Eŭgeno Belonenko
Lirikaj vortaliancoj
En libro pasea mi legis 
Hodioglifojn... 
En vaka l' animo tiktakas 
Sola korloĝo... 
Jam kronis la vivon floraro 
de apripuro... 
Sen vi, mia kara, la hejmo 
Estas komfebla... 
Delire, delice mi dronas 
En am-ri... trompo. 
Spektantas mi en la okula 
Ambelteatro. 
Tie, sur nigra scenejo – 
Tragediablo. 
1988