[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de septembro 1928.

Sur Bülow-Placo troviĝas griza kvinetaĝa domo. Tiu ĉi domo estas koro de l' germania proletaro. Per nevideblaj arterioj kuregas de ĉi tie freŝa sango en laboristajn centrojn, plenigante ilin per agdeziro. La larĝa pordo ĉiuminute malfermiĝas, enlasante vizitantojn en ruĝfrontaj uniformoj kaj en molaj verdaj ĉemizoj kun blankaj kolumoj. Ŝovas ĉi tie la nazojn ankaŭ maltrankvilaj kaj scivolemaj sekretaj agentoj, sed plej ofte tuj returnas ĝin, ne sukcesinte eĉ ekflari, kiel odoras CK de la Komunista Partio. Kaŭzo de tia sensenca returno estas sanega viro kaj ne malpli sanega hundo, senŝanĝe deĵorantaj en la pordo. Se la viro konas ĉiujn spionojn de la prusa ĉefurbo laŭ la vizaĝoj, la hundo ekkonas ilin en distanco de duonkilometro laŭ la odoro.

Oni devas venki tri ŝtuparojn. Tiam oni trafas du ĉambretojn, tiel superplenigitajn, ke oni sentas sin en stato de la malfeliĉa haringo, pri kiu estas kunmetita la famekonata rusa proverbo. Ĉi tie troviĝas Berlina Regionkomitato de Komsomol. Ĉi tien invitis min, mi ne scias por kio, Erich Schmidt.

Ĉi tie en la pordo ni kunpuŝiĝis kun Otto kaj Rudolf. Otto kun fotoaparato trans la ŝultron, aperis el post la angulo, levis al ni la pugnon kaj traglitis sub la brakoj de apenaŭ sukcesinta leviĝi onklo Hugo. La hundo, ege mirigita pro tia rapideco, riproĉe eksvingis la kapon kaj, tordinte la voston, kun demanda aspekto returnis sin al Rudolf. Rudolf ne estis ŝatanta la hundon. Penante esti de ĝi malpli proksime kaj ne stari longe en la pordo, li ŝovis al onklo Hugo la partibileton kaj rapideme ekpaŝis sur la ŝtuparon.

Erich estis sidanta en la komitato kaj ion diktis al stenografino. Apud li pacience atendis tri komsomolanoj. Uzante la plej etan paŭzon, ili ĉiuj kune ĵetadis sin por esprimi siajn bezonojn. Otto jam estis ĉi tie, kaj, tenante je la kolumno larĝŝultran junulon en marista ĉemizo, konvinke parolis al li:

— Ĉu vi komprenas, Walter, mi havas neniujn kaŭzojn dubi pri la sukceso. Ni jam intertraktis pri ĉio. La maŝinon ni havos. Kaj Schwarz estas efektiva idioto! Lin trompi neniom valoras!

— Ĉu vi estas al li ironta? — demandis Walter.

— Jes. Por fotografi lin okaze de lia supozata radio-parolo.

Otto frapis sur la skatolon kun fotoaparato.

— Ĝi estas unua esploro. Poste ni telefonos al li, ke estas al li sendita maŝino de la radiostacio. Kaj finite! Schwarz rapidos, farante cent kilometrojn pohore, kaj ĉiam malproksimiĝante de Berlino.

Rudolf, ŝajne, pensis tiuminute, ke oni devus puni Otto'n por ĉi tiu aventuro. Tre kolere li rigardis lin. Sur la tablo de Erich ektintis la telefono. Li deiris de la stenografino kaj prenis la telefontubeton. Tuj lin alkuris ses junuloj.

— Schmidt, Schmidt! — oni kriis al li de ĉiu flanko. Erich svingis la manon.

— Halo! Komsomola Komitato! Kion? Denove Spandau postulas la raportanton? Kamaradoj, vi devus jam scii, ke antaŭe... Kion?.. Neatendita okazo? Nu, bone! Ulmann! — Erich returnis sin al Walter. — Vi estas tuj forveturonta al Spandau!

— Ĉu ili furioziĝis? — ekgrumblis tiu. — Mi havas la raporton en Lichtenberg!

— Ne gravas! Tiun vi ankaŭ faros!

Ulmann gratetis la nukon.

— Bone! — li diris. — Mi faros! Sed vi ne tenu min ĉi tie! Mi atendas korespondaĵon por nia kvartalo!

— Korespondaĵon? Do ekzistas speciala poŝtkesto! Prenu tie vian korespondaĵon!

Walter svingis la manojn kaj frapetis per fingroj la frunton.

— Mi vidas, vi jam estas preta! Estis pli bone, kiam vi laboris nur en la taĉmento. La regionkomitato venigos vin en frenezulejon! Ĉu vi, saĝa kapo, opinias, ke mi atendus, se la korespondaĵo jam kuŝus tie?

— Kion do vi atendas? — konsterniĝis Erich.

Li ne sukcesis fini. Iu bubo enkuris la ĉambron kaj ĵetegis sin kontraŭ li.

— Donu, diabloj vin prenu, la ejon! Vi postulas, ke ni laboru laŭplane, sed dum niaj horoj la ĉambron okupas agitfako! Kaj, kia aroganteco! Ili ne foriras de tie! Mi atendis duonhoron! Mi ne povas plu!

Du, el la atendintaj Erich'on kamaradoj, repuŝis la enkurinton. Tion bonuzis tria kaj rapideme komencis rakonti pri sia afero:

— Aŭskultu, Erich! Kie kaj kiam ni estas aranĝontaj morgaŭ la kunvenojn? Mi rapidas en la presejon. Alie ne trafos en la numeron!

— Tuj, tuj!

Denove eksonoris la telefono. Erich etendis la manon, al Otto. Tiu komprenis sen paroloj. Ne atendante klarigojn li aliris la telefonon.

— Kamarado Schmidt, — malpacience diris la stenografino. — Mi atendas!

Erich sin turnis al ŝi, sed inter ili jam staris Rudolf.

— Vi?.. — miris Erich.

Rudolf decidis ne perdi vane la tempon.

— Mi bezonas interparoli kun vi! — rapide diris li.

— Do mi aŭskultas! Rudolf ekrigardis min.

— Sekrete!

— Mi deiros! — rapide ekpaŝis mi al la fenestro.

Erich sulkigis la brovojn kaj estis jam returnonta sin denove al la stenografino, kiam maltrankvila voĉo de Otto rigidigis lin. Otto kriis en la telefontubeton:

— Jes, jes, Ŝtaŭbe! Vi diras, ke precipe kulpas la ĉefa inĝeniero? Raciigon li aranĝas. Ĉu multe malaltiĝos la salajro? Ho, tiel la laboristoj estas malsatontaj! Do ni ne estas kontraŭ memstaraj strikoj de la junularo! Eĉ, inverse, ĝi instigos al la samo plenaĝulojn!

— Transdonu al mi la mikrofonon! — diris Erich, sed Otto ĝin tute malatentis.

— Sed kian nomon havas la inĝeniero?! — demandis li, ĉiuokaze ni ĝin devas scii. Kiel?.. — La voĉo de Otto ŝanĝiĝis kaj eksonis streĉe. — Kiel? Kion?.. He, li estas social-demokrato!

Ĉar Erich eksilentis, la atendantoj denove atakis lin, forpuŝante Rudolfon. Kuntirinte la brovojn, li krude ekmurmuris:

— Atendu!

Alirinte la telefonon, li prenis la tubeton el la manoj de Otto.

— De kie vi, kamarado, telefonas? He, el metropoliten-konstruejo?.. Bone! La ĉefinĝeniero estas ĉe vi Berg? Kiel li aspektas? Ĉu maljunulo? Ĉu li ankaŭ loĝas tie? Kaj lian familion vi konas? Tuj venu la komitaton! Jes, mi atendos!

Erich metis la tubeton kaj, ne ellasante ĝin el la manoj, staris kelkajn minutojn silente, ekrigardante min de iam al iam. Mi tuŝis lian ŝultron. Li ektremis.

— Certe, li estas alia Berg, — diris mi forte. — Ĉu vi dubas? Sed se li eĉ estas tiu sama, tutegale Alice staras ekster suspektoj! Ĉu ne?

Li balancis la kapon.

— Rudolf, — returnis li sin al Riz, plezure rigardinta nun la komjunulan tumulton kaj ne plu indignanta pro la maŝinklakado kaj zumado de la junaj voĉoj.

— Rudolf! — ripetis Erich. — Ni iru, interparolu iom!

Ili forlasis la ĉambron.

 

... de septembro 1928.

Mi promesis al Alice legi hodiaŭ la romanon. Sed mi sidas kaj meditas pri la ankoraŭ ne finita ĉapitro. Ĝi estas ĉapitro pri amo. Ĉiu romano devas havi tian ĉapitron. Mi nepre devas ĝin fini, antaŭ ol mi vizitos Alice'n!

Sed por la dubo mankas loko en mia koro!..

Mirinda vorto estas amo! Antikva kaj eterna, kiel ĉio vivanta! Belega vorto! Ĝi estas kvazaŭ ŝtupoj sur altegan turon, de kies supro oni sentas deziron forĵetiĝi! Ĝi estas vekiĝo de unu post la alia de neniam sentitaj, aŭ definitive malaperintaj en profundaĵoj de la pasinto sentoj. Ĝi estas majstra muzikado per la instrumento, kiu nomiĝas — homo!..

Ĉu eblas, ke la vivo rekuregas malantaŭen, kiel germana rapidvagonaro, al elfluejoj de la fruprintempo? Ĉu eblas rericevi la frujunaĝon? Ho, jes, eblas!

... Ne pensu, ke ĝi estas promesita ĉapitro pri la amo! Ĝi estas pri mi kaj Alice. Ni sidas tre konvene sur ligna divaneto, ne tro proksime unu al la alia. Apude la maljuna vartistino flikas ŝtrumpon. Ŝi posedas bonegajn okulojn, malgraŭ siaj sesdek jaroj. Mi jam estas traleginta al Alice duonon de la romano. La sekvonta ĉapitro estas la ĉapitro pri amo. Sed ni faru la paŭzon.

Alice prenas «Pravda», kaj, ĉiuminute uzante la vortaron, penas kompreni.

— La rusa lingvo estas plej malfacila, — ekspirante, diras ŝi, ne trovinte en la vortaro vorton «Mosselprom», — Kial do mankas ĉi tie tiu ĉi vorto?

— Ho! — interrompas ŝi sin mem. — «En la respubliko de Hindenburg». Ĝi rilatas nin. Ni tralegu!

La maljuna vartistino almoviĝas. Ŝi ankaŭ deziras aŭdi, kion skribas pri la hindenburga respubliko la bolŝevika ĵurnalo. Ŝi, certe, scias, ke la bolŝevikaj ĵurnaloj mensogas, tamen, ĝi estas interese!

— Ĉu Frau Marta interesiĝas pri la politiko? — demandas mi, apenaŭ tuŝante brakon de Alice. Ŝi ektremetas kaj singardeme forprenas la brakon.

— Min ĉio interesas! — respondas la vartistino. — Vi malatentu mian aĝon! — Mi sentas min tiel juna, kvazaŭ mi estas kun vi samaĝa!

— Ĝis nun la vartistino veturadas la foiron per biciklo.

— Ĉu povas esti, Frau Marta?

La maljuna virino fiere montras per la kapo al la fenestro. Tie brilas la suna tago. Malaltaj kvazaŭ ĝibaj pomarboj fleksiĝas sub ora riĉaĵo. Ŝveliĝas maturaj violkoloraj prunoj. Etaj bedoj eligas florajn aromojn. Inter du arboj senmove pendas hamako kaj apude, sin apogante kontraŭ stango kun ruĝa rubandeto, staras durada ĉevalo.

— Ĝi estas la mia, — diras la virino.

— «Striko ĉe la metropolitenkonstruo! — legas Alice. — Ho, atentu, karaj gekamaradoj! Malfacile eĉ estas imagebla, kiel ĉio ŝanĝiĝis. Plej konvinkitaj socialdemokratoj nun estas tute senreviĝintaj. La ĉefinĝeniero estas ankaŭ socialdemokrato. Tiu homo faris al ni pli da malbono, ol ĉiuj aliaj kune...»

Alice por unu momento flankenigas la ĵurnalon kaj rapide ekrigardas la vartistinon. Tiu trankvile daŭrigas sian aferon. Alice transigas la rigardon sur min. Mi scivoleme aŭskultas.

— Legu, Alice! Ĝi estas pri ni. La ĉefa inĝeniero havas vian nomon. Sed, espereble, li ne estas via parenco? La striko okazas pro li. Li estas afabla kun mi, sed malĝentila kun la laboristoj. Kondiĉoj, kiujn li metis antaŭ ili, certe ne estos akceptitaj. Ĉi-foje la afero finiĝos per venko de la laboristoj. Mi aŭdis jam, ke la estraro kapitulacas.

Alice reprenas la ĵurnalon.

— «Li ofte estis venanta al ni, komunistoj kaj demandis: Nu, sinjoroj, dezirantaj feliĉigi la mondon? Kie denove ekflamis la mondrevolucio? Pri kio mensogas hodiaŭ "Rote Fahne"?»

Alice legas ruse malrapide. Iom meditinte pri la tralegita, ŝi tradukas germanlingven. Frau Marta interrompas:

— Sed al mi ĝi plaĉas! Sufiĉe sprite! Mi ĉiam estis diranta, ke la social-demokratoj pravas kaj vane la komunistoj kalumnias ilin. Ĉu la socialdemokratoj deziras militon kontraŭ Sovetio? Ĉu ili ne batalas kontraŭ la ekspluatado kaj malriĉeco? Mi memoras tagojn de mia junaĝo. Mi iam lernis en leipziga universitato. Ho, mein Gott, kiel timigaj estis socialdemokratoj por la registaro kaj kiom alloga estis por la juna studentaro laboro en la partio!..

— Vane Frau Marta opinias, ke la socialdemokratoj restis samaj kaj rezervis al si la revoluciajn tradiciojn! — kontraŭdiras mi. — Se ili ne dezirus militon, kial do tiuokaze la ministroj-socialistoj voĉdonis por konstruado de la kirasŝipo?

— Ha, kirasŝipo, kirasŝipo! — malkontente ekkrias la virino. — Sed ĉu en Sovetio oni ne konstruas la kirasŝipojn? Se oni legas vian gazetaron do oni konvinkiĝas tuj, ke ne ekzistas en la mondo pli militarisma gazetaro! Sed vi ja krias pri pacemo!

— Sed la vartistino forgesas, ke Sovetio estas laborista ŝtato kaj Germanio la kapitalisma! — delikate interrompas Alice.

— Vi ankoraŭ rakontu! — minace diras la vartistino. — Mankas nur viaj argumentoj!

Frau Marta malkontente leviĝas kaj kuntirinte maldikajn blankajn lipojn, malfacile transportas sian pezan figuron en la kuirejon, klinante la grizharan kapon en la pordo.

— Kiel ŝi povas uzi la biciklon? — ree miras mi. — Ja ŝi pezas ne malpli, ol cent kilogramojn!

Alice ne respondas kaj aŭskultas ĉiun sonon en la kuirejo. Tie aŭdiĝas kolera metala frapado per manĝilaro, poste avida miaŭo de la kato kaj ofendita voĉo de la maljuna virino:

— Ĉu vi estas malsata, amiko mia? Ne gravas, vi povas iom atendi. Ne sola vi malsatas!

— Ĉu la vartistino estas ofendita? — demandas Alice tra la pordo.

La respondo ne sekvas. Tondras, la siteloj kaj post unu minuto sur sablo de la vojetoj aŭdiĝas knarantaj paŝoj. La vartistino foriris por preni la akvon. Nek akvokondukilo, nek elektra lumo estas en ĉi tiu «legomĝardena kolonio».

Ni sidas silente. En la ludildometo regas trankvilo. La maldikaj vandoj tralasas elekstere eĉ nek unu sonon. Ie malproksime restis Berlin. Ĉi tie estas fruktoĝardenoj, legomejoj, oceanoj de verdaĵo kaj floroj. La subiranta suno strabas la radiantan okulon tra la malfermita fenestro kaj ludas per blanka makuleto super neĝkolora lito de Alice. Malgranda tapiŝeto pendas sur la muro. Super ĝi estas ronda speguleto. Mi vidas en ĝi du kapojn: la kapon de buklohara viro kun longforma vizaĝo kaj molaj grizaj okuloj, super kiuj diskuris nigraj sagetoj-brovoj — (ĝi estas la tuto, kio estas bela en mi, — mi tion scias) kaj la kapon de l' knabino, orkoloran, kvazaŭ pom-rikoltaĵo kaj kun okuloj bluaj, kvazaŭ floroj, kiuj kreskas sur bedeto antaŭ la fenestro. Niaj rigardoj renkontiĝas en la spegulo kaj Alice minace levas la fingron.

— Mi ne permesas!

Sed la grizaj okuloj konfuzite ridetas. Ili estas malobeemaj kaj, krome, en la ĉambro ni estas solaj; la vartistino ja foriris! Mi altiras la knabinon. Ŝi rapidege alpremiĝas al mi, kvazaŭ penante forneniigi ian ajn spacon inter ni. Mi tuŝetas ŝiajn genuojn.

— Aĥ! — ektremetas ŝi kaj volas rapide forĵeti mian manon. Mi pli firme kunpremas ŝiajn krurojn kaj per rapida movo sidigas ŝin sur miajn genuojn. Ege ruĝiĝante, Alice kaŝas la kapon sur mia brusto.

— Kion mi faras! Dio mia!

Ondo de la akra ĝuo verŝiĝas en mian korpon. Arda tremeto penetras min. Mi deziras eksenti ion fortan, ion maleblan, mi deziras ĉifi kaj turmenti tiun mildan knabinan korpon, mi deziras ion dolorigan kaj nekonatan.

— Alice, — flustras mi, sufokiĝante, — mordetu min, ĉu vi aŭdas?

Alice detenas por unu momento la spiradon, poste, elspirinte la tutan aeron, ŝi aligas siajn dentojn al mia vango. Mi sentas, kiel ŝiaj etaj akraj dentoj tuŝas mian haŭton. Mia koro dolĉe batas.

Sed Alice subite forsaltas de miaj genuoj kaj ĵetas sin sur la liton, kaŝante per la manoj sian ekflamiĝintan vizaĝon.

— Lasu! Foriru! Ho, mi estas aĉa! Vi malŝatas min! Vi ne amas min, vi ne povas min ami!

Mi estas dironta al ŝi, ke la amo estas pravigo por ĉio, ke la ĝuo estas kreita por amantoj, sed en la kuirejo retondras la siteloj. Momente ni ordigas nin kaj daŭrigas la trankvilan konversacion.

... Nun, Alice, aŭskultu la promesitan ĉapitron pri la amo!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... Orkolora, blindiga suna lumo. Plene malfermita fenestro. Malgranda pura ĉambreto, akurate ordigitaj knabinaj litoj, plafono, sur kiu kuradas gajaj sunmakuletoj... Kiam ĝi estis? Ho, treege delonge! Oni devas forpeli la rememorojn. Ili venis malĝustatempe...

Vitalij kuŝas en lito. Apude kuŝas Zoja. Ŝia malgranda brunhaŭta korpo de la kontentigita ino peze malleviĝis sur la matracrisortoj kaj graseta brako ĉirkaŭvolvas kolon de Vitalij. Pasiesprimo ne estas malaperigita de la dormo sur ŝia bela vizaĝo. Sur ĝi restis eĥo de la furiozaj travivaĵoj.

Kune kun Zoja ekdormis la tuta ĉambro. Lumo de elektra blua lanterneto senvive falas per palaj rebriloj sur vitrojn de fotoj. Dormetas en rondaj kadretoj amobjektoj de Zoja: lipharaj kaj razitaj, kunbarbaj kaj senbarbaj. Super la komodo, memkontente ridetante, rigardas el la kadro ronda filistra vizaĝaĉo kun glate kombitaj haroj.

Blatoj silentiĝis post la forno. Apud la fenestro dormetas senbrua vintra vespero. Kioma horo estas nun?.. La oka, naŭa, deka?.. Oni devus leviĝi kaj ekscii, sed laceco kaj dormemo fermigas la okulojn... Tamen Olga ja povas maltrankviliĝi!..

... Iam okazis simila dormema vespero. Vitalij kaj Olga estis irantaj sur longa lunlumita trotuaro. Ilin ambaŭ turmentis duboj. Ambaŭ estis malgajaj, sed ne kuraĝis konfesi tion. Tiel estingiĝis lanterno ĉe la stratangulo kaj ili disiĝis, tremante pro malvarmo...

Ne, for la rememorojn!.. La blatoj, ŝajne, vekiĝis. Io susuras post la forno. Nun ili estas kurontaj sur la planko kaj Vitalij rigardos ilin de la lito per la sopiremaj okuloj...

... Kaj venis mateno post tiu ĉi vespero. Li enmanigis al Olga skriban amkonfeson kaj klinis la kapon super klavoj de la piano, ludetante melodion «Mateno nebula». La pensoj kuregis furioze. Ĉu ŝi ofendiĝos? Ĉu ŝi ne eliros? Ĉu ŝi ĵetos en la vizaĝon, ke ŝi ne plu deziras vidi lin?.. Sed ŝi eliris kaj ĉirkaŭprenis lian kapon per la manoj. Ĉu feliĉo?.. Ne, mensogo, nur sento de iu ĝeneco kaj nesciado, kio do sekvos nun!.. Ho, kial, kial!.. Olga proponis vivi simile al gefratoj. Ridinde! Cetere, li povus, se ne superstiĉo, ke la edzino devas aparteni al la edzo. Ĉu lin turmentis malpacienca pasio? Denove mensogo! Ne, tute ne! Ĉu reciproka mensogo? Jes, Olga ankaŭ mensogis! Certe, ŝi eĉ ne intencis ŝajnigi al li, ke ŝin emociigas la nekontentigita pasio. Kontraŭe! Sed, ĉu timo de la pasio, nekomprenado de seksaj ĝojoj, akceptado de tio, kiel de abomena necesaĵo, kiun bezonas nur la viro, ĉu ĝi ne indikis foreston de la amo? Sed Olga parolis pri la amo! Ĉu konscia mensogo? Jes, konscia! Olga amis la alian!.. Por kio do? Ha, jes! Ŝi kredis la estontan amon kaj ŝi kredis lin, Vitalij!..

Zoja?.. Zoja nenion kredas kaj neniun amas! Ĝuo estas ĝuo — jen estas ŝia devizo. Sed Vitalij, fakte ne sentas la ĝuon. Kial?..

Iam provinca ĉevalaĉo alvenigis lin kaj Olga'n tra mallumaj kaj tute senhomaj stratoj en komunloĝejon de l' estraro de N-regimento. La urbo estis silenta. La fiakro mole haltis en polvo antaŭ la perono. Li zorgeme akompanis ŝin sur la malpuraj ŝtuparoj kaj tra la koridoroj, malhele kaj malbone lumigitaj. Ŝin maltrankviligis la nekonata ĉirkaŭaĵo. Ŝi malfacile spiris.

Ĉi tiun unuan vesperon ili sidis sur la perono kaj kvazaŭ per mola ĉapo kovris ilin la silento. Antaŭ ili ĉio estis nova kaj nekonata. Olga silente alpremis sin al Vitalij. Post ili staris malnova blanka dormanta domo. Antaŭ ili dronis en mallumo verda aleo. Forte aromis poploj.

Ĉu Vitalij emociiĝis? Ĉu li sentis fajron de la deziro? Ne!.. Ili ambaŭ silentis kaj meditis: oni devas decidiĝi. Ambaŭ ili sciis, ke la unua nokto estos malfacila... Kaj tiam Olga petis lin:

— Karulo, atendu iom! Permesu al mi iom alkutimiĝi!

Li ĝoje konsentis.

... Majo, laŭte kriantaj anseroj, kaproj, varma profundaĵo de la printempo, dormetantaj stratoj, mallarĝa, trankvila, proksima de la elfluejo Volga, malgrandaj, senbruaj, ĉiam starantaj apud debarkadero vaporŝipetoj. Ho, jes, vaporŝipetoj! La rivero ĉiam vekas en animo de Vitalij strangajn neklarajn dezirojn. Antaŭ la edziĝo kun Olga, kiam ne estis ankoraŭ dirita la decida vorto kaj la animo lia estis soleca, okazis, ke Vitalij partoprenis tritagan vaporŝipan promenon, organizitan de la sindikata organizaĵo. La vaporŝipo estis plenega de la ripozanta kaj gaja publiko, amparetoj, junularo. Sed Vitalij estis sola kaj pasigis la vesperojn, starante apud la randokrado kaj enpenseme rigardante en la ŝaŭmantan malsupre akvon.

Kaj subite aperis stranga deziro: priskribi la volgan nokton kaj sendi la leteron ien malproksimen, al nekonata homo, nekonanta tiajn noktojn. Ĉu komprenos tiu homo ilian ĉarmon? Ĉu povos li en milkilometra distanco ricevi impreson pri tia specifa mola beleco?.. Vitalij scipovis la lingvon esperanto. Li trovis en gazeto adreson de iu berlina studentino kaj sendis al ŝi ĉi tiun leteron. Poste li revenis la urbon kaj, forgesinte pri la letero dronigis sin en la ofica laboro. Post du semajnoj li estis denove rememorinta pri ĝi. La germana korespondantino respondis. La letero de Vitalij emociigis ŝin. Trans la limoj kaj nemezureblaj spacoj ĝi alportis en malproksiman Berlinon trankvilon de la volga vespero, varman aeron, senliman kvietecon de la herbejoj, envolvitaj en nebuloj, kaj streĉan sopiron de soleca animo de l' nekonatulo... Kion povus fari la knabino? Tuŝita per la fremdaj humoroj, instinkte eksentinta kaŝitan en ili maltrankvilon, ŝi respondis per sia, propra, parenca, proksima kaj konata. Ŝi enmetis en ĝin tiom da forto, kiom ŝi povis. Ŝi priskribis alian nokton, nokton en la urbo, neniam dormanta. Nokton super rivero Spree, konvulsian, febran, plenan de la tremantaj fajroj, sonoj, nervoza pulsado de la burĝa metropolo.

Vitalij komencis korespondi kun ŝi. Sed ĝi ne daŭris longe. Venis Olga kaj la berlina nekonatulino foriris ien subite, malaperis el la vidkampo. Li ne rezervis ŝian adreson kaj eĉ la nomo ŝia forviŝiĝis el lia memoro.

Sed Vitalij ankaŭ memoras la alian vaporŝipan promenon. Ĝi estis kun Olga dum unuaj tagoj post la geedziĝo. La vaporŝipeto maldiligente siblis kaj apenaŭ trenaĉis sin antaŭen sur la dormanta rivero bindita en sunreto kaj diafana blua akvopenetrita aero. Kiam ĝi, ronke fajfinte, fine albordiĝis, ili troviĝis en verda oceano inter blua silko de la ĉielo kaj bruna rubando de la vojo.

Tiam vekiĝis la karesemo. Kiam noktiĝis, ili ne tuj ekdormis sur la planko en kamparana dometo, atendante, ĝis ekdormos sur la forno la gemastroj. Nokte ĉesis la vento. Kontraŭ ili, en neklara nebulo, furioze triladis harmoniko kaj pepkriante kantis junaj kamparaninoj. Estis videblaj nur siluetoj. Ili malfermis la fenestron kaj, alpreminte sin unu al la alia tiel, ke ili aŭdis batadon de la koroj, rigardis la straton. Iliaj flamantaj vangoj tuŝis reciproke. Olga estis varma, proksima kaj atingebla. Lin emociigis (jes, certe, ĉi-momente tio estis ĝusta) la varma aero, briletanta mallumo, monotona kanteto de grilo kaj proksimeco de Olga. Eble, ĉi-nokte devus Olga fariĝi lia edzino? Ne, ili ankoraŭ ne decidiĝis!

Ŝi fordonis al li sian korpon dum unu el la sekvintaj noktoj, turmente malfacilaj. Kaj ankoraŭ longe post tio ŝi ne konis, kio estas pasio. Ambaŭ ili estis subpremitaj kaj malĝojaj, ne komprenante, kio okazas al ili. Sed tion ili estis preterpasontaj.

Ili ne vivis pace eĉ en la unuaj tagoj. Ili havis malsamajn vidpunktojn pri ĉio. Ĝi estis evidentiĝinta tuj kaj por ili ambaŭ. Vitalij opiniis necesa trudi al Olga sian mondkoncepton. Sed ŝi obstinis. Ĝi faris grandan plezuron al la najbaroj...

Kiam do vekiĝis la efektiva sento? Eble, ĝi tute ne estis vekiĝinta?..

En estinta grafa bieno, dek du kilometrojn de la urbo, kuŝis la milita tendaro. Ĉi tie, inter densaj verdaj branĉoj, staras blanka domo. Unuflanke de ĉi tiu domo estas malnova kripto, kiun Olga komence tiel timis. Aliflanke estas malluma mallarĝa ĉambro kun malplenaj ŝrankoj kaj larĝa ligna lito. La ĉambro estas malhela, sed, se malfermi malgrandan kaŝan flankan pordon, en la okulojn ŝprucas la suno. Kontraŭvole oni fermas la okulojn pro brilado de kvazaŭ fandita oro, pro ebena turkisa emajlo de la ĉielo kaj multkolora flora tapiŝo, etendiĝanta apud la ŝtonaj, kovritaj per bosko ŝtupoj.

En ĉi tiu ĉambro ili pasigis la unuan someron. Kaj estis tiel, ke Vitalij kun forte batanta koro, estis ŝlosanta la pordon kaj kurtenigis la fenestron. Tiam Olga estis tute aliiĝanta. En irmaniero, per kiu ŝi alproksimiĝis al Vitalij, estis io incitiga kaj ŝtelema. Ŝi subite ĉirkaŭprenis lian kolon per la manoj kaj sola penso momente estis lin kaptanta: neniuj baroj antaŭ la pasiaj deziroj, estu la plej arogantaj karesoj!

Ĉu amo, aŭ malĉasto?..


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Mi turnas la paĝon kaj levas la kapon. Alice sidas, pala, kvazaŭ la neĝo. Mi ne atendis tian efikon.

— Kio vin emociigis tiel, Alice? Ĝi ja estas nur romano.

— Nu, certe! Simple, mi ne tute estas sana. Vi ne maltrankviliĝu!

La vartistino rapide ekrigardas ŝin kaj parolas speciale seke:

— Sinjoro Goetzke hieraŭ estis ĉi-tie kaj promesis veni hodiaŭ.

Ruĝa koloro malrapide superverŝas la blankajn vangojn de Alice. Mi demandas.

— Sinjoro Goetzke? Kiu li estas?

— Li estas konatulo de Alice. Unu oficiro, — trankvile respondas la vartistino.

— Aĥ, tiel! — Mi mallevas la okulojn kaj komencas zorgeme trafosi paperojn en la paperujo.

— Mein Herr, — diras la maljuna virino. — Vi ja estas edziĝinta?

— Jes, edziĝinta, — respondas mi, ne levante la kapon.

— Kaj la infanojn vi havas?

— Unu knabineton.

— Ĉu vi ŝin amas?

Mi levas fine la kapon kaj renkontas malkontentan rigardon de l' maljunulino.

— Jes, mi amas.

— Ĝi estas bone, ke vi amas vian filinon. La patron ĉiu infano bezonas ne malpli, ol la patrinon.

— Mi petas vin, — tuŝas mian manikon Alice. — Legu pluen!

— Bone, Alice, aŭskultu!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Vitalij atenteme rigardas la dormantan vizaĝon de Zoja. Rabaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo disglatiĝis kaj blua duonlumo moligas ruĝon sur la rozkoloraj vangoj. La nudigita senbrila ŝultro kuŝas sur la kuseno kaj mola vata litkovrilo formoviĝis sur la altan bruston, apenaŭ kaŝitan sub batista ĉemizo. Subite Zoja malfermas la okulojn kaj, ion tramurmurinte, alpremas la nazon al brusto de Vitalij. Li faras unu movon.

— Kovru min, Viĉjo, malvarme!

— Mi tuj estas forironta, — mallaŭte rimarkas Vitalij. — Estas malfrue.

— Atendu, Viĉjo! Kun vi estas tiel bone!

Vitalij kuŝas kelkajn minutojn silente, ne kontraŭdirante kaj aŭskultante dormeman spiradon de la virino. Ne, li eraris! Ĝi tute ne estas bezona! Zoja estas fremda al li. Li ne povas ŝin kompreni.

— Viĉjo, — diras Zoja, tuŝante per la mano lian korpon. — Vi tre plaĉas al mi! Por mi ne gravas, ke vi havas la edzinon! Vi estas mia!

— Nun via, — konsentas Vitalij, penante trovi bezonajn vortojn. — Sed ĉu kontentigas tio vin? Tamen, mi ne tute estas via!

— Nu, jes, mi scias! Sed, ne grave! Nun vi estas mia!

Ĉu li diru al ŝi, ke eĉ nun li ne plene estas ŝia? Eĉ, kontraŭe, nur en la plej malgranda grado! Kio ĝi estas? Riproĉo de la konscienco? Ĉu ne alkutimigis li sin, ke pento pri la farita estas senutila aĵo? Oni ne devas pensi pri la farita, sed pri la farota. Sed kio do estas farota?..

— Viĉjo, ĉu via edzino nenion scias? Tute nenion? Kiel ridinde. Ĉu vi scias, mi opinias, ke ŝi simple estas malsaĝa, via edzino!

Certe, oni devas defendi lian Olga'n! Ĝi estas ofendo! Sed ĉu ne la plej granda ofendo estas fakto de lia perfido! Kion do postuli de Zoja?.. Sed Olga nenion scias, sekve, ŝi ne estas ofendita?

— Al mi ŝajnas, ke ĝi estas bone, se ŝi nenion scias! Almenaŭ ŝi ne suferas!

Zoja ridas.

— Vi estas ruza, Viĉjo! Ĉu vi ne rimarkas mem, ke vi elpensis por vi la oportunan pravigon? Unuavide vi ŝajnas sanktulo! Sed ĉu vi estas pli bona ol la aliaj?

— Ĉu tio gravas por vi?

— Por mi? Ne, por mi estas tute egale! Sed, estante via edzino, mi jam delonge vin forlasus!

Zoja forĵetas la litkovrilon kaj mallevas planken la nudajn piedojn. Ŝiaj piedoj estas malbelaj, precipe sen ŝtrumpoj. La suroj tro elstaras kaj ĝenerale ili estas iom tro dikaj. Ŝi trovas per la dekstra piedopinto la pantoflon kaj enmetas en ĝin la piedon. Vitalij pene venkas en si malagrablan naŭzan senton. Ne rigardante Zojan, li komencas malrapide sin vesti.

— Mi ne havis sufiĉe da tempo, por vin demandi, — diras Zoja, enigante en la nigrajn harojn pinglojn, — ĉu vi estas konstante presigonta artikolojn de Ivagin en la murgazeto?

— Vi klasike esprimas viajn pensojn! — ironias Vitalij. — Vi ne havis tempon! Sed nun mi ne havas sufiĉe da tempo! Mi devas foriri.

— Ĉu ne plaĉis al vi, ke mi ekdormis?

— Kia bagatelo! Mi pri la alia aludas! Min interesas la tendenco en evoluo de nia proksimeco.

— Nome? — mallarĝigas la okulojn Zoja.

— Antaŭe ni estis multe pridiskutantaj diversajn seriozajn temojn. Se vi dezirus rememori, mi multe rakontis al vi pri mia projekto.

— Sed nun?

— Nun vi mem vidas.

Zoja balancas la kapon.

— Ĉu ne plaĉas al vi? Mi neniun tenas per ŝnuroj. Mi nur estis konsilonta al vi ion. Se vi intencas resti redaktoro de la murgazeto, se vin zorgas konstruo de la meTropoliteno, se vi deziras trafi eksterlanden, ĉesigu la enlokigon de tiaj malsaĝaj artikolaĉoj!

— Ĝi estas tute absurde, Zoja! — indigne ekkrias Vitalij kaj komencas kuradi tra la ĉambro.

Zoja prenas de la breto ladan tekruĉon kaj eliras la kuirejon. Vitalij komprenas, ke la konversacio ne estas sencele komencita de ŝi. Li aliras la fenestron. Malsupre vastiĝas Strastnaja Ploŝĉadj, kvazaŭ bildo en foireja panoramo. En ĝi estas distingeblaj du etaĝoj. La malsupra, superverŝita per la panorama flava lumo kaj la supra, lumigita nur per rebriloj de la supraj fajroj. Malpura neĝo kovras la pavimon. Ciferplato de horloĝo sur la nova konstruaĵego de «Izvestija» pendas alte en la aero. Malpli supre premiĝas unu al la alia iuj mallumaj blindaj dometoj. La rigardo kaptas nur etan antikvan preĝejaĉon de monaĥejo, sur kiun trafas la tuta lumo de tramaj, taksomotoraj kaj aŭtobusaj lanternoj. Puŝkin-monumento staras en la ombro. Sed pitoreska grupo de marĉandantaj publikulinoj troviĝas en strio de blindiga lumo de preterkuregantaj aŭto-maŝinoj. Unu el la virinoj frosttreme kaŝas sin en varma pelta kolumo, la alia, sin klininte kaj iom levinte la mallongan jupeton, ordigas la ŝtrumpojn, la tria konfideme premas sin al la viro, ĉirkaŭprenanta sin, la kvara, enuante, staras en distra pozo, atendante, dum la ŝoforo preparos la maŝinon. Knabino, proksimume dekkvarjara, en malnova kaptuketo, truiĝinta aŭtuna palto kaj tre mallonga robeto, alte nudiganta siajn malgrasajn gambojn, timeme apogis sin kontraŭ lanternkolono, iom malferminte sian malbelan, kvazaŭ mirigitan buŝon. Post la monumento profunden, perspektive, foriras arĝentaj branĉoj de la arboj.

Zoja metas la tekruĉon sur la tablon.

— Nu ĉu vi koleraĉas? Ne ŝatas mi treege, kiam viroj koleraĉas. Trinku!

Vitalij vidas la malpuran tekruĉon kaj pensas, ke Olga ege suferus, se ŝi ne sukcesus purigi la tekruĉon ĝis alveno de gasto.

— Zoja, mi petas, diru al mi, kiu el niaj viroj vizitas vin ankoraŭ?

Zoja mallarĝigas la okulojn.

— Ruzulo vi estas, Viĉjo! Kial do mi diru tion al vi? Mi ja ne demandas, kiujn virinojn vi posedis?

— Ne pri tio temas! Mi simple deziras scii, kiu nome.

— Mi ne diros, Viĉjo! Ne petu!

Vitalij ĵetas rigardon sur la fotojn, sed neniu el ili memorigas iun kunoficiston de Mosĥozupr.

— Bedaŭrinde!

— Kial?

Vitalij lasas la demandon sen respondo. Zoja sentas, ke lin kaptas la humoro malgaja, malluma, preskaŭ kolera. Ŝi prenas de la muro gitaron kun ruĝa rubandeto sur la supra parto. Ŝia voĉo estas agrabla, mola, kiel veluro. Sed eĉ ne la voĉo estas grava. Grava estas tiu koketemo, kun kiu ŝi rigardas la vizaĝon de Vitalij.

«En arbaron logus vin vespere mi,
Vin ensorĉus tie super fajro mi,
Kontraŭ sorĉ' senpova estas vi, ho goj!
Ho, al mi, karul', vi plaĉas, oj, oj, oj!...»

Zoja riproĉe balancas la kapon, ĉar Vitalij eĉ ne deziras sin aŭskulti. Ne, li estas definitive stulta! Tiam ŝi ŝanĝas la temon.

— Do kiel statas la afero kun la eksterlando? Ĉu la silkajn ŝtrumpojn vi al mi aĉetos? Kaj la pudron Cautie?

Ŝi mallaŭte sonigas per la kordoj ciganromancajn melodiojn. Ĝi estas unu el malsanecaj ŝatoj de Vitalij. Ciganromancoj ordinare taŭge efikas lin.

— Klarigu al mi, mi petas, — diras li spiteme, — kion signifas tiu ĉasado kontraŭ Ivagin? Vi ankoraŭ antaŭnelonge estis niaflanke. Ĉu ĉio ĉi estas nur pro tio, ke li estas labkoro kaj devualigas abomenaĵojn?

— Vi ja konas mian vidpunkton.

— Kio rezultas? Kial vi neniel agas en la ĉelestraro?

Zoja levas la ŝultrojn.

— Kiel povas efiki unu voĉo kontraŭ ĉiuj?

— Sed ja antaŭe ĝi efikis?

Zoja sin klinas super la gitaro kaj streĉigas la malfortiĝintajn kordojn. Anstataŭ respondi, ŝi ekkantas kun akcento de la estrada kantistino:

«Mi scias, karulo,
Vi min ne forgesos.
Nigrookulan Helenon!
Dum tagoj kaj noktoj, neniam vi ĉesos
Vagadi tra kampoj ebenaj!...»

Vitalij leviĝas.

— Zoja, kial vi nenion respondas?

— Kion do respondi? — krude interrompas Zoja. — Ĉu ĝi estas via afero?

Kaj plenvoĉe ŝi ekkantas popolajn ŝerckantetojn:

«Pro la amo suferinte,
Estis akvon mi saltinta!..
kaj tri horojn naĝis mi
Pro diablo tia ĉi!»...


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Mi finas la ĉapitron kaj, neniigita, silentas. El la okuloj de Alice gutas grandaj larmoj. Antaŭ mi estas peco da papero:

— «La vartistino rigardas nin. Mi hontas, sed mi ne havas fortojn kontraŭstari. Vi skribas ne la romanon, sed la taglibron. Ĝi estas klare de la komenco mem. Kiel vi povis forgesi nomon de la knabino, al kiu vi sendis la poŝtkarton el la vaporŝipo? Tiu nomo estas Alice Berg!»

Miaj vangoj kaj frunto brulas kaj mi ne scias, kion mi estas faronta?

La maljunulino ne foriras. Ŝi nur brue ekspiras kaj morale prononcas:

— Vi priskribis tre malbonan viron. Tre, tre malbonan!

Mi denove komencas trafosi paperojn en mia paperujo.

— Kion vi serĉas? — demandas fine Alice kun tremo en la voĉo.

— Mi estas skribinta hieraŭ poŝtkarton al la edzino sed ĝis nun mi havas ĝin en la paperujo. Mirinda distreco!

Trovinte la poŝtkarton, mi reenŝovas ĝin en la paperujon. Alice silentas. Sia rigardo haltis sur iu nevidebla objekto. Poste mi same aŭtomate elprenas el vestopoŝo la horloĝon kaj tuj, ne ekrigardinte ĝin, reenpoŝigas ĝin.

— Kioma horo estas? — trankvile demandas Frau Marta. Mi ree elprenas la horloĝon.

— Baldaŭ la oka.

— Aha! Je la oka estos radiparolanta Schwarz. Ĝi estos interese!

Mi ektremetas. Jes, ĝuste hodiaŭ ĝi okazos! En la florplena korteto knaras la pordo kaj proksimiĝas ies paŝoj.

Jen estas li! Komenciĝas! Sed sekvas frapo sur la pordon kaj ĉambron eniras, puŝinte sin sur la plafonon, Erich.

— Saluton, gekamaradoj! Ĉu vi havas la bieron? Ne? Ne gravas! Mi kunprenis!

Li elŝarĝas du botelojn sur la tablon.

— Sendu la maljunan por aĉeti kolbason! — diras li al Alice. — Ni aranĝu kamaradecan vespermanĝon!

Mi estas konsternita. Eĉ pli estas konsternita Alice. Ŝi sidigas la gaston.

— Nu, bone, mi konsentas! Ni aranĝu vespermanĝon. Mi tuj revenos.

Ŝi malaperas en la kuirejo. Erich sin klinas al mi.

— Min dum la tuta vojo sekvis iu polica oficiro. Tre suspektinda tipo!

Mi maltrankvile rigardas al Erich.

— Por kio vi venis? Ĉu vi jam estis vizitanta Alice'n?

Erich tamburas per la fingroj sur la tablon.

— Ne!.. Kaj vi?

— Mi, jes... Iufoje, sed...

Erich ne lasas al mi fini.

— Ĉu vi scias pri la hodiaŭa parolo de Schwarz? Jes? Kaj ĉu vi ankaŭ scias, kio estas okazonta?

Mi silente kapjesas.

— Alice havas radioakceptilon, — finas Erich, sed al mi ŝajnas, ke lia vizito havas ankoraŭ iun celon.

— Tie agas Otto, — kapmontras Erich la radioakceptilon kaj surmetas la kaptelefonon. Alice eniras kun la paliĝinta vizaĝo. Apud ŝi estas Reingold. Erich krude movas la seĝon.

— Konatiĝu, sinjoroj! — diras Alice per nenature laŭta voĉo.

Akrarigarde Reingold glitas sur la vizaĝoj kaj malrapide etendas la manon.

— Mi vin jam estas vidinta! — diras li al mi.

— Jes, mi vin ankaŭ! Eĉ trifoje!

Erich kuntiris la brovojn.

— La sinjoro leŭtenanto, ŝajne, alvenis per la sama vagonaro, kiel mi?

Hoetzke malamikece subrigardas Erich'on.

— Jes, jes, vi pravas! Mi ne supozis, ke ni estas veturantaj en la saman domon! Do tio estas via ĉambro, Alice?

— Kiel vi vidas, Reingold! Mi petas sidiĝi! Kial do vi staras? Mi tuj diros al la vartistino. Ŝi ĝojos vin vidi!

Alice denove malaperis en la kuirejo, lasinte nin solaj. Kelkajn minutojn regas silento. Erich sidas kun la telefono. Reingold elprenas arĝentan cigarujon kaj proponas la cigarojn. Mi rifuzas, Erich prenas.

— Kion oni translacias? — demandas Reingold.

— Tuj estas parolonta la redaktoro de «Vorwärts», sinjoro Schwarz, — seke respondas Erich.

— Ah, tiel! — distre rimarkas Reingold kaj etendas la manon por preni «Pravda»-n.

— Stranga estas ĉi tiu lingvo, — turnas li sin al mi. — Ĉu ne vere?

Mi levas la ŝultrojn.

— Por ni, la rusoj, ĝi ne ŝajnas stranga!

— Do vi estas ruso? — mallarĝigas la okulojn Reingold.

Eksteravide mi plene posedas min, sed interne ĉio en mi estas ege streĉita. Mi, Erich kaj Reingold. La sovetia inĝeniero, germana laboristo kaj polica oficiro. Ĉu la problemo de persona feliĉo same staras antaŭ la homoj de tute fremdaj mondoj kaj mondkonceptoj?.. Strange, ke Alice ne opinias bezona tuj forigi tiun ĉi policiston!.. En la ĉambro estis nur tri seĝoj. Reingold leviĝas kaj cedas al Alice sian lokon. Ŝi rifuzas. Ŝi kontaktigas la negrandan telerforman laŭtparolilon, pendantan apud la spegulo, kaj sidiĝas sur la liton. Nelaŭta siblado, memoriganta pri la gramofona disko, forflugas de la muro. Poste sekvas klare distingebla, sed malproksima voĉo:

— Ĉu oni povas garantii la pacon, se la registaro estas dononta 500 milionojn da markoj por la kirasŝipkonstruo, rifuzante cedi eĉ centonon da tiu ĉi sumo por nutrado de la malriĉaj infanoj? Ĉi tiu decido sekvigis plej fortan indignon inter la laborulaj amasoj. Tial ili salutas la kampanjon por ĝenerala voĉdonado kontraŭ konstruo de la kirasŝipo.

Vizaĝo de Reingold deformiĝas.

— Malkompreneble! Ĉu la redakcio de «Vorwärts» tiel ŝanĝis sian politikon?

En voĉo de la juna oficiro sonas sincera miskompreno; ĉiuj ceteraj konservas la silenton. Alice, kvazaŭ ŝi frostotremas, kovras sin per diverskolora ŝalo. La okuloj de Erich lumas kontentigite. Mi streĉe aŭskultas. La telero daŭrigas per indiferenta voĉo rakonti pri la mizero de la germanaj proletoj, malriĉulaj kaj mezaj rondoj de l' kamparanaro kaj eĉ de kelkaj kategorioj de la burĝaro. La nevidebla oratoro parolas pri la abismo, disiganta areton de la banantaj sin en oro riĉuloj kaj la grandegajn amasojn de la cetera loĝantaro. Li pentras bildon de la estonta milito kaj substrekas eksterordinaran pacemon de Sovetunio.

La lipoj de Reingold mokeme kurbiĝas. Li turnas sin al Alice:

— Fräulein Alice, ĉu mi povas peti vin malŝalti la aparaton?

— Kial do, Reingold? La parolado estas interesa!

— Ŝi pravas, — fumetante per la cigaro kaj ne formetante la kaptelefonon, jesas Erich. — Mi neniam ankoraŭ aŭdis de Schwarz tiajn saĝajn parolojn!

— Mi tre bedaŭras, — levas la ŝultrojn Reingold. — Tiaokaze mi estas devigata foriri.

— Kial? — levas Alice la okulojn.

— Mi ja ne povas aŭskulti trankvile ĉian absurdaĵon!

— Sed ĝi ja estas nur radio-parolado! — enmetas mi la vorton.

— Pardonu, sinjoroj! — iom ekscitite altigas la voĉon Reingold, — mi venis al fraŭlino Alice, sed ne al vi!

— Se ni malhelpas al sinjoro leŭtenanto, ni povas foriri! — levas sin Erich de la loko. Ankoraŭ ne formetinte la kaptelefonon, li estingas la neĝisfine fumitan cigaron, gardeme enpakas ĝin en paperon kaj metas en la poŝon.

— Ne malpaciĝu! — diras Alice, — Reingold, vi ne devas pro bagatelo obstini!

— Tre bone, — ne aŭskultante ŝin, daŭrigas Erich, — ke la radio fine ekparolis pri la kirasŝipo. Ja estas peke prisilenti tian gravan kampanjon! Jam kelkajn tagojn daŭras la voĉdonado, sed la radio silentas. Samtempe oni serveme komunikas diversajn sensencaĵojn!

Reingold ankaŭ leviĝas.

— Ni ne havas temojn por konversacioj! — malvarme elparolas li, rekte rigardante Erich'on. Erich formetas la telefonon kaj eltrinkas rapide la bieron. Li turnas la ŝaltilon kaj la telero eksilentas duonparole.

— Genosse, ĉu ni ne la saman vojon iros?

Mi nedecideme rigardas Alice'n; ŝi mordetas la lipojn, mallevinte la okulojn. Mi etendas al ŝi la manon.

— Ĝis la revido, Alice!..

Super la legomĝardenoj jam naĝas blua vespero. Inter la verdaĵo kaŝas sin buletoj de mallumo. Kvazaŭ kunmetitaj el ludkartoj la malgrandaj dometoj briletas per la petrollampaj okuloj. Kraketas sub la piedoj la sablo. Ni iras rapide kaj silente. Erich profunde enpoŝigis la manojn kaj ĝisfumas la cigaron. Mi streĉe rigardas rekte antaŭ min.

— Ĉu vi komprenis? — ĵetas fine Erich al mi.

— Nenion mi komprenis! — respondas mi, ne rigardante lin.

— Sed mi ĉion komprenis.

Elirinte el la legomĝardenoj la lumigitan straton, mi haltas apud la poŝtkesto. Ĉi tie mi prenas el la paperujo la poŝtkarton. Unu sekundon mi tenas ĝin super aperturo de la poŝtkesto, poste rapide forŝovas la manon, disŝiras la poŝtkarton kaj ĵetas la pecetojn en urnon.


rusa proverbo: Kvazaŭ haringoj en la barelo (rusa komparo).
Schwarz: Pr. Ŝvarc, tiama redaktoro de «Vorwärts».
«Mosselprom»: Mallongigita nomo de Moskva Trusto por fabrikado kaj komerco de agrikulturaj produktaĵoj.
Mein Herr: Mia Sinjoro.
«Izvestija»: Centra gazet-organo de Sovetia Registaro.

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]