ĉu ĝi? Donu al ni Dio tian kanceron al ĉiuj kune kaj al ĉiu aparte...

Nur en tiu ĉi momento Ustimenko rimarkis, ke Bogoslovskij tuta kovriĝis per ŝvito kaj ruĝiĝis, — kiam li estis parolanta pri pigmentiĝo kaj konjunktivito, nenio el tio estis, tiam li estis eĉ pala. Eble, tiam li estis Granda Trompisto, prepariĝante al katastrofo, sed nun vere ĉio estas bona? Tiom bona, ke eĉ mensogi ne plu necesas?

— Nu, Vladimiro Atanazijeviĉ, kion vi diros? — iomete elrektiĝinte kaj cedante sian lokon al Ustimeno, prononcis Bogoslovskij. — Kaj vi, Aleksandro Samueloviĉ, kion vi konkludos? Nu, kolegoj, ek!

Nun Bogoslovskij turniĝis tiel, ke Saĉjo ne vidis lian vizaĝon. Kaj Ustimenko rimarkis — Nikolao Eŭgenjeviĉ ne nur brilis, li lumis per ia speciala, karaktera nur por li, ruze fripona, tera, tute ne anĝela, sed tamen pura kaj arda lumo. Tio estis nekomprenebla, kiel tielaj ursaj okuletoj povas tiel lumi, sed ili lumis, kaj tio signifis por Aleksandro nur unu aferon: vivon.

— Komence estis urolitiazo, — malcerte diris Saĉjo. — Nu, kaj kiam oni operaciis...

— Atendu! — ordonis Ustimenko.

Kaj Bogoslovskij, kaj Neĉitajlo rigardis al lia vizaĝo. Ne al la vizaĝo, sed al la aŭskultantaj okuloj, al tiuj tute absorbitaj de la interna laboro okuloj, kiujn havas nur kirurgoj pro Dio.

— Ĉu ĉagon2 oni donadis? — demandis Neĉitajlo.

— Certe, — respondis Saĉjo. — Sed hematurio plu turmentadis. Mi simple kriadis pro doloro...

— Nu? — demandis Bogoslovskij, fiksrigardante al tiu glata malrapida lumo, kiu estis ekbrilanta en profundo de la pupiloj de Ustimenko. — Nu? Kion vi pensas, Vlaĉjo?

— Ankoraŭ estas bone, ke ili ne hakis per radia kuracado, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Verŝajne, ili timis, ke estas lezita la hepato...

La pordo knaris, malfermiĝis.

— Ĉu ni povas eniri? — demandis Nadeĵda Lvovna. — Ni, gemaljunuloj?

Ŝi vere aspektis maljunulino nun — tiu ankoraŭ juna virino. Kaj Zolotuĥin staris malantaŭ ŝia dorso, metinte la manon sur la ŝultron de la edzino, same blanka kaj maljuna, ĝenerale, homo.

— Eniru, — diris Ustimenko, kovrante Saĉjon per la litkovrilo kaj interrigardante kun Neĉitajlo, kiu rapide kaj gaje al li kapjesis, — nun ni vin iomete pridemandos...

— Nu, kio? — rapide demandis la patrino. — Kiel?

Kaj eksilentis, komprenante, ke tutegale al ŝi oni nenion diros nun.

— Tiel, ke ni bezonas biografion de via filo, — streĉite fiksrigardante al la griza, faltoplena vizaĝo de Nadeĵda Lvovna, diris Ustimenko. — Detalan biografion.

Li rimarkis, kiel malpacience kaj eĉ furioze skuis la kapon Zolotuĥin, kaj komprenis, kiom ili ambaŭ estas elturmentitaj, sed paroli kaj esperigi estis ankoraŭ frue. Ankoraŭ iomete frue.

— Ho dio, kia tia biografio? — preskaŭ kun ĝemo diris la patrino, sed, rimarkinte sur si severan rigardon de la filo, ektimis kaj ekhastis: — Tamen, bonvolu, nur vi mem demandu, ĉar mi ne scias, kiajn momentojn mi por vi prilumu...

Sed Ustimenko nenion demandis.

Kaj Bogoslovskij silentis.

Kaj Neĉitajlo mallevis sian buldogsimilan vizaĝon, por ne hasti kaj ne fari sugestan demandon.

Ĉiuj ili tri sciis: faru tian demandon — kaj bagatelo eliros sur la unuan lokon, ŝirmos per si ĉion ceteran, distordos la ĝeneralan bildon.

— Kiel la knabo kreskis, per kio malsanis, kiaj al li okazadis neatenditaĵoj, — diris Ustimenko. — Kaj ne hastu laŭeble.

Interrigardante, korektante unu la alian, konfuzante en detaloj, ili ĉiuj triope, la patrino, la patro kaj Saĉjo, per punktolinio ekkondukis la filon de difterio al skarlatino, de kokluŝo al morbilo, de morbilo al angino — sub ĝentila oscedado de Bogoslovskij.

Ĝuste tiam aperis la ĉevalo.

— Ĉu pri Kolombo vi memoras? — demandis Saĉjo Nadeĵda-n Lvovna-n.

Ŝi ekrigardis al la filo demande.

— Nu, virĉevalo Kolombo, la direktoron de sovĥozo «Proletino» veturigadis, — diris Saĉjo. — Ĉu vi memoras, kiel ĝi min frapis?

— Kien? — vigle demandis Bogoslovskij.

— Ĉu per hufo? — ŝoviĝinte antaŭen, interesiĝis Ustimenko.

Kaj Neĉitajlo eĉ la polmojn frotis unu per la alia, kvazaŭ li en frosto antaŭ telero da varmegaj pelmenoj estis glutonta glaseton da vodko. Kaj la buŝon li iomete malfermis pro emocio.

La patrino kun la filo interrigardis, ekridis. La patro rigardis al ili malmilde.

— La panjo de la patro kaŝis, — diris Saĉjo. — Ja li ĉe ni estas severa, ĉu vi komprenas? Mi kun Nikolao tiam tute neniam trafus al nokta paŝtado, ni ŝin petege persvadis — la panjon. Min la virĉevalo tiam sufiĉe forte en la ventron batis, mi eĉ konscion perdis.

— Ĉu en la ventron? — ekkriis Ustimenko.

— Ĉu vi precize memoras? — ree kliniĝis al Saĉjo Bogoslovskij. — Ĉu vi ne konfuzas?

— Almontru per la mano, kien la virĉevalo batis? — demandis Ustimenko. — Pli precize!

— Ĝuste tien ĉi batis, — morne almontris la lokon de la tumoro Aleksandro. — Ĝuste, mi ja memoras! — Al li ŝajnis, ke tuta lia historio rememorigas la kontuzon de Ivan Iljiĉ el la novelo de Tolstoj3. Ĉe Ivan Iljiĉ la morta malsano komenciĝis de kontuzo. Kaj al Saĉjo estis tute nekompreneble, kial tiel gaje vigliĝis la doktoroj.

— Kaj ĉu en la malsanulejo al Ŝilov vi pri tio rakontis?

— Por kio? Ĉu li demandas? Li ja ĉiam mem ĉion scias...

— Atendu, junulo, ne akuzu kun tia hasto, — preskaŭ akre interrompis Saĉjon Bogoslovskij. — Vi mem estas studento-biologo, kritike pensanta persono, vi mem devus helpi al la scienco...

— Sed li ja hastis, tre hastis, — per ekskuza tono prononcis la juna Zolotuĥin. — Li jam tute iranta estis, eĉ sian asistanton insultis, ke ĉi tie estas bildo, «klara al infano»...

— Tiam vi povus diri al la asistanto, — ne cedis Bogoslovskij. — Vi povus vian memamon en la poŝon kaŝi, ni, kuracistoj, ne estas dioj, kara mia, ni ne devas tiun vian ĉevalan kaŭzon anticipe scii...

— Do kio estas ĉe li? — malantaŭe, starante ĉe la piedparto de la lito, malfacile demandis la pli aĝa Zolotuĥin. — Kio?

— Ni ĉiuj tri, — ne haste, kun tuta tiu trankvilo, kiu troviĝis en li por tiu minuto, diris Ustimenko, — ni triope estas certaj, ke tio estas tute ne kancero, ne malignaĵo tute, ĉu vi komprenas, sed hematomo. Tamen, tion multe pli bone klarigos al vi Nikolao Eŭgenjeviĉ...

Tre senbrue estis en la malvarma dormoĉambro, dum Bogoslovskij en detaloj, konformaj al ilia kompreno, klarigadis al la gepatroj kaj al Saĉjo mem la historion de lia malsano kaj de tiu kuracista eraro, de kiu, laŭ liaj vortoj, neniu akademiano estas garantiita...

— Sed vi ja, — interrompis Saĉjo, sed konfuziĝis sub severa rigardo de Bogoslovskij.

— Kio mi ja? Unue, ne mi ja, sed ni ĉiuj. Kaj due, estas feliĉo, ke pro pura hazardo vi hodiaŭ vian severan paĉjon ne ektimis kaj pri la virĉevalo Kolombo rememoris, kamarado biologo. Sed se ne rememorus?

Certe, la elturmentitaj gepatroj kaj ne malpli suferinta Saĉjo ne tuj ekkredis al tiu feliĉo, kiu falis sur lin tute neatendite. Ne tuj kaj ne tute. Tro simpla li estis, Bogoslovskij, post ĉiuj memcertaj kaj tute trankvilaj kaj nekonsterneblaj en sia certeco profesoroj kaj iliaj eĉ pli certaj kaj senpekaj asistantoj. Tro simpla, simila al kamparano, kruda, eĉ oscedadis malĝustatempe kaj purigadis la nazon iel trumpete, defie kaj longe. Kaj Ustimenko konformis al li, sen ajna akademia solideco, ial severe kuntirinta la brovojn, kaj Neĉitajlo — kolera kaj morna.

Kio zorgigas ilin, se ĉio estas tiel bona?

Pri kio ili pensas?

— Jen tiele, — konkludis Nikolao Eŭgenjeviĉ siajn klarigojn, — tiamaniere, juna biologo. Tial ni ne povas akuzi iun ajn, krom nin mem...

Kun tiuj vortoj li leviĝis kaj ekiris en la manĝoĉambron. Ekiris post li ankaŭ Ustimenko kun Neĉitajlo.

— Do, ĉu li resaniĝos? — demandis Nadeĵda Lvovna tuj post kiam ŝi transpaŝis la sojlon.

— Mi supozas kaj eĉ estas certa, ke nepre resaniĝos, — diris Bogoslovskij. — Mi estas konvinkita.

Nadeĵda Lvovna svingis la kapon, por deskui rapide fluantajn larmojn, kaj preskaŭ per forto sidigis la doktorojn al la tablo. Kaj Zinovio Simonoviĉ restis por nelonge kun la filo. Li silentis kaj rigardis al li kaj ne plu vidis tiun morton en la Saĉja vizaĝo, kiu tiel klare imagiĝis al li nur antaŭ duonhoro.

— Simulanto vi estas, Saĉjo, — diris li. — Je dio, simulanto.

Larmoj aperis sur liaj okuloj, li viŝis ilin, ili subite verŝiĝis.

— Nu, paĉjo, kial vi... — ektimis Saĉjo. — Lasu!

— Tio pasos, — diris la pli aĝa Zolotuĥin. — Entute min kaj la patrinon tiu Ŝilov same ĝenis.

— Sed li ja al vi tiel plaĉis.

— Kiu?

— Ja Ŝilov. «Solida, serioza, ne babilas superflue»! — imitis la patron Saĉjo. — Kaj atenta...

— Ĝenerale jes, sed ne en tio estas la afero...

— Kaj ĉu vi scias, en kio?

— En kio?

— En tio, ke multegaj malfeliĉoj de nia vivo estas pro Ŝilov-oj. Multas ili, patro. Ĉie ili estas. Kaj sukcesaj...

La patro ĵetis suspekteman rigardon al la filo, firme viŝis per tualetakvo la vizaĝon antaŭ la spegulo de la edzino, ekvidis siajn inflamiĝintajn, enkaviĝintajn okulojn kaj, elirante al la gastoj, diris al Aleksandro:

— Ĉu vi imagas, kiel ni hodiaŭ ĉiuj dormos? Post tuta tiu ĉi tempo.

Mole paŝante en la peltaj pantofloj, Zolotuĥin malfermis la pordon kaj haltis sur la sojlo, aŭdinte retenatan, sed tamen furiozan voĉon de Bogoslovskij:

— Ĉi tie la afero estas ne en kuracista eraro, kara Aleksandro Samueloviĉ. Kaj se mi ĉe tiu bonega knabo nian medicinon defendadis, do nur tial, ke hontas mi, ĉu vi komprenas, hontas pro tiuj hastuloj, artrajdistoj, enamiĝintaj en sin mem.

Nadeĵda Lvovna en la manĝoĉambro forestis, kaj Zolotuĥin subite sentis sin subaŭskultanta tion, kio nomiĝas «kuracista sekreto». Kaj, ne elpensinte tusi, kion oni ordinare faras en tiaj ĝenaj situacioj, interesiĝis, dense fermante post si la pordon:

— Mi pardonpetas, pri kiuj nome artrajdistoj temas?

Bogoslovskij ĵetis al Zinovio Simonoviĉ koleran rigardon kaj respondis ne al li, sed al siaj doktoroj:

— Pri la artrajdistoj, kiel ilin forpasinta Fjodorov nomadis, pri la artrajdistoj de kirurgio. Li al mi la ventron distranĉis — diablo via Ŝilov, li — malkovranto de novaj vojoj en kirurgio. Li tuta estas en la estonteco, kaj en la nuna tempo por li estas neinterese. Ĉu vi deziras, mi mian ventron montros? Per forto oni min al li trenis, kaj jen mi nun manĝas tiun kaĉon. Kaj nur en la paradiza edeno aŭ en la geheno mi ĝin finmanĝos. Kaj kial? Tial, ke al li, al tiu via Ŝilov, en tiu mia malfeliĉa momento ĝuste nova ideo naskiĝis. Li ja plenas de ideoj kaj pro manko de tempo ĉion sur la homoj elprovas. «Vi, — tion li al mi diras, — estas eksmoda ĝis ridindeco». Mi al li: «Sekvu la modon, profesoro, unue sur ratoj!» Jen li al mi montris raton. Tamen, pardonu min, malĝustatempe mi eksplodis, sed okazas, ke ankaŭ ni, kuracistoj, subiĝas al eksperimentoj, sufiĉe sengajnaj...

— Do, rezulte, Saĉjo mia pravas? — malpeze sidiĝante, demandis Zolotuĥin. — Kial do vi al li la moralinstruon faris?

— Estas frue por li esti prava, — subridis neatendite kaj ruze Bogoslovskij. — Ĉu vere, Vladimiro Atanazijeviĉ? Tiele li ekde la juneco elreviĝos eĉ pri la pulso. Vi atendu, kamarado Zolotuĥin, kiam starigos ni esperinde vian knabon plene sur du piedojn, tiam li meditu pri la esenco de la demando. Kaj dume al li ne kredi je ni estas kontraŭindikite. Mi diras en la senco de la sano. Tie ĉio estis malĝusta, kial do ankaŭ ĉi tie ne povas esti malĝusta? Ĉu?

Nadeĵda Lvovna enportis grandegan ovaĵon, Zolotuĥin verŝis vodkon.

— Je vi, patrino, — diris Bogoslovskij, — kaj neniam forgesu ajnajn ĉevalajn hufojn.

Li verŝis en sin la vodkon, svingis la forkon super marinitaj fungoj, acida brasiko, peklitaj kukumoj, flaris pankruston kaj komencis manĝi la ovaĵon. Nadeĵda Lvovna plu ploradis per kvietaj, rapidaj, feliĉaj larmoj. Ustimenko kaj Neĉitajlo manĝis silente, Zinovio Simonoviĉ verŝadis al si ofte, ĝoje ebriiĝante.

— Kian do vi por la malsanuloj veron havas? — demandis Zolotuĥin.

— Nur tian, kiu al la sano ne malutilas, — respondis Ustimenko. — Ni, Zinovio Simonoviĉ, havas unusolan regulon — ĉiuj meze honestaj laborantoj de medicino: per nenio kaj neniam malutili. Se mensogo helpas — ni mensogos kaj ne ĝeniĝos.

— Kaj por la proksimuloj?

— Se ili ne estas psikopatoj kaj ne histeriuloj?

— Ekzemple, mi kun Nadeĵda Lvovna.

— Nur veron! — diris Ustimenko.

La profunde sidantaj, severaj okuloj de Zolotuĥin subite heliĝis, li etendis al Ustimenko glaseton, por tintigi, kaj proponis:

— Eble, sur tiu bazo ni fine paciĝos, doktoro?

Vladimiro Atanazijeviĉ ne respondis. Bogoslovskij ĵetis al li avertan rigardon: ne indis nun «eksplodi». Sed estis, certe, jam malfrue.

— Kaj se, — malŝate kaj fremde komencis Ustimenko, — se, kamarado Zolotuĥin, ni nenion konsolan povus diri, tiam kiel? Nun estas beno kaj bonaj vortoj, sed en alia okazo, tute de ni ne dependanta, kiel? «Mi parolas, kaj vi enskribu»? Aŭ — «ĉiovendejo estas pli grava ol malsanulejo»?

— Nu, vi troigas, — ektimis subite la «obskuranto de medicino» Neĉitajlo. — Zinovio Simonoviĉ treege multe faras por la sanprotektado...

— Vi prefere silentu! — interrompis Neĉitajlon Bogoslovskij. — Kion signifas «faras»? Kaj kiel li povas ne fari?

Zolotuĥin penis ŝerci:

— Panjo, ĉu ili atakas ĉiuj kune min solan?

— Ja prave, — plu plorsingultante, diris Nadeĵda Lvovna. — Vere! Antaŭ la milito vi ankoraŭ estis homo, sed nun vi prenis al vi manieron al ĉiuj graŭli. Eĉ mi lin komencis timi. Kaj kia stilo ĉe estroj establiĝis — timigi! Ĉiujn li timigas, al ĉiuj piedfrapadas. Mi scias, al li mem la koro doloras, sed esprimo sur la vizaĝo estas tia, kvazaŭ lin nenio interesas. Aŭ maskon li surmetis. Kaj ne videblas Zinovio. Ne Zolotuĥin, sed statuo. Eĉ malfacile...

— Nu, povas esti, — diris Zolotuĥin. — Eĉ tute probable. Mi pardonpetas. Mia laboro estas facila, nenia respondeco, la regiono estas oportuna, sukceso post sukceso, okupiĝu nur pri sanprotektado kaj arto...

Eksidante en la aŭtomobilon, Bogoslovskij diris:

— Do, ankoraŭ vivos Saĉjo kaj vivos!

— Ĉu operacios vi mem?

— La afero estas nekomplika.

Neĉitajlo demandis, kio estis tiuj vortoj pri pigmentiĝo kaj konjunktivito.

— Ja mi tiam rolon ludis, — subridinte, respondis Bogoslovskij. — Ne eblas ja en la transmondon lasi iri en malbona humoro. Kaj mi decidis: mi frakasiĝu, sed elpelu ĉiujn timojn al diablo. Li mortu gaja. Sed nenian latinaĵon, konvenan al la okazo, mi sukcesis rememori. Feliĉe, esence ĉio aranĝiĝis mem. Fortunis al la knabo.

— Fortunis, ke vi estas en Unĉansko, — diris tute moliĝinta Neĉitajlo. — Jen en kio fortunis. Al mi en mia situacio...

— Sed vi forgesu pri la situacio, — severe interrompis Ustimenko. — Ĉiu havas sian situacion, kaj ĉe okazo ĝi povas eĉ farigi fiaĵon. Mi al vi vere diras, Aleksandro Samueloviĉ, forgesu! Alie ni interbatiĝos. Ĉu al vi klaras?

— Klaras, sed ne tre, — grumblis Neĉitajlo. — Tamen, ni poste komprenos!



1. Rusa proverbo: «Sep fojojn mezuru, unu fojon tranĉu», proksimume ekvivalenta al Esperanta esprimo «Ne rapidu, trankvile decidu».
2. Fungo el klaso de akarikomicetoj (Inonotus obliquus), kiu estis opiniata kontraŭtumora rimedo.
3. «La morto de Ivan Iljiĉ» (1886).