Eskapo

Al ŝi ĉiam tiel okazadis, ŝi timis nur decidi. Kaj poste jam ĉio iĝadis facila kaj plenumebla.

Trankvile, ne hastante, ŝi ŝlosis la adoban domon, en kiu lokiĝis la polikliniko, metis la ŝlosilon en la ordinaran, interkonsentitan kun Klanjo lokon apud la puto, suspiris kaj ekiris tra legomĝardenoj al la disforkiĝo, kie en malnova ŝedo, en subteraĵo ekde la nokto estis kaŝita ŝia valizo.

Estis ankoraŭ tre frue, la sesa horo, la suno ne komencis bruligi. Kaj iri estis ne malfacile, ŝi timis nur renkontiĝon kun Raĥimo, sed li ankoraŭ, verŝajne, dormis sur sia tapiŝa divano, drinkinte junan vinon. Kaj ankoraŭ estus malagrable renkonti Klanjon — tiu, certe, divenos kaj ekploros: «Kion mi faros sola?» Kaj vere, kion ŝi faros sola?

La koro de Luba subite ekbatis, ŝvito aperis sur la vizaĝo kaj la kolo. Ŝi ekiris pli rapide, poste ekkuris. Ne, ne Klanjon ŝi timis, sed sin mem. Timis, ke ŝi subite turniĝos reen kaj jam hodiaŭ vespere ĉio komenciĝos denove: ree venos Raĥimo, minacos, ke li mortigos ŝin kaj sin, eltiros el la poŝo sian, probable, ne pafantan pistolon, kaj ŝi humile petos:

— Foriru, bonvolu foriri, Raĥimo, mi vin tre petas!

Ŝi kuris, la valizo batadis ŝian kruron, la nigraj okuloj estis esprimantaj suferon kaj timon. Kaj la harligo, elfalinta el la vertoĉapo, subite faris ŝin tute knabino, sendefenda kaj timigita ĝis tia grado, ke jam la unua preterveturanta en direkto de Aj-Tjureg trituna kamiono kun hurlo bremsis, por veturigi la junulinon, evidente, trafintan en embarason.

En la aŭtomobilo estis veturigataj tegoloj, kaj du pasaĝeroj-leŭtenantoj kantis kantojn kaj tuj komencis regali Luba-n per bonega Ĉarĝuja melono. La melonon ŝi manĝis kun plezuro kaj kun plezuro respondadis al demandoj, kien ŝi veturas kaj por kio, — ke al ŝi kvazaŭ «mortis frato» kaj ŝi hastas al sepulto.

— Ĉu jam maljuna estis? — demandis la leŭtenanto kun pli stumpa nazo.

— Dudek sep jarojn kaj tri monatojn, — forte demordinte de la melono, respondis Luba. — Pezaĵlevisto.

— Kaj profesie? — demandis la alia leŭtenanto.

— Filatelisto! — diris Luba la unuan, kio venis en la kapon. — Ivano Ivanoviĉ Jolkin, ĉu vi ne aŭdis?

La leŭtenantoj nenion sciis pri filatelisto-pezaĵlevisto Jolkin, sed pro kompato al Luba ĉesis kanti kaj kvietiĝis. Ili ankaŭ bileton al ŝi akiris ĝis Moskvo sen ajna ŝia partopreno: la junulino koncentriĝu pri sia malfeliĉo.

Kaj ŝi, distrite finmanĝinte la melonon kaj ekfuminte proponitan de la leŭtenantoj cigaredon, sidis sur la peroneto de la pesila kontoro de la stacio Aj-Tjureg kaj pensis pri sia Vagarŝako.

Kia feliĉo estis pensi pri li nun, kiam ŝi estis liberiĝanta el tiu loko, kien li ne povis alveturi. Kia feliĉo!

La trajno ekiris, ŝi grimpis sur la supran vagonliton, metis la manojn sub la nukon kaj ekdormis tuj, momente, kaj kiam ŝi malfermis la okulojn, tiam estis jam tre varmege, sub la fenestro knaboj estis vendantaj pomojn kaj pirojn, feliĉe ŝrikis infano, karese ridis ties patrino.

«Tempas por mi naski, — tirante sin en varmego kaj sufokeco, pensis Luba. — Mi naskos etan Vagarŝakon, li same demande rigardos, kiel li. Kaj se estos filino, mi nomos ŝin Aŝĥen, kaj la maljunulino hontu!»

Kaj, turniĝinte sur la flankon, surmetinte silkan tuketon sur la orelon, por ne malhelpu la gaja vagona bruo, ŝi komencis pensi pri sia Sainjan kaj pri tio, kiel ĉio ĉe ili okazis. «Kia stultuleto! — karese pensis ŝi, ree ekdormetante. — Kvazaŭ ne plenaĝa, kvazaŭ por ĉiam fiksiĝis en knabeco. Eble, ĉiuj veraj geniuloj estas tiaj?»

Kaj al ŝi imagiĝis tiu kunveno, kiam Ivano Ivanoviĉ Jolkin, definitive decidinta liberiĝi de la ĝenanta studento, suriris sur la katedron kaj komencis dividi kun la maltrankvile eksilentinta aŭditorio siajn konsiderojn pri Vagarŝako kaj lia individuisma, etburĝa, «ia tia ne nia, kamaradoj, ne nia esenco...»

Parolis li konfide kaj kvazaŭ eĉ bedaŭris, ke ili ne rimarkis, ĝustatempe ne komprenis, ne avertis, sed, male, lasis disflori al tiu aspekte altira, kolora, bunta, bizara, sed en la profundo...

Ĉi tie Ivano Ivanoviĉ iomete implikiĝis inter floro kaj frukto.

— Ĉu Sainjan tamen estas frukto aŭ floro? — kriis el la aŭditorio Luba.

— Gabaj, kondutu dece! — indignis Ĵmud, fama kaĵolulo.

— Ni konas la biografion de Sainjan, — daŭrigis Ivano Ivanoviĉ, elirinte finfine el la fremda por li tereno de botaniko. — Sed ni ankaŭ memoras la saĝajn vortojn pri tio, ke filo ne responsas pri la patro!

— Mi responsas! — abrupte, de sur sia loko diris Sainjan.

— Kiel? — ne distingis Jolkin kaj eĉ kliniĝis antaŭen.

— Mi responsas pri mia patro, — ekstarinte, por ke lin aŭdu ĉiuj, laŭte kaj firme prononcis Vagarŝako. — Mi responsas. Okazis eraro. La malbonuzoj de Jeĵov1...

Findiri al Sainjan Jolkin ne permesis.

— Tiuokaze mi devas uzi la proverbon, sufiĉe konatan: ne falas frukto malproksime de l' arbo...

La aŭditorio rigidiĝis.

Jolkin parolis ĉiam pli kaj pli vigle, kaj la aŭditorio aŭskultis deprimite, nun ĉiuj komprenis tion, kia estas Ivano Ivanoviĉ — spertulo en «senmaskigoj». Kaj tion, kiel danĝere estas konflikti kun li. Kaj la lakeo Ĵmud eĉ kriis:

— Absolute prave!

— Ni konsideris la dezirojn de Sainjan, — daŭrigis Jolkin, — kaj donis al li eblon trafi en la cirkonstancojn de la fronta kirurgio... Ni...

— Vi neniel koncernas tion! — diris Vagarŝako. — Vi eĉ ne sciis, ke mi forveturis...

— Vi devas silenti! — kriis Ivano Ivanoviĉ kaj sangruĝiĝis. Li scipovis furiozigi sin.

— Kaj vi devas ne mensogi! — sentime prononcis Vagarŝako.

La ĉefa en la elpaŝo de Jolkin estis tio, ke Sainjan, reveninte el la fronto, alveturigis ne dankon al la instituto, al la bonega forĝejo de medicinaj kadroj, sed iajn fantaziajn, aŭ, se nomi la faktojn per ties veraj nomoj, kalumniajn ideojn pri tio, ke ekzistas instruistoj, kiuj eĉ ne imagas al si, kio estas la fronto kaj la fronta cirkonstancaro.

— Sed ĉu tiaj ne ekzistas? — demandis Vagarŝako el la aŭditorio.

Lia voĉo sonis milde kaj eĉ malgaje. Kaj la vicrektoro, pri kiu oni sciis, ke li ne toleras ajnajn replikojn, ne sonorigis, nur ĵetis longan rigardon al Sainjan, kvazaŭ pensante pri io.

Jolkin ree ekatakis Vagarŝakon.

— Certe, la instituto eraris kaj eĉ malnonoris sian nomon, sendinte Vagarŝakon Sainjan-on al la fronto. Lin ne endis sendi. Necesis unue kontroli tiun, al kiu estas konfidata tia honora vojaĝo, kontroli profunde, serioze, fundamente.

— Kamaradoj, — ree el la aŭditorio diris Vagarŝako, — ja ni kunvenis, por aŭskulti mian raporton. Profesoro Jolkin, ankoraŭ ne eksciinte, pri kio mi intencis paroli, surbaze de iaj onidiroj kaj klaĉoj anticipe nomis min kalumnianto kaj ial okupiĝis pri mia seninteresa biografio...

— Pli konkrete! — postulis Jolkin.

— Pli konkrete mi diros, kiam mi ricevos parolpermeson, — kun subrido, tute furioziginta Jolkin-on, diris Vagarŝako.

La aŭditorio ekbruis. La instituto en sia plejmulto konis Sainjan-on kiel fortan, eĉ unikan studenton. Al tiaj oni ordinare ne envias. Tiajn oni estimas kaj per tiaj oni eĉ fanfaronas. Skribas en leteroj: «Ĉe ni estas Sainjan. Tio estas, certe, en estonteco granda doktoro». Kaj tio, ke la «en estonteco granda doktoro» krome estas kaj simpla, kaj kuraĝa, kaj facile rilatas kun homoj, certe, altiradis al li la korojn. Kaj nun la aŭditorio bruis per danĝera bruo.

— Studento Sainjan havas parolpermeson, — sonoriginte, prononcis la vicrektoro, en la pasinteco nemalbona kirurgo kaj severa homo. — Kiom da tempo vi bezonas?

Jolkin plu estis okupanta la katedron. Li ne foriradis. Ne kapitulacis.

— Mi petas vin, — diris la vicrektoro.

Ne tia stultulo estis profesoro Jolkin, por ke tiel, vane, adiaŭi sian aŭtoritaton. Kaj forlasi la katedron — tio estas riski la aŭtoritaton.

Vagarŝako malrapide ekiris tra la trairejo.

Jolkin komencis kriegi.

Li ne disponigos la tribunon al homo de fremdaj opinioj. Li opinias pli ol facilanima doni parolpermeson al Vagarŝako.

Sed Sainjan plu iris kaj iris al li — alta, maldika, kun kolere flagrantaj pupiloj.

Tiam Ivano Ivanoviĉ etendis la mallongajn brakojn al la vicrektoro, petegante lin montri kuraĝon en tiuj ĉi minutoj. Fini manifestiĝojn de liberaleco kaj frapi per la pugno — jen kion li petis. Sur la vortoj «frapi per la pugno» profesoro Jolkin misglutis kaj ektusis — kun li tio plurfoje okazadis ankaŭ en lekcioj, tiam la studentoj atende rigardadis, ĉu la karan profesoron trafos ikto. Verŝajne, indus uzi tiun tuson, kaj profesoro Jolkin, teatre ŝanceliĝante, ekiris al la tablo, ĉe kiu sidis la vicrektoro. En la aŭditorio al tuta tiu spektaklo oni reagis laŭte, hihiante sen ĝeniĝo. Kolera kaj konfuzita pro tio, ke la studentoj komprenis lin, Ivano Ivanoviĉ jam nun tute afekte tusadis, nur por malhelpi al sia malamiko Sainjan.

Sed kiom longe eblis ĉi tie tusi?

Vagarŝako estis pacience atendanta.

Kaj ankaŭ lia pacienco gajigis la studentojn.

— Do, — finfine ekparolis Vagarŝako, — profesoro Jolkin deziris, ke mi parolu konkrete. Kaj mi parolos nur konkrete, mi parolos pri tio, kiajn ni ĉiuj havas ŝuldojn antaŭ la Ruĝa Armeo, militanta ekde la Barenca ĝis la Nigra maro.

Kaj, enpensiĝinte por momento, li donis ekzemplon, koncize redukteblan al jena formulo: en neniu el la militantaj armeoj ekzistas tiom perfekta sistemo de operacia kuraco de vunditoj al la abdomeno, kiel ĝuste en nia Ruĝa Armeo. Do, ĉu oni scias ĉi tie, en la instituto, per kio nome distingiĝas nia sistemo de operacia kuracado de abdomen-vunditoj disde aliaj sistemoj? Temas, certe, pri moderna kuracado, sed ne pri tiu, kiu estas rekomendata de la malnovaj libroj.

Jolkin ree kriis:

— Ĉu vi intencas nin ekzameni?

— Bedaŭrinde, mi ne havas tiun rajton, — sen troa modesteco deklaris Vagarŝako.

La vicrektoro nelaŭte frapis per la fingrartikoj la tablon.

Sainjan ĝentile riverencis kaj pardonpetis:

— Pardonu, Nikolao Nikolajeviĉ, mi ne diris pri la instruistaro. Mi respondis la demandon de profesoro Jolkin. Kaj nur lian demandon.

— Daŭrigu! — ordonis la vicrektoro.

— La esenco de nia sistemo konsistas en tio, ke niaj medicinaj institucioj estas proksimigitaj al la agantaj trupoj tiom dense, ke operaciado de abdomen-vunditoj povas esti plenumita tre baldaŭ post la vundo, kaj nur tiu faktoro, kaj ĝuste tiu, donas ŝancojn por resaniĝo ĉe abdomenaj vundoj...

La vicrektoro turniĝis al Vagarŝako kaj brileris al li per siaj nigraj, viglaj okuloj.

— Mi ne parolos pri tio, kion ni ĉi-rilate ankaŭ ĝis nun lernas en la instituto, — subridis Vagarŝako. — Mi diros nur, ke la sperto, akumulita de kirurgoj de medsanbatoj en operacia kuracado de abdomen-vunditoj, same kiel operacia kuracado de pafaj vundoj entute, grandioze riĉigis la mondan kirurgion — ĉio ĉi por ni dume estas simple nekonata...

— Kaj lerniloj? — kriis Jolkin. — Kie estas lerniloj? Kie estas literaturo?

— Silentu iom, Ivano Ivanoviĉ, — denove frapis la vicrektoro, — ĝuste Sainjan estas viva lernilo. Ni aŭskultas vin, kamarado Sainjan.

Kaj ree Vagarŝako ekvidis vivan kaj vigligan brilon de la pupiloj de la vicrektoro.

— En la nuna milito, — denove ekparolis Vagarŝako, — esence unuafoje en la historio ni ŝanĝis la malmulte efikan sistemon de loka medikamenta kuracado de vundoj al science bazita sistemo de operacia kuracado. Tre frue, post horoj aŭ dum la unua diurno, el la vundo estas forigataj la nekroziĝintaj histoj kaj ĉio, malpuriganta la vundon. Estas kreataj kondiĉoj, por ke la vundojn ne kompliku infekto. Per tiuj operacioj centmiloj da vunditoj estis savitaj el neevitebla pereo. Poste la vundoj estis suturataj, tiel nomata sekundara suturo de la vundo kontribuis al baldaŭa resaniĝo.

— Do tiam Sainjan mem instruu! — kriis de sia loko Ĵmud, la konata kaj fidela lakeo de Jolkin. — Ek, Vagarŝako, ne ĝeniĝu!

Sainjan eĉ ne intencis ĝeniĝi. Li apartenis al tiaj homoj, kiuj, sciante kaj kredante, neniam forturnas sin de la rekta vojo. Kaj nun, sciante kaj kredante senduban utilecon de tio, kion montris al li doktoro Arjev mem en la fronto, li ne intencis retreti, malgraŭ tio, ke lia atako povis kaŭzi ankaŭ malkontenton de tre multaj. Ja parolis li ne por propra profito, kiel esprimis Pirogov, sed por la afero. Ili, kuracistoj, estis veturontaj al la frontoj, kaj ili devis scii anticipe, kion ili renkontos.

— Manifestiĝo de amasa talenteco de sovetiaj doktoroj en la frontoj, — ekparolis ree Vagarŝako, — donis bonegajn rezultojn, donis tutan sistemon, pri kiu ni ĉi tie ankoraŭ nenion scias. Ni kvazaŭ parolas en antikva lingvo, ni ĉi tie ne estas modernaj! Multekostan, oran tempon ni malŝparas por babilado, por sensencaĵo...

— Ne, tio estas neeltenebla! — ekkriis subite Ivano Ivanoviĉ Jolkin. — Tio estas plene netolerebla. Mi kategorie protestas. Ĉio, kio okazas ĉi tie, odoras maldece. Kio estas tio? Kiu kiun instruas?

— Tio estas konversacio! — furioze kriis el la aŭditorio Luba. — Ĉu oni ne rajtas simple paroli? Kaj ne interrompu Sainjan-on, li ja ankoraŭ ne finis...

La vicrektoro prenis en la manon la sonorileton.

La aŭditorio bruis retenite, malgaje kaj iomete minace.

— Mi postulas parolpermeson! — kriis Ĵmud. — Mi postulas, postulas, postulas...

Vagarŝako, iomete paliĝinte, deiris de la katedro kaj eksidis en la unua vico. Kaj la vicrektoro, metinte la maldekstran manon sur la ŝultron de Jolkin, ion flustris al tiu kaj premis sur ties ŝultron tiel, ke Ivano Ivanoviĉ eksidis. Kaj liaj okuloj iĝis timigitaj.

— Minuton, kamaradoj, — ekparolis la profesoro. — Mi devas enmiksiĝi, ĉar ni ĉiuj deflankiĝis al malĝusta flanko. Profesoro Jolkin, bedaŭrinde, opiniis persona riproĉo tion, kio eĉ ne estis adresita al li, kaj enute mi ne emas prezenti la aferon tiel, ke Sainjan iun pri io riproĉis. Ni estas en kunveno, kaj ĉiuj ĉi tie estas kamaradoj, ĉiuj estas amikoj, kiuj rajtas diri unu al la alia ankaŭ amarajn vortojn...

La vicrektoro elpaŝis saĝe kaj bone. Oni aplaŭdis al li tiel longe, ke Jolkin eĉ sukcesis dum la aplaŭdado foriri. Parolpermeson oni donis al studentino Gabaj. Ŝia elpaŝo estis mallonga.

— Mi revenos al la komenco, — diris ŝi, — nur bedaŭrindas, ke profesoro Jolkin foriris. Altestimata Ivano Ivanoviĉ lekcias al ni, kiel preni provaĵojn de manĝaĵo kaj kiel purigi akvujojn, kaj bone. Ĉio ĉi estas skribita en libroj, prefere li mem irus al la milito kaj mem instruus sur la loko, kiel purigi akvujojn, kaj mem prenadus provaĵojn. Mi ne pri tio parolas, tio estis nur tiel, alvorte. Mi parolas pri tio, ke Vagarŝako Sainjan estas fiero de nia instituto kaj al li necesas speciala rilato. Tute speciala!

— Sub vitran kloŝon lin! — kriis Ĵmud. — En eburan turon! Kirasu lin kontraŭ memkritiko!

Luba atendis, ĝis Ĵmud ĉesis krii.

— Kio koncernas la biografion de Sainjan... — rekomencis ŝi, sed Vagarŝako subite aperis apud ŝi kaj milde, sed kun forto depuŝis ŝin per la ŝultro de la katedro.

En la aŭditorio oni ekridis, ridetis ankaŭ Vagarŝako. Kaj Luba restis stari malantaŭ lia dorso, ĉar ne sciis, kion ŝi faru.

— Ja mi ne pro vi, — aŭdis li ŝian flustron. — Mi — kamaradece, kiel pri ajna alia talenta studento...

— La afero estas tute ne en mi, — kvazaŭ al ŝi, sed ankaŭ al la tuta aŭditorio komencis Vagarŝako, — la afero estas en nia laboro. Ni ja kunvenis ĉi tie ne por riproĉi unu la alian, ne por kalkuli ofendojn kaj ree ofendiĝi, ne por konsideri memamon. Ni por afero kunvenis. Kaj ĉu eblas alie, kiam tie...

Li iomete pensis, kie estas la okcidento, kvazaŭ eĉ fiksaŭskultis kaj, abrupte almontrinte per la mano maldekstren, al la fenestroj, prononcis:

— Ĉu ĉion ĉi ni rajtas allasi ĉi tie, kiam tie mortadas homoj?

Nenion specialan li diris per sia obtuzeta voĉo, sed al li oni ekaplaŭdis brue kaj eĉ furioze, — li diris tion, kion pensis preskaŭ ĉiuj, kvankam ne scipovis esprimi.

— Oni malhelpis al mi rakonti al vi tion, pro kio ni kunvenis, — diris Vagarŝako kaj elprenis el la poŝo la notlibreton, kun kiu li veturis al la fronto. — Prenu, kamaradoj, kajerojn, mi pensas, ke kelkaj informoj povas esti por vi utilaj en la praktiko. Mi rakontos al vi tion, pri kio min atentigis subkolonelo Arjev, tial ĝi estas ne mia elpensaĵo. Ĝi estas tio, kio al ni nepre estos utila tie, kien oni nin direktos. Nu kaj poste — iujn jam miajn personajn pensojn pri nia nuna vivo...

Kun kortremo Luba ekvidis, kiel la vicrektoro faras notojn.

Nerimarkeble ŝi deiris en la aŭditorion el sia kaŝejo malantaŭ la Vagarŝaka dorso kaj same komencis skribi.

Pli ol du horojn daŭris la lekcio de la studento Sainjan. La dua duono de la kunveno per nenio similis la unuan. Ĉi tie oni pri nenio insistadis, nenion enbatadis en la kapojn de la aŭskultantoj, nenion postuladis kaj nenion neadis, — Vagarŝako rakontadis pri siaj duboj, kaj la plenplena aŭditorio aŭskultis ne studenton, sed maturan viron, seriozan, saĝan kuraciston, — li kune kun siaj kolegoj metas antaŭ si demandojn, kiujn ankoraŭ ne povas plene respondi, sed kiuj ekzistas kaj postulas respondon. Li referencis al Viŝnevskij kaj Burdenko, al Jelanskij kaj Aĥutin, al Levit kaj Banajtis, al Ĝanelidze kaj Petrovskij, al Struĉkov kaj Ŝamov, al Girgolava kaj Berkutov, al multaj aliaj, ankoraŭ de neniuj konataj, sed elstaraj — Kolomijcev kaj Sotnjuk, Ivano Teodoroviĉ Zalesskij kaj Ivano Teodoroviĉ Krilenkov, ĝenerale al ĉiuj tiuj, kiuj lasis fore malantaŭe la lernolibrojn, ĝis nun studatajn en la instituto respekte kaj sen ajnaj ŝanĝoj.

— Jen kiel statas la aferoj, — diris konklude Vagarŝako. — Ni devas atingi.

Al li oni ne aplaŭdis. En tio estis nenio ĝojinda. Sed jam en marto en la instituto aperis novaj profesoroj: unu lamanta, kun tiko — li estis kruele kripligita ĉe Narvo, la alia rapida, vigla, kiel evidentiĝis poste, grave kormalsana, profesoro Konovalov. Kaj Niseviĉ, kaj Konovalov per siaj lekcioj konfirmis pravecon de Sainjan. Sed Vagarŝako tute ne ĝojis. Li ĉagreniĝis pro tio, ke li estis prava.

Kaj Niseviĉ, kaj Konovalov tuj aprezis Sainjan-on.

Li havis diablan energion, tiu neparolema, eĉ humila aspekte studento. Kaj furiozan senton de kuracista devo. Ne, li estis tute ne sentimentala, li nur responsis pri la tuta estonteco de la sovetia medicino. Nurnure. Ne pli, sed ankaŭ ne malpli.

De neniu alia li tion postuladis, kvankam helpadis al ĉiuj senescepte, sed de Luba postuladis. Kruele, senkompate, «malhumane», — indignadis ŝi.

Li malgaje demandadis:

— Ĉu vi al mi ne kredas?

Lia voĉo estis milda, la okuloj kompatis ŝin, sed li nenion povis fari kun si, li ne povis ne postuli.

— Pensu pri la milito, — petadis li.

— Sed ni ja ne estas en la milito.

— Ni estas kiel en la milito, kara, sed ĉi tie necesas esti eĉ pli honestaj, ol en la milito mem. Tie estas pli facile, tie estas cirkonstancoj, kiuj ĉi tie ne estas. Sed ni ĉi tie devas ilin vidi — tiujn cirkonstancojn.

— Mi estas malsaĝa, Vagarŝako.

— Neniom! — ofendiĝadis li. — Vi facile laciĝas. Kaj cedas. Vi estas ankoraŭ neorganizita...

— Ĉu mi estas abomena al vi?

— Vi estas pigra knabino, — asertadis li. — Sed ankoraŭ ne ĉio estas perdita...

Kaj ridetadis — hele kaj akre:

— Mi tion ne toleros. Mi luktos kontraŭ via pigro kaj kontraŭ tio, ke vi estas nescivolema, per ĉiuj rimedoj. Ĝis kruelaĵoj. Mi reforĝos vian karakteron. Lernu antaŭ miaj okuloj!

Ili studadis nun duope, pli ĝuste, studadis ŝi, kaj Vagarŝako legadis librojn, iujn notojn, kiujn donadis al li ambaŭ novaj militaj profesoroj, malgaje fajfetadis, rigardante en la malklaran fenestron de sia transforna loĝejo. Se troviĝadis «krudmaterialo», Luba kuiradis supon, kiu samtempe estis la dua plado. Duope por ili estis facile kaj gaje, kun ĉiu tago, kun ĉiu horo ŝi ĉiam pli multe, pli profunde kaj pli serioze amis tiun longbrakan, jen malrapidan, sed jen subite plenan de freneza energio strangan plenaĝan knabon, junulon-viron, kiu subite senkaŭze komencadis rakonti al ŝi historiojn pri kutimoj de delfenoj, aŭ pri mirmekofago, aŭ pri vesperto. Liaj okuloj ĉe tio ekbriladis, ĉio al li estis interesa, al tiu Vagarŝako, ĉio ŝajnis ankoraŭ nekomprenebla aŭ ne ĝis fino komprenebla, li scipovis ĝoje miri kaj foje li tiel rakontis al ŝi pri kaŝitaj fortoj de homa organismo, pri ties rezervoj kaj ebloj, ke ŝi — medicinistino, kaj nestulta, — simple aĥis.

— Ĉu vi scias, tio estas vera Homero! — diris ŝi.

— Jes, majeste! — respondis li, ridetante per la nigraj okuloj tial, ke al ŝi plaĉis lia rakonto. — Sed necesas lerni vere komandi tiujn rezervojn de fortoj. Ni ankoraŭ estas tute malkleraj infanoj en tiu tereno.

— Aŭskultu, ĉu el mi rezultos kuracisto? — demandis ŝi lin foje.

— Kaj el mi? — demandis li, preninte ŝian kapon en siajn grandajn, varmegajn polmojn. — Ĉu rezultos?

Li kisis ŝin al la duonmalfermitaj lipoj kaj diris subite per serioza voĉo:

— Jen kio, Lubanjo. Ni klarigu niajn rilatojn.

— Ni klarigu, — respondis ŝi.

— Mi vin amas, — diris Vagarŝako, kaj la fajro en liaj okuloj estingiĝis. — Mi amas. Sed geedziĝi ni ne povas.

— Jen novaĵo, — miris ŝi. — Kial do ni ne povas?

— Ĉar mi ne deziras malbonigi vian vivon.

— Ja per kio vi povas malbonigi tiun ĉi mian vivon? — timidiĝante pro decidemo, demandis ŝi. — Ĉu per via karaktero?

— Ne, ne per la karaktero. Per mia biografio. Vi estas kapabla knabino, kvankam pigra. Por vi ĉiuj vojoj estas malfermitaj. Sed se via edzo estos mi, ĉio povas okazi... Kaj vi fariĝos frukto, kiu ne malproksime falas, ĉu vi memoras Jolkin-on?

— Absurdo! — kriis ŝi. — Deliraĵo!

— Certe, — preskaŭ gaje konsentis li, — sed, kiel skribas en leteroj via fratino, «vivo estas vivo». Kaj jen, imagu, en unu el tagoj ĉio ĉi tedos vin. Ne, vi al mi ne diros, sed mi ja sentos...

— Vi simple ne deziras edziĝi al mi, — koleriĝis Luba. — Tio estas kiel en satira felietono el antaŭmilita ĵurnalo: vi estas familia demoralizulo — jen kio vi estas! Kaj nian aferon aŭskultu la studenta kolektivo!

— Ĝi aŭskultu! — kun kareso rigardante al ŝi, diris Vagarŝako. — Mi tre ŝatas, kiam mian personan vivon pridiskutas sana studenta kolektivo. Sed tamen mi al vi ne edziĝos, Lubanjo.

— Sed mi ja sen tio estas via edzino, kio ajn estu!

— Vi min forlasos! — diris Vagarŝako. — Al vi tedos! Aŭ vi konsilos al mi penti, konfesi kaj dislimiĝi de la gepatroj, kaj tiam ni kverelos.

— Vi simple timas vian onklinon Aŝĥen, — dentomontris Luba. — Vi mem diris, ke ŝi estas ĵaluzema kaj ne permesos al vi edziĝi.

— Onklino Aŝĥen estas tre ĵaluzema, — ial kun plezuro diris Vagarŝako. — Sed ŝi vin ekamos. Vin ne eblas ne ekami, sed ankaŭ ŝi komprenas tion, pri kio mi al vi diris. Nur, mi petas, Lubeto, ni interkonsentu pri ankoraŭ unu afero. Se ni geedziĝos — oni nin ĉe distribuo direktos labori kune. Kaj tiam ĉion malfacilan, kio atendas min, devos dividi ankaŭ vi. Sed se...

Ŝi ne lasis al li findiri.

— Bone, — aŭdis li ŝian fine ofenditan voĉon, — ni lasu viajn zorgojn. Ne bezonas mi vian registriĝon. Trompis knabinon kaj fuĝis, ĉiuj vi estas tiaj, viroj!

Vagarŝako glatumis ŝian kapon.

— Foriru, — tra larmoj diris ŝi. — Lasu min plori super mia tretita vivo...

Ŝi ploris, li pensis.

— Mi tutegale vin ĝisatendos! — diris ŝi. — Ĉu vi aŭdas?

— Mi dezirus tion...

— Ĉu vere?

— Sed ĉu vi ne scias?

— Sed kiam?

— Onjo Aŝĥen diras, ke tio ne povas daŭri eterne.

— Se vi nur ne enamiĝus sen mi, — ekscite diris Luba. — Vi estas bela, talenta, alveturos ien — kaj tuj ili komencos super vi flirti, ĉirkaŭigi vin per atento, kompreneme rigardi en la okulojn. Ho, kiel mi ilin konas — ilin ĉiujn...

Antaŭ la tago, kiam ili devis esti distribuitaj, ŝi demandis:

— Eble, ni tamen geedziĝu?

— Ne! — diris li obtuze. — Kaj ne indas pri tio paroli!

Tutan tiun lastan nokton Luba traploris. Vagarŝako sidis sur malalta fenestrobreto, fumadis memfaritajn cigaredojn kaj, mallonge suspirante, silentis. En mateniĝo, kiam ili kuŝis brakumiĝinte, senfortigitaj de amoro kaj de la venanta disiĝo, Vagarŝako diris:

— Neevitebleco de nia disiĝo, certe, ne ekzistas. Sed ekzistas unu cirkonstanco, kiun vi ne povas ne kompreni. Mia biografio povas puŝi min al certa kompromiso. Kia — mi ankoraŭ ne scias precize. Amata edzino, ĝuste amata, en cirkonstancoj, kiuj ne bezonas precizigon, povas puŝi al kompromiso kun la konscienco, kun la devo, kun tio, kion mi deziras fari. Kaj tiam la amata virino iĝos malamiko.

Luba leviĝis sur la kubuto. Sur sia vizaĝo ŝi sentis spiradon de Vagarŝako.

— Kaj mi ekmalamos la amatan virinon, — diris li per trankvila voĉo. — Mi faros nur unu paŝon al tiu kompromiso — kaj nia vivo estos finita.

— Sed ĉu mi ne povos deteni vin de tiu mistera paŝo?

— Kiel, se mi faros ĝin pro nia familio?

— Do, ĉu mi povas pensi, ke ni estas geedzoj, sed vi dume forveturis en longan oficvojaĝon?

— Vi povas, — altirante ŝin al si, diris li, — vi povas! Al la Norda poluso aŭ ien ankoraŭ, kie ne ekzistas eĉ unu virino. Kie estas nur laboro. Kaj estas tute ne danĝere, eĉ zorgi ne necesas, jen tia poluso. La afero estas ne en mi, Lubanjo, sed en vi.

Ŝi ankoraŭ pli proksime kliniĝis al li.

— Ĉu en mi? Sed mi ja neniun kaj neniam plu ekamos.

— Tiam ni opiniu, ke ni geedziĝis.

— Kiel do? — eĉ ne komprenis ŝi.

— Per civila geedziĝo, — fiksrigardante ŝian palan vizaĝon, diris li, — per vera civila geedziĝo. Sen stampo en la pasporto. Sen frukto nemalproksima. Jen ĉio. Ĉu tia varianto al vi konvenas?

Tia varianto al ŝi konvenis.

Sed tamen sur ŝia koro kuŝis ŝtono.

Ŝi akompanis lin al la stacidomo, kaj mem forveturis en la sekva tago. Kaj veturis ŝi, kiel nun, same sur la supra vagonlito, kaj same estis varmege, sed tiam estis preskaŭ solaj militistoj, ankoraŭ estis milito, sed tiu printempo estis la printempo de la Venko.

— Jen vidu kiel! — diris ŝi en dormo kaj tute vekiĝis.

Al ŝi diradis kaj la flegistinoj, kaj la akuŝistino, kaj Klanjo, ke ŝi parolas en dormo. Antaŭe tio ne okazadis al ŝi. Kaj nun, dum tuta tiu tempo tie, en la malsanulejo, ŝi paroladis kun li en dormo.

— Tio estas kia stacio? — demandis Luba, lerte deglitinte de la supra lito.

— Estis Sverĉkovka, — diris al ŝi juna virino, lulanta knabinon. — Verŝajne, al Bijevka ni alveturas.

En Bijevka ĉe la stacio en lumo de lanternoj, al kiuj batiĝadis iaj vilaj, kornaj, nekonataj papilioj aŭ skaraboj, virinoj estis vendantaj kuiritajn kokinojn, kukumojn en aneto, forte, arome peklitajn, kaj el sub la baskoj — flanojn. Dum Luba marĉandis, la trajno sen signalo malrapide ekiris malantaŭ ŝia dorso, kaj ŝi apenaŭ sukcesis sursalti la ŝtupon de la unuaklasa, trankvile balanciĝanta vagono. En unu mano ŝi tenis kokinon je la kruro kaj kukumojn kun flano, per la alia ŝi penis tiri sin pli oportune, por ensalti sur la platformon. Oni helpis al ŝi, ŝi ekvidis proksime de si gajajn, helajn, iom ebrietajn okulojn de juna kolonelo kaj tuj trafis en kupeon, plenŝtopitan de aviadistoj. Ĉi tie sur la tableto estis balanciĝanta boteleto da ruĝa, oleeca vino, sur la sofoj estis faligitaj pomoj kaj piroj, odoris je verŝita en glasojn konjako, je ia orkolora fumaĵita fiŝo, kiun ĉiuj ronĝis kaj akorde laŭdis...

Eksciinte, ke Lubov Nikolajevna estas kuracisto, ĉiuj aviadistoj, interrompante unu la alian, komencis plendi pri malsanoj kaj peti de ŝi kuracilojn «kontraŭ la koro», «kontraŭ momenta kaj eterna amo», «kontraŭ malsukcesa enamiĝo», «kontraŭ senespera sento». Ĉiuj ili ridis, kaj Luba ne kuraĝis rakonti la version pri la «mortinta frato». Tio estus disonanco, ĉi tie ŝi trovis alian varianton, optimisman: Lubov Nikolajevna veturas al la fratino, kiu edziniĝis kaj festas nupton.

Tiu varianto donis pretekston al tuta ciklo da konversacioj pri la persona vivo de Luba, pri ŝiaj interesoj, pri ŝia estonta edzo kaj ŝia nupto, kiu, kompreneble, estas proksima. Lubov Nikolajevna ruĝiĝadis, ridadis, trinkadis ruĝan vinon, ronĝadis fiŝojn, sian kokinon, pomon. Sur granda, ankoraŭ ne restarigita post la milito stacio ĉiuj aviadistoj persvadis ŝin iri promeni, kaj tie, sur la perono, ili renkontis sian ankoraŭ tute junan generalon, kiu estis veturanta en la «internacia» vagono kaj promenis, farinte generalan, enuan vizaĝon. Rimarkinte kaj pririgardinte Luba-n Gabaj, la generalo rimarkeble vigliĝis kaj invitis siajn subulojn, certe kun ilia «damo», al si en la vagonon. Ĉi tie la aviadistoj kantis malgajan ukrainan kanton, Luba manĝis ĉokoladon kaj diris al la generalo:

— Ne, Teodoro Teodoroviĉ, ne kaj ankoraŭfoje ne! Terapion tute negi ne indas. En nia sovetia terapio ekzistas sendube ankaŭ grandaj atingoj. Certe, agado de kirurgo estas pli efekta...

La generalo rigardis al Luba per la flavaj, avidaj, atentaj, kataj okuloj, ŝi sentis terureton kaj tiklon pro tiu rigardo kaj, certe, abomenon: ŝi sentis, ke ŝin ĉirkaŭas fortaj, sanaj, avidaj al ŝi viroj kaj ne sen malica ĝojo banis sin en tiu sia nuna ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ en varma maro, timetante profundon kaj ĝojante pri proksimeco de sendanĝera, homplena bordo, kie kvazaŭ atendadis ŝin Vagarŝako, neŝancelebla, fidinda kaj trankvila.

«Jen vidu, kiel mi al ĉiuj plaĉas, — kvazaŭ invitadis ŝi lin, por ke li ĉesu konservi sian saĝan trankvilon, — jen vidu, kiaj ili ĉiuj estas plej malsamaj kaj kiel mi al ili necesas, mi povus eĉ al la generalo turni la kapon, sed por kio mi bezonas ajnajn generalojn, kiam mi havas vin! Ja mi havas vin, ĉu vere, Sainjan?»

— Drinku likvoron, — petis la generalo, — tio estas tute ekskluziva likvoro, malforta, dama...

Luba ridis kaj balancis la kapon. Ŝiaj haroj denove rebriladis kupre, kaj la okuloj gaje brilis: ne, ŝi ne plu povas drinki, ŝi ja estas ne aviadisto, ŝi estas nur kuracisto.

Kaj subite ŝi eksentis malvarmon, kiam aŭdis la propran voĉon — «kuracisto». Kio do tie estas, en ŝia malsanulejo? Kien ili skribas, al kiu plendas, kie serĉas novan kuraciston? Zinaida, verŝajne, ploregas — ĉu doni aŭ ne doni al Serdjuĉenkov morfinon? Kaj ĉu oni alveturigis la fiŝistan motoriston? Kio, se li havas «akutan abdomenon»? Kaj se Tonjo komencis akuŝi?

— Kial vi ekmalgajis? — demandis la generalo. — Ĉu la panjon rememoris?

— Ne, mian malsanulejon, — sincere respondis Luba.

— Kaj kio?

— Kiel tie estas miaj malsanuloj...

— Prenu nin kiel viajn malsanulojn, — petis aviadisto-kolonelo. — Vi havos multajn klopodojn.

Kaj la aviadistoj komencis ridegi:

— Ni multajn kuracilojn ne bezonas...

— Unu doktorino por ni ne sufiĉos...

— Ni ankoraŭ amikinojn postulos!

— Ni kuŝos, kaj vi nin vizitados...

Ŝi rigardis al li, kuntirinte la brovojn. Kaj poste subite larmoj ŝprucis el ŝiaj okuloj, ŝi abrupte ekstaris kaj impete ekkuris en sian vagonon. La kolonelo kun hartufo kaj helaj, gajaj okuloj penis ŝin reteni, ŝi dolore batis lian pojnon kaj kun bruo frapfermis post si la pordon de la kupeo.

— Ho! — diris inĝenier-majoro, pli aĝa ol la aliaj. — En kiom bela aspekto montris sin la kamaradoj falkoj...

Li volvis cigaredon el flava aroma tabako, enmetis ĝin en cigaredingon kaj, strabinte al la generalo, plendis:

— Fumi — oni nin instruis — ĉe virino estas malbone. Ni demandas: «Ĉu vi permesas?» Se tunikon demeti — ni same demandas. Sed se serioze kalkuli, ni tutegale nenion ellernis.

— Ĉu vi tion al mi diras, Miĥajlenko? — ruĝiĝante, dentomontris la generalo.

— Kial al vi? Ĉu mi ne scias subordiĝon? Al mi mem. Laŭtaj pensoj. Ĉu vi permesas al mi esti libera?

Leviĝinte, li trairis sian vagonon, trovis tiun, en kiu veturis Luba, trovis ŝin kaj nome de siaj kamaradoj pardonpetis ŝin. Ŝi nenion respondis al li — ŝi ploris, kaŝinte la vizaĝon en la polmojn.



1. N. I. Jeĵov (1895–1940) — ĝenerala komisaro de ŝtata sekureco en 1937–1939, unu el ĉefaj organizintoj de la amasaj reprezalioj de 1937–1938.