*(traduko de St. Galkin) 
     
    De kiam donis l' Eternul' 
    al mi la povon de l' profeto, 
    en ĉies legas mi okul' 
    rankoron kaj insidon pretan 
    Doktrinon de interkonsent' 
    Proklamis mi per buŝ' kaj plumo 
    Responde mia propra gent' 
    Min ekzekutis per ŝtonumo. 
    Kun cindra ŝut' sur mia vert' 
    El urboj fuĝis mi, agaca, 
    Kaj nun mi vivas en dezert', 
    Nutrante min el Dia graco. 
    Sovaĝaj bestoj de la ter' 
    Obeas min laŭ vol' de Dio; 
    Min aŭdas steloj en eter', 
    Ludante ĝoje per radioj. 
    Kaj kiam kun baston' en man' 
    Tra urbo iras mi, profeto, 
    Sentencas oni al infan' 
    Kun memkontenta misrideto: 
    «Jen kazo frapa por okul'! 
    Fiera estis li ĝis fuŝo: 
    Kredigi volis nin, stultul', 
    Ke voĉas Di' per lia buŝo! 
    Kaj nun rigardu lin, infano: 
    malgrasa, pala, en deprim', 
    en ĝenerala malestim', 
    senhava, nuda kaj profana».  | 
    
      (traduko de I. Lojko) 
     
    De kiam, laŭ volo de Supra Juĝanto, 
    Mi ĉionscianta fariĝis profeto, 
    Malvirton mi sentas en ĉiu vivanto, 
    Malicon mi vidas tra ĉiu rideto. 
    Mi altajn principojn de amo kaj vero 
    Komencis prediki al miaj kunfratoj, 
    Sed ili min batis kun granda kolero 
    Per ŝtonoj, kuŝantaj sur placoj kaj stratoj. 
    Kun cindro sur kapo, kun kora doloro, 
    Mi urbojn forlasis sen ia havaĵo, 
    Kaj nun en dezerto — de Dia favoro 
    Nun ion mi havas por mia nutraĵo. 
    Laŭ sankta ordono de l' Antaŭtempulo 
    Al mi ĉiuj bestoj volonte servadis, 
    Kaj steloj ĉe vortoj de mi, dezertulo, 
    Pli ĝoje radias, pli hele lumadas. 
    Sed se iafoje tra urbo bruanta 
    Mi en rapideco pretere pasadas, 
    Min popolamaso renkontas mokanta 
    Kaj maljunularo memfide diradas: 
    «Rigardu, infanoj, vin edifigante, 
    Li estis fiera, kun ni malpacadis; 
    Malsaĝa, li volis kredigi nin vante, 
    Ke Dio al homoj per li paroladis. 
    Jen frukto de lia obstina vanteco! 
    Jen pala, malgrasa, malgaja profeto, 
    En vesto ĉifona, simila al reto —  
    Ĉe ĉiuj li estas en malestimeco».  | 
  
  
    
      (traduko de N. Fedotov) 
     
    De kiam la Juĝisto — Di' 
    al mi profetan donis saĝon, 
    en homokuloj legas mi 
    malico- kaj malvirtopaĝojn. 
    Mi proklamadis pro l' destin' 
    ideojn de la am' kaj vero, — 
    kaj miaj proksimuloj min 
    ŝtonumis en rabikolero. 
    Kun frida cindro sur la vert' 
    eskapis mi de urboplacoj, 
    kaj jen mi vivas en dezert', 
    samkiel bird', per Di-donacoj; 
    laŭ Eternula testament' 
    obeas min terbestoj ĉiuj, 
    kaj steloj aŭdas en kunsent' 
    laŭdante ĝoje per radioj. 
    Sed kiam foje kun amar' 
    mi hastas tra la stratoreto, 
    olduloj diras al idar' 
    kun ambicia mokrideto: 
    «Edifu ĉi ekzemplo vin! 
    De ni li fuĝis pro l' fiero 
    stultul', persvadi volis nin, 
    ke lia vorto — Dia vero! 
    Rigardu do, infanoj, lin: 
    kiel li morna, magra, kruda! 
    Kiel li pala, povra, nuda, 
    kiel malŝatas ĉiuj lin!»  | 
    
      (traduko de K. Kalocsay) 
     
    De kiam al mi la Juĝist' Eterna 
    donacis la profetan povoscion, 
    mi legas, kvazaŭ en volum' malferma, 
    en hom-okuloj pekon kaj malpion. 
    Doktrinojn purajn arde mi trumpetis 
    pri l' homaramo kaj pri l' alta Vero, 
    sed ĉiuj proksimuloj min surĵetis 
    per ŝtonoj, furioze de kolero. 
    Kaj cindron ŝutis mi al mia verto 
    la urbojn lasis for per kuraj paŝoj, 
    mi malriĉege vivas en dezerto, 
    min, kiel birdojn, nutras Di-donaĵoj. 
    Laŭ la ordono sankta de l' Ĉieloj 
    obeas min estaĵoj teraj tie, 
    amike priaŭskultas min la steloj 
    ludantaj supre gaje, helradie. 
    Sed kiam, senrimarke al okuloj, 
    urbstratojn bruajn mi trairi volas, 
    min montras egoistaj maljunuloj 
    mokante al infanoj, kaj parolas: 
    «Atentu! Jen por vi ekzemplo bona! 
    Ne vivis li kun ni en harmonio, 
    asertis li, stultulo fanfarona, 
    ke ja el lia buŝ' parolas Dio. 
    Infanoj karaj, lin rigardu bone! 
    Jen, kiel pala, trista kaj malsata! 
    Malgrasan korpon kovras li ĉifone, 
    de ĉiuj decaj homoj malŝatata!»  |