Dosiero files.ini

En tiu ĉi dosiero estas agordoj, kiuj influas dosierojn kun indikitaj sufiksoj. Ilin eblas ŝanĝi per dialogujo, kiu aperas en menuo Opcioj -> Dosieraj agordoj.

Ĉi tie nomoj de sekcioj estas listoj de dosieraj sufiksoj, por kiuj en tiu sekcio estas indikitaj agordoj. Komence staras sekcio [*], kiu entenas ĉiujn persilentajn agordojn.

Ĉiuj ne-askiaj literoj estas prezentataj kiel en HTML, t.e. laŭ maniero &#xxx; (kie xxx estas dekuma nombro).

Jen nomoj de eblaj parametroj:

Font Tiparo por redaktado (1 — norma fikslarĝa, 2 — norma proporcia, aŭ ties nomo)
FontSize Alteco de tiparo por redaktado
TabSize Larĝo de tabo
HighlightLine Ĉu kolorigi kurantan linion
HighlightColumn Ĉu kolorigi kurantan kolumnon
UseColorer Ĉu uzi sintaksan kolorigon
Wrap Ĉu faldi longajn liniojn
CharSet Persilenta signaro por tiu dosiersufikso
Surrogate Persilenta surogato
UniRepr Maniero de prezento de unikodaj signoj en teksto (duuma, &#DDDD; \uXXXX)
Autodetect Ĉu aŭtomate eltrovi signaron
CreateBak Ĉu krei rezervan kopion de dosiero
AutoIndent Ĉu uzi aŭtomatan deŝovon
Delimiters Signoj, kiuj servas kiel limoj de vortoj
UpperCase Listo de majuskloj
LowerCase Listo de minuskloj
Kbd1 Listo de signoj de unua klavararanĝo
Kbd2 Listo de signoj de dua klavararanĝo
ISpellLanguage Lingvo por literumilo ISpell
Keys Listo de grupoj de klavaraj komandoj, uzataj por tiu ĉi dosiertipo
Subst Listo de grupoj de anstataŭigoj, uzataj por tiu ĉi dosiertipo