Mi laciĝis vin ami!

«Saluton!

Ĉi Vi min ankoraŭ memoras?

Mi skribas al Vi nokte en malplena operacia antaŭĉambro. Mi ĉi tie ĉion priskrapis — en tiu ĉi nia subteraĵo, ĉion lavis kaj iomete dormetis.

Kaj poste mi vekiĝis, rememoris, kiel Vi iam, laŭ mia ordono, kisis al mi la manon, kaj per tiu sama mano mi skribas al Vi leteron, kiun mi neniam sendos, ĉar ne eblas korespondi kun persono, kiu min forlasis kaj, troviĝante en malproksima eksterlando, evitas plenumon de sia militserva devo.

Ho ne, Vladeto, mi neniam pri vi tiel pensos.

Mi prefere mortos, ol pensos, ke vi ion povas eviti, mia fora longkolulo. Mi ja scias, kiel, klininte la kapon kiel kolera bovo, vi dum la tuta vivo iras sen atenti obstaklojn. Kiel malfacile al vi estas pro tio, kaj kiom pli malfacile ankoraŭ estos! Ne, kio ajn, sed viva adaptiĝemo en vi ne estas eĉ je kopeko, eĉ mia paĉjo iam, jam post kiam ni eksciis pri la pesto, skribis, ke nia Vladimiro (li ankaŭ ĝis nun skribas pri vi — nia)... do, ke, ĝenerale, vi estas homo de malfacila vivo kaj de ne tro facila sorto.

Kaj nun ĉu vi deziras scii, kiel mi iĝis medicina laboranto?

Se vi deziras, tiam sidu kaj aŭskultu, kio, interalie, tute ne estas laŭ via karaktero. Vi ja min neniam aŭskultis, estis mi, kiu vin aŭskultadis. Kaj se mi penis paroli, tiam vi tiel sulkiĝadis, kvazaŭ vi havis kapdoloron. Sed eĉ tion en vi mi amis, ĉar mi sciis — li rajtas sulkiĝi, li estas multe pli granda, originala ol mi. Li estas por mi estro!

Do, aŭskultu, estro!

Mi skribis al la paĉjo dudek naŭ leterojn kaj lasis ilin en Moskvo (Preĉistenka, interstrato Prosvirin) por ke unu tre akurata virino sendadu al la patro en la floton ĉiusemajne po letero. Tuta tiu stoko havas numerojn, tiel ke dum 29 semajnoj Rodiono Metodjeviĉ estos trankvila pri sia kara, amata, sola filino.

Kaj mi iris en armean komisariaton, kie min oni sen ajnaj persvadoj miaflanke registris al iu milittrupo, kiu kun mi forveturis al la Nordo.

El vagono oni nin transloĝigis en ŝedon.

Ni formis ban-lavan taĉmenton. Ĉu Vi scias, kio estas tio?

Tio signifas, ke ni lavadis.

Sur sledoj kaj ĉaroj oni al ni veturigis tolaĵon — en nian ŝedon, nemalproksime de malgranda stacio Louĥi. La tolaĵo estis veturigata sur kamionoj, sur ĉaroj kaj sur sledoj. Da ĝi estis amasego — da tiu terura, griza, malbone odoranta tolaĵo de militantaj homoj. Ĉe ni estis unu lama knabo — Saĉjo Kravĉuk. Kun grandegaj malfacilaĵoj li obtenis, ke oni prenis lin en la militon, kaj li laboris ĉe ni en la akceptejo, tio estas en ŝedo, kie ĉiam staris peza odoro de malnova ŝvito, putro, fekaĵoj. Kaj kiam komence mi vidis tiujn grandegajn amasojn, tiujn pakojn kaj ligaĵojn de ĉio tio, kion ni estis prilaborontaj, — min simple kaptadis malespero, kiel oni skribas en libroj. Kaj oni plu veturigadis kaj veturigadis la tolaĵon, kaj nia Saĉjo Kravĉuk jam estis simple dronanta en ili, li eĉ iam ne estis videbla en la ŝedo, kaj kiam mi eniradis tien, mi kriis, kiel en arbaro:

— Saĉjo, u hu! Saĉjo, kie vi estas?

Kaj Saĉjo, balbutante, respondadis:

— De vi maldekstre! Mi tuj komencos elgrimpi! Atendu, Banjo!

Tre antaŭlonge, ankoraŭ kiam mi estis aktorino, mi kun la «sentimentala tanko» faradis al ni manikuron. Ĉi tie tio ŝajnas ridinda. Miaj manoj ŝvelis, la haŭto komencis brili, la polmoj krudiĝis, ŝvelis ankaŭ la artikoj.

Kaldronoj, en kiuj estis boligata la tolaĵo antaŭ ol ni komencadis ĝin lavi, staris en nia ŝedo. Ĉi tie ĉe ni ĉiam estas humide, fluas malpura akvo, en la aero konstante pendas flava glueca nebulo, kaj la odoro estas eĉ pli densa, ol en la akceptejo de Saĉjo.

Ni lavis en lavkuvoj. La teĥnikon oni pro eraro veturigis ien al alia nodo, kaj al ni oni diris paroladon — ke ni ne estu sklavoj de teĥniko kaj devas riveli kaj montri nin.

Saĉjo grumblis, ke estus bone, se en lavkuvo lavus tiu fuŝulo, pro kies kulpo oni sendis la teĥnikon tiel malproksime, ke ĝi forestis dum tri semajnoj. Bedaŭrinde, en la vivo tiel ne okazas — lavis ni, kaj la fuŝulo, kiel evidentiĝis poste, estris nin.

Aĥ, kiel malfacile estis, Voĉjeto!

Dum noktoj senĉese doloris niaj lumboj, doloris la ŝultroj, doloris simple ĉio. Dum noktoj niaj knabinoj ĝemadis sen vekiĝi, kaj mi ilin kompatis, kaj deziris bati la muzelon de tiu, pro kiu oni misveturigis nian lavan teĥnikon.

Tamen, li nin morale tre subtenadis.

Li al ni klarigadis, ke milito estas ne dancoj kaj ne gaja promeno, sed ĝuste milito, kiu havas siajn malfacilaĵojn...

Tamen, al diablo lin!

Jam sufiĉe akumuliĝis ĉe mi tiaj «klarigantoj», sed mi neniam deziras koncentriĝi sur ili, same kiel mi ne deziras pensi pri tiuj viroj, pro kiuj por niaj fratinoj virinoj estas tiel malfacile en la milito.

Sed nenio fareblas — vi devas scii tion.

Ili faras paroladojn — tiuj homoj, ili nin salutas kaj nomas amikinoj, ili estas kaj kuraĝaj, kaj militas vere, ili plenumas sian devon kiel necesas, sed preter ili ne eblas pasi sen tio, ke tia aglo pinĉus vin, alpremus, dirus ion kares-ofendan, humiligantan vin, fian esence. Kaj ĉio ĉi estas en ordo, pro tio oni ne punas, pri tio eĉ ne eblas plendi al iu ajn, ĉar vi mem estos mokata, pri vi oni volonte mensogos, ke vi estas tute ne tia, kia vi vin ŝajnigas, ke ne gravas — ĉu ne eblas ŝerci, ke estas juna afero, ke la kamarado simple «ludis». Mi estas nek grumblulino nek bigotino, mi jam multon vidis, sed estis okazoj, kiam mi longe ploradis, ne komprenante, kial pro tio oni ne juĝas per plej severa juĝo. Voĉjo, ni ja iris al la milito laŭ voko de la koro, pardonu bombaston. Ni ĉion faradis kaj farados, sed allasi tielaĵojn aŭ ne rimarki ilin nia estraro ne rajtas.

Kaj la plej indigniga estas — ĉu vi scias kio?

Foje mi ekparolis pri tio laŭte. Mi tuta tremis, mi diris nur solan veron. Kaj min mem oni skoldis. Nia lavista estro, kiun ni nomis Kaprimulgo, en granda kaj flama parolado nomis min kalumnianto, deklaris, ke mi ne meritas troviĝi en la kolektivo, ke neniam eĉ unu batalanto permesos al si, kaj tiel plu, kaj cetere en sama maniero. Kaj miaj amikinoj silentis, kaj Saĉjo Kravĉuk, nia sola defendanto, same silentis, penante ne renkontiĝi kun mi per la okuloj. Kaj poste li al mi konsilis:

— Tro severe vi, Banjeto, elpaŝis! Ja ni estas en militservo. Necesas esti pli milda!

Ho, Voĉjo, kiel vi pravis fojfoje: ne eblas esti pli milda! Mi tion ne komprenadis, sed nun komprenis...

Kaj jen kion mi pensas: kiam finiĝos la milito kaj aperos libroj pri ĝi, nepre iu eksa komunikistino, aŭ trafikreguligistino, aŭ lavistino, aŭ kelnerino pri tio skribos. Flegistinoj kaj kuracistinoj, verŝajne, pri tiu flanko de la vivo malmulte scias. Ili havas pacientojn, kaj vi, viroj, kiam vi malbonfartas, estas tiaj leporetoj, tiel scipovas kortuŝe voki: «fratineto» aŭ per tiaj kompatindaj vortoj danki pro «savo de la vivo», ke eĉ en la kapon penso ne venos — kia estas tiu humila resaniĝanto, kiam li estas plenforta...

Mi malamas vin, damnitaj hipokritaj animaloj!

Kaj vi, probable, ne pli bonas, ol la aliaj.

Mi imagas, kia vi estas tie, inter lokaj belulinoj.

«Permesu inviti vin, sinjorino, al unu fokstroto!»

Tamen, vi, ŝajne, ne scipovas danci. Ne scipovis — tion mi scias, sed, probable, ellernis en iu dancejo. Kaj farinte hardislimon, surmetinte lakitajn ŝuojn, blekas:

«Oh my dear

Aĉaĵo!

Tamen, ne tiom malbone estis ĉe ni, en nia taĉmento.

Verdire, la milito estis pasanta preter ni, se ne kalkuli bombadon de la stacio Louĥi. Tiu malfeliĉa stacio estis bombata multfoje. Sed plej ofte malsukcese por la fricoj, ĉar la reloj estis tre baldaŭ restarigataj kaj preter ni denove, bruante, pasadis ŝarĝaj trajnoj, kuradis sanitaraj vagonaroj, pezaj pulmanoj.

Venis finfine nia teĥniko, al ni iĝis pli facile. Ni ellernis lerte kaj bone gladi. Krome, ni kudradis, fadenflikadis kaj, laborante, kantis en nia ŝedo.

Sciu, tio estas sufiĉe ĉarme, rememoriĝas: ĝis ruĝo ardiĝis fera hejtforno, odoras gladita tolaĵo, Saĉjo, duonferminte la okulojn, absorbite dirigentas per ŝtipo, kaj la knabinoj kantas:

Mi eliras sola vojon mian,
Voj' ŝtonoza brilas tra malhel'.
Paca nokt'. Dezert' aŭskultas Dion,
Kaj kun stel' interparolas stel'.1

Tiel iris, Vladimiro Atanazijeviĉ, nia milita vivo en tiu ĉi etapo.

Pli ĝuste, en la pasinta, ĉar nun mi havas tute novan etapon.

Al mi enamiĝis unu nemalbona homo.

Estu al Vi malbone, Vladimiro Atanazijeviĉ, sed al mi oni ofte enamiĝas. Mi ne scias, kial, mi tute nenion por tio faras. Enamiĝas homoj malsamaj kaj malsame. Enamiĝas kaj iradas kun ŝafaj okuloj, komence parolas per aludoj, poste sekvas nepraj amdeklaroj, poste, kiam mi respondas, kion mi pensas, — ili insultas. Jes, jes, ili plejparte ne komprenas, kial mi ne reciprokas. Kaj mi ridas kaj hontas. Ja mi elektis unufoje kaj por ĉiam.

Nu, kiel mi tion diru al ili?

Ja tio estas neserioza: mi amas kamaradon Ustimenko, kaj li min antaŭ multaj jaroj forlasis, kaj tial lasu viajn zorgojn por morgaŭ, aŭ kiel ni diradis en la infaneco?

Tamen, ĝuste tion mi diris al majoro Kozirev. Tio estas li — la nemalbona homo. Kaj li estas pli aĝa ol mi je dek kvin jaroj.

Li aŭskultis kaj respondis, kiel en romanoj:

— Mi atendos, kiom vi deziros, Barbara Rodionovna.

Mi respondis:

— Mi ne deziras, ke vi atendu.

Kaj li al mi:

— Nu, atendi al mi vi malpermesi ne povas. Krome, mi ĵuras al vi — mi vin ne ĝenos per miaj sentoj. Ni estas simple bonaj amikoj, kaj nure. Ĉu tio, mi esperas, al mi ne estas malpermesita?

Nu, kion al tio eblas respondi?

Li, Voĉjeto, estas bela, bonstatura, la tempioj estas grizharaj, la ŝultroj estas larĝaj. Niaj knabinoj ĉiuj pri li freneziĝas. Se diri sincere — li estas pli bela ol vi. Kaj ne estas en li tiu via idiota obstino, ofendiĝemo, scipovo forirante ne returniĝi. Ja li returniĝos — estu certa, kaj plurfoje. Kaj kiel atenta estas mia majoro Kozirev, Vlaĉjeto, se vi povus al vi imagi...

Estus bone por vi lerni de li dum monato aŭ du.

Tamen apenaŭ vi ion de li ellernus: vi estas tia, kaj vi jam estas neŝanĝebla. Vi ja estas ne malatenta, vi estas okupita. Kaj Kozirev en neserva tempo estas tute libera homo. Li ŝatas la vorton kaj la nocion — ripozi. Sed vi, damnita longkolulo, laŭ mi, eĉ ne komprenas, kion tio signifas — ripozo. Homoj de via karaktero ju pli estas liberaj en serv-organiza agado, des pli estas okupitaj interne, aŭ tiel ne eblas esprimi? Mi volas diri, ke vi neniomgrade estas harmonia homo malgraŭ ĉiuj viaj sendubaj virtoj. Harmonia homo ŝatas kaj poezion, kaj ĉiujn artojn, kaj naturon, kaj, certe, sporton, li ludas ŝakojn, aŭ, kiel vi impertinente esprimis, «peonojn», li, eble, estas ĉasisto, fiŝisto, li emus iĝi sportisto-glisisto. Kaj vi estas unuflanka, ĉu vere, Vlaĉjeto? Mi ĝis nun memoras, kiel vi ne scipovis, povrulo, fari nenion kaj ĝui tiun neniofaradon, kaj memoras ankaŭ, kiel vi foje plendis, ke via cerbo laciĝas fizike, kiel devas laciĝi manoj ĉe forĝisto aŭ piedoj ĉe sprintisto. Ĉu vi memoras, Voĉjeto? Kaj Kozirev ĝuste bonas per tio, ke lia cerbo neniam laciĝos, kvankam li ne estas stulta. Li estas harmonia. Li ne troŝarĝas sian intelektan flankon de la ekzistado kaj tial li ĉiam estas egala, trankvila, laŭmezure memcerta, laŭmezure memkritika.

— Mi estas homo, — kun apetito diras li, — kaj nenio homa por mi estas fremda.

Ĉu vi interesiĝas pri li?

Li havas bonegan aspekton de batala, ĉion spertinta, ĉion vidinta komandanto.

— Ni, Barbara Rodionovna, ĉion en la vivo trapasis! — ŝatas li diri, kaj tio estas vero.

Kaj Ĥalĥin-Gol-on li trapasis, kaj Ĥasan-on, kaj la linion de Mannerheim2, kaj duonjaron de la nuna, ho, kiom malfacila milito. Siajn ordenojn li portas lerte, kun gusto, ili ĉiam sur li videblas, eĉ kiam li estas en kapoto. Tio estas speciala arto, kiun mia paĉjo neniel sukcesas ekposedi, se vi memoras. Nu, kaj kio ankoraŭ? La tuniko sur li estas bonege tajlorita, la ŝoforo, kun kiu li alveturadas al ni, rigardas al sia majoro per adorantaj okuloj, sed ĉe tio estas neniaj familiaraj rilatoj, la ŝoforo almetas la manon al la soldata ĉapeto: «Jes, kamarado majoro», «Estos plenumite, kamarado majoro», «Mi venis laŭ via ordono, kamarado majoro».

Do, Voĉjo, de majoro Kozirev mi forkuris.

Neniam mi petis iun ajn pri io ajn dum tiuj ĉi longaj monatoj de la milito, sed ĉi tiam mi veturis en la sanitaran departementon de la fronto, trovis paĉjan kamaradon laŭ la pasinteco, same «hispanon», divizian kuraciston Ivano Aleksandroviĉ Ŝatilov, nian plej altan estron, — li ankaŭ vian paĉjon bone konis, — trabatiĝis al akcepto de Ŝatilov kaj petis sendi min kien ajn, sed, se eblas, — pli malproksimen.

— Ĉu de la fronto pli malproksimen? — severe demandis li min.

— Ne, de nia taĉmento.

— Kial tiel?

Estus stulte klarigi. Mi silentis. Li skribis letereton, ŝovis ĝin en cigaredujon — li havas tian kutimon, por ne forgesi, poste demandis:

— Ĉu Stepanova Barbara?

— Ĝuste! — diras mi.

— Kaj la patronomo?

Kaj li boras min per la okuloj. Ĉu li rekonis, ĉu divenis.

— Patronomon!

— Rodionovna! — respondas mi.

Longe li silente min pririgardadis, poste diris treege malsimpatie:

— Malgranda, stulta, malbonkora insekto! Kaj malutila krome! Ĉu ne hontas vi trompi la patron? Ĉu vi scias, ke li venis en Moskvon du tagojn post kiam vi forkuris, kaj tralegis tuj ĉiujn viajn leterojn, preparitajn anticipe? Li antaŭnelonge ĉi tie preterveturis, mi eliris al la trajno, li svingis al mi per tiuj leteroj.

Iom pensis mia divizia kuracisto kaj aldonis:

— Impertinentulino aĉa! Se mi estus civilulo — mi ŝirus viajn favajn orelojn. Kaj ne ploru, estas abomene rigardi, vi ja estas militservantino. Skribu al la patro pentan leteron.

Li sidigis min al sia skribotablo, donis plumon, paperon, kaj iom poste diris:

— Mia Ninjo same forkuris.

— Kia Ninjo?

— La filino. El Sverdlovsko. Laŭ onidiroj, ŝi lernas al paraŝutisto-sabotisto. Kaj eble, jam estas en malfronto de la germanoj. Restis ni du gemaljunuloj — mia Helena kaj mi. Finskribu, kaj venu al ni tagmanĝi.

Mi finskribis, li faris sian alskribon, poste korektis al mi komojn kaj venigis min en lignan domon, kie li loĝis kun la edzino.

— Jen, — diris li al la edzino, — mi prezentas: Ninjo numero du. Filino de Rodiono Metodjeviĉ — ĉu vi memoras la mariston? Ŝiru al ŝi la orelojn, Helenjo, por mi estas maloportune, mi estas ŝia milita estro, kaj ĉe ni, bedaŭrinde, korpaj punoj estas malpermesitaj tre severe.

Ni tagmanĝis silente. Ŝatilov penis ŝerci, kaj Helena Porfirijevna rigardis al mi per malsekaj okuloj, verŝajne, pensis pri sia Nina. La divizia kuracisto poste same malgajiĝis. Kaj mi pensis pri la panjo, kaj, sciu, Vlado, mi ŝin treege kompatis. Kiel ŝi vivas tie — sub la germanoj, sola, al nenio adaptita, trodorlotita, kverelema? Ĉu ŝi estas viva? Kaj kiel ŝi estas terure soleca — tio eĉ ne estas imagebla.

Ĝenerale, mi forveturis.

Forveturis malproksimen — kiel brankardistino en aŭtokirurgian taĉmenton.

Mi forkuris de Kozirev, Vlaĉjo, de la ĝentila, atenta, bela, afabla majoro Kozirev.

Ĉu vi komprenas, kia mi estas fidela, Voĉjeto?

Kaj vi ne aprezas tion! Kaj neniam aprezos! Ne komprenos!

Kaj tamen kompreni indus: fojfoje al ni estas tiel solece, tiaj ni fojfoje iĝas senhelpaj, tiel ni bezonas iomete da intereso de forta kaj trankvila homo, iomete da atento, jen kiel Kozirev: «Vi hieraŭ, Barbara Rodionovna, koleris, ke Saĉjo renversis vian dentopulvoron. Bonvolu, jen mi havas rezervon...»

Ke iu pensu!

Ke iu sciu, ke amplekso de viaj ŝuoj estas tridek tri kaj ke tiaj botoj ne ekzistas, kaj sen botoj ne eblas. Kaj ke tiu iu, ruĝiĝante kaj pardonpetante, eĉ kun stultaj subridoj, enmanigu al vi botojn, refaritajn el lia kvardekkvara amplekso helpe de sapeista ŝuisto, kaj ke vi, militservantino, sciu, kiel por li estis ne facile interkonsenti kun sia ŝuisto. Ĉu vi komprenas? Ke li malŝparu por vi animajn fortojn, por meditoj pri tio, kiel vi fartas, ke dum via foresto li pensu pri vi.

Mi pensas, ke multaj malfeliĉaj geedzecoj komenciĝas ĝuste de tio — de anima zorgemo, kiun oni ofte opinias amo kaj kiu, eble, ja estas amo, sed al kiu ne eblas repagi per amo.

Al mi estas malbone, Vlaĉjo.

Mi ne povas fanfaroni pri klareco kaj prudenteco de mia konduto kun Kozirev.

Al mi estis solece kaj triste, li... tamen, tio vin ne interesas.

Estu sana.

Al Kozirev mi eĉ nenion skribis.

Kaj ne skribos.

Kaj al vi, kara mia homo, mi longe ne skribos. Tion mi malbone elpensis — tiujn ĉi nesenditajn leterojn. Per ili la animo ne faciliĝas, sed iĝas nur pli malfacile. Mi nun vin penos forgesi. Tio, kompreneble, estas malfacila laboro, sed mi penos. Al mi, certe, tre malhelpos tio, ke mi laŭ volo de la sorto iĝis iomete medicinisto, sed ankaŭ tio pasos.

Interalie, Kozirev, eksciinte, ke mi estas geologo, vokis min al sapeistoj.

Nun li estas malproksime de mi, kaj, verŝajne, ni neniam plu intervidiĝos.

Kaj kun vi mi neniam intervidiĝos.

Adiaŭ!

Mi laciĝis vin ami!

Decembro. La Arkta regiono».



1. Romanco laŭ versaĵo de granda rusa poeto M. Lermontov (1841), traduko de N. Fedotov.
2. Ĥalĥin-Gol — rivero en Mongolio kaj Ĉinio, en aprilo-septembro 1939 ĉe ĝi okazis bataloj de la Ruĝa Armeo kaj de la mongola armeo kontraŭ Japanio kaj Manĉurio. Ĥasan — lago en la malproksim-orienta parto de Rusio, apud la limo kun Ĉinio, kie en 1938 okazis bataloj kontraŭ invadinta japana armeo. Linio de Mannerheim — linio de fortikaĵoj en Finnlando, kiu iĝis loko de plej gravaj bataloj dum la soveti-finnlanda milito en 1940.