«Ekzalt' aperas en batal'...»

Ŝtub leviĝadis sur la trian etaĝon en sian loĝejon tre malrapide. Dum la irado li proponis version pri tio, ke la «opelo» tutsimple «joris». Tute povus jori, des pli ke la pneŭmatikoj estas malnovaj, «kalvaj», kiom da kilometroj ili traveturis sur tiu kadukaĵo?

— Ĉu mi pravas, Tereŝĉenko? — interesiĝis Ŝtub.

La ŝoforo indignis. Lia profesia honoro estis tuŝita.

— Ĉu vi vidis? — alparolis li al la doktoroj — Ustimenko kaj Stepanov. — Ĉu vi aŭdis?

Kaj, barinte per sia korpo la vojon al la malalta Ŝtub, li ekparolis base:

— Tio ja estas ridinda, kamarado kolonelo! Nek glacio, nek neĝo, sed mi «joris»? Kia mi tiam estas ŝoforo de la unua klaso? Dudek ses jarojn ĉe stirilo, sed en tia vetero faris kolizion kaj krome mensogis pri atmosferaj precipitaĵoj? Ne, Aŭgusto Janoviĉ, al tio mi ne povas iri.

— Nu, bone, diablo vin prenu, — konsentis Ŝtub, — ne vi joris. Ili al ni joris kaj je ni batiĝis. Ĉu tia varianto eblas?

Tereŝĉenko ŝultrolevis.

— Por la estraro estas pli klare, — citis li frontan proverbon. — Ĝi estas klera kaj legas ĵurnalojn.

Sur la placeto de la dua etaĝo Ŝtub ekfartis tute malbone: en malforta lumo de malgranda lampeto Ustimenko ekvidis, kiel la vizaĝon de la kolonelo kovris ŝvito. Kaj Eŭgeno, certe, rigidiĝis pro timo kaj tiel disstarigis la manojn, kvazaŭ Ŝtub tuj svenos.

— Ne gravas, — mallaŭte diris Ŝtub, — ni staru iomete...

Kaj per kulpa voĉo klarigis:

— Mi ne deziras la edzinon timigi. Ŝi ne devas maltrankviliĝi, ŝiaj nervoj estas streĉitaj ĝis la limo. Tial, kamaradoj doktoroj, mi la unua eniros, kaj vin mi petas montri maksimumon da optimismo. Kaj vi, Tereŝĉenko, ne faru blankulan vizaĝesprimon, neniun timigu, estu kompleza...

Malgraŭ la atendo, la Ŝtub-a Zosja neniom maltrankviliĝis. Kaj ŝi hodiaŭ «ne havis per kio» maltrankviliĝi, laŭ esprimo de Ŝtub. Brogvundis la genuon Tutunjo — la pli juna filino, la meza — Tjanjo alportis el la lernejo samtempe tri malbonajn notojn, kaj la pli aĝa filo Alĉjo faris oficialan deklaron, ke post la lernejo li ne intencas vivi per mono de la patro aŭ la ŝtato, sed tuj iros al industrio.

— Sed vi ja firme decidis iri al la jura fakultato! — ekkriis la patrino.

— Kaj hodiaŭ mi alidecidis!

Tio estis hejmaj malagrablaĵoj, sed ekzistis ankaŭ oficaj. En la biblioteko, en kiu Zosja estis direktoro, laŭ ŝia iniciato oni organizis malfermitan aliron al la libroj. Tiun aliron multaj obstine kaj longe rezistis. Zosja ilin venkis, kaj hodiaŭ, post revizio, malkovriĝis granda manko en la libraro. Tial Zosja vere tute ne havis, «per kio» maltrankviliĝi antaŭ la nokto. Tamen, eble Zosja ja afliktiĝis, ekvidinte la blankan vizaĝon de Ŝtub, sed laŭ ŝi tio ne estis rimarkebla. Ja kiel entute eblis ion ajn rimarki en tiu bruo kaj rumoro, kiu fariĝis en la antaŭĉambro, kiam ili eniris. Ambaŭ hundoj de Ŝtub ĝuste en tiuj momentoj atingis ĉi tie sian malamikinon — katinon Muŝon — kaj enpelis ĝin sur la vestokroĉilon, de kie ĝi estis vipanta ilin per la longa ungega kruro, kaj ili bojadis, saltadis kaj jelpadis, humiligitaj kaj ofenditaj antaŭ la okuloj de fremdaj homoj.

— Kial vi estas tia ŝvita? — nur demandis Zosja.

— Jen, iom laciĝis hodiaŭ, — respondis li al ŝi, vere sentante sin laca. — Kaj kontuziĝis iomete.

Pri tio, ke li «kontuziĝis», Zosja ne aŭdis, ĉar la hundoj, kaptinte momenton, detiris Muŝon malsupren, kaj la batalo rekomenciĝis kun dekobla bruo.

— Pa-anjo! — ekkriegis el la profundo de la loĝejo la brogvundita Tutunjo. — Ja panjo, kia vi...

Tamen, io en la vizaĝo de la edzo ne plaĉis al Zosja, sed ŝi ne konsciis tion. Ĉio malbona hodiaŭ estis vera bagatelo kompare kun tio, kion sukcesis travivi Zosja kun sia silentema, amegata, mirinda, la plej bona sur la tero Aŭgusto dum la dek sep jaroj da ilia geedzeco. Foje ŝi vidis la edzon preskaŭ malviva. Tiam ŝi per siaj oreloj aŭdis, kiel la operaciinta kirurgo diris «fino!», kaj antaŭ ŝiaj malklariĝintaj okuloj la «korpon» de Ŝtub oni demetis de sur la operacia tablo. «Mortis, — klarigis al ŝi la elturmentita de laco kuracisto kun brakoj ĝis la kubutoj en la sango de Ŝtub, — donu la sekvan».

Poste evidentiĝis, ke pri la «sekva» aŭdis Ŝtub mem. «Kvazaŭ en barbirejo», — diris li multe poste. Sed tiel okazis, ke ĝuste en tiuj tagoj ĉi tie laboris ia «reviviga» brigado de kuracistoj, kiuj prenadis tiujn, pri kiuj oni diris — «fino, mortis». La reviviga — aŭ kiel ĝi estis nomata? — brigado el koleraj knaboj en kiteloj kaj ĉapetoj sub gvido de rozkolora kaj dikventra maljunuleto rabe kaj avide fortrenis Ŝtub-on sur alian tablon, kaj post la klinika morto Aŭgusto Janoviĉ revenis en ĉi mondon, kaj poste ankaŭ en sian hospitalan ĉambron, kie Zosja elaŭskultis lian rakonton pri tio, kiel li trafis en la transmondon kaj kion li tie vidis. Zosja, nature, ploris, kaj kolonelo Ŝtub sub litero «militservanto Ŝ.» ankaŭ ĝis hodiaŭ vojaĝas el lernolibro en lernolibron, eĉ nenion sciante pri sia medicina populareco.

— Kontuziĝis mi, vidu, — diris li al Zosja, — konatiĝu, tio estas kamaradoj...

Al li estis tiel dolore, ke li ne ĝisdiris, kiuj estas tiuj kamaradoj. Tamen, Zosja eĉ ne interesiĝis: en ilia hejmo kaj antaŭ la milito, kaj dum la milito, se okazadis io simila al hejmo, kaj ankaŭ nun ĉiam ĉeestadis iaj amikoj kaj konatoj de la edzo, kiu ŝatis homojn kaj scipovis ilin laŭdi, tiel ke Zosja eĉ enviis, kiom multe da bonegaj amikoj havas Ŝtub.

— Ĉu vi manĝos? — demandis ŝi el trans la pordo, dum Ustimenko estis palpanta la kolonelon.

— Nepre! — kriis Ŝtub. — Ni ĉiuj manĝos.

— La hematomo disvolviĝas, — diris Ustimenko, ekstarante. — Necesas premanta ligilo, malvarmo en la unua diurno. Ĉio pasos, kaj baldaŭ pasos. Oni faros al vi injekton, por ke tuta tiu historio almenaŭ ne malhelpu dormi...

Kaj ordonis, ne rigardante al Eŭgeno Rodionoviĉ, kiun flegistinon necesas alsendi kaj kion ŝi devas fari.

— Jes! — diris Stepanov. — Ĉio estos plenumita.

Li estis treege maltrankvila, ne pri Ŝtub, certe, sed nur tial, ke en tiu stulta historio estis enmiksita Barbara. Sed kompreneble, ankaŭ ne pri Barbara, sed pri si: ja iel-tiel tiu damnita Barbara estis lia fratino, kvankam vica. Ĉiam al li pro ĉiaj parencaj rilatoj aperas malagrablaĵoj. Tio estas ia fatalo! Aglaja Petrovna — «parencino», Barbara — «parencino», eĉ la patrino mem Alevtina Andrejevna iel dubsence pereis en la okupacio, ĉu ŝin faŝistoj murdis, ĉu simple ŝi iel mortis subite, sed tamen en la okupacio, kaj pri tio li devas skribi en enketiloj!

— Ĉu ni iru? — interesiĝis Ustimenko.

— Minuton, — petis Eŭgeĉjo kaj alpremis la dikajn manojn al la brusto. — Minuton, amiko, ein Moment, — per falsa voĉo aldonis li. Kaj, turninte sin al Ŝtub, ekparolis tiel, kvazaŭ nur por tiu klarigo li venis ĉi tien. — Vi scias, Aŭgusto Janoviĉ, mi ĉi tie pripensadis kaj pripensadis tiun ĉi domaĝan akcidenton kun vi kaj subite tute precize rememoris: ja mia vicfratino («Disigis sin, — sukcesis noti mense Ustimenko, — li ne rilatas, ŝi por li estas nur vicfratino, eĉ preskaŭ ne parenca»), vicfratino, — ripetis Stepanov, — Barbara Rodionovna neniam al stirilo sidiĝas. Ŝi stiri aŭton ne scipovis kaj ne scipovas. Ŝi entute ne estas sportistino, eĉ sur biciklo ne veturas, laŭ mi...

— Kial ne veturas. Veturas, — preter sia volo interrompis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Veturadis, kaj eĉ bone...

Eŭgeno ĉagrene sulkiĝis.

— Biciklo ne gravas, — daŭrigis li, — la afero estas ne en biciklo, sed en la kamiono. Kaj sendube, mi estas konvinkita, eĉ certa, ke ĉio ĉi estas pura mensogo, al ŝi, vidu, venis penso defendi la ŝoforon. Mi certigas vin. Kaj ne vane ŝi en nia familio estas opiniata iomete freneza...

— En kio do ŝi estas freneza? — sekete interesiĝis Ŝtub. — Dume nenion nenormalan en ŝia konduto mi distingis.

— Ĉiam ŝi trafas en iajn historiojn, — jam ne retenante sin, estis diranta Eŭgeno. — Ĉiam ŝi ion klarigas kaj ĉiam ripetadas, ke «ĉio en la vivo estas ne tiom simpla»...

— Kaj ĉu vi, kamarado Stepanov, supozas, ke simpla?

Kaj, ĝemetante pro doloro, li diris:

— La bildo, laŭ mi, estas tute klara. Tiu ŝoforo laboras en ilia ekspedicio, via fratino scias pri liaj problemoj: verŝajne, li havas grandan familion, probable, drinkema, nu, surveturis grandan estron, oni la licencon forprenos aŭ estos io pli malbona. Ne, kial do ŝi, kiel vi esprimas, estas freneza?

«Nemalbona homo! — pensis Ustimenko. — Homo kun kapo!» Kaj laŭ sia stranga maniero li ĉagreniĝis por momento, ke Ŝtub ne estas kuracisto kaj ke li ne povas preni lin en sian malsanulejon.

Kiam la doktoroj foriris en la ĉambron, al la patro venis Alĉjo kaj, per la patra gesto reĝustigante malantaŭ la orelo la branĉon de la okulvitroj, diris signife:

— Aŭskultu, paĉjo, Tereŝĉenko estas absolute certa, ke tio estas terorago. Vi ja komprenas, ne mi vin instruu, kaj entute estas ne mia afero, sed en la postmilitaj jaroj, kiam ĉi tien povas esti senditaj kaj agentoj de imperiismaj regnoj, kaj faŝistaj «Werwolf»-oj, tio estas lupfantomoj, kaj ordinaraj teroristoj...

Alĉjo parolis libre, sed estis sincere maltrankvila, eĉ klakadis per la fingroj, kio okazadis al li nur tiam, kiam li alportadis el la lernejo «maljustan malbonan noton».

Ŝtub afereme interesiĝis:

— Mi ne komprenis, kian vorton uzis Tereŝĉenko?

— Nu — «terorago», — eksidante ĉe la piedparto de la patra lito, diris Alĉjo. — Simple dirante — terorisma ago.

— Do, ĉu tio, ke nian «opelon» batis la kamiono, — estas «terorago»?

— Terorago.

Aŭgusto Janoviĉ suspiris.

— Nia Tereŝĉenko estas sperta ŝoforo, — diris li, — sed ne Hegelo. Tute ne Hegelo.

— Sed vi ja ne montros liberalecon, komencos enketon?

— Montros, ne komencos! — diris Ŝtub. — Kaj por vi estas tempo dormi, katideto!

Li sciis, ke Alĉjo malamas ĉiajn melasajn titoladojn de sia persono, kaj nun intence nomis la filon «katideto».

— Paĉjo, ja mi diras serioze.

— Kaj mi des pli serioze, Alĉjo! Kaj krome, mi vin konvinke petas, delonge petas, insiste petegas: ne legu aĉajn librojn, bonvolu. Legu bonajn!

— Sed, paĉjo, oni ja vin kun celo batis per kamiono.

— Ĉu mi estas Hitlero, aŭ Vitte, aŭ kronprinco Sergio Aleksandroviĉ1? — kolere demandis Ŝtub. — Kiu bezonas min murdi? Iru, Alĉjo, dormi.

Kaj Ŝtub fermis la okulojn, montrante per tio, ke la interparolo estas finita. Tamen, li sentis teruran doloron. Li eĉ suspiri ne povis — tiel doloris tiu stulta fendo.

— Ĉu estas tre dolore, paĉjo? — demandis Alĉjo.

La «maljunulo», kiel mense nomadis Alĉjo la patron, ne respondis.

— Eble, la koro estas difektita? — interesiĝis la filo.

— Ĉu «La malamiko celas la koron»? — demandis la patro ironie. Libreton kun tia titolo li antaŭnelonge vidis sur la tablo de la filo.

— Vi ĉiam mokas! — amare plendis Alĉjo.

Li freneze, ĝis larmoj amis la patron, kaj admiradis lin ĉiam, kaj fieris pri li, kaj al neniu tiel ofendiĝadis, kiel al sia «maljunulo». Kial la patro ne parolis kun la filo serioze pri seriozaj aferoj? Kial li nun fermis la okulojn? Kial li tiel facilanime rilatas al insidoj kaj intrigoj de la malamikoj de la popolo?

La okulvitroj de la patro kuŝis sur la ŝranketo. Alĉjo viŝis la lensojn per sia poŝtuko, diligente pendigis la tunikon de Ŝtub sur la seĝan dorson kaj eliris. La patrino estis primetanta la tablon, ŝia vizaĝo estis zorgigita: per kio ŝi manĝigu la doktorojn, kiam ĝis ricevo de la porcio restis ses tagoj? En la pordo staris Tereŝĉenko kaj estis puriganta la dentojn per alumeto: li jam formanĝis ovaĵon el la pulvoro, lasita de Zosja por la infanoj por la mateno, sed tamen li estis malkontenta. Ĝenerale estroj de ĉio en ilia hejmo ĉiam estadis ŝoforoj de Ŝtub. Zosja scipovis nek aĉeti ion, nek kuiri bone, kaj la infanoj ĉiam okupadis tutan ŝian tempon. Ŝi eĉ lernis kune kun ili en la lernejo, ĉiufoje rekomencante ĉion denove. Kaj nun, kiam Alĉjo «brulis» pri fiziko kaj matematiko, ŝi mem tiradis lin kaj rememoradis la junecon.

— Mi tute ne scias, per kio manĝigi, ĉe ni la afero estas kiel akvo en barĉo, — diris Zosja, fojfoje ŝatanta diri iun proverbon...

— Vi, eble, deziras diri: kiel akvo en marĉo, — korektis Alĉjo.

— Tio estas absolute tutegala — barĉo aŭ marĉo. La ĉefa estas, ke nur akvo, — penseme respondis la patrino. — Vidu, estas iomete da milea kaĉo, marinita cepo, peponoj en tomatoj kaj kompoto. Iel ne muntiĝas.

— Ankoraŭ porkan lardon vi trans la fenestro kaŝis, — informis Tereŝĉenko, — ĉirkaŭ kilograma estas peco. Mi nur hodiaŭ por mi detranĉis por vespermanĝo...

Zosja ruĝiĝis makule. Tio estis tiel nomata porinfana lardo — ĝin eĉ Alĉjo ĝeniĝis manĝi, sed tamen Zosja iomete hontis, ke ŝi ne mem regalis Tereŝĉenkon per la lardo, kaj li ĝin trovis kaj nun kvazaŭ riproĉis.

— Mi ne komprenas, panjo, pri kio vi maltrankviliĝas, — diris Alcjo. — Kaj por kio vi devas primeti la tablon? La doktoroj ja foriris. Donu al la patro la kaĉon kaj kompoton, kaj mi, ekzemple, jam manĝis.

La distriĝema Zosja miris.

— Kiel do ili tiel povis foriri? — demandis ŝi. — Ĉu en la fenestron elsaltis? Ne faru el mi, mi petas, stultulinon, mi tion malŝategas!

— Sed vi ja kaj en la kuirejon foriradis, kaj al la infanoj...

— Jes, ni supozu, — konsentis Zosja, — vi pravas. Sed por kio mi tiam maltrankviliĝis pro la vespermanĝo?

— Pro vespermanĝo mantrankviliĝi estas ridinde, — eldiris Alĉjo, kiun neniel eblis suspekti pri troa optimismo, — sed mi pensas, ke al la traŭmato de la patro ni rilatas krime facilanime...

— Vi ekde la infanaĝo estas panikulo, Alĉjeto, — respondis Zosja. — Ĉiam al vi ĉiaj teruraĵoj ŝajnas.

— Sed la patro en lia aĝo...

— La patro ankoraŭ ne aĝas eĉ kvardek, — koleriĝis Zosja. — Ne pensu pri ni, ke ni estas maljunaj. Ni ankoraŭ nin montros!

Kaj, alirinte al la spegulo, kiu pendis sur tre malkonvena loko, ĉe la pordo mem, Zosja rigardis al si kaj demandis:

— Ĉu neniu vidis mian lipkrajonon?

Fojfoje tio al ŝi okazadis — ŝi ŝminkadis la lipojn. Tereŝĉenko, kiu ankoraŭ estis ion maĉanta, diris, ke la lipkrajono estas en la kuirejo en la salujo.

— Tjanjo hieraŭ la pupon ŝminkis, — klarigis Tereŝĉenko. — Kaj tie lasis.

Zosja kapjesis kaj ŝminkis la lipojn blinde en la kuirejo, sen spegulo, tial rezultis kurbe, sed, ŝminkante, ŝi pensis pri io alia kaj ne plu rigardis en la spegulon.

— Ĉu la infanoj estas kuŝigitaj? — demandis Alĉjo. La fratinojn li jam delonge nomadis infanoj. — Panjo, ĉu vi aŭdas, mi demandas?

— Certe, ili dormas! — respondis la patrino. — Ja estas jam la dua horo.

Alĉjo, kutimiĝinta kredi pri nenio, enrigardis en la ĉambron de la knabinoj. Certe, la fratinoj Tutunjo kaj Tjanjo ne dormis. Ili ambaŭ sidis en la lito de Tjanjo kaj, tremante pro teruro, bluiĝintaj kaj hirtaj, estis finlegantaj «Vij»-on de Gogol2.

— Panjo, rigardu! — kriis Alĉjo. — Vidu, kiel dormas tiuj damnitaj knabinaĉoj.

Tjanjo kaj Tutunjo nenion aŭdis, Ĥoma en tiu momento ekvidis Vij-on. Kaj Vij petis malfermi al li la okulojn.

— Ĉiam la patro al ili rekomendas iajn teruraĵojn, — ekkoleris Zosja. — Alĉjo, estingu la libron kaj forprenu la lumon.

Neniu ekridis, al tiuj konfuzaĵoj oni ĉi tie antaŭlonge kutimiĝis.

Tiutempe venis la flegistino por injekti al Ŝtub, kaj Zosja rememoris, ke en la tumulto ŝi forgesis trinkigi la edzon per teo. Dum la monaĥin-aspekta flegistino boligis en la kuirejo la injektilon, Ŝtub, kisante la maldikan, preskaŭ diafanan manon de Zosja en la polmon, diris nelaŭte:

— Zosja, kaj se komenci ĉion denove, ĉu vi edziniĝus al mi? Se komenci nian vivon de la unua tago, kun ties ĉiuj malfeliĉoj kaj frenezo?

Zosja eksidis sur la randon de lia lito kaj, ne respondante al la «stultaĵoj», kiel ŝi nomadis tiajn liajn dubojn, demandis nelaŭte:

— Aŭskultu, nur ne koleru, mi petas. Ĉu ĉe vi almenaŭ iomete da mono restis? Vidu, morgaŭ la tagmanĝon kuiri ne estas el kio.

— Kaj ĉu min tio koncernas? — diris li, kviete ridetante. — Ĉu min tio interesas? Mi la salajron hejmen alportas plene — kaj vi min provizu! Kiu estas la mastro? Mi estas la mastro. Kiu estas la nutranto? Mi estas la nutranto.

Li plu kisadis ŝian maldikan polmon ĝis kiam venis la flegistino. Pro morfino li tuj ekdormis, sed vekiĝis baldaŭ, kvazaŭ eĉ bonege satdorminte, kaj, ekfuminte en mallumo cigaredon, rememoris la hodiaŭajn interparolojn kun Vanjo Ladiĵnikova kaj majoro Bodrostin. Kaj Aglaja Petrovna Ustimenko aperis antaŭ li tia, kvazaŭ nur hieraŭ li parolis kun ŝi, sunbruna kaj malhelokula, en la redakcio de la «Unĉanska laboristo», kiam ŝi estris la popoledukan departementon kaj estis membro de la regiona partikomitato.

«Aĥ, malbone, — profunde enspirante la fumon en la silenta mallumo de sia ĉambro kaj pririgardante la pal-rozan fajreton de la cigaredo, koleris pri si mem Ŝtub, — ĉio estas malbona. Mi ne pensis bone, „deĵetis“ la aferon al Bodrostin, kaj li estas sunsekigita fiŝo, sekulo, nenion komprenas kaj eĉ ne deziras kompreni. Ne, tian aferon indus doni al Viĉjo Gnetov, aĥ, Viĉjo, Viĉjo, kie vi estas nun kaj ĉu vivas?» Viĉjo kaj Kolokolcev estis liaj plej komprenemaj knaboj, la plej fidindaj kaj fidelaj en tiuj jaroj. Kaj kia kaŝkuriero estis la brulvundita Viĉjo, tiel lerte ŝajniganta sin frenezetulo!

Kaj li kun plezuro komencis ial rememori sian konversacion kun tiuj du knaboj — kun Serĉjo kaj Viĉjo, kiam en germana urbo Gugenstadt ili sidis en sekreta rendevuejo en surverŝita de akvo garaĝo, en humida kelo, kaj Gnetov ial subite demandis:

— Kamarado kolonelo, ĉu kun vi persone iam kamarado Dzerĵinskij3 parolis?

— Mi Dzerĵinskij-on ne vidis, — respondis Ŝtub.

— Ĉu neniam? — elrevigite interesiĝis Serĉjo.

Ili pensis, ke ilia «maljunulo» — li jam tiam nomiĝis maljunulo — konis tute ĉiujn gvidantojn.

— Neniam.

— De kie do vi tiom pri li eksciis? — demandis Gnetov.

— Mi kolektadis per eroj, — respondis Ŝtub. — Ja mia profesio estas ĵurnalisto, mi deziris verki libron. Kaj eĉ la titolon elpensis.

La leŭtenantoj silentis. Ili ambaŭ ĉagreniĝis, ke la «maljunulo» estas ĵurnalisto, sed ne kunulo de Dzerĵinskij laŭ tiuj grandaj tagoj. Eble, Ŝtub eĉ versaĵetojn skribis? Sed pri versaĵoj ili ne demandis, ĝeniĝis.

La eksplodistoj plu ne venadis. Ekstere verŝiĝadis peza, longa pluvego, defluadis en la betonitan kavon. Ili triope sidis en la kargujo de kamiono sen radoj, la akvo jam atingis iliajn piedojn.

— Se Ŝovkopljas ne trabatiĝos al la deksepa horo, ni ĉi tie estos inunditaj al diablo, — diris Ŝtub. — Dum horo la akvo leviĝas je ĉirkaŭ kvardek centimetroj, kaj defluo ne estas.

— Kaj kian vi titolon elpensis? — demandis Kolokolcev.

— Ĉu la afero estas en titolo? — respondis Ŝtub. — La afero estas en alio. Ekzemple, en tio, ke Dzerĵinskij en la plej malfacilaj jaroj postuladis abolon de ajnaj eksterordinaraj tribunaloj kaj triopoj por tio, ke estu veraj juĝoj laŭ ĉiuj reguloj de la juĝa proceduro. La afero estas en tio, ke Dzerĵinskij asertadis: al la ĈK-anoj, en la ĈK-on oni devas venadi por justeco. Li, ekzemple, diradis: trankvilo de inventisto, utila por la popolamasoj, estas gardata de la ĈK-anoj, li asertadis: kondamno de senkulpulo estas krimo antaŭ la revolucio...

— Ĉu per tiaj vortoj? — demandis Gnetov.

— Kaj ĉu tio estas presita? — interesiĝis Kolokolcev.

La garaĝo skuiĝis, la malnova kamiona kargujo saltis en la akvo. Poste tondris ankoraŭ du eksplodoj, kiujn ili ĉi tie ne aŭdis, sed imagis al si sufiĉe klare laŭ tio, kiel saltis la kargujo.

— Tamen faris Ŝovkopljas, — diris Ŝtub, rigardinte al la horloĝo. — Je sepdek minutoj malfruis, sed faris.

— Kie do tio estas presita? — denove demandis Kolokolcev.

— Oni buŝe rakontas, — respondis Ŝtub.

Li aŭdis tiujn frazojn de sia patro, kiu laboris en la ĈK ekde tiu tempo, kiam al la kontruloj oni esprimadis nur socian mallaŭdon.

— Estis ili, kiuj la unuaj komencis pafi al ni, — diris Ŝtub al Gnetov kaj Kolokolcev. — Tio estas ĝusta. La revolucio estis kaj grandanima kaj bonkora. Kaj tiu kanajlaro pafadis el pordegejoj, el fenestroj, el subtegmentoj. Pafadis «al la ruĝo» — tiel ĉe ili tio nomiĝis. Kaj ĉu povis komenci la bolŝevistoj, se ĝuste ili nur antaŭnelonge tintadis per la katenoj, estis enprizonigataj, ekzilataj...

Tio estis frazoj «el la maljuna Ŝtub» — Jano Arnoldoviĉ. Kaj li ofte diradis «el Dzerĵinskij», asertante, ke pli bone ol la «patro» ne eblas diri. «La patro» estis la nomo de Dzerĵinskij inter la ĈK-a junularo en tiuj foraj jaroj.

Gnetov sidis apud Ŝtub, profunde enpensiĝinte pri io. Aŭgusto Janoviĉ vidis lian vangon, kripligitan de la brulvundo, kaj la orelon, kripligitan de flamo en aviadilo. Kaj li pensis: kia antaŭe, verŝajne, estis bela knabo tiu Gnetov.

— Veni al la ĈK por justeco — tio estas bonega, — diris subite Viktoro. — Ĉu mi pravas, Sergio? Ne komprenas mi nur unu aferon: kial nun tiel okazas, ke pri Felikso Edmundoviĉ oni iel unuflanke diradas — punanta glavo kaj punanta glavo, kaj nenio pli. Glavo estas ne ĉio, tio estas mallarĝa difino...

— Post la milito ni esploros, — respondis Ŝtub. — Nun, verŝajne, ĉefleŭtenanto, ne estas tempo por tiuj nuancoj. Ĉu mi prave diras?

— Kolonelo al leŭtenanto ĉiam prave diras, — kun aluda rideto rimarkis Gnetov, — alie ne okazas. Se ni esploros, do, ni esploros...

Ŝtub mem, tamen, komencis esplori longe antaŭ la komenco de la milito.

Li estis mobilizita al la Ministerio de Internaj Aferoj tuj post la malfacilegaj troigoj de la tridek oka jaro, kiam estis diritaj vicaj «historiaj» vortoj pri tio, ke la punaj organoj per sia pikilo estos nun direktitaj ne internen de la lando, sed ekster ĝin, kontraŭ la eksteraj malamikoj. Jam en la unua semajno de sia agado en Unĉansko Ŝtub liberigis dek ses homojn, kaj inter ili — sian eksan redaktoron, malnovan bolŝeviston Martemjanov. Apolinario Nazaroviĉ estis en prizono kiel spiono de tri landoj, kiaj nome — li mem precize ne memoris. Li nomadis Ŝtub-on en ilia unua konversacio «civitano estro».

— Mi estas Aŭgusto, — diris al li Ŝtub. — Ĉu vi vere min ne rekonis?

Martemjanov mistere subridis kaj tuj faris severan vizaĝon.

— Por kio do vi subskribis tutan tiun absurdaĵon? — demandis Ŝtub, foliumante la tiel nomatan «dosieron» de Martemjanov.

La maljunulo ree mistere subridis kaj tuj kvazaŭ kaŝis la rideton en sia prizona sovaĝa barbo. Kaj adiaŭante kun Ŝtub, kiam tiu lin liberigis aŭ «elpelis», dirante en la prizona slango, Martemjanov diris:

— Se vi havos liberan tempon, atentu: tie en mia «dosiero» ekzistas «kontraŭrevolucia rideto». Ĝuste tiel estas skribite per nigro sur blanko. Mi ĉi tie antaŭ via veno pri unu punkto de la akuzo ridetis — tiam oni enskribis, kaj mi subskribis. Konsideru en via posta agado — ridetoj ekzistas diversaj.

La deksepa estis liberigita el prizono Elio Aleksandroviĉ Kraĥmalnikov, erare arestita kiel ido de unĉanska milionulo-psikopato Jonaso Kraĥmalnikov, krome kvazaŭ scianta, kie estas kaŝita iu mita trezoro de lia praulo.

Elio Aleksandroviĉ, kies patro estis ŝarĝisto el Saratovo, kiu poste elpaŝadis sur cirka areno sub bela pseŭdonimo «Vilhelmo von Barlein — eksterlanda barono en duonmasko», tiutempe estis ĵus alveturinta kun edzino Kapitolina, kiu estis naskonta. Oni prenis lin de la pordo de la akuŝejo, kie li atendis informojn pri la sano de la edzino. Kapitolina naskis mortintan infanon kaj estis en malbona stato. «La stato estas malbona» — tiel diris oni al li, kaj kun tio li iris en la prizonon. Ĉi tie longe la ŝarĝista filo, fininta la Leningradan universitaton, entute ne komprenadis, kion oni de li deziras, kaj nur domaĝe forsvingadis dolĉajn persvadojn malkovri la kaŝitan trezoron kaj konfesi tutan sian antaŭan kontraŭsovetian agadon. Ĉio ĉi estis kvazaŭ abomena, neebla, histriona sonĝo. Finfine Kraĥmalnikov eksplodis kaj montris sian furiozan esencon kaj manieron. Falis la seĝo, poste falis la tablo, alkuris al krio de la enketisto subuloj. La filo de la «barono en duonmasko» por longe kuŝiĝis en la prizonan malsanulejon, kie lin vizitis Aŭgusto Janoviĉ Ŝtub.

— Nu, kaj por kio do vi batis? — interesiĝis la nova estro, fiksrigardante en la mornan, pezan, delonge ne razitan vizaĝon de la malliberulo.

Tiu promesis responde:

— Ankaŭ poste mi ne ĝeniĝos.

— Kiel vi nun fartas? — demandis Ŝtub.

— Mi vian bonkorecon ne bezonas, — forturniĝante al la muro, respondis Elio Aleksandroviĉ. — Mi ĝin, tiun ĉi-lokan bonkorecon, manĝis abunde. Donu al mi tion, kion al mi garantias la leĝo, — ĉu vi aŭdis tian diraĵon?

Certe, ankaŭ Kraĥmalnikov-on liberigis Ŝtub, tamen per sia potenco li punis la enketiston kaj komencis juĝaferon kontraŭ la denuncinto kaj kalumniinto. Kaj la enketisto, kiun sen ajna indulgo punis Aŭgusto Janoviĉ, estis el tiuj, kiuj eĉ en pugno kokidon elovigos, — li komencis skribi plendojn. Kaj li ŝmiradis la paperon, laŭ la malnova esprimo, tiel vigle, ke rekompence estis vokita kun raporto kaj tuj sendita kun promocio — plenumi sian devon en blankan urbon ĉe la plej blua maro, kie kreskas palmoj, kaj disvolviĝas vinberkultivado, kaj per bredado de citrusoj oni akiras grandan monon.

Kaj Ŝtub restis sub tia suspekto, ke la dekokan «sabotiston» li liberigi ne sukcesis. Post malgranda tempo venis por li viculo — diketa, rozeta, treege ĝentila, eĉ ĝis trodolĉeco, el tiaj, pri kiuj delonge en la popolo oni diras: «Li ĝis la fundo estas oleita, sed neglutebla!» Aŭgusto Janoviĉ baldaŭ per depeŝo estis vokita en la ĉefurbon por raporto, kiun li skribadis dum kvin tagnoktoj, post kio liaj sesdek tri paĝoj da «klarigoj» foriris «supren». Sur kiun nome supron, li mem ne sciis. Veturi hejmen al li, kvankam en nedifinita formo, tamen «ne estis rekomendite».

Kolere kaj pacience, sopirante pri Zosja kaj pri la familio, li kuŝaĉis en kaduka, sufoka gasteja numero sur knaranta ligna lito, fumadis malmultekostajn cigaredojn, legadis Puŝkinon, tute nove komprenante tion, kion li parkere sciis ekde la lernejaj jaroj:

Ekzalt' aperas en batal',
kaj ĉe abismo antaŭ fal',
kaj en ŝtormanta oceano
inter obskuro kaj tempest',
kaj en araba uragano,
kaj en la spiro de la Pest'...

«Kial Pesto kun majusklo? — subite miris Ŝtub. — Puŝkinistoj, klarigu?»

Ĉio, minaca je pere',
por kor' mortema kaŝas plej
neklarigeblan tiklan ĝuon —
ĉu je l' eterno garanti'?!
Feliĉa, kiu spertis skuon
de l' vivolima afekci'.4

Li legadis, fumadis, tagmanĝadis plej modeste — viandbuloj kaj bierkruĉo, skribadis al Zosja facilanimajn poŝtkartojn, el kiuj sekvis, ke lia vivo konsistas el solaj amuzoj, en varmegaj vesperoj sidadis en la parko en Sokolniki — tio kaj kostis nemulte, kaj li estis inter homoj, en la parko li vidis «miraklan keston» — tie oni demonstradis televidilon. En Amerikon flugis aviadisto Kokkinaki5. Ŝtub el la homamaso sur la Gorkij-strato same honoris la heroon, kiel la tuta Moskvo. Li longe kaj atente legadis ĵurnalojn. Ĉiam pli laŭte, pli impertinente, pli akre batadis la germanaj tamburoj. «Völkischer Beobachter» sub tiu tamburado larme plendadis pri Polio, kiu intencas ekmiliti kontraŭ la Orienta Prusio, Pomerio, Silezio kaj fini la kompatindajn germanojn. Kvindek mil ĉeĥoj jam sidis en germanaj koncentrejoj, tio ial nomiĝis «preventa» rimedo. Hitlero prononcadis dubsencaĵojn pri la Danciga koridoro, marŝalo Rydz-Śmigły certigadis la publikan opinion pri tio, ke Polio ne deziras militon, sed por ĝi ekzistas aferoj multe pli malbonaj, ol milito. Eble, sub tiu «pli malbona» estis subkomprenata tralasi tra Polio la Ruĝan Armeon?6

Ĉio estis danĝera, ĉio ŝajnis al Ŝtub graveda je sekvoj kaj ĉio estis abomene facilanima. Kaj la sensenca babilado de Chamberlain, kaj la flirto de Francio kun Franco, kaj tio, kiel al tiu generalo oni fordonis la hispanan floton, kaj la «stranga milito» mem, kaj perforto super judoj, kaj Roosevelt kun siaj ĝentilaj avertoj el trans la oceano.

Fojfoje al Ŝtub ŝajnis, ke li komprenas ĉion, fojfoje li estis komprenanta nenion. Terura estis lia deviga, idiota senagado, lia knaranta lito en la gastejo, la malplenaj, putraj okuloj de iu figuro, al kiu li fojfoje venadis por novaĵoj. Kaj estis neniaj novaĵoj — pri Ŝtub oni, verŝajne, forgesis. Aŭ iu ion pri li konfuzis.

Zosja komencis skribi maltrankvilajn leterojn. Li respondadis al ŝi vigle, eble, pli vigle, ol necesis, eĉ penis kalemburi kaj spriti. Sed en lia animo estis aĉe kaj malklare. Iaj nedifinitaj, gluecaj, sed maldormemaj fortoj haltigis lian agadon en Unĉansko, ne permesis al li fari tiun aferon, pro kiu li ĉesis esti ĵurnalisto, gazetisto, redaktoro. La raporto kvazaŭ degelis en aŭtunaj moskvaj pluvetoj. Laŭ aludoj de Zosja, la «dekokan» en Unĉansko el la prizono oni ne liberigis. Ŝtub kontrolis kaj precize eksciis: ne nur ne liberigis, sed eĉ verdiktis severe, ekzemple kaj modele.

Tiam Ŝtub skribis al la estraro flegme furiozan leteron — li posedis tiun ĝenron, lia plumo estis akra, forta, kaj indignon li scipovis elegante dekoracii per burokrataj frazoj kaj juraj formuloj. La instancoj pri la «dekoka», pri kies senkulpeco Ŝtub estis same konvinkita, kiel pri tio, ke liaj Tutunjo kaj Tjanjo ne estas varbitaj de ajna spiona servo, certe, silentis.

Tiam Ŝtub devus ekfasti por ĉiam, kiel faras homoj, sed li ne ekfastis kaj ne eksilentis. Li skribis ankoraŭ unu verkon kaj mem portis ĝin en respektivan sekretariejon.

Ĉi tie lin trafis neatendita ĝojo — malnova intima amiko, kiu kaj laŭ la proverbo, kaj laŭ la propraj vortoj de kamarado Pudikin «estis pli bona ol parenco malproksima». Laŭ kiuj nekompreneblaj vojoj Igoro Pudikin leviĝis ĝis grado de estro de sekretariejo de tiom responsa persono, Ŝtub eltrovis nur multe poste, kiam hazarde evidentiĝis, ke la responsa persono plezurigadis sin per verkado de teatraĵetoj, kiujn al li precipe fabrikadis Igoro, cetere forlasinta ĵurnalistikon pro inklino al melodramigo de eventoj de la normala, ĉiutaga vivo. Multaj gazetistoj, samaĝaj kun Ŝtub, memoris rezolucion sur unu el verkoj de Pudikin, skribitan per la mano de ilia tiama feroca kaj talenta redaktoro:

Leginte, mi interne indigniĝis,
Por kio do mi legi instruiĝis!7

Pudikin tiam terure ofendiĝis kaj elektis por si alian direkton en la vivo, nome — la sekretarian, kie li tute dissolviĝis en la persono de sia ĉefo kaj iĝis neanstataŭigebla laboranto, precipe tial, ke li tage kaj nokte memoris la grandan saĝaĵon, koncentritan en la malnova proverbo: sur kies ĉaro vi veturas, ties kanton vi kantu. Al Ŝtub li same kantis kanton de tiu, sur kies ĉaro li veturis, sed Aŭgusto Janoviĉ flegme insistadis pri sia afero, al la kanto ne kredis kaj la konsilojn de la «malnova amiko» lasis preter la oreloj. Lia monstra, kvankam kovrita per flegmo energio trabatis al li novan fluejon, kaj li traŝiriĝis en la malgrandan kabineton de prepariĝanta al emeritiĝo maljuna batalanto de la lenina gvardio, al kiu Ŝtub rakontis la teruran historion de la «dekoka». La kaduka maljunulo, multajn jarojn pasiginta en caraj prizonoj — de «Krucoj» ĝis la menciata en la kanto Aleksandra centra prizono en Irkutsko, — per la seka maneto alkroĉiĝis al la telefona parolilo, kaj ne forlasis ĝin, ĝis «disfrakasis», laŭ lia esprimo, ĉiujn tiujn, kiuj povis influi la pluan iron de la sorto de la «dekoka». Ankoraŭ post tago Ŝtub denove venis en la malgrandan kabineton de la mirinda maljunulo kaj aŭdis, ke la «dekoka» estas liberigita kaj al li eĉ estas pagita kompenso pro devigita foresto en la laboro.

— Jen tiel, — diris la maljunulo, fiksrigardante en la nekonsterneblan vizaĝon de Ŝtub. — Kion vi ankoraŭ deziras, juna kamarado?

Ŝtub, kompreneble, nenion pli «deziris». La maljunulo trinkis malfortan teon.

— Sur vojeto plaga birdo gaje bekas, — diris li penseme, — ne atendas tute, kio el ĝi sekvas!8

Kaj subite levinte al sia silentema konversacianto la viglajn, plenajn de juna brilo okulojn, li elparolis:

— Vi, juna kamarado, en tiu afero neniel partoprenis. Mi vin ne menciis. Ĉar iu, — la lastan vorton li emfazis kursive, — tre interesiĝis pri fonto de mia informo...

Li ruze, longe, ne maljunulece ekridis kaj tute kvazaŭ nekonsekvence rememoris:

— Kiam mi kun kamarado Dzerĵinskij laboris, tiam estis interesa okazo. Ĉu vi ne hastas?

— Ne, ne hastas.

— Jen kia okazo: iun, la familinomon mi forgesis — tia estis bonanima homo, — en urbo Ĥarkovo tieaj ĈK-anoj enprizonigis kaj promesis al li mortpafon. Li el sub mortpafo fuĝis, sed ne en malhelan nokton, kie li tute povis kaŝiĝi, sed al ni, en la moskvan ĈK-on. Al kamarado Dzerĵinskij, por justeco. Dum tuta nokto ni kun li traparolis, premiĝis ĉe la homo la animo pro la fia maljusteco, dum tuta nokto ni lian animon per teo kaj konversacioj faciligadis. Li petis meti lin en nian prizonon por kontrolo de liaj malfeliĉoj. Direktis min kamarado Dzerĵinskij en Ĥarkovon, necesis tie forte sali, du homojn mortpafi. Laŭ la muzeloj estis videbla, ke ne el simplaj porkoj estis tiuj porkoj.

Ŝtub silentis. Ankaŭ lia animo «faciliĝadis» pro proksimeco al tiu maljunulo. Kaj tiu malrapide, nelaŭte, sed kun forto kaj persisto eldiris:

— Okazas, trarampas al ni ĉiaj homoj. En la supera eklezia hierarkio oni oficiale opiniis, ke «ankaŭ al popo estas ne maldece nutri sin de la altaro». Komprenu — fari karieron. Tio estas fremduloj, fiuloj, koruptitaj animoj, sen kompreno de moralo...

La okuloj de la maljunuleto ekbrilis pro furiozo, tian Ŝtub ankoraŭ neniam vidis. Admirante tiun lumon de indigno, li aŭskultis plu:

— Okazas ankaŭ, ke eĉ propra homo kreskas kurbe, kaj tiel, ke ne eblas rektigi, — ĉio okazas. En tio necesas severeco, sed ne ekstremeco. Sed nun ni havas tempon de ia jam simple infera ekstremeco.

Ferminte per la polmo la okulojn, li devigis sin eksilenti, Ŝtub eĉ maltrankviliĝis — tiel longe daŭris la silento. Poste la maljunuleto malforte kaj ofte spiris iom kaj konkludis firme, dise kaj konvinke:

— Esperu, ke la partio, juna kamarado, ĉion ordigos. Nur vian konsciencon de komunisto neniam neglektu. Kaj al la koro malvarmiĝi kun jaroj neniel permesu...

Etendante por adiaŭo la malvarman, malsanan, torditan de reŭmatismo de ankoraŭ cara bagno manon al Ŝtub kaj gaje, iel eĉ aprobe rigardante al tiu, li diris kun subrido:

— Kaj eĉ se oni vin ie batos, vi same ne malkuraĝiĝu. Ne vane ankaŭ en la kanto oni kantas, ke tuta nia vivo estas lukt'. Ĉu tiel, ne?

— Tiel, — respondis Ŝtub, timante premi la malsanan manon de la mirinda maljunulo.

Forirante, li denove kunpuŝiĝis kun la «neatendita ĝojo» — kun Igoro Pudikin, kiu terure ektimis, kial Ŝtub venis al tiu senila kadukulo. Ŝtub respondis kun karaktera por li kruda kaj netolerema akreco. Ofendita Igoro eĉ retiriĝis de la malnova amiko, sed tuj ekflustris pri kvazaŭ finiĝontaj tagoj de la maljunulo, pri liaj konfuzaj eldiroj kaj pri persona amikeco kun tiaj personoj, kiujn eĉ mencii ne indas.

— Bone, — retenante sin, respondis Ŝtub, — kresku granda, estu sana!

— Mi vin avertis, — al la dorso de Ŝtub diris la estro de la sekretariejo, — ĉio cetera min ne koncernas.

Ŝtub ne returniĝis.

Subite kaj neatendite oni vokis lin al la estro, kiu en tiu ĉi okazo kondutis ironie ĝis impertinenteco. Kunpreminte la dentojn, por ne diri ion superfluan, Ŝtub ankoraŭfoje plenigis kelkajn enketilojn kaj donis buŝajn respondojn al deko da jam tute stultaj demandoj. Estis ankaŭ aludoj al malinda konduto de Ŝtub, kiu agas ĉi tie kiel privata propetanto. Estis ankaŭ punkto, el kiu ajna homo povus konkludi, ke liaj aferoj estas tute malbonaj. Eble, indis ektimi kaj skribe klarigi siajn erarojn, sed Ŝtub kaj ne ektimis, kaj erarojn ne klarigis.

Okazis tio tial, ke la nealta, diketa, larĝŝultra kaj flegma aspekte Ŝtub estis tute sentima homo.

Ial oni kutimas opinii, ke tiaj sentimuloj en la naturo ne ekzistas, ke ĉiuj homoj timas en sia maniero, kaj sentimeco dependas nur de scipovo regi sin. Sed ja ĝuste por scipovi regi sin, oni devas havi sentimecon. Do, evidente, Ŝtub estis en la plej alta grado dotita per tiu kvalito — scipovo regi sin ĝis tiom firme, ke proksime al la sento de timo li aliris neniam en sia vivo. Al li mem, pasia libroleganto kaj ŝatanto per presita vorto penetri en homajn animojn, tiu lia eco ŝajnis stranga, eĉ ia kripleco, manko, stulteco, eble, tamen timiĝi li ne scipovis, sed nur koleris, kiam oni penis lin timigi.

«Kio, se al mi mankas fantazio tiom, ke mi eĉ ne povas imagi min malviva?» — starigis li iam al si demandon.

«Ne, kial do!»

Li ankaŭ diversajn oficajn malagrablaĵojn imagadis al si en detaloj, kaj sian propran morton — plej decan funebran kunvenon pri si kun ĉiuj konvenaj al la okazo paroloj — kaj ĉe tio bedaŭris Zosja-n kaj Alĉjon kun Tjanjo kaj Tutunjo, speciale Tjanjon, kiu havis «pezan kapon» kaj kiu ofte faladis kaj kontuziĝadis. Bedaŭris li ankaŭ odorojn, la flarsenton li, malgraŭ la kutimo al fumado, havis hundan, ne vane li tiel ŝatis hundojn. Li bedaŭris odoron de putrantaj aŭtunaj folioj, odoron de neĝo en degelo, odoron de maro, de la infaneco, de la Balta Maro, de sekiĝantaj sur palisoj retoj. Bedaŭris pleje, verŝajne, la libron de neverkitaj artikoloj. Laborante en ĵurnalo, li akumuladis temojn kaj personojn «por poste», sed la «poste» ne okazis, «poste — vosto», kiel diradis Zosja al la infanoj. Ĉion ĉi, prenitan kune, li bedaŭris, sed kun subrido pri si mem, kaj timi li simple ne ellernis. Kaj opiniis sin pro tio stulteta.

Sendependeco — eco eĉ pli rara en homo, ol absoluta kuraĝo, — jen kio estis la ĉefa trajto de la Ŝtub-a karaktero. Li ĉiam estis interne libera kaj faradis bone nur tion, kion opiniis necesa. Foresto de ajna similaĵo de kaĵolemo iam malhelpadis al li esti simple ĝentila, kaj fojfoje eĉ okazadis impertinentaĵoj, sed li nenion povis fari kun si, malgraŭ tio, ke li luktis kontraŭ tiu sia trajto. Tia estis tradicio en la gento de Ŝtub-oj, en ilia granda familio, dum jarcentoj malamanta ĉian rampemon kaj ajnan flatemon al estroj. Nebabilemaj plugantoj de maro en la pasinteco, metallaboristoj en la meza generacio, severaj batalantoj de la revolucio, kiel la forpasintaj patro kaj onkloj, — neniu el ili iam ajn klinis la dorsojn antaŭ iu ajn, neniam demetadis la ĉapojn. Nenia «pro» povis mildigi la harditecon de Ŝtub-oj. La koloj de tutaj generacioj ne kliniĝadis kaj pro profitoj, kaj pro pano, kaj pro infannutrado.

Ankaŭ nun li ne moliĝis.

Atendante decidon pri sia sorto, li neniun petadis kaj pri siaj aferoj al neniu telefonadis, kaj la sakramentan frazon «vin maltrankviligas tiu kaj tiu» — en sia vivo li neniam prononcis, escepte de telefonaj paroloj kun la hejmo kaj turnante sin al Alĉjo, Zosja aŭ la avino, kun kiuj li ĉiam paroladis duonŝerce.

Oni vokis Ŝtub-on kun «raporto» en julio — nun estis finiĝanta novembro. Aŭgusto Janoviĉ komencis tre koleri. Li malamis vane manĝi ŝtatan panon, vagante sur la tero ne kiel faranto, sed kiel observanto, vivtenato. Eĉ al Zosja skribis li en tiuj malplenaj tagoj ion tian, ke devis por konservo de ekvilibro subskribi kiel Lermontov-a Gruŝnickij9.

Lin savis hazardo aŭ tio, kion nomadis la forpasinta patro de Ŝtub — «la bolŝevista dio ne perfidas!» Aĉetante ĉe vendotablo cigaredojn, Aŭgusto Janoviĉ ekvidis super si konatan ekde la infaneco profilon, ekvidis la plej proksiman kaj intiman amikon de sia familio — de la patro kaj la onkloj, — iun Antonon Stepanoviĉ-on Jastrebov-on. Kaj li rekonis ne nur laŭ la vizaĝo, sed ankaŭ laŭ la voĉo: oĉjo Antono estis sormovano kaj akcentadis sonon «o» eterne, eĉ kiam paroladis angle.

— Kaj vi kio estas? — demandis responde Jastrebov.

— Antaŭe estis, oĉjo Antono, malpermesitaj popoj, — respondis Ŝtub, gaje kaj eĉ feliĉe rigardante en la pure razitan, maljunule fortikan, ekde la infaneco memorfiksitan vizaĝon de la balta matroso Jastrebov. — Sidadis tiaj popoj en ĉefpastraj kortoj, segadis tie lignon. Kaj mi estas malpermesita ĈK-ano.

— Familinomo kia? — kolere interesiĝis Jastrebov. — Mi ne emas solvi enigmojn.

— Mia familinomo estas Ŝtub, — neniom hastante kaj ne timante la kolerajn okulojn de Jastrebov, diris Aŭgusto Janoviĉ. — Ĉu vi ne memoras tian dum via estado kiel marartileriisto — knabon Aŭguston?

Antono Stepanoviĉ rigardis al la malalta Ŝtub desupre malsupren. Ŝtub rigardis al la granda Jastrebov — demalsupre supren.

— Aŭgusto! — ekkriis Jastrebov. — Knabeto! Aĥ vi, diablo tia! Jen diablo! Nu, vere, diablo!

Kaj tuj kuntiris la brovojn:

— Kial malpermesita? Atendu, ne respondu, ĉi tie estas multaj homoj. Ni iru per interstratetoj.

Sufiĉe longe ili iris silente. Poste Jastrebov diris:

— Se vi estas enmiksita en tiujn fifabrikitajn juĝaferojn, tiam eĉ ne klopodu kaj ne baraktu. Tutegale mi vin ne konas kaj ne scias, pereu al diablo, sed se estas io alia — raportu.

Ŝtub kun subrido respondis, ke ĉio estas alia, kaj raportis, ekzemple la historion de Elio Kraĥmalnikov kaj nunan sian nedifinitan kaj eĉ stultan staton. Antono Stepanoviĉ proponis:

— Ni sidu iom!

Ne rigardante, li eksidis sur malsekan benkon, forte kaj malgaje suspiris. La Puŝkin-bulvardo preskaŭ senhomiĝis sub pluveto, lanternoj rigardis plore, enue.

— Ankoraŭ rakontu, — potence ordonis Jastrebov.

Ŝtub rakontis ankoraŭ — observoj kaj faktoj, pensoj kaj konkludoj al li ne mankis. Antono Stepanoviĉ aŭskultis lin kun morna kaj eĉ indigna intereso, interrompante nek per vorto, nek per gesto, nur avide fumadis, ofte kraĉante sub la piedojn.

— Vi tie ne eltenos, — diris li finfine, — necesas pensi pri alia laboro. Kiel oni tion esprimas? Pri «laborloko»? Do, vi atendis multe, atendu ankoraŭ... Skribu, kie vin serĉi...

Sub la sombra pluveto, ne konstruante por si ajnajn esperojn, Ŝtub diligente skribis al oĉjo Antono la telefonnumeron kaj la nomon de sia gastejo. Dum li skribis, Jastrebov rigardis al li de flanke, — kvazaŭ plu kolerante. Al si gasti li Aŭguston Janoviĉ-on ne vokis, eĉ telefoni ne proponis.

Ŝtub ree eksidis sur la benkon: iri en la putran numeron de la malnova gastejo li ne deziris, kaj kien iri krome, li ne havis.

Estas strange en tia urbo ne havi, kien iri. Kaj li rememoris el la antaŭnelonge legita animŝira libro: «Devas ja homo havi kien iri!»10. Kaj ankoraŭ rememoris — el alia: «Malfacilaj kaj mornaj tempoj de senleĝeco kaj silento»11. Sed li tuj ekkoleris kontraŭ si — jen humoroj!

Kaj li ekiris, kvazaŭ vere okupita homo, kvazaŭ ie oni vere lin atendas, kvazaŭ lin ankoraŭ iu bezonas. Ĝenerale, li ekiris, por ree okupiĝi pri nehasta kaj malfacila laboro de atendado. Sed tiam li ĝisatendis baldaŭ. Telefonis junulina voĉo kaj avertis:

— Kamarado Ŝtub? Kun vi parolos komisaro Jastrebov.

— Nu, knabeto, kuru ĉi tien vigle per la piedoj, — diris Jastrebov. — Aŭ vi estas okupita pri io?

La voĉo estis sama, tiu voĉo de oĉjo Antono, la voĉo, kiun Aŭgusto Janoviĉ, ŝajne, neniam forgesadis, la voĉo, kiu balbutis antaŭ multaj jaroj:

— Lernu ruse: iras kaprino korna...

Kaj demandadis, kiel tiu sama korna kaprino nomiĝas latve.

Dum la unua rendevuo ili traparolis tri horojn, sed ĉiam ĉirkaŭe. En la dua — samtiom, sed iom pli proksime al la afero, kiun Ŝtub tamen ne divenis. En la tria rendevuo Jastrebov, snufante, subite interesiĝis:

— Ĉu la germanan vi scias? Sed ne vortojn — Großvater, aŭ Mutter, aŭ Fenster, sed vere. Ne nepre, kiel germano, sed bone.

La koro de Ŝtub iomete saltis. Li bone komprenis, kie laboras la malnova ĈK-ano Jastrebov, kaj kredis al li, kiel al sia patro. Kredis same, kiel la maljuna Ŝtub kredis al la marartileriisto Jastrebov.

— La germanan mi scias, — kun trankvila malrapidemo respondis Ŝtub. — Scias ne malpli bone, ol la latvan. Eble, kun latva akĉento.

— Kaj ĉu la latvan vi ne forgesis?

Ŝtub ne forgesis. Li entute nenion kaj neniam forgesadis. Li havis bonegan, unikan, fenomenan memoron. Zosja, ekzemple, opiniis, ke lia memoro sufiĉas por ili ambaŭ kun troo. Lia memoro eĉ malhelpadis al li, li fojfoje bedaŭris, ke ne kapablas elĵeti el la kapo ĉiajn sennecesajn akumulaĵojn, kiel oni elĵetas malnovajn paperojn el kestoj de skribotablo. Al li neniu kredis, sed li, kiel Lev Nikolajeviĉ Tolstoj, memoris sin esti suĉinfano. Kaj nun li rakontis, ke li memoras, kiel odoris Jastrebov, kiam tiu venis al ili en Rigo en la loĝejon.

— Nu, kiel? — akre demandis Jastrebov.

— Nu, kiel? Tiel, ke je vodko kaj desinfekto.

Jastrebov, kiu estis paŝanta tra la kabineto, eĉ haltis pro mirego.

— Ĝuste, — ekkriis, — precize, skarabo vin premu! Mi al vi el lazareto venis, tiam tiuj establoj, memore al revivigita Lazaro, nomiĝis lazaretoj, pro tio — desinfekto. Kaj sur vojo feste de mia resaniĝo de vundoj mi drinketis iomete. Cetere, ĉu drinki vi scipovas?

Ŝtub ne miris pri la demando. Li komprenis la iron de la pensoj de Jastrebov.

— Ĉu por ne ebriiĝi? Mi ne provis, sed supozas, ke mi povas.

— Ĉu ĝenerale vi estas sana?

— Mi ne plendas.

— Ĉu babilemulo?

— Ne laŭ la nacia karaktero.

Jastrebov subridis:

— Ĝi estas vero. Patro via forpasinta, okazadis, dum tagnokto du vortojn diros — kaj dormu, agloj batalaj. Kiel origina siberiano. Nu, do, bone, morgaŭ ni daŭrigos nian opiniinterŝanĝon. Mi atendas vin je la deknaŭa kaj nul-nul.

Kaj denove ili interparoladis.

Jastrebov palpadis, ĉu Ŝtub estas klera homo aŭ nur kaptis supraĵojn, ĉu li scipovas labori kun libroj, kiel li uzas planojn, mapojn, kompason, kiel orientiĝas sur tereno, kio estos, se li perdos la okulvitrojn.

— Ja malbone estos! — rememoris Ŝtub faman anekdoton pri odesa juda veturigisto kaj pri tio, kiel al li rompiĝis la akso.

Ili ambaŭ ridis.

— Ne estas ekskludeblaj tiaj cirkonstancoj, pli ĝuste, tiaj cirkonstancoj estos konstantaj, tipaj, — subite severe diris Jastrebov, — kiam ĉe ŝtala idea harditeco necesos fari plej responsajn decidojn momente, dum sekundoj, kiam necesos menso akra, fleksiĝema, kiam de tio dependos pli ol nur via vivo. Kiel vi rigardas al tio? Kiel vi pri vi mem pensas? Ĉu vi fidas viajn fortojn?

— Kion vi el mi intencas fari? — responde rekte demandis Ŝtub. — Ĉu spionon?

— Ni supozu.

— Mi taŭgas, — trankvile prononcis Ŝtub. — Sed, certe, ne por bagateloj.

— Vi, mi vidas, estas tre modesta.

— Ja mi en tiu modesteco vidas nenian utilon, — sekete respondis Ŝtub. — Homo devas fari laboron, konforman al siaj kapabloj. Kaj se oni lin ŝovas en postenon sub liaj laboraj kvalitoj, al la ŝtato de laboruloj estas nur pli malbone.

Jastrebov atente rigardis al li.

— Ĉu vi pro ŝtataj konsideroj tiun vian vidpunkton al mi diras aŭ pro personaj?

La okulvitroj de Ŝtub brileris.

— Kaj kiel vi supozas?

— Mi dezirus supozi, ke pro la ŝtataj. Via patro forpasinta ekskluzive laŭ ŝtataj konsideroj agadis. Li ankaŭ pereis tiel — sen persona intereso. Interalie, same kiel multaj aliaj latvaj fusilistoj12, li kategorie rifuzis akcepti ordenon, por esti «ekster suspektoj».

— Mi tion ne sciis, — penseme respondis Aŭgusto Janoviĉ.

— Vi en tiu tempo nenion sciis. Se mi ne eraras, vi lernis tajloradon?

— Kaj eĉ sukcese. Jakon mi ankaŭ nun povas konstrui.

— Bone, daŭrigu vian penson pri modesteco.

— Kion do daŭrigi? — subridis Ŝtub. — Modesteco estas bona rilate al subuloj, sed kun estroj... Modesteco rilate al estro estas ne pli ol speco de kaĵolado...

Jastrebov aŭskultis ne sen atento.

— Ekzistas ankoraŭ unu formulo, kaj ĝi, bedaŭrinde okazas, ricevas formon de leĝo, — tute kuraĝiĝinte, daŭrigis Ŝtub. — La formulo estas: «la estroj scias pli bone». El kie tiu stultaĵo aperis? Ĉu tio konformas al la spirito de nia ŝtato? Vladimiro Iljiĉ, la granda homo Lenino, opiniis eble diri: «mi supozas», sed ni ruliĝas, okazas, al formoj nur ordonaj. Mi de li, de iu, estas viculo, kaj li, iu, al mi nur ordonas. Sed por kio tiam necesas la viculo, estas demandate en la problemo? Tiam prefere estu plenumanto — kaj fino, kaj ankaŭ salajro estos malpli granda, ĉu ne? Kaj denove: ĉiu el ni, se ne estas en armea vico, rajtas rezoni laŭ la kapabloj, dotitaj al ni de la prapatrino-naturo, alie la nocio de la esenco de la Soveta potenco estas distordata. Ĉu mi pravas?

— Kial do vi de la estro demandas? — pikis lin la komisaro. — Vi havas vian vidpunkton, kaj sidu sur ĝi.

— Sed ĉu estro ne povas kun subuloj diskuti? — pikis siavice ankaŭ Ŝtub. — Ja ni rezonas, ĉu ne?

— Eble...

En la sekva tago Jastrebov rekomendis al Ŝtub okupiĝi pri studado de faŝista literaturo — «Mein Kampf», Rosenberg kaj cetero tiaspeca. Legi, kompreneble, endas ekskluzive en la germana.

— Estos plenumite.

Krome, Ŝtub devis plej urĝe reveni al la metio, kiun li lernis en la jaroj de la juneco, — al la tajlora metio. Por kio — Jastrebov ne klarigis, kaj Ŝtub ne demandis.

— Kaj lernu ne por esti meznivela tajloro, sed por iĝi plej altklasa, — malmilde diris Jastrebov, — kaj eĉ tiel lernu, kvazaŭ en la akademio de la Ĉefstabo, kun tuta seriozeco. Kaj sen humuro, mi petas, — iom levis li la voĉon, rimarkinte, ke Ŝtub ridetas. — Estu vira tajloro luksa, aŭ ekstra, aŭ diablo scias kun kia titolo, sed kun titolo.

Ŝtub plu ridetadis.

— Nenion ridindan mi vidas, — grumble diris Jastrebov, — de grado de via penetro en la metion dependos ankaŭ aliaj penetroj. Kaj eble, ankaŭ la ne tiom malgrava cirkonstanco, kiel la vivo. Kion ajn diru feran, sed bona ĝi estas afero — tiu vivo! Aŭ vi ne opinias tiel, restas kun via opinio?

— Tio dependas de tio, kiel vivi, — firme kaj certe respondis Ŝtub. — Pasionaria13 bonege diris: «Pli bone estas morti stare, ol vivi sur la genuoj!» Mi kuraĝos de mi mem aldoni: prefere tute ne vivi, ol fari tion, je kio vi ne kredas.

— Pri kio vi diras?

— Tio estas rilate de via suspekto pri fifabrikitaj juĝaferoj. Do — prefere ne vivi.

— En tio — mi konsentas, — malgaje respondis Jastrebov kaj forturniĝis.

Dum ankoraŭ du tagoj ili paroladis pri diversaj aferoj, kune tagmanĝadis, kune vespermanĝadis, duope trinkadis malvarman mineralakvon. Antono Stepanoviĉ ĉiam lin pridemandadis, kvazaŭ esplorante, kie Ŝtub havas malfortan lokon, en kio li estas simplulo, en kio li estas forta, per kia hoko kaj kun kia logaĵo lin eblas kapti. Ŝtub estis egala, trankvila, pacienca, per mensa eleganteco ne paradis, per akraj formuloj ne brilis.

— Kaj nun vi vin en tro griza koloro desegnas, — rimarkis kvazaŭ pretere la ruza Jastrebov. — Sed tio estas nemalbona. Ĝenerale preparu vin esti persono ordinara eksteraspekte. Al ajnulo flatas senti sin saĝulo, kaj vi ne malhelpu kaj eĉ penu konformi. En okazo de suspektoj oni diros: ja li estas plena stultulo.

— Ĉu tio estas kiel en Ŝvejko14? «Li pasis ekzamenon pri plena idioteco»?

— Eblas ankaŭ pri plena. Ni sidu iom, glutu moskvan oksigenon.

Duope ili eksidis sur benkon apud la Granda teatro, en la skvareto.

— Jen tiele, — diris Jastrebov, — baldaŭ ankaŭ ni militos kontraŭ faŝismo. Kaj nia afero estos ĝin frakasi.

Ŝtub turniĝis al Antono Stepanoviĉ.

— Mi komprenas, — daŭrigis tiu mallaŭte, — ĉion komprenas: en viaj okuloj plu sonas la vortoj pri la popoloj, kunigitaj per la sango, kaj ĉio cetera tiaspeca15. Tio ja estis dirita, sed ni ne estu ŝafoj. Nenia fajrartaĵo nin, ĈK-anojn, rajtas blindigi. Nenia ridetanta vizaĝaĉo de Ribbentrop, neniaj berlinaj rendevuoj nin koncernas.

Preninte Ŝtub-on sub la kubuto, Jastrebov ekparolis ankoraŭ pli mallaŭte, kaj pro tio liaj vortoj por ĉiam restis en la memoro de Aŭgusto Janoviĉ ĝuste en tia ordo, en kiu ili estis diritaj kaj eĉ kun ĝuste tiu malgaja kaj firma intonacio:

— Estas pereigitaj niaj elstaraj kadruloj, pereigitaj kamaradoj, jam de Dzerĵinskij kreskigitaj, pereigitaj per malvero aŭ per malfido, — en tio ne eblas kompreni ĝuste. Sed ni ĝis la lasta momento de la vivo devas plenumadi nian devon, nian aferon, nian destinon. Se ni, certe, estas ne eksteraspektaj komunistoj, sed leninanoj. Do, Aŭgusto, mi avertas: kukoj en la buŝon ne flugos, malagrablaĵojn, tamen, eblos kapti multe. Sed vi ne timu!

La maljunulo leviĝis, alta, osteca, morna. Leviĝis malfacile, kvazaŭ pezo kuŝis sur liaj ŝultroj. Kaj morgaŭ Ŝtub legis ordonon pri sia aligo al la fako de Jastrebov.

Laboron li ne havis, escepte de malfacilaj lecionoj de la tajlora scienco, kiun li ekposedis ĝenerale sen specialaj penoj, kvankam tiu scienco evidentiĝis multe pli malsimpla, ol imagiĝis al li en la juneco, ĝis li spertis ĝin sufiĉe, kun ĉiuj ties kapricoj kaj nuancoj.

— Nu, kiel? — demandadis lin Jastrebov.

— Ja ĝuste kiel ĉe Gogol en la «Palto», — vigle respondadis Ŝtub, — «ĉio estis plene kudrita sur silko, per duobla eta kudrolinio, kaj tra ĉiu kudrolinio Petroviĉ poste trairadis per la propraj dentoj, elpremante per ili diversajn figurojn».

— Tie vi ridos, knabeto, — nedifinite timigadis Antono Stepanoviĉ, — tie oni al vi tian humuron montros...

La tajloran arton Ŝtub lernis de fama tajloro-tajlisto, por kiu instrui estis, laŭ lia esprimo, «senprofite» eĉ kontraŭ ajna freneza mono, ĉar jam tute kapturnigajn monsumojn li prenadis pro individua kudrado por sia speciala klientaro hejme. Laŭ liaj propraj vortoj, «pri financaj inspektoroj li ridas», neniaj impostoj lin timigis, ĉar li «transmetas ilin sur la klienton» kaj restas «kun sia konstanta intereso». La instruisto de Ŝtub estis sufiĉe fia ulo de profesora aspekto, de kiu Aŭgusto Janoviĉ tamen prenis nemalmulte da utila, precipe en la senco de manieroj — ekzemple, li impone sidis sur la tablo en stranga pozo, submetinte sub sin la piedojn, klaketadis per la mezurbendo, mezurante ampleksojn de la mendanto, mallarĝigadis unu okulon kun malestime nekontenta mieno rilate al plenumita propra laboro, kun speciala danda svingo provizore kudradis sur la kliento, glatigadis kaj korektadis sur li, kaj faradis aliajn negravajn truketojn.

Kaj dum tuta libera tempo li legadis.

Legadis ĝis perdo de penspovo, ĝis sablo en la okuloj, ĝis kapdoloroj.

Li legadis ĉion pri faŝismo. Legadis pri la «Cionaj saĝuloj» kaj pri Hindenburgo, legadis pri profeta kapablo de Hitlero kaj pri Strasser kun Drexler, legadis pri Severing kaj pri la granda ludo de Schleicher, legadis Spengler-on kaj Rosenberg-on, legadis, memorfiksadis, esploradis, desegnadis sur papero skemojn de la faŝistaj organizaĵoj en Germanio, en Eŭropo, trans la oceano. Poste kun sama skrupulo kaj diligento li komencis esplori multajn aliajn detalojn de la nazia ŝtato, kaj fojfoje por longe enpensiĝadis pri tiu tempo, kiam tiu malhoma, malreala maŝino estos funkciigita.

Ĝuste dum tiuj monatoj Ŝtub tre maldikiĝis, kaj grizaj haroj komencis forte aperi sur liaj tempioj.

En marto al la akademiano de la naci-socialista partio, kiel foje lin nomis Jastrebov, alveturis Zosja. Certe, ŝi alveturis neatendite, por fari al li surprizon, sed la leteron kun la adreso de la edzo ŝi forgesis en Unĉansko. Nun li loĝis ne en gastejo, sed sur unu el stratoj Meŝĉanskaja, sur kiu nome — ŝi, certe, ne memoris. En la adresinformejo pri Ŝtub oni nenion sciis. Konatojn en Moskvo Zosja ne havis. Finfine, je la dua horo de nokto Zosja sukcesis telefoni al Unĉansko, sed la surdeta avino dormis, kaj la infanoj, kompreneble, la telefonon ne aŭdis. En la ĉefa telegrafejo la nokto pasis malrapide. Inter la kvina kaj la sesa horo de mateno oni ŝtelis de Zosja la saketon kun la pasporto kaj mono, tial al gasteja numero, kiun oni promesis al ŝi je la deka horo, esperi ŝi ne povis. Ĝuste ĉi tie ŝin ekvidis Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij, kiu revenis el iu fora eksterlando kaj estis telefonanta al la edzino en Unĉanskon.

— Neniam mi estis respektanto de virina saĝo, — en antikva maniero diris al ŝi la doktoro, — sed tiajn, patrino mia, dupinojn mi ankoraŭ ne vidis. Jen al vi mono — telefonu, kaj poste ni matenmanĝos, kaj mi veturigos vin al via edzo.

Zosja pro ĝojo laŭte ekploris: al ŝi ŝajnis, ke ĉio jam estis finita, sed nun ĉio rekomenciĝis. Ŝi telefonis al Unĉansko, eksciis la adreson de Ŝtub.

Matenmanĝi kun doktoro ŝi rezignis, tiel ŝi malpaciencis ekvidi la edzon. Ili veturis en taksio — Nikolao Eŭgenjeviĉ en nenio fidis tiun bluokulan, lumantan kaj rozvangan perdemulinon, li devis mem «enmanigi» Zosja-n al la edzo.

Ŝtub proponis al la doktoro trinki ĉe ili teon, Nikolao Eŭgenjeviĉ hastis, li same dum pli ol jaro ne vidis sian Ksenia-n Nikolajevna-n kaj Sanjon. En la pordo ili iomete parolis pri la ĵurnalo «Unĉanska laboristo», la doktoro naive supozis, ke Ŝtub plu tie laboras.

Kaj poste Aŭgusto Janoviĉ longe aŭskultis la malfeliĉan rakonton de malvarmiĝinta kaj elturmentita Zosja.

— Nu, ĉio estas en normo, — diris li, varmigante ŝiajn frostiĝintajn piedojn per siaj fortikaj, varmegaj manoj, — ĉio kiel ĉe homoj. Mi ja ĉiam sciis, ke mi edziĝis al frenezulino. Sed tamen pri kio vi pensis, kiam pakis la aĵojn?

— Pri tio, ke mi vidos vin.

— Vi ĉiam pensas ne laŭ la ordo, — riproĉis li. — Dum aliaj edzinoj kalkulas per fingroj la infanojn kaj la bagaĝon, vi ŝvebas en iaj nuboj. Kie mi nun trovos por vi la pasporton?

— Sed por kio mi ĝin bezonas?

Duontagon Zosja tradormis. Kaj, malferminte la okulojn, demandis:

— Kion vi ĉi tie faras?

— Nun mi kuiras por vi porkan kotleton, — penis eviti Ŝtub, — ĉu vi aŭdas, kiel ĝi bone siblas.

— Mi diras ne pri nun! — dormeme tirante sin, prononcis ŝi. — Vi ja komprenas, pri kio mi diras.

Li eksidis sur la randon de la lito, per klako elbatis cigaredon el skatolo kaj penseme prononcis:

— Zosja, ni ne parolu pri tio, ĉu bone? Vi ja scias, al malbona aŭ malnobla afero mi kaj vi ne kapablas.

Zosja eksidis en la lito. Kaj ŝia voĉo iomete raŭkiĝis, kiam ŝi demandis:

— Kaj al danĝera?

Ŝtub silentis, fumigante la humidan cigaredon.

— Dume tio ne estas kaj ne atendiĝas en proksima tempo, — finfine respondis li. — Tuj mi alportos al vi vian kotleton.

Nur kvar tagojn ŝi gastis ĉe li, kaj poste Tjanjon trafis morbilo, kaj Zosja devis forveturi al Unĉansko. Je tajloro luksa aŭ ekstra, kiel esprimis Jastrebov, Ŝtub instruiĝi ne sukcesis, instruiĝis je fanfarona tajloreto, sed ankaŭ tio taŭgis en urĝo de venantaj eventoj.

En aprilo de la kvardeka jaro, kiam Norvegio kaj Danio estis okupaciitaj de la germanoj, Ŝtub estis urĝe sendita en Odeson. Tiea ĉefa estro ekmalsanis, la viculo estis urĝe vokita en Moskvon. Ŝtub devis havi aferon kun grenadiste alta kamarado kun familinomo Dubov. Ne konsciante sin pro konfuziĝo pro falinta sur lin internacia responso kaj dezirante nur eliri el la bolakvo viva kaj en ĝi ne kuiriĝi, Dubov dum longa tempo nur snufadis, kvazaŭ en vaporbanejo, kaj poste, viŝante abundan ŝviton, ekparolis rapide:

— Mi estas persono malgrava, tiujn demandojn por mi povas decidi ekskluzive la direktivaj organoj. Unu aferon mi scias tute konkrete: nia amikeco kun Germanio estas afero ne ŝerca, mi esperas, ke vi memoras, kiel estas dirite en la historia dokumento...

Kaj Dubov laŭ la memoro citis...

— Minuton, — penis ĝentile interrompi la citaĵulon Aŭgusto Janoviĉ. — Ni havas senprokrastan aferon...

Sed haltigi la citaĵulon estis ne tiel simple.

Tiam Ŝtub ordonis:

— Silentu!

Dubov haltis sur duonvorto.

— Vi min per citaĵoj ne batu, — malvarme diris Ŝtub. — Vi la aferon diru, citaĵojn ankaŭ mi mem citi scipovas...

— Kaj kio pri la afero? — ektimis Dubov. — La afero odoras je diplomatiaj komplikaĵoj...

— Raportu ne viajn rezonojn, sed faktojn!

— Jes, bonvolu, jen faktoj: ni prenis la paraŝutiston apud la rumania limo, mi precizigas sur la mapo — ĉi tie. Sesdek kilometroj. Konsentu, la piloto tute povis perdi orientiĝon, li enflugis nur ĝis Kotovsko, kaj en nebulo, li asertas...

— Mi kontrolis, nebulo ne estis, — diris Ŝtub, malice admirante pri ektimo de la estro. — Estis ideala videbleco kaj ĉi tie, kaj super la teritorio de Rumanio.

— Sed vi ja komprenas, ili jam petis informon, kaj ĉi tien telefonis Schulenburg16 mem.

— Kial mem, kaj per tia kursivo? Faŝistaĉo, kanajlo, kia li estas por vi kaj mi «mem»? Kion vi respondis?

— Kiel ordonite — ni nenion scias, nenion aŭdis.

— Ĉu ĝuste?

Dubov tute ŝrumpis pro timo — nun ankaŭ tiu ĉi okulvitrulo al li ne kredas!

— Vi ja komprenas, — ree komencis li, penante distingi, kia birdo estas Ŝtub: ĉu alte flugas aŭ ne tre, nur subkaptas. — Vi ja komprenas, ni ĉi tie ne estas orientitaj, ni estas nur plenumantoj...

— ĈK-ano ne povas esti nur plenumanto. ĈK-ano devas pensi.

Precize post diurno la germana paraŝutisto, ne dezirinta diri eĉ sian familinomon, sidis antaŭ la ĈK-ano Ŝtub. Lipinte tason da kafo, li deŝovis ĝin kun abomenanta mieno.

— Tio ja estas lavakvo! — diris li.

— Ĉu vere? — en bona germana lingvo sincere miris Ŝtub. — Sed laŭ mi, estas kafo kiel kafo. Cetere, — aldonis li, — pri «Inturist»17 vi ne kalkulu. Ĉio ĉi finiĝis senrevene. Vi estas spiono, ni traktos vin kiel spionon...

La bela blonda bestio-spiono, trafinta ĉi tien «pro hazardo», silente ekrigardis al la tute civila, en amelita subvesto, aroma, ĝentile insista Ŝtub. Per kio li estas tiel nekapteble danĝera? Kion li sukcesis ekscii? De kie en li estas tiu trankvila, eĉ memcerta flegmo?

— Mi trinkus boligitan lakton, — tirinte sin, prononcis Ŝtub.

Tio estis tiel neatendita, ke la Fera Eriko, kiel nomiĝis la paraŝutisto en respektivaj listoj, eĉ malfirmiĝis. Kaj certe, Ŝtub rimarkis, kion kostis al la paraŝutisto tiu frazo. Tia senkulpa, tia simpla.

— Kaj ĉu vi ne dezirus trinki kune kun mi boligitan lakton?

Sed la paraŝutisto ne cedis.

— Por mi estas pli oportune paroli en la rusa, — diris Ŝtub. — Ĉu vi komprenas min?

La Fera Eriko ne povis scii, ke ĉion, kion li enfosis, Ŝtub elfosis kaj eĉ pli, jam sukcesis viziti tiun lokon, kie estis fiksita la sekreta rendevuo. Dum dudek tri horoj la konversacianto de la paraŝutisto ne manĝis, ne dormis, eĉ ne ekfumis. Dum kvardek minutoj li razis sin, prenis banon, alivestiĝis kaj elfumis tri cigaredojn. Erich Schwelenbach-Lutzow, la filo de pursanga arjano kaj grafino el rusa nobela familio de Nariŝkin-oj, komencis kompreni ruse.

— Konsideru, ke la ora fabelo finiĝis por ĉiam, — diris Ŝtub. — Idiotojn vi vidis, sed poste vi ilin ne renkontos ĝis la fino de via vivo, kiu, de vi dependas, povas esti tre mallonga, sed povas esti ankaŭ tre longa. Ĉio dependas de vi, kara Eriko, de via sobra prudento — ĝi ja ne estas fremda por la germanoj, — de via scipovo kompreni la cirkonstancojn. Vi flugis ne en Rumanion. Vi flugis ĉi tien, baptano Sjasenko vin atendis. Li estas ĉi tie — vi ja komprenas: ni scias eĉ pli multe, ol vi. Vi bakiĝis. Plene. Esperi al tio, pri kio oni vin instruis, ne havas sencon. Schulenburg estis kontentigita per niaj klarigoj: vi dronis en marĉo. Ĉu vi komprenas? Ja ekzistas tute neatingeblaj marĉoj. Tio estas laŭ niaj supozoj, ke vi dronis, sed vi povus ankaŭ ne droni; sed vi pereis — tio jam estas certa. Eble, ni poste trovos vian kadavron. Tio estas aŭ vere via, kion vi apenaŭ deziras, aŭ simple restaĵoj de iu homo — ĉi tie same multo dependas de vi. Mallonge: «vi malgajnis, subkolonelo Schwelenbach» — tiel oni parolas en tiuj libroj, kiuj edukis vian intelekton. Vi malgajnis, subkolonelo, vian ludon same, kiel la faŝista nesto jam komencis malgajni sian ludon...

— Ĉu komencis?

— Jes. Komencinte la militon kontraŭ ni...

— Sed ni ja...

— Ĝuste pri ĉio ĉi vi al mi rakontos. Prepariĝu. Forgesu la legendon, per kiu oni vin provizis ankaŭ por tiu ĉi okazo. Mi ekscios la veron.

Erich Schwelenbach-Lutzow ekparolis. Li paroladis kaj en Odeso, kaj en Moskvo. Li paroladis kun ĉiu tago ĉiam pli kaj pli detale. Konversaciadis kun li precipe Jastrebov, kaj Ŝtub aŭskultadis. Li devis ekvidi vivan faŝiston, kaj li lin vidis. Li devis kompreni, kio estas tio, kaj iom post iom estis komprenanta. Li devis eksenti la fremdan por si vivordon, aŭdi vortetojn, «slangeton» de la hitlera «ora junularo», penetri en ĉion ĉi, por, kiam venos la horo, ne konfuziĝi, ne trafi en staton de nur leginta homo, por adaptiĝi al la praktika, ĉiutaga vivo tie. Kaj tio estis ne tiom simpla, la nombrilo de la tempo klakadis senkompate.

Ili ambaŭ eĉ estis loĝigitaj kune. En la pli granda ĉambro staris piano. Fojfoje Schwelenbach-Lutzow muzikis. Tio estis pecoj de iaj huliganaj faŝistaj kantetoj, io moda el la berlina varieteo, strofo el larma romanco pri aviadisto — tio, kion eblis fajfi, gladante manikon de uniformo. Taŭgis ĉio. Kaj nomoj de interstratoj, kaj prezoj de subŝtofoj, kaj la genealogio de la ĉefo de la firmao de multekostaj militaj drapoj, hazarda kompano de la patro de Schwelenbach-Lutzow, taŭgis anekdotoj, cirkulantaj en rondoj de Lufthansa, taŭgis ŝercoj, — ĉio estis utila al la giganta memoro de Ŝtub.

La dimanĉon, 22-an de junio18 Ŝtub renkontis tre malproksime de sia patrujo. Li iris maldekstre de la mastro de metiejo «Ĉio por niaj militistoj», iris iomete malantaŭe je duonpaŝo kaj kune kun ĉiuj kriegis la kanton pri la granda militiro:

Strebas ni militiri al la Orient',
Por la tero al la Orient', Orient'!
Tra herbejoj, kamparoj,
Kaj tra valoj, arbaroj,
Por la tero — al la Orient'!

Poste li multon travivis kaj trasentis, tiu «laborema kaj diligenta, honesta kaj stulteta, ĝentila kaj akurata tajloro» Ŝtub. Sed tian strangan tagon li neniam plu travivis, kiel tiu longa tago kun biero kaj sangokolbasoj, kun kantoj kaj cigaroj kaj kun pensoj, de kiuj li ne povis liberiĝi. Kaj poste venis ĉiutaga vivo, kiam ajna sekundo povis esti por li mortiga. Litere ajna. Sed laŭ la aspekto li estis la plej trakvila homo en la metiejo «Ĉio por niaj militistoj». La mastro tre laŭdadis tiun germandevenan latvon. Li eĉ fieris pri li. Kaj fidis lin, kiel neniun alian. Ŝtub eĉ veturadis al loĝejoj de generaloj, prenadis mezurojn, surprovadis vestaĵojn, riverencadis, humilege dankadis, kaj ĉiuj estis pri li tre kontentaj, eĉ oficiroj de la ĉefstabo, kiuj babiladis ĉe tiu stulta malaltulo kun pingloj en la buŝo.

La tajloreto iĝis tajloro «kun titolo», la metiejo iĝis malplena, la Orienta fronto bezonis soldatojn en multe pli granda kvanto, ol tio estis supozata en la komenco de la granda militiro «por la tero al la Orient', Orient'!». Kaj Ŝtub estis plene liberigita de militservo ne nur pro la malbona vidado. Precipe oni ne tuŝis lin, ĉar lia laboro plaĉis al iuj generaloj...

Zosja laboris kiel estro de la Unĉanska urba biblioteko, ricevadis monon laŭ Ŝtub-a soldatesto kaj fojfoje mallaŭte ploradis — al ŝi ŝajnis, ke ŝi ricevas pension, kaj Ŝtub estas antaŭlonge mortigita kaj enterigita en amastombejo. Leteroj de Aŭgusto Janoviĉ ne estis, fojfoje skribadis iu Jastrebov, antaŭ la subskribo ĉiam staris — «malnova kamarado de via kara edzo». En tiu «kara» de nekonata homo estis io varmiganta la animon kaj esperdona.

Poste la germanoj trabatiĝis al la dekstra bordo de Unĉo. La kvieta, humila, bluokula, nekredeble distriĝema kaj bonkora Zosja montris subite konatajn de neniu trajtojn de la karaktero. En mallonga kunveno en la legosalono de la biblioteko Zosja Ŝtub deklaris, ke ĝis la «valoraĵoj de la libraro» estos evakuitaj, ĉiun forlasintan la bibliotekon ŝi opinios dizertinto.

La bibliotekaj knabinoj kaj maljunulinoj rigardis al sia estrino, kiel al frenezulino. «Junkers»-oj jam estis ĵetantaj bombojn sur la urbon, el la transa bordo oni pafadis el kanonoj, kion eblis evakui, kian libraron?

Tamen Zosja atingis la sian. Ŝi mem per la mallertaj, malfortaj manoj najladis kestojn kun libroj, skribadis sur la nerabotitaj kestoj per mazuto la destinlokon, dum tagnoktoj ne eliradis el la biblioteko, dormadis ĉi tie kun Tutunjo, Tjanjo kaj Alĉjo, en la kahela forno kuiradis al la infanoj kaĉon. Poste estis ankoraŭ unu kunveno — la fina. La maljunulinoj kaj knabinoj — bibliotekaj laboristinoj, kiel ili nomiĝis proze, aŭ «pilotoj de libraj oceanoj», kiel pri ili oni esprimadis poezie, — rigidiĝis en atenda silento: kion ankoraŭ «elpensos» ilia estrino. Sed Zosja silentis iom, suspiris kaj diris:

— Ni forsendis niajn librojn. Ja la faŝistoj ilin forbruligus! Kaj nun la libroj veturas...

Estis tute sensone en la legosalono.

— Veturas! — ripetis Zosja. — Veturas niaj libroj...

Ŝiaj bluaj, malgajaj okuloj rigardis ien en malproksiman foron, kaj ĉiuj ekrigardis samtien, sed tute nenion vidis, krom portreto de Ostrovskij. La portreto estis en ora kadro. Eble, ŝi ordonos paki la portretojn? Sed Zosja pri la portretoj nenion diris, afereme adiaŭis ĉiujn kaj deklaris al sia personaro, ke ĉiuj estas liberaj.

Ŝi forveturis kun la infanoj en la lasta trajno, kiun forsendis Aglaja Petrovna Ustimenko.

Evakuita, Zosja terure mizeris. Ŝiaj scioj de la biblioteka metio ĉi tie estis necesaj al neniu, la scipovo rekomendi libron, direkti komencantan leganton al ĝusta vojo, la talento de amo al tiuj trezoroj, kiuj estis kaŝitaj en libroj, la bonega gusto, — kiun tio koncernis en tiuj neelteneble malfacilaj tempoj? Kaj eĉ bona biblioteko ĉi tie ne estis, estis nur biblioteketo. Kaj Zosja komencis labori kiel vartistino en orfejo, same kiel laboris multaj patrinoj. Tamen same, sed alie! Ŝia ĉefa tasko iĝis lukto kontraŭ la «sankta patrineco», tio estas kontraŭ patrinoj, kiuj kaŝe nutradis siajn infanojn je la konto de aliaj — «senpatrinaj», kaj eĉ aĉetadis al siaj infanoj apartan manĝaĵon kaj nutradis ilin aparte. Do, kontraŭ ili, kontraŭ tiuj «amantaj» patrinoj, Zosja komencis senkompatan batalon, komencis tial, ke ŝi ne kapablis kaj ne povis en tiuj plagaj tempoj distingi fremdajn infanojn disde la siaj kaj eĉ preferi la siajn, kiuj estis kun la panjo, al la aliaj, kies panjoj, eble, jam pereis.

Malfacila estis por la humila Zosja tiu batalo.

Se ŝi almenaŭ estus bona kaj neanstataŭigebla vartistino — tiam estus pli facile. Sed ŝi estis kvankam laborema, sed distriĝema kaj mallerta ĝis tio, ke pri ŝi la patrinoj, okupintaj la «gvidajn» postenojn en la orfejo, eĉ anekdotojn rakontadis kaj ne mensogis, kun Zosja ĉio povis okazi: ŝi konfuzadis jam lavitajn infanojn kun nelavitaj, manĝintajn kun nemanĝintaj, ne povis memori nomojn de siaj multenombraj edukatoj, pri sanaj skribadis al iliaj foraj gepatroj, ke ili ekmalsanis, pri la malsanaj — ke ili estas en plena ordo, ŝi venigis al la infanoj «severe malpermesitan», tamen scipovantan rideti hundon, loĝigis ne malpli «malpermesitajn» musojn, ĝenerale atingis tion, ke per kunaj penoj de la «gvidantaj» patrinoj ŝi estis elpelita el la posteno de vartistino. Tiel por la «sankta patrineco» estis pli libere nutri ĝuste la siajn, «karno el karno», infanojn, por ke la «fremdaj», ŝovinte la fingron en la buŝon, elmalproksime rigardu al la rito de «alnutrado». Kaj Zosja estis «transĵetita» en la kuirejon, kie ŝi trovis sin. Ĉi tie ŝi senŝeligadis terpomojn, trenadis sakojn, dishakadis kaj sekigadis brulŝtipojn, elfosadis cindron el la vorema forno. Ĉi tie nenion eblis konfuzi, kaj ĉi tie la patrinoj ĉesis ŝin subpremi. Kaj en noktoj restadis tempo por libroj.

Ial ŝi inklinis tiutempe al antikva historio. Legante pri Aventino kaj Kapitolo, kien leviĝadis Aŭgusto, Pompeo kaj Julio Cezaro, ŝi imagadis, kiel en la tiea ĉielo muĝas nun anglaj bombaviadiloj. Kaj apud la temploj de Izisa kaj Oziriso, kie Kleopatra festenis kun Marko Antonio, vidiĝis al ŝi ial la longe atendata dua fronto, ne «lokaj bataloj», sed ĝuste la dua fronto, kiu permesos ripozi al ŝia Ŝtub kaj aliaj centoj, miloj kaj eĉ milionoj da niaj soldatoj kaj oficiroj. Kaj la eksaj posedaĵoj de la reĝino de Ŝeba ŝajnis al ŝi konvena bazloko, kaj la ruinoj de Kartago povis taŭgi por paraŝuta descendo, kaj la insulo Kos en la Arkipelago same taŭgus por disvolvo de vera milito fare de la aliancanoj, ne vane tie flugis la unuaj aeronaŭtoj — Dedalo kaj Ikaro.

— Ruza vi estas, Winston, — flustradis ŝi, pririgardante la mapon, kiun ŝi tenis sub la kuseno, — kaj vi, Ike, estas ruza19. Atendas-atendadas, ladviandon al ni sendas! Do bone!

En noktoj ŝi komandadis la aliancajn armeojn, elpostenigadis ĉiujn iliajn marŝalojn kaj sendadis tien ial siajn ŝatatajn Ĉujkov-on kaj Rokossovskij-on20, «kiujn eblas fidi». Kaj certe, Ŝtub-on. Se li estas viva.

Ke li estas viva — ŝi, tamen, neniom dubis. Ŝtub ne povis morti, ĉiuokaze — morti definitive. Tiel opiniis Zosja.

Jes, li estis viva. Li ricevis ordenon «Lenino», poste «Ruĝan Standardon», poste «Patrujan militon» de la unua grado kaj ankoraŭ Lenin-ordenon. Pri tio skribadis al ŝi per la diligenta skribmaniero Jastrebov, kiun ŝi eĉ neniam vidis.

La sama Jastrebov vokis ŝin por intervidiĝo kun la edzo je du monatoj antaŭ la Tago de la Venko, kiam Ŝtub estis tuj revenonta sur la teritorion de nia armeo. Okazis, tamen, tiel, ke la reveno de Ŝtub iris tute malglate, ĝi preskaŭ kostis al li la vivon. Alfluginte al la edzo sur aviadilo, Zosja trovis lin jam en hospitalo. Ŝtub-on tordadis neelteneblaj doloroj. Kiam ŝi eniris al li, li kuŝis sola en malgranda alta blanka ĉambro, nerekoneble maldikiĝinta; de la vizaĝo restis solaj okulvitroj. Al ŝi ŝajnis, ke li mortas.

— Ne, — diris Ŝtub, — kaj eĉ ne intencas.

— Ĉu tio estas nur gratvundo? — demandis Zosja tra larmoj.

— Kiel delonge mi legis neniajn librojn, — suspiris li. — Kaj el kie estas tio pri la gratvundo?

— Mi ne memoras, — penante reteni larmojn, diris ŝi. — Mi tute ne scias.

Kaj ŝi petis:

— Prenu min al vi. Mi petas. Mi ne plu povas.

— Kien? — mordante la sekiĝintajn pro febro lipojn, interesiĝis li.

— En vian fronton.

— Mi ne havas mian fronton, — kvazaŭ spritis li. — Ĉu vi komprenas, Zonjo? Nenian propran fronton mi havas.

— Ne ridinde! — diris ŝi.

Sed li ja ne intencis diri ridindaĵon. Kaj ne spritis. Li diris la veron, li ĉiam al ŝi diradis veron aŭ nenion.

— Tio estas neelteneble terura, — flustris ŝi. — Mi ne plu povas disiĝi kun vi.

— La afero, Zonjo, temas pri vivo kaj morto de la homaro, — ĉirkaŭlekante la sekiĝintajn lipojn, kvazaŭ voĉlegante libron, per glata voĉo ekparolis li. — Tjanjojn kaj Tutunjojn, ne dirante eĉ pri Alĉjoj, oni neniigas per miloj en gasumejoj, — ĉu vi povas al vi tion imagi, amantaj patrinoj kaj amegantaj edzinoj? «Ĉu esti aŭ ne esti» por la homaro sur la tero — ĉu tiel demandis la maljuna Ŝekspiro?

— Sed kial nome vi? — demandis ŝi tion, kion demandadis la edzinoj.

— Tial, ke ĉiuj, — apenaŭ aŭdeble respondis li.

En tiu senfine longa vespero Ŝtub dufoje senkonsciiĝis, kaj dufoje ŝi vidis seriozajn, eĉ nepenetreblajn vizaĝojn de doktoroj. En la dua fojo Ŝtub-on oni forveturigis en la operaciejon.

Ĝuste tiam, post duhora operacio, aŭdis Zosja la teruran vorton «mortis», prononcitan de la kirurgo, ĝisfine elturmentita de laco kaj konscio de propra senforteco; kaj samtiam, ankoraŭ post kelkaj horoj, okazinta en tiu hospitalo iu eksperimenta «reviviga» brigado revenigis Aŭguston Janoviĉ-on el la transmondo.

— Bonvolu ĉesi paroli, — ordonis al ŝi la ĉefa doktoro. — Li ne devas maltrankviliĝi. Sidu kviete kun li, li dormetu. Li vin eĉ ne rimarku.

Kaj kie li estis vundita, kaj kiel tio okazis, neniu ĉi tie sciis, kaj li, kompreneble, ne diris.

Post kelkaj tagoj, kiam al li iĝis pli facile, Zosja trovis en lia ĉambro per io treege deprimitan grandegan lipharan kapitanon kun vindita kapo. Jam trans la pordo ŝi aŭdis, kiel tiu pri io pardonpetis kaj pentis per malvarmuma, nazkatara voĉo.

— Lasu min, kapitano, — diris responde Ŝtub. — Mi ja ne estas tiu idioto, kiu kapablas pensi, ke ĝuste vi, Kraĥmalnikov, deziris mian morton. Al mi ŝajnas, vi devis ĝoji, ekvidinte min...

— Sed mi vin ne rekonis.

— Kaj mi vin tuj rekonis — laŭ la grandeco kaj laŭ la voĉo.

— Sed vi ja ne pensis...

— Kion mi povis pensi en tiuj sekundoj? Nur tion, ke vi ne scias, kiu mi estas kaj por kio mi rampas el ilia teritorio...

Kaj, gaje ŝanĝinte la temon, Ŝtub diris:

— Konatiĝu, kapitano. Tio, Zosja, estas kapitano Kraĥmalnikov Elio Aleksandroviĉ.

— Ĉu mi povas transdoni al vi saluton de via edzino kaj... ŝajne, Aleksaĉjo?

— Aleĉjo, — korektis Kraĥmalnikov. — La nomo de mia filo estas Aleĉjo.

— Ni tie kune estis evakuitaj en Blanka Ravino, — rakontis Zosja. — tie estas tre bone. Kaj kun nutrado, kaj kun loĝado. Kaj la loka popolo estas tre afabla. Ĝenerale, bonege.

Ŝtub aldonis:

— Ne pli malbone, ol en la paca tempo.

— Certe, malfacilaĵoj okazas, — diris Zosja.

— Sed ili estas ne karakteraj, — helpis al ŝi Ŝtub. — Kiel regulo — ĉio estas bonega. Kiel escepto — bona.

Li premis la manon de Kraĥmalnikov kaj diris per kontenta voĉo:

— Mi ĝojas, ke mi renkontis vin ĝuste ĉi tie.

— Kaj kie do vi supozis min renkonti? — incitiĝis la kapitano.

— Ne koleru. Vi ja komprenas mian penson.

Kiam Kraĥmalnikov foriris en sian ĉambron, Zosja preskaŭ laŭvorte ripetis la frazon de Ŝtub:

— Kiu do vi estas, Aŭgusto, kaj kial vi rampis el ilia teritorio?

Ŝtub ĵetis al la edzino longan gajan rigardon.

— Mi estas skolto, — diris li, — kaj rampis el la faŝista teritorio.

Ree Ŝtub ne mensogis. Ĉio estis preskaŭ tiel. Preskaŭ tute tiel.

— Ĉu vi glutis? — demandis li iom poste.

— Kaj ĉu iam vi al mi rakontos ĉion?

— Apenaŭ, — malrapide respondis Ŝtub. — Mi penos tiun «ĉion» forgesi. Ju pli baldaŭ, des pli bone. Aŭ eble, saĝaj sciencistoj inventos ian ŝaltilon, por turni ĝin kaj forigi iujn trudiĝemajn rememorojn. Prefere vi rakontu pri vi...

Mirinde, kiel li ŝatis aŭskulti ŝian galimation, kiel atentis ajnan stultaĵon, kiu okazadis al ŝi, kiel ridis pri ridinda kaj koleris pri tiuj, kiuj ŝin ofendadis. Tamen, ŝi neniam plendis. Tiel okazadis, ke la vivo en la evakuado estis por ŝi multe pli malfacila, ol por aliaj militaj edzinoj kun infanoj.

— Mi nenion komprenas, — diris li, aŭskultinte ŝin iomete. — Kial do oni vin prenis en la policon?

— Tial, ke komerci per vodko kontraŭ spekulaj prezoj estas malpermesite — jen kial...

— Kaj ĉu vi komercis kontraŭ spekulaj prezoj?

— A ha, per spekulaj. La feltbotoj de Tjanjo tute truiĝis, la infano ne havis en kio eliri sur la straton. Kaj mi decidis aĉeti feltbotojn kontraŭ freneza mono de spekulistino, sed de kie preni monon?

— Vi povus prirabi iun! — konsilis Ŝtub.

Kaj tiam subite ŝi al li ial ĉion rakontis, ĉion de la komenco ĝis la fino: pri la «amantaj» patrinoj kaj pri tio, kiel ŝi bataladis kontraŭ ili, pri tio, kia ŝi estis fuŝulino kaj ĉion konfuzadis, pri sia vivo en la kuirejo, pri militaj orfoj kaj pri orfeco en ilia orfejo...

Ŝtub subite interrompis ŝin:

— Ĉu vi aŭdis pri Betalo Kalmikov21? — demandis li.

— Nu, aŭdis.

— Do, li pri vi diris.

— Kiel li povis pri mi diri, se ni eĉ neniam renkontiĝis, — kontraŭis la naiva Zosja. — Mi lin eĉ neniam vidis.

— Aŭskultu! — ordonis Ŝtub kaj, streĉiĝinte por momento, funkciigis sian memoron, kvazaŭ ĝi estis maŝino: — «Ĉe socialismo, — kvazaŭ laŭ libro voĉlegis Ŝtub, — ĉiu patrino devas senti sin patrino de ĉiu infano kaj ĉiu patro devas senti sin patro de ĉiu infano en la lando, kie en ĉiu plenaĝulo ĉiu infano devas senti patron aŭ patrinon».

— Mirinde! — kun kvieta admiro diris Zosja.

— Do vi estas tia.

— Ne diru stultaĵojn, — eĉ ofendiĝis Zosja.

Kaj poste ŝi demandis:

— Ĉu tiel estos, kiel via Kalmikov diris?

— Ja por kio ni militas? — respondis Ŝtub.

Finkuraciĝadis li ĉi-foje en Moskvo. Ĉi tie Zosja konatiĝis finfine kun Jastrebov, kiu ordonis al ŝi voki la infanojn kun la avino kaj loĝigis ilin en hotelo «Uralo», en luksa ĉambro kun litoj, seĝoj kaj komodo. Kaj ili havis kuponojn por trifoja nutrado, kaj la infanoj ĉiuminute kriadis, ke tempas iri «en la restoracion», kaj la avino aĉetadis per la kuponoj neaŭditajn delicaĵojn, kaj akvon por lavado de la infanoj ne necesis varmigi en gisvazo: Tjanjo kaj Tutunjo sidadis en bankuvo, kaj solida Alĉjo preferadis la Sandunov-an banejon. En Moskvo Ŝtub-on trovis ankaŭ Serĉjo Kolokolcev, pri kiu Aŭgusto Janoviĉ pensis, ke li antaŭlonge pereis. Ili renkontis la finon de la milito kune kaj same kune sepultis la maljunan Jastrebov-on, mortintan monaton post la Tago de la Venko. Post la ĉerko de la «avo», kiel nomadis lin la ĈK-anoj, iris multaj civilaj homoj. La tago estis serena, la suno ludis sur oro de epoletoj de la militistoj, sur radrondoj de la afusto, sur kiu estis veturigata la korpo de la generalo, sur batalaj ordenoj de la skoltoj, sur steloj de Herooj.

— Trankviliĝu, Serĉjo, — diris al Kolokolcev Ŝtub, — la «avo» ĝisvivis sian tagon. Rememoru, kion mi al vi rakontis. Li ja sciis, ke estos milito kontraŭ Hitlero. Li avertadis. Kaj li ĝisvivis la venkon. Pri tio, kio estos poste, li ne pensis, li ĝuste tiun tagon deziris vidi. Kaj vidis.

Ricevinte nomumon en Unĉanskon, Ŝtub prenis kun si Serĉjon Kolokolcev-on, en tiu demando oni estimis lian peton. Antaŭ la forveturo ili ankoraŭfoje vizitis en hospitalo Gnetov-on — li sukcesis trafi sub mitralan pripafon de iuj «Werwolf»-oj jam post la Tago de la Venko.

— Ĉu vi alveturos al mi en Unĉanskon? — interesiĝis Ŝtub. — Jen Serĉjo veturas, eĉ pri sia kara Novosibirsko ĉesis lamenti.

Gnetov kuntiris la brovojn:

— Oni minacas elpeli min al invalideco, — diris li obtuze. — Kvazaŭ iajn paroksismojn mi havas. Kaj la brako estas malbona.

— La paroksismojn oni kuracos, kaj la brako — nu, kion diri... Por ĈK-ano plej gravas la kapo, — diris Ŝtub. — Kaj via kapo, Viktoro, estas bona, komprenema...

El la hospitalo Ŝtub kun Kolokolcev ekveturis serĉi kudromaŝinon. Al Aŭgusto Janoviĉ aperis ideo en libera tempo prikudri la familion. Kudri dum la jaroj de la milito li kutimiĝis eĉ por kapricaj germanaj generaloj, des pli facile estos kudri por Alĉjo aŭ Tutunjo. Ilin li ja kontentigos. Kaj por Zosja li kudros kostumeton, kian li vidis sur amikino de unu arjano en Prago. Jam tiam li pensis, kiel tio konvenus al la bluaj kaj gajaj okuloj de Zosja. Sed ĉu li sukcesos fari roversojn — tio estas ne uniforma kudrado, alia laboro...

— Pri kio vi enpensiĝis, kamarado kolonelo? — demandis lin Serĉjo, kiam ili trenis en la gastejon la kudromaŝinon.

— Pri kudrado por damoj, — serioze kaj trankvile respondis Ŝtub. — Necesas literaturon pri tiu temo trarigardi.

En la koridoro de la vagono, kiu portis la kolonelon Ŝtub kun la familio en Unĉanskon, en iu malfrua vespero, kiam li kaj Zosja staris tie, priblovataj de freŝa vento, Aŭgusto Janoviĉ subite mallaŭte ekkantis en la germana:

Strebas ni militiri al la Orient',
Por la tero al la Orient', Orient'!
Tra herbejoj, kamparoj,
Kaj tra valoj, arbaroj,
Por la tero — al la Orient'!

— Kio estas tio? — timigite demandis Zosja.

— Tiel, galimatio, — respondis li kulpe. — Tion nazioj kantis dum la milito.

— Kara mia, amata, kion vi eltenis, — flustre diris Zosja. — Mi nur nun divenis. Mi nur nun ĉion fine komprenis. Pardonu min, ke mi rakontis al vi pri la feltbotoj, pri ĉiuj ĉi stultaĵoj. Ĉu vi pardonis?

Li silente brakumis ŝin per unu mano, sian helokulan Zosja-n.

— Ĉu vi rakontos al mi? — demandis ŝi.

— Mi ĉion plene forgesis, — respondis Ŝtub. — Ĉion al la diablo, al la diabla avino.

— Sed la kanton ja vi memoras?

— Nur hodiaŭ memoris. Kaj nun ankaŭ ĝin forgesis.

— Sed ĉu vi ankoraŭ ion memoras?

— Mi bone kudras generalajn uniformojn, bonege purigas piedveston, scias ĉiujn sekretojn de ardigita gladilo, nemalbone tondas kaj razas, mi konas, kio estas masaĝo de vizaĝo. Sed la ĉefa tamen estas uniformoj.

— Ĉu vi nenion deziras rakonti al mi?

— Mi ĉion ĉi abomenas, Zonjo. Eble, post tempo, en emeriteco, mi «dividos» kun junularo iujn «rememorojn», spicitajn per modesta mensogo. Rememorantoj, laŭ mi, nepre mensogas. Kaj nun min naŭzas pensi pri tio.

En la vagono en tiu nokto Zosja vidis, kiel dufoje li vekiĝis, blinde kaj rapide fiksrigardis en la bluan krepuskon de la kupeo, prilumita per noktolampo, serĉis la okulvitrojn kaj, ne sukcesinte surmeti ilin, ekdormis denove per streĉita, ŝtona dormo. Tiel li dormadis ĉiam, dum longaj jaroj, kvazaŭ enfaladis, sed tamen ĉion aŭdis. Dormadis duone.

— Sed tio ja estas nepensebla, — diris al li foje Zosja.

— Ĉu mi iru al doktoro?

— Certe.

— Ĉu vi scias, kion diros la plej saĝa el ili? Li diros — promenu antaŭ nokto, kaj pli multe. Ne fumu. La vespermanĝon fordonu al malamiko — el la proverbo. Nu, skioj, gimnastiko. Poste — pri spicaĵoj, fumaĵoj, grasaĵoj...

«Literaturon» pri temo pri kudrado por damoj Ŝtub trovis, sed pri «individua kudrado» en Unĉansko li okupiĝadis malmulte. Unue, tro malmultis libera tempo, due, malmultis ŝtofo, por kiu mankis mono, kaj trie, Alĉjo eĉ blankiĝis pro malfeliĉo kaj ofendiĝo, kiam ekvidis sian patron, vigle kudrantan per la pieda kudromaŝino jaketon por Tutunjo.

— Nu tio jam!.. — ekkriis Alĉjo kaj sufokiĝis.

— Kaj kio? — ekbrilis al li per la okulvitroj la patro.

— Mi imagas al mi: Kovpak... Verŝigora... aŭ Medvedev... aŭ Zaslonov22... Ne, tio estas eĉ neimagebla...

Sed tamen li iom post iom prikudris ilin ĉiujn kaj eĉ Alĉjon. Li havis «linion» kaj eĉ ian «propran manieron», kiel asertadis Zosja, al kiu nur ŝajnis, ke tiu «maniero» estas iomete tro «fundamenta». Ŝtub silentis, sed komprenis, en kio estas lia embaraso: li tro trejniĝis sur generalaj uniformoj kun ties «furnituro», por bone kudri malpezan kostumeton por tia subtila estaĵo, kiel Zosja. Komprenis tion ankaŭ Serĉo Kolokolcev.

— Ne ĉagreniĝu vi, kamarado komisaro, — diris li foje al Ŝtub, — ni prefere ludu ŝakojn. Kaj la maŝinon eblas kovri per tablotuko, kaj ĝi estos kvazaŭ tableto, eĉ eleganta...

La maŝino estis kovrita.

Nun sur ĝi staris telefono, kaj al tiu telefono, subtenante la fendintan ripon per la manplato, aliris Ŝtub kaj tra deĵoranto mendis Kurskon — la Departementon, kaj poste la loĝejon de majoro Bodrostin, por ke li telefonu al la estro. Poste li altrenis la kudromaŝinon pli proksime al la lito kaj ankoraŭ elfumis cigaredon — jam estis tagiĝo, aŭdeblis, kiel la infanoj estis forirantaj en la lernejon, kiel Tjanjo ne deziris surmeti galoŝojn, kaj Tutunjo serĉis «enmetaĵon».

— Nu la verda, nu mia ja! — koleris ŝi.

— Ĉu vi denove ne dormis? — demandis Zosja, enŝoviĝante en la ĉambron de la edzo. — Vi denove fumadis dum la tuta nokto, ĉu?

En la loĝejo la hundoj estis pelantaj la katinon, tiu siblis kaj rebatadis per la ungegoj.

— Eksilentu, alie mi ĉiujn fordonos al senfeligejo! — kriis al ili Zosja.

Sed ili ankaŭ ŝin pribojis — neniu ĉi tie timis iun ajn.

— Kio estas bona ĉe vi, tio estas silento kaj ordo, — diris Ŝtub. — Vere eblas ripozi korpe kaj anime.

— Mi kurus en la bibliotekon, — diris Zosja. — Jam hieraŭ novaj libroj venis. Estas interese rigardi.

La okuloj de Zosja avide briletis.

— Kaj vi ĉi tie kuŝos, — petis ŝi, — tiel bonete. Ĉu bone, Aŭgusto?

Por sano ŝi estis ĉirkaŭmordanta brasikstumpon, ne finmanĝitan de Tutunjo. Ŝi nutriĝadis precipe per tio nemulta, kion nefinmanĝadis la infanoj.

— Bone, — diris Ŝtub, — iru trankvile, mi kuŝos. Prenu la kremon de via biblioteko. Sed, se eblas, ne dronu en libroj ĝis vespero.

— Ĉu vi spritas? — demandis Zosja.

Ŝi foriris, longe eksonoris la telefono. Al Ŝtub oni konektis Kurskon. Platono Zemskov aŭ lia samnomulo (Ŝtub kolere ridetis) troviĝas ĉi tie, en la distrikta domo de invalidoj de la Patruja milito, en kiu nome — ne estas precizigite.

— Kaj precizigi — ĉu vi estas malsanaj? — interesiĝis Ŝtub.

La aŭdeblo estis malbona, el Kursko oni kriis:

— Vi estas aŭskultata. Ha lo, ha lo!

— Kaj la fratino de Zemskov kie estas? — kriegis Ŝtub. — Ĉu kun li?

Iom poste la aŭdeblo iĝis pli bona, sed la kamarado, kiu estis «informita», jam foriris. Tiu, kiu nun prenis la parolilon, konsilis prefere sendi sian reprezentanton.

— Atendu, li alveturos! — sciigis Aŭgusto Janoviĉ.

Eltrinkinte la alportitan de Zosja teon kaj manĝinte pro la malsano sandviĉeton kun la «infana» lardo, Ŝtub, ĝemante, okupiĝis pri malfermado de la pordo. Unue oni alportis gazetojn, poste dikega ino venis kun lakto, kaj Ŝtub ne sciis, kiom preni por hodiaŭ. Poste oni venis el «Elektrokurento», kaj la ripo doloris, kaj eĉ la kapo turniĝis pro la sendorma nokto. Finfine venis Tereŝĉenko, kaj nun jam li malfermis la pordon al Serĉjo Kolokolcev, kun kiu Ŝtub fermiĝis en sia ĉambro. Parolis ili longe.

— Tio ne prokrasteblas, — diris Ŝtub, kiam Serĉjo ekstaris. — Tuj okupiĝu pri Okajomova, sed singarde, ne timigante per io la maljunulinon. Ŝi tuj komprenu, ke la afero koncernas helpon al sovetiaj patriotoj, sed ne reprezaliojn. Kaj jam hodiaŭ — en Kurskon. Kun Bodrostin mi parolis, li eĉ ĝojas, ke de li tiu historio foriras. Kio koncernas Ustimenkon Aglaja-n Petrovna-n, do mi persone estas konvinkita, Sergio, ke ne povis ŝi transiri al la faŝistoj.

— Klaras, kamarado kolonelo, — brilante per la okuloj, diris Kolokolcev. — Do, mi tuj komencas, senprokraste!

— Komencu, Serĉjo.

— Ĉu estos batalo?

— Ja nepre, — fintrinkante la malvarmiĝintan teon, diris Ŝtub. — Laŭ ĉiuj signoj — estos batalo. Ĉu vi memoras nian konversacion en la garaĝo pri Dzerĵinskij?

— Ĉu pri la punanta glavo?

— Ĝuste. Ja ankaŭ nun multaj opinias, ke ni estas nur punanta glavo. Sed ni estas pli larĝaj, pli profundaj, pli utilaj. Maljustaĵoj same estas nia afero, por ilin likvidi kaj puni la kulpulojn pri diskreditigo de la Soveta potenco. Ĉar ĉiu historio kun senkulpa kondamnito makulas nian potencon.

— Kaj kiu en tiu historio estas senkulpa kondamnito?

— Ja almenaŭ Postnikov. Li eble monumenton meritas, sed li estas opiniata perfidulo. Ja ĉiu perfidulo estas poento por la kontraŭulo. Sed heroo, des pli sola, de neniu subtenita, kun neniu ligita, heroo pereinta, al ni, vivuloj, faras helpon kaj subtenon.

— Klaras, — diris Kolokolcev. — Du, ĉu vi permesas al mi tuj veturi al Kursko?

Li leviĝis, alta, fleksiĝema, svelta.

— Sukceson, — diris Ŝtub, kiel diradis iam en la milito, en ilia milito sen fronto, adiaŭante kun sia kaŝkuriero. — Sukceson, Serĉjo.

Aŭdiĝis, kiel frapis la pordo. Ŝtub fermis la okulojn — dormi. Sed ekdormi li ne sukcesis — venis la grandampleksa Tereŝĉenko, tusis sur la sojlo.

— Mia baptano bovinon buĉis, — diris li per ĝentila voĉo. — Se vi deziras — ni prenos la malantaŭan parton, pagos post la salajro. Kaj por viandbuloj taŭgos, kaj per pecetoj friti eblas, kaj viandan brasiksupon kuiri...

Tereŝĉenko tre zorgis pri sia nutrado kaj ne foriradis, ĝis konvinkis la komisaron pri profiteco de la iniciatita de li entrepreno. Kaj poste ĝis la reveno mem de la knabinoj el la lernejo Ŝtub dormis kaj sonĝis la samon, kiel ĉiam, — la malaltan metiejon sur Adolf-Hilter-Straße...



1. A. Hitler postvivis atencon en 1944. Grafo S. J. Vitte (1849–1915) — ĉefministro de la cara Rusio, postvivis atencon en 1907. Kronprinco Sergio Aleksandroviĉ (1857–1905) — filo de imperiestro Aleksandro II, moskva general-gubernatoro, pereis pro atenco.
2. «Vij» — mistika terura rakonto de N. Gogol (1835). Vij estas terura demono, Ĥoma — la protagonisto de la rakonto.
3. F. E. Dzerĵinskij (1877–1926) — revoluciulo, bolŝevisto, sovetia politika aganto, interalie la fondinto kaj estro de la VĈK (Tutrusia ekserordinara komisiono pri lukto kontraŭ banditeco kaj kontraŭrevolucio). Poste VĈK iĝis GPU, OGPU, Popolkomisarejo pri internaj aferoj, Ministerio de ŝtata sekureco, Komitato de ŝtata sekureco (KGB), sed la nomo ĈK-ano konserviĝis.
4. El verko de A. Puŝkino «Festeno dum pesto» (1830), unu el la «Malgrandaj tragedioj», traduko de N. Lozgaĉev.
5. V. K. Kokkinaki (1904–1985) — aviadisto, testpiloto, Heroo de Sovetunio, faris en 1939 senalterigan flugon el Moskvo al Norda Ameriko.
6. «Völkischer Beobachter» — oficiala ĵurnalo de la nazia partio. Danciga koridoro (1919–1939) — nomo de la pola teritorio, disiginta la germanan eksklavon Orienta Prusio disde la ĉefa teritorio de Germanio. Germanio insistis pri rajto de sektera kaj mara trairo de la koridoro kaj havis kiel finan celon ĝian anekson. E. Rydz-Śmigły (1886–1941) — pola militestro kaj politikisto, tiam marŝalo de Polio.
7. Iom ŝanĝita epigramo (pli ĝuste, memepigramo, t. e. epigramo pri si mem) de V. V. Kapnist (1796), kiu poste preskaŭ proverbiĝis.
8. Versaĵeto de nekonata aŭtoro de dua duono de la 19-a jarcento.
9. Gruŝnickij — persono de klasika romano de M. Lermontov «Heroo de nia tempo» (1838–1840), afektulo.
10. F. Dostojevskij (1821–1881), «Krimo kaj puno» (1866).
11. N. Leskov (1831–1895), «Rido kaj malfeliĉo» (1871).
12. Latvaj fusilistoj — pafistaj trupoj, kreitaj en 1915 dum la unua mondmilito en Latvio. Post la Oktobra revolucio la latvaj regimentoj plejparte subtenis la bolŝevistojn kaj iĝis inter la unuaj trupoj de la Ruĝa Armeo. La trupoj de la latvaj fusilistoj distingiĝis per fera disciplino. Multaj eksaj komandantoj de latvaj fusilistoj jam post la Intercivitana milito atingis altajn postenojn en la Ruĝa Armeo.
13. Dolores Ibárruri Gómez, konata ankaŭ kiel Pasionaria (1895–1989) — agantino de la hispana kaj internacia komunista movado, aktive partopreninta la respublikan movadon dum la Intercivitana milito de 1936–1939, en 1942–1960 — ĝenerala sekretario, ekde 1960 ĝis la fino de la vivo — prezidanto de la Komunista partio de Hispanio.
14. Temas pri humura romano «Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito» (1921–1923) de ĉeĥa verkisto J. Haŝek (1883–1923).
15. Temas pri la pakto Molotov-Ribbentrop (traktato pri neagreso inter Germanio kaj la Sovetunio), subskribita en aŭgusto 1939.
16. Tiama germana ambasadoro en la USSR.
17. «Inturist» (rusa mallongigo por «eksterlanda turisto») — sovetia firmao por priservo de eksterlandaj turistoj, posedinta reton de samnomaj luksaj hoteloj kaj restoracioj.
18. La 22-a de junio 1941, dimanĉo — la tago de komenco de la Granda Patruja milito, kiam Germanio atakis la Sovetunion.
19. Winston — Winston Churchill (1874–1965), tiama brita ĉefministro. Ike — Dwight Eisenhower (1890–1969) — usona generalo, poste prezidento de Usono.
20. V. I. Ĉujkov (1900–1982) — sovetia militestro, dum la Granda Patruja milito — komandanto de la armeo, speciale distingiĝinta en la Stalingrada batalo. K. K. Rokossovskij (1896–1968) — sovetia kaj pola militestro, la sola marŝalo de du landoj: la USSR (1944) kaj Polio (1949), unu el la plej grandaj militestroj de la Dua mondmilito.
21. B. E. Kalmikov (1893–1940) — socia kaj ŝtata aganto de Kabardio-Balkario, unu el gvidantoj de lukto de la montaranoj por la Soveta potenco en Norda Kaŭkazo. En 1940 li estis reprezaliita, en 1954 rehabilitita.
22. S. A. Kovpak (1887–1967) — sovetia militestro, ŝtata kaj socia aganto, dum la Granda Patruja milito — legenda komandanto de partizana divizio en Ukrainio. P. P. Verŝigora (1905–1963) — aktiva partoprenanto de la sovetia partizana movado dum la Granda Patruja milito, kunbatalanto kaj anstataŭinto de Kovpak. D. N. Medvedev (1898–1954) — heroa komandanto de partizana taĉmento, kolonelo de la NKVD, verkisto. K. S. Zaslonov (1910–1942) — sovetia partizano dum la Granda Patruja milito, komandanto de partizana brigado, pereis en batalo.