Vladimir Majakovskij
Aŭskultu!
el la rusa L. Leo
Auskultu! 
Ĉar oni fajrigas stelojn – 
do – iu ilin bezonas? 
do – iu deziras, ke ili ekzistu? 
do – iu nomas tiujn kraĉetojn perlo ĉiela? 
Kaj, kirliĝante 
en ŝtormo de polva sufoko 
enkuras al dio, 
timante malfruon, 
ploras, 
kisas al li magran manon, 
petas – 
nepre aperu stelo! – 
ĵuras – 
mi ne eltenos tiun senstelan torturon! 
Kaj poste 
iradas nervoza 
sed trankvila ekstere. 
Diras al iu: 
«Ĉu nun pli facile? 
Sekure? 
ĉu?!» 
Aŭskultu! 
Se en nokto la steloj 
fajriĝas – 
do – iu al ili aspiras? 
Do – estas ekstrema neceso, 
ke ĉiun vesperon 
super tegmentoj 
ekbrilu almenaŭ steleto?!