Josif Brodskij
(tr. Nikolaj Lozgaĉev)
Falas neĝ', konsumante la nigron de l' ter'. 
Detektiv' – en favoro aparta, 
kaj vi mem vin rekonas en kiu ajn er' 
de l' natur laŭ la spuro hazarda. 
Pro ĉi-speca malkovr' burs' ne krevos de ŝvel': 
nur silent' dormas sur arbaj pintoj. 
Lun' kioma sin pelis en spliton de stel' 
antaŭ nokto? – Esk' al rifuĝintoj. 
Gardu vin, ne blindiĝu! Kaj orfas vi mem: 
disiĝinto, kanajlo ekzila. 
La animon ne trudu sub la anatem'. 
El la buŝo – vapor' drak-profila. 
Preĝu laŭte do – kvazaŭ la Nazaretan' – 
pro l' saĝuloj, irantaj kun donoj 
kaj pro ĉiu kuŝanta lulile infan' 
en la ambaŭ de l' tero duonoj.