Ombro de pasinteco

(1944)

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita:
11-sep-2011
Lastaj ŝanĝoj:
8-feb-2016


— Finfine! Ĉiam vi malfruas! — gaje ekkriis la profesoro, kiam en lian kabineton eniris Sergej Pavloviĉ Nikitin, juna, sed jam vaste konata pro siaj malkovroj paleontologo. — Kaj ĉe mi hodiaŭ estis gastoj. Rekte el la agrikultura ekspozicio. Du eminentaj ŝafistoj el orientaj stepoj. Kaj jen la donaco pro respekto al sciencistoj. Vidu: melono, grangeda, flava... kaj kiel odoras! Do ni ĝin kune — ek... je la sano de la eminentaj ŝafistoj.

— Ĉu vi min ĝuste por tio vokis, Vasilij Petroviĉ?

— Ja tro malpacienca vi estas, junulo! Do, turnu vin maldekstren, al tiu ĉi tableto...

Nikitin rapide aliris la malgrandan tableton en angulo de la kabineto.

Sur griza kartono estis diligente dismetitaj glataj malhel-brunaj rompopecoj de grandaj fosiliaj ostoj. La paleontologo kaptis la oston, kuŝantan maldekstre, frapis ĝin per la ungo, turnis per alia flanko. Vice trarigardis ĉiujn ok pecojn, pezajn kaj densajn, trasorbigitajn de silicio kaj fero.

La multjara praktiko en anatomio de skeleto ebligis al li tuj pense kompletigi, restarigi la mankantajn partojn de la ostoj kaj trans ilia karaktera formo diveni la plenan skeleton de la malaperinta animalo.

— Nu, nun mi ĉion komprenas, Vasilij Petroviĉ. Sur la ostoj estas malhela polurita krusto — la dezerta sunbruno. Sekve, la ŝafistoj prenis ilin rekte de la surfaco, en dezerto... Vasilij Petroviĉ, ja tio estas dinosaŭroj! Kun tia konserviteco! Tio estas la unua trovaĵo en Sovetio. Necesas ion fari, por danki tiujn ŝafistojn.

— Ĉu vi pensas — premion? Sed ili ja, kara mia, estas pli riĉaj ol ni ĉiuj! Ili demandis, ĉu ni bezonas ion de ilia kolĥozo... Ne, ĉi tie estas pura intereso al la scienco. Ili morgaŭ venos ree — ili deziras renkontiĝi kun vi kaj ankoraŭ alportos ian silaŭ-on. Nu, ek, ni distranĉu la melonon kaj cerbumu dum ripozo.

Kun tranĉaĵo da aroma melono en la mano Nikitin ekkaŭris antaŭ grandega mapo sur la muro de la kabineto, fiksrigardante la maldekstran malsupran angulon, plenkovritan per etaj punktoj — per la signo de minacaj sabloj.

La maljuna sciencisto transfleksiĝis de sur la fotelo, observante la fingron de Nikitin.

— Tiu grandega kampo de dinosaŭraj ostoj estas proksimume ĉi tie, — estis diranta la paleontologo. — Tricent kvindek kilometroj disde fontoj Taldy-saj. Apude estas putoj Bissekty. Veturi necesos laŭ sabloj ĝis tuberoj Lajili. Poste estos ŝtoneca dezerto kaj iuloke stepo.


Blindiga suna lumo, reflektiĝante de blankaj muroj de malaltaj konstruaĵoj, pro nekutimeco estis tranĉanta la okulojn. Nikitin, dolore mallarĝigante la okulojn, iris tra vasta korto de fervoja varstacio laŭ mola tapiŝo de flava polvo.

Tri novegaj aŭtoj jam elveturis el la pordego kaj staris anservice ĉe la rando de la vojo, atendante la estron. Alte ĝibis iliaj blankaj drelikaj suproj, sur la helgriza, ankoraŭ brilanta lako jam kuŝis ruĝeta pudro de polvo. Laŭlonge de la vojo, en la sama direkto, kien estis turnitaj la aŭtoj, sur grandaj ŝtonoj de larĝa irigacia kanalo, lirlante, kuris pura akvo, kvazaŭ ridante pri la ardo kaj polvo. Kaj samtone al ĝi mallaŭte zumis per malgranda rotaciado la startigitaj motoroj de la aŭtoj.

Nikitin eksidis en la stirejon de la antaŭa aŭto. Frapis la pordeto; per oblikva fosto leviĝis kaj oriĝis polvo. La aŭtoj ekiris en la urbon de blankaj domoj kaj verdaj aleoj, sterniĝintan ĉe la norda deklivo de la montetoj, bruligitaj de la suno.


Nikitin, revenante post malfrua kunsido, malrapide iris laŭlonge de mallaŭte flustranta kanalo. Apud la domoj, sub densa arba foliaro, iĝis mallume.

Rekte antaŭ li elglitis en la ombro de la aleo, facile transsaltis la kanalon kaj ekiris laŭ la vojo junulino en blanka robo. La nudaj sunbrunaj kruroj estis preskaŭ samkoloraj kun la grundo, kaj pro tio ŝajnis, ke la junulino naĝas en la aero, ne tuŝante la teron. Dikaj nigraj harligoj, akre kontrastante sur la blanka ŝtofo, peze kuŝis sur ŝia dorso kaj estis malleviĝantaj ĝis la femuroj per siaj lanugiĝintaj finoj.

Rigardante al la rapide malproksimiĝanta figuro, Nikitin haltis, cedinte al momenta meditemo, poste ekpaŝis pli rapide kaj baldaŭ atingis grandan tabulan pordegon de la domo, gastiginta la ekspedicion.

Sur la vasta korto, prilumita de elektro, Nikitin ekvidis ĉiujn anojn de sia ekspedicio, kunvenintajn ĉe la aŭtoj. La homoj estis gaje ridantaj pri io, eĉ la malserena ĉefŝoforo estis bonanime subridetanta.

Al Nikitin rapide aliris nigraokula Manjo, la preparistino de la ekspedicio, antaŭ kelkaj tagoj elektita sekretario de la partia organizo.

— Kie vi forestas, Sergej Pavloviĉ? Ni decidis fari kunvenon, sed vi mankas. Ni atendis, atendis, kaj jen ĝi iel per si mem komenciĝis.

— Gaja kunveno! — ridetis Nikitin.

— Ĉio ĉi estas pro la nomoj de la aŭtoj, — respondis Manjo.

— Kiaj nomoj?

— Ĉu vi scias, ni decidis komenci konkuron inter la aŭtaj taĉmentoj. Kaj tiam Marteno Martenoviĉ proponis: por oportuneco doni nomon al ĉiu aŭto.

— Kaj kion vi decidis?

En la interparolon enmiksiĝis Marteno Martenoviĉ, maljuna latvo en rondaj okulvitroj, specialisto pri foslaboroj.

— La vian ni nomis «Fulmo», kaj la du aliajn — «Ĉasavio» kaj «Dinosaŭro».

Forta tritona zumo aŭdiĝis sur la strato: en la pordego ekbrilis kaj denove estingiĝis lumĵetiloj de nigra «ZIL».

Nikitin ekiris renkonten al la sekretario de la regiona partia komitato, kun kiu li jam renkontiĝis kelkajn fojojn pri la aferoj de la ekspedicio.

— Vi nemalbone vin instalis, — ĉirkaŭrigardis tiu. — Kiam vi ekveturas?

— Postmorgaŭ.

— Bonege, kamarado Nikitin! Kaj mi havas al ci peton... — La sekretario faris paŭzon. — Mi venis rekte el la kunsido... Tie, ĝuste apud Bissekty, kiel evidentiĝis, estas kuŝejo de asfalto. Necesas ĝin esplori. Miaj geologoj insistas... Mallonge dirante, necesas kunpreni laboranton de la Geologia departamento...

Nikitin zorgoplene kuntiris la brovojn. La sekretario prenis lin ĉe la kubuto, kaj ili ambaŭ ekiris en la profundon de la korto.


— Ŝajne, ĉio?

— Ĉio, Sergej Pavloviĉ. Eblas komenci kargadon.

— Agu kune kun Marteno Martenoviĉ. Sur nian «Fulmon», la antaŭan, — brulaĵon kaj la instrumentojn, sur «Dinosaŭron» — brulaĵon, la tabulojn kaj la ekipaĵon de la tendaro, sur «Ĉasavion» — akvon, provianton kaj la pneŭmatikojn.

En la malaltan malfermitan pordon estis enŝiriĝanta arda spirado de la tago. Nikitin estis kolektanta en sakon paperojn, disĵetitajn sur la tablo, hastante al la telegrafo.

— Ĉu vi permesas? — aŭdiĝis el la korto milda virina voĉo.

En la blindiga hela kvarangulo de la pordo aperis svelta nigra silueto, konturita de brulanta aŭreolo laŭ la prilumita rando de la blanka robo. La venintino iomete kliniĝis, fiksrigardante en la duonmallumon de la ĉambro, kaj antaŭ Nikitin glitis la hieraŭaj nigraj harligoj. Do jen pri kiu geologo parolis la sekretario!

Malklara antaŭsento de io bona batigis la koron de Nikitin. Li leviĝis renkonten al la gastino, tenanta en la mano negrandan valizeton, kaj okazis interkonatiĝo.

— Miriam... kaj kiel plu? — demandis la paleontologo.

— Nurgalieva. Sed sufiĉas Miriam, — ridetis la junulino.

— Do, ĉu vin ne timigas, Miriam, ke nia ekspedicio estas malfacila kaj malproksima?

La nigraj okuloj moke brileris.

— Ne, ni timigas. Via ekspedicio estas tiel ekipita... Hieraŭ la reguligisto deklaris al mi, ke tiu ĉi vojaĝo povas anstataŭigi bileton al kuracloko.

— Nu, bone. — Nikitin etendis al ŝi la manon. — Elektu por vi aŭton, kiu al vi plaĉos.

— Mi dezirus, se eblas, sur «Ĉasavion», al Manjo, — petis la junulino.

— Kiam la virinoj sukcesis interkonsenti? — ekridis la paleontologo, elirante sur la korton kune kun Miriam. — Aĥ jes, — rememoris li, — ja mi, propre, konatiĝis kun vi jam hieraŭ vespere, sur la Engels-strato...

Li riverencis kaj ekiris al la pordego, kaj la junulino ĵetis perpleksan rigardon post lin.


La aŭtoj iris anservice, balanciĝante kaj plonĝante sur senvoja tero. La grizeta plata stepo, prikreskita de artemizio, estis forbrulanta sub la alta suno. Monotona, senkolora estis la pala minaca ĉielo sen eĉ unusola nubeto, peze pendanta super la ebenaĵo. Dum kvar tagoj egalmezure bruadis la motoroj. Malgraŭ la malrapida iro de la aŭtoj, la ekspedicio malproksimiĝis je kvarcent kilometroj for de la blanka urbo kaj de la fervojo.

Laŭlonge de tiuj kvarcent kilometroj, disvolviĝante, altaj barkanoj da sabloj anstataŭiĝadis de ŝtonecaj montetoj, glata artemizia stepo, flav-blankaj solonĉakoj.

Orelŝire grincadis dentradoj de la transmisiiloj. Zumadis la motoroj, la nigraj radoj de la stiriloj glitadis en la ŝvitaj, lacaj manoj de la ŝoforoj. Kaj flugadis, flugadis per malpeza griza fumo en senfinan stepon centoj da litroj da valorega benzino.

Nur unufoje sur tiu vojo, malfrue vespere, el trans altaj montetoj ekstaris saluta aŭroro de elektra lumo — sulfura fabriko. Kaj poste nur malofte renkontiĝadis rondaj feltaj jurtoj — provizora loĝejo de la homo ĉi tie, kie estas eterna nur la senŝanĝa kaj senkaraktera dezerto...

Preterinte la fabrikon, ili veturadis longe, uzante la helan lunon kaj la lastan pecon de taŭga vojo. Glataj takiroj briladis en la luna lumo, kiel sennombraj etaj lagoj; la aŭtoj plirapidiĝadis sur ilia malmola surfaco. Nokte la stepo ŝajnis mistera kaj afabla.

Nikitin ordonis halti por noktado nur tiam, kiam la aŭtoj denove komencis plonĝi, levante densan polvon sur tubera surfaco de pufaj argiloj.

Hele prilumis la bivakon elektraj lampoj, fiksitaj al la malantaŭoj de la aŭtoj. Sed la loko de noktado evidentiĝis malafabla. La piedoj trafaladis, kiel en densa neĝo, en la tubera polva grundo, el kiu ie elstaradis rompeblaj nudaj tigoj de iu sekiĝinta herbo.

Antaŭe, apenaŭ distingeblaj post la kurteno de la luna lumo, vidiĝis la tuberoj Lajili — la komenco de la plej senakva ŝtoneca dezerto, kaŝanta en sia profundo la tombejon de fosiliaj monstroj.


Post la senfinaj vicoj da tuberoj, priŝutitaj de griza ŝotro, speciale forte sentiĝis deŝiriteco disde la mondo. En sennombraj turnoj, ĉirkaŭvojoj, malleviĝoj kaj leviĝoj la ekspedicio perdiĝis, kvazaŭ iĝis neekzistanta. La tri grizaj aŭtoj trairis la montetojn kaj eliris sur malvivan senfinan ebenaĵon, kovritan de maldika tavolo de subtila sablo. Super la dezerto tremis nebulo de varmigita aero, kies tremantaj strioj kaŝadis kaj stompadis la neallogan pejzaĝon.

Antaŭ la ekspedicianoj aperadis logantaj bluaj lagoj, miraklaj boskoj, flagrantaj fore dentoj de neĝaj montoj. Fojfoje antaŭ la malakraj nazoj de la aŭtoj tute proksime plaŭdadis maro, malpezaj nebulaj ondoj levadis blankan ŝaŭmon... Post kelkaj minutoj sur la loko de la maro aperadis ombritaj de densaj arboj blankaj domvicoj, similaj al la urbo, kiu restis malproksime sude, trans la sabloj. Kaj ankaŭ la konturoj de la aŭtoj mem, tiaj striktaj kaj klaraj, difuziĝadis, jen plilongiĝante ĝis nekredeblaj ampleksoj, jen, male, kreskadis alte kaj leviĝadis simile al gigantaj elefantoj.

Malheliĝis. Lastfoje en purpuraj radioj de la sunsubiro montriĝis altaj bluaj kaj verdaj turoj de nova fantoma kastelo kaj malaperis.

«Fulmo», levante fostojn da polvo kaj malproksime prilumante la ebenaĵon per siaj fortaj lumĵetiloj, daŭrigis la vojon ĉe la kapo de la kolumno — ĉi tie eblis veturi ankaŭ nokte. «Dinosaŭro» kaj «Ĉasavio» malantaŭis, por ne droni en la polvo, ŝirmanta la vojon, kiel oni ĉiam faras dum veturado en polva loko.

Egalmezure kaj dormige bruis la motoro. Nikitin ekdormis, sidante en la stirejo, sed baldaŭ estis vekita per abruptaj hupsignaloj de irinta malantaŭe «Dinosaŭro». «Fulmo» haltis; malrapide alvenis la du ceteraj aŭtoj.

— Kio okazis? — demandis Nikitin de la ŝoforo de «Dinosaŭro».

— Mi ne povas veturi, kamarado estro, — konfuzite respondis la ŝoforo. — Ŝajnas ĉia absurdaĵo...

— Kio do?

— Ja ĝuste, Sergej Pavloviĉ, — subtenis la ŝoforon Marteno Martenoviĉ. — Tage miraĝoj vidiĝas malproksime, sed nun — rekte ĉe la nazo, teruro nin kaptas.

— Tamen mi ja veturas! — ĵetis la ĉefŝoforo, stiranta «Fulmon».

— Ci veturas antaŭe, Vladimir, — diris la alirinta ŝoforo de «Ĉasavio», — kaj ni post cia polvo. La lumĵetiloj lumas al la polvo, kaj diablo scias kio al ni ŝajnas. Ne eblas veturi.

— Sensencaĵon vi babilas! — koleriĝis la ĉefŝoforo. — Mi scias, fojfoje sur polvo io ŝajnas, sed ke ne eblus veturi...

— Provu ci mem. Lasu min veturi antaŭe! — ofendite kriis la ŝoforo de «Dinosaŭro».

— Bone, veturu, — morne konsentis la ĉefŝoforo.

La homoj disiris al la stirejoj, ekzumis la startigiloj. «Dinosaŭro», ŝancelante sian altan supron, malrapide preteris «Fulmon» kaj malaperis en polva nubo. La ŝoforo de «Fulmo» atendis, ĝis la polvo, malleviĝinte, komencis ore brili per maloftaj polveroj en la radioj de la lumĵetiloj, kaj ekveturis sekve.

Interesita, Nikitin observis la vojon, viŝinte la frontan glacon. Kelkajn kilometrojn ili traflugis, nenion renkontinte, kaj la ŝoforo komencis moke snufi, ion grumblante sub sian nazon. La aŭto iris glate, la atento komencis malfortiĝi. Subite Nikitin eksentis, ke la ŝoforo abrupte turnis la stirradon kaj la aŭto joris flanken. Antaŭe klare videblis grandega kruta kavo, tegita per blankaj kaheloj. Nikitin en mirego viŝis la okulojn — ĉe ambaŭ flankoj de la koridoro, metita de la lumo de la lumĵetiloj, en rondirantaj polveroj etendiĝis vicoj da altaj domoj. La vizio estis tiel versimila, ke la paleontologo tremeris kaj tuj aŭdis koleran «pu!» de la ŝoforo.

La domoj malaperis, la stepo diskuris per interplektaĵo de nigraj kaj flavaj strioj, kaj sur la vojo gapis nigra fendo. Kunpreminte la dentojn, la ŝoforo alkroĉiĝis al la stirrado, penante venki la iluzion. Pasis kelkaj minutoj — kaj antaŭe fleksiĝis nekredeble kruta arka ponto, tute klare videbla, tiom reale, ke Nikitin maltrankvile turnis sin al la ŝoforo, sed tiuj jam estis bremsanta la aŭton. Malantaŭe sonis insistaj signaloj de «Ĉasavio». Haltiginte la aŭton, la ŝoforo fumis iom, tralavis la okulojn, levis la pordan vitron kaj obstine ekveturis pluen. Kaj denove antaŭ la aŭto ekstaradis ĉiam novaj polvaj fantomoj, timigantaj, proksimaj kaj realaj. Nerva streĉo kreskis. «Fulmo» bremsadis kaj turniĝadis en penoj eviti neekzistantajn obstaklojn, kaj, finfine, la ŝoforo ĝemis, kraĉis kaj, haltiginte la aŭton, komencis signali al «Dinosaŭro» pri kapitulaco. Kiam ekkuŝis la polvo, alveturis ankaŭ jam antaŭlonge haltinta «Ĉasavio».


Dum haltoj la freneza, fantoma mondo malaperadis. La nokto disŝovadis la horizonton en malhelan senfinecon. Grandegaj steloj trankvile lumis, kaj la kutimaj konturoj de la stelfiguroj ĝojigis per sia senŝanĝeco. Kaj tage en murmurado de la motoroj kaj balancado de la aŭtoj denove flagris kaj ŝanĝbrilis la fantaziaj vizioj. Kaj ĉio komencadis ŝajni neekzistanta.

Nikitin tre ekĝojis, kiam el post ŝanĝbrila muro de vica miraĝo subite leviĝis mornaj nigraj konturoj de la montoj Arkarly. Unue iliaj pintoj longe staris sur la nivelo de la ŝtopilo de la radiatoro de «Fulmo», poste ili komencis rapide kreski, ŝirmante per si la tutan horizonton en la nord-okcidento. La gvidisto almontris fendokovritan monton, kies kruta antaŭa deklivo havis konturojn de regula trapezo. «Fulmo» senprokraste direktis sin rekte al ĝi. La grundo denove estis iĝanta malglata, ekstarante per ŝtonaj ondoj ĉiam pli alte.

Sed jen finfine, tenante sin sur la deklivo, «Fulmo» turnis sin, ekknaris la bremsoj, kaj la aŭto malrapide malleviĝis sur vastan ebenaĵon — la fundon de grandega antikva intermonta kavo.

Okcidente morne staris malhelaj rokoj, krutaj deklivoj de la orientaj montetoj konsistis el hel-ruĝaj sabloŝtonoj. En alto super la ebenaĵo estis malrapide rondflugantaj du agloj.

Laŭ indiko de la gvidisto la ekspedicio ekiris laŭlonge de la ruĝaj rokoj al la nordo. Tie, en la loko de kuniĝo de la malhelaj kaj la ruĝaj petroj, devis troviĝi la fonto Bissekty kun puto, elfosita en nememoreblaj tempoj.

La glata surfaco de la valo estis iuloke sulkita de neprofundaj ravinoj kaj abunde prisemita de glataj rulŝtonetoj, kovritaj de la dezerta sunbruno. Tiuj rulŝtonetoj estis donantaj al la grundo nenature nigran koloron, sur kies fono per miriadoj da fajretoj brilis sub la suno sennombraj kristaloj de diafana gipso, disŝutitaj inter rulŝtonetoj. «Fulmo» turniĝis, ĉirkaŭirante la malaltan krutaĵon de ruĝaj petroj.

— Haltu, haltu! — subite kriis Nikitin kaj rapide elsaltis el la aŭto.

Post li ekkuris liaj fidelaj helpantoj, same ekvidintaj fosiliojn. Maldekstre de la vojo de la aŭtoj kuŝis angule unu al la alia du grandaj trunkoj de ŝtoniĝintaj arboj. En hela suna lumo klare montriĝis ilia rekt-tavola ligno kaj spuroj de branĉoj. Ĉirkaŭ la trunkoj kaj plu al la okcidento estis disĵetitaj grandegaj ostoj kun malhela brilanta surfaco.

La admirantaj esploristoj disŝutiĝis sur la ebenaĵo. Kun emociiĝo ili trovadis ĉiam novajn kaj novajn trezorojn. Bonege konserviĝintaj ostoj de gigantaj saŭroj estis kovrantaj grandaj parton de la valo. La paleontologoj kun ĝojaj ekkrioj ĵetiĝadis jen al unu, jen al alia flanko. La ŝoforoj kaj laboristoj infektiĝis de ilia entuziasmo kaj partoprenis la pririgardon, gaje mirante al la neordinara spektaĵo.

Nur parto de la ostoj libere kuŝis sur la surfaco, aliaj ankoraŭ troviĝis en malhelaj sabloŝtonoj kaj rulŝtonetoj. La ostoj elstaris ĉie en la ravinoj, kovris la petron, nudigitan sur tuberoj, amasiĝis per tutaj aroj.

La eminentaj ŝafistoj tute pravis — ili malkovris senprecedencan laŭ sia amplekso tombejon de gigantaj malaperintaj saŭroj, kie amasiĝis restaĵoj de centmiloj da diversaj animaloj.

Strangan impreson faris tiu ardigita nigra, senviva valo, superŝutita per gigantaj ostoj. Nevole rememoriĝadis antikvaj legendoj pri bataloj de drakoj, pri tomboj de grandeguloj, pri amasoj da gigantoj, pereigitaj de la inundo. Kaj tuj iĝis komprenebla la apero de tiuj legendoj, kiuj sendube havis kiel bazon tiajn malkovritajn amasojn da grandegaj ostoj.


— Ĉu ne plimultiĝis?

— Ne, Sergej Pavloviĉ.

— Necesas fosi ankoraŭ pli profunde.

— Pli profunde ne eblas, tie estas roko.

— Roko!

Nikitin ĵetis siajn notojn, salte ekstaris kaj impetis al la fonto. Konvinkiĝinte pri praveco de la latvo, la paleontologo sentis, ke interne de li io ŝiriĝis. Kaŝante la timon, Nikitin malrapide ekiris de la tendaro al la montoj, por cerbumi en soleco.

La terura malkovro venis jam en la dua diurno de ilia estado en la valo: kvanto da akvo, donata de la fonto Bissekty, ne sufiĉis por la ekspedicio. Se la akvo sufiĉis por du-tri vojaĝantoj kun iliaj kameloj, ĝi estis malmulta por granda ekspedicio kun laboristoj kaj aŭtoj. Eble, la fonto estis bona antaŭ cent jaroj, kaj nun elĉerpiĝis. Ili devis komenci la porakcidentan rezervon. Kaj kio pri akvo por la revena vojo? Necesas, forlasinte ĉion, kiel eble plej rapide iri orienten — je ducent kilometroj for de ĉi tie, verŝajne, estas putoj. Se ili alveturigus la akvon de tie? Sed tiam ne sufiĉos brulaĵo por reveno.

Perpleksigita de la subita bato de la sorto, la sciencisto akre eksentis tutan sian senhelpecon antaŭ la ĉirkaŭanta senkompata naturo. Kion povas fari li, tuta lia bonege ekipita ekspedicio sen akvo? De kie ili prenu ĝin ĉi tie, en bruligitaj ŝtonoj, vivigataj nur de la mizera flueto de la antikva puto?

La penoj purigi la fonton estis sensukcesaj. Ĉu tiu neatendita malfeliĉo fiaskigos la tutan tiom skrupule organizitan ekspedicion, sensukcesigos, igos riski per homoj?

Dronante en la malĝoja medito, Nikitin maŝine profundiĝis en la montaron. Li kviete iris supren laŭ eta interkrutaĵo, profunde entranĉiĝinta en nigran flankon de selforma monto. La ardigitaj nigraj krutaĵoj blovis al la sciencisto sufokan varmegon. Nikitin haltis kaj ekvidis Miriam-on.

La junulino sidis sur ŝtono, submetinte la piedojn kaj fleksinte sian maldikan korpotrunkon. Ŝi tenis sur la genuoj malfermitan notlibreton kaj tiel profunde enpensiĝis, ke ne aŭdis la proksimiĝon de Nikitin. La pezaj harligoj, ŝajnis, ŝarĝis ŝian klinitan kapon, la vizaĝo estis turnita al la nebuliganta arda foro. La tuta aspekto de la junulino kaj ŝia pozo subite frapis la paleontologon per konformeco kun la ĉirkaŭanta naturo. Nikitin unuafoje eksentis, ke Miriam estas ido de sia lando: ŝi spiris trankvilan firmecon, kaŝitan sub masko de ekstera obeemo. Nikitin rigidiĝis sur la loko, timante malkvietigi Miriam-on.

La lando de bruliganta senviva vasto, kie nenio estas donata per si mem... Nur persista laboro de multaj generacioj alportas venkon super la kruela naturo. Iri rekte en pasia impeto ne eblas — tiu vojo ĉi tie ne kondukos al la celo. Necesas malrapide, pacience kaj sencede moviĝi antaŭen, esti ĉiam preta por batalo kontraŭ novaj kaj novaj malfacilaĵoj, subpremante per la volo la karakteran por ĉiu homo soifon de mirakla, subita feliĉo...

La junulino, eksentinte la rigardon de Nikitin, retrorigardis, ekstaris kaj ekiris renkonten al li. Miriam atente enrigardis en la okulojn de la juna sciencisto.

— Kio okazis al vi, Sergej Pavloviĉ? — kiel ĉiam malrapide prononcis ŝi.

La sciencisto kaptis malfalsan zorgon en ŝia tono. En senkonscia emo esti sincera kun ŝi li rakontis al Miriam pri la fiasko, atendanta la ekspedicion. La junulino silentis kaj nur kiam ili estis revenantaj, apud la tendaro mem, ĝeniĝante, diris kvazaŭ al si mem:

— Mi aŭdis, ke en la pasinta jaro en laboroj ĉe Durt-Kyr oni sukcesis plimultigi rendimenton de fontoj... — Miriam faris paŭzon, — helpe de dinamito. Se ni havus...

— Diablo prenu, ja ni havas amonalon! — ekkriis Nikitin. — Eksplodigi la lokon de eliro de la fonto — tio ne ĉiam helpas, sed fojfoje estas sukcesa! Mi tute preteratentis... Ni provu tuj! — gajiĝis la paleontologo, plirapidigante la paŝojn. — Ni risku per la plej granda ŝargo.


...Tondra bato tremigis la senvivajn montojn. Alta fosto da polvo leviĝis super la fonto, kaj post kelkaj sekundoj io kun terura bruo falegis en la montoj. Ĉiuj ekspedicianoj ĵetiĝis al la fonto kaj komencis silente dismeti la surfalintajn ŝtonojn, denove disfosante la eliron de la fonto. Eĉ pli mallaŭte iĝis en la tendaro, kiam Nikitin kaj Miriam komencis mezuri alfluon de akvo. La ekspediciestro subite rektiĝis.

— Dankon, Miriam! — Li kaptis la manon de la junulino kaj forte premis ĝin.

— Levu Miriam-on! — aŭdiĝis akorda krio.

La junulino sage kuris serĉi saviĝon post la dorso de la ĉefŝoforo. Tiu, etendinte la potencajn ŝultrojn, minace deklaris:

— Mi ne permesas!


— Kiel statas viaj aferoj kun asfalto, Miriam? — gaje demandis Nikitin.

— Ĉi tie estas tre interesa kuŝejo, Sergej Pavloviĉ. Tio estas ne asfalto, sed ia speciala, tre malmola peĉo.

— Montru ĝin al mi morgaŭ, ĉu bone? Kaj nun mi konsilas al vi konatiĝi ankaŭ kun niaj sukcesoj.

Sur la ebenaĵo ĉie vidiĝis montetoj de fosita grundo. Estis leviĝanta malpeza fumeto de fajro, sur kiu estis boligata likva ostogluo. Marteno Martenoviĉ, en sola kuloto kaj sunbruna ĝis nigreco, estis diligente impregnanta per la gluo lozajn ostojn. Pli proksime al la centro de la ebenaĵo laboris kelkaj homoj. Granda placeto da petro, purigita desupre, estis ĉirkaŭfosita per profundaj kanaletoj. Du laboristoj estis singarde fosantaj la lozan sabloŝtonon per grandaj tranĉiloj, dividante la ĉirkaŭfositan rokpecon al tri partoj. Manjo estis finanta purigon de kranio, priverŝante per ŝelako difektitajn lokojn.

Nikitin kondukis Miriam-on al la rokpeco, kaj la mirigita junulino ekvidis sur ĝia surfaco sterniĝintan skeleton de grandega saŭro. Ĝi kuŝis sur la flanko, fleksinte la longan voston kaj krucinte la pezajn malantaŭan krurojn. Sur la vertebroj, ripoj, eĉ sur la malakraj hufetoj — ĉie videblis klare skribitaj ciferoj. La kranio de la monstro, longa ĉirkaŭ du metrojn, sur la nuko estis transiranta en grandegan ostan kolumon, kovritan de akraj pikiloj. Super la okuloj elstaris du longaj, oblikve direktitaj antaŭen kornoj, la tria korno sidis sur la nazo, kaj la buŝego estis finiĝanta per beko.

— Tio estas triceratopso — trikorna herbomanĝa dinosaŭro, bone armita kontraŭ rabobestoj, — klarigis Nikitin. — La skeleto konserviĝis plene, kaj ni ĝin dividos al tri partoj, fiksos en firmajn kadrojn, — la paleontologo almontris preparitajn stangojn, — superverŝos per gipso kaj forveturigos en formo de pezaj monolitoj, por fine purigi ĝin de petro jam sur la loko, en la laboratorio.

— Kiaj do estis la rabobestoj, se kontraŭ ili estis tiaj teruraj armiloj? — demandis Miriam.

— Rabobestoj! — ekkriis la paleontologo. — Nu jen, ekzemple. — Kaj li elektis el kesto platan denton kun fleksita pinto kaj segilformaj kaneloj ĉe ambaŭ flankoj, longan je ĉirkaŭ dek kvin centimetroj. — Tio estas tiranosaŭro, giganto, kiu iradis sur la malantaŭaj piedoj... Baldaŭ ni transloĝiĝos kun la foslaboroj al la montoj mem, — daŭrigis la sciencisto, — tie Marteno Martenoviĉ trovis samtempe tri skeletojn de karapacaj dinosaŭroj kun osta kiraso, kovrita de pikiloj. Veraj tankoj, nur sen kanonoj, diference de la modernaj tankoj, kiuj estas atakanta armilo. Ja herbomanĝa animalo povas nur pasive defendi sin: ĝi kaŝiĝas sub la kiraso aŭ elstarigas la kornojn, ne atakante mem.


Ne ĝisirante la orientan interkrutejon, Miriam turnis sin maldekstren kaj kondukis Nikitin-on laŭlonge de la monta piedo, inter disĵetitaj rokpecoj.

Antaŭ la paleontologo kaj lia kunulino neatendite ekstaris densa muro de ruĝete nigraj petroj. Ĝin tratranĉis mallarĝa pasejo, simila al spuro de bato de giganta glavo. Ĉe ambaŭ flankoj de tiu ŝtona fendo leviĝis du rokaj turoj, alte supre havantaj elstaraĵojn, pendantajn super la pasejo.

La mallarĝa pasejo estis rekta, kie fusila paftubo, kun glataj, kvazaŭ poluritaj muroj. Pasinte laŭ ĝi kelkajn dekojn da paŝoj, Miriam kaj Nikitin trafis en vastan valon, fermitan ĉiuflanke de krutaj rokoj. La flanko, kontraŭa al la pasejo, estis fleksiĝanta per regula duonrondo, en kies mezo mem elstaris grandega kubo da tre malmola bruna sabloŝtono. La bazo de la kubo dronis en amaso de plataj, evidente, antaŭnelonge falintaj rokpecoj, kaj sur la oblikva surfaco brilis grandega nigra spegulo. La paleontologo estis ĉirkaŭrigardanta en perplekso.

— La kuŝejo de asfalto, — mallaŭte ekparolis Miriam, — pli ĝuste, de solidiĝinta peĉo, estas ĉi tie. La peĉo kuŝas per glataj tavoloj en malmolaj ferriĉaj sabloŝtonoj, plej verŝajne metitaj de la vento, — io simila al antikvaj dunoj. Kiam ni eksplodigis la fonton, ĉi tie falis la rokoj kaj malfermis freŝan tavolon da minerala peĉo. Ĝia glata surfaco ankoraŭ ne estas difektita de efloresko kaj brilas kiel spegulo.

— Kiam, laŭ via opinio, sedimentiĝis la peĉo kaj la sabloŝtono? — rapide demandis la paleontologo.

— Proksimume samtempe kun la ostoj de dinosaŭroj, — respondis Miriam. — Ĉiuj ĉi sedimentoj akumuliĝadis ĉi tie, en valoj de tiuj ĉi antikvaj montoj, kaj restis preskaŭ netuŝitaj.

Nikitin aprobe kapjesis kaj eksidis sur grand-eran kraketantan sablon. La junulino instalis sin kontraŭ li en sia ŝatata pozo, submetinte sub sin la piedojn.

En la ĉiuflanke fermita valo ial estis ne tre varmege. Mirinda silento staris ĉirkaŭe. Apenaŭ aŭdeble, kvazaŭ foraj kristalaj sonoriletoj, sonoris sekaj herboj, kreskantaj sur la fundo de tiu natura monta halo. Nikitin unuafoje dum la vivo ekaŭdis ilian susurantan malgajan vokon kaj ĵetis miran rigardon al Miriam. La junulino klinis la kapon kaj almetis la fingron al la lipoj. Baldaŭ en tiun malfortan, kvazaŭ fantoman, sonoron enplektiĝis samaj senmezure foraj, maloftaj akordoj de malalta tono — voĉoj de arbustoj, borderantaj la bazon de la roka ringo. Sub tiu apenaŭ distingebla muziko de la silentema dezerto Nikitin enprofundiĝis en mediton.

La herboj sonoris kaj vokis enrigardi en la profundon de la naturo, ili parolis pri tio kaŝita, kio ordinare preteras nian konscion, obtuzigita de enradikiĝintaj kutimoj kaj nur en maloftaj minutoj de la vivo malkovriĝanta kun vera akreco.

Nikitin pensis pri tio, ke la naturo estas senfine pli riĉa ol ĉiuj niaj imagoj pri ĝi, sed ĝia ekkono neniam estas donata senpage. En proksima interkomunikiĝo, en konstanta interbatalo kun la naturo la homo aliras tre proksime al ĝiaj kaŝitaj sekretoj. Sed ankaŭ tiam necesas, ke la animo estu klara kaj pura, simile al fajne agordita muzikilo, kaj ĝi respondos al sono de la naturo.

Malrapide levis Nikitin sian rigardon kaj ekvidis la direktitajn rekte al li okulojn de Miriam. La paleontologo mallerte ekstaris kaj per voĉo, ŝajninta al li mem kruda, estingis la karesajn vokojn de herboj:

— Tempas iri, Miriam!

La junulino senvorte ekstaris.

Forirante, Nikitin kun plezuro ĉirkaŭrigardis la kvietplenan valeton.

— Kial vi antaŭe ne diris pri tiu bona loko? — riproĉis li la junulinon.

— Vi estis absorbita de via laboro, — mallaŭte respondis Miriam.

— Mi translokigos la tendaron al la bazo de la ŝtonaj turoj jam morgaŭ, — decidis Nikitin. — Cetere, la ĉefaj foslaboroj nun estos tute proksime.


Per certa, danda bato Marteno Martenoviĉ enigis la lastan najlon en longan keston.

— Fino, Sergej Pavloviĉ! — gaje ekkriis la latvo kaj viŝis la ŝvitan vizaĝon.

— Fino! — respondis Nikitin. — Morgaŭ estos ripozo kaj prepariĝo al forveturo, vespere — al la vojo, hejmen! Ni ne povas plu resti ĉi tie.

— Sergej Pavloviĉ, — pete enmiksiĝis Manjo, — vi jam antaŭlonge promesis rakonti pri tiuj... — la junulino almontris la kuŝantajn ĉie kestojn, — bestoj, sed ĉiam mankis tempo. Ĉu eblas hodiaŭ? Estas ankoraŭ nur la tria horo.

— Bone. Post la tagmanĝo ni iru en tiun valeton, tie ni konversacios, — konsentis la ekspediciestro.


Ĉiuj dek kvar kunlaborantoj estis atente aŭskultantaj sian estron. Nikitin parolis bone, kun entuziasmo. Li rakontis, kiel jam en la antikvaj epokoj de evoluo de la surtera vivo malrapide, en milionoj da generacioj, perfektiĝadis la organismo de la animalo, kiel aperadis iam bizaraj, strangaj formoj de kvarpiedaj amfibioj kaj rampuloj. Kiel en la batalo por ekzisto, en venkado super influo de la ĉirkaŭantaj kondiĉoj iom post iom formortadis ĉiuj malpli perfektaj, malpli vivkapablaj specioj; la kruela kribrilo de la natura selektado kribradis la fluon de generacioj en la tempo, forigante ĉion malfortan kaj netaŭgan.

— En la komenco de la mezozoiko, antaŭ ĉirkaŭ cent kvindek milionoj da jaroj, sur antikvaj kontinentoj ĉie estis disloĝiĝantaj rampuloj kaj samtempe de ili devenis la plej perfektaj el ĉiuj animaloj — la mamuloj, evoluintaj en severaj kondiĉoj de la fino de la paleozoiko. Sed baldaŭ la relative akran kaj sekan klimaton ĉie anstataŭis la humida kaj varmega, la sekaĵon kovris abunda, pompa vegetaĵaro. Tiuj ekzistokondiĉoj estis pli facilaj, pli favoraj, kaj jen sur la tuta tero disvastiĝis grandegaj rampuloj. Ili konkeris la sekaĵon, la maron kaj la aeron, atingis senprecedencan grandecon kaj nombron.

Gigantaj herbomanĝuloj por defendo kontraŭ rabobestoj havis monstrajn kornojn aŭ kirason el ostaj pikiloj kaj ŝildetoj. Aliaj, ne defenditaj de kiraso, kaŝadis sin en akvo de apudbordaj maraj lagunoj aŭ lagoj. Ili atingadis dudek kvin metrojn de longo kaj sesdek tunojn de pezo. En la aero ŝvebadis flugantaj saŭroj; el ĉiuj flugantaj animaloj ili havis la plej grandan longecon de la flugiloj kaj, sekve, estis la plej bonaj flugantoj.

La rabobestoj iradis sur la malantaŭaj kruroj, apogiĝante al la dika vosto. Iliaj antaŭaj kruroj estis transformiĝantaj en malfortajn, preskaŭ nenecesajn aneksaĵojn. Por atako servadis la grandega kapo kun grandaj akraj dentoj en la faŭko. Tio estis monstraj tripiedoj, ĝis ok metrojn altaj, sencerbaj batalaj maŝinoj de terura forto kaj senkompata feroco.

En ĉirkaŭo de gigantaj saŭroj vivis antikvaj mamuloj — malgrandaj bestetoj, similaj al erinaco aŭ rato. La rampuloj en la favoraj kondiĉoj de la mezozoiko subpremis tiun progresan grupon de animaloj, kaj el tiu vidpunkto la mezozoiko estis la epoko de obskura reakcio, daŭrinta ĉirkaŭ cent milionojn da jaroj kaj malrapidiginta la progreson de la animala mondo. Sed tuj kiam komencis denove ŝanĝiĝi la klimataj kondiĉoj, komenciĝis ŝanĝiĝo de vegetaĵaro, — tiam al la grandegaj saŭroj iĝis malbone. La herbomanĝantaj grandeguloj postuladis abundan, facile digesteblan nutraĵon. La ŝanĝiĝo de la nutra bazo iĝis katastrofo por la herbomanĝuloj kaj samtempe por la gigantaj rabobestoj. La natura ekvilibro de la animala loĝantaro abrupte rompiĝis. Okazis granda formortado de la rampuloj kaj rapida ekfloro de la mamuloj, kiuj iĝis la mastroj de la Tero kaj finfine donis la pensantan estaĵon — la homon. Imagu al vi por momento senfinan ĉenon da generacioj sen eĉ unusola penso, pasintaj dum ĉiuj ĉi centmilionoj da jaroj, — finis la paleontologo, — tutan neimageblan nombron da viktimoj de la natura selektado laŭ la blinda vojo de la evoluo...

La sciencisto eksilentis. Alte en la jam bluiĝinta ĉielo aŭdiĝis blekado de aglo. La aŭskultantoj plu silente sidis, rigardante al la paleontologo.

Nikitin penseme ridetis kaj ree ekparolis:

— Jes, grandeco de mia scienco estas en la senfina perspektivo de la tempo. En tiu rilato la paleontologio estas komparebla probable nur kun la astronomio. Sed la paleontologio havas unu malfortan flankon, tre malfortan, suferan por tiuj, kiuj strebas al profunda ekkono: neplenecon de la materialo. Nur tre malgranda parto de la antaŭe vivintaj animaloj konserviĝas en tavoloj de la tera krusto, kaj konserviĝas ĝi nur kiel neplenaj restaĵoj. Ni prenu nian elfosadon — ni akiris nur ostojn. Vere, laŭ tiuj ostoj ni povas restarigi plenan eksteran aspekton de la animaloj, sed nur en certaj limoj. La plej malbona estas tio, ke ni neniam povos ekscii detale la internan konstruon de la animalo, plene imagi ĝin viva. Pro tio ni neniam povos kontroli ĝustecon de niaj imagoj, trovi erarojn. La fizikaj leĝoj estas neskueblaj. La forto de la homa racio ĝuste estas en tio, ke ni rekte rigardu al ilia vizaĝo, ne trompante nin per fabeloj...

Profunda malgajo eksonis en la voĉo de Nikitin, transirante al la aŭskultantoj. La paleontologo abrupte ekstaris:

— Ne gravas. Por vi, ne spertaj en la scienco, restas libera kaj potenca fantazio de verkistoj. Ne ĝenataj de la malvasteco de precizaj faktoj, ili klare kaj konvinke renaskas la malaperintan animalan mondon. Mi konsilas al vi legi «La perditan mondon» de Conan Doyle kaj «La militon por fajro» de Rosny la pli aĝa. Tio estas mia ŝatata verkisto, kiu eĉ al paleontologo povas efiki per forto de sia imago, per belega priskribo de praa vivo, per sukcese kaptita ombro de pasinteco... — La paleontologo, entuziasmiĝinte, komencis citi: — «Kune kun la densiĝinta krepusko falis malklara ombro de la pasinteco, kaj laŭ la stepo estis ruliĝanta tute ruĝa minaca torento...»

Facila ekkrio de Manjo igis la scienciston rompi la citaĵon kaj returni sin. En la sekva momento lia spirado haltis, kaj li stuporiĝis, afekciita.

Super blue rebrilanta plato de la minerala peĉo ekstaris el ĝia nigra profundo giganta verd-griza fantomo. Grandega dinosaŭro rigidiĝis senmove en la aero, super la supra rando de la krutaĵo, leviĝinte je dek metroj super la kapoj de la stuporiĝintaj homoj.

La monstro alte portis sian ĝibnazan kapon, la grandaj okuloj malbrile kaj malserene rigardis ien malproksimen; la senlipa larĝa faŭko nudigis longan vicon de dentoj, kurbigitaj malantaŭen. La dorso de la animalo, iomete fleksita, estis krute falanta en la nekredeble potencan voston, apogantan la dinosaŭron malantaŭe. La grandegaj postaj kruroj, fleksitaj en la artikoj, ne estis cedantaj en potenco al la vosto, similaj al du kolonoj, trifingraj, kun larĝe disetenditaj fingroj, armitaj per kurbaj kolosaj ungoj. Kaj preskaŭ sub la kolo mem, sur la oblikve pendanta super la tero antaŭa parto de la korpo, estis mallerte kaj senhelpe elstarantaj du maldikaj ungaj antaŭaj kruretoj, tiom etaj kompare kun la giganta korpo kaj la kapo.

Tra la fantomo travideblis la nigraj rokoj de la montoj, kaj samtempe estis distingeblaj plej etaj detaloj de la korpo de la animalo. La kovrita de malgrandaj ostaj platoj dorso de la animalo, ties malglata haŭto, ie pendanta per pezaj faldoj, stranga elkreskaĵo sur la gorĝo, tuberoj de gigantaj muskoloj, eĉ larĝaj violkoloraj strioj sur la flankoj — ĉio ĉi estis donanta al la vizio miregindan realecon. Kaj estas ne mirinde, ke la dek kvin homoj staris mutiĝintaj kaj ensorĉitaj, vorante per la okuloj la gigantan ombron, realan kaj fantoman samtempe.

Pasis kelkaj minutoj. En nekaptebla turniĝo de sunaj radioj la vizio de la senmova dinosaŭro degelis kaj estingiĝis. Antaŭ la homoj estis nenio, krom la nigra spegulo, perdinta la bluan rebrilon kaj nun rebrilanta kupre.

Laŭta suspiro elŝiriĝis samtempe de ĉiuj. Nikitin ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn.

Dum longa tempo neniu kapablis prononci eĉ vorton. La nekredebla apero de la fantomo de la monstro detruis ĉiujn konceptojn, establitajn de la edukado kaj viva sperto. Ĉiu sentis, ke en lian vivon enŝiriĝis neatendite io tute neordinara. Plej multe estis ŝokita Nikitin mem — la sciencisto, kutimiĝinta analizadi kaj klarigadi enigmojn de la naturo. Sed nun neniu racia klarigo de la okazintaĵo povis veni en lian kapon. Ĉiuj estis perpleksaj. La tendaro bruis ĝis malfrua nokto, kiam finfine Nikitin kvietigis la pasiojn per deklaro, ke en tiu lando de miraĝoj estas neniom mirinde vidi miraĝon de la monstra fosilio. Tiu fantomo, laŭ determino de Nikitin, ne povis esti iu alia, krom tiranosaŭro.


Zumis la motoroj, kontrolataj antaŭ la malproksima vojo. Blueta fumo sterniĝis super brunaj rulŝtonetoj de la ebenaĵo.

Nikitin ĵetis rigardon al la horloĝo kaj haste direktis sin al la mallarĝa fendo en la rokoj.

La nigra spegulo ekrigardis al li profunde kaj senpasie. La antaŭa silento ne plu estis en tiu ĉi kvieta loko — el trans la rokaj muroj aŭdiĝis la bruo de la motoroj. Malklara sento de io rompiĝinta, perdita kaptis Nikitin-on. Li atendis aperon de la hieraŭa fantomo, sed la fantomo ne aperis. Verŝajne, Nikitin ne precize notis la tempon de ĝia apero kaj malfruis.

Bedaŭrante pri la perdo kaj mem mirante al la forto de sia ĉagreno, Nikitin longe staris antaŭ la ŝtona amaso, kreinta la piedestalon de la spegulo. Malantaŭ li aŭdiĝis kraketado de sablo — Miriam rapide aliris al li.

— Marteno Martenoviĉ diras, eblas veturi. Mi proponis min por kuri al vi... mi deziris ankoraŭfoje rigardi... — abrupte kaj rapide diris la anhelanta junulino.

— Mi tuj iros, — nedecideme respondis la paleontologo, silentis iom kaj aldonis: — Atendu, Miriam!

La junulino obeeme proksimiĝis kaj komencis same, kiel li, fiksrigardi al la nigra spegulo.

— Kion vi faros, kiam vi revenos, Miriam? — subite demandis Nikitin.

— Mi laboros, lernos, — mallonge respondis la junulino. — Kaj vi?

— Mi same laboros... pri tiuj dinosaŭroj kaj pensos... — la sciencisto paŭzis kaj neatendite abrupte finis, — pri vi!

Miriam mallevis la kapon, nenion respondinte.

— Se mi estus sur via loko, mi ĉiujn fortojn fordonus al solvo de la enigmo kun la dinosaŭra fantomo. Ja tio estas ne simple miraĝo... — ekparolis ŝi post minuto.

— Mi mem scias, ke ne miraĝo! — nevole ekkriis Nikitin. — Sed mi estas nur paleontologo. Se mi estus fizikisto...

Nikitin rompis la parolon kun malklara ĉagreno pri si mem kaj aliris pli proksime al la tavolo de la mirinda ŝtoniĝinta peĉo. Li longe enrigardadis en ĝian nigran senrespondan profundon, kaj preskaŭ netolerebla, sovaĝa deziro estis kreskanta en lia animo. Por sekundo malfermiĝis la nepenetrebla, neatingebla por homo kurteno de la tempo. El la tuta grandega nombro de la homoj nur al li kaj al liaj kunuloj estis permesite enrigardi en la pasintecon. Kaj el ili nur li estas sufiĉe armita per scioj, per sperto de scienca laboro. Miriam pravas... Nikitin-on kaptis potenca aspiro malkovri la sekreton de la naturo.

Subite Nikitin komprenis, ke li vidas iajn arĝentecajn ombrojn, malmergiĝantajn el la nigra profundo. La paleontologo komencis fiksrigardi jam konscie, streĉante la vidon kaj atenton. La disaj partoj rapide kuniĝis en malklaran, sed tutecan bildon; ĝi estis simila al malbone rivelita foto de grandega amplekso. En la centro montriĝis la renversita figuro de la hieraŭa tiranosaŭro, tamen, forte malpligrandigita, maldekstre vidiĝis grupo de grandegaj arboj, kaj malantaŭe kaj malsupre tute malklare diveniĝis pintoj de iuj rokoj.

Elpreninte la notlibreton, Nikitin vokis Miriam-on kaj komencis desegni la novan fantoman vizion. Ili ambaŭ avide fiksrigardis al la arĝent-grizaj ombroj, sed la bildo ne iĝadis pli klara. Baldaŭ antaŭ la okuloj, laciĝintaj pro la streĉo, eknaĝis lumaj makuloj, kaj denove la profunda nigro de la spegulo iĝis blinda kaj senobjekta.

Kun peno Nikitin devigis sin foriri el la enigma loko. Li konsciis, ke indus resti por ankoraŭ kelkaj tagoj por observi la spegulon.

Pro rara kaprico de la sorto li sukcesis renkonti nekredeblan, elstaran fenomenon. Tre baldaŭ, eble post kelkaj tagoj, la suno kaj vento detruos la glatan surfacon de la peĉa tavolo, kaj por ĉiam malaperos la enigmo, kiun li ne sukcesis kompreni. La devo de sciencisto — ja kia devo! — la tuta ekzistosenco estas ne perdi tion, kio hazarde malkovriĝis al li, transdoni ĝin al ĉiuj homoj.

Kaj malgraŭ ĉio li devas forlasi la miraklan fenestron en la pasintecon ĉe la foraj, malfacile atingeblaj montoj. Li ne plu havas tempon. Prokrasti la forveturon estas danĝere. Eĉ sen tio por kompleteco de la prifosoj la ekspedicio laboris ĝis la lasta tago. Ilin atendas malfacila revena vojo kun troŝarĝitaj aŭtoj. Ĉu riski pro la duondelira, neklarigebla fenomeno per la homaj vivoj, konfiditaj al li? Ne, ne eblas.

Nikitin rapide, preskaŭ kure, revenis al la aŭtoj.

Alirinte al «Fulmo», li ankoraŭfoje retrorigardis al Miriam. Ŝi senmove staris apud «Ĉasavio», turniĝinte al la enirejo de la interkrutejo. Tio estis la lasta impreso de la paleontologo, kiun li forveturigis kun si, forlasante tiun enigman lokon.

— Ekveturu! — laŭte kriis li kaj, frapferminte la pordon de la stirejo, komencis rigardi, kiel ekbrilis, forkurante sub la kotŝirmilojn de la aŭto, fajreroj de gipso en la valo de ostoj.


...Malvarma, malserena lumo estis rapide estingiĝanta en la plumba ĉielo. Tra la duobla fenestrokadro vidiĝis la nigra glacikovrita tegmento kun grandaj makuloj da neĝo. Fumo, eliranta el la tubo, estis forŝirata de abruptaj ventoblovoj.

Nikitin deŝovis libron kaj rektiĝis en la fotelo, sentante obtuzan sopiron.

La obstina menso de la sciencisto ne deziris kapitulaci, sed ie interne jam estis maturiĝanta amara konscio de senforteco.

Kun malgajo rememoradis Nikitin, ke nur la senriproĉa reputacio savis lin de malkaŝaj mokoj, eĉ suspektoj pri lia psika sano. La helpo, kun kiu li turnis sin al fizikistoj, rezultigis ŝercan nekomprenon — ja finfine, ekzistas multaj optikaj iluzioj, miraĝoj, halucinoj! Kaj, metante sin sur ilian lokon, Nikitin ne povis malaprobi la sciencistojn.

Jam tie, en la montoj, ĉe la dinosaŭra tombejo, Nikitin komprenis, ke la glata surfaco de la nigra peĉo konservis en si ion similan al foto, kiu en nekomprenebla maniero reflektiĝis en la aero. Sed kiel povis rezulti foto sen bromarĝentaj platoj, sen rivelado kaj fiksado? Kaj ĉefe, ordinara difuza lumo kreas nenian bildon — necesas senluma kamero, tio estas kamero kun mallarĝa fendo aŭ aperturo, trairante kiun la lumaj radioj donas renversitan bildon de tio, kio troviĝas en la fokuso. Kaj ankaŭ la tiranosaŭro en la profundo de la nigra spegulo ŝajnis renversita! Sed...

Por diveni tiun sekreton, necesis neordinara impeto, pasia streĉo de la racio kaj la volo, kuniĝintaj en atingo de la sola celo. Necesis inspiro, sed inspiro ĉi tie, en la egalmezura, kutima ekzistado, ne venadis. Eĉ pli — ĉiam pli malproksime foriĝadis ĉio okazinta tie, dudek kvar mil kilometrojn for, trans la stepo kaj tuberoj de la ardaj sabloj. Ĉu li povas rakonti al iu, ĉu li povas kredi mem pri la fantoma vizio de la lando de miraĝoj ĉi tie, en la pala kaj sobra lumo de la malvarma vintra vespero? Kaj Miriam... Ĉu ne foriris Miriam el lia vivo, ĉu ŝi ne iĝis sama malaperinta miraĝo?

Nikitin fermis la okulojn. Momento — kaj malaperis la malheliĝinta fenestro, la neĝo kaj malvarmo. Antaŭ la mensa rigardo de Nikitin aperadis bildoj, unu post la alia.

Blindigantaj, helaj blankaj muroj, malhela, traigita de la varmega oro verdo de foliaro, lirlantaj kanaletoj, kupraj nuboj da polvo... Denove iris, balanciĝante, la aŭtoj sub egalmezura zumado de la motoroj en la tremanta, varmega aero, tratranĉante bluajn ĉenojn de bizaraj miraĝoj. Tra la nebulo de la nekredebla, forglitanta mondo, pendanta super la senlima forbruligita ebenaĵo, ĉiam pli klare elstariĝadis la tiom konata vizaĝo de la malproksima Miriam. La paleontologo salte ekstaris, bruiginte la fotelon.

«Kiel mi ne komprenis tion tuj? Kiel mi ne diris al ŝi tiam? — pensis li, paŝante laŭ la ĉambro. — Sed ja eblas eĉ nun veturi, skribi...»

Nikitin emociiĝis — al la koro estis aliranta io potenca, postulanta tujan decidon... Li veturos al ŝi, diros ĉion. Nun, senprokraste.

Nikitin mallerte svingis la manon kaj tuŝis dinosaŭran vertebron, kuŝintan proksime al la tabla rando. La peza osto kun bruo falis sur la plankon, frakasiĝis al kelkaj pecoj. La sciencisto rekonsciiĝis kaj ĵetis sin levi la disŝutiĝintajn rompopecojn. Li ekhontis, kvazaŭ liajn kaŝitajn revojn subrigardis iu fremdulo. Nikitin haste ĉirkaŭrigardis, kaj la ĉirkaŭaĵo denove sencede plenigis lian animon. Tio estas lia mondo, kvieta, simpla kaj hela, kvankam iutempe, eble, tro malvasta. La alta ŝranko kun vitraj pordoj konservas sur siaj bretoj ankoraŭ multajn neesploritajn trezorojn — restaĵojn de la antikva vivo...

Kaj, krom ĉio ĉi, estas la granda enigmo de la ombro de pasinteco. Ĉu tio ne sufiĉas por li, mallerta malspritulo, ĉiam malfruanta, kiel diris lia instruisto? Jen ankaŭ kun Miriam — li malfruis, senespere malfruis diri al ŝi tie, en la montaro Arkarly, en la valo de sonorantaj herboj... Kaj nun, por konkeri Miriam-on, li devas ĉiujn siajn pensojn, ĉiujn fortojn fordoni al tio. Ĝuste tiam, kiam tiom multan tempon kaj energion postulas de li divenado de la enigmo de la ombro de pasinteco. Ĉu li povos, ĉu liaj fortoj sufiĉos por ĉio? Kaj kial do li estas tiel certa, ke Miriam estas preta ekami lin? Kaj se ŝi amas aliulon?

Nikitin subite trankviliĝis kaj ree eksidis en la fotelon.

La homa menso ne povis mallevi siajn flugilojn antaŭ la nekomprenebla. La fantomo de la dinosaŭro devis havi ian klarigon!

Tiu malcedemo antaŭ plej malfacilaj problemoj, tiu protesto kontraŭ blinda kredo estas la plej rimarkinda trajto de la homa menso...

Tamen la pensoj de Nikitin nevole revenadis al la ekspedicio en la dezerton. Li rememoradis ĉion ĝis etaj detaloj, speciale la lastajn tagojn antaŭ la reveno al Moskvo. La kaptema memoro de naturesploristo neatendite faris al li grandan servon.

Nikitin rememoris, kiel li en la tago de la forveturo el la blanka urbo estis atendanta la aŭton en la gastejo. Li etendiĝis sur la larĝa kanapo. La fenestro de la ĉambro rigardis al la strato, priverŝita de radioj de la potenca suda suno. La ŝutroj estis fermitaj, en la duonmallumon de la ĉambro el la fendo inter la ŝutroj estis enpikiĝanta rekta kaj malforta luma radio.

Sur la muro kontraŭ la fenestro glitis iaj ombroj. Nevole traspurinte ilian movon, Nikitin subite ekvidis klaran renversitan bildon de la kontraŭa flanko de la strato. Tute klare desegniĝis nudaj branĉoj de poploj, malalta domo kun nova tegmento, la krado de fera pordego. Jen rapide trairis homo, svingante la baskojn de la ĥalato, ridinda, malgranda, renversita...

Simile al freŝa vento, en la kapo de Nikitin traflugis rapida kompreno: la malgranda, fermita, ombrita de la pendantaj rokoj kavo en la montaro Arkarly... la mallarĝa fendo — la pasejo al la vasta ebenaĵo, kaj ĝuste kontraŭ ĝi estas la peĉa spegulo... Ja tio estas grandega natura kamero, kies fokuson eblas kalkuli! Nun por li estas klare, kiel povis kreiĝi la bildo, sed... sed la ĉefa afero plu restas nekomprenita: kiel do fiksiĝis la foto, kiel povis konserviĝi en miloj da jarcentoj la efemera ludo de lumo kaj ombroj? Fotografio dume donis nenian respondon.

Ha! Stop!..

Nikitin salte ekstaris kaj ekpaŝis laŭ la ĉambro.

La bildo estis kolora! Necesas skrupule trarigardi la teorion de la kolora fotografio.

Dum la tuta sekva tago Nikitin, forgesinte pri ĉio en la mondo, studadis dikan libron pri la kolora fotografio. Li jam sukcesis konatiĝi kun la teorio de koloroj kaj kun analizo de la homa vidkapablo kaj nun, trarigardante la lastan parton, «Specialaj metodoj de kolora fotografio», subite renkontis leteron de Niépce al Daguerre, skribita jam en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento.

«...kaj evidentiĝis, ke la laktavolo (asfalta peĉo) de la plato ŝanĝiĝis sub influo de lumo, kio donis en trairanta lumo ion similan al bildo sur diapozitivo, kaj ĉiuj koloraj nuancoj estis videblaj tre klare», — skribis Niépce.

Nikitin obtuze ekkriis kaj, kunpreminte la tempiojn, kvazaŭ retenante diskurantajn pensojn, eklegis plu:

«Kiam ricevita bildo estis rigardata sub certa angulo en falanta lumo, tiam eblis vidi tre belan kaj interesan efekton. Tiun fenomenon indus meti en ligon kun la neŭtona fenomeno de koloraj ringoj: eble, iu parto de la spektro efikas al la peĉo, kreante subtilegajn diferencojn en dikeco de tavoloj...»

La valorega fadeno de klarigo de la tiranosaŭra fantomo ektiriĝis tra paĝoj. Komence maldika kaj rompebla, ĝi iom post iom iĝadis ĉiam pli firma kaj fidinda.

Nikitin eksciis, ke sub influo de starantaj lumaj ondoj ŝanĝiĝas strukturo de glata surfaco de fotografiaj platoj, ke tiuj starantaj ondoj kreas certajn kolorajn spurojn, ne dependajn de la ordinara nigra bildo, ricevata rezulte de kemia influo de lumo al broma arĝento de la fotoplato. Tiuj spuroj de komplikaj reflektoj de lumaj ondoj, tute nevideblaj eĉ ĉe forta pligrandigo, distingiĝas nur per unu kapablo — selekte montri lumon de nur certa koloro, ĉe prilumo de la bildo sub unu, strikte difinita angulo. Ĝuste sumo de tiuj spuroj donas bonegan bildon en naturaj koloroj.

Sekve, en la naturo ekzistas senpera influo de lumo al certaj materialoj, sufiĉa por ricevo de bildo eĉ sen helpo de malkomponataj de lumo kombinaĵoj de arĝento. Ĝuste tio estis tiu kroĉaĵo, kiu tiel mankis por la sciencisto.


Nikitin akcelis la paŝojn. De sur ekdegelintaj tegmentoj faladis maloftaj gutoj. La sciencisto, emociiĝante, rapidis en la instituton. Tri monatoj da laboro ne pasis vane — li sciis, kion kaj kie li serĉu, kaj nun helpo de optikistoj, fizikistoj kaj fotografoj multe antaŭigis la solvon de la problemo. Kaj jen hodiaŭ li unuafoje decidiĝas elpaŝi antaŭ la scienca mondo.

La temo de la referaĵo kaj la nomo de Nikitin kunvenigis multajn aŭskultantojn. La paleontologo rakontis pri la nekredebla okazo kun la tiranosaŭra fantomo kaj tuj rimarkis gajan vigliĝon de la kunvenintoj. Nikitin kuntiris la brovojn, sed daŭrigis nehaste kaj klare:

— Tiu ĵus elfosita tavolo de minerala peĉo, kiel evidentiĝis, konservis en si lumajn spurojn — foton de unu momento de ekzisto de la kretacea naturo.

Sunaj radioj, reflektiĝante de tiu nigra spegulo sub certa angulo, ĵetis kiel projekciilo sur iajn miraĝokreajn aerstriojn gigantan fantoman bildon de viva dinosaŭro en jam ne renversita aspekto. Rezultis siaspeca kuniĝo de la reflektita bildo kun miraĝo, pligrandiginta amplekson de la luma spuro.

Sendube, ekspondaŭro, necesa por ricevo de luma spuro en peĉo, estis granda... Sed, eble, forto de suna prilumo en tiu tempo en regionoj kun tropika klimato estis iom pli granda, kaj eble, ankaŭ dinosaŭroj povis dum tutaj horoj stari senmove. Modernaj grandaj rampuloj — krokodiloj, testudoj, serpentoj, grandaj lacertoj — dum kelkaj horoj restas senmovaj, ne ŝanĝante la pozon. Ilin ne eblas kompari kun bolantaj pro energio mamuloj. Tial ĉe kondiĉo de granda ekspondaŭro tute eblas fotoj de vivaj saŭroj, kio estis pruvita de la vidita de mia dinosaŭro.

Mi prikalkulis la lokon, kiun fiksis la foto, — la sciencisto almontris grandan mapon, alpinglitan al la tabulo, — ĝi troviĝas je cent tridek naŭ metroj for de la bazo de la ŝtonaj turoj. Ricevita danke al forta prilumo, aŭ speciala situo de nuboj, aŭ iuj aliaj kondiĉoj, la foto, evidente, estis tuj fermita de alfluo de sekvaj tavoloj de la asfalta peĉo kaj tiamaniere estis konservita kontraŭ detruo. La skuiĝo pro la eksplodo forigis ĉiujn superajn tavolojn, malkovrinte rekte la asfaltan foton...

Nikitin silentis iom, penante venki emocion, kiu kaptis lin.

— Finfine, — daŭrigis li, — gravas ne tiu mirakla okazintaĵo, ne tio, ke kelkaj homoj unuafoje en la mondo ekvidis vivan aspekton de fosilia animalo. La grandega signifo de la ĵus raportita observo estas en reala ekzisto de lumaj spuroj de antikvaj epokoj, fiksitaj en petroj kaj konserviĝantaj dum dekoj, eble centoj da milionoj da jaroj. Tio estas realaj ombroj de la pasinteco el tiaj profundoj de la tempo, kiujn ni eĉ ne povas koncepti per nia racio. Ni ne suspektis pri ilia ekzisto. Al neniu venis en la kapon, ke la naturo povas foti sin mem, tial ni ne serĉis tiujn lumajn spurojn.

Certe, fotoj de pasinteco postulas tian kvanton da koincidoj de diversaj kondiĉoj, ke ili povas rezulti kaj konserviĝi nur en nekredeble raraj okazoj. Sed ja dum la grandega kvanto da pasinta tempo ankaŭ nombro da tiaj okazoj devas esti tre granda! Ekzemple: ĉiuj okazo de konserviĝo de fosiliaj ostoj same postulas tre maloftajn koincidojn. Tamen ni konas jam tre multajn malaperintajn animalojn, kaj ilia nombro kreskas treege rapide kun evoluo de paleontologiaj esploroj.

Lumaj spuroj, fotoj de pasinteco, povas kreiĝi kaj konserviĝi ne nur sur asfaltaj peĉoj. Sendube, ni povas serĉi ilin en kelkaj disvastiĝintaj substancoj de petroj — saloj de oksido kaj protooksido de fero, mangano kaj aliaj metaloj. Delonge estas konata fotado per la metodo de kolorperdo, kiam la lumo detruas iun farbon, nerezisteman al ĝi, kaj tiamaniere estas ricevata komplementa koloro. Kie ni serĉu ilin, tiujn bildojn de pasinteco? En tiuj sedimentoj de petroj, kie ni povas supozi tre rapidan surtavoliĝon sub malfermita aero aŭ en tre malprofunda akvo. Malkovrante sen difekto la surfacon de tavoloj kaj kaptante lumajn reflektojn per iaj aparatoj, faciligantaj percepton de lumaj spuroj, ni devas lerni kompreni tiujn spurojn de lumaj ondoj de pasintaj tempoj.

Fine, ni rajtas supozi, ke la naturo fotadis sian pasintecon ne nur per lumo. Rememoru ankoraŭ ne klarigitajn ĝisfine de la scienco fotojn de la ĉirkaŭaĵo, kiujn lasas malofte fulmo sur lignaj tabuloj, vitro, haŭto de trafitaj de ĝi homoj. Eblas imagi fiksadon de bildoj helpe de elektraj malŝargoj, de nevideblaj radioj, similaj al tiuj, kiujn donas radiumo. Nur klare konsciu pri tio, kion vi serĉas, kaj vi scios, kie serĉi, kaj trovos!..

Nikitin finis la referaĵon. La sekvintaj elpaŝoj estis plenaj de skeptikeco. Speciale ekscitiĝis unu fama geologo, kiu kun karaktera por li elokvento karakterizis la elpaŝon de Nikitin kiel interesan, sed el la scienca vidpunkto ne valorantan eĉ kupran groŝon «paleofantazion». Sed ĉiuj atakoj ne tuŝis la scienciston. En li jam antaŭlonge maturiĝis firma decido.


Metalaj batoj obtuze aŭdiĝadis en la grandega halo. Nikitin haltis ĉe la enirejo. En du vitrinoj, starantaj unu kontraŭ la alia, malaltaj saŭroj estis montrantaj la nigrajn dentojn. Trans la vitrinoj la planko estis obstrukcita per stangoj, feraj tuboj, boltoj kaj instrumentoj. Meze sur krucitaj traboj estis levataj supren du altaj vertikalaj postamentoj — la ĉefaj apogiloj de granda dinosaŭra skeleto. Al la malantaŭa postamento jam estis almuntitaj komplike fleksitaj feraj strioj. Du preparistoj estis singarde fiksantaj al ili grandegajn ostojn de la malantaŭaj kruroj de la monstro. Nikitin glitis per rigardo laŭ la glata fleksiĝo de la tubo, borderanta la trabaron desupre kaj hirtiĝinta per kupraj ŝekloj. Ĉi tie estos instalitaj ĉiuj okdek tri vertebroj de la tiranosaŭro laŭ la konturo de la rabe fleksita dorso.

Ĉe la antaŭa postamento Marteno Martenoviĉ kun granda boltilo estis ekvilibranta sur ŝanceliĝema eskalo. Alia preparisto, malserena kaj maldika, en tola ĥalato, estis grimpanta laŭ la kontraŭa flanko de la ŝtupetaro kun longa tubo en la manoj.

— Tiel vi ne povos fari! — kriis la paleontologo. — Estu singardaj! Ne pigru movi la skafaldon.

— Ba, por kio klopodi, Sergej Pavloviĉ! — gaje respondis desupre la latvo. — Ĉu ni ne povos? Ja ni estas la malnova skolo!

Nikitin, ridetinte, levis la ŝultrojn. La malserena preparisto enmetis ŝraŭbaĵon de la tubo en la supran triopan tubjunton, per kiu estis finiĝanta la postamento. Marteno Martenoviĉ energie turnis ĝin per la boltilo. La tubo — apogilo de la masiva kolo — turniĝis kaj tiris post sin la malserenan prepariston. Li kaj la latvo kunpuŝiĝis brust-al-bruste sur la mallarĝega supra placeto de la eskalo kaj falegis al la malsamaj flankoj. La bruo de la falinta tubo supersonis sonoron de vitro kaj timan krion. Marteno Martenoviĉ leviĝis, konfuzite frotante freŝan tuberon sur la kalva kapo.

— Ĉu fali same estas la malnova skolo?

— Tutcerte! — konfirmis la sprita latvo. — Iu alia kripliĝus, dum ĉe ni estas bagatelo — nur vitro, kaj eĉ ne spegula... La skafaldon do necesos movi, ne taŭgas ja, — kvazaŭ nenio okazis, finis Marteno Martenoviĉ.

Nikitin surmetis ĥalaton kaj aliĝis al la laborantoj. La plej malrapida parto de la laboro — anticipa muntado de la skeleto kaj elfarado de la fera trabaro — estis jam pasita etapo. Nun la trabaro estis preta, restis munti ĝin kaj fiksi sur la jam allutitaj kaj alŝraŭbitaj apogiloj, ŝekloj kaj boltoj la pezajn ostojn — same rezulton de multmonata laboro; la preparistoj liberigis ilin de petro, kungluis ĉiujn plej etajn debatitajn kaj disfalintajn partojn, anstataŭigis per gipso kaj ligno la mankantajn pecojn.

La trabaro estis fiksita sukcese, korektoj dum muntado de la skeleto evidentiĝis negrandaj. La sciencistoj kaj la preparistoj laboris kun entuziasmo, restante ĝis malfrua nokto. Ĉiuj deziris kiel eble plej baldaŭ restarigi la malaperintan monstron en viva kaj minaca pozo.

Post semajno la laboro estis finita. La tiranosaŭra skeleto leviĝis plenalte; la malantaŭaj kruroj, similaj al la kruroj de giganta rabobirdo, rigidiĝis en duonpaŝo; la longa rektigita vosto treniĝis fore malantaŭe. La grandega aĵura kranio estis levita sur alton de kvin metroj kaj duono disde la planko; la duonmalfermita faŭko estis rememoriganta fleksitan akrangule segilon kun maldensaj dentoj.

La skeleto staris sur malalta kverka podio, brilanta per nigra polurita surfaco, kiel fermoplato de piano. Oblikvaj radioj de la vespera suno estis penetrantaj tra la altaj volbaj fenestroj, ludante per ruĝaj rebriloj sur la spegulaj vitroj de la vitrinoj kaj dronante en nigro de la poluritaj sokloj.

Nikitin staris, apoginte sin al vitrino, kaj estis ĉikaneme pririgardanta lastfoje la skeleton, penante trovi iun ne rimarkitan antaŭe pekon kontraŭ la severaj leĝoj de la anatomio.

Ne, verŝajne, ĉio estas sufiĉe ĝusta. La grandega dinosaŭro, elprenita el la tombejo de monstroj en la dezerto, nun staras, atingebla por miloj de vizitantoj de la muzeo. Kaj jam estas preparataj trabaroj por aliaj skeletoj de kornaj kaj kirasaj dinosaŭroj — bonega rezulto de la ekspedicio...

La suna brilo sur la nigra fermoplato de la podio vigle rememorigis al la paleontologo la peĉan spegulon en la montoj Arkarly... Jes, certe, la skeleton li starigis en la sama pozo, en kiu neforigeble fiksiĝis en la memoro la fantomo de la viva tiranosaŭro. Kaj tiu pozo donas impreson de plena natureco, kion ne eblas diri pri muntaĵoj de aliaj muzeoj.

«Se miaj estimataj kolegoj scius, kio gvidis min! — mense subridis Nikitin. — Tamen, venkintojn oni ne juĝas».

Kaj denove la pensoj de la sciencisto, simile al kompasa montrilo, turniĝis al la divenita ombro de la pasinteco. La fantomo ĉesis esti enigmo, la fenomeno estis klara por la sciencisto. Malaperis ankaŭ la pasia streĉiteco de penso, la indigno de la racio antaŭ la nekomprenebla sekreto de la naturo. La iro de pensoj iĝis trankvila, malvarma kaj profunda.

La sciencisto bone komprenis, ke ĝis tiam, kiam li pruvos al la mondo veran ekziston de lumaj spuroj de pasinteco, li devos labori sola. Li, plej verŝajne, havos nek specialajn rimedojn, nek troan tempon — ĉion li devos fari preterpase kun sia ĉefa laboro. Grandega tasko, super homaj fortoj! Kaj la geologio mem estas kontraŭ li.

En la procezoj, kreantaj sedimentojn, do tiujn tavolojn, kiuj povas percepti lumajn spurojn, estas ege maloftaj la okazoj de rapida sedimentiĝo de unu tavolo post la alia. Des pli sur la surfaco, sed ne en profundoj de lagoj kaj maroj! Necesas trovi tavolojn, sedimentigitajn kun rapido, sufiĉa por eviti postan influon de lumo. Kaj tio devas koincidi kun kondiĉoj, almenaŭ malproksime similaj al la senluma kamero, por ke sur la surfacon de la tavolo falu ne simple difuza lumo, sed luma bildo. Kaj kiom da jam ricevitaj fotoj povas perei poste ĉe densigo, rekristaligo aŭ aliaj kemiaj ŝanĝoj de sedimentoj!

Kiaj ŝancoj estas trovi en senfine granda nombro da tavoloj ĝuste tiun surfacon, kiu sola el milionoj da similaj al ĝi konservis foton de pasinteco?

Ĉu la profundaĵoj de la tempoj por ĉiam restos senrespondaj kaj neatingeblaj por ni?

Ne, ĝuste tiu senfina, senfunda profundo de la pasinteco devas helpi al ni. Necesas rarega hazardaĵo, tiu, kiu povas okazi foje dum mil jaroj, kaj ekzistas neniaj ŝancoj trovi ĝuste ĝin. Sed se da tiuj miljaroj pasis milionoj, do miliono da hazardaĵoj estas jam tute observebla nombro... Kaj ĝi multoble ankoraŭ pligrandiĝas per tio, ke la surfaco de la Tero estas grandega.

La teritorio de nia Patrujo estas centmilionoj da kvadrataj kilometroj, konsistantaj el diversaj petroj, kreiĝintaj en plej diversaj kondiĉoj. Havante aferon kun grandaj nombroj, oni rezignu malvastajn konceptojn, naskitajn de la ĉiutaga sperto... «En la serĉado de la pasinteco mia Patrujo estas por mi, — pensis la sciencisto. — Kie do eblas trovi novajn fotojn de pasinteco, se ne sur ĝiaj senfinaj vastaĵoj!»

Certeco kaj strebo al novaj serĉoj, al nova batalo denove renaskiĝis en la animo de Nikitin.

Antaŭ ĉio necesas aparato, kaptanta lumon, reflektitan de la petra tavolo. Eble, kamero kun tre lumforta kaj samtempe larĝangula objektivo. Tre gravas ĝuste determini la reflektangulon... Eble, fari turniĝantan prismon?

Nikitin, ne plu rigardinte al la tiranosaŭra skeleto, hastis en sian kabineton.


— Ne, ne ĉi tien, kamarado profesoro. — La barba kolĥozano kun severa vizaĝo haltigis Nikitin-on, kiu iris enpensiĝinte. — Ĉi pado estas rajda, sed ni iru maldekstren, en la ravinon.

— Ĉu malproksimas ankoraŭ ĝis la ruĝaj krutaĵoj? — demandis unu el la asistantoj de Nikitin.

— Se laŭ la ravino suben ĝis la rivero — ĉirkaŭ kilometro, kaj kun la bordo ankoraŭ ĉirkaŭ kvar. — Kaj la gvidisto afereme ekpaŝis antaŭen.

Grandegaj, dikaj piceoj kunpremis la padeton. En interspacoj inter iliaj griz-verdaj trunkoj kaj oblikvaj muskaj subaj branĉoj profunde malsupre briletadis la rivero, kiel disĵetitaj rompopecoj de frakasita spegulo. La aero estis saturita de dolĉeta odoro de picea rezino, pli milda kaj trodolĉa, ol la odoro de pino. La ravino, prikreskita de alno, similis al longa galerio, tapiŝita per dika tavolo de bruniĝintaj malnovaj folioj. La folioj iĝadis ĉiam pli nigraj kaj malsekaj, sub ili komencis plaŭdi akvo. La ravino finiĝis. La esploristoj trovis sin sur la bordo de la rapida kaj malvarma rivero, kies mallarĝa fluejo kuŝis en altaj krutaj bordoj. Ĉiun sinuon de la rivero kaj kvietajn profundejojn signis de malproksime hela suna brilo. Rapidfluoj estis malbrilaj kaj pro tio ŝajnis mornaj kaj malvarmaj. Nemalproksime vidiĝis krutaj klifoj de malhel-purpuraj argiloj, borderitaj supre per verdaj arkoj de la herbokovrita supra rando de la deklivo.

Baldaŭ la malgranda taĉmento atingis la klifojn, kaj la laboristoj okupiĝis pri la afero. En dekoj da manoj rapide ekmoviĝis fosiloj kaj pioĉoj. Argilo per grandaj grajnoj, susurante, ruliĝadis en la riveron, kiel pluvo de juglandoj. Singarde submetante kojnojn, oni nudigis brilantan, glatan surfacon de argila tavolo. La tavolo kuŝis kun negranda kliniĝo, kaj Nikitin devis konstrui podion kaj instali sian aparaton alte super la malkovrita tavolo. Fininte sian aferon, la laboristoj foriris, la asistantoj direktis sin supren laŭ la bordo kun fiŝkaptiloj, kaj la paleontologo restis sola.

Pasadis horoj, Nikitin deĵoradis ĉe la aparato, malofte permesante al si por du-tri minutoj fermi la lacajn okulojn. La sciencisto ne maltrankvilis, preskaŭ tute certa pri vica malsukceso. Plurfoje kaj en diversaj lokoj Nikitin instaladis sian aparaton, en sopira atendo fiksrigardante la senvivan glatan surfacon de la ŝtono. Kun ĉiu fojo maltrankvilo kaj atendo de nova malkovro malfortiĝadis, estingiĝadis la espero, sed la sciencisto persiste daŭrigadis siajn observojn en ĉiuj konvenaj, laŭ lia opinio, lokoj. Ankaŭ nun, preskaŭ sen intereso, pelata nur de la prenita sur sin malfacila devo, Nikitin estis observanta tra la aparato la freŝe malkovritan tavolon de solidiĝinta purpura argilo. La suno malrapide ŝanĝadis angulojn de prilumo, potencaj piceoj malforte balancadis siajn pintojn, apenaŭ aŭdeble plaŭdis akvo en apudborda kareksejo. Kaj subite en monotona egala prilumo aperis maloftaj malhelaj makuloj, iĝis pli akraj, disĵetiĝis sur la tuta malkovrita tavolo. Elektante klinon de reflekto helpe de turniĝanta prismo, Nikitin ricevis finfine klaran vidon.

Antaŭ li estis tre hela bordo de neordinare travidebla verda maro. Preskaŭ ideala ebeno de arĝente blanka sablo estis nekapteble transiranta en smeraldan akvon. Longaj rektaj krestetoj de malgrandaj ondoj rigidiĝis en sia ekflugo, trastrekinte la kristale klaran surfacon de la akvo per helaj blu-verdaj strioj. Sur la pli malproksima plano la strio diseriĝis al trianbuloj, akrigitaj pintoj de ondoj estis volviĝantaj malsupren, montrante brilojn de blindiga blanka, same arĝenta ŝaŭmo. En la purega verdo de la akvo la foro ŝajnis helblua, sentiĝis mirinda travidebleco de la aero kaj admirinda heleco de la lumo.

Preskaŭ kun timo rigardis Nikitin al tiu peceto de la neesprimeble hela kaj klara mondo, konsciante, ke la ondaj krestoj rigidiĝis en sunaj radioj, lumintaj antaŭ kvarcent milionoj da jaroj. Tio estis bordo de siluria maro...

La vizio malaperis tre baldaŭ kun eta turniĝo de la suno. La taga lumo, elvokinte la vizion, mem estingis ĝin, ne permesinte uzi la fotografian aparaton. Nikitin restis tranokti ĉi tie, sub la podio. Nur morgaŭ en la sama horo la suno povus elvoki al la vivo la fantomajn ombrojn.

Sed vane tremis la sciencisto pro nokta humideco, batalis kontraŭ trudiĝantaj kuloj. La norda somero estas perfidema: la malserena mateno finiĝis per pluvo. En humida nebulo la sciencisto kun malespero observis, kiel strias akvo laŭ la glata surfaco de la argilo, kiel pluvaj fluetoj iom post iom ruĝiĝas kaj kiel, finfine, la foto de la mirakla siluria maro iĝis glua bruna koto.

Duan fojon sukcesis Nikitin ekvidi ombron de pasinteco, nur por momento adimirinte la belegan vizion. Sed tamen, se la serĉo sukcesis foje, necesas provi ree kaj ree!

Nun Nikitin decidis provi serĉi fotojn de pasinteco sur muroj de kavernoj — tiuj naturaj senlumaj kameroj. Tie foto estas defendita kontraŭ kapricoj de vetero, kontraŭ ŝanĝiĝoj de suna prilumo. Kaj li, instruita de la amara sperto, preparados nun la fotilon anticipe, antaŭ la observo. Tiam la pasinteco ne forglitos. Necesas serĉi en neprofundaj kavernoj, kie en kalkaj tavoloj troviĝos substancoj, ŝanĝiĝantaj pro lumo.


Super tenaca olea akvo malrapide rampis maldensa griza nebulo. La bordoj brilis pro prujno, kaj krute falantaj montaj deklivoj morne nigris, degelinte en radioj de la leviĝinta suno. La malakra pruo de la mallerta barko, kovrita per peĉita dreliko, estis direktita al malproksima apika roka krutaĵo, ekstarinta transverse de la potenca rivero.

La vasta fluejo spiris penetrantan malvarmon, striis sensone kaj rapide. El malproksime aŭdiĝadis murmureganta peza bruo. Nikitin staris sur glitaj pro humido tabuloj de la stira platformo apud la piloto, forte tenanta sin je lignaj fostetoj, enbatitaj en la trabon de la stirremilo. Ĉe la flankaj remiloj atente streĉiĝis la remistoj.

La piloto frotis per plumpa pugnoganto la ruĝiĝintan nazon.

— Tio estas Bolloktas, kiu roras, — raŭke diris li, alŝoviĝante al Nikitin, — la plej terura sojlo!

— Ĉu post la turno? — malrapide demandis Nikitin.

La piloto malserene kapjesis.

— Ĉu ĝuste tie estas la kaverno? — daŭrigis Nikitin. — Sur la maldekstra bordo?

— Ĉu vi vere albordiĝi deziras? — maltrankvile raŭkis la piloto.

— Jes, alia eliro ne ekzistas, sur la bordo laŭ la krutaĵoj trairi ne eblas.

La akva surfaco komencis ŝveli per longaj kaj plataj ondoj. La barko — longa platfunda kesto kun triangula nazo — komencis malrapide balanciĝi kaj plonĝi. Sub la pruo ekplaŭdis akvo. La rorado estis proksimiĝanta, kreskante kaj resonante en altaj rokoj. Ŝajnis, ke la ŝtonoj mem minace muĝas, avertante la venantojn pri neevitebla pereo.

La piloto komandis, la remistoj ekmovis la pezajn remilojn. La barko turniĝis plonĝante. La rivero estis eniranta en mallarĝan interkrutejon, kunpremintan ĝian potencan vaston. Gigantaj klifoj, altaj ĉirkaŭ kvarcent metrojn, estis orgojle altantaj, proksimiĝante inter si ĉiam pli kaj pli multe. La fluejo de la rivero similis larĝan triangulon, kies pinto, etendiĝante, estis malaperanta en la sinuo de la interkrutejo. Ĉe la bazo de la triangulo alta ŝaŭma ondo estis signanta unuopan grandan ŝtonon, kaj post ĝi la triangulon krucis vico de akraj, similaj al nigraj dentoj ŝtonoj, ĉirkaŭitaj de furioze turniĝanta akvo. La interkrutejo malproksime estis plenigita de akraj starantaj ondoj, kvazaŭ tuta herdo da baŭmantaj blankaj ĉevaloj estis traŝiriĝanta en la apikajn malhelajn murojn. Maldekstre en la ŝtonan muron estis eniĝanta larĝa duonronda golfo, kurbigante la maldekstran flankon de la triangulo, kaj tien estis furioze batanta la ĉefa strio de la rivero, levante fostojn da brilantaj ŝprucoj.

Nikitin mallevis la binoklon kaj kaptis la stirremilon, helpante al la piloto. Renkonten flugis, surdige bruante, la meza ŝtono. La barko devis trairi ne laŭ la fluo, sed ĉe la danĝera maldekstra flanko, alie la nesuperebla forto de akvo ĵetos la ŝipon al la ŝtonvico, kaj... al la kaverno eblos trafi nur en la sekva jaro. Kaj tio signifas — neniam, ĉar la laboroj de la ekspedicio estis finitaj, ili devis urĝe reveni.

— Remu forte! Forte! — ekkriegis la piloto.

La barko ekflugis sur la eĝon de alta ondego — trans la ŝtono la akvo estis falanta en profundan nigran kavon. La barko falegis tien. Aŭdiĝis obtuza frapo de la barka fundo al la ŝtono, ŝiriĝo de la stirremilo preskaŭ faligis Nikitin-on de sur la platformo, sed ili ambaŭ forte apogiĝis al la trabo kaj retenis sin. La ŝipo iomete turniĝis kaj kuris nun sub malakuta angulo al la bordo, deflankiĝante al la minacaj ŝtonaj dentegoj. La barko, superverŝata de akvo kaj ŝaŭmo, estis despere skuiĝanta, saltante sur altaj ondoj.

— Remu! — ŝiradis la gorĝon la piloto.

Malsekiĝintaj kaj ŝvitintaj remistoj — dungitaj laboristoj kaj anoj de la ekspedicio de Nikitin — per tutaj fortoj estis ŝirantaj la neobeemajn remilojn. La malpli spertaj kun timo atendis ŝippereon, ĵetante rigardojn al la obstina estro. Lia vizaĝo, prikreskita de la malhela barbo, ŝajnis minaca.

Nikitin staris, larĝe dismetinte la piedojn, sur la tremanta platformo, mense mezurante kaj kalkulante la distancon ĝis la blanka ŝaŭma linio — la limo de la reflektita retrofluo. La piloto, mordante la lipon, rigardis samtien. La barko malrapidigis la iron, poste denove impetis antaŭen kaj ĵetiĝis rekte en la bolantan ŝaŭmon. Oni deziris fermi la okulojn kaj kunpremiĝi kiel bulo — sekundo, kaj la ŝipo neeviteble disrompiĝos al la rokoj. Sed la iro de la barko denove komencis malrapidiĝi. Kun abrupta puŝo la ŝipo haltis kaj, subkaptita de la retrofluo, eniris en profundan nigran akvon, kviete plaŭdantan ĉe la bazo de gnejsaj ŝtupoj, krute falantaj en la riveron.

Nikitin ne retenis suspiron de faciliĝo. Finfine la riska esploro de kavernoj de Bolloktas tute ne estis tasko de lia ekspedicio, kaj se dum la ĉasado al ombro de pasinteco okazus malfeliĉo... Sed la barko jam albordiĝis, mole puŝiĝinte al la roko. La kolektisto brave desaltis sur elstaraĵon de la roko kaj fiksis ĉe ŝtono la albordigan ŝnuron.

— Gratulon pri la bonorda alveno, kamarado estro! — ŝerce riverencis la piloto antaŭ Nikitin.

— Brave trairis! — aprobe respondis la sciencisto.

— En la rusa maniero, sen misoj! — firme resumis la piloto.

La krutaj deklivoj estis leviĝantaj super la barko je ĉirkaŭ cent kvindek metroj. Supre la deklivo kreis larĝan ŝtupon, longan placeton, duonringe ĉirkaŭantan la bordan elstaraĵon. Super la placeto la monta deklivo iĝis malkruta. Ĉe ĝia bazo situis naŭ nigraj aperturoj — enirejoj de la kavernoj. La tuta deklivo estis prikreskita de nealtaj krispaj pinoj, ĝi blankis per seka musko.

Nikitin kaj liaj asistantoj sen granda peno sukcesis levi supren la tutan necesan ekipaĵon. La tutan restaĵon de la tago la paleontologo pasigis en la kavernoj, ĝis konvinkiĝis, ke li pravis en siaj supozoj.

Sur la plata malantaŭa muro de la kaverno maldikaj glataj surfluaĵoj estis tavoliĝantaj konsekvence. La petro havis densan flav-verdan koloron. Nikitin esperis, ke almiksaĵoj de saloj de fero kaj kromo, ŝanĝiĝinte sub influo de lumo, povas konservi en iu tavolo luman spuron de tiu epoko, kiam ĉi tie estis varmegaj fontoj kaj vulkanismo ankoraŭ ne estingiĝis definitive, — antaŭ ĉirkaŭ sesdek mil jaroj.

La asistantoj de la sciencisto purigis la pasejon. La ronda aperturo estis ĵetanta lumon al la malantaŭa muro. La kaverno vere estis simila al internaĵo de fotilo.

Kun senfina pacienco kaj skrupulo Nikitin komencis la laboron. Forigante tavolon post tavolo, li prilumadis la surfacon de ĉiu tavolo per speciale konstrukciita de li magnezia lampo.

La sciencisto turnadis jen la lampon, jen la prismon, ŝanĝante angulojn de prilumo kaj reflekto, sed eĉ eta aludo al la vizio ne aperadis en la vitroj de la aparato.

Pli ol dek maldikaj tavoloj estis pririgarditaj kaj demetitaj de la muro. Restis tre maldika krusto de surfluaĵo. Nikitin nerimarkite tralaboris dum la tuta nokto, sed, kolerigita de la malsukceso, ne sentis lacon. Nur en la okuloj brilis makuloj pro hela lumo kaj estis finiĝanta rezervo de la magnezia miksaĵo.

Ĉu vere ankoraŭ unu somero estas perdita — nun, kiam li estas sufiĉe armita por kapto de ombro de pasinteco!

La dekunua tavolo ŝajnis al Nikitin eĉ pli glata, ol ĉiuj antaŭaj. La sciencisto denove bruligis la magnezian lampon. Kelkaj turnoj de la globa kapeto — kaj en la aparato riveliĝis ronda difuza bildo. Griza, nedistingebla ombro en la dekstra angulo similis al ĝibiĝinta homa figuro kun ia oblikva linio trans la ŝultro: maldekstre malklaraj makuloj konturis ion rondan kaj nekompreneblan. Nikitin reguligadis la aparaton, sed la vizio ne iĝadis pli klara. Li komprenis, ke antaŭ li estas nova foto de pasinteco, sed tiom malklara, ke estus malfacile eĉ priskribi ĝin, ne nur foti. Nikitin enŝutis novan porcion da magnezia miksaĵo, plifortiginte ĝis limo la lumon de la lampo. Jes, tio, sendube, estas homa figuro. Sekve, la tuta afero estas en la forto de prilumo. Kvankam la magnezia lumo donas spektron, similan al la suna, tamen ĝia forto estas nesufiĉa. Nur la potenca suno povas doni vivon al la ombroj, kiujn ĝi mem naskis! Kaj la sentiveco de lia aparato estas nesufiĉa — ĝi estas tro simpla, tiu aparato, kopianta fotilon. Necesos atendi, ĝis la teĥniko kreos miraklan prilumilon!

La trovarmiĝinta lampo, ekbrilinte lastfoje, estingiĝis. En la mallumo de la kaverno klare distingiĝis la ronda enira aperturo... Tagiĝo! La ordinara trankvilo forlasis la scienciston — en furiozo li frapis per la pugno la senkulpan aparaton.

Nikitin tute furioziĝis. En la kaverno al li mankis aero, li ĵetiĝis eksteren kaj, forte batiĝinte per la kapo al la volbo, falis sur la genuojn. La bato iom prudentigis la scienciston, sed la furiozo, bolanta en li, ne estingiĝis. Per la mallarĝigita okulo li pririgardis la pendantan super la enirejo rokon. Bone, lia lampo ne taŭgas! Sed li ekvidos la ombron de pasinteco ĉe la suna lumo! Li ĉiam havis ĉe si amonalon, por ĉe okazo rapide malkovri necesajn tavolojn, eksplodiginte kuŝantan sur ili petron.

La paleontologo fareme pririgaris la deklivon super la kaverno, rimarkis longajn vertikalajn fendojn, distranĉantajn la gnejsajn rokojn. Faligi tiun ŝtonan kurtenon estas bagatelo!

La sciencisto komencis malsupreniri al la bordo, kie instalis sin por noktado liaj kunuloj, sed ŝanĝis sian decidon kaj revenis en la kavernon. Tie li determinis la angulon, sub kiu estis falanta sur la surfacon de la kalka tavolo la lumo de lia lampo, kaj prenis laŭ la kompaso la direkton. Bonege! La suno estos ĉi tie inter la dua kaj la tria horoj. Eblas sukcesi satdormi, ja la okuloj laciĝis tiel, ke eĉ sub la suno li nenion vidos. Bone, ke la mateno promesis serenan tagon!


Tuj kiam disiĝis polvo post la eksplodo, Nikitin komencis haste instali la aparaton, ekvilibrante sur amasoj de ŝtonpecoj. La glata verdeta muro, ne difektita de la eksplodo, estis humide rebrilanta en hela taga lumo.

Ne, nun li ne estos naiva — la preparita kasedo estas firme enpremita en la mano. Tuj kiam ekbrilos en la vitro de la aparato la bildo, naskita de la suno — kaj li agordos la fokuson, tiam la kasedo estos enmetita en la aparaton. Rezulte de sukcesa foto estos pruvita la ekzisto, eĉ pli — la eblo de konservado kaj transdonado de ombroj de pasinteco. Decida turno en la malfacila vojo — pluen li iros jam ne sola! Kion signifas penoj de unuopulo kompare kun akorda laboro de multaj homoj, tio estas tre bone konata al ĉiu, kiu penis meti novajn vojojn en scienco aŭ teĥniko.

Nikitin ĵetis rigardon al la horloĝo — la dua horo kaj dudek tri minutoj — kaj almetiĝis al la vitro, alkroĉiĝinte al la turna ŝraŭbo de la prismo. Denove malrapide trenis sin la tempo, sed nun la atendo estis streĉita — la sciencisto sciis, ke li vidos la pasintecon.

Malrapide, tre malrapide la suno estis ŝanĝanta sian situon sur la ĉielo. Nikitin forgesis pri ĉio ĉirkaŭanta. Jen la lumo tuŝis la platon, kreante neklarajn rebrilojn.

Jen la griza fleksita ombro dekstre iom post iom desegniĝis per klara konturo de homa figuro. La oblikva linio desegnis lancon.

Entirinte la kapon en la larĝajn ŝultrojn kun ŝvelaj, streĉitaj muskoloj, la homo sidiĝis, kliniĝinte, elstarigis antaŭen longan lancon. La larĝa, sulka vizaĝo estis duone turnita al Nikitin, sed la okuloj estis celitaj al bluantaj malproksime rondaj, kovritaj de arbaroj montoj, vidiĝantaj trans la rando de la placeto. Nikitin sukcesis rimarki densajn tufajn harojn, borderantajn la sufiĉe altan frunton, la elstarantajn vangostojn, la masivajn makzelojn. Al la sciencisto ŝajnis, ke sur la vizaĝo de la homo li legis maltrankvilan kaj suferan mediton, kvazaŭ li vere penis enrigardi en la estontecon. Ĉion ĉi Nikitin ekvidis dum kelkaj momentoj. Malgraŭ arda intereso pri aliaj detaloj de la bildo, la paleontologo ne povis permesi al si plu fiksrigardi en la aparaton, li bezonis foton. Nikitin rapide enmetis la kasedon kaj kaptis la moveblan vandon, por malfermi la kasedon, sed stuporiĝis, ne farinte la necesan movon. La brilo de la glata muro subite estingiĝis, la ĉirkaŭaĵo malheliĝis, kaj, retrorigardinte, Nikitin ekvidis masivan longan nubon, malrapide surrampantan sur la sunon. Kaj post ĝi per densaj vicoj, sidiĝante sur la pintojn de la najbaraj montetoj, rampis el trans la montoj pezaj plumbaj nuboj de tiu morna lila kolornuanco, kiu antaŭsignas fortan neĝadon.

Kun malespero en la animo la sciencisto estis pririgardanta la ĉielon. Se falos neĝo, do li nenion plu vidos — la delikataj spuroj de lumo neeviteble estos forviŝitaj.

Konservante malklaran esperon, Nikitin kovris la aparaton per la mantelo, lasinte ĝin sur la loko ĝis la sekva tago, kaj apatie ektrenis sin al la tendoj. La absurda hazardaĵo, la nova malsukceso venenis la konscion, senfortigis la korpon.

La kunuloj de Nikitin mallaŭtiĝis, rigardante al la subpremita, silente sidanta estro; ili interparoladis duonvoĉe, kiel ĉe lito de grave malsana homo.

En la rokoj plende ekhurlis vento, ekturniĝis grandaj neĝaj flokoj.

Nikitin verŝis al si alkoholon, eltrinkis kaj ordonis alporti desupre la aparaton. Ne nur pereis ajna espero ekvidi denove la bildon de la antikva homo — ne plu eblis permesi eĉ unu troan horon da prokrasto. Li devis ekregi sin: malfruiĝo povus kaŭzi, ke la barko trafos en glaciojn kaj fiksiĝos en la glaciiĝinta rivero sube de la sojloj, meze de la senhoma tajgo.

Matene, tuj kiam sur la ĉielo akre konturiĝis la pintoj de la montetoj, la homoj ekklopodis, pakante la aĵojn.

La albordiga ŝnuro mallaŭte plaŭdis, falinte en la akvon; la barko estis rimarkeble moviĝanta al la ŝaŭma limo de la ĉefa fluo. Subite kvazaŭ monstra mola manego subkaptis la ŝipon. La barko impetis antaŭen kaj ekkuris en la interkrutejon, kie ĝi malaperis, saltante, kiel lignero, en muĝado kaj ŝaŭmo de akraj ondoj.


La tablolampo kun profunda kloŝo estis ĵetanta luman rondon sur la tablon, superfalitan per libroj. En la granda kabineto estis duonmallume. Nikitin en streĉita medito senmove sidis ĉe la tablo.

Dum tri jaroj li ne konas trankvilon... La antaŭa laboro ŝajnas al li nun tia trankvila kaj klara, tiel logas denove tute fordoniĝi al ĝi! Sed li ne povas kaj disŝiriĝas inter la malnova kaj la nova, penante konscience plenumi siajn antaŭajn taskojn, dum lia tuta animo estas en la ĉasado post la ombro de la pasinteco. Dum tiuj tri jaroj ankoraŭ dufoje la pasinteco estis en liaj manoj, dufoje li vidis tion, kion vidis neniu. Kaj li same malproksimas de la plenumo de la tasko, kiel en tiu neforgesebla momento en la montoj Arkarly. Kaj la aparato... ĝi ne taŭgas. Ĝi estas tro kruda.

Verŝajne, li faris eraron en la pasinteco. Homo ne devas esti sola...

Nikitin bruligis la supran lumon kaj, mallarĝigante la okulojn, komencis kolekti la disĵetitajn paperojn. Li ĵetis rigardon al sia staranta sur aparta tableto aparato, trivita kaj gratita en vojaĝoj. Por sekundo li komparis sin kun ĝi, amare subridis kaj eliris.

En la muzeo estis senlume. La kabineto de Nikitin troviĝis en la fino de la grandega halo, plenigita per vitrinoj kaj skeletoj de malaperintaj animaloj. Elirinte el la prilumita ĉambro, Nikitin kvazaŭ blindiĝis. Li sciis la pasejojn inter la vitrinoj, sed sciis ankaŭ, ke en kelkaj lokoj en la pasejo elstaras kornoj kaj dentaj faŭkoj de la skeletoj, starantaj sur malfermitaj podioj. En mallumo estis facile batiĝi aŭ, kio estus eĉ malpli bona, frakasi la rompeblajn ostojn.

La sciencisto haltis kaj komencis atendi ĝis la okuloj kutimiĝos al la mallumo. Jen apenaŭ rimarkeble ekbrilis la vitroj de la vitrinoj, sed la malhelaj ostoj de la skeletoj estis kuniĝantaj kun la malhela spaco de la halo, kiu ŝajnis malplena. Per multjara kutimo Nikitin sentis la nevideblan ĉeeston de la senviva loĝantaro de la muzeo. Stranga impreso kaptis la paleontologon — kvazaŭ la halo estis plenigita de fantomoj, senteblaj, sed nevideblaj.

Nikitin moviĝis antaŭen, grumblante pri neperfekteco de la propraj okuloj. Li scias ĉion, kio troviĝas ĉi tie, scias, kio kaj kie staras, kaj nenion vidas. Same kiel la ombro de pasinteco! La skeletoj ekzistas kaj samtempe malaperis — por la okuloj estas tro malmulte da lumo...

Kaj subite Nikitin haltis — la komparo kun la ombro de pasinteco frapis lin. Kiel naiva li estis, esperante nur al siaj okuloj! Kial li preteratentis, ke la delikataj spuroj de lumaj ondoj povas en grandega plimulto da okazoj reflekti nur mizerajn kvantojn da lumo, kvantojn, ne percepteblajn de la ordinara vido? Ĝuste tial la artefarita prilumo ne povis elvoki tute klare la fiksiĝintajn bildojn de la pasinteco. Kaj, sekve, kiom da pli malfortaj spuroj estas preterlasitaj!

Nikitin ekhontis. Li, sciencisto, agis ĉe kreado de sia aparato amatore, diletante! Li forgesis pri la potenco de la moderna teĥniko, posedanta aparatojn, sentantajn plej etajn kvantojn da lumo!

Malrapide paŝante, moviĝis la paleontologo laŭ la malhela halo de la muzeo, kaj kun ĉiu paŝo estis firmiĝanta la ideo pri la nova konstruo de la aparato. Li turnos sin ree al fizikistoj kaj teĥnikistoj. Li bezonas ricevi percepton de lumo, reflektita de la foto, ne rekte, sed tra kombino de sentivaj lumelektraj ĉeloj, transformi lumon en elektran kurenton, amplifi ĝin kaj denove transformi en lumon, jam videblan per okulo.

Antaŭvideblas obstaklo en preciza transdono de koloroj, sed tie eblas kombini. Eblas amplifi la konturojn, kaj la koloron preni el la senpera reflektaĵo.

Nikitin tuŝis per la ŝultro vitrinon kaj ĵetiĝis flanken... Jes, ĉi tie estas multo pripensenda, sed, ŝajne, la ŝlosilo al la solvo de la demando estas trovita. «Se mi sukcesos krei tian aparaton, — daŭrigis pensi la sciencisto, — mi nenion timos. En plena aero mi faros markezon, donos artefaritan lumon. Kaj sub la tero ĉio klaros per si mem! Tiam la ombro de la pasinteco estos ĉi tie! — La paleontologo kunpremis la fingrojn en pugnon. — Kun kelkaj lumelektraj ĉeloj mi povos ŝanĝi agordon de la aparato, altigante aŭ malaltigante sentivon al diversaj radioj de la spektro».


...Gaja juna maŝinisto alŝoviĝis proksime al la inĝeniero, akompananta en la ŝakton grupon de evidente surteraj homoj.

— Kiel mi ilin veturigu, Andreo Jakovleviĉ? — flustre demandis li. — Ĉu kun vento aŭ kun zono? — La maŝinisto esprime palpebrumis pri la venintoj.

— Kion ci diras! — teruriĝis la inĝeniero. — Tio ja estas fama sciencisto! — Li kaŝe almontris malrapidiĝintan Nikitin-on. — Ci difektos ilian aparaton... Se ci nur arogos!.. — minace finis la inĝeniero.

Nikitin, havanta delikatan orelon, aŭdis tutan tiun mallongan interparolon, nekompreneblan por laikoj, kaj hastis enmiksiĝi.

— Veturigu kaj kun vento kaj kun zono! — laŭte turnis sin al la maŝinisto. — Nek mi, nek la aparato difektiĝos. Mi ŝatas rememori la malnovajn tempojn! Kaj por miaj knaboj estas utile — ili kutimiĝu.

La konfuziĝinta maŝinisto mire ekrigardis al la sciencisto, poste larĝe ridetis kaj kapjesis.

La lifto malrapide komencis malleviĝi kaj subite falis malsupren, kvazaŭ ŝiriĝis la ŝnurego. La piedoj deiĝis de la planko, la koro, ŝajne, aliris al la gorĝo, la spirado ĉesis. La falado de la lifto ĉiam akceladis, poste same subite kaj abrupte malrapidiĝis. Grandega pezo alpremis la homojn al la planko. Kvazaŭ nevideblaj manoj zonis ĉiujn per larĝa, senkompate kuntiranta zono.

Tiu sento daŭris dum ne pli ol sekundo, kaj denove la planko foriris el sub la piedoj, la korpo iĝis senpeza, kaj la svenanta koro impetis supren.

— Ho! — ekkriis la asistanto de Nikitin.

Sed la lifto jam estis glate malrapidiganta sian malleviĝon kaj haltis sur unu el la plej profundaj horizontoj de la ŝakto.

— Diablo ilin prenu! — insultis la asistanto, penante reteni tremon en la genuoj.

Nikitin gaje ekridis, indigniginte siajn timigitajn kunlaborantojn.

La paleontologo estis malleviĝanta en la ŝakton kun senprecedenca certeco pri sukceso. La kaŭzo de tiu sukceso estis kaj nove rekonstrukciita aparato, kaj tio, ke ĉi tie ministoj trovis tavolon da ŝtoniĝinta peĉo, similan al la nigra spegulo, unuafoje montrinta al li la fantomon de la dinosaŭro, kaj... la ĵus ricevita letero.

Nikitin ridetis, rememorante la nemultajn liniojn... Skribis Miriam, forgesinta nek lin, nek la ombron de pasinteco.

Ŝi skribis, ke post jaro ŝi denove sukcesis viziti la asfaltan kuŝejon. La nigra spegulo evidentiĝis detruita, sed nenio povis detrui la impreson de la dinosaŭra fantomo, profunde stampiĝinta en ŝia animo... Ŝi sukcesis interesigi pri la ombro de la pasinteco talentan esploriston Karĵajev-on. Kaj nun ĉe ili oni serĉas tavolojn, konservintajn spurojn de lumaj ondoj.

Ŝi ne skribis al li antaŭe tial, ke li tion ne bezonis — ĉi tie Nikitin sentis riproĉon, kaŝitan inter la linioj, — sed ŝi ĉiam observadis lian laboron kaj kredis, ke li kondukos la aferon ĝis la fino. Kaj nun ili trovis interesan tavolon kaj petas lin alveturi al ili.

Nikitin ankoraŭ ne sukcesis ekkonscii la tutan signifon por li de la letero de Miriam. Tro malmultan tempon havis li por meditoj en la lasta tago de prepariĝo al la esploro. Sed al li revenis la facileco de la antaŭaj junaj tagoj, kaj tiu revenigita facileco estis miriganta homojn, proksimajn al li.


...El longa malnova koridoro blovis brulodoro, mordanta la gorĝon, mallaŭte susuris la aero, ensuĉata de potenca ventolilo. Nikitin hastis komenci elprovon tuj post la eksplodo de la boritaj laŭ lia indiko eksplodminoj. Ĉi tie, en malnovaj minoj, flanke for de vigla trafiko de elektrolokomotivoj, bruado de vagonetoj, flagrado de lanternoj, estis malplene kaj silente. La netravidebla subtera obskuro, dense brakuminte la irantojn, estis kuniĝanta kun sennoma nigro de la karbaj muroj.

Ie apenaŭ aŭdeble gutis akvo, malproksime flanke egalmezure kraketadis la apoga trabaro, avertante la ministojn pri peza premo de la petro.

— Kiu montris tiun bonegan lokon? — duonvoĉe demandis Nikitin la asistanton, irantan apude.

Tiu kapmontris al malalta maljunulo, finanta la procesion kune kun la inĝeniero.

— Li estas rara mina majstro, scias ĉiun tavolon en ĉiuj minoj. Sen li necesus jaroj da serĉado en tiuj senfinaj galerioj...

La paleontologo rigardis kun muta danko al la maljuna ministo.

Antaŭe ekblankis pura kolonaro de novaj apogaj fostoj. Jam laŭ ilia nombro eblis diveni, ke la pasejo finiĝas per vasta kamero. Vere, la nigraj muroj disiris, malfermante grandan malplenan spacon kun alta plafono.

La asistantoj de Nikitin malrapidiĝis, tratrenante la grandampleksan aparaton inter la fostoj. La inĝeniero elpaŝis antaŭen kaj alte levis la fortan lanternon. La ronĝita de eksplodoj densaĵo de karbaj skistoj ĉirkaŭis la esploristojn, minacante per sennombraj akraj elstaraĵoj kaj rebrilante ŝtale sur glataj klivoj...

En la komenco mem de la kamero ĉe ambaŭ flankoj staris iomete kliniĝintaj dikaj cikatraj trunkoj. Enkreskintaj per unu flanko en la karban mason, ili distingiĝis nur per romba arabesko de la arboŝelo. Sur la purigita surfaco de la planko sterniĝis, kiel grandegaj araneoj, potencaj arbostumpoj kun disbranĉiĝintaj radikoj. La radikoj sternis sin sur la antikva grundo, servinta al ili kiel apogo en la senfine antaŭlonge pasintaj tempoj. Ĉiuj arbostumpoj estis detranĉitaj sur la sama nivelo — la nivelo de akvo en la inundita karbonia arbaro. En la restintaj grandaj trunkoj morne oscedis grandaj kavoj.

La tereno de la mortinta arbaro, transformita en karbon kaj kalkon, subpremadis per profunda antikveco, kvazaŭ super la kapoj de la homoj pendis ne ducentmetra dikaĵo de petroj, sed preskaŭ sentebla profundo de centmilionoj da jaroj, pasintaj super tiuj trunkoj kaj stumpoj.

En la fino de la kamero amaso de falintaj skistoj markis la lokon de la farita eksplodo. Super ili brilis oblikva nigra-bruna plato — solidiĝinta alfluo de bitumo. Ĝuste tio estis la planita por elprovo tavolo, sedimentiĝinta en la kruta deklivo de negranda monteto en la karbonia arbaro.

Baldaŭ la magnezia lampo enpikis la helan blankan radion al la plato, kaj Nikitin agordis la fokuson de la reflekta kamero. La sciencisto, emociiĝante, tusis kaj raŭke diris:

— Ni provu...

Kion diros nun ĉi tiu tiel skrupule elektita surfaco de la tavolo? La paleontologo ŝaltis la lumelektrajn ĉelojn kaj plifortigis la kurenton. Turninte la ŝraŭbon de la prismo, Nikitin denove ekrigardis en la aparaton: la petro jam ne estis nigra — sur diafana griza fono elstariĝis malklaraj vertikalaj strekoj.

Pacience kaj singarde la sciencisto reguligis la aparaton, ĝis kun senekzempla klareco riveliĝis la kvara ombro de pasinteco, malkovrita de li, — la ombro, kiun nun vidos miloj da homoj!

Nikitin rigardis al senarbejo en densejo de la inundita arbaro. Palgrizaj trunkoj de arboj kun romba arabesko sur la ŝelo ĉirkaŭis oleecan nigran akvon. Supre ĉiu arbo estis disiĝanta al du angule disirantaj dikaj branĉoj, malaperantaj en densa ombro de malvaste kunpremiĝintaj foliaroj. Dika skvama trunko kuŝis transverse de la akvo, falinte sur negrandan tuberon, elstarantan maldekstren. La tuberon prikreskis strangaj vegetaĵoj, similaj al fungoj, kies altaj kaj violkoloraj pokaloj estis kovrantaj la malsekan ruĝan grundon. Pulpaj refaldoj de kalikoj de ĉiuj fungo estis montrantaj oleecan flavan internaĵon. Trans la tubero, super akre fleksitaj senfoliaj tigoj, vidiĝis interspaco, plenigita malproksime de malklara, pale rozkolora nebulo. Antaŭe el la nebulo estis elstaranta ia kurba nuda branĉo, kaj sur ĝi kunpremiĝis, entirinte la kapon, nekomprenebla viva estaĵo.

Fiksigardante al la bildo, Nikitin tremeris — el sub la violaj fungoj, kaŝante ilian korpon en la densejo, estis elstaranta larĝa parabola kapo, kovrita de muka lil-bruna haŭto. La grandegaj protrudaj okuloj rigardis rekte al Nikitin, senracie, sencede kaj kolere. Grandaj dentoj estis elstarantaj el la malsupra makzelo, nudiĝante en kavoj ĉe la rando de la muzelo. Dekstre fluis, prilumante la tutan bildon, ia malhela perla lumo. La prilumita aero ŝajnis nigreta, kvazaŭ tra fulgokovrita, sed travidebla vitro...

Longe rigardis Nikitin en tiun sorĉan fenestron en la pasintecon, en la vivon de la mondo de la karbonia epoko. Tricent kvindek milionoj da jaroj jam apartigis la nunon disde tiu tempo, kiam en la rara hazarda ludo lumaj ondoj fiksis sian foton. Nekredeble klare vidiĝis la koleraj okuloj de la nevidita estaĵo, la violkoloraj fungoj, la senmova akvo kaj la stranga griza aero. Kaj en la mino siblis la lumĵetilo kaj aŭdiĝis intermita spirado de la homoj.

Al Nikitin ŝajnis, ke li freneziĝas. Li forŝanceliĝis de la aparato. La realaj, krude rompitaj karbaj muroj, la antikvaj arbostumpoj eble estas restaĵoj de ĝuste tiuj arboj, kiuj nun, vivaj kaj sveltaj, videblas en lia aparato... La koncentritaj vizaĝoj de la ĉirkaŭantaj homoj... Ekreginte sin, la sciencisto haste preparis la fotilon kaj faris kelkajn kolorajn fotojn.


Sur la tablo altis staplo da kopioj de la artikolo de Nikitin, kaj al ĉiu estis aldonita kolora reproduktaĵo de la kaptita ombro de pasinteco. Subskribinte la lastan el la dissendotaj kopioj, la paleontologo suspiris.

Jam delonge al li ne estis tiel facile kaj ĝoje.

Nun laŭ lia vojo ekiros multaj, pli junaj, eble, pli talentaj. Estas malkovrita la unua paĝo de la sekreta libro de la naturo. Finiĝis la soleco sur la longa kaj malfacila vojo! Sed la soleco estis nur en la ekkono... En la laboro al li helpadis multaj dekoj da homoj, ne dirante eĉ pri liaj kunlaborantoj, ŝajne tute fremdaj homoj, malproksimaj de la scienco...

Vico de la konataj vizaĝoj pasis antaŭ la mensa rigardo de la sciencisto. Jen ili, karboministoj, ŝtonministoj, kolĥozanoj, ĉasistoj. Ĉiuj ili fideme kaj senprofite, ne demandante pri la fina celo, respektante en li faman scienciston, helpis al li trovi kaj kapti la ombron de pasinteco.

Sekve, li laboris kaj uzis ilian helpon ŝulde... Jes, kaj nun tiu ŝuldo estas pagita — jen de kie aperis la grandega faciliĝo!

Nikitin rememoris, kiel en la sama kabineto li plurfoje malgajis kaj dubis pri praveco de sia viva vojo.

La sciencisto ridetis, rapide malnetis tekston de telegramo al Miriam, sciiganta ŝin pri la morgaŭa elveturo. Certeco pri la plua vojo estis tropleniganta lin per ĝojo. Ne, li ne faris eraron, li ne vane malŝparis la jarojn por malfacila batalo kun la enigmo de la naturo!


1944





dezerta sunbruno — brilanta nigra krusto, per kiu kovriĝas longe estantaj sur surfaco en dezerto ŝtonoj, eĉ brikoj en ruinoj de malnovaj urboj.
silaŭ — amika donaco en Mez-Azio.
«ZIL» — marko de aŭto (rim. de la tradukinto).
takiro — peco de stepo, kovrita de sekiĝinta glata kaj malmola argilo, sen vegetaĵoj.
rendimento — kvanto de akvo, donata de fonto dum certa tempa intervalo.
ŝelako — hindia rezino, post solvado en alkoholo donas firman lakon.
tiranosaŭro — (helene: «reganto de saŭroj») — la plej granda el ĉiuj rabaj dinosaŭroj.
mezozoiko — Mezozoiko, Paleozoiko: grandaj epokoj de la historio de la Tero. Mezozoiko — la erao de la meza vivo — antaŭ 60–170 milionoj da jaroj, paleozoiko — la erao de la antikva vivo — antaŭ 170–600 milionoj da jaroj.
bromarĝentaj platoj — fotografiaj platoj, kovritaj per tavolo de broma arĝento, malkomponata de la lumo.
Niépce al Daguerre — Daguerre, Louis — franca inventisto kaj sciencisto; ellaboris la unuajn metodojn de fotografio. Niépce, Joseph — franca fizikisto; al li apartenas la ideo mem de fotografio kaj la invento de senluma kamero.
komplementa koloro — Ekzistas nur tri bazaj koloroj: ruĝa, blua kaj flava; koloro, komplementa al la baza, estas ricevata el mikso de du bazaj koloroj.
lumforta kaj samtempe larĝangula objektivoLumforta objektivo — fotobjektivo, tralasanta multan lumon, de rapida fotado. Larĝangula objektivo — fotobjektivo, kaptanta de proksima distanco grandan areon.
siluria — Silurio: epoko en la historio de la Tero, antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj.
magnezia lampo — lampo, en kiu brulas metala magnezio.
kasedo — skatolo kun movebla vando, en kiun estas metata fotoplato aŭ filmo.
lumelektraj ĉeloj — aparatoj, en kiuj sub influo de lumo aperas elektra kurento.
karbonia — Karbonio: epoko en la historio de la Tero, antaŭ ĉirkaŭ 350 milionoj da jaroj.
bitumo — peĉsimila substanco, ordinare restaĵo de seka distilado de karbo aŭ nafto.