[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La kvardeksesa ĉapitro.
Malkvieta vivo

La vojaĝo venis al fino. Dum du monatoj ni vizitis dudek kvin ŝtatojn kaj kelkajn centojn da urboj, ni spiris aeron de dezertoj kaj prerioj, transveturis Rokan montaron, vidis indianojn, konversaciis kun junaj senlaboruloj, oldaj kapitalistoj, radikalaj inteligencianoj, revoluciaj laboristoj, poetoj, verkistoj, inĝenieroj. Ni ĉirkaŭrigardis uzinojn kaj parkojn, admiris vojojn kaj pontojn, grimpis sur Sierra-Nevadon kaj descendis en kavernojn de Karlsbado. Ni traveturis dek mil mejlojn.

Kaj dum la tuta vojaĝo nin ne lasis penso pri Sovetunio.

Granda distanco inter ni kaj soveta lando, ĝustigis nian imagon pri ĝi. Necesas ekvidi kapitalisman mondon, por nove taksi mondon socialisman. Ĉiuj avantaĝoj de socialisma aranĝo de nia vivo, kiujn dum ĉiutaga kontakto kun ili homo simple ne atentas, elmalproksime ŝajnas precipe signifoplenaj. Ni komprenis sentojn de Maksimo Gorjkij (NB. Granda rusa verkisto), kiu, reveninte en USSR post longatempa vivo eksterlande, multfoje, ĉiutage, ripetis unu samon: ”Rimarkindan aferon vi faras, kamaradoj! Grandan aferon!”

Ni tutan tempon interparolis pri Soveta Unio, faris paralelojn, komparis. Ni rimarkis, ke sovetianoj, kiujn ni ofte renkontis en Usono, sentis samon. Ĉiu konversacio preskaŭ ĉiam finiĝis per jenaj vortoj pri Unio: “Kaj ĉe ni tio”, “Kaj ĉe ni tiel”, “Estus bone tion apliki ĉe ni”, “Tion ni faras pli bone”, “Tion ni ankoraŭ ne scipovas”, “Tion ni jam produktas”. Sovetianoj, troviĝantaj eksterlande, estas ne simple vojaĝantoj, inĝenieroj kaj diplomatoj. Ili ĉiuj estas amantoj, disigitaj de objekto de ilia amo kaj ĉiuminute pensantaj pri ĝi. Tio estas neordinara patriotismo, kiu ne estas komprenebla, ekzemple, al usonano. Verŝajne, usonano estas bona patrioto. Kaj se oni demandos lin, ĉu li amas sian landon, li sincere jesos, sed samtempe klariĝos, ke li ne amas Morgan-on, ne konas kaj ne volas koni nomojn de homoj, projektintaj pendantajn pontojn en San-Francisko, ne interesiĝas pri tio, kial en Usono ĉiujare kreskas sekeco, kiu kaj por kio konstruis Boulder-digon, kial en Sudaj ŝtatoj oni linĉas negrojn kaj kial li devas manĝi frostigitan viandon. Li diros, ke li amas sian landon. Sed li indiferente rilatas al agrokulturo, ĉar li ne estas farmulo, al industrio, ĉar li ne estas industriisto, al financoj, ĉar li ne estas financisto, al arto, ĉar li ne estas artisto, al milito, ĉar li ne estas militisto. Li estas fervorulo, kiu perlaboras tridek dolarojn semajne, kaj li volas kraĉi sur Vaŝingtonon kun ĝiaj leĝoj, sur Ĉikagon kun ĝiaj gangsteroj kaj sur Nov-Jorkon kun ĝia Ŭol-strit. De sia lando li petas sole unu – restigi lin enpace kaj ne malhelpi al li aŭskulti radion kaj viziti kinejon. Jen kiam li iĝos senlaborulo, tiam estos alia afero. Tiam li pri ĉio meditos. Ne, li ne komprenos, kio estas patriotismo de soveta homo, kiu amas ne oficialan patrolandon, kiu donas al li rajtojn de civitano, sed realan patrolandon, kie li posedas teron, uzinojn,vendejojn, bankojn, drednaŭtojn, aeroplanojn, teatrojn kaj librojn, kie li mem estas politikisto kaj mastro de ĉio.

Ordinara usonano ne povas toleri abstraktajn interparolojn kaj ne koncernas malproksimajn de li temojn. Lin interesas sole tio, kio senpere estas ligita kun liaj: hejmo, limuzino aŭ plej proksimaj najbaroj. Vivo de l' lando interesas lin unufoje dum kvar jaroj, kiam okazas elekto de nova prezidanto.

Ni ne asertas, ke tia foresto de spiriteco estas organika eco de usona popolo. Ja batalis iam nordaj armeoj por liberigo de negroj de sklaveco! En tiuj, ilin transformis kapitalismo, kaj ĝi plene subtenas en ili tian spiritan malviglecon. Teruraj estas krimoj de usona kapitalismo, kiu kun mirinda lerteco subŝovis al la popolo vulgarajn filmojn, radion kaj ĉiusemajnajn ĵurnalajn absurdaĵojn, sed restiginta al si Tolstoj (NB. Tolstoj, Leo, granda rusa verkisto), Van Gog (NB. Van Gogh, granda nederlanda pentristo), kaj Einŝtejn (NB. Einstein, Alberto, granda usona sciencisto), sed profunde indiferenta al ili.

En la mondo, ĝenerale, ekzistas sole unu nobla strebado de homa racio – superi spiritan kaj materialan mizeron, feliĉigi homaron. Usonanojn, kiuj starigis tiun celon en sia lando, – avangardajn laboristojn, radikalajn inteligencianojn, oni konsideras bonokaze kiel danĝerajn strangulojn, kaj malbonokaze – kiel malamikojn de socio. Rezultiĝis tio, ke eĉ nerektaj batalantoj por feliĉo de homaro – sciencistoj, inventistoj, konstruistoj ne estas en Usono popularaj. Ili, kun iliaj atingoj, inventaĵoj kaj mirindaj konstruaĵoj, restas en ombro, tutan famecon akiras boksistoj, banditoj kaj kinosteloj. Kaj ene de l' popolo, kiu vidas, ke pro kresko de nombro de maŝinoj vivo malboniĝas, ekzistas eĉ malamo al teknika progreso. Estas homoj, kiuj pretas rompi maŝinojn, simile al dronanto, kiu deziras eltiriĝi el akvo, ekpremas kolon de sia savanto kaj enigas lin en profundon.

Jam estas dirite, ke usonano, malgraŭ lia afera aktiveco, estas pasiva naturo. Iu Hearst aŭ holivuda aferaĉisto sukcese kondukas bonajn, honestajn, laboremajn ordinarajn usonanojn al spirita nivelo de sovaĝulo. Tamen eĉ tiuj potenculoj ne kapablas elŝiri de la popolo penson plibonigi vivon. Tia penso en Usono estas tre populara. Kaj jen grandaj kaj malgrandaj Hearst-oj konvinkas siajn legantojn, ke usonanoj estas unikaj naturoj, ke “revolucio estas formo de regado, ebla nur eksterlande”. Kaj al elektanto oni altrudas ideojn, kies nivelo ne superas nivelon de meza holivuda filmo. Kaj tiuj ideoj havas kolosan sukceson.

Ĉiujn tiujn politikajn ideojn, kiuj devas plibonigi staton de usona popolo, nepre oni prezentas forme de facila aritmetika tasko por elementa lernejo. Por kompreni la ideon, elektanto devas enmanigi paperfolion kaj krajonon, fari facilan kalkuladon – kaj rezulto aperos. Propre, tio ne estas ideoj, sed trukoj, taŭgaj por reklamo. Ili ne meritas eĉ mencion, se ili ne allogus milionojn da usonanoj.

Kiel savi Usonon kaj plibonigi ĝian staton?

Hjuo Long proponas disigi riĉaĵojn. Aperas paperfolio kaj krajono. Elektanto spiregas, adicias, multiplikas, subtrahas kaj dividas. Tio estas tre alloga okupo. Nu, kia saĝulo estas tiu Hjuo Long! Ĉiu ricevos grandan monon! Homoj tiel allogiĝis pri tiu baza aritmetiko, ke tute ne pensas pri tio, kiel tiujn milionojn akiri.

Kiel plibonigi vivon? Kiel savi Usonon?

Aperas nova giganto de penso, kvazaŭ Sokrato aŭ Konfuceo, kuracisto s-ro Taŭnsend (Townsend). Penso, kiu penetris en mediteman kapon de tiu respektinda aganto de medicino, ie en eta eŭropa lando povus aperi nur en psikiatria malsanulejo, en ĉambro por kvietaj, ĝentilaj kaj absolute senesperaj alienuloj. Sed en Usono ĝi havas konsternan sukceson. Ĉi tie eĉ ne necesas okupiĝi pri subtrahado kaj multiplikado. Ĉi tie ĉio estas simpla. Ĉiu oldulo kaj ĉiu oldulino, kiu iĝis sesdekjara, ricevos po ducent dolarojn monate, kun promeso, ke ili tiun monon nepre elspezos. Tiam mekanike pliiĝos komerco kaj mekanike malaperos senlaboreco. Ĉio okazos mekanike!

Ni vidis sonan filmon pri kunveno de taŭnsenda komitato, kiun li mem prezidis. Komence de kunveno s-ro Taŭnsend, maldikega oldulo kun efelidoj sur vizaĝo, kun okulvitroj kaj en malmoderna surtuto, prezentis etan informon pri sia projekto.

– Gesinjoroj, – diris li, post ioma tusado, – mi ne dormis multajn noktojn dum pensado pri mia plano.

Se Marko Tven sukcesus vidi tiun efelidan olduleton, tian metodan, akuratan kaj, probable, diotimeman! Povas ne dubi, ke ĝuste tiu olduleto, reveninte hejmen post preĝeja spektaklo de fratino Makferson, ekpesas sin mem kaj siajn gefamilianojn, por kalkuli, kiom da pencoj de viva pezo li devas pagi pere de estimata fratino al Dio.

Post s-ro Taŭnsend oratoris alvenintaj geolduloj. Ili venis sur scenon kaj demandis. La pensemulo respondis.

– Sekve, ĉu mi ricevos po ducent dolarojn? – demandis oldulo.

– Jes, se mia plano realiĝos, – firme respondis la pensemulo.

– Ĉu monate?

– Ĉiumonate.

– Nu, mi dankas, – parolis oldulo.

Kaj liberigis lokon por sekva oratorino.

– Diru al mi, s-ro Taŭnsend, – demandis ŝi emocie, – ĉi tien mi venis kune kun mia edzo. Ĉu ni ambaŭ ricevos po ducent dolarojn?

– Jes, ambaŭ, – gravmiene respondis la pensemulo.

– Tio signifas, ke sume estos kvarcent dolaroj.

– Tute precize, kvarcent dolaroj.

– Mi krome ricevas dek sep dolarojn de pensio. Ĉu oni ĝin ne deprenos?

– Ne, vi ankaŭ ricevos vian pension.

Oldulino malalte riverencis kaj foriris.

Kiam ni estis forlasantaj Usonon, kvanto de adeptoj de Taŭnsend kreskis kun timiga rapideco. Jam neniu politikisto kuraĝis antaŭ elektado deklari ion kontraŭ la genia doktoro.

Sed usonaj kapitalistoj komprenas, ke filmoj, radiobrodkasto, artikoloj en revuoj, deklaroj pri revolucio, “kiu ne povas okazi en Usono”, eklezioj kaj aritmetikaj kalkuladoj povos esti nesufiĉaj. Kaj jam kreskas “usonaj legioj” kaj “ligoj de libereco”, iom post iom oni trejnas faŝistan etaton, por ke en necesa momento ĝi turniĝu je efektivaj sturmuloj, kiujn oni ordonas sufoki revolucian movadon perforte.

Usono estas riĉa. Kaj ne simple riĉa. Ĝi estas riĉa fenomene. Ĝi havas ĉion: nafton, grenon, karbon, oron, kotonon –ĉion, kio kapablas troviĝi subtere kaj kreski sur grundo. Ĝi havas bonegajn laborulojn, lertajn, akuratajn, rendimentajn, honestajn, agemajn. Al sia riĉeco Usono paŝis rapide. La lando memorigas homon, komence vendintan ŝelkon en butiketo en novjorka kvartalo Ist-sajd (East Side), poste li establas vendejon de konfekcio kaj translokiĝas al Bruklino (Brooklyn). Poste li establas universan vendejon, komencas aĝioti kaj translokiĝas al Bronkso (Bronx). Kaj, fine, li aĉetas fervojon, centon da vaporŝipoj, du kinostudiojn, konstruas ĉielskrapanton, establas bankon, aniĝas al golfa klubo kaj translokiĝas al Parka avenuo.

Li estas miliardulo. Tutan vivon li strebadis al tiu ĉi celo. Li komercis diversmaniere. Li ruinigis homojn, akaparis, tutan tagon aĝiotis, li laboris dek ses horojn tage, li faris monon. Vekiĝinte, li pensis pri mono. Kun sama penso li ekdormiĝis. Kaj jen li estas ekstreme riĉa. Nun li povas ripozi. Li havas vilaojn ĉe oceano, jaĥtojn kaj kastelojn. Sed lin trafas nekuracebla malsano. Li pereas, kaj neniuj miliardoj kapablas lin savi. Stimulo de usona vivo estis kaj estas mono. Moderna usona tekniko elkreskis kaj evoluis por tio, ke oni povu pli rapide fari monon. Ĉio, kio alportas monon, evoluis, ĉio, kio ne alportas monon, degeneris kaj velkis. Gasaj, elektraj, konstruaj kaj aŭtomobilaj kompanioj akirantaj monon, kreis tre altan vivnivelon. Usono leviĝis ĝis alta grado de bonstato, restiginte Eŭropon malproksime post si. Kaj tiam evidentiĝis, ke ĝi estas serioze kaj grave malsana. La lando trafis plenan absurdon. Ĝi nun kapablas nutri miliardon da homoj, sed ne kapablas nutri sian cent dudek milionojn da civitanoj. Ĝi havas ĉion, por garantii al loĝantoj trankvilan vivon, sed rezultiĝis tio, ke tuta loĝantaro maltrankviliĝas pri io: senlaborulo timas, ke jam neniam trovos laborlokon, laboranto timas, ke li povas perdi laborlokon, farmulo timas rikoltomankon, ĉar tiam prezoj elkreskos kaj li estos devigita aĉeti grenon kontraŭ pli altaj prezoj, same li timas abundan rikolton, ĉar prezoj falos kaj grenon li estos devigita vendi kontraŭ groŝo, riĉuloj timas banditojn, kiuj povas ŝteli iliajn infanojn, banditoj timas elektran seĝon, negroj timas linĉadon, politikistoj timas elektadojn, burĝo timas malsanon, ĉar kuracistoj deprenos tutan lian ŝparmonon, komercisto timas, ke venos ĉantaĝistoj kaj ekpafos vendotablon per mitralo.

En fundamento de vivo en Soveta Unio troviĝas komunisma ideo. Ni havas precizan celon, al kiu moviĝas la lando. Jen kial ni, homoj, malpli riĉaj ol usonanoj, jam hodiaŭ estas multe pli trankvilaj kaj feliĉaj, ol ĝi – la lando de Morgan kaj Ford, dudek kvin milionoj da aŭtomobiloj, miliono kaj duono da idealaj vojoj, la lando de malvarma kaj varma akvo, banejoj kaj servado. Slogano pri tekniko, kiu solvas ĉion, Stalin deklaris post tio, kiam triumfis la ideo. Jen kial teknikon ni ne konsideras kiel eliĝinta el ujo danĝera monstro, kiun ne eblas reenigi tien. Male ni volas atingi teknikan Usonon kaj devanci ĝin.

Usono ne scias, kia ĝi estos morgaŭ. Ni scias kaj povas kun certa precizeco rakonti, kia nia lando estos post kvindek jaroj.

Kaj tamen ni povas tre multon ellerni de Usono. Ni tion faras, sed lekcioj, kiujn ni prenas de Usono, estas epizodaj kaj tro specialaj.

Ni unue devas esplori Usonon, esplori ne nur ĝiajn aŭtojn, turbogenerilojn kaj radioaparatojn (tion ni faras), sed ankaŭ manieron de agado de usonaj laboristoj, inĝenieroj, aferistoj, precipe de aferistoj, ĉar se niaj staĥanov-anoj (NB. Staĥanov, Alekseo, avangarda ministo, kies altaj laboraj atingoj donis lian nomon al enlanda movado kaj kamarada konkurado) jam superas normojn de usonaj laboristoj, kaj inĝenieroj ofte ne cedas al la usonaj (tion konfirmis usonanoj mem), sed pluraj niaj aferistoj kaj ekonomiistoj ankoraŭ ne atingis samajn rendimenton kaj akuratecon de laboro de iliaj usonaj samfakuloj.

Ne parolu ni nun pri atributoj de niaj ekonomiistoj, pri ties ideismo kaj funkciivo. Tiujn atributojn edukis Komunista partio. Ne parolu ni pri mankoj de usonaj aferistoj – pri ties senideismo, avideco, senprincipeco. Tiujn mankojn edukis kapitalismo. Por ni nun estas pli grava esplorado de ties ĉiuj atributoj, ĉar ni volas studi ĉe ili. Ĉe ili devas studi ne nur inĝenieroj, sed ankaŭ niaj ekonomiistoj kaj aferistoj.

Usona aferisto ĉiam trovas tempon por interparolo pri aferoj. Li sidas en sia oficejo, demetinte jakon, kaj laboras. Laboras li kviete, nerimarkeble, senbrue. Li nenien hastas aŭ malfruiĝas. Li havas solan telefonon. Lin neniu atendas en akceptejo, ĉar rendevuo (appointment) estas difinita absolute precize kaj konversacio deprenas neniun troan minuton. Li okupiĝas sole pri aferoj. Kiam li partoprenas konferencojn, tio ne estas konata. Verŝajne, li kunsidas tre malofte.

Se usonano diris en konversacio, eĉ parenteze: “Mi tion faros”, al li ne necesas tion rememorigi. Ĉio estos farita. Kapablo teni vorton, teni firme, precize, pere de ĉiuj rimedoj, – jen kio estas plej grava, kion ni devas studi ĉe usonaj aferistoj.

Ni skribis pri usona demokratio, kiu reale donas al homo neniujn liberecojn kaj nur maskas ekspluatadon de unu homo la alian. Sed en usona vivo estas fenomeno, kiu devas interesi nin ne malpli, ol nova modelo de iu maŝino. Tiu fenomeno estas demokrateco en rilatoj inter homoj. Kvankam tiu demokrateco ankaŭ kovras socian malegalecon kaj estas pure ekstera formo, sed por ni, akirintaj socian egalecon inter homoj, tiuj eksteraj formoj de demokrateco nur povas elstarigi justecon de nia sociala sistemo. Eksteraj formoj de tiu demokrateco estas perfektaj. Ili tre helpas dum laboro, frapas burokratismon kaj pliigas homan dignon.

Soveta Unio kaj Unuiĝintaj Ŝtatoj – tiu ĉi temo estas grandega. Niaj notoj estas nur rezulto de vojaĝaj observoj. Ni simple volus pliigi en soveta socio intereson al Usono, al studado de tiu ĉi granda lando.

Ni elveturis el Vaŝingtono al Nov-Jorko. Ankoraŭ kelkaj horoj – kaj vojaĝo laŭ usona tero finiĝos. Dum tiuj finalaj horoj ni pensis pri Usono. Ŝajne, en nia libro ni rakontis ĉion, pri kio ni pensis.

Usonanoj tre koleras kontraŭ eŭropanoj, kiuj venas Usonon, uzas ĝian gastemecon, kaj poste mallaŭdas ĝin. Usonanoj ofte kun agaco parolis tion al ni. Sed ni ne komprenas tiel starigitan demandon – mallaŭdi aŭ laŭdi. Usono ne estas premiero de nova teatraĵo, kaj ni ne estas teatraj recenzantoj. Ni enskribis niajn impresojn pri la lando kaj niajn opiniojn pri ĝi.

Kion oni povas diri pri Usono, kiu samtempe terurigas, ravas, elvokas domaĝon kaj prezentas ekzemplojn taŭgajn por imitado, pri la lando riĉa, mizera, benita kaj sentalenta?

Ni povas diri honeste, metinte la brakojn sur korojn: tiun ĉi landon estas interese observi, sed loĝi en ĝi ni ne volus.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]