Serĉado kaj anstataŭigo

La dialogujoj de serĉado kaj de anstataŭigo enhavas jenajn agordojn:

Ŝablono
Serĉenda ĉeno.
Anstataŭigu per (nur en la dialogujo de anstataŭigo)
Ĉeno, kiu anstataŭos trovitan kongruaĵon.
Atentu usklecon
Atentu usklecon de literoj dum serĉado (se tiuj markujo estas malŝaltita, majuskloj kaj minuskloj estas egalaj).
Tutvorte
Serĉu nur tiujn kongruaĵojn kun la ŝablono, kiuj estas tuta vorto, sed ne parto de vorto (ekzemple, se ŝablono estas "aŭ", do estos trovita nur konjunkcio "aŭ", sed ne vortoj kiel "hodiaŭ").
Per regula esprimo
Uzu por serĉado regulajn esprimojn.

Regulaj esprimoj

En regulaj esprimoj, krom ordinaraj signoj, eblas uzi jenajn metasimbolojn:

^
Komenco de linio.
$
Fino de linio.
.
Ajna signo.
\
Prenu sekva signon laŭlitere.
*
Nul aŭ pli da fojoj.
+
Unu aŭ pli da fojoj.
{n}
Precize n fojojn.
{n,}
Ne mapli ol n fojojn.
{n,m}
De n ĝis m fojojn.
[ ]
Ajna el la aro de signoj (diapazono estas indikata per signo -); ekzemple [aeiou0-9] kongruas kun ajna signo el a, e, i, o, u, kaj kun ajna cifero de 0 ĝis 9; aliaj operatoroj kaj metasimboloj ne funkcias ene de ortangula krampoj.
[^ ]
Neniu el la aro de signoj, ekzemple [aeiou0-9] kongruas kun neniu signo el a, e, i, o, u, kaj neniu cifero de 0 ĝis 9.
\w
Ajna litero aŭ cifero (inklude "_").
\W
Ajna ne litero kaj ne cifero.
\d
Cifero.
\B
Ne cifero.
\s
Blanka simbolo (spaceto aŭ tabo).
\S
Ne blanka simbolo.
\t
Tabo.
\n
Lini-dividilo (por plurliniaj ŝablonoj).
|
Antaŭ aŭ sekva ŝablono, ekzemple fee|fie|foe signifas "fee" aŭ "fie" aŭ "foe".
( )
La krampoj grupigas subesprimon, kiu poste povas esti uzita por anstataŭigo.

Metasimboloj por anstataŭigo de regulaj esprimoj

$0$&
Tuta trovita regulesprima kongruaĵo.
$n (n>0)
Subesprimo, grupigita per krampoj, numero n (numerado okazas de maldekstre dekstren, komencante de unu). Se tuj post $n necesas meti ciferon, metu n en kurbajn krampojn: ${12}4.