[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de oktobro 1928.

Kio ajn okazu, mi tamen devas labori je la romano. Kial la laboro devas suferi?

Vintraj tagoj estas mallongaj kaj vintraj noktoj longaj. Frumatene, kiam oni elgrimpas el sub la kovrilo kaj sin dronigas en aero, perdinta nokte la vesperan varmon, oni devas ŝalti la elektron. Tiam grizaj makuloj sur la ŝtonaj muroj diskuras kaj cedas lokon al flavetaj malpuraj strioj, alternantaj kun balanciĝanta ombro de la lampokloŝo. Tiam Injo elŝovas la nazeton el post reteto de sia lito kaj, ridetante, diras:

— Paĉjo, mi vekiĝis!

Ŝia bukloza kapeto kun malordiĝintaj haroj leviĝas super la kuseno. Ŝi trenas el sub la kovrilo etan molan leporeton, fidelan kunulon de ŝiaj dolĉaj sonĝoj. Tiam Olga fulme ĵetas sin en la frostan kuirejon, kaj rapideme aranĝas la «primuson». Vitalij rapidante traglutas glason da teo kaj tuŝas per la lipoj harojn de Olga. Injo postulas sian parton.

— Paĉjo, ankaŭ min kisu! Paĉjo, ne forgesu min kisi!

Li klinas sin al la filineto kaj Olga rigardas lin profunde kaj malgaje. Penante ne rimarki tiun rigardon, Vitalij surŝovas la ĉapon kaj eliras.

Kiu diris, ke ĝi estas tiel simple, konfesi, ke la amo kaj ajnaj esperoj jam mankas? Ne, ĝi estas treege malfacile!.. Sed kiel ĝin rilatas Zoja?..

Okazas en Moskvo mirinde frostaj tagoj. La malvarmo trapenetras traen, ĝis la ostoj. Tiam oni levas la kolumon, sin kaŝas kun la kapo en ŝafa felo kaj penas ne rigardi antaŭ si. Ĉe la tramhaltejo oni rapideme dancetas, aŭ paŝadas tien kaj reen. Kuntirinte la korpon, oni subrigardas, penante ekvidi la venontan tramon. Kaj kiam ĝi ne venas kvardek minutojn kaj pli, oni ne eltenas, kolerege elkraĉas flanken insulton kaj rapide piediras al la sekvonta haltejo. Preskaŭ tiel agis Vitalij. Malbonhumore rigardinte tra la strato kaj nenion vidinte, krom neĝblankigitaj telefonfadenoj, li movis la kapon, ŝovis la manojn en la poŝojn kaj ekpaŝis.

— Ĉi tie devas kuŝi metropolitenlinio, — meditis li, — kaj la vagonaroj pasos ĉiukvinminute. Lume, varme, vaste, malkare kaj rapide! Oni ne plu malŝparos tiel malavare la tempon kaj nervan energion!

Sed dum la rapida iro li estis varmiĝanta kaj, ĉiam malpli pensante pri la malfruiĝinta tramo, profundiĝis siajn proprajn travivaĵojn. Ĉu Olga estas malfeliĉa? Sendube! Ĉu li estas feliĉa? Malcerte! Ĉu li diru la veron? Ne, li ripetu la mensogon! Tutegale, se lia lango eĉ elturniĝus por diri la veron, Olga igos lin repreni siajn parolojn kaj ripeti la mensogon. Ĝi estas neeviteble, alie ŝi estos ploranta, krianta, konvulsianta en histeria paroksismo kaj li ne antaŭscias, kiel ĝi estos finita. Se li povus konvinki sin, ke la mensogo povas fariĝi vero! Ĉu Olga malindas la amon? Li mem kulpas!.. Sed kiamaniere ĝin rilatas Zoja?.. Olga kredas, ke devas ekzisti iu grava kaŭzo por malapero de l' amo. Sed ja tia kaŭzo ne ekzistas!

Enirante Mosĥozupron li denove rememoras pri la metropoliteno. Dudekminuta malfruiĝo! Kiom da laborhoroj oni perdas en Moskvo por sintransportado kaj je kiom da procentoj malaltiĝas pro tio labor-kapablo de la laboristoj kaj oficistoj!

Suprenirante la ŝtuparon, Vitalij sentas kreskadon de iu kunliganta lin nebulaĵo en la kapo. Tia sento okazas en komenco de la malsano. Kaj la sama sento okazas (Vitalij ĝin konas), kiam la vivo transformiĝas senesperan malagrablaĵon.

Efektive, en sia buro li trovas abomenindan personaĵon en eleganta ĉemizo kun kravato, kun glate ordigitaj haroj kaj ronda vizaĝo. Kie vidis li tian vizaĝaĉon? Ivagin klarigas, ke tiu estas la nova teknikisto, anstataŭ li.

— Ĉu vi miras? Kien mi malaperas? Ha? Mi, amiko, iros la laborborson!

Vitalij ne deziras eĉ paroli pri ĝi. Certe, Ivagin estas senprokraste forsendonta la proteston en la Kontrolkomisionon kaj pri la teknikisto li mem parolos kun Serebrovskij. Kolera kaj ekscitita, li eniras la akceptejon. Kiel ĉiam, amasiĝas ĉi tie la popolo kaj estas aŭdeblaj enuige samtemaj konversacioj. Zoja knaras per la plumo. Vitalij aliras sin tre proksime kaj, peze apogante la manojn, demandas:

— Ĉu Serebrovskij min akceptos?

— Ne!

— Kial do ne, se mi havas urĝan aferon?

— Se vi deziras, atendu.

Retenante la ondbolantan en la brusto koleron, Vitalij sidiĝas apud la tablo.

— Bone, mi atendos!

Zoja denove komencas skribi, kunpreminte en la buŝo estingiĝintan cigaredon. Vitalij rigardas ŝian verdan trikbluzon kaj en lia memoro elnaĝas la vesperoj, pasigitaj ĉe ŝi. Tiun bluzon, senvestigante sin, ŝi ĉiam metis sur dorseton de la lito kaj tial sub lia nazo ĉiam malbonodoris aĉa parfumaĵo. Ĉiu homo havas sian odoron. Sed, elirante de Zoja, Vitalij forportis kun si odoron de tiu parfumaĉo. Kia abomena komedio! Jen antaŭ li estas la tuta ŝia ĉambro: blatoj... Ne, ankoraŭ... ankoraŭ fotoj de du barblongaj viroj sur la tableto, portreto de iu persono kun grandaj lipharoj super la tablo kaj super la komodo... Permesu, kio do super la komodo?

El la kabineto de Serebrovskij eliras vizitanto. Sub la tablo tintas la sonorilo. Zoja malaperas post la pordo. Vitalij obstine penas rememori, kia portreto pendas super la komodo? En ronda nigra kadreto kun vitro. Maldensaj, glate ordigitaj haroj...

En subita silento el la kabineto de Serebrovskij aŭdiĝas abrupta virina rido. Rapide leviĝinte, Vitalij malfermegas la pordon. Unumomente, kvazaŭ kato, Zoja forsaltas de la genuoj de Serebrovskij.

— Kion vi bezonas? — ekscitite krias la estro. — Vi ja bonege scias, ke sen averto mi ne permesas eniri!

— Jes, mi tion komprenas.

Vitalij per neniigaj okuloj rigardas Zoja'n. Li rememoris, kia portreto pendas super la komodo: la portreto kun ronda vizaĝo kaj bovaj okulaĉoj. Ho, li scias, kies portreto ĝi estas!

— Do, kamarado Serebrovskij, Ivagin estas eksigita? — demandas Vitalij el la pordo.

— Mi vin petas ne lasi vin en la fremdajn aferojn! Ĝi estas lastfoje, kamarado Zorin! Mi avertas vin plej decide!

Serebrovskij nerveme ordigas la jakon.

— Mi vin ne bezonas! — aldonas li minace.

— Jes, mi vin ankaŭ, — ironie kontraŭdiras Vitalij.

Zoja provas nerimarkeble tragliti la pordon, sed Vitalij kaptas ŝin je la mano.

— Kion vi volas? Lasu min! — duonvoĉe diras ŝi, penante fortiriĝi.

— Unu minuton, Zoja Ivanovna, ni eliru la koridoron!

En la koridoro Zoja staras, sin apogante sur la muron, ŝirante pinton de la naztuko kaj subrigardante lin. Li embarase haltis en distanco dupaŝa.

— Jen, Zoja Ivanovna! Vi devas forlasi tiajn ŝercojn!

— Kiajn ŝercojn? Mi vin ne komprenas!

— Sed mi vin bonege komprenis! Tiun teknikiston mi vidi eĉ ne povas! Ke li tuj malaperu el ĉi tie! Ĝi estas unue...

Vitalij eksilentis, elektante la vortojn.

— Kaj due? — levas la kapon Zoja.

— Due, se ĝi ne estos farita, vi respondos por tio!

— Ĉu?!

— Jes, kara kamaradino! Vi ŝajne ne estas tro sentema!

Zoja mirigite lin rigardas, sed reekposedante sian kuraĝon, arogante demandas:

— Ankoraŭ «trie» sekvos? Ĉu la persona demando?

Nun ekflamas Vitalij.

— Jes, bedaŭrinde, la persona! Neatenditajn, sincere dirante, mi faras eltrovojn! — Ĉiam pli akre sentante, kiel nebuliĝas la kapo, kvazaŭ en ĝi ekturniĝis karuseloj, Vitalij rigardas Zoja'n per la nevidantaj okuloj. — Delonge oni devus ĉesigi ĉi tiun muzikon!

— Nur tion? — Zoja ridegas antaŭ la vizaĝo de Vitalij, — nur tion?.. Ho, kiel bedaŭrinde! Vi iom malfruiĝis, la iniciato ne troviĝas en viaj manoj!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de oktobro 1928.

Mi estas ĵus interparolinta kun Rosa. Mirinde sentema popolo estas la virinoj. Ŝi observas min atenteme jam dum kelkaj tagoj. Ŝi alportis al mi tason da kafo kaj rimarkis, ke mi, kontraŭ mia kutimo, ne plu dormas. Ŝi tamen igis sin ne miri.

— Hodiaŭ estas belega ora tago! Vi ne povas havi malbonan humoron!

Ŝi dismovis la silkajn kurtenojn. La berlinan veteron oni ne povas antaŭscii: jen neĝas, jen pluvas, jen ree la suno! Aŭ tiel okazas nur en la nuna jaro?..

— Ŝi estas via edzino, pri kiu vi sopiras?

— Ne, Rosa, ŝi ne estas la edzino!

Ŝi rigardas min per la rondaj okuloj. Mi estas devigata klarigi.

— Vi ne povas imagi, kiel ĉarma estas Alice! Sed ne tio gravas. Roschen! Ja ekzistas multaj belaj knabinoj en la mondo! Plej grave, Alice amas la vivon!

— Ĉu vi mem ne amas la vivon?

— Mi — jes, sed nur parte. Sed ekzistas homoj, kiuj tute ne amas la vivon! Pli bone ili farus, se ili ne naskiĝus! Sed Alice... Por ŝi ĉiu momento de la vivo, eĉ momento de lukto kontraŭ pli forta kontraŭulo estas fonto de ĝojo!

— Sekve, Alice neniam suferas?

— Ho, ne! Sed la vivo venkas en ŝi la suferon. El ĉi tie venas ŝia certeco, ŝia kuraĝo, ŝia decidemo akcepti sur sin frapojn de la sorto. De ĉi tie estas ŝia devizo, kun kiu ŝi, eĉ estante venkata, fine venkas: "Mi ne plendas la sorton!"

Ŝajne, Rosa estas malserenigita.

— Tia karaktero estas tro kruela por la virino!

... Kial mi tiom multe meditas pri Alice? Niaj vojoj disiras. Ĉu ĝi ne estas klara?..

 

... de novembro 1928.

La edzino serioze ofendiĝis pri miaj poŝtkartoj.

«Tremas la manoj, kiam mi ricevas tiujn mizerajn kolorigitajn pecojn da papero, senkorajn kaj ofendajn, kiel vangbato! Indiferenta, seka teksto! Tri, nenion signifantaj, banalaj linioj!.. Nek unu vorto karesa kaj delikata! Nek unu vorto de la saluto kaj amo! Mi disŝiras viajn poŝtkartojn, ĉu vi aŭdas, mi disŝiras! Mi ne bezonas almozon! Restu la malvarma soleco kaj muta indiferento. Viajn poŝtkartojn mi ne bezonas!»

... Mi deziras plori, sed la lipoj kurbiĝas je kompatindan grimacon!

Sed mi ne havas, pri kio skribi al ŝi. Mi ne povas skribi! Mi ne plu havas fortojn mensogi!

 

... de novembro 1928.

Inĝeniero Berg, ŝajne, tro multe scias pri la moskva metropoliteno. Pli, ol mi mem. Alie, kiamaniere estas klarigebla lia certeco, ke mi estas rajtigita intertrakti pri transdono al ili de ĉi tiu koncesio. Ĝis nun mi neniun similan rajtigon ricevis.

Ĉiam pli kaj pli stranga ŝajnas al mi lia konduto. Ĉiam pli ofte meditas mi pri la konversacio, hazarde aŭdita en «Admirals Palast». Mi nepre skribos pri ĝi en Moskvon.

Mi jam delonge ne vidis Alice'n. Ŝia afero estas morgaŭ pridiskutota dum la komsomolĉela kunveno.

 

... de novembro 1928.

... Mi daŭrigas la romanon


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Kvankam Popov sendis sciigon pri la partikunveno aparte al ĉiu, duono de la ĉelo tamen diskuris. Kelkiuj estis alirantaj la tablon, notis sin en la kontrollibro kaj poste indiferente surŝovis la ĉapojn. Kelkiuj estis petegantaj specialan permeson foresti. Unu havas malsanan kapon, la alia dentojn, la tria edzinon, la kvara patrinon. Rezulte, Popov kalkulis en la salono nur 30% da ĉelanoj.

Ivagin sidis en la dua, preskaŭ malplena vico. Atendante la komencon, la ĉeestantoj interparolis duonvoĉe, singardeme rerigardante. Kelkiuj enprofundiĝis gazetojn. Ĉeestis nur oficistoj: afergvidantoj, sekretarioj, librotenistoj, teknikistoj. La laboristoj mankis. Fine Popov tintigis la sonorilon.

— La ĝenerala kunveno estas malfermita. La ĉelestraro proponas elekti prezidantaron de la kunveno el la sekvantaj kamaradoj: Popov, Serebrovskij, Ŝipova. Ĉu estas kontraŭdiroj?

Aŭdiĝis kelkaj aplaŭdoj.

— La unua, raporto pri la internacia situacio, la raportonto — kamarado Vinokurov. La dua — demando pri kontraŭpartiaj agoj de kamarado Ivagin kaj tiel plu. La tria — diversaj aferoj.

Vinokurov aliris la tablon kaj metis sur la randon areton da blankaj folietoj. Poste li verŝis el la karafo glason da akvo kaj, ne rapidante, trinkis. Dum li trinkis, la kunveno silentis kaj rigardis en lian buŝon. Fine, li viŝis la buŝon per la buŝtuko kaj komencis kun sia kutima senpasia esprimo:

— Mia parolo estos mallonga, sed mi avertas, ke tamen mi bezonas ne malpli, ol unu horon kaj duonon.

— Donu al li unu horon! — kriis iu el la postaj vicoj. Popov tintis per la sonorileto.

— Kiu proponas unu horon? — severe demandis li. Juna skizisto Nikolajev ekkuraĝis:

— Mi proponas unu horon!

Ĉiuj mirigite returnis la kapojn. Popov levis la ŝultrojn.

— Bone, ni voĉdonu! Kiu estas por unu horo?

Okazis, ke ĉiuj unuanime estis por unu horo. Vinokurov malkontente kuntiris la brovojn. La kunveno neatendite emociiĝis.

— Dum kvardek minutoj li lernu paroli!

— La tuta horo estas tro multe! — aŭdiĝis voĉo el la kvara vico.

— Donu al li tridek minutojn! — subtenis ankoraŭ unu.

— Tridekkvin minutojn!

— Kvindek minutojn!

— Kvardek minutojn!

— Duonhoron!

— Ili furioziĝis, — diris Popov kolere, — enkadriĝu iamaniere! Vinokurov estis parolanta sen haltoj, glate, laŭte, sed treege rapide. La aŭskultantoj provis antaŭe kapti la vortojn, streĉis vid- kaj aŭdsenton, eltiris la kapojn, sed laciĝante kaj nenion komprenante, baldaŭ ĉesis aŭskulti. Vinokurov parolis, transmetante la folietojn sur la tablorando kaj legante de ili tutajn diagramojn, sed la aŭskultantoj ekvivis tute memstaran vivon. Kelkiuj reprofundiĝis en gazetojn, kelkiuj duonlaŭte interparolis, pridiskutante la sekvontan duan demandon. Kiam la horloĝmontrilo moviĝis unu horon antaŭen, multiuj senpacience rigardis unu la alian. La oratoro tiumomente analizis situacion de la Ligo de Nacioj. Laŭ lia plano li estis ankoraŭ rakontonta pri okazintaĵoj en Ĉinio kaj pri akriĝo de interrilatoj inter USSR kaj la kapitalisma mondo.

Post kiam li finis, la demandoj kaj dezirantoj diskuti ne troviĝis. Popov fulmrapide tralegis la rezolucion, traglutante nelegeblajn lokojn kaj transiris al la dua demando. En la ĉambro ekregis tomba silento. Ŝipova trankvile leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis la kunvenon. Ordiginte la elfalantan el ŝiaj haroj ruĝan kombilon, ŝi apogis sin per ambaŭ manoj sur la tablon kaj klinis antaŭen la kapon. Ivagin observis ĉiun ŝian movon per mokema rigardo, tenante prete la krajonon.

— Ni estas parolontaj, kamaradoj, pri membro de l' partio Ivagin! — diris ŝi.

En la salono okazis ioma moviĝo kaj ĉiuj, forŝovinte sin de la lokoj, enigis la okulojn en nukon de Ivagin. Li ne movetiĝis.

— Ĉiuj ni bone konas kamaradon Ivagin. Nenio malbona estas direbla pri li, kiel la homo. Laboras li ĉi tie delonge kaj sufiĉe honeste. Sed, jen malfeliĉo, kamarado Ivagin ne ŝatas kelkajn el niaj gvidantoj. Ne estas sciate, pro kio ili ne plaĉas al li, kaj ne tio gravas. Ĉiuokaze, se por tio estus serioza kaŭzo, mi, la unua, estus liaflanke. Li plej bone ĝin scias. Neniu alia, kiel mi subtenis lin en la postulo pri eksigo de Ĉernjaev kaj en kelkaj aliaj aferoj. Sed hodiaŭ mi devas konfesi, ke mi faris eraron! Kamarado Ivagin en ĉiuj elpaŝoj kontraŭ estraro de la ĉelo kaj aparato, motivigis tion nur per la personaj, egoistaj, plej malŝatindaj kaŭzoj. Per kio alia oni povus klarigi la sisteman elserĉadon de difektoj en laboro de niaj kamaradoj kaj ilian ŝveligadon en artikolaĉoj? Komence li estis presiganta tiujn en nia murgazeto, uzante kunlaboradon de senpartia redaktoro Zorin, kaj nun li direktas ilin eĉ al la moskva laborista gazetaro!

Tiajn metodojn uzas, kamaradoj, neniu alia, krom trockianoj!.. Jes, jes, mi prenas sur min plenan respondecon por ĉi tiuj vortoj kaj asertas, ke nur malamikoj de l' partio povas agi tiamaniere! Ĝi ne estas batalo kontraŭ mankoj, ĝi estas batalo kontraŭ partiorganizo!

Malantaŭe komenciĝis bruado. El diversaj vicoj aŭdiĝis aplaŭdoj. Al ili respondis indignaj krioj:

— Mensogo! Ivagin ne estas trockiano!

— Nia kamarado! Ni lin konas!

Serebrovskij prenis la sonorileton.

— Kamaradoj! Vi neniam povas garantii, ke via najbaro ne estas trockiano! Ili laboras inter ni ĉiuminute!

— Ne babilu vane! — ekkriis iu solece.

— Kiu ĝin kriis? — duonferminte la okulojn, demandis Popov kaj eĉ turnis la lumegantan lampon en duonmallumon de la ĉambroprofundaĵo.

— Mi kriis! — leviĝis de la loko skizisto Nikolajev. Nun ĉiuj denove returnis sin al li. Tiu estis malgrasa kaj pala junulo en preskaŭ griza jako. Rapide movinte la manon laŭlonge de siaj nigraj haroj li ripetis:

— Mi kriis. Ivagin ne estas trockiano kaj ni ĉiuj bone ĝin scias. Absurdo!

— Kamarado Nikolajev! Se vi deziras disputi, vi diros ĝin poste k.t.p.!

— Do, jen, kamaradoj! — daŭrigis Zoja, — inter vi jam ekzistas pacema rilato al tiaspecaj trockismaj elpaŝoj. Neniu alia, kiel Trockij, kulpigas nin pri renaskiĝo kaj putrado. Ĉu ne tion alkantas Ivagin? Sed vi defendas lin!

En la ĉambro denove streĉiĝis la silento.

— La ĉelestraro estis pridiskutanta la demandon pri Ivagin. Ĝi karakterizis lin, kiel malpacemulon, pro egoismaj celoj subfosantan la partian kaj administracian laboron. Sekvante tian taksadon, la ĉelestraro decidis lin el la partio eksigi. Kaj senpartian redaktoron Zorin senprokraste liberigi de la redaktado!..

Zoja skuis la harojn kaj rapide sidiĝis.

— Kiu deziras paroli? — demandis Popov, subrigardante la aŭskultantojn. Sed tiuj silentis.

— Temas pri tio, kamaradoj, ke ni havas la aferon kun la plej malutila elemento kaj tiel plu. Ni havas la aferon kun fuŝagitisto! La fuŝagitisto neniam estas kontenta! Ĉe l' socialismo li ankaŭ estos malkontenta! La fuŝagitisto kalumnias pri la honestaj laborantoj, kiuj, oni povas diri, la tutan animon kaj tiel plu! En nia epoko la fuŝagitisto estas kontraŭsoveta elemento!

— Permesu paroli! — diris Nikolajev.

— Pli mallonge!

— Mi estas kontraŭ la eksigo de Ivagin el la partio. Mi ne vidas kaŭzojn por akuzi lin pri trockismo kaj fuŝagitado.

Ivagin estas labkoro. Li malkaŝas negativaĵojn. Oni ne rajtas organizi ĉasadon kontraŭ li!

— Neniu kontraŭ Ivagin, tion, la ĉasadon organizas! — kontraŭdiris Serebrovskij. — Sed oni devas havi mezurilon! Oni avertis lin multfoje! Ne unuafoje ni havas kun li, tion, la konflikton. La pledo de kamarado Nikolajev estas tute malkomprenebla. Kion ĝi signifas?

En la kvina vico, kie sidis grupo de novaj partikandidatoj el librotenistoj, aŭdiĝis ekkrioj:

— Tute ĝuste! Pelu lin for!

— Fuŝagitisto!

— Ĉu ni bezonas ankoraŭ ceremoniojn?

— Ĝi estas flatado al la estraro! — eksaltis unu el la teknikistoj, — Kamaradoj, ĉu ni estas aro da ŝafoj? Nian plej bonan kamaradon oni elĵetas el la partio, sed ni silentas, kvazaŭ kun akvoplenigita buŝo?

Popov ege eksvingis la sonorilon.

— Kamarado Novoselov! — kriegis li, — mi ne permesis al vi paroli!

Indigna bruado traruliĝis inter la vicoj kaj tuj trankviliĝis.

— Do mi petas permesi.

Popov sin klinis al Serebrovskij kaj tiu diris ion al li en la orelon.

— Ĝin decidos la kunveno mem! — ĵetis li al Novoselov. — La kunveno ne povas permesi tiel ofendi sin kaj tiel plu! Ni estas ne aro da ŝafoj, sed partiorganizaĵo! La ŝafojn oni serĉu aliloke kaj tiel plu! Mi proponas forpreni de Novoselov la parolrajton! Ĉu neniu kontraŭdiras?

Nikolajev tuj aperis antaŭ la tablo.

— Tiuokaze mi diros ankoraŭ du vortojn. Tre ĉagrene, ke ni estas devigataj ĉi tie pridiskuti tiajn aferojn, kiel eksigon de labkoro Ivagin. La kamaradoj el la estraro memoru, ke por tio ĉi ili respondos!

— Kamarado, kamarado! — kun timo ekkriis Popov, — mi petas ne tuŝi tiajn demandojn!

— Kiajn demandojn? — levis la ŝultrojn Nikolajev. — Ni ja parolas pri eksigo de Ivagin!

Sed Popov definitive perdis la paciencon. Forgesinte pri la sonorilo, li simple kriis tra la tuta ĉambro:

— Mi proponas silenti! La kunveno ne allasas similan demagogion!

Nikolajev svingis la manon. La kunveno emociiĝis.

— Lasu lin paroli! — iu kriis el la lasta vico.

— Ne valoras! — oni respondis el la mezo.

— Oni devas aŭskulti!

— Babilu Emeljano! Tutegale ne estos laŭ la via!

— Abomenaĵo. Aroganteco! Oni ŝtopas la buŝon!

— Permesu al li paroli!

— Sufiĉas!

— Mi faras ekstervican proponon!

— Ĉesigu la diskutadon!

— For!

Inter la ĝenerala kaoso senmova restis nur Ivagin. Li sidis trankvile, rigardante Popov'on kaj interne ridis. Popov svingis la sonorilon, plenigante la aeron per laŭtega sonoro. Vinokurov strabe rigardante la publikon, ion rapide flustris al prizorgita kaj malserena Serebrovskij. Zoja, emociigita, nerveme ĉifis la verdan, inkomakulitan tablodrapon.

— Diru ion mem Ivagin! — ekkriis iu base.

— Ĝuste! Parolu Ivagin!

— Ni aŭskultu kamaradon Ivagin!

Ivagin levis la manon. La kunveno subite silentiĝis. Popov ŝiriĝis antaŭen per la brusto, apenaŭ ne faliginte la inkujon.

— Ne maltrankviliĝu, kamaradoj Popov kaj la ceteraj! — diris Ivagin ironie. — Al la estimata kunveno mi nenion hodiaŭ diros!

— Kial? — oni demandis el la kvara vico.

— Ha? Ne valoras, kamaradoj, ofendi ilin, Serebrovskij'n kaj Popov'on. Ili estas ja homoj bonaj! Ĉu decas subfosi ilian aŭtoritaton antaŭ la amasoj? Ha?

Kaj same rapide li malleviĝis la lokon, kiel ekstaris.

— Jen vi vidas?, — ekkrias Serebrovskij, jam ne plu havante fortojn teni la koleron kaj ne atendante, kiam Popov permesos al li paroli, — ĉu vi vidas lin? Li eĉ ne deziras klarigi ion al la kunveno! Li taksas vin malindaj de lia atento! Ĉu valoras paroli kun la ŝafoj?.. Ĉi tie estas la tuta bandaĉo! Per ardigita fero ni forigu la infekton! Per ardigita fero! Voĉdonigu Popov, pro kia diablo vi malrapidas?

Popov ekrapidis.

— La ĉelestraro proponas jenan rezolucion: «La ĝenerala kunveno konstatas, ke grupo de partianoj en nia ĉelo sisteme subfosadis gvidadon de nia partia kaj administracia laboro. La ĝenerala kunveno rimarkigas, ke unu el la plej evidentaj esprimintoj de humoroj kaj agado de tiu ĉi grupo estas partiano Ivagin. Por ĉesigi la subfosan kontraŭpartian laboron de ĉi tiu grupo, la ĝenerala kunveno opinias necesa aprobi la decidon de la ĉelestraro pri eksigo de Ivagin el la partio.

Samtempe, por ke trockismaj elementoj ne malbonuzu la incidenton por akuzi la partiorganizaĵon pri malpermeso de la memkritiko, la ĝenerala kunveno alvokas ĉiujn kunlaborantojn de Mosĥozupr, ĉu partianojn, ĉu senpartiajn kamaradojn — devualigi negativaĵojn kaj helpi al la administracio kaj la ĉelo decide forigi nigrajn makulojn en nia laboro».

— Ĉu ekzistas aliaj rezolucioj kaj tiel plu? Ne? Kiu estas kontraŭ? Kvar personoj. Do la ĝenerala kunveno estas fermita!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de novembro 1928.

Super la malsekaj tegmentoj ŝvelas nuboj. La plumba ĉielo verŝas larmajn torentojn sur nigrajn pavimojn. La akvo kun furioza bruego deruliĝas en defluejojn, ŝaŭmante sur metalaj kradoj de la kavoj. La malvarma vento turniĝas en la stratoj, glitas sur malsekiĝintaj muroj. La aŭtomobiloj sin kovris per pluvmanteloj. La homoj kuras kun ombreloj, tamen sen galoŝoj, ĉar kiu do en Germanio uzas la galoŝojn!.. En la lokalo, kie staras ruĝaj standardoj, pendas devizoj kaj la tuta angulo estas okupita de la internacia korespondo, naĝas vaporo pro la sekiĝanta vestaro. La homoj ĝibiĝas, kvazaŭ malsekaj kokoj.

Do Alice estas akuzata! Alice estas juĝata! Ŝiaj okuloj estas mallevitaj... Ŝajne, mia koro kunpremiĝis? Bagatelo!..

— Do vi, kamaradino, ne neigas fakton de via konatemo kun la polica oficiro, sinjoro Hoetzke?

La prezidanto mordetas pinton de kemia krajono. Li ne rimarkas, ke liaj lipoj bluiĝis.

— Ne, mi ne neigas.

Ĉu tion elparolis Alice? Mi ne rekonas ŝian voĉon. Kial ĝi sonas tiel mallaŭte?

— Kiamaniere vi kun li konatiĝis? Kiaspecajn interrilatojn vi havis?

... Aha, bele! Alice ne deziras respondi la demandon! Ŝajne, mi ne estas la escepto. La tuta organizaĵo ne sukcesas ricevi de ŝi eĉ unu vorton pri tiu ĉi policano... Alice, vi vane faras ĉi tion! Se vi sentas vin prava vi ĉion devas rakonti, ĉu vi komprenas, ĉion?.. Alie...

— Via patro neniam estis laboristo, Alice Berg! Via patro estas malamiko de la laborista klaso. Kial vi kaŝis ĉi tion, Alice Berg? Vi estis nomanta vin filino de laboristo...

Alice havas la vizaĝon pli pala, ol ŝia bluzeto.

— Mi estas kulpa! — diras ŝi, — mi estas kulpa, ke mi kaŝis tion! Sed mi ne povis alie! La filino de burĝa inĝeniero ne estus akceptita en via rondo!

— Sed ĝi estas strange, Alice! Ĉu vi ne komprenas mem, ke tutaĵo el kunmeto de la polica oficiro kun la burĝa deveno igas la publikon malkonfide akcepti viajn parolojn. Eble, vi ankoraŭ ion diros, Alice?

La prezidanto rompas la pezan silenton.

— Ĉio estas klara. Kiu deziras paroli?

Mi estas leviĝonta, sed peza mano de Erich kuŝiĝas sur mian ŝultron.

— Vi poste diros.

Li memorigas min, ke mi ne estas egalrajta. Tamen mi diros ion!.. Erich ĉiam aspektas serioze, sed hodiaŭ li estas tute malserena. Li fidis al Alice, li estis konvinkita pri ŝia sincereco, pri ŝia labordeziro, li kruele trompiĝis. Kion signifas tiu ĉi konateco kun la polica oficiro? Li ne riskas eldiri la suspektojn, pri kiuj oni parolas en la taĉmento. Kion signifas tiu ĉi mensogo pri la socia deveno?.. Alice ne estas infano kaj oni povas malfacile kredi ŝian naivecon. Estas tute klare, ke ŝi povus eviti la mensogon! Certe, oni ne tute konfidus ŝin, sed dum unu-du jaroj ŝi povus pruvi sian sincerecon. Iom riske estas havi en la komsomolo la homon, ĝis nun kunligitan kun la fremda mondo kaj kaŝantan tiun ĉi interligon de la organizaĵo! Krom tio, stranga konduto de Alice en la vilaĝo kiu malutilis al la loka komunista ĉelo!

— Ĉu eksigi? — demandas la prezidanto.

Mi ne plu povas silenti. Mi eksaltas. Mi estas tiom multe dironta! Mi sentas, ke oni rigardas min kun ekskluziva, streĉa atento. Mi sentas kiel ruĝiĝas Alice kaj kiel severe skuas la kapon Erich.

— Kamaradoj! Mi bone konas Alice'n! Mi...

La vizaĝo de Alice turniĝas al mi kun mokema rideto.

— Ŝajne, troviĝis por mi la advokato?

Malvarma ŝvito kovras mian frunton. Mi kuntiras la forton.

— Mi estis dironta, ke mi aprobas la proponon de Erich!

 

... de decembro 1928.

Neniu korektas mian manuskripton. Mi eĉ ne estas certa, ĉu ĝi taŭgas por io. Mi ne kredas, ke ĝi estas presota. Tamen, pli, ol kiam ajn, mi deziras verki.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Vitalij memoras la okazon, kiam li nokte revenis de Zoja kaj kontraŭ la demando, kie li estis, respondis, ke li havis raporton pri la kooperado. Olga estis strange seka kaj malvarmetone demandis, ĉu li atentis mankojn de l' kooperativoj? Mirigita pri malamikeca tono, li tuj forgesis ke li estis leginta neniun raporton. Momente antaŭ li elnaĝis folietoj de imagata notlibreto.

— Pri kiuj mankoj vi diras?

— Nu, mankoj de varoj, longaj vicoj, multekosteco!.. En tuta Moskvo ne estas trovebla drapo. La drapo kaj lano transformiĝas iun legendon. Batalo kontraŭ privataj komercistoj, tamen nur sola privatulo profitas ĝin!

Li estis pasie kontraŭdironta, sed eksentis en la aero odoron de bona tabako. Tuj interrompinte sian paroladon, li returnis sin. En la cindrujo kuŝis kelke da cigaredrestaĵoj. Olga surhavis belan robon kaj, protektata de la blanka antaŭtuko, lavis la teilaron. Li komprenis kaŭzon de ŝia malvarma tono. Por unu momento la ekflaminta demando «Kiu?» estis tuj anstataŭigita per maldolĉa ironia rideto. Ĉu ne tute egale?, ĉu li rajtas ĵaluzi?

Sed de post iam Vitalij ĝenerale ne disputis kun Olga. Por ne permesi al siaj propraj pensoj elkreski ĝis ampleksoj de duboj, li penis koncentrigi ilin ĉirkaŭ la okazonta forveturo eksterlanden. Li pli ofte nun restis hejme kaj longajn vesperojn pasigis apud la skribotablo. En la ĉambro neniam estis pli ol 1° kaj dum fortaj frostoj la temperaturo malaltiĝis ĝis 7-8 gradoj. Tiam nevidebla mano desegnis sur la fenestroj arĝentajn pejzaĝojn kaj brilantaj sagoj radiis en la vitroanguletoj sub blanka lumo de la elektra lampo. Glimsimila glacieto malleviĝis sur la subfenestron kaj estis atendanta ĉi tie sian sorton. Ĉiumatene Injo estis foriganta ĝin per malnova rustinta tranĉilo. Kiel bona mastrino, ŝi per granda ĉifono forsvingis de la subfenestro lagetojn de la malpura akvo.

Vitalij laboris ĝis la dua-tria horo nokte. Liaj piedoj estis frosttremantaj kaj la malvarmo kuris sur la dorso. Li estis entiranta la kapon en la ŝultrojn, ankoraŭ pli fleksiĝis super la tablo, sed daŭrigis la skribadon. Ellitiĝante nokte por Injo, Olga riproĉe skuis la kapon. Alirinte al Vitalij deposte, ŝi ofte estis ĵetanta sur liajn ŝultrojn sian lanugan kaptukon, aŭ la malnovan trikitan jakon.

Tiumomente fariĝis Olga proksima, parenca kaj komprenebla, kiel iam. Tiumomente aperadis treega deziro por plena interpaciĝo.

Sed tagoj pasadis post tagoj. Kiam Vitalij estis venanta hejmen Olga rapideme lavis la manĝilaron, trinkigis Injon, enlitigis ŝin, poste iris la kuirejon finlavi, aŭ gladi la hieraŭan tolaĵon. Kaj nur unufoje ne estis retenita la turmentiga silento.

Laciĝinta super ĉiu mezuro, Olga enlitiĝis pli frue, ol kutime. Vitalij ŝin trovis jam en la lito. Li mallaŭte eniris la ĉambron, penante ne brui, senvestigis sin kaj aliris la tablon. La nikelita tekruĉo estis kovrita per malnova pelto, por ke la akvo ne malvarmiĝu. Apude estis preparitaj la sukero, butero, vazeto kun areto da malkaraj bombonoj kaj peco de l' pano. Manĝinte, li komencis laboron. Ĉirkaŭ la dekdua horo li subite eksentis, ke lian dorson iu streĉe rigardas. Ĉi tiu sento igis lin returni sin. Li ekvidis du senmove rigardantajn okulojn. Olga kuŝis sur la lito, metinte la kapon sur la brakojn. Vitalij estis embarasita.

— Ĉu vi, — demandis li, — ne dormas?

Olga senbrue skuis la kapon.

— Ĉu delonge?

— Ne.

Vitalij komprenis, ke ŝi ne dormis de post lia reveno.

— Ĉu vi estas malsana? aŭ vi havas malbonan humoron?

— Tute ne! — ekspiris Olga.

— Do kio okazis?

— Nenio!

Vitalij estis jam rekomencanta la laboron, sed aŭskultinte, kiel Olga kelkfoje profunde ekspiris, ĉesis labori.

— Kio okazis al vi, Olga?

— Nenio. Simple mi ne estas gaja.

Olga faligis la kapon sur la kusenon. Vitalij sidiĝis apude sur la lito kaj ŝi tuj formovis sin.

— Min ne kontentigas tia vivo.

— Kia? — demandis li retenante la spiradon.

— Jen tia, kun vi...

Iom ofendita de ŝia sincereco, li singarde rimarkis:

— Sed mi ja ne igas vin nepre vivi kun mi!

— Mi scias. Se povus mi foriri, mi jam delonge estus foririnta. Sed kien?

— Nome? — kontraŭdiris li, — kiel vi opinias, kien foriras la aliaj?

— Ho, kiel vi ĝojus liberiĝi de mi! — ĉagrenigite ekkriis Olga. — Tamen, eĉ la ĉambro ne estas trovebla! Kaj krom la ĉambro! Ja oni devas vivi!

— Mi ne rifuzas helpi.

— Kiamaniere? Ĉu vi donos cent rublojn monate? Sed ĉu ĝi estas mono. Mi ja devos rifuzi la plej bezonan al la infano! Diru, ĉu ĝi longe daŭros?

— Kio nome?

— La industriigo?

— Kian rilaton havas al ĉi tio la industriigo? — levis la ŝultrojn Vitalij. — La industriigo estas konstruado de la socialismo. Kiel vi ĝin ne komprenas?

Olga ekspiris.

— Diru, Vitalij, kial oni ne donas al ni malkarajn kaj bonajn varojn! Kial niaj konsumkooperativoj, kiuj prenas tiajn altajn kotizojn (ja eksterlande mankas tiaj kotizoj?), estas tiel senespere malplenaj? Kial oni ne enlasas el eksterlando teksvarojn kaj ŝuaron, kiuj estas tie trioble malpli karaj?

Vitalij rememoris la cigaredrestaĵojn en la cindrujo. Penante tamen ne deflankiĝi, li kontraŭdiris:

— Tiam ni devus malpligrandigi importon de maŝinoj kaj instrumentoj kaj per tio sama prokrastigus konstruadon de la propra industrio.

— Sed ĉu ni bezonas ĝin, se la eksterlandaj varoj estas fortikaj kaj malkaraj kaj la niaj karaj kaj tre baldaŭ disfalas!

— Sed konstruado de l' socialismo...

— Konstruado de l' socialismo! Ĉu estas atingebla la socialismo? Ĉu kredas tion la komunistoj mem? La komunistojn mi prezentas al mi, kiel geniajn trompulojn! Al mi ŝajnas, se la religio konsentus servi al la komunismo, ili igus nin viziti la preĝejojn!

Vitalij preskaŭ eksaltis.

— Olga, tio ne estas viaj propraj pensoj!

— Malsaĝe! — levis ŝi la ŝultrojn. — Ne ĉiuj, simile al vi, vivas kun fremdaj ideoj! Ho, kiom mizera estas via pensmaniero, Vitalij! Ĉu definitive pereis en vi iu ajn kritikema rilato al la ekstera mondo.

Kunmetinte la manojn post la dorso, Vitalij komencis paŝadi tra la ĉambro.

— Bonvolu sidiĝi! Vi nervumigas min!.. Ĉu oni povas klarigi per bonintencoj de l' komunistoj, ke ili igas apenaŭ vestitajn virinojn kun suĉinfanoj sur la brakoj staradi dum frostoj antaŭ la kooperativoj kvin-ses horojn? Kaj por tiu ĉi plezuro ja oni pagas kotizon, iufoje egalvaloran al la monata salajro! Kaj, rimarku, la komunistoj mem ne deĵoras en la vicoj! Ili eĉ ne sendas tien siajn edzinojn!

— Olga, Olga! Ĝi estas la malplej efika punkto de via filozofio!

— Kial?.. Ekzemple, viaj Serebrovskij, Popov, Vinokurov!..

— Ĉu pri tio sama parolis kun vi Vinokurov?

— Plej trafa maniero! Mi miras, kiu helpis al vi elekti tute nekonvenan al vi profesion! Vi devus esti prokuroro! Tamen, kial Vinokurov ne povus paroli kun mi?.. Ĉu ĝi estas malpermesata? Mi ne havas ion por kaŝi! Vinokurov unufoje estis veniginta min hejmen per sia maŝino. Mi estis tute senpova kun Injo, sur granda placo! Mi neniel povis eniri la tramon. Vi scias, kiel mi timas la straton, grandan trafikon, homamason, tumulton! Kaj via metropoliteno, verŝajne, neniam estos konstruita!

Tuj trankviliĝinte kaj ne sentante la ĵaluzon Vitalij lace oscedis. Olga mokeme ekridis.

— Ĉu vi volas dormi? Mirinde, kiel vi ŝanĝiĝis! Kaj vi ŝajnigas vin viro?

Vitalij returnis sin, ekflaminte.

— Kion vi deziras diri? Ĉu vi opinias, ke en la mondo ne ekzistas aliaj virinoj, krom vi?

— Nu certe ekzistas! — grimacis Olga. — Sed nature, ne por tiaj, kiel vi!

Komence Vitalij eksentis en tiuj ĉi vortoj la kaŝitan maltrankvilon, sed li estis tuj miskomprenigita.

— Ne opiniu, ke mi tre bezonas vin! Mi jam diris, ke mi delonge forirus, sed mi ne havas kien foriri! — Ŝia voĉo krudiĝis, — ne estas granda ĝojo posedi tion, kion neniu alia bezonas!

Stranga afero: pro bagatelo, pro tuŝita, pure vira ambicio, Vitalij perdis la animekvilibron! Olga vekis en li deziron tuj pruvi, ke ŝi eraras. Kaj, ne plu retenante sin, li rakontis al ŝi ĉion pri Zoja. Olga aŭskultis lin kun malfermitaj okuloj trankvile, kaj iufoje, demandis nur pri detalaĵoj.

— Ĉu ŝi fordonis sin al vi tuj, subite? Jes? Kaj ŝi estis virga?.. Aŭskultu, Vitalij, ĉu ŝi estis malpli kreska, ol mi?.. Ĉu plaĉis al vi ŝiaj kisoj?

Vitalij intertempe estis skuanta la kapon kaj rapidis paroli, zorgante komence nur pri la sola: ke Olga komprenu, ke ŝi ne faras grandan favoron, restante kun li. Sed Olga ĉiam demandis:

— Kia ŝi estis? Gaja? Ĉiam ridis? Muzikis per la gitaro? Ĉu ŝi ne plendis al vi, ke ŝi laciĝas, ke estas malfacile al ŝi vivi?.. Ĉu ŝi ne malĝojigis vin iel!

Kaj subite Vitalij malblindiĝis. Kion li faras?.. Kia estas la fino?.. Li silentiĝis. Olga kuŝis apude, alpreminte sin al li. Ŝian varmegan spiron li sentis sur sia vango. Per la dekstra brako ŝi eĉ ĉirkaŭprenis lian kolon kaj atendeme rigardis lin fikse, ne forturnante la okulojn. Vitalij ektimis.

— Kial do vi silentiĝis? — trankvile demandis ŝi. — Diru, ĉu vi amis ŝin?..

La koro de Vitalij falis ien malsupren, malaperis en abismo kaj en ĝia loko formiĝis faŭkanta malplenaĵo. Kun la koro foriris la sango kaj malvarma tremo kaptis la korpon.

— Olga! — diris li mallaŭte, — pardonu min!

Olga nenion respondis kaj fermis la okulojn. Vitalij kuŝis kelkajn minutojn silente, timante fari la plej etan movon.

— Olga, Onjo! — ripetis li, — pardonu min, malsaĝan!..

Kaj, ĉar Olga nenion respondis, li komencis pravigi sin. Kaj, pravigante sin, li ĉiam pli turmente sentis la elkreskintan en loko de la koro malplenecon.

— Onjeto! Komprenu min! Mi ne amis ŝin!.. Mi amis ŝin eĉ nek unu minuton! Mi malestimis ŝin kaj min mem!.. Por kio mi ĝin faris? Jes, vi pravas! Por kio mi faris ĝin? Mi ne scias! Eble, ĉar la vivo ne kontentigis min, same, kiel vin. Eble, ĉar hejme estis malfacile por mi...

Trafinte la penson pri malfacileco de la vivo, Vitalij disvolvis ĝin:

— Vi scias mem, kiel ni pasigas la tempon! Ĉiutage ni malpaciĝas. Ĉiunokte ni senfine disputas!.. Onjeto, mi ja bezonas ion alian!..

Vitalij denove silentiĝis, kompreninte, ke li diras mizerajn, al neniu bezonajn, nenion pruvantajn kaj mensogajn vortojn. Olga returnis la nebuliĝintan rigardon. Vitalij flateme ekrigardis ŝiajn okulojn kaj subite ekvidis starantajn en ili larmojn.

— Onjo! — kun timo ekkriis li, — ne ploru! Estis kaj pasis!

Aŭdiĝis stranga subpremata krio. Per la tremantaj manoj Olga ŝovis sian gorĝon, penante ion diri. Vitalij timigite rigardis ŝin. Dum la turmentiga spasmo premis ŝian gorĝon, li penis ŝin konsoli:

— Kara mia, ĉesu! Trankviliĝu! Nenio terura okazis! Ĉio pasis!

La vizaĝo de Olga kovriĝis per la purpura koloro. Frosttremegante, ŝi abrupte forsaltis de la lito kaj sin ĵetis al ŝranko. Vitalij sekvis ŝin per maltrankvila rigardo. En nura ĉemizeto Olga aspektis, kiel deksesjara knabino. Ŝi sursaltis seĝon kaj komencis ion serĉi sur la supra breto. Boteletoj, sonorante, forfalis planken.

— Olga, kion vi faras? — per nehoma voĉo kriis Vitalij. Ŝi rapide verŝis en la buŝon boteleton de la vinagra esenco.

— Olga!..

Vitalij elbatis la boteleton el ŝiaj manoj, perforte fortirinte ilin de buŝo.

— Vi freneziĝis! — ekkriis li krude kaj, subite, kaptita de la profunda emocio, li rimarkis, kiel violkolora vizaĝo de Olga konvulsiis pro terura turmento. Ŝi senbrue falis sur la liton.

Vitalij sin ĵetis al la tablo. Ĉi tie staris kruĉo da lakto. Per tremantaj manoj li verŝigis ĝin en ŝian buŝon. Olga trinkis, kunpremante per la frapantaj dentoj randon de la kruĉo, trinkis je grandegaj glutoj, sufokiĝante kaj forpuŝante la kruĉon for de si. Vitalij ĉiam verŝis kaj verŝis, ĝis restis en la kruĉo nek unu guto. Tiam li alkuris la telefonaparaton.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de februaro 1929.

Mi ne memoras jam, kiom da tempo mi ne prenis la plumon. Dum ĉi tiuj monatoj mi havis grandan laboron je la konstruo. Berg opinias, ke mi mian taskon jam estas plenuminta. Sed al mi ne plaĉas liaj konkludoj. Hieraŭ li diris al mi:

— Vi povis propraokule konvinkiĝi, ke ni konstruas multe pli malkare, ol la francoj.

— Preskaŭ je unu miliono kaj duono da rubloj. Sed...

Lin indignigis mia «sed».

— Kia «sed»?

Mi estis rigardanta la malordigitan pavimon, la disfositan malsekan grundon, la pezajn kvarangulajn vagonetojn laŭlonge de la lignaj ŝildoj. Berg surhavis pluvmantelon. La mantelo estas malseka, sed la vesto sub ĝi — seka. La samo ne estas direbla pri la laboristoj... Ni iris sur fundaĵo de la estonta tunelo kaj pluvo libere fluis el la griza ĉielo tra intervaloj inter la metalaj stangoj. Mi por unu minuto imagis min en la centro de Moskvo dum vintra frostego. Efektive, ĝi estas treege neoportune! Sed laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja strato ŝaktojn. El ĉi tie ni per varmigitaj fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! Kaj, krome, la pariza metropoliteno estas arkoforma, altega, sed ĉi tiu estas malalta, subpremata!..

Berg nomis min filantropo.

— La socialisma patrolando! Zorgo pri laboristoj! Por tio ĉi vi estas pretaj malŝpari plurajn milionojn! Mi havas nenian deziron disputi kun li.

 

... de februaro 1929.

Ĉe metropolitenkonstruo denove ne ĉio estas en ordo. La antaŭnelonga striko finiĝis, kiel malvenko de l' administracio. Sed Berg, evidente, retiriĝis nur por la nova atako. Lastatempe li estas mirinde malĝentila kaj insultema kontraŭ la laboristoj. Se tiel daŭros, ni ne evitos la ŝtormon.

 

... de marto 1929.

Hodiaŭ je la dekdua la laboro ĉe konstruo de la nova metropolitenlinio ĉesis. Du tagojn antaŭe Berg eksigis tri laboristojn, agitintajn kontraŭ nova formo de laborregistrado. Tio havis sian efikon. Hieraŭ matene inter la konstrulaboristoj regis ega incito. Vespere la polico fermis la maldekstran sindikaton de l' konstrulaboristoj kaj sigeligis ĝian ejon.

Kaj hodiaŭ la regiono estas superplenigita de la policanoj en batalhelmoj kaj kun plena armilaro. Berg deklaris, ke li estas faronta neniujn cedojn.

 

... de marto 1929.

La altrudita al mi kaj ĉifoje, ŝajne, tre daŭra «senlaboreco» revenigas min al laboro je la romano.

Nun estas printempo. Denove printempo!.. Sed en mia koro faŭkas malplenaĵo! Do restas al mi forflugi per la penso en la pasinton, ŝajne, tute nemalproksiman!.. Nur unu jaron malantaŭen!..


primuso: Maŝineto por kuiri.

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]