Ĉapitro kvara

Donacoj

Jam mateniĝis, kiam Atanazio Petroviĉ venis al la aerodromo. Nemalproksime, apud Unĉo, estis pasumanta Stepanov en sia blanka marista tuniko.

— Mi ja diris, ne necesas! — morne diris Ustimenko. — Por kio vi ne satdormis?

— Sendormeco, — respondis Stepanov. — Ja mi al vi ne malhelpas, flugu. Al la vosto mi ne kroĉiĝos...

Aliris deĵoranto, li iom interparolis kun Atanazio Petroviĉ. Poste venis ankoraŭ du uloj. Ustimenko aŭskultis la motoron kaj ekfumis kun Stepanov.

— Kiam ni intervidiĝos? — demandis Rodiono Metodjeviĉ.

— Nu, supozeble, ne baldaŭ...

— Kie vi pasigos feriojn?

— Mi deziras per kuracoŝlimoj kuraciĝi, — diris Ustimenko. — La vundo, kvankam malnova, doloras. Kial vi estas malgaja, maristo?

— Aĥ ne, normale! — kun suspiro diris Rodiono Metodjeviĉ.

La motoro ree ekzumis, eksilentis kaj ree ekzumis. La teĥnikistoj estis ion kontrolantaj. Ustimenko premis la manon de Stepanov per sia malmola, forta polmo, surmetis gantojn kaj facile, kiel knabo, engrimpis en la maŝinon. Iom klopodis tie, bone sidigante sin, kriis siajn aviadistajn komandajn vortojn, kaj la aviadilo, saltetante, ekkuris laŭ la kurejo. Kaj post kelkaj minutoj la nigra punkto dissolviĝis en la ĉielo.

«Kiel mi tamen vivu? — pensis Stepanov. — Ja tiel ne plu eblas? Aŭ eblas? Aŭ aliaj homoj same tiel vivas, sed ne pensas pri tio, ne turmentas sin?»

Tamen, li ne rajtis pensi pri ĉio ĉi en stato de maljusta incitiĝo, kaj nun li estis incitita. Sed trankvilo ne tiom facile troveblis, kiam afero koncernis Eŭgenon, same kiel li ĝis nun ne povis esti tute trankvila kun Alevtina.

Li estis nek trankvila, nek — ŝajnis al li — justa kun ili, ĉar li treege severe rilatis al si mem. Kaj li ree, je mila fojo, imagis ŝian vizaĝon, hararanĝon, faritan en frizejo, kaj tiun rigardon, kiun li rimarkis sur si hieraŭ, en la tago de veno: rigardon de humila malamo.

— Mi forveturas al la somerdomo, — diris ŝi al li, tuj kiam li eniris. — Ne eblas dum tuta somero spiradi varmegon kaj polvon. Eĉ sen tio mi kun tiuj ekzamenoj tute elturmentiĝis.

— Kun kiaj ekzamenoj? — ne komprenis li.

— Kun Eŭgeno.

— Ĉu vi helpis al li prepariĝi? — ne retenis sin Stepanov.

— Mi estis kreanta por li kondiĉojn! — diris Alevtina. — Vi ĝis nun ne povas tiel vivteni vian familion, ke mi havu almenaŭ unu servistinon...

— Ĉu denove sama kanto? — blankiĝante pro furiozo, demandis li. — Ĉu al vi plaĉas tiuj nomoj de tiu tempo, kiam oni vin...

— Silentu! — ŝrikis ŝi.

Plej multe tiu eksa ĉambristino timis, ke iu ekscios pri ŝia pasinteco: kvazaŭ ŝi estis ŝtelistino aŭ murdadis homojn!

Tiele ili renkontiĝis — la edzo kaj la edzino.

Ŝi deziris, ke li forveturu, kaj Eŭgeno deziris, sed li decidis ne forveturi. Li havis Banjon, kaj krome — kien li iru nun, kiam la ŝipo estas metita en dokon, al kuracloko li veturi ne deziris, kaj lin oni preskaŭ perforte elpelis el la floto por ripozo. Alevtina veturu al la somerdomo, al sia amikino, sed li restos. Ĉi tie estas kviete, sub la fenestroj kreskas poploj kaj betuloj, eblas preni duŝon, kuŝi kun libro, vespere iri en la urban ĝardenon kaj aŭskulti muzikon, kaj kiam Banjo liberiĝos, — ho, tiam ili vojaĝos sur vaporŝipo aŭ entute elpensos ion mirindan...

Kaj dume por ĉiuj estu bone!

Finfine Eŭgeno estas studento. Eble, li malpravas rilate al la knabo; eble, la tuta afero vere estas en tio, ke tiu estas lia duonfilo. Necesas ĉion ĉi rompi, necesas aranĝi hodiaŭ tagon de feliĉo por ĉiuj! Kaj por Vlaĉjo Ustimenko, kaj por Aglaja, kaj por avo Metodo, kaj por Eŭgeno, kaj por Barbara. Kompreneble, li kulpas antaŭ Eŭgeĉjo. Banjon li gastigis ĉe si en Kronŝtadto, kaj Eŭgeno restis kun Alevtina. Kaj ĉu li iam interparolis serioze kun sia duonfilo? Ne, necesas ĉion ordigi, necesas, finfine, trovi ŝlosilon al la animo de tiu estonta medicinisto!

Plena de tiuj meditoj, li razis sin en la loĝejo, kie ĉiuj ankoraŭ dormis, prenis duŝon, prenis multe da mono kaj ekiris al vendejoj. En brokantejo li aĉetis fotilon, en nutraĵvendejo — pirogetojn kaj tortetojn, sardinojn, fragojn, vinon kaj ankoraŭ ĉion plej multekostan kaj bongustan. Rodiono Metodjeviĉ havis malsatan, malfacilan infanecon, kaj li neniam estis malŝparulo, bone sciante, kion kostas mono, sed en tiu ĉi memorinda por li tago li malŝparadis sen kalkulo, gaje, eĉ feliĉe. Por Barbara li aĉetis ruĝan trikitan bluzon, por avo Metodo — novajn ŝuojn, por Vlaĉjo Ustimenko — verkaron de Herzen1 en bonaj bindaĵoj kun ledaj librodorsoj. Kaj por la vespero li akiris por ĉiuj biletojn al opero «Faŭsto». En la urbo estis turneantaj moskvaj aktoroj, kaj akiri biletojn estis tre malfacile. Graketante pro ĝeno, Stepanov iris al dika, tre solida administranto, diris, ke li estas komandanto de ŝipo en ripozo kaj dezirus...

— Ĉiuj dezirus, — impertinente respondis la administranto. — Bedaŭrinde, nia Domo de kulturo estas ne kaŭĉuka.

Tamen ses biletojn en la dekoka vico Rodiono Metodjeviĉ akiris. Kaj, viŝante la ŝvitkovritan frunton per tuko, eksidis en taksion, plenŝtopitan per aĉetaĵoj.

Barbara jam estis forkurinta, kiam li alveturis, kaj Eŭgeno per malvigla voĉo estis parolanta telefone.

— Estas tede, sed necese! — aŭdis Rodiono Metodjeviĉ. — Li ja estas dekano, kiu scias, kiel aranĝiĝos la vivo. Ne kraĉu, infano, en puton, ĉar ĝi taŭgos por trinki...

— Kaj mi aŭdis alie, — malmilde diris Rodiono Metodjeviĉ, enirante en la manĝoĉambron, — ne trinku el puto — ĝi taŭgos por kraĉi.

Eŭgeĉjo kovris la parolilon per la manplato kaj ĵetis oblikvan rigardon al la patro.

— Sprite, sed ne realisme, — respondis li al Stepanov. — La vivo, kara paĉjo, estas ne tiom simpla afero.

Kaj, sidiĝinte en fotelon, li malvigle kaj longe ekparolis kun iu sia kamarado. Sur Eŭgeno estis lia damnita reto por haroj, kaj, parolante, li ĉiam tiradis sin kaj oscedadis. Sed Rodiono Metodjeviĉ tamen ne cedis al la malamika sento, kaptinta lin. Li ree diris al si, ke infanoj neniam kulpas, sed pri ĉio kulpas iliaj gepatroj. Li apartenis al tiuj homoj, kiuj scipovas kruele kulpigi sin mem eĉ tiam, kiam ili absolute pri nenio kulpas, ne dirante eĉ pri tiuj okazoj, kiam kulpo estas malrekta. Kaj li denove, kvankam jam malnature, komencis voki en si tiun emocion, kiun li sentis matene, kaj, dum Eŭgeno babilis, dismetis sur la tablo la donacojn, kaj supre — la biletojn al la opero.

Eŭgeno finparolis, surmetis la parolilon, ankoraŭ tiris sin kaj, pigre paŝante per siaj mallongaj kruroj, aliris pli proksime.

— Tio estas bona fotilo, — diris Rodiono Metodjeviĉ, — solida aparato. Ni produktas unuaklasan optikon, kaj scipovi foti estas iam agrable...

La vortoj estis pene elirantaj el lia gorĝo. Kaj la frazo rezultis stulta, longa, kaj lia voĉo estis ia kvazaŭ petanta.

— Spegulaj fotiloj, verŝajne, estas pli oportunaj, — penseme respondis Eŭgeno. — Jen Iraida, la filino de nia dekano, havas spegulfotilon de Zeiss, ĝi aspektas bele, ŝike. Sed por tiu diablaĵo ankoraŭ stativo necesas. Tro grandamplekse, verŝajne.

— Stativon mi aĉetis, — kun preteco, pli rapide, ol necesis, diris Stepanov, — sen stativo, vi tute pravas, sen stativo ne eblas foti. Sed por komenco tia aparato, Eŭgeĉjo, estas tre bona. Ĉe ni ankoraŭ en la instruejo estis unu knabo, cetere, same Eŭgeno, li faradis artajn fotojn: abelon, vidu, li tre nature sur fagopiro fotis, tia vila ĝi estis, la foton oni eĉ en ĵurnalo presis, laŭ konkurso, kaj la aparato estis multe malpli bona, ol la via.

— Ja mi ne diras, ke ĝi estas malbona. La aparateto nemalbonas, nur grandampleksas, nun tiajn fotilojn neniu el niaj knaboj portas.

— Kaj kiuj estas tiuj — viaj knaboj?

— Nu, vi ja scias: Kirillov, Boĉjo, Semjakin, mi kun ili ofte renkontiĝas, pasigas tempon...

Rodiono Metodjeviĉ kapjesadis al ĉiu nomo, kvankam li tute neniun konis.

— Kaj Ustimenkon vi kial ne nomas? — demandis Rodiono Metodjeviĉ kaj etendis antaŭen la kolon. — Kie do estas Vlaĉjo? Ĉu li nesufiĉe bonas por vi?

Eŭgeno facile paliĝis. En la okuloj aperis la konata al Stepanov esprimo de humila kolero.

— Vidu, paĉjo, — starante malproksime de Rodiono Metodjeviĉ, diris li. — Vidu, mi ĵuras, mi neniam komprenas, kion vi de mi deziras? Via Vlaĉjo estas obsedato, maniulo, kaj ni estas simplaj knaboj. Mi ne estas certa, eble, el li vere kreiĝos granda homo, mi ne disputas, sed, se vi deziras, ni estas junaj, kaj ni ŝatas preni de la vivo ĉion gajan kaj bonan...

— Do, klaras! — kapjesis Stepanov.

— Finfine la Soveta potenco estas Soveta potenco, — iomete vigliĝinte kaj pli paceme, eĉ konfide daŭrigis Eŭgeno. — Kaj ne por tio vi kaj la panjo tiom travivis kaj vi ĉiuj batalis, ke viaj infanoj vidu nenion gajan aŭ ĝenerale feliĉan...

— Klaras! — interrompis Stepanov.

Al li estis sufoke, li malfermis la fenestron kaj trinkis varmetan akvon el karafo. «Ne kverelu, ne kverelu! — ripetadis li al si mem. — Komprenu! Tio estis ŝi, Alevtina, kiu sugestis tiujn aĵojn al Eŭgeno. Tion faris ŝi, ŝi malbonigas la knabon». Kaj por ŝanĝi temon, li demandis, kiel la panjo vivas en la somerdomo.

— Enuo tie estas tedega, — respondis Eŭgeno, metinte la piedon sur la seĝon kaj nodante la laĉon bante. — Tie najbare ja loĝas ŝia tajlorino, Lucie Miĥajlovna...

— Ĉu francino?

— Kial francino? Rusino. Ŝi amikas kun la panjo, sed ili same tre kverelas. Hieraŭ Lucie al ŝi organdion fuŝis...

— Kion fuŝis?

— Tio estas tia ŝtofo bunta, malmola — organdio.

— Komprenite! — diris Stepanov, kvankam li nenion komprenis. — Nun ankoraŭ unu demando: kio estas tiu bildo nova ĉe vi?

Kaj Stepanov ĵetis rigardon al vitro, briletanta sub radioj de la matena suno. Sub la vitro estis pentrita rufa, sabla, enua kampo kaj kelkaj vegetaĵoj, kovritaj per dornaj verukoj.

— Kaktoj, — indiferente diris Eŭgeno. — Nova panja hobio. Ŝi kun Lucie ilin bredas.

— Ĉu kaktojn?

— A ha.

— Ĉu konfitaĵon ili kuiras el kaktoj?

— Tute ne konfitaĵon, — kun rideto diris Eŭgeĉjo. — Tio estas bela, ĉu vi komprenas? Simple pro beleco.

— Nu, kaj kie estas la akvario? Mi ĝin ne vidas.

— La akvarion oni forportis. La fiŝoj tie infektiĝis per io, ĉiuj mortis. Kaj ne kadavriĝis, rimarku, sed mortis. La panjo koleras, se oni diras «kadavriĝis».

— Mortis! — ripetis Rodiono Metodjeviĉ. — Do, klaras. Nu, kaj pri la kaktoj mi tamen ne komprenis: ĉu ili floras bele aŭ havas bonan odoron?

— Tute ne, simple verdaj dornaĵoj. Tio estas moda, ĉu vi komprenas? Estas mode ekkrii: «Dio, kiel ĉarme!» Jen ĉio!

— Nu, bone, ne indas pri tio paroli! — diris Stepanov. — Ni jen kion faros: atendos iomete Barbara-n, poste tagmanĝos per ĉiaj almanĝaĵoj kun Vlaĉjo kaj Aglaja kaj moviĝos al la teatro. Kiel vi opinias?

Eŭgeno silentis.

— «Faŭsto» de Gounod, opero, — post paŭzo aldonis Stepanov. — Mefistofelon kantas Sverliĥin, reala voĉego.

— Sverliĥin — tio estas bona, sed nenion ni, paĉjo, sukcesos, — diris Eŭgeno penseme. — Mi hodiaŭ estas invitita, kaj rifuzi estas embarase. Kaj tage ni ĉiuj interkonsentis iri al futbala matĉo. La unĉanskanoj ludas kontraŭ «Torpedo» — tio ne estas bagatelo... Do vi sen mi iel iru...

— Klaras! — jam multan fojon diris Rodiono Metodjeviĉ. — Komprenite...

Kaj, klininte la kapon, eliris el la ĉambro.



1. A. I. Herzen (en rusa literumo Gercen) (1812–1870) — elstara rusa publicisto, verkisto, filozofo (hegelano, materiisto), pedagogo, socialisto. Ĉar li estis nelaŭleĝa infano, lia familinomo estis elpensita — de la germana vorto «Herz» (koro).