Nu, nupto...

La unuan de decembro vespere en la kvinan ĉambron eniris Vera Nikolajevna Veresova. Ustimenko estis dormanta. Liaj grandaj manoj trankvile kuŝis super la litkovrilo, kvazaŭ vere ripozante post laboro, kiel antaŭe.

Maleviĉ kaj majoro Ĥatnjuk, lokaj malnovloĝantoj, forgesinte pri damludo, ekgapis al la nekonata, tre bela virino, kiu, mallaŭte ekplorinte, malleviĝis antaŭ la Vlaĉja lito sur la genuojn kaj kisis lian pojnon.

— Kiel en kino! — per ravita flustro prononcis la sentimentala Maleviĉ. — Eĉ rigardi estas agrable.

Ĥatnjuk estis pli trankvila kaj pli delikata, tial li nur diris «hm» aŭ ion tiaspecan kaj tiris la turmentatan de sciavido Maleviĉ-on al la pordo, trans kiun tiu, kvankam li iomete bremsis, tamen estis elpelita.

La palpebroj de Ustimenko tremeris, poste li malfermis la okulojn, Vera rigardis al li ne deŝiriĝante.

— Ĉu vi? — mallaŭte demandis li.

— Mi! — respondis ŝi, alpremiĝante al lia mano per la varma vango. — Mi! Kaj por ĉiam! Mi estis ĉi tien transigita. Ho, Vlaĉjeto, kiajn suferojn ĉio ĉi kostis!

Li ridetis degne kaj malvarme: mirindaj vortoj ekzistas en la leksikono de sanaj homoj.

— Kaj ne ridu, — petis ŝi. — Ekzistas ja, konsentu, diversaj suferoj. Estas suferoj pure fizikaj, kaj estas memamo, estas, vidu, vundita fiereco, estas...

Ridetante, li rigardis al ŝia fajna vizaĝo, serĉis ŝian rigardon. Ĉiam ŝi iomete ne komprenadis la plej ĉefan, aŭ komprenadis duonon de tio, kion endis kompreni nur tute aŭ prefere tute neniom kompreni! Ĉu vere ĉio tio, kion faligis sur lin la sorto, imagiĝis al ŝi nur sumo de fizikaj suferoj kaj venko de malsano?

Tamen, kian tio nun havas signifon?

Ja ŝi estas ĉi tie, ŝi obtenis la transigon kaj venis ĉi tien, en tiun provincaĉon, al li, pro li...

— Eksidu, — petis li, — al vi estas maloportune tiel...

— Ne, oportune, bonege, — diris ŝi, ree alpremiĝante per la varmega vango al lia mano. — Mirinde oportune. Kaj ĉu tio gravas — oportune aŭ ne? Ja mi estas kun vi!

La pordo en la koridoron estis malfermita, en la ĉambron oni enrigardadis, kaj tio, ke Vera plu staris sur la genuoj, estis ĝena por Vlaĉjo. Facila ruĝo aperis sur liaj vangoj, li ordonis pli malmilde:

— Forturniĝu! Mi vestos min! Aŭ eliru por kelkaj minutoj...

Verŝajne iomete ofendiĝinte, ŝi eliris, kaj li miris pri malpezeco kaj rapideco de ŝia irmaniero. Poste li ektiris al si la kitelon, kun peno ŝovis la malobeemajn manojn en la manikojn, palptrovis per la piedoj la babuŝojn kaj apogis sin sur la apogbastono. Ĝenerale, ĉio ĉi estis sufiĉe longa proceduro, sed kompare kun tio, kiom ĝi kostis al li nur antaŭ monato, «la afero progresis nemalbone», kiel diradis Nikolao Teodoroviĉ — la «urso en okulvitroj».

— Ja vi estas tute brava! — diris al li Vera en la koridoro, kiam li finfine aperis antaŭ ŝi — ial tre alta, kun molaj disŝutiĝantaj haroj, kun malgaje ironia brilo de la okuloj sub la vilaj okulharoj. — Tute, tute brava!

— La subkolonelo ĉi tie tiajn aferojn faras, admirindajn, — enmiksiĝis la rufa Maleviĉ. — Li ĉi tie estas la unua sur la honortabulo.

— Kiel tiel? — ne komprenis Vera. — Ĉu kiel modela resaniĝanto?

— Kial resaniĝanto? Doktoro! Li kuracas nin ĉiujn. Li ja...

— Lasu, majoro, — interrompis Vlaĉjo. — Ni iru, Vera, sidu tie sur la benko... Tiu loko ĉe ni nomiĝas «en ombro de palmoj»... Ni iru!

Du magraj, polvokovritaj palmetoj estis kviete finantaj sian vivon sur verdaj sokloj trans la angulo en la koridoro. Ĉi tie ankaŭ estis permesite fumi, ne por ĉiuj, sed por siaj kutimuloj.

— Ĉu tio estas vero, ke vi kuracas? — demandis Vera, kiam ili sidiĝis. Ŝiaj okuloj brilis fiere kaj iomete mirigite, kvazaŭ ŝi rigardis ne al Vlaĉjo, sed, ekzemple, al elefanto, dresita de ŝi fari malgrandajn miraklojn. — Ĉu tio estas vero?

— Absurdo! — kun incitiĝo respondis li. — Simple okazas, ke oni kun mi konsiliĝas. Tio estas natura.

Ŝi ĉiam rigardis al li ne deŝiriĝante — arde, feliĉe kaj eĉ kun ia ekstazo. Li deziris ekfumi, sed li timis ĉe Vera komenci la proceduron de elprenado de cigaredo el skatolo, kaj li ruzis — petis ŝin iri en la ĉambron kaj bruligi la cigaredon de iu. Ŝi salte ekstaris kaj ekkuris, glitante sur la kahela planko, kaj li rigardis post ŝi kaj pensis, ke, krom ŝi, li neniun havas en tiu ĉi mondo, kaj pro tiu penso al li iĝis nek gaje, nek feliĉe, nek eĉ simple trankvile. Li notis por si tiun fakton, kaj nenio pli.

— Aŭskultu, — diris ŝi, reveninte kaj etendante al li la cigaredon, — ĉi tie ĉiuj estas enamiĝintaj al vi. Ili cirkaŭis min en la ĉambro kaj nur parolas — «via edzo, via edzo, via edzo...» Mi, cetere, nenion neis, ĉu por vi tio ne estas malagrabla? Ja ni estas edzo kaj edzino? Edzino kaj edzo?

Peteganta esprimo glitis en ŝia vizaĝo, kaj Vlaĉjo haste respondis, ke certe, alie ne povas esti...

Vera metis sian manon sur lian ŝultron kaj turnis sin al li. Ŝia ŝminkita buŝo estis proksima al liaj lipoj, li vidis ŝian mentonon, la blankan kolon, kuntiritan de la kolumo de la marista tuniko, aŭdis ŝian plioftiĝintan spiradon, varman odoron de ŝiaj haroj. Kaj ĉio tio, kio ĵus, antaŭ kelkaj minutoj, ŝajnis al li en ŝi falsa, ĉio tio, kio estis en ŝi malagrabla al li kaj eĉ incitadis, nun cedis lokon al alia sento — sento de sopiro pri ŝi, avido kaj deziro...

Lia vizaĝo tremeris, la malmola vizaĝo de viro, bruligita de la fiodora kirlovento de milito, kaj en la esprimo de la okuloj malaperis tiu malvarmeta firmeco, al kiu kutimiĝis ĉiuj, kiuj konis Ustimenkon ne tre proksime. Trans la angulo de la hospitala koridoro, inter du rufiĝintaj pro tristo palmetoj, denove malkovriĝis al Vera mallerta kaj sinĝenema, ne ellerninta bone kisi ŝia Vlaĉjo Ustimenko, ŝia subkolonelo, kiaj ne ekzistas en tiu ĉi mondo, ŝia plej granda doktoro, tiu, kiu sub tondro de ankoraŭ neniam aŭditaj ovacioj sendube malfermos internacian kongreson de kirurgoj en la fabela urbo Parizo...

— Ĉesu do, Vlado, — diris ŝi, — ĉesu! Mi ĉi tien venis servi, mi estos ĉi tie fakestro, kaj ni en koridoro sub ĉies vido eksidis kisiĝi...

Ili ne povis scii, ke la sentimentala Maleviĉ, tuj kiam ili eksidis inter la palmetoj, deklaris tiun ĉi teritorion por ajna trafiko «fermita ĝis speciala ordono», kaj la specialan ordonon li prokrastis ĝis tiu momento, kiam aperis malsupre post la vespera rondvizitado la severega «paĉjo» mem, la ĉefkuracisto Anatolo Akinfijeviĉ. Nur tiam Maleviĉ, el malproksime kantetante ion el opereto «Silva», aperis antaŭ la «novgeedzoj», kiel oni tuj komencis nomi ilin en la hospitalo, kaj proponis al ili vespermanĝi...

La vespermanĝo por la novveninta Vlaĉja edzino estis primetita en la kuracista ĉambro, kaj ĉar neniu scipovas en tia grado esti feliĉa per feliĉo de kamarado, kiel soldatoj, vidintaj malfeliĉojn de milito, do la vespermanĝo estis vere reĝa. Speciale penis opinianta sin ial spertulo pri manĝaĵoj kolonelo Sarancev. Supozante, ke ĝuste subkolonelo Ustimenko, kaj neniu alia, purigis al li la «tripon» kaj per tio revenigis lin al la vivo, la kaprazita kolonelo proprapersone fritis sur la hospitala fornelo paton da terpomoj laŭ sia maniero kaj solene metis sur la tablon en la kuracista ĉambro. Dum la nova doktorino estis prenanta duŝon, flegistino Rainjo estis sternanta sur la sofo littolaĵon, ĝeniĝante pri tiu kvanto da kusenoj, kiu senmaskigis la destinon de tiu kuŝejo por la venanta nokto.

Oficiroj en bluaj kaj rufaj hospitalaj kiteloj, haste razintaj sin kaj senkonsciige odorantaj jen je «Dianto», jen je «Majfloro», jen je «Arompizo», fumis apud la malfermita pordo de la kuracista ĉambro alveturigitajn de Vera verajn moskvajn cigaredojn «Kazbeko», interparoladis, modere pike ŝercante, kaj tenis sin tiel, ke «ni ĉi tie, en sovaĝejo, fore de la fronto, same ne estas simpluloj kaj konservis nian militan fratecon...»

Post la duŝo Vera revenis en «civila», el hela lano, robeto kun brilanta leda zoneto kaj sama lakita banteto ĉe la kolo, kio faris al la resaniĝantaj amikoj de Vlaĉjo impreson multe pli grandan, ol se ĉi tie, en profunda malfronto, eksplodus prokrasta bombo peza je tuno.

— Jen ŝi donas! — flustre admiris Maleviĉ. — Tio estas, karaj kamaradoj, ĝuste la lasta krio de la modo de la kvardek kvara jaro...

— El kino la modo estas prenita, — rimarkis flegistino Rainjo. — Mi tute tian reĝinon vidis, sed nur en privata vivo...

— Kie do vi, kara, ŝin en privata vivo vidis? — interesiĝis Ĥatnjuk.

La pordo en la kuracistan ĉambron fermiĝis, la oficiroj, suspirante kaj ĝemante, iu apogante sin sur bastoneto, iu sur lambastono, iu gardante la kripligitan manon, nehaste ekiris en siajn ĉambrojn — prepariĝi al longa, sendorma, sombra hospitala nokto. Kolonelo Sarancev, tremerante per la ŝultroj, same kuŝiĝis sur la malmolan liton, tiris la litkovrilon ĝis la mentono kaj pensis, ke Ustimenko ĝisatendis sian «hartufon». Lin trafis tremo, li longe oscedis. Raisa, pensante pri la fasono de la robo de la «reĝino», estingis la lampeton en la vestiblo: «Patrioto, ŝparu elektron!» — tia afiŝo pendis en ĉiuj ejoj de la hospitalo...

Vera en la kuracista ĉambro, starante apud la laŭtparolilo, estis kombanta per nigra kombilo la humidajn, senbrilajn post la duŝo harojn, Ustimenko silente rigardis al ŝi. Kaj pensis, ke tio estis ŝi, kiu skribis tiun leteron, kiu helpis al li pluvivi, kaj ke li devas senti dankemon al ŝi, kaj ke tre, verŝajne, malbonas en li ia «malmildiĝo de la animo» — nenian dankemon li sentis, kaj eĉ pensi pri tiu letero al li estis malagrable.

— Fajrartaĵoj en Moskvo, — mallaŭte diris Vera. — Ĉu por vi estas aŭdebla la radio?

— Mi aŭdas.

— Kaj ĉe ni estas nupto...

Ŝi skuis la kapon, malhela ondo da haroj falis sur la ŝultron — preskaŭ ĝis la lakita zoneto.

— Ĉu nupto aŭ ne?

— Nu, nupto...

— Sed mi ja eĉ pri via «nu» ne ofendiĝos, — kun defia subrido, tre konvena al ŝi, brilante per la okuloj kaj la dentoj, diris Vera. — Vi sen mi ne povas, same kiel mi sen vi, sed tion mi delonge scias, kaj vi, karulo, ankoraŭ ne scias. Kun tempo vi komprenos...

Dum ŝi estis senkorkiganta ĉampanon, Vlaĉjo rigardis al ŝiaj manoj kaj pensis pri tio, ke ŝi lin vere, probable, amas, se tiel kredas je li. Sed tiu «se» estis samtempe io nefidinda, malfirma, danĝera. Kaj ĉu estis li, kiun amis tiu bela, nestulta, svelta, bone vestita virino? Ĉu lin, tian, kia li konis sin kaj kia lin konis kaj komprenis lin Barbara?

Pri Barbara li ne rajtis nun pensi, en tio estis io kontraŭnatura kaj eĉ sakrilegia, sed pensis pri ŝi Vlaĉjo preter sia volo, kaj lia volo hodiaŭ estis malforta...

La ĉampano pafis. Vera enverŝis la ŝaŭmon en emajlitajn hospitalajn trinkpotojn, trankvile ordonis:

— Pri ŝi ne pensu! Ŝi vin ne bezonas! Ĉu vi komprenis? Kaj konsentu, kara, tio estas ne tre bone — en la vespero de nia nupto pensi pri alia virino. Kaj tio al vi ne konvenas, viaj okuloj iĝas kiel ĉe bovino...

De kie ŝi sciis, pri kio ĝuste li pensis?