Prenu min al vi!

«Bonan tagon, altestimata Vladimiro Atanazijeviĉ! Tion skribas al Vi unu Via konatino — iu Stepanova Barbara Rodionovna. Vi kaj mi iam «amikis», kiel ŝatas nun esprimi gejunuloj, kaj eĉ, se mi ne konfuzas Vin kun iu alia, interkisis, kaj mi persone petis Vin, malklerulon, kisi min «pasie». Ĉu Vi rememoras? Super ni tiam hurlis vaporŝipa sireno, Vi estis iranta por staĝado en Nigran Ravinon, kaj ĉio ĉi estis en la tagoj de nia juneco.

Kaj poste Vi min forlasis pro motivoj de altaj principoj. Tiaj karakteroj, kiel Vi, ĉion ja faras principe, kaj eĉ spinon al homoj rompas pro kaŭzoj de sia propra damnita principeco.

Kial vi tiam ne returniĝis, stultulo?

Kiel vi rajtas ne returniĝi?

Kaj kiel mi nun vivu kun la rompita spino?

Ĉu Vi scias, pri kio mi ofte pensas, Vladimiro Atanazijeviĉ? Pri malutilo de fiereco en amo, se, certe, tiu ekzistas. Ĉiuj malfeliĉoj venas de fiereco, de respekta rilato al la propra «mio». Kaj se amo ekzistas, tiam «mi» iĝas «ni» kaj ofendiĝi eblas nur pri tiu «ni», kaj neniom eblas pri «mi». Ekzemple, se oni ofendos vin en la laboro, en via, kiel vi ŝatas esprimi, «afero», tiam mi pri ni ofendiĝos. Se oni min ofendos, tiam vi ofendiĝos pri ni. Sed mi ne povas ofendiĝi al vi, ĉar vi estas mi, ja mia maldekstra mano ne povas ofendiĝi al la dekstra. Ĉu vi ne komprenas?

Mi kvazaŭ vidas, kiel vi sulkiĝas kaj diras: «Metafiziko kaj sensencaĵo».

Ĉu vi memoras, kiel vi koleriĝis tiam sur la albordiĝejo, kiam mi diris, ke kisoj iam estas acerbaj? Ĉu ne memoras, stultuleto? Sed mi memoras. Virinoj ĉion memoras, se deziras memori, kaj se ne, tiam nenio fareblas.

Sed mi ne kondukis la penson ĝis la fino: teruraj miskomprenoj en amo, plej ofte, devenas el tiu idiota, falsa fiereco. Memkompreneble, sento de propra digno, de personeco devas ekzisti, sed en tiu abismo de konfido, kiun nepre subkomprenigas vera amo, tio estas bagateloj kaj vantaĵoj. Konfidante al mi la amon, vi ne rajtas, fava idioto, dubi pri tio, ĉu veturos mi kun vi al diabla sovaĝejo aŭ ne veturos. Se ne veturos, tiam, sekve, nenio estas, ne estis kaj ne povas esti, kaj ne tial, ke veturi kun vi — tio signifas oferi sin, laŭ la terminologio de nia Eŭgeneto, sed tial, ke la amo, se ĝi vere estas, nepre kaj kun ĝojo faros ĉion, kio helpas al ĝia disfloro, kaj decide rezignas tion, kio malhelpas al ĝi disvolviĝi normale. Kaj ĉar diseco, kia ajn ĝi estu, tamen malhelpas al la natura vivo de la amo, do, sekve, la amo mem kontraŭus al la diseco de mi kaj vi, kaj nun mi jam estus naskinta al vi knabinon kun harligetoj, aŭ knabon, aŭ kaj knabinon kaj knabon, kiel vi diros!

Necesas returniĝi, jen kio!

Tutegale pli bonan ol mi vi neniun trovos!

Belan vi trovos — kun longaj gamboj! Kun maldika talio trovos (vespa — ĉu vi legis pri tiaj, sed en ili estas nenio speciala), kun greka nazeto, kun roma nazeto, sed min — spit'!

Aŭ vi tie edziĝis al via indianino Tuŝ?

Bonvolu ne ofendiĝi al mi, Voĉjo, sed kiam mi pensas, ke vi edziĝis, tiam mi deziras al vi morton. Puŝkino ja povis skribi: «Estu, Mary, feliĉa!» Sed mi ne estas Puŝkino. Mi estas Barbara Stepanova kun ĉiuj sekvantaj el tio konsekvencoj. Kaj ankaŭ Puŝkino, verŝajne, same iom mensogis, agordis sin al tia sakarina humoro, ni aŭdis, legis pri lia familia vivo.

Do prefere mortu.

Vi kuŝos en ĉerketo, tiel bele, tiel komforte — mia mortinteto. Kaj se vi edziĝos — oni min forpuŝos, eĉ proksime ne allasos, sed mi eĉ mem ne iros, tiam via bopatrino vin priploru kaj ĉiuj tiuj, kun kiuj vi iras en opereton aŭ en futbalan matĉon.

Ho dio, kion mi skribas!

Sed ja ĉio ĉi estas vero. Mi alie ne povas pensi. Kaj per sulfata acido mi povus vin priverŝi, kaj per razilo detranĉi vian kapon, kaj ĉion ajn mi povus fari, ĉu vi komprenas, kia mi, Voĉjo, iĝis terura!

Probable, tiel en mi praa Adamo ribelas aŭ atavismo, kontraŭ kiu necesas lukti.

Diri estas facile, sed provu — luktu! Tio ja ne dependas de mi, kiam mi en vivaj bildoj imagas viajn agacajn kisojn kun aliaj virinoj.

Abomena, fia persono!

Mi ne deziras plu pensi pri vi!

Ĉu vi kuracas tie? Fomentas en kulturaj kondiĉoj? Mezuras temperaturon? Verŝajne, komencis disertaĵon — skribadas mediteme?

Kaj ĉe ni estas milito. Vi, probable, la radion aŭskultas, Vladimiro Atanazijeviĉ?

Kaj ĝi estas ne tute tia, kiel Vi imagas.

Tamen strange, mi, Voĉjo, tre dikiĝas. Mi kaj nia «sentimentala tanko» — Nastasja. Vi ja scias, kiel mi bonege asimilas manĝaĵon. Ĉio taŭgas. Kaj Nastja same. Kaj ĉe ni okazadis po dek, po dek du koncertoj dum diurno. Kaj ĉie oni nin manĝigas. Vi ja ne konas tiun milit-maristan gastamon, vi, povrulo, ne havis okazon ĝin vidi. Ĝi nomiĝas «kion ni havas, per tio ni regalas», kaj la ŝipkuiristo mem manĝigas, tial rifuzi — tio signifas bonan homon malhonori kaj ofendi. Rifuzi ne eblas kategorie. Kaj fosi en manĝaĵo ne eblas, tuj estos demando: ĉu estas malbonguste, pardonu?

Tamen, nun mi jam ne estas dika. Ĉio ĉi estis. Vi ne miru, mi skribas al vi per pecetoj, ĉu vi komprenas — mi haltigas unu peceton de tempo kaj diras:

— Atendu, peceto, lasu al Vladimiro Atanazijeviĉ rigardi el lia bela foro, por li ne malutilas.

Kaj al mi ŝajnas, ke vi vidas, ĉar sen vi ĉio estas malĝusta.

Ĉu vi scias — nin iam vizitis ĵurnalistoj. Li estis altega, magra, solaj ostoj, pri li nia arta direktoro esprimis tiel: «Li havas ne kompleksion, sed malkompleksion». Kaj kun li estis lia edzino — ili kune servas en unu ĵurnalo. Ŝi al li ĉiam diradis: «Aĥ, Boĉjo, vi nenion komprenas». Kaj li kapjesadis, ke ne komprenas, kapjesadis kaj ridetadis al ŝi. Ili kune iris al la milito, ĉu vi komprenas?

Kune.

Kaj poste ni drinkis, kaj tiu virino — ŝia nomo estas Anjo — litere kun larmoj sur la okuloj demandis min:

— Ĉu vere, Banjo, mia Boĉjo estas mirinde bela?

Mi eĉ ektimis, pensis, ke la knabino freneziĝis. Kaj ŝi, imagu, insistas:

— Pli bela ol ĉiuj sur la tero.

Estas interese, ĉu vi estas pli bela ol ĉiuj sur la tero?

Kaj nun Vi legu, kamarado Ustimenko, kio okazis al mi poste.

Ni trafis en iun N-on, kie estis decidite defensivi. Por tio sur la N-an kabon necesis elveturigi el la urbo tutan provianton. Mi veturis kun ŝoforo, ni veturigis konservaĵojn kaj sukeron. Mi ja estas fortika, vi scias, la ŝoforo eĉ miradis, ĉiam min avertadis: «Ne trostreĉiĝu, Banjeto, por junulino tio estas malbona». Jen ni pelas la aŭton plenrapide, nin haltigas oficiro kun pistolo kaj diras:

— Tuj en la arbaron, fricoj sur motorcikloj kaptis la vojon.

Tra la arbaro ni atingis la niajn. Kaj venis tia «etapo», kiel esprimis nia arta direktoro, kiam «la muzoj devis eksilenti». Mi kaj Nastasja eklaboris ĉe la aviadistoj kiel kelnerinoj.

Kaj sciu, Voĉjeto, tio estis la plej bonaj tagoj de mia vivo.

Mi ne scias kial, sed jen al vi ankoraŭ peceto. Rigardu.

Mi sidas sola en nia subtera manĝejo kaj dormetas: mi laciĝis. Estas malvarme kaj humide, estas duonmallumo kaj funebro en la animo.

Kaj jen venas aviadisto Borovikov Sergio Sergijeviĉ. Li jam estas aĝa, multaj nomas lin oĉjo Serĉjo. Li estas iomete korpulenta kaj per io iomete similas al la patro. Li havis multajn elflugojn, mi eĉ ne scias kiom, sed tre multe.

Li iras malrapide, kun peno, trenante la peltbotojn. La helmon li demetis, la harojn li glatigas per siaj manegoj. Kaj pri io pensas, tiel, ke ne tuj rimarkas min. Mi demandas:

— Ĉu vi nutriĝos, oĉjo Serĉjo? (Ĉiuj militaj homoj ne manĝas, sed nutriĝas, vi tion memoru).

— Ĉu nutriĝos? Nepre, filineto.

Mi alportas al li grasan porkan viandbulon. Li longe kun abomeno rigardas al ĝi. Li estas forkonsumita, komprenu! Li ne povas tion manĝi! Kaj ĝi krome estas malvarma — tiu diabla viandbulo. Mi ĉion scias anticipe, sed mi havas streĉitajn, malfacilajn, neelteneblajn rilatojn kun impertinenta sentaŭgulo kuiristo. La kuiristo deziras nur la solan: ke oni lin «evakuu». Li eĉ iomete ŝajnigadis sin freneza, sed ne sukcesis. Tio estas sentaŭgulo kaj fiulo. Tial mi bezonas, ke oĉjo Serĉjo rezignu la viandbulon.

— Se eblus ion acidan, filineto, — mallaŭte petas oĉjo Serĉjo kaj ĝeniĝas. Li ĝeniĝas pri tio, ke li ne povas manĝi porkaĵon. Al li mem ŝajnas, ke li kapricas. Ja estas milito!

Reveninte en la kuirejon, mi kuiras mem, kaj la kuiristo rigardas al mi el angulo per kataj okuloj. Mi haketas al malgrandaj pecetoj peklitan kukumon, cepan bulbon, eltrenas el la kaserolo renon. Kaj antaŭ ol alporti al li supon kun peklitaj kukumoj, mi ankoraŭ faras salaton el fermentita brasiko kun oksikokoj. Kaj la batalajn cent gramojn1 mi alportas tiom malvarmajn, ke la glaseto rosumiĝas. Kio koncernas oksikokon, do mi kun Nastasja kolektas ĝin sur holmetoj apud la aerodromo.

Oĉjo Serĉjo nutriĝas kaj rakontas, kiel li militis. Mi malbone komprenas liajn militajn aviadistajn vortojn, sed mi komprenas, ke mi necesas nun al li, li bezonas, ke iu diru: «Ĉu vere?», «Ne povas esti!», «Aj-aj-aj!». Ja aliaj aviadistoj tiel ne diros. Ili mem batalis hodiaŭ, ili same forkonsumiĝis, ilin per nenio eblas mirigi...

Kaj poste Nastja estis evakuita sur aviadilo, kaj mi restis sola — sola virino. Mi iĝis ankaŭ flegistino, Voĉjo, ĉar ĉiuj specialecoj jam miksiĝis. La germanoj ĵetadis sur nin kombinitajn paraŝutajn trupojn, ili strebis al la aerodromo, sed ni rebatadis. Kaj ankaŭ mi, Vladimiro Atanazijeviĉ, rebatadis — mi pafis per mitraleto, sed malbone, kaj Moŝkovec — nia estro — diris al mi severe:

— Vi, Stepanova, antaŭ ol premi la ĉanon, fermas la okulojn. Tio estas malbela, Stepanova. Tio estas pafado al aero, sed ne al la kontraŭulo. Iru for, Stepanova, ne ĉagrenu min...

Sed la mitraleton li ne forprenis, ĉar tiun mitraleton al mi donacis unu batalanto. La mitraleto estas trofea, nomiĝas «Schmeisser»2, vi pri tielaĵo verŝajne eĉ ne aŭdis. Kaj oni al mi ankoraŭ kaskon donacis, du grenadojn, malgrandan pistoleton...

Jen foje vespere venis al mi Moŝkovec.

Li estas severa viro, superfluajn vortojn ne malŝparas.

Sed tiam li dense fermis post si la pordon, eksidis apud mi kaj diris:

— Mi iras al serioza laboro, donu, Barbara, al mi ion por fortuno. Vi havas bonan manon.

Mi pensis iom kaj donis vian fotaĵon — ĝi estas ĉe mi sola, vi tie estas sufiĉe grandorela, mi iam deŝiris ĝin de via malnova studentmatrikula karto, jam post via forveturo eksterlanden, al mi Aglaja Petrovna permesis.

Moŝkovec rigardis, demandis:

— Kiu estas?

Mi al li respondis:

— Mia plej kara homo! Ne forgesu alporti reen.

— Mi alportos!

Kaj — alportis. Li venis tuta kvazaŭ karbigita, la knaboj kun li ĉiuj estis vivaj kaj sanaj, sed forte elturmentitaj. Redonis Moŝkovec vian fotaĵon kaj aldone al ĝi kvar metalajn platojn.

— Kio estas tio? — mi demandis.

Kaj li:

— Profito!

Nur poste mi komprenis, ke tio estas mortigitaj faŝistoj.

En la sekva nokto vekas min Moŝkovec kaj diras:

— Eliru al la knaboj, adiaŭu, ili nun en batalon foriras, ni penos trabatiĝi.

Kaj Moŝkovec mem estis vestita marŝe — en kasko, en kapoto. Mi havis cigaredojn, mi ilin ĉiujn disdonis, «Schmeisser»-on mian fordonis, unu grenadon, ankaŭ la kaskon. Eĉ nefumantoj prenis de mi la cigaredojn. Tion estas malfacile klarigi — kial, sed mi estis tre necesa al ili en tiuj minutoj. Kaj, mi memoras, mi diradis unu saman frazon:

— Ĉio estas bona, ĉio estas bonega, vi trabatiĝos!

Mi elkuris, ĉirkaŭkuris la tenejon kaj kaŝiĝis — ili pasu preter mi. Kaj ili pasis...

Matene venis ordono — foriri. Sed nur sur aviadiloj kaj motorboatoj. Kaj aviadiloj malmultas, kaj ŝipetoj malmultas. Jen alkuras al mi unu konata aviadisto — iu Peĉjo, la familinomon mi ne memoras — kaj diras:

— Ek, knabino, prepariĝu, mia aviadilo estas instrua, havas unu ekstran lokon. Prenu neniajn aĵojn, alie ni ne ĝisflugos...

Mi surmetis sur min vatjakon, eliris, kaj renkonten iras Serĉjo Kornilov — tio estis unu ĉarma maristo ĉe ni — kun frakasita manradiko, kaj la ŝultro estas vundita. Mi lin trenas al la aviadilo. La helico turniĝas, kaj Peĉjo kriegas:

— Unu loko! Unu ja! Unu!

Tiam de malantaŭe oni trenas min je la vatjako — la boatistoj sendis, al ili estis ordonite kunpreni Stepanova-n. Jam malheliĝis, kiam ni debordiĝis kaj la germanoj sur motorcikloj eliris al la bordo mem. Mi malbone memoras, kiel kaj kio estis poste. Oni rakontis, ke nia boato iris dum dudek tri horoj. Estis neelteneble malvarme — tion mi memoras. Kaj mi memoras, kiel ni trovis nin en akvo. Mi tiel laciĝis, ke mi deziris, ke ĉio finiĝu pli baldaŭ, sed apud mi tenis sin je tabulo iu neordinare obstina maristeto, mi eĉ kriis al li:

— Ne instruu min, vi al mi tedis, iru al diablo!

Li poste tion al ĉiuj rakontadis.

Kaj iom pli poste mi aŭdis tre klare:

— Ŝi pro tio mortos!

Sed mi ne mortis — «tio» estis grandega trinkpoto da alkoholo. Mi eltrinkis ĝin tutan kaj ekdormis, kaj kiam vekiĝis, tiam al mi ŝajnis, ke mi estas en infero. Sed mi estis simple sur forno, kiun la maristoj hejtis, por ŝvitigi min. Mi ĉirkaŭrigardis — sur mi estas vira subpantalono kun ligiloj, striita subĉemizo, mi estas kovrita per ŝafpelto, kaj supre per litkovriloj. Sube amasiĝas maristoj kaj ion pridiskutas.

Mi penis leviĝi kaj sentas, ke ne povas — mi tuta gluiĝis.

— Knaboj, — diras mi, — mi estas en ia pasto. Kion mi faru...

Kaj ili respondas:

— Ne maltrankviliĝu, amikino, tie staris botelo kun mielo, ĝi pro varmo krevis, kaj sub vin la mielo subfluis. Ne gravas, ni akvon alportos, vi vin delavos. La mielo, certe, estas bedaŭrinda...

Dum ili portadis akvon, dum varmigadis ĝin — mi estis gluiĝanta pli kaj pli forte. Jam mi ne povis moviĝi. Poste ili min detrenis malsupren kaj foriris.

Kaj la voĉo ĉe mi post tiu banado malaperis.

Vi pravis, Voĉjo, ne rezultis el mi aktorino.

Kaj jen mi nun estas en Moskvo. La patro skribis, ke li penos al mi helpi kun laboro en la milito. Ja mi nun ĉion povas. Sed li ion kombinas, mia paĉjo, verŝajne, li ne deziras, ke oni min murdu, iu el la maristoj sukcesis klaĉi, kiel mi dronis. Nun mi skribis al li minacan leteron kun ultimata limdato. Kaj skribis, ke en mi estas la Stepanov-a sango, li ne esperu, ke mi evakuiĝos al Alma-Atao.

Ĉe ni estas malvarme, falas neĝo.

Kaj vi, probable, drinkas sodan viskion kaj skribas leterojn, por ke oni permesu al vi veturi al la milito, ĉu?

Venu!

Mi ne povas sen vi.

Tion ne eblas klarigi, sed vi devas kompreni.

Kaj ĉu vi deziras ekscii la plej teruran pri mi, tion, kion neniu scias kaj, certe, neniam ekscios, ĉar tio estas nur por vi, kaj al vi, stultuleto, mi ne necesas. Mi estas edzino, Voĉjeto!

Ĉu vi ektimis?

Ĉu vi tuta tordiĝis pro teruro, pro nemoderneco, pro filistra esenco de tiu nocio?

Sed mi estas edzino ne tia, kiel multaj aliaj ceteraj.

Jen antaŭ mi kuŝas tiu via terura, bruska kaj furioza letero pri frako, pri Eŭgeĉjo, Svetlana, Anjo kaj mi. Ĉiujn vi niveligis sendistinge. Nu, tion vi faris en ekscitita stato, mi ja vin konas. Sed poste, Voĉjo, estas vero. Poste — vi divenis: «Vi estus narkozisto kaj asistanto, vi estus por mi edzino kaj kamarado, sed nun...» Plue estas seninterese, plue iras via ordinara kverela galimatio.

Sed vi min ne vokis, Voĉjeto!

Vi ne returniĝis, por diri al mi ĝuste tiujn, ĉefajn vortojn: ni veturu, vi estos por mi edzino kaj kamaradino!

Kaj mi iĝus por vi ĉio — brankardistino por viaj malsanuloj, flegistino, helpkuracisto, memlerninta profesoro, apotekisto, vazlavistino. Mi estas edzino, Voĉjo, via edzino! Kaj ne miru, mi petas, ne faru incititan vizaĝesprimon — ĝi signifas «jen viaj artifikoj» — tio, kompreneble, ne tro moderne sonas, tion, verŝajne, multaj malaprobos, sed mi neniam estis, se vi memoras, modemulino. Kaj fari mi povas vere nur tiun laboron, en kiu vi estas ĉefa. Mi povas bonege helpi al vi, kaj tiam tiu via afero, la afero, al kiu vi servas, iĝos la afero de mia vivo.

Jen kia mi estas edzino.

Mi scias, kareta-boneta, scias, ke geedzeco ne ekzistas tie, kie la homojn ligas nenio, krom infanoj, mastrumaĵo kaj, pardonu, lito. Malmultas tio! Ne sufiĉas por daŭro de la homa vivo. Ili silentas! Damludas unu kun la alia kaj ankoraŭ fanfaronas pri tiu okupiĝo. Ŝi demandas lin por plenumi normojn de delikateco kaj de ĉio cetera, kio decas en la geedzeco, renkontante ĉe la pordo per kiseto:

— Nu, kio estas nova?

Kaj li, nature, respondas:

— Mikaelon Paŭloviĉ-on necesas maldungi laŭ propra deziro. Tio estas neeltenebla!

— Ĉu vere? — miras ŝi. — Mi neniam pensis!

Tiel konversacias nia Eŭgeno kun Iraida. Kaj ŝi ĉe tio ankoraŭ sulkas la frunton, montrante laboron de penso.

Certe, estas ankoraŭ varianto, kiam la geedzoj estas okupitaj pri malsamaj aferoj. Li havas la sian, ŝi la sian. Donu al ili dio sanon al festo, kiel oni diras. Sed mi rezonas ne pri ili. Mi rezonas pri mi. Mi diras pri mi, mizerulino, kiel vi foje min moknomis. Do jen: mi estas absoluta edzino. Mi ne povas, ke vi faru aferon, apartan disde mi. Por mi tio ne eblas. Mi freneziĝus, se en tiu estonteco, kiun ni neniam havos, sed se ĝi estus, vi farus unu aferon, kaj mi alian. Mi devas esti ĉiam kun vi. Kaj en malbono kaj en bono, kaj en feliĉo kaj en malfeliĉo, kaj en frosto kaj en pluvo, kaj en fronto kaj en paca tempo, kaj en operaciejo kaj en pansejo, kaj gaste kaj hejme.

Ne, prefere estu, ke vi foriras kaj mi vin atendas.

Kaj estu, ke vi venas, ĉu vi komprenas? Estu, ke vi foriris gasti al via malnova fronta kamarado kaj tie terure ebriiĝis. Kaj venis sur kvar piedoj. Kaj mi al vi diras:

— Vladimiro, kio estas tio?

Kaj vi al mi:

— Pardonu, sed estas tiel!

Kaj mi al vi:

— Mi esperas, tio neniam ripetiĝos?

Kaj vi al mi (en terura, ebria furiozo):

— For! Kiu estas ĉi tie la ĉefa? Liberigu la vojon! Aĉulino! Mi estas la plej ĉefa...

Kaj mi:

— Vi, vi, Voĉjeto, vi estas la plej ĉefa...

Kaj estu, ke vi matene pardonpetas. Sed kiel, ĉu vi scias?

— Kio estis al mi hieraŭ, Barbeto?

Sed mi silentas. Mi silentas kaj silentas. Kaj silente ploras. Kaj vi rampas sur la genuoj jam maljuneta, jam kun anhelo, mia kalveta! Nu, poste, certe, mi vin pardonas, kaj ĉio estas bona.

Ho dio, kien mi forflugas, kiam mi parolas kun vi.

Pardonu min, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi distriĝis.

Do, ĉu vi supozas, Vlaĉjeto, ke mi aŭskultadis viajn medicinajn rezonadojn kaj diversan biologian deliraĵon en la tagoj de nia juneco tial, ke al mi tio estis interesa?

Neniom!

Al mi estis interesa nur, kiel vi pri tio pensas, kaj por vi mi, certe, iĝus unuaklasa helpanto. Ĉu tio estas malbona? Ĉu tio rompas egalrajtecon de la virino kun vi, viroj? Sed tio ja ne estas recepto, tio estas tio, kio konvenas persone al mi. Kaj nenio fareblas kun mi, kaj vi kun mi nenion faros, se mi al vi tia naskiĝis.

Nu, estu sana!

Kaj eble, vi venos kaj prenos min al vi en la militon?

Prenu min al vi, Vlaĉjo.

Moskvo, la 8-an de novembro 1941.

La Norda stacidomo.

Kaj kien mi forveturas — tio tute Vin ne koncernas, Vladimiro Atanazijeviĉ!»



1. Dum la Patruja milito al batalantoj estis eldonataj 100-gramaj porcioj da vodko.
2. Erara, sed tre disvastiĝinta nomo de germana mitraleto MP 38/40 (inĝeniero Schmeisser ne havis rektan rilaton al tiu ĉi mitraleto, sed havis patenton pri ties magazeno, sur kiu estis stampo kun lia nomo).