Boris Kolker
Membro de la Akademio de Esperanto
Sovetio/Rusio/Usono

Enigmoj de Ludoviko Zamenhof

Parto 1

Kvankam pri la kreinto de Esperanto estas verkitaj multaj libroj kaj artikoloj, restas amaso da enigmoj. Mi zorge trastudis tiujn fontojn, precipe la plej dokumentitajn librojn, kiuj estas parto de PVZ — Plena Verkaro de Zamenhof (eldonejo Ludovikito en Japanio): «Senlegenda biografio de L.L. Zamenhof», «Invito al la ludovikologio» (ambaŭ de Ludovikito), «Korespondaĵo ludovikologia» (korespondado de Ito Kanzi kun Naftali Maimon kaj Gaston Waringhien), «Post la iel-tiela kompletigo», «Ermitoj kuncelebris la Majstron» (du lastaj — korespondado de Ito Kanzi kun Gaston Waringhien). Mi faris ankaŭ proprajn esplorojn kaj hodiaŭ prezentas tre koncize en formo de demandoj kaj respondoj kelkajn trovitajn faktojn kaj supozojn.


— En la Unua Libro, publikigita sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto, estis donita jena adreso de la aŭtoro: «Al sinjoro D-ro L. Zamenhof por d-ro Esperanto en Varsovio» . Ĉu Varsovio estis tiel malgranda urbo, aŭ ĉu Ludoviko Zamenhof estis tiel fama persono, ke tia adreso sufiĉis?

— Nek tio, nek alio. Kredeble, Zamenhof tiutempe ricevis leterojn en la urba ĉefa poŝtejo (poŝtrestante aŭ en abonkesto).


— Kiel rilatis la rusa cenzuro al Esperanto?

— Komence indiferente. Sed poste ĝi ofte ne donis permeson por publikigo de libroj. Tial Zamenhof devis kelkfoje kuraĝe fari «subterajn» (ne permesitajn) eldonojn aŭ enmeti korektojn aŭ aldonojn en la jam permesitan manuskripton. Foje oni tion rimarkis, kaj la ĉefa cenzuristo en Peterburgo ordonis al la presisto en Varsovio eltranĉi du foliojn el la jam presitaj 10 000 (jes, dek mil!) ekzempleroj de lernolibro. Feliĉe, antaŭ kelkaj jaroj mi trovis tiujn foliojn en la arkivo de la rusa cenzuro, kaj Ludovikito publikigis ilin en PVZ. Pri la malpermeso enporti en Rusion la gazeton «Esperantisto» (kio preskaŭ pereigis la movadon en ĝia embrio) oni vaste konas. Estas malpli konate, ke Leo Tolstoj (lia artikolo en tiu gazeto estis kaŭzo de malpermeso) interkonsentis kun la konata rusa poeto Apollon Majkov, kiu tiam estris la eksterlandan cenzuran komitaton, pri nuligo de la malpermeso. Krome, Tolstoj intencis proponi, ke lia eldonejo «Posrednik» transprenu publikigon de tiu gazeto. Tamen la esperantistoj trovis alian solvon: eldonadon de nova gazeto «Lingvo Internacia».


— Kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof?

— Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida. Ekde la 4-a jaro li lernis la hebrean, kaj li ekposedis ĝin en tia grado, ke li tradukis (sola!) en Esperanton la tutan Malnovan Testamenton rekte el la hebrea originalo. Kiam li estis 14-jara, lia familio transloĝiĝis el Belostoko en Varsovion, kie Ludoviko uzis ankaŭ la polan. En infanaĝo li eklernis la germanan kaj francan kaj sciis ilin tre bone, precipe la germanan. Poste li eklernis la anglan, kies nemultaj morfologiaj formoj donis al li la ideon, ke la artefarita lingvo devas havi nur minimuman gramatikon. Li studis profunde la latinan kaj antikvan grekan. Krome, li lernis iomgrade la italan kaj litovan. La supremenciitaj lingvoj diversgrade kontribuis al la kreo de Esperanto. Post la publikigo de Esperanto li konatiĝis kun la hispana kaj eble kelkaj aliaj lingvoj: almenaŭ kun tiuj, en kiuj aperis lernolibroj de Esperanto.


— Ĉu Ludoviko estis bona lernanto?

— La publikigitaj dokumentoj montras, ke li ricevis nur bonajn kaj tre bonajn notojn. Li finis la gimnazion kun arĝenta medalo.


— Ĉu Ludoviko Zamenhof korespondis kun Leo Tolstoj?

— Foje li intencis skribi al Tolstoj, sed ne faris tion. Ili komunikiĝis pere de la komuna korespondanto Vladimiro Majnov.


— Ĉu Zamenhof estis konata kun siaj grandaj samtempuloj, la rusa verkisto Antono Ĉeĥov kaj la juda verkisto Ŝalom Alejĥem?

— Zamenhof kaj Ĉeĥov aliĝis al la medicina fakultato de Moskva universitato samtempe kaj studis kune du jarojn; evidente, ili konis unu la alian, sed mencioj pri tio mankas. Zamenhof kaj Ŝalom Alejĥem naskiĝis en la sama jaro kaj mortis preskaŭ samtempe. Zamenhof tradukis la rakonton «La gimnazio» de Ŝalom Alejĥem. En unu mallonga humura rakonto Ŝalom Alejĥem citis frazon en kelkaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto, kaj menciis la nomon de la kreinto de la lingvo. Ĉu Ŝalom Alejĥem kaj Zamenhof kontaktis, mankas informoj.


— Ĉu Zamenhof korespondis kun Konstanteno Ciolkovskij, fondinto de la scienco pri raketoj kaj kosmaj esploroj?

— Ciolkovskij estis membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). Li skribis, ke iam li ricevis leteron de Zamenhof. Bedaŭrinde, tiu letero ne estas trovita. La Instituto de Kosmonaŭtiko en Kalugo respondis al mi, ke ĝi ne disponas pri tiu letero.


— Onidire, kiam Ludoviko estis veturonta en Moskvon, lia patro postulis, ke tie li ne okupiĝu pri sia lingvo, sed diligente studu la medicinon. Reveninte post du jaroj en Varsovion, li trovis, ke la patro forbruligis liajn manuskriptojn. Ĉu tio estas vera?

— Oni tiel rakontas, sed eble tio estas legendo.


— Kial en «Proverbaro Esperanta» Ludoviko Zamenhof listigis la proverbojn sen ajna videbla ordo, kaj iuj proverboj eĉ ripetiĝas?

— «Proverbaro Esperanta» devis esti aldono al la kvarlingva (rusa-pola-franca-germana) verko de lia patro Marko Zamenhof, en kiu la proverboj estis ordigitaj laŭ la rusa alfabeto.


— Kiam la lingvo ricevis la nomon Esperanto?

— Komence oni nomis ĝin Lingvo Internacia [de D-ro Esperanto]. Unuafoje la lingvo aperas kun tiu nomo en la reklamo, kiun Zamenhof publikigis en la populara rusa semajna gazeto «Niva» la 5-an de novembro 1888.


— Ĉu vere la gramatiko de Esperanto konsistas nur el 16 reguloj?

— Pli ĝuste estus diri, ke tiel ĝi estis prezentita en la Unua Libro. Diversaj priskriboj diverse dividas la gramatikon.


— Ĉu vere la Prezidento de Francio distingis la kreinton de Esperanto per la ordeno de la Honora Legio?

— Tio estas konfuza historio. Ne estas dubo, ke tio okazis: sur fotoj oni vidas tiun ordenon sur la jako de Zamenhof, pri tio ekzistas abunda korespondado inter Zamenhof kaj francaj esperantistoj. Sed, kiel nun evidentiĝis, la nomo de Zamenhof forestas en la oficialaj listoj de la franca registaro. Ekzistas bazo por opinii, ke la franca registaro devis peti la rusan registaron pri konsento, ke al Ludoviko Zamenhof, civitano de Rusujo, estu donita la franca ordeno. Ĉar neniam pri distingo de eksterlandaj civitanoj okazis problemoj kaj pro insisto de eminentaj francaj esperantistoj, la ordeno estis donita, antaŭ ol venis malkonsento de la antisemita rusa registaro. Tial oni, verŝajne, preferis ne mencii oficiale la fakton de la distingo de Zamenhof per la ordeno.


— Ĉu ne estas ŝerco, ke Zamenhof inventis tajpilon?

— Estis trovita patento pri invento de skribmaŝino, kiun la germana patenta oficejo donis al Zamenhof en 1891. Ĝi estis ne tiom skribmaŝino, kiom presilo, kaj neniam estis realigita (same kiel multaj aliaj tajpiloj). Tradukon de la patento kun desegnaĵoj oni povas vidi en PVZ.


— Kio estas homaranismo?

— Tio estas etik-religia doktrino, kiun iniciatis Zamenhof, por servi kiel ponto por ĉiuj popoloj. En la tiam dividita mondo ĝi apenaŭ povis sukcesi.


— Oni diras, ke Zamenhof deziris reformi Esperanton, sed esperantistoj tion ne permesis.

— Ne, Zamenhof ne deziris reformojn. Sed sub premo de multaj reformemuloj, li publikigis projekton de reformoj, penante kontentigi ĉiujn. En la voĉdonado de la jaro 1894 la plimulto de esperantistoj malakceptis la reformojn.


Parto 2

— Ĉu vere Zamenhof numeris la esperantistojn laŭ la ordo de ilia apero?

— Zamenhof intencis ĉiujare eldoni adresaron de novaj esperantistoj. Dum multaj jaroj li publikigis tiajn adresarojn, kvankam ne tiel regule, kiel li intencis. Interne de ĉiu adresaro (krom kelkaj lastaj adresaroj) la nomoj sekvis unu la alian laŭ la alfabeta ordo kaj portis numerojn. Entute ĝis la komenco de la 20-a jarcento en ili estis registritaj ĉirkaŭ 7 000 personoj. Laŭ konsilo de Zamenhof, multaj esperantistoj metis post la subskribo sian numeron laŭ la adresaro (Esperantisto No ...). La ideon de numerado Zamenhof elpensis ne tuj: en la unua adresaro, kiu enhavis mil nomojn de personoj, lernintaj Esperanton ĝis la mezo de 1889, tiuj numeroj forestis. Kelkaj anoj de la unua adresaro elkalkulis sian numeron kaj indikis ĝin post sia subskribo. Ili precipe fieris, se tiu numero estis ducifera. Sed fakte tio tute ne signifas, ke ili estis la plej unuaj esperantistoj; nur, ke iliaj familinomoj komenciĝas per la unuaj literoj de la latina alfabeto.


— Ĉu vere iu proksima parenco de rusa caro favoris Esperanton?

— La supre menciita Vladimiro Majnov (la unua konata korespondanto de Ludoviko Zamenhof), estante tre juna homo, sukcesis altiri al Esperanto simpation kaj subtenon ne nur de Leo Tolstoj sed ankaŭ de la fama brita (germandevena) lingvisto Max Müller. Li klopodis altiri al Esperanto favoron de la rusa verkisto K.R. (la Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ Romanov — kuzo de tiama caro de Rusujo Aleksandro III), kies teatraĵon «Renaskita Manfred» li tradukis. Malgraŭ provoj de Majnov akiri konsenton de K.R. pri la indiko, ke la Esperanta traduko estas farita kun permeso de la aŭtoro, li malsukcesis pri tio. Tiel finiĝis la sola provo akiri favoron al Esperanto flanke de la cara familio. Tamen, pro tiu klopodo, post pli ol 30 jaroj Vladimiro Majnov estis eksigita el SEU.


— Kiu presis la Unuan Libron?

— Estas konate, ke la Unua Libro (same kiel pluraj aliaj frutempaj Esperantaj libroj) estis presita en Varsovio, en la tipografio de Ch. (aŭ Ĥ.) Kelter (kiu, cetere, devis farigi la unuajn litertipojn por Esperanto). Oni longe ne sciis, kio estis la plena antaŭnomo de la presisto, ĝis Adam Zakrzewski skribis en sia historio de Esperanto, ke la presisto nomiĝis Christian. En alia eldonaĵo oni nomis lin Charles, kio estas tute neverŝajna por Rusio kaj Pollando. Fine Naftali Maimon eltrovis la veron: la nomo de nia unua presisto estis Chaim /Ĥajim/ Kelter.


— Ĉu vere aperis du diversaj variantoj de la Unua Libro en la angla lingvo?

— La Unua Libro aperis en la lingvoj rusa, pola, franca kaj germana kun la indiko pri la aŭtoro: D-ro Esperanto. Sed la Unua Libro en la angla (verko No 5) aperis kun la indiko: redaktita de J. St. Evidente, Zamenhof konsciis, ke li ne regis la anglan profunde, tial li petis redaktan helpon de sia samurbano J(ulian) St(einhaus) — eble instruisto de la angla lingvo. Tamen evidentiĝis, ke la traduko estis tro rigida kaj malbone impresis legantojn. Tial Zamenhof petis al Richard Henry Geoghegan fari novan tradukon, kiu ricevis la saman numeron 5. La antaŭa varianto (nomebla pranumero 5) estis neniigita. Oni konas nur unu ekzempleron, kiu konserviĝis kaj estas represita en PVZ. Estas ege interese kompari du anglajn tradukojn; ni notu, ke la dua estas tre flua.


— Ĉu ne estas strange, ke pluraj Esperanto-pioniroj, ŝajne, sciis la rusan lingvon?

— Kelkaj libroj de Zamenhof, verkitaj en la rusa lingvo, aperis poste en la franca lingvo kun la indiko, ke ilin tradukis Louis de Beaufront, Esperanto-pioniro el Francio (kaj estonta kunpatro de la reforma projekto Ido). Tio, tamen, ne signifas, ke Beaufront sciis la rusan lingvon. Plej verŝajne, Zamenhof pretigis Esperantajn tradukojn de siaj libroj, kiujn Beaufront kaj kelkaj aliaj pioniroj plu tradukis en siajn naciajn lingvojn.


— Ĉu vere la traduko de la Biblio, farita de Zamenhof, estis de iu ŝanĝita?

— Zamenhof tradukis nur la Malnovan Testamenton (sanktan libron por la judoj kaj kristanoj); la Novan Testamenton tradukis grupo da kristanaj pastroj. Plurajn Bibliajn librojn Zamenhof publikigis dum sia vivo, do ilia traduko certe apartenas al li. Dum la lastaj jaroj de sia vivo per streĉa laboro Zamenhof fintradukis ĉiujn Bibliajn librojn. Por publikigi la Esperantan Biblion en Londono ĉe la Biblia Societo, necesis, ke la traduko estu redaktita de anglikanaj pastroj por konformigi ĝin kun la angla traduko.Zamenhof ne kontraŭis redaktadon, sed petis, ke tiukaze oni ne indiku lin kiel tradukinton. La redaktado daŭris dum pluraj jaroj, kaj la libro aperis nur en 1926 kaj portis la nomon de Ludoviko Zamenhof kiel tradukinto. Esperantologoj supozis, ke la redaktoroj multe modifis la tekston. Sed post kiam Ludovikito sukcesis presi faksimile la manuskripton, kiu estas konservata en la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio, evidentiĝis, ke modifoj estis nemultaj kaj ĝenerale negravaj.


— Kial oni diras, ke la unua Esperanto-klubo estis enigmeca?

— Fine de 1888 Nurenberga Mondlingva klubo (volapukista) konvertiĝis al Esperanto kaj iĝis la unua en la mondo Esperanto-klubo. Ĝia prezidanto Leopold Einstein estis tre aktiva esperantisto: li publikigis lernolibron kaj artikolojn; bedaŭrinde li baldaŭ mortis. La klubo komencis eldoni la gazeton «La Esperantisto». Aliflanke, la unua adresaro enhavis nur du adresojn el Nurenbergo: eble plimulto de la anoj de tiu laŭdire granda klubo nur nomis sin esperantistoj, sed pigris lerni ĝin kaj registri sin en la adresaro. Estas tute eble, ke ili estis tre reformemaj; ne hazarde, poste tiu klubo konvertiĝis al Ido, poste al Occidental ktp.


— Ĉu la profesia laboro de Zamenhof estis sukcesa?

— Ne tute. Li komencis sian laboron kiel ĝenerala kuracisto. Sed li estis tro sentema, kaj suferoj de pacientoj afliktis lin. Tial li studis plu en Vieno kaj specialiĝis kiel okulisto. Zamenhof kuracis loĝantojn de malriĉaj judaj kvartaloj, kaj tiu laboro ne donis sufiĉan profiton por vivteni lin kaj lian familion. Lia kuracista praktiko suferis ankaŭ pro tio, ke li fordonadis tre multe da tempo al la afero Esperanto. La financa memstareco de Zamenhof komenciĝis nur en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Eble tio estis ligita kun la amasa elmigrado de judoj el Rusio en Usonon. Usono zorgis, ke en la landon ne trafu personoj malsanaj je traĥomo. Tiu okulmalsano estis disvastigita en Rusio, do okulkuracistoj subite ekhavis pli da laboro.


— Ĉu Zamenhof fumis sabate?

— La reguloj de la juda religio malpermesas labori kaj uzi fajron sabate. Hodiaŭ tute ne ĉiuj judoj strikte sekvas tion. Ankaŭ en la 19-a jarcento cirkonstancoj povis devigi judojn fari esceptojn el tiu tradicio. Kiel kuracisto, Zamenhof ne akceptis pacientojn sabate, sed certe li laboris por Esperanto tiutage en sia hejmo. Ĉar li estis pasia fumanto, li evidente ne povis rezigni pri fumado sabate, sed li ne faris tion publike. Plurfoje li provis ĉesigi fumadon, sed sensukcese; tiu malbona kutimo tre malutilis al lia sano kaj mallongigis lian vivon.


— Kiu estis la unua interparolanto de Ludoviko Zamenhof?

— Tradicie oni opinias, ke tiu estis Antoni Grabowski. Tamen oni povas esti certa, ke multe pli frue Ludoviko parolis en la nova lingvo kun sia edzino Klara kaj juna frato Felikso.

«La Movado», Decembro 1998, Februaro, 1999.