Ĉapitro dek tria

Gento de agloj

Post du semajnoj da seninterrompa obskuro kun nebulo kaj sombra fajfado de vento la vespero okazis rare varma kaj hela, kaj pro tio same estis ial malgaje: ŝajnis, ke la maro, al kiu subadmiralo Stepanov fordonis tutan sian vivon, decidis adiaŭi Rodionon Metodjeviĉ-on kun respekto kaj honoro.

Je la dek oka horo Stepanov komencis adiaŭi la ŝipojn de sia grupo. Je la dek sepa kaj tridek minutoj serĝento Ŝaripov donis al li la paradan uniformon kun ĉiuj ordenoj, la zonon kun oficira ponardo, la gantojn, helpis butoni kaj metis sur la tablon en la salono glastenilon kaj pladeton kun rompita al malgrandaj pecetoj sukero. La teo estis varmega kaj tre forta, pli forta, ol kutime, sed Rodiono Metodjeviĉ faris nur unu gluton kaj, okupita de siaj pensoj, ne laŭdis, kiel ĉiam, la Ŝaripov-an scipovon infuzi, sed silente eliris supren, tien, kie lin estis atendanta la nova komandanto de la grupo, la membro de la Milita konsilio de la floto kaj la stabestro de la destrojera grupo. Krom Ŝaripov en la salono restis ankoraŭ la kolonelo de medicina servo, fama en la flotoj Zinaida Mikaelovna Bakunina, terapeŭto, kiu okazis ĉi tie ĝuste tiam, kiam la fera subadmiralo Stepanov falis kun sia unua korinfarkto. Ekde tiam, trafante en Arkton, la kolonelo establis por si regulon nepre viziti Rodionon Metodjeviĉ-on, kiu tre ĝojis al ŝi kaj longe konversaciadis kun la maljuna doktorino en sia salono.

Restinte duope kun Ŝaripov, Bakunina ekfumis cigaredon kaj prenis de sur la tablo flotan ĵurnalon, sed ne legis...

— Vi, serĝento, bonvolu ne forgesi demeti la fotaĵon, — ĝentile, kiel ĉiam, petis ŝi. — Ja tio estas la filino de Rodiono Metodjeviĉ, ĉu?

Kaj la maljuna doktorino ekrigardis al la vando, sur kiu en kadro, sub vitro, pendis portreto de Barbara, glate kombita, en uniforma ĉemizo kun epoletoj.

— Se mi ne eraras, teĥnikisto-leŭtenanto?

— Vi ne eraras! — severe respondis Ŝaripov.

Li ne havis konvenan humoron por konversacio hodiaŭ, des pli kun la parolema doktorino. Li deziris nun silenti, sed li komprenis, ke Zinaida Mikaelovna deziras konversacii, kaj sentis al ŝi malamikecon.

— Mi tiun fotaĵon memoras ankoraŭ en «Supera», kiam li tie sian flagon tenis, — diris Bakunina. — Ĝenerale, ĉie, kie li tenis sian flagon — tie estis la portreto de la filino en la kajuto.

— Li sur «Supera» sian flagon neniam tenis! — respondis Ŝaripov. — «Supera» estas juna ŝipo...

— Nu kion vi diras! — kontraŭis Zinaida Mikaelovna. — Mi ja ne unuafoje estas en la floto kaj viajn ŝipojn konas... Nur nun mi estadas ĉi tie malofte, vizite, sed dum la milito mi ĉi tie servis.

En ŝia voĉo sonis ofendiĝo.

Ŝaripov por momento kompatis la bonkoran kaj ĝentilan doktorinon, sed li silentis: certe, ŝi estas kolonelo kaj merita kamarado, malfacilaĵojn de milito ŝi portis egale kun viroj, sed tamen ne devas ŝi diri al maristoj pri tio, kie tenis, kaj kie ne tenis sian flagon Stepanov. Kaj ĝenerale estus multe pli bone, se la subadmiralon kuracus ne ŝi, sed almenaŭ majoro Uĥovertov. Per nenio eblas obĵeti — Bakunina estas granda specialisto, kaj, verŝajne, ĉio ĉi estas antaŭjuĝoj, kontraŭ kiuj juste luktas la flota ĵurnalo, sed tamen por kio en tia afero riski? Kontraŭ antaŭjuĝoj eblas kaj eĉ endas lukti, sed komencante de bagateloj. Antaŭnelonge en la baza matrosa klubo preleganto el la Politika departemento tre interese kaj kulture rakontis pri malutilo de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj en la floto, kaj Ŝaripov mem kriis al li «bis, brave», sed unu afero estas prelego antaŭ kinofilmo kaj dancoj, kaj alia — la vivo de subadmiralo Stepanov. Oni invitis virinon-maljunulinon sur la ŝipon por kuraci Stepanov-on, kaj jen tio finiĝis per tio, ke nun la subadmiralo emeritiĝas. Kaj se sur la loko de la virino estus la kolerema majoro de medicina servo Uĥovertov, ĉio, sendube, finiĝus tute bonorde. Tiel pensis ne sola Ŝaripov, same rezonis ankaŭ la ŝipa kuiristo Budrejko, kaj suboficiro Streĵun, kaj, verŝajne, multaj aliaj, memkompreneble ne parolante pri tio inter si, sed nur suspirante kaj gratante la nukojn... Kaj se ili eĉ parolis, do alude, tiel, ke neniu povu ilin kapti kaj pri antaŭjuĝoj neniu suspektu. Ekzemple, Budrejko esprimis komplike:

— Kolonelo Bakunina por la sektero, por la bordo, por la kontinento — pli bona ne troveblas. Sed ĉi tie, sur la ŝipoj, estas sia specifeco.

— Kio? — demandis Ŝaripov.

— Ŝipoj estas vira afero, — singarde klarigis Budrejko. — Se ĉio estus tiel simpla — tiam oni prenadus ŝipanarojn el la ina sekso. Ĝis superaj oficiroj. Sed, kvankam tio estas antaŭjuĝoj, tamen mi eĉ unu virinon inter ŝipa oficira personaro ne vidis. Ĉu ĝuste, serĝento Ŝaripov?

— Ĝuste! — respondis la serĝento, sentante en Budrejko sian samideanon. — Tio estas prava...

Kaj pri Streĵun matrosoj flustre rakontis, ke kiam Bakunina venadis sur la ŝipon, tiam la la ferdekestro kaŝe de ĉiuj ronĝis speciale rezervitan por tia okazo ŝiman sekalan biskoton. Kaj kaptita sur la krimloko de serĝento Ŝaripov, li sen ajna konfuziĝo deklaris:

— Por mi la subadmiralo pli valoras ol ajnaj antaŭjuĝoj. Mi kun li jen kian militegon tramilitis, la ŝipon konservis kaj ses registarajn dekoraciojn havas. Kaj krome — maĉi biskoton — ĉu tio estas granda antaŭjuĝo? Al neniu estos malutilo...

Kaj kompatinda humila Zinaida Mikaelovna, nenion suspektante, vizitadis Stepanov-on, mezuradis al li sur la ŝipo sangotension, faradis elektrokardiografaĵojn, disputadis pri forta teo kaj pri dieto. Ŝaripov kaj kompatadis ŝin, kaj hontadis antaŭ ŝi, kaj ŝi kolerigadis lin per tio, ke ŝi ne deziris kompreni la plej gravan, nu ŝi almenaŭ forveturu reen en Moskvon kaj lasu anstataŭ si Uĥovertov-on. Tamen, se pri tia okazo Ŝaripov legus en ĵurnalo, tiam li kun dubo balancus la kapon kaj dirus:

— Stultaĵoj estas skribitaj! Apenaŭ en nia floto povas konserviĝi tiaj postrestaĵoj. Ili skribas, sed la vivon ne konas. Ili prefere skribu pri la avanulo de milita lernado suboficiro Streĵun...

...Vento alportis de la maro foran kaj akordan «hu ra», poste sonojn de muziko. Bakunina ĵetis rigardon en la fenestron kaj mallaŭte diris:

— Li adiaŭas «Sovaĝan». Ĉu vi scias, serĝento, estas malfacile imagi vian grupon sen Stepanov kaj Stepanov-on sen la grupo.

— Neanstataŭigeblaj homoj ne ekzistas! — severe respondis Ŝaripov.

Zinaida Mikaelovna ĵetis al li miran rigardon per siaj bonkoraj okuloj, poste konsentis:

— Jes, tio estas vero, kvankam tamen...

— La nova komandanto estas tre merita kamarado, — ankoraŭ pli severe ekparolis Ŝaripov. Li estis staranta sur la genuoj apud la subadmirala valizo, kaj la mallarĝaj okuloj de la serĝento rigardis al Bakunina kun angoro. — Kvankam li estas pli juna ol la subadmiralo kaj lia rango estas veselkapitano, sed en la milito li bone batalis kaj havas aŭtoritaton. Oni diras — li plendis: kiel post Stepanov komandi la grupon, estas malfacile komandi, necesas ja kompreni lian situacion. Ĉiuj rigardos kaj pensos: «Ĉu Stepanov tiel farus?» Kaj nia kamarado Stepanov eble ĝuste tiel farus. Ĉu ne pravas mi? Tre malfacile estos por la nova komandanto, plej malfacile.

— Jes, kompreneble, — haste konsentis Bakunina. — Certe, post Rodiono Metodjeviĉ estas malfacile...

«Malfacile! — kun incitiĝo pensis Ŝaripov. — Malfacile! Ĉu multe vi komprenas — malfacile, ne malfacile...»

Kaj, preteraŭskultante duonon de tio, kion ŝi estis al li diranta, li aŭskultis, kiel uzi la speciale preparitan por la subadmiralo vojaĝan apotekan skatolon, kiam doni validolon, kiam la «orajn gutojn», kaj kiam eĉ injekti kamforon, kiun Stepanov ial malŝategis.

— Ĉu vi ĉion komprenis? — finfine demandis Bakunina.

— Ne unuan fojon, ni scias! — diris Ŝaripov. Nun li estis diligente remetanta en la skatolo rezervajn okulvitrojn de la subadmiralo, fadenbobenojn, kudrilojn, enpikitajn en drapopecon, malgrandan tondilon, ĉifonojn de uniforma ŝtofo. — Iel mi sukcesos, kamarado kolonelo. En la kvardek unua jaro en marinfanterio mi eĉ ne tiajn aferojn faradis...

— Ĉu eĉ amputadon faris? — ŝercis Bakunina.

— Mi mem ne faris, sed tute povus! — nekonsterneble respondis la serĝento. — Certe, sub observo...

— Kio estas tio, ĉu li mem kudras? — demandis la doktorino.

— Kudras, gladas, vaporgladas, ĉion mem! — nelaŭte, sed kun fiero en la voĉo prononcis Ŝaripov. — Teksoŝtopi li povas pli bone ol ajna tajloro. Subkolumojn post lavejo li mem regladas. Barĉon kuiri povas, kokaĵbulojn, liton ordigi — kun neniu eblas kompari. Kaj la butonojn kiel li purigas — ĉu vi vidis? Li, kamarado militkuracisto, ĉu vi scias kiel nin instruis? Li nin instruis — militmaristo ĉion devas scii. Krom sia milita specialeco militmaristo, se venis hejmen por ferio, — li tie estas la unua homo. La edzino ripozas, la avino ripozas, la bopatrino ripozas. En traktora stacio traktoron ripari — militmaristo! Paneon de kombajno kompreni — militmaristo! Ŝuetojn por la edzino ripari — militmaristo. Li nin instruis: kompense pro tio, ke vi malmulte estas hejme, de vi devas esti multe da ĝojo...

— Ĉu ĝuste tiel li parolis?

— La penso estis tia...

Denove aŭdiĝis muziko. Bakunina ekrigardis en la fenestron kaj diris, ke ŝi ne komprenas, kiu ŝipo tio estas. Ŝaripov, ne ekstarante de sia loko, prononcis:

— «Severa». Restis «Sentima», «Subita» kaj nia «Suna». Tiam, kamarado kolonelo, estos fino.

Kaj, risorte leviĝinte de sur la genuoj, Ŝaripov gutis al si en glaseton la gutojn, alverŝis akvon el la karafo, eltrinkis kaj viŝis sin, kvazaŭ post nepraj dum la milito cent gramoj da vodko.

— Kio al vi okazis? — miris Zinaida Mikaelovna.

— Nervoj.

Bakunina konsilis al li regi sin.

— Kaj kiam al li la unua korinfarkto okazis, ĉu mi min malbone regis? — demandis Ŝaripov. — Jen en tiu ĉi kajuto, kamarado kolonelo, kiam vi nokte sur motorboato venis kaj diris al ni sekrete, ke la afero estas tre malbona. Ĉu mi, eble, tiam gutojn trinkis?

— Tiam... ne trinkis... — iomete rozkoloriĝinte, respondis Bakunina.

— Tiam alia homo trinkis, ne mi! — rigardante rekte al Zinaida Mikaelovna, prononcis Ŝaripov. — Iu kolonelo trinkis, sed ne Ŝaripov. Ĉar mi sciis — ne mortos li, estos viva, kun ni restos subadmiralo Stepanov. Kaj nun la floto lin perdas, ne plu estas komandanto Stepanov, li adiaŭas la ŝipanojn, kaj jen liaj valizoj estas preskaŭ pakitaj. Restas nun pensiulo Stepanov, Heroo de la Sovetunio emerita, kaj la grupon komandas alia kamarado, merita, batala, sed nur ne Stepanov. Certe, rolon de persono en historio ni iomete iele konas, kaj rolon de popolamasoj same konas, ne stultuloj ni estas, mi pardonpetas, kamarado kolonelo, sed ankaŭ nian Stepanov-on ni ne malpli bone konas...

Zinaida Mikaelovna atente, ne deŝiriĝante, rigardis al Ŝaripov, al liaj mallarĝaj brilantaj okuloj, al roseroj de ŝvito, aperintaj super la supra lipo. Sed la serĝento subite konfuziĝis, ekkaŭris, komencis per rimenoj streĉi la valizon.

— Kial vi subite eksilentis? — demandis Bakunina.

— Ja por kio babili! — respondis Ŝaripov. — Ĉu per vortoj ĉio direblas? Malmulton eblas per vortoj diri. Per vortoj necesas laŭorde paroli, ekde la komenco mem, mi tiel ne povas, rezultas sensencaĵo...

Li forte streĉis la rimenon kaj, kiam li komencis ĝin buki, subite rimarkis, kiel tremas liaj manoj. Kaj li tuj rememoris la mornan aŭtunan tagon en la kvardek dua jaro, brunan akvon de la malvarma maro kaj fumojn de kvar destrojeroj de tipo «Maas», kiuj estis prepariĝantaj ataki la gvidŝipon. En la ĉielo tiam pendis faŝistaj aviadiloj. «Suna», manovrante, foriradis de bomboj, ĉirkaŭe staris senĉesa tondrado de kontraŭaviadaj kanonoj, kaj tiam aperis ankoraŭ tiuj fumoj de la batalŝipoj sur la horizonto. En tiuj minutoj Ŝaripov alportis sur la ponton al la fregatkapitano Stepanov glason da varmega teo, kaj Stepanov rimarkis, kiel tremas la manoj de la juna ruĝflotano. «Ne gravas, — diris tiam la fregatkapitano, — ne gravas, Ŝaripov, ne ĉagreniĝu, en la unua batalo ĉiuj timas. La ĉefa afero estas — venki sin mem. Kaj vi nun venkos kaj batalos, kiel leono. Mi pri vi estas trankvila!»

Kio estis poste — Ŝaripov memoris malbone, sed tamen memorfiksis por la tuta vivo, kiel al li, elturmentita de vundoj kaj brulvundoj, en la bazan hospitalon alveturis Stepanov. Ili pri nenio parolis tiam, Rodiono Metodjeviĉ kviete sidis iom apud lia lito kaj tiam «nome kaj komisie de», kiel oni devis diri, enmanigis al sia ruĝflotano la unuan ordenon, la unuan el la kvar — la «Ruĝan Stelon». «Mi timis, sed li estis pri mi trankvila, — pensis tiam Ŝaripov, — miaj manoj tremis, sed li diris — kiel leono. Mi estis malpli bona ol leporo, kaj kion li el mi faris?» — kaj malgrandaj larmetoj unu post alia ruliĝis el sub liaj bruligitaj okulharoj...

— Kio estas al vi, serĝento? — demandis per maltrankviligita voĉo Bakunina. — Kio al vi okazis? Eble, vi ekmalsanis?

Li forte enspiris per la nazo, forturniĝis kaj respondis raŭkete, sed trankvile:

— Al mi? Nenio estas al mi, kamarado kolonelo.

Bakunina balancis la kapon kaj suspiris. La serĝento fermis la rimenojn sur alia valizo kaj fiksaŭskultis: nun tute proksime ludis muziko kaj tondris «hu ra». En la salonon sen frapo eniris maldika, tre bela, en bone tajlorita parada uniformo komandanto de «Suna» veselleŭtenanto Muratov, salutis al Bakunina, ĉirkaŭrigardis la tablon, korektis la tablotukon, demandis:

— Ĉu estas ordo, serĝento? Ĉu ĉio estas pakita?

— Ĉio! — respondis Ŝaripov. — Nur la kuraciloj kaj la injektilo restis — mi tion en apartan paketon metos...

— Nur diligente! — ordonis Muratov. — Li tiujn ĉiajn volvaĵon ne toleras.

Kaj petis de Zinaida Mikaelovna:

— Permesu cigaredon, kamarado kolonelo. Mi ĉesis fumi, sed hodiaŭ mi ĉiam fumas...

Li forte enspiris la fumon, kun ĝuo rigardis al la cigaredo kaj, kvazaŭ voĉe pensante, diris:

— Ne eblas imagi, Zinaida Mikaelovna. Certe, la homoj montras bravan aspekton, sed forte malgajas. La tuta grupo estas sange ligita kun li. Mi preskaŭ ne militis, nur al la fino mem venis, jam multe post tiu fama elŝipiĝo, kiam ĉi tie, sur nia ŝipo, doktoro estis vundita, ŝajne, parenco de nia admiralo...

Bakunina kuntiriĝis, ĵetis rapidan rigardon al Muratov kaj diris:

— Jes, mi scias. Ustimenko, mi kun li kune iam laboris...

— Nu, jen, — ne aŭskultante la doktorinon, daŭrigis la veselleŭtenanto, — kaj mi preskaŭ ne militis, sed mi sukcesis absorbi multon el la praktiko de kamarado Stepanov. Mirinda en li estas trajto — tio estas kredo al homo. Kaj vidu, li ne eraras.

— Unufoje li eraris, — neatendite, per raŭka voĉo prononcis Ŝaripov. — Pri la plej proksima homo, pri la propra edzino eraris. Mi pardonpetas, kamarado veselleŭtenanto, tiel la matrosoj diskutis...

Bakunina malgaje ridetis, Muratov per afekte ofica voĉo rimarkis:

— Nu, vi tion, serĝento, lasu, tiujn viajn «pruferdekajn novaĵojn».

— Estos plenumite forlasi «pruferdekajn novaĵojn», — malsimpatie konsentis Ŝaripov kaj, verŝajne, nur imite ree okupiĝis pri la valizoj, transmetinte ilin pli proksime al la skribotablo. Sed subite en li kvazaŭ rompiĝis digo, li paliĝis kaj demandis: — Ĉu ne estas tio ĝusta rilate de Aglaja Petrovna? Ĉu ne mi mem aŭdis senintence, kiel li ĉi tie en tiu ĉi salono kriis, ke li permesos al neniu malestime paroli pri lia Aglaja Petrovna? Ĉu mi ne vidis, kiel li la pordon malfermis, malfermegis la pordon antaŭ tiu, kiu lin pridemandis, kaj kiel li ree kriis: «Nia partio trovos, kie estas la vero, kaj ne vi nome de la partio min ĉi tie instruu»? Jen vi, kamarado veselleŭtenanto, diris «kredo al homo». Vi diris — «ne eraras». Do kiel mi povas kredi, kiel mi povas kompreni, kiel konsenti mi povas, ke mia subadmiralo, pli bonan ol kiu mi eĉ ne konas, ke li perfidulinon de la patrujo povis ne rekoni? Vi al mi nun respondu, mi petas, mi vin tre petas...

— Lasu, Ŝaripov, ne indas, — ne turnante sin al la serĝento, rapide diris Muratov, kaj estis kompreneble, ke al li estas kaj dolore kaj malfacile pri tio paroli. — Lasu, — ripetis li, — la demando estas klara...

Kaj Ŝaripov komprenis, kiel malfacile estas al la veselleŭtenanto. Li ŝajnigis, ke serĉas ŝnureton por la paketo, kaj petis permeson foriri.

— La gento de agloj, — post li karese kaj iomete moke diris Muratov. — Ili ĉion ekscios. Kaj eĉ murdu ilin — ili ne kredos, ke la edzino de la subadmiralo povis esti malbona homo. Speciale multis ĉi tie konversacioj rilate de tiu via konata doktoro, kiu estis vundita. Li por la edzino de la komandanto ŝajne estas filo...

— Nevo, — kun mallonga suspiro diris Bakunina.

— Aŭ nevo. Do eksciis tiuj diabloj, ke kiam tiun nevon mem oni akceptis en la partion, tiam li sian onklinon ne forkonfesis. Kaj, konsiderinte lian konduton en la batalo, dum la elŝipiĝo — li, oni rakontas, tenis sin brave, tiu via doktoro, — ili verdiktis: ĉio estas sensencaĵo, nia komandanto estas aglo, ĉio kun tempo aŭ iom poste estos en plena ordo. Tiaj estas konversacioj.

Sed finrakonti pri la konversacioj la veselleŭtenanto ne sukcesis. Eniris stafeto kaj raportis, ke la boato de la subadmiralo deiris de la destrojero «Sentima». Muratov pardonpetis, ĝustigis la kaskedon, la ponardon kaj malaperis trans la pordo. Kaj tuj kolonelo Zinaida Mikaelovna Bakunina ekaŭdis frapadon de pezaj matrosaj ŝuoj sur metalaj ŝtuparoj, abruptajn sonojn de ordonoj kaj bravan, rulan, fortan kaj ĝojan voĉon de veselleŭtenanto Muratov. Fajfiloj ekludis «venon», kaj ĉio tute eksilentis: evidente, Stepanov, la nova komandanto kaj la membro de la Milita konsilio de la floto leviĝis sur la ferdekon de «Suna».

Al Zinaida Mikaelovna subite ektremis la lipoj, ŝi rapide elprenis el la poŝo de la tuniko naztukon kaj alportis ĝin al la okuloj: kiel ĉiuj homoj, vidintaj en la vivo multe da vere malfacila, ŝi nun neniam ploris pro malfeliĉo. Larmoj aperadis sur ŝiaj okuloj nur tiam, kiam ŝi estis komprenanta, ke ie proksime, apude, fariĝas io bona, homeca kaj vera.