Dosiero unired.ini

En tiu ĉi dosiero estas ĝeneralaj agordoj, kiuj influas tutan programon. Ilin eblas ŝanĝi per dialogujo, kiu aperas en menuo Opcioj -> Ĝeneralaj agordoj.

Ĉiuj ne-askiaj literoj estas prezentataj kiel en HTML, t.e. laŭ maniero &#xxx; (kie xxx estas dekuma nombro).

[common] Ĝeneralaj agordoj
EditFont Nomo de fikslarĝa tiparo
EditFontSize Alteco de fikslarĝa tiparo
InterfaceFont Nomo de proporcia tiparo
InterfaceFontSize Alteco de proporcia tiparo
TextColor Koloro de ordinara teksto
BackgroundColor Koloro de fono de ordinara teksto
HighlightColor Koloro de fono de emfazita linio/kolumno
GutterFColor Koloro de teksto sur marĝeno
GutterBColor Koloro de fono de marĝeno
GutterWidth Larĝo de marĝeno
Width Larĝo de fenestro
Height Alto de fenestro
Left Maldekstra limo de fenestro
Top Supra limo de fenestro
Maximize Ĉu maksimumigi fenestron de la programo
Zoom Ĉu maksimumigi fenestrojn de dosieroj
MenuLeft, MenuTop, FileLeft, FileTop, EditLeft, EditTop, SearchLeft, SearchTop, RunLeft, RunTop Koordinatoj de ilobretoj
Tools Ordo de ilobretoj (per steleto estas markata transiro al nova linio)
BrowserWidth Larĝo de struktura navigilo
BrowserMin Ĉu minimumigi la navigilon dum starto
MsgPanelHeight Alto de la panelo de kompilaj erarmesaĝoj
[languages] Lingvoj
Default Nomo de persilenta lingvo (vd. malsupre)
eo, en, ru... Nomoj de lingvoj (ili koincidas kun nomoj de ini-dosieroj, priskribantaj mesaĝojn en diversaj lingvoj, vd. malsupre)
[charsets] Priskriboj de signaroj
Ĉi tie maldekstre estas nomo de signaro, kaj dekstre – nomo de cvt-dosiero kun priskribo de tiu signaro
[surrogates] Priskriboj de surogatoj
Ĉi tie maldekstre estas nomo de surogato, kaj dekstre – nomo de srg-dosiero kun priskribo de tiu surogato
[html-charsets]
Ĉi tie maldekstre estas nomoj de signaroj, kiel ili estas indikataj en HTML, kaj dekstre – nomoj de tiuj signaroj el la sekcio [charsets].