Valentina Ĵuravlova

Ni iros pretere — kaj plu

1

— Aŭskultu, Kira Vladimirovna, por kio psikologo bezonas vakuan pumpilon? — demandis min la librotenisto.

Oficiale li nun nomiĝis ĝenerala librotenisto. Antaŭ duonjaro li estis ĉefa librotenisto, kaj sur lia tablo kuŝis kutima kontora abako. Kaj nun maldekstre de la ĝenerala librotenisto estas komunikilo, dekstre estas eleganta komputilo «Rigo-6M», sur la granda polurita tablo estas nenio superflua — nur plumo, krajono kaj nova libro de Jean Silbach «Financado de sciencaj esploroj». En la franca lingvo. Kaj la ĝenerala librotenisto mem similas junan profesoron-fizikiston.

La ĝenerala librotenisto estas mia malamiko numero 1. Li ĉiam parolas kun mi el pozicio de forto.

— Jen, bonvolu, — diris li, — la punkto deksepa de Via ampleksa listo. Vitra altvakua olea duŝtupa difuza pumpilo. La dekoka punkto: nitrato de arĝento, mil sepcent gramoj. La deknaŭa punkto: ekstraktilo de Soxlet... Dum du jaroj Vi min turmentis per tiaj postuloj. Kaj antaŭe, kiel mi komprenas, estas ankoraŭ tuta jaro, ĝis Vi finos la universitaton kaj, se dio helpos, forveturos ien.

Ion similan mi aŭdis jam en la lernejo. «Sciu, Kira, sufiĉas por mi da viaj fantaziaĵoj, — deklaris la direktoro, kiam mi instruis al miaj unuaklasanoj rapidan legadon laŭ sistemo »ultraspeed«. Al la direktoro doloris la gorĝo, li parolis per tragika flustro. — Ĉu tie ĉi estas cirko, kio ĉi tie okazas? Helpu dio, ke vi pli rapide finu la dekan klason kaj studentiĝu en MŜU...» Kaj jen la librotenisto atendas, kiam mi finos MŜU-on kaj forveturu al la Akademia Urbeto. Estas interese, kion oni al mi estos diranta en la Akademia Urbeto kaj kien mi forveturos de tie?..

— Ses mil ducent, — daŭrigis la librotenisto, rigardante la liston. — Ĉu povas Vi klarigi, por kio necesas vakua pumpilo, nitrato de arĝento kaj ĉio cetera?

Klarigi mi ne povis, li bonege tion sciis.

— Viktoro Andreeviĉ, — diris mi, por almenaŭ ion respondi, — komprenu: ne eblas pridemandi Ĉuvajev-on — tio rompos purecon de la eksperimento. Kiam John Bernal estis ellaboranta sian teorion de likva stato...

— Pureco de la eksperimento, — kun amaro eldiris la ĝenerala librotenisto. — Ĉiuj pensas pri pureco de eksperimento, kaj neniu volas pensi pri pureco de librotenado. Anstataŭ konkretaj klarigoj vi citas Nalimov-on kaj Mulĉenko-n, referencante al la kurbo de Viland, mencias la formulon de Sarbajev kaj rakontas al mi historiojn el la vivo de John Desmond Bernal. Kaj mi rigardas al la antaŭkalkulo. Ĉi tie estas Via subskribo, ĉu ne? — Li malfermis dikan aktujon kun miaj paperoj. Dek sep mil por la tuta jaro. El ili por aparataro estas dek kvar. Bone, nun ni turnu nin al la faktoj. Ne pasis eĉ monato, kaj Vi malŝparas dek kvar milojn, kaj post du semajnoj ankaŭ la reston. Poste oni al vi donas ankoraŭ sep milojn. La leviĝanta stelo de psikologio, ĉu eblas rifuzi! Mi tuj pripagas amason da fakturoj. Ultrafiltroj de Zigmondi, fotoelektra fajroĵetilo FFĴ-4, dializilo kun miksilo, du mil sescent rublojn al uzino «Fizaparato», kvarcent kvindek — laŭ kontrakto por fabrikado de vitra aparataro laŭ la skizoj... La sep miloj finiĝas. Kaj tiam Vi diras: necesas radia defendo. Vi bonege sciis pri tio antaŭe, sed ne inkludis la koston de la defendo en la antaŭkalkulon. Ja sendube, por muntado de la defendo oni nepre donos kroman monon: se estas radiado, la defendo nepras, ĉu ne?.. Bone, ni iru plu. Aprilo de tiu ĉi jaro. Mi estis ferianta, kaj Vi persvadis Zacepin-on kaj Sofian Aleksandrovna-n kaj prenis aparatojn, destinitajn al la kemia fakultato. Estas interese, kiel tio rilatas al la kurbo de Viland kaj al la altaj ideoj de John Desmond Bernal?

En sia animo li restis ĉeflibrotenisto, kaj nun al li mankis abako: preni kaj kalkuli, kiom mi malŝparis. Antaŭe li ĝuste tiel faris. Sed nun anstataŭ la abako estas komputilo — ja estas maldece sumigi per ĝi tiajn simplajn nombrojn.

— Se Vi volas scii, Kira Vladimirovna, — daŭrigis li, — Vin malbonigis la famo. Intervjuoj, artikoloj, portreto sur kovrilo de magazino «Smena»... Baribin, Zineviĉ, Melnikova — doktoroj de sciencoj — trankvile okupiĝas pri psikologio, sed Vi, studentino, konstruadas maŝinon, kiu nesciate kiel devas esti aranĝita kaj nesciate kion devas fari. Ne disputu: tio ne helpos. Dum vi ne eliris limojn de la konfirmita monsumo, mi silentis. Sed kroma mono estas tute alia afero. Verku motivraporton, antaŭkalkulon, ĉion ĉi subskribu Korobov. Kaj poste iru al Zacepin. Kaj se li konfirmos... nu, tiam ni vidos. Mi konsilas hasti. Zacepin postmorgaŭ forveturos...

La ĉeflibrotenisto pravas siaflanke: dum du jaroj mi malŝparis amason da mono por maŝino, pri kies destino mi ne havas eĉ etan supozon. Sed ankaŭ mi pravas: ne eblis pridemandi pri la destino de la maŝino — tio influus la eksperimenton.

Dum du jaroj mi alkutimiĝis ne miksi min, kaj, kiam Igor antaŭ la forveturo alportis la liston de aparataro por Ŝranko-2, mi demandis nenion. Igor estas en Sajanoj, naĝas sur sia kajako laŭ Granda Birusa — ne eblas telefoni, demandi... La plej saĝa estas — prokrasti ĉion ĝis lia reveno. Ni perdos pro tio monaton kaj duonon, estas nenio terura. Kaj dume mi veturu hejmen. Nu certe! Mi prenu bileton por avio kaj morgaŭ vespere mi estos en Taganrogo. La panjo eĉ ne atendas. La somero finiĝas, necesas ripozi kaj en oktobro ekokupiĝi pri la diploma laboro.

Decidite. Mi veturas hejmen por tri semajnoj.

2

La ĉeflibrotenisto diras: «Malbonigita de la famo». Nu kian mi havas famon? Mi elpensis la sistemon de ekzercoj por evoluigo de fantazio, okupiĝis kun Nastinjo Sariĉeva, poste Nastinjo malkovris la AS-efekton kaj vere famiĝis. Sed mia famo sufiĉis nur por tio, ke la novan temon oni inkludis en la planon de la problema laboratorio.

Certe, la temo estas freneza. Sed afekcie interesa, mi ne rifuzus ĝin pro io ajn. Krome Igor ideale konvenis por la eksperimento. En psikologiaj eksperimentoj tio estas treege grava — havi konvenan homon. Foje ĉio haltas pro tio, ke mankas objekto de eksperimento.

Igor-on Ĉuvajev-on mi trovis en Taganrogo. Genia knabo, li decidis transiri Azovan maron sur stangiriloj. Ja naĝas oni trans oceanon sur flosoj kaj papirusaj boatoj — tia estas la epoko. En la Taganroga golfo estas tute malprofunde, aparte dum orienta vento, kiam komenciĝas defluo de akvo. Igor trejniĝis kun siaj stangiriloj, mi lin kaptis je ĉirkaŭ tricent metroj for de la bordo. Unu stangirilo enkaptiĝis inter ŝtonoj, kaj la unua en la mondo stilzonaŭto pendis super akvo kun angulo je kvardek kvin gradoj. Estis bela spektaĵo. Malligi la rimenojn li ne povis, ĉar ne povis atingi per la manoj, sed krii li ne deziris, ĉar sur la bordo sidis rufa Alinjo. Igor tiam estis finanta la sepan klason, Alinjo estis en la kvara, sed ŝi ludis nemalgravan rolon en ĉiuj liaj fantazioj. Alinjo ne vidis, kiel mi estis savanta la kuraĝan stilzonaŭton, en la lernejo mi al neniu ion rakontis, kaj Igor eksentis fidon al mi.

Tamen, kun la stilzonaŭtiko ni rapide finis. Mi igis Nastinjon fari kalkulon, kaj rezultis, ke la limo estas du metroj plus-minus dekkvin centimetroj. Ju pli granda estas profundo, des pli granda estas rezisto de la akvo, des pli malfacilas paŝi. Necesis per io okupi Igor-on, kaj mi subĵetis al li ekzercaron pri evoluigo de imagopovo. Fantazion Igor havis riĉan — tio sentiĝis jam post la unua semajno de la okupado. Sed tiam komenciĝis miaj abiturientaj ekzamenoj, kaj poste mi devis veturi al Moskvo, studentiĝi en la universitato. Antaŭ la forveturo mi donacis al Igor «Gvidlibron de juna filumenisto» kaj kolekton de alumetaj etikedoj. Ĝis tiam mi tralegis amason da libroj pri psikologio kaj opiniis min vera psikologo. Igor kolektadu la etikedojn, decidis mi, tio estas afero trankvila kaj iugrade utila. Kaj ankaŭ en «Skizoj pri psikologio de adoleskuloj» estis dirite: «La filumenio direktas energion de adoleskulo en trankvilan fluejon de kolektado, evoluigas sciemon, vastigas sciojn».

Pasis jaro, kaj, veninte por ferioj, mi rimarkis sur la stratoj ion novan. En Taganrogo, speciale en ĝia malnova parto, dum jaro okazas ne tro multe da ŝanĝoj. Kaj se io ŝanĝiĝis, tio tuj ĵetiĝas en la okulojn. Mi vidas, ke kontraŭ la stacidomo aperis grandega luma ŝildo: «Asekuru havaĵon kontraŭ incendio!» Verda surskribo kaj ruĝa flamo. Unue ekflagras internaj konturoj de la flamo, poste la eksteraj, atingantaj la kvaran etaĝon, kaj tiam diagonale aperas la alvoko pri asekurado. Tre bele. Pasis mi du kvartalojn laŭ strato «Frunze» kaj vidas: «Okaze de incendio telefonu 01». Oranĝkoloraj literoj, ĉiu po tri metroj, ne malpli. Ankaŭ bele, sed, mi pensas, iom monotone. Mi iras plu. Sur la domo de poŝto estas simple festa ilumino: tie estas kaj «Kaŝu alumetojn de infanoj», kaj «Asekuru havaĵon», kaj «Telefonu 01», kaj «Aliĝu al Volontula Kontraŭincendia societo». Mi komencis ion kompreni. «La filumenio direktas energion de adoleskulo en trankvilan fluejon de kolektado...» Jen ĝi direktis!

Tamen, poste evidentiĝis, ke Igor persone nenion forbruligis. Li amuziĝis relative sendanĝere: derompadis alumetajn kapetojn kaj metis ilin en memfaritan kalejdoskopon anstataŭ vitreroj. Mi estis afekciita, kiam unuafoje rigardis en tian piroskopon. Mi eĉ ne scias, kun kio tion eblas kompari. Tia devus esti ĉielo ie en centro de la Galaksio, en la denso de ekflagrantaj, kunpuŝiĝantaj steloj kaj bolanta fajra materio. Igor konstruis la piroskopon kaj, certe, montris al Alinjo — nu, kaj tre baldaŭ pri tio eksciis la tuta lernejo. Aperis imitantoj, kaj ili ja ĉiam fuŝas aferon. Forbrulis domo sur strato «Puŝkinskaja», en ses aliaj lokoj oni kun peno estingis incendiojn. Alumetojn oni, certe, komencis atenti, sed Igor tiutempe jam mem rifuzis alumetojn: al li ne plaĉis ilia flamo. Li ekokupiĝis pri kemio kaj dum jaro ekscipovis ricevi plurtavolajn grajnojn, kiuj brulis sen fumo kaj donis flamon kun ŝanĝiĝanta koloro. Mi ĉirkaŭrigardis laboratorion, kiun li aranĝis en la korto, en la remizo, konatiĝis kun liaj pluaj planoj, aŭskultis, kion diras popolo, kaj komprenis: necesas urĝe savi la patrourbon. La piroskopon mi sendis banderole al Nastinjo, kaj post tri semajnoj Ĉuvajev-on oni invitis en moskvan lernejon kun kemia specialigo. Lastmomente tiun aferon enmiksiĝis Alinjo kaj preskaŭ detruis ĉion. Mi devis promesi, ke post la oka klaso mi ankaŭ ŝin prenos en Moskvon.Tiu historio ion instruis al mi, kaj en Moskvo mi kontroladis Igor-on, kvankam al mi sufiĉis propraj zorgoj. La unua duonjaro pasis trankvile. Sed post la vintraj ferioj Igor telefonis kaj diris, ke oni al li komisiis fari raporton pri alkemio. «Helpu, — diras li, — trovi ion pri ksantosiso, mi volas montri tion praktike». Kompreneble, mi maltrankviliĝis. Kiu scias, kio estas tiu ksantosiso kaj kiel oni ĝin montras praktike!..

Mi kuris al biblioteko, prenis monton da libroj pri historio de kemio kaj ekserĉis la misteran ksantosison. Feliĉe, evidentiĝis, ke estas nenio terura: ksantosiso estas operacio de orizado. Oni prenas iun alojon kaj donas al ĝi aspekton de oro. Ekzistas ankaŭ leŭkosiso — kiam al alojo oni donas aspekton de arĝento. Nu, mi elskribis ion por Igor, tio estis laboro por unu horo, ne pli. Sed mi sidis ĝis malfermo de la legejo kaj en la sekva mateno venis denove. La alkemio ekinteresis min sendepende de la raporto. Mi, ekzemple, antaŭe ne sciis, ke la epoko de la alkemio daŭris pli ol mil jarojn. Mi komencis pensi pri tiu longa jarmilo, kaj al mi venis afekcia ideo.

La alkemiistojn logis oro: ili esperis ricevi ĝin helpe de filozofia ŝtono el hidrargo, sulfuro kaj arseno. Kaj jen dum mil jaroj penoj de la alkemio (kaj ĝi estis tiam la ĉefa eksperimenta scienco) koncentriĝis en unu direkto. Tute nereala! Kaj nur pretere estis farataj utilaj malkovroj. Oni laboris, ekzemple, kun hidrargo — kaj trovis cinabron, sublimaton. Oni esploris metamorfozojn de sulfuro — kaj trovis sulfatojn de kupro kaj zinko. Ĉiuj malkovroj de tiu jarmilo estas ligitaj kun la ĉefa alkemia linio.

Ĉu vi imagas, kio rezultas?

Valoras la oro — kaj la plej bonaj cerboj dum mil jaroj esploradas metamorfozojn de metaloj. Nu, kaj se valorus ne la oro, sed io alia? Ekzemple strobiloj — kondiĉe, ke ili estas tre raraj. Tiam dum mil jaroj oni serĉadus manierojn de ricevo de strobiloj. Alia direkto de serĉado — kaj, sekve, tute alia ĉeno de respektivaj malkovroj. Verŝajne, dum mil jaroj oni ellernus kreskigi plej fantastikajn plantojn. Kiu scias, kiajn sukcesojn atingus biologio...

Mi dum tutaj tagoj sidadis en la legejo. Kverelis kun la bibliografo: lin incitis, ke mi ne povas klare formuli temon. De alkemio mi transiris al geografio. La Epoko de Grandaj geografiaj malkovroj — kaj denove ĉaso al oro. Avido al oro determinas itinerojn de la ekspedicioj: oni opinias, ke ororiĉaj landoj troviĝas sur kontinentaj bordoj, tie, kie enfluas en oceanon grandaj riveroj. «Mi faras ĉion eblan, — skribis en sia taglibro Kristoforo Kolumbo, — por trafi tien, kie mi sukcesos trovi oron kaj spicojn». Oro kaj spicoj... De tempo al tempo prezo de spicoj iĝas pli alta, ol de oro, kaj tuj ŝanĝiĝas la ĉefa direkto de serĉado: maristoj serĉas jam ne Eldoradon, sed «spicajn insulojn», kun iliaj ĝangaloj de cinamo, pipro, kariofilo, muskato. Karlo la Unua ordonas al Magelano: «Ĉar mi tutcerte scias, ke sur Molukaj insuloj estas spicoj, mi sendas vin ĉefe por ilia serĉo, kaj mia volo estas, ke vi direktu vin rekte al tiuj insuloj». Se valorus ne oro kaj spicoj, sed iuj apartaj konkoj, alia estus la tuta historio de la Grandaj geografiaj malkovroj.

Komence tio interesis min pure teorie. Rezultis kuriozaj pensaj eksperimentoj. Ni supozu, ke anstataŭ la «ora» alkemio estus la «magneta». Valoro de monero difiniĝas per pezo de levata pezileto, ĉu malbone? La oro brilas — en tio estas ĝia avantaĝo... por okuloj de sovaĝulo. Anstataŭe la magneto havas mirindajn kvalitojn: ĉiu monero estus kompaso. Do, pri la «magneta» alkemio: estas eĉ malfacile imagi, kiom da malkovroj farus la alkemiistoj dum mil jaroj. Ili, ekzemple, facile trovus, ke la magnetaj kvalitoj malaperas ĉe certa temperaturo, kaj malkovrus punkton de Curie je mil kvincent jaroj pli frue... Konverto de nenoblaj metaloj al oro praktike nerealigeblas ĝis nun (ne kalkulu nukleajn reakciojn — ili donas mizeran rezulton), esence, la alkemio ekde la komenco mem troviĝis en sakstrato. La ksantosiso, imito de oro, — tia estas limo de la «ora» alkemio. Sed la «magneta» alkemio irus de malkovro al malkovro kaj anstataŭ la mizera ksantosiso ekposedus elektromagnetismon...

Kaj foje al mi venis ideo: ja la nuna scienco ankaŭ evoluas laŭ certaj linioj. Sendube, nun ne ekzistas unu domina linio, sed kion ĉio ĉi ŝanĝas? La naturo, la Universo, la materio estas neelĉerpeblaj, devas ekzisti sennombraj vojoj de ilia esploro, sed ni elektas nur tiujn vojojn, kiuj estas ligitaj kun hodiaŭaj imagoj pri valoroj.

Mi havis bileton al la Konservatorio, oni ludis la Unuan konĉerton de Raĥmaninov. Mi tiel atendis tiun ĉi vesperon kaj jen sidis en la koncertejo kaj ne povis koncentriĝi pro freneza ideo: kio okazos, se mi ŝanĝos la sistemon de valoroj? Vere, ĉu mi faru tian eksperimenton? Alia sistemo de valoroj — do, estas alia sistemo de celoj. Aperos tute aliaj serĉaj linioj. Nun ni ilin ne rimarkas: ili estas por ni kiel nebrila magnetito por alkemiisto, blindigita per fantomo de oro...

Ne eblas eĉ pensi, ke por la eksperimento la scienco ŝanĝu sian sistemon de celoj. La eksperimenton necesos fari kun unu homo. Denove, same kiel kun Nastinjo Sariĉeva, mi rekonstruados pensadon de homo. Kaj denove aperos demando pri risko: la eksperimento finiĝos, sed la pensado por ĉiam restos rekonstruita.

Sen la muziko mi, verŝajne, neniam decidiĝus.

3

Ne, la muziko ne rilatas al la afero.

La sistemon de evoluigo de fantazio mi palptrovis preskaŭ hazarde — min turmentis duboj: ĉu mi povos elpensi ankoraŭ ion? Kaj jen aperis tia brila ideo, kiel do mi povis rezigni ĝin...

4

Antaŭ tri jaroj al mi mankis certeco pri miaj fortoj. Hodiaŭ la certeco pli ol sufiĉas, ne malutilus eĉ iomete malpliigi ĝin, mi mem tion komprenas, tamen min nereteneble logas novaj aventuroj. Kaj estas la sama sento: ĉu mi povos? Ĉar se mi ne povos, ĉu valoras ĉiuj antaŭaj sukcesoj?!

Mi ne atendos, ĝis Igor revenos. Mi mem komprenos tiujn diablan Ŝrankon, kompilos la motivraporton kaj la antaŭkalkulon. Kiam antaŭ tri jaroj mi rakontis al Igor pri la ideo de la eksperimento, li tuj entuziasmiĝis:

— Jen bonege! Necesas okupiĝi pri oktana nombro. Niaj patronoj okupiĝas pri tio: ni dufoje dum semajno vizitas ilian instituton. Kaj la praktiko okazos tie.

Pri la oktana nombro mi memoris nur nemulton. Tio estas indico de maleksplodemo de brulaĵo. Ju pli altas la oktana nombro de brulaĵo, des pli bone, ĉar eblas pliigi gradon de kunpremo, kaj tio venigas al altigo de efikeco de motoro.

— Ĝenerale konformas, — degne konfirmis Igor. — Sed ni ne pliigos la oktanan nombron. Ĝuste male: ni ĝin malpliigos. Laŭ tiu vojo ankoraŭ neniu iris.

Genia knabo, li fulmorapide kaptis la esencon de la afero. Sincere dirante, en la unua momento mi eĉ konsterniĝis: unu afero estas teoriaj rezonoj pri alkemio kaj plureco de serĉaj vojoj, kaj alia afero estas konkreta laboro pri malpliigo de la oktana nombro. Okupiĝi pri malplibonigo de brulaĵo, opinii, ke brulaĵo estas des pli valora, ju pli malbona... Nu, nu. Mi devigis min diri: «Bonege, tiel ni faru», — kaj firme decidis, ke estonte mi ne enmiksiĝos en la teknikan flankon de la afero. Se Ĉuvajev devos min konvinki, tio nepre influos iron de liaj pensoj. La plej neatenditaj ideoj nevole estos forkribrataj. Mia afero estas — krei kondiĉojn por la eksperimento kaj ne enmiksiĝi. Tiel ni interkonsentis. Igor vere komencis de la oktana nombro, sed tre baldaŭ komutiĝis al io alia. Dum la tuta unua jaro li serĉadis konvenan direkton, la elekto montriĝis multe pli malfacila, ol mi supozis.

Entute tio estis malfacila tempo. Igor estis finanta la lernejon, studentiĝanta en la universitato, en kemia fakultato. Kemio estis lia alvokiĝo — pri tio estis neniaj duboj, tamen mi timis, ke li ne sukcesos pasi la ekzamenojn. Mi intense okupiĝis kun li pri evoluigo de imagopovo, li facile solvadis la plej komplikajn taskojn. Lia indekso de fantazio estis trioble pli granda ol la averaĝa: 210-220 laŭ skalo de Learmaker. En ĉiu afero li antaŭ ĉio vidis ĝiajn neevidentajn, nekutimajn kvalitojn. Mi observis, kiel li estis pasanta ekzamenon pri kemio. La demando estis pri elektroliza disocio, sed Igor tuj diris, ke disocio okaze de du specoj de elektro — pozitiva kaj negativa — estas sufiĉe triviala. Pli interese estas, diris li, trakti disocion kun kondiĉo, ke ekzistas tri specoj de elektro. Unuan horon li umadis ĉe la tabulo sola, poste al li aliĝis la ekzamenanto, kaj ili duope ektraktis disocion «en ĝenerala okazo de n specoj de elektro»...

En la sekva tago Igor kuris al mi kaj deklaris, ke estas konvena ideo pri malvaloraj valoroj kaj endas urĝe komenci munti instalaĵon. Prepariĝi al la ekzamenoj li ĉesis, sed pasis ilin bonorde. Kaj ĝuste tiam komenciĝis sensacio pri la AS-efekto, kaj, ĉar Nastinjo ĉiam menciadis, ke faris sian malkovron danke al la trejnado de fantazio, miaj akcioj ekleviĝis. Oni proponis al mi partopreni laboron de la problema laboratorio. Mi proponis mian temon, defendis ĝin en la scienca konsilio, kompilis antaŭkalkulon, kaj aŭtune Igor komencis munti la Ŝrankon.

Dum du jaroj li umadis kun tiu ĉi maŝino: muntadis, malmuntadis, rekonstruadis. Eĉ ĝiaj nomoj ŝanĝiĝadis. Komence ĝi nomiĝis Balancilo (en ĝi vere io balanciĝis kiel pendolo). La Balancilo transformiĝis en Fluotronon (ĝi havis ŝikan sciencecan aspekton: komplikega interplekto de vitraj tuboj kaj dratoj, amaso da elektroniko). Post la Fluotrono sekvis Tubo, RPS, Malspurilo, kelkaj sennomaj aparatoj, ili ŝanĝiĝadis preskaŭ ĉiun semajnon. Jam post ili aperis Veziko — vitra vazo, ĉirkaŭstarigita per elektromagnetoj. La Veziko poiomete kreskis en Barelon. La Barelo iĝis Ŝranketo kaj finfine Ŝranko.

La Ŝranko restis Ŝranko, sed io en ĝi misfunkciis, Igor plendis: la skemo ŝajne muntiĝis, sed ne sufiĉas potenco, kaj rezultas, ke la formuloj mensogas... Li obstine umadis kun la Ŝranko, kvankam la laboro bremsiĝis, — mi tion vidis. Pripensinte, mi konsilis munti pli potencan instalaĵon. Finfine, bona malkovro konsistas ĝuste en pliprecizigo de formuloj. Igor tuj okupiĝis pri kalkuloj, mi kun peno sukcesis persvadi lin ne prokrasti la vojaĝon al Sajanoj. Li nepre bezonis ripozon. Ni interkonsentis, ke dum tiu tempo mi preparos aparataron kaj materialojn.

Ne, la ĉeflibrotenisto, certe, pravas: la paperojn necesas kompili. Demando estas en tio, kiel tion fari. Estus interese preni iun psikologon de la XIX jarcento, doni al li laseron aŭ tian komputilon, kiel ĉe la ĉeflibrotenisto, kaj diri: «Jen, divenu, kio estas tiu aĵo kaj kiel ĝi funkcias...» Estas agrable imagi en tia situacio altestimatan Wundt-on. Afekta estis ulo, severa — tio videblas laŭ liaj libroj. Aŭ altestimatan Herbart-on, pro kiu mi disputis kun Alekseo Ivanoviĉ kaj preskaŭ fiaskis en la ekzameno. Herbart verkis laboron «Pri eblo kaj neceso apliki matematikon en psikologio», — li apliku ĉi tie sian matematikon.

Ja bela rezultas tasko: estas donita maŝino, kiu nesciate kiel funkcias kaj estas nesciate por kio destinita, necesas kompreni... Kion necesas kompreni? Nu, ĝenerale, kio ĝi estas. Almenaŭ principe. Cetere, ne eblas ekskludi ankaŭ varianton, ke la eksperimento malsukcesis kaj la maŝino estas simple amaso de metalo. Sed eblas, ke ĝi estas io fora kaj mirinda, kiel lasero por Wundt kaj Herbart...

Stulta ideo. Se mi premos nekonvenan butonon, la Ŝranko trankvile eksplodos.

Pli bone mi iru tagmanĝi.

5

Esence, mi bezonis sciantan konsultanton. Mi tion komprenis, vidinte en la manĝejo Arsenon Azarjan-on, la solan psikologon inter ni, kiu sciis fizikon. Arseno finis la Fiztekon, kvar jarojn laboris ĉe Kapica, lernis en koresponda fako de la psikologia fakultato, poste iris en la aspirantejon. Pli bonan konsultanton mi ne trovus.

— Aŭskultu, Kira, — diris Arseno, — savu homon, devigitan oferi la feriojn al sendanka afero de interŝanĝo de la loĝejo. Donu iun legaĵon, ion tian detektivan, kun koŝmaraj murdoj kaj sagaca inspektoro...

Li venis en la universitaton por ricevi atestilon, kaj nun li havis du horojn da libera tempo antaŭ komenco de akcepto en iu loĝejfako. Kiam mi proponis fosi en la maŝino, Arseno tuj gajiĝis.

— Bonege! — diris li. — Mi delonge enuas sen tia laboro. Psikologio estas bonega scienco, sed al ĝi mankas precizeco, kalkuloj, materieco. Vortoj, vortoj, vortoj...

— Ne nur vortoj.

— Certe. Sed tamen... Mi scias precize, kio estas volto, ampero, erstedo. Sed en psikologio — «kapabloj», «temperamento», «karaktero»... Ĉu vi povas diri, kio estas «karaktero» kaj kiel ĝin mezuri?

— Sed kial vin allogis psikologio?

— Imagu Kolumbon. Kiu, laŭ vi, li estus niatempe?

— Ŝipestro de granda malvarmiga trolŝipo. La epoko de la Grandaj geografiaj malkovroj jam pasis.

— Ĝuste. Tiam ĉiu ŝipestro povus kalkuli je grandaj malkovroj. Sed nun Kolumbo sen plendoj starus sur ponto de malvarmiga trolŝipo kaj kalkulus procentojn de plenumo de plano... Komprenu, mi ekvidis, ke en fiziko ankaŭ venas trankvila periodo. Estos, certe, nova ondo de malkovroj, sed ne nun. Sed psikologio... Ja vi mem scias, ankoraŭ kvin aŭ dek jaroj — kaj komenciĝos epoko de Grandaj psikologiaj malkovroj.

Ni haste tagmanĝis, kaj mi venigis Arsenon al la Ŝranko.

— Du ĉambroj kun komfortaĵoj, — envie suspiris li, rigardante la laboratorion.

Sur la muro pendis granda foto: Willis sur sia «Etulino». Arseno eĉ fajfetis.

— Aŭskultu, Kira, ĉu tio estas tiu maljunulo, kiu...

— Jes. Ŝipestro William Willis. En sepdekkvinjara aĝo sola sur jaĥto trans Atlantiko.

— Potenca maljunulo... Kaj kiu estas sur la kolora foto?

— Alinjo. Estas tia homo en Taganrogo.

— Brave, Petro la Unua! Li scipovis fondi urbojn...

La Ŝranko okupis tutan duan ĉambron: libera loko tie tre malmultis. Mi preterlasis Arsenon, kaj mem restis stari en la pordo.

Masiva fundamento de la Ŝranko similas aŭtomaton por vendo de gasakvo. Sama metala ŝranko, nur trioble pli vasta, kaj tiu ŝranko kuŝas sur la planko, meze de la ĉambro. Super la ŝranko leviĝas mallonga tubo, rememoriganta pri tubo de antikva kanono. La faŭko de la kanono estas fermita per plurtavola vitra plato. Bela aĵo. Ĝin faris maljuna majstro el uzino «Fizaparato», sed Igor bezonis ion ŝanĝi, komenciĝis refarado, kaj mi havis komplikan diskuton kun la ĉeflibrotenisto pro pripago de tiu laboro... Al la plato, laŭ tuta ĝia perimetro, estas fiksitaj dratoj, la tuta reto da dratoj, preskaŭ kiel en la Fluotrono. La dratoj iras al la muroj — tie estas instalitaj blokoj de EDM. Kvar kestoj, plenŝtopitaj de elektronikaĵoj. Mi defendis en la librotena fako aĉeton de materialoj por tiuj blokoj, sed eĉ ne imagas, kio estas EDM. «En densa mallumo...»

— Hinda ĉerkujo, — diris Arseno. — Aŭskultu, eble, ekzistas priskribo, ĉu? Aŭ almenaŭ skemo.

— Mi serĉis, nenio estas. Rigardu tion kiel taskon. Estas donita certa maŝino, necesas ekscii, kion ĝi faras. Ĝian destinon, principon de funkciado...

— Bone. Mi fosos en ĝi, se vi ne kontraŭas.

Li pacience fosis en la Ŝranko, kaj mi amuzadis lin per konversacio. Tiel pasis ĉirkaŭ horo, mi jam ricevis ian esperon, sed tiam Arseno aliris min kaj malgaje diris:

— Kion malbonan mi faris al vi, Kira?

— Nenion malbonan, kial vi decidis...

— Sed por kio vi min mokas?

— Nenia moko, vorton de l' honoro! Mi bezonas scii, kiel tiu aĵo funkcias. Almenaŭ proksimume.

Arseno rigardis min, nefideme duonferminte la okulojn.

— Tiu ĉi aĵo ne povas funkcii, — per sentoplena voĉo diris li. — Tiu ĉi aĵo montras sensencan amasigon de partoj. Jen iras tuboj de la vakuaj pumpiloj, rigardu: ili al nenio estas konektitaj. La pumpiloj pumpos aeron el la ĉambro. Kun sama sukceso oni povus miksi Pacifikan oceanon per tekulero... Aŭskultu, kial vi prenis tiun knabon? Por tia freneza eksperimento indus preni bonan fizikiston.

Nu, tiurilate mi havis bonegan ekzemplon el John Bernal:

— Se Marconi bone scius fizikon, li eĉ ne pensus pri radiokomunikado trans oceano. Laŭ bona fiziko de tiu tempo, radiondoj ne povis kurbiĝi kaj iri laŭ konveksa tera surfaco.

Tiaj ekzemploj efikas senpanee. Arseno kuntiris la ŝultrojn, sed ne disputis. Tamen la afero statis malbone: mi esperis, ke Arseno almenaŭ ion al mi sufloros. Ja ne povas mi kompili la antaŭkalkulon por dua specimeno de «sensenca amasigo de partoj».

— Vi estas kuraĝa homo, Arseno, — diris mi. — Ni heroe rigardu, kiel ĝi funkcias. Mi ne pensas, ke ĝi tuj eksplodos.

Ankaŭ tio efikis senpanee.

Arseno malvolvis kablon, konektis ĝin al la panelo kaj ŝaltis la Ŝrankon. La ĉambro pleniĝis per sonoj: io tre-tre rapide frapis, la metala kesto zumis, singultis kaj fajfetis, el la angulo aŭdiĝis ritma tintado, kvazaŭ tie oni vere miksis oceanon per tekulero...

Arseno subridis:

— Nu, kiel? La kvarteto de Kull ludas popularan melodion «Pinta horo».

— Sur la panelo estas diversaj butonoj...

— Bone, — konsentis Arseno. — Ni premu la butonojn.

La Ŝranko plu bruis sen ajna ŝanĝo. Nenio okazis.

— Antaŭ ni estas sonigita abstrakta skulptaĵo pri fizikaj temoj, — resumis Arseno, malŝaltante la Ŝrankon. — Libera komponaĵo el aparatoj, dratoj kaj ĉia hazarda rubaĵo. Tie en la angulo staras superaltfrekvenca generatoro, bonega generatoro, sed la ondokondukilo estas farita malalfabete kaj estas konektita al kesto, plenŝtopita per pecoj de kartono... En la metala ĉerkujo troviĝas radiilo de alfa-partikloj, laŭ la ideo, la partikloj devas iri en la tubon, sed la magneta sistemo tie estas tiel malforta, ke eĉ ne eblas paroli pri fokusigo. Plu: la vitra plato estas fiksita sur porcelanaj izoliloj, kiuj deekstere estas kovritaj per arĝento kaj tial nenion izolas... Tiu knabo trompas vin. Permesu, mi parolos kun li kiel viro kun viro.

— Li estas en Sajanoj. Kiam li revenos, parolu.

— Ĝuste. Kaj ne ĉagreniĝu. Vi komencos denove. Mi al vi bonegajn knabojn trovos! Fizikistojn, kemiistojn, kiun vi deziros... Ne, vere. Estas epoko de kolektivoj, sed vi laboras sola. Kato, kiu promenas sola... Mi pripensos, kiel aranĝi la eksperimenton, kaj vi vespere telefonu. Ĉu konsentite?

Mi akompanis Arsenon ĝis la elirejo kaj revenis al la Ŝranko.

Abstrakta skulptaĵo... Kiel do! Igor laboris serioze, mi neniom dubis pri tio. La Ŝranko devas esti io principe nova, de tio venas la impreso de sensence amasigitaj objektoj. La unua aĵo ĉiam ŝajnas sensenca. Morso faris sian unuan aparaton el pentrostablo, malnova horloĝo kaj gravura plato, kiu anstataŭis por li galvanan elementon. Same eblis diri: sur tia pentrostablo ne eblas pentri, kaj la horloĝo ne montros tempon, kaj entute estas sensence amasigi frakasitan horloĝon sur pentrostablon...

La psikologia bariero. Mi devus antaŭvidi tion pli frue.

6

Verdire mi hodiaŭ intencis viziti kinejon. Mi havas bileton al «Kolizeo» por la sesa kaj kvarono, tie estas demonstrata tria parto de «Fratoj Karamazov». Ĉiam mi ne sukcesas kun tiu filmo. La unuan parton mi spektis antaŭ kvin jaroj, la duan — en la antaŭantaŭa vintro. Jen mankis tempo, jen la filmo ne estis demonstrata.

Necesas kuri por alivestiĝi kaj veturi al la kinejo. Pro la Ŝranko mi hodiaŭ preterlasis naĝadon, min mallaŭdos la trejnisto pro foresto.

La vetero estas bonega. La varmego ĉesis, estos trankvila, karesa vespero, eblos malfermi la fenestrojn.

En la laboratorio estas ideala ordo — Igor diligentis antaŭ la forveturo. Antaŭ du jaroj mi devis firme batali por tiuj du ĉambroj: al ili pretendis la heŭristika laboratorio. Oni intencis iam konstrui ŝikan labirinton por blankaj musoj.

Dum du jaroj Igor laboris en tiuj ĉambroj, rigardis en tiujn fenestrojn. Interese, ĉu povas vidaĵo el la fenestro influi direkton de la serĉado?

Ia influo devas esti — mi scias tion laŭ mi mem. En Taganrogo mi ŝatis sidi sur alta deklivo apud lumturo. De tie bone videblas kaj la bordo, kaj la haveno, kaj la maro — ĝis la horizonto. Aĥ, tiu horizonto — kiom da malagrablaĵoj mi havis pro ĝi! Foje mi diris al la geografiistino, ke sen la horizonto la vivo estus pli bona. Ŝi tuj indignis. «Kiaj stultaĵoj! — ekbolis ŝi. — Nia planedo havas formon de globo, tio estas science pruvita: kiam ŝipo proksimiĝas de la horizonto, komence videblas nur la mastoj...» Kaj tiel plu. Kaj mi respondis, ke mi ne volas komence vidi nur la mastojn. Al mi pli plaĉas plata planedo, ĉar eblos dum bona vetero stari ĉe la lumturo kaj vidi plej forajn landojn. Ni disputis, kaj la geografiistino diris, ke la obstino min pereigos...

Ĝuste dirite. Nu kial mi obstinas?

Se mi scius, ke tiu tasko ne solveblas, mi povus retiriĝi. Sed oni neniam scias antaŭe — ĉu solveblas tasko aŭ ne. Sed retiriĝi simple... Ne, tio ne eblas.

Necesos agi memstare, nenio alia restas. Necesas ŝalti la Ŝrankon, — mi vidis, kiel tion faris Arseno. Apud la pordo estas panelo kun konektiloj, butonoj kaj klavoj. Necesas konekti la kablon, turni dekstran konektilon, poste premu butonon «Starto». Apud ĝi estas butono «Stop» kaj tri klavoj de nekonata difino. Arseno ilin premis, mi vidis. Ili similas al komutiloj de diapazonoj en radiricevilo. Longaj ondoj, mezaj, mallongaj... Ĉi tie, certe, estas io alia. Ikso, ipsilono, zo...

Komence la konektilon. Poste la butonon «Starto».

Nu jen, la Ŝranko ekbruis, kaj nun, kiam mi estas sola en la ĉambro, la bruo ŝajnas pli forta. Malagrabla, sinistra bruo.

Klavo «Ikso». Klako kaj... nenio. Minuto, du... kvin... Almenaŭ io ŝanĝiĝu... Klavo «Ipsilono» — ankaŭ nenio. «Stop» — la bruo rapide ĉesas.

La Ŝranko povas ŝaltiĝi kaj malŝaltiĝi — jen ĉio, kion mi scias.

Ne brile.

7

Mi ne havis eĉ etan deziron iri en la kinejon. Kia nun povis esti kino! Mi malsupreniris al la aŭtobusa haltejo, veturis ĝis Pavelecka stacidomo kaj ekvagis hazarde.

Antaŭ jaro en «Demandoj de psikologio» estis artikolo de Helmer, ĝi nomiĝis «Efektiveco de cerbaj elspezoj» aŭ iel simile. Helmer kalkulis, ke sepdek procentoj da malkovroj kaj inventoj estis faritaj dum moviĝo — sur ŝipoj, en avioj, trajnoj, aŭtoj, omnibusoj, veturiloj, finfine, dum simplaj promenoj. Psikologie tio estas tre probable. Kiam penso puŝiĝas kontraŭ bariero kaj komencas paŝadi surloke, necesas ekstera puŝo, por eliri sur novan linion de pensado. Mi ankaŭ antaŭe ŝatis pensi irante. Vi iras laŭ nekonata strato, turnas vin hazarde, kaj subite malantaŭ la vojturno malkovriĝas io neatendita, kaj tiam eblas halti kaj nehaste rigardadi iun mirindan domon, legadi flaviĝintajn afiŝojn, mirakle konserviĝintaj de pasinta somero, aŭ enrigardi malnovajn, pavimajn kortetojn kun malheliĝintaj lignaj remizoj kaj kolombejoj. Pensoj tranaĝas en profundo de la konscio, kiel respeguloj de nuboj en rivero, — ne haltigeblaj, nekapteblaj, — aperas nesciate de kie kaj malaperas senspure. Sed pasas tempo, kaj iu penso subite revenas — nun jam klara kaj insista.

Tiel okazis ankaŭ ĉi-foje. Post horo, rondvaginte laŭ stratoj, mi eliris al kajo apud Novo-Spaska ponto. Mi jam sciis, en kio estas mia eraro. Elemente: estas donita nekonata maŝino, necesas kompreni ĝin, kaj jen mi, psikologo, ial penas agi kiel fizikisto aŭ kemiisto.

Ni supozu, ke mi estus sur loko de Igor. Mi devas kondiĉe elekti novajn valorojn kaj depende de tiu elekto aranĝi esploradon. Estas demandate: kion elekti?

Tio jam estis psikologia aliro, kaj mi tuj eksentis min pli certe.

Antaŭ tri jaroj, kiam mi estis defendanta en la scienca konsilio mian temon, oni min demandis: «Kion signifas — elekti kondiĉan valoron? Donu almenaŭ unu ekzemplon». La stato tiumomente estis preskaŭ senespera. Al mi ĉiuj rilatis tre bone kaj ĝuste tial estis savantaj de freneza temo. Necesis fari etan ruzaĵon, nenio alia restis. Mi malkuraĝe ĉirkaŭrigardis kaj sinĝene diris, ke kiel kondiĉa valoro eblas preni... nu almenaŭ frakasitan fenestrovitron. «Esplorado de frakasitaj vitroj kaj de la frakasa procezo mem povas venigi al novaj malkovroj...» Miaj oponantoj, certe, gajiĝis kaj komencis interrompante unu la alian diskuti, kiel tio aspektos, kiajn vitrojn necesas oferi al scienco kaj kiel devas nomiĝi disertacio pri tiu temo... Apud mi sidis Paŭlo Nikolajeviĉ, nia dekano, li diris al mi: «Vidu, Kira, kion Vi faris... Ja ne endas tiel neserioze...» Mi modeste aŭskultadis gajajn eldirojn, kaj poste metis sur la tablon la lastan numeron de «Sukcesoj de Fizikaj Sciencoj» kun mesaĝo pri efekto de Plisov. Ĉe Plisov frakasiĝis vitro de termometro en esplora instalaĵo, kaj la vitropecoj evidentiĝis magnetizitaj. Teorie tion ne eblis klarigi. En «SFS» estis mesaĝo de Plisov kaj komentoj de du famaj fizikistoj. Sentiĝis, ke la fizikistoj estas afekciitaj per la malkovro... La rido tuj ĉesis, iu diris: «Ja ĉi tie estas racia kerno», — kaj mian temon oni konfirmis. Eĉ pli, oni donis al mi plenan liberon de agado: ne troviĝis deziranto esti mia ĉefo. «Vi ludis per la scienca konsilio, — diris al mi poste Paŭlo Nikolajeviĉ. — Kiel laŭ muziknotoj ludis. Ĉu eblas vin estri!» Kaj mi iĝis kato, kiu promenas sola. Arseno pravas: nun estas epoko de grandaj sciencaj kolektivoj. Sed en psikologio tiu epoko ankoraŭ ne venis...

Mi volis iom stari ĉe la rivero, sed aperis du junuloj kun radiricevilo kaj komencis intense konatiĝi kun mi. Ilia ricevilo havis mirinde puran kaj sukan sonon, en tiun skatolon iu enmetis amason da inteligento kaj laboro, kaj jen nun ĝi tiris iun grizan ŝlagron. Eĉ mia humoro malboniĝis. Pasos iom da jaroj, kaj iu stultulo promenados laŭ stratoj, neglekte svingante per portebla Ŝranko, adaptita al liaj gustoj... Estas domaĝe, kiam aĵoj pli saĝas, ol homoj. Mi transiris laŭ la ponto sur alian bordon, tie ĉe kajo staris rivera trameto. Pasaĝeroj malmultis, mi oportune aranĝis min sur la poŭpo kaj ekpensis plu.

Ni supozu, mi renkontus sorĉiston. «Saluton, Kira, — dirus la sorĉisto, — mi, sciu, povas konstrui ajnan maŝinon. Se, certe, Vi klarigos, kion tiu maŝino devas fari. Kaj memoru: alian tian okazon Vi ne havos. Do, bonvole ne ĉagrenu la progreseman homaron, petu la plej necesan, la plej gravan maŝinon...»

La sorĉiston mi imagis tre vive: li similis al Avo-Frosto, sed lia voĉo suspektinde rememorigis la voĉon de Paŭlo Nikolajeviĉ. Kaj la okulvitrojn li havis samajn. Se mi diros ion nekonvenan, la sorĉisto ĉagrenigite suspiros: «Vidu, Kira, kion Vi faris... Ja ne endas tiel neserioze».

Sed se serioze — kian maŝinon bezonas la progresema homaro? Kion eblas opinii la plej grava kaj la plej necesa?

Sur najbara benko aranĝis sin du maljunaj riveristoj. Unu el ili menciis pri la AS-efekto. Mi fiksaŭskultis, sed la konversacio jam temis pri dizeloj, pri iu Stepanov de Kljazjma akvokonservejo kaj pri Barbanjo, kiu, kvankam friponas kun biero, sed tolereble. Mi ne atendis, ke la AS-efekto estas tiom konata, — tio estis agrabla, kaj dum kelka tempo mi ankoraŭ fiksaŭskultadis, sed la riveristoj ja ne plu parolis pri la AS-efekto, ili unuanime mallaŭdis Paŭlon Paŭloviĉ-on, laborintan en la kiosko antaŭ Barbanjo kaj tute ne havinta konsciencon.

Jen kiaj aferoj! La mondo disduiĝis: jen la trameto, la rivero, homoj sur la kajo, la riveristoj mallaŭdas Paŭlon Paŭloviĉ-on, ĉio estas tiel reala, sed en la nova laboratoria konstruaĵo de MŜU, en unu el ĉambroj sur la dekkvina etaĝo staras fantastika maŝino, kaj mi nepre devas kompreni, kio ĝi estas.

La trameto, anhelante, deiris de la kajo. En Moskvo al mi mankas maro, en nia Taganrogo eĉ en la centro de la urbo aero odoras je maro. Mi povis dum du minutoj kuri de nia domo ĝis la bordo de la maro, de la vera maro, sed ne iu akvokonservejo. Absurda vorto estas «akvokonservejo», sed mi tamen ŝatas kaj akvokonservejojn, kaj lagojn, kaj lagetojn, kaj riverojn.

Mi ofte sonĝas maran surfon: el mallumo aperas elastaj buloj de ondoj, leviĝas alte-alte kaj sensone frakasiĝas kontraŭ flavaj rokoj. La pintoj de la rokoj estas ie supre en la ĉielo, tien ne eblas atingi per la mano, kaj la frakasiĝintaj ondoj defluas per grizaj pro ŝaŭmo torentoj, forrampas en malhelbluan mallumon kaj denove revenas. Mi penas vidi, de kie venas la ondoj, vekiĝas, kaj scias, ke sekvan fojon la obstinaj ondoj denove atakos la rokojn...

En la unua haltejo la trameton plenigis turistoj. Ilia gvidantino laŭte komandis: «Rigardu maldekstren... rigardu dekstren...» — kaj ili rigardis maldekstren kaj dekstren, bruis, al ili ĉio plaĉis, sed la riveron ili, ŝajne, simple ne rimarkis. Nur unufoje iu diris: «La akvo estas multekolora... pro nafto...»

Kaj entute la turistoj neniom malhelpis min. Mi jam alkutimiĝis al la disduiĝinta mondo: aŭskultis, pri kio parolas la turistoj kaj kion rakontas ilia gvidantino, sed la pensoj pri la maŝino iris sendepende.

Foje mi vidis disduiĝintan mondon. Mi aĝis tiam dek du jarojn, mi venis al onklino en Gelenĝikon. En nia Taganrogo la maro estas malklara: kiam oni plonĝas en masko, nenio videblas pli malproksime ol etendita mano. En Gelenĝiko mi unuafoje renkontis diafanan maron. Mi denaĝis de ŝtonlango, surmetis la maskon, plonĝis — kaj trafis en fabelon. Mi ektimis — tiel ĝi estis neatendita — kaj ĵetis min supren. Brilis suno, antaŭ miaj okuloj estis verdeta akvo, densa, nediafana, kutima. De la bordo aŭdiĝis voĉoj de infanoj kaj frapado de pilko. La hundo de la onklino, Lanugo, jelpetante, saltis sur la ŝtonoj, penante kapti propran voston. Kaj malsupre estis nekutima mondo. Viviĝinta fabelo. Mi svingis per la naĝiloj, mallevis la kapon — kaj la fabela mondo reaperis.

En blua nebulo mi flugis super fora-fora fundo. Sur la fundo kuŝis ŝtonoj, kovritaj per mozaiko de flavaj kaj brunaj algoj. Inter la ŝtonoj laŭ sablo kuradis kraboj. Mi povis distingi ĉiun sableron, ĉiun elstaraĵon sur la ŝtonoj. La akvo estis diafana kaj malpeza, ŝajnis, ĝi ne devas, ne povas teni min, kaj mi tuj falos sur la fundon. Sed mi flugis ne falante — tio similis sonĝon... Kaj poste mi ekvidis du nigrajn gobiusojn: ili kuŝis sur plata ŝtono kaj atente rigardis min per grandaj konveksaj okuloj. Supre, en la kutima mondo, trakuris venteto, sunaj radioj refraktiĝis en maraj ondetoj, kaj sur la fundo aperis sennombraj sunrebriloj, ekkuris laŭ la ŝtonoj, laŭ la algoj. Mi eknaĝis tien, kie blua duonmallumo densiĝis, iĝis malhelviola kaj nigra. Tie komenciĝis abismo. Mi vidis, kiel de tie, el malvarma profundo, balanciĝante, elnaĝis grandega meduzo...

Dum la tuta somero mi plonĝadis kun la masko. La maro ŝanĝiĝas, ĝi neniam restas sama, sed mi enmemorigis la maron tia, kia mi vidis ĝin en tiu tago.

La scienco similas maron: mi pleje ŝatas en ĝi eblon vidi aliajn mondojn. Mi elpensas riskajn eksperimentojn kaj ne rezignas, ĉar finfine venas minuto, kiam la mondo disduiĝas, tuŝante fabelon. Morgaŭ tiu fabelo malaperos, estos kreitaj precizaj formuloj kaj trovitaj plenaj klarigoj. Sed hodiaŭ mi vidas la fabelon, kaj la koro svenas pro emocio.

Ĉe la Granda Ŝtona ponto la turistoj eliris. Ĝis tiu tempo mi traserĉis dekojn da variantoj, sed neniom moviĝis al la celo. Ekzistas amasego da ĉiaj maŝinoj — provu elpensi ankoraŭ unu, la plej necesan!.. Ĉu stelŝipo? Ĉu maŝino, kapabla kuraci kanceron? Ĉu sintezilo de albumeno?..

Venis krepusko, lumoj ankoraŭ ne ekflamiĝis, kaj en la akvo respeguliĝis arĝente-griza ĉielo. La trameto glitis laŭ la hela rivero preter malhela kajo kaj malhelaj domoj. La krepusko dampis urban bruon, poiomete forviŝis liniojn kaj kolorojn, lasante la ĉefan — ĉielon, teron, akvon. Mi rigardadis ĉirkaŭe, pri nenio pensante, ĝis venis plena mallumo. Aperis steloj, kaj mi rememoris Witman-on:

Hodiaŭ antaŭ mateniĝo mi leviĝis sur pinton de monteto
      kaj ekvidis ĉielon superŝutitan per steloj
Kaj diris al mia animo: kiam ni ekposedos ĉiujn ĉi
      globojn de la Universo, kaj ĉiujn iliajn ĝuojn,
      kaj ĉiujn iliajn sciojn, ĉu estos al ni sufiĉe?

Ĉu estos al ni sufiĉe...

8

La fina haltejo de la trameto estis apud Kieva stacidomo. Mi rigardis la horloĝon kaj teruriĝis: jam estas la oka kaj kvarono, sed mi ankoraŭ nenion elpensis, malbonas miaj aferoj!

La Ŝranko vere povas evidentiĝi sensenca amasigo de partoj. Nu kial mi elpensis tiun stultan eksperimenton? Ĉio estas sentaŭga: la ideo de la eksperimento, kaj tio, ke mi elektis Ĉuvajev-on, kaj tio, ke mi nun penas diveni destinon de tiu idiota Ŝranko. Kaj la vespero estas sentaŭga: nek malvarma, nek varma... Ne, vere estas ĉarma bildo: iras laŭ la placo knabino kaj tre simple pripensas, per kio feliĉigi la homaron...

Ribelo sur la ŝipo, pensis mi, elementa ribelo — tio okazas ne unuan fojon. Ĉu Maria Curie estis multe pli aĝa ol mi, kiam ŝi malkovris radiumon? Entute la malkovro de radiumo bonege konformas al mia teorio: uranion oni opiniis valoro, restaĵoj de urania erco neniun interesis, kaj jen Maria kaj Piérre Curie ekokupiĝis pri esplorado de tiuj restaĵoj, tio estas — elektis ilin kiel kondiĉan valoron.

La ĉefa estas — ne retiriĝi. Mi simple ne havas lokon por retiriĝo. Jen mi, jen super mi la nokta ĉielo kun nekalkuleblaj steloj — la mondo, tiom grandega en spaco kaj tempo, ke en ĝia skalo mia vivo estas iu infinitezimo, sed se mi ne retiriĝis, se mi ne rezignaciis, mankas por mi io neebla en tiu ĉi mondo.

Mi ne imagas, kiel eblas vive alie.

Ne retiriĝi... Mi kutimis al ĉiutagaj konceptoj pri valoroj, al mi malhelpas inercio de pensado. Bone, mi scipovas dampi la inercion — en la teorio de direktebla pensado ekzistas specialaj artifikoj. Ekzemple tiel: necesas imagi, ke mi venis el fremda planedo, kaj rigardi ĉion de ekstere.

Iam mi revis ludi Aelitan /*marsanino el samnoma fantastika romano de A. Tolstoj*/, ĉirkaŭ dek fojojn spektis la filmon, min kolerigis, ke Solnceva ludas «fatalan virinon», — ĉu tio estas Aelita?..

Do, mi ĵetu ĉirkaŭen freŝan marsan rigardon.

Mi haltas kaj rigardas apudstacidoman placon. Mi rigardas tiel, kvazaŭ ĵus venis el Marso. Tio estas tute ne malfacile — iĝi marsanino. Tio estas trejnita artifiko — mi trejnis min ekde la lernejaj tempoj.

Poiomete aperas sento de foreco: ĉio bonege videblas kaj aŭdeblas, sed io — eble, vitro de skafandro aŭ fortokampo — apartigas min de la ĉirkaŭanta mondo. Kun kreskanta emocio mi rigardas strangajn domojn, strangajn maŝinojn kaj homojn en strangaj vestoj. Antaŭ mi estas grandega lumanta surskribo, dekstre ankaŭ estas surskribo, ĝi ekflamas kaj estingiĝas. Mi unuafoje rimarkas, kiel multas lumoj sur la placo. La aero estas sorbigita per lumo, ondoj de lumo ŝirmas la ĉielon. Ne kompreneble: ĉu lumantaj globetoj kaj tubetoj estas pli belaj, ol senfina stela ĉielo?..

— Kien vi deziras veturi, juna sinjorino?

Tio estas taksiisto. Kial mi haltis ĉi tie!

— Malproksimen.

Ien tre malproksimen, for de la ŝtonaj domoj kaj molestaj lumoj.

— Kien do?

— Al oceano.

Certe, al oceano. Al malprobabla por marsa fiziko, fabela, potenca kaj belega oceano.

— Tio eblas, mi veturigos vin al la Kazanja stacidomo, de tie — per trajno. Kaj se vi deziras per avio, tiam — al la avihaveno.

Kiel proksimas oceano! Kial mi ne pensis pri tio antaŭe? Mi povas jam morgaŭ preni bileton. Mono por la bileto sufiĉos, kaj poste ni vidos. Tagnokto — kaj mi troviĝos sur bordo de oceano, ververa oceano...

— Nu, ĉu ni veturos?

— Ne. Mi havas propran maŝinon.

Se li scius, kian maŝinon mi havas. La sensencan amasigon de partoj. Nu mi, ŝajne, divenas, kia senco estas en tiu amasigo.

— Do, ni estas kolegoj. Tiuokaze — feliĉan vojaĝon. Al la oceano.

— Dankon.

Estas nekredeble, kiel mi fuŝis ekde la komenco mem! Serĉi necesis ne kondiĉajn, sed male, senkondiĉajn valorojn. Principe, mankas diferenco inter valoro de oro kaj frakasita vitro: simple ni konvenciis opinii oron valora. Sed la oceano, donanta vivon al la tuta planedo, estas valoro senkondiĉa. La oceano, transformigita en rubejon, venenata per defluaĵoj kaj nafto. La oceano, en kiu oni eksplodigas bombojn, dronigas kontenerojn kun radioaktivaj restaĵoj kaj nerva gaso.

Tiam mi ekvidis Taganrogan golfon, bordon apud nia domo kaj malklaran akvon, ĉiujare pli malklariĝantan. Mi ekvidis nian havenan moleon, ĝiajn asprajn betonajn laterojn, en kiuj mi ekde la infaneco konis ĉiun kuspon, ĉiun krevon, kaj malpezan verdetan akvon kun rustaj strioj de oleeca koto... Mi rememoris legitan antaŭ nelonge libron de Wolfers «Nigra ĉielo», rememoris fotojn en «Literatura gazeto»: giganta, je dekoj da mejloj, rubejo apud Nov-Jorko, birdoj, pereintaj en maro, superverŝita per nafto, homamaso en gasmaskoj sur centra strato de Londono...

Kaj mi ankoraŭ rememoris unu strangulon en pasintjara simpozio. Li venis el iu malgranda norda urbeto, alta, maldika, simila al Paganelo. Elpaŝi tiu Paganelo tute ne scipovis. Komence li longe kaj tede rerakontis antaŭcentjaran eksperimenton de Luizo Pasteŭro. Pasteŭro metis birdon en malfermitan keston, post kelkaj horoj ĝia vivagado rimarkeble malpliiĝis, sed la birdo restis viva — la organismo poiomete adaptiĝis al la malpura aero de la kaĝo. Tiam Pasteŭro alsidigis en la keston alian birdon, kaj tiu tuj pereis. La strangulon oni aŭskultis malbone, ĉar la eksperimenton de Pasteŭro ĉiuj konis. «Jen kio estas adaptivo de organismo, — edife diris la strangulo. — Nia kaĝo, — li faris vastan geston per la mano, — ankaŭ infektiĝas, kaj malfeliĉo estas en tio, ke ni kutimiĝas vivi en malpuro. La homo elvivos en la infektita kaĝo de la teknika civilizo, sed perdos homecan vivmanieron. La aero odoras benzinon, — malgaje prononcis la strangulo, — la aero odoras benzinon...»

Neniu prenis tion serioze. Al la strangulo oni klarigis: la malpurigo de la atmosfero estas, certe, malagrabla afero, sed baldaŭ aperos elektromobiloj, la urba aero iĝos pli pura...

Mi iras laŭ la apudstacidoma placo. La aero odoras benzinon. Elektromobiloj... Nenion ili ŝanĝos. Necesos konstrui amason da gigantaj elektrostacioj, la brulaĵo forbrulados ne en aŭtaj motoroj, sed en la stacioj, nenio pli.

Nia civilizo neimageblas sen restaĵoj. Ĉio, kion ĝi akiras kaj produktas, iĝas restaĵoj — forbruliĝas, paneas, eluziĝas... Iam estis eblo ekiri laŭ vojo de kreo de senrestaĵa tekniko, la homaro rifuzis tiun vojon, ĉar la tekniko, donanta restaĵojn, evoluiĝas multe pli rapide kaj kostas multe malpli. Do, dum miloj da jaroj la naturo senrifuze forigis la restaĵojn de la civilizo. Sed nun la naturo ne sukcesas: ĝi simple pereas en kreskanta lavango de restaĵoj. Venis tempo pagi por la rapido...

Mi ekpensis, ke mi povos, eble, indukti formulon de ekzistado de ajna teknika civilizo. Tio estas, certe, granda arogo, sed mi ne detenis min de la logaĵo. Al psikologo ne ofte aperas ebleco eksponi ion en matematika lingvo. La senco de la formulo estas tia: suma potenco de la produktanta tekniko ne devas superi suman potencon de la tekniko restaĵneniiga.

La formulo rezultis bela, kun sigmoj, sed la konsekvencoj el tiu ĉi formulo al mi ne tre plaĉis. Ie profunde en la animo mi ekde la komenco esperis, ke la Ŝranko estos io fantastika. Nu, ekzemple, tempomaŝino. Ja kiel bone sonas: tempomaŝino, generatoro de temporala kampo, kronovariilo... Aŭ maŝino por nul-transportado, subspaca transfuziilo, telekinezilo...

La bela formulo kun sigmoj kondukis en tute alia direkto. La homaro bezonas la Grandan Rubujon — jen kio sekvis el ĝi.

Mi penis disputi kun la formulo, serĉis iajn kontraŭargumentojn — kaj ne povis trovi. Mi rememoris fantastikan romanon de fratoj Strugackij: la dudek dua jarcento, laŭ stratoj iradas simpatiaj kaj nemolestaj robotoj, forprenas folietojn, paperŝiraĵojn, ĉian rubon. Ciberstratpurigistoj anstataŭ vivaj stratpurigistoj. Tre ĉarme. Gazetaro skribis, ke japanoj faras el rubo konstruajn blokojn. Tio ankaŭ ne tre bonas — por refabrikado de restaĵoj necesas energio, sed produktado de la energio donas novajn restaĵojn.

Eblas malpliigi kvanton da restaĵoj: iun ĝian parton kaŭzis stulteco, fuŝmastrumado, strebo akiri superprofiton. Bone, tio prokrastos, sed ne preventos la malpuran eksplodon. Ne eblas haltigi produktadon, ne eblas revenigi ĝin malantaŭen, ne eblas rekonstrui dum funkciado. Ekzistas nur unu ebleco — krei la Grandan Rubujon...

Nu jen, mi ĉirkaŭrigardis la mondon per freŝa marsa rigardo... Forta artifiko, sen refutoj.

Bone, adiaŭ, tempomaŝinoj kaj subspacaj transfuziiloj. La homaro antaŭ ĉio bezonas la Grandan Rubujon. Maŝinon, kapablan sorbi substancon. Ajnan substancon kaj en ajna kvanto. Eĉ ne sorbi, sed neniigi, transformi en nenion.

Ĝuste en tio estas la tuta afero. Nenia refabrikado de restaĵoj solvos la problemon. Necesas, ke la restaĵoj malaperu.

Tio estis neatendita turno, ĉi tie odoris je rompo de la leĝo de konservo de materio, kaj mia humoro tuj pliboniĝis, frenezaj ideoj estas mia fako.

Do, mi prenas la Substancon, kaj la Ŝranko trankvile transformas ĝin en nenion. Ŝajne, tio neniom malpli bonas, ol la subspaca transfuziilo.

Mi imagis la Substancon — nu, ion similan al bildo de kristala krado en la lernolibro de kemio — kaj komencis kunpremi tiun kradon. Mi strebis nuligi amplekson de la Substanco — ĝuste tio estus plena neniigo. Sed mi nenion sukcesis, ĉar la Substanco estimis la leĝon de konservo de materio kaj ne deziris malaperi. Sed transformo en energion al mi neniel konvenis: estus varmege sur la Tero pro tiu transformiĝo.

Ĉi tie denove sentiĝis iu psikologia bariero. Sed nun la inercio de pensado laboris por mi: se kunpremi, do kunpremi, mi ne retiriĝos, ĝis ne finpremos la Substancon.

Mi eniris en gastronomian vendejon: mi ne deziris vespermanĝi en kafejo, kaj estis malfrue. En apudstaciaj magazenoj ĉiam estas homamaso, mi prenis kefiron kaj kukojn, tio okupis ĉirkaŭ dek minutojn. En la metroo same estis multaj homoj, apud la eskalatoroj amasiĝis alveturintoj. Ies valizo dolore batis min kontraŭ genuo, iu moleste demandadis, kiel veturi al Kuzminki, kaj poste mi helpis al konfuziĝinta maljunulino porti laŭ la transirejo sakon kun io superpeza kaj dorna. Kaj mi ĉiam kunpremadis la Substancon, sed ĝi risortis kaj obstine rezistis. Sed mi ne malgajis, mi havis bonegan humoron, kaj pensoj aperadis facile kaj libere, kiel movoj en rapida danco.

Mi staris apud pordo kun saĝa surskribo «Ne apogiĝu!» kaj pensis, ke la Substanco estas plenplena je vakuo, sed la elektronoj ne deziras apogiĝi al la nukleoj, en tio estas la tuta obstaklo. Se eblus forĵeti tiujn elektronojn. Aŭ anstataŭigi per io. Almenaŭ per negativaj mu-mezonoj. La peza mezono mem alproksimiĝos al la nukleo. Diametro de mezona ŝelo estos centoble malplia: tio jam similas malaperon...

Pri mezonatomoj mi ion aŭdis. Ili aperadis ĉe normala temperaturo, tio treege gravis por mi, ĉar la Ŝranko evidente ne estas destinita por termonukleaj reakcioj. Mireginda logiko, pensis mi, ankaŭ vagono ne estas destinita por tiaj reakcioj, sed el tio tute ne sekvas, ke ĝi estas destinita por ricevado de mezonatomoj.

Tamen mi kroĉiĝis al la ideo.

La mezonatomoj... Ili aperas ĉe normala temperaturo, sed disfalas post ono de sekundo. Eble, ili estos pli stabilaj, se ili estos multaj? Ne apartaj mezonatomoj, sed mezonsubstanco.

Stabila mezonsubstanco.

Morgaŭ mi portos al la librotenisto antaŭkalkulon por la dua eksperimenta specimeno de la Granda Rubujo. «Kion Vi ankoraŭ elpensis, — indignos la librotenisto, — kia rubujo?» Kaj mi respondos: «Tre simple. Prenu, ekzemple, vian ŝikan komputilon, metu ĝin sur la vitran platon de la Ŝranko — kaj substanco iĝos mezonsubstanco, la komputilo praktike malaperos, ĝia amplekso malpliiĝos milionoble». «Vin malbonigis la famo, — diros la librotenisto, — ĉiuj decaj psikologoj trankvile laboras en siaj kabinetoj, sed Vi aranĝas eksperimentojn, rezulte de kiuj estas kreataj maŝinoj por malaperigo de materiaj valoroj...»

Ja vere! La blokoj de EDM estas fiksitaj tro alte, la ŝildetoj sur la metala ĉerkujo troviĝas tro malalte. Restas la vitra plato. Ĝi estas kiel pleto. Ni nenion metis sur ĝin, tial la Ŝranko ne funkciis...

9

Mi ektimis.

Tuj mi revenos al la laboratorio, ŝaltos la Ŝrankon — kaj nenio rezultos. Ĉar la ideo pri mezonsubstanco estas nur ĉeno de arbitraj supozoj, ne pli. Neĝa ponto super abismo.

Kaj tiel estos ĉiam. Tiel estos hodiaŭ, morgaŭ kaj dum la tuta vivo. Frenezaj ideoj estas mia fako...

10

Mi prudente rezonis, ke komence necesas vespermanĝi. Mi trinkis la kefiron, ronĝis la kukojn kaj sen ajna entuziasmo rigardis la metalan ĉerkujon. Se eĉ min logis ĉiaj kronovariiloj kaj subspacaj transfuziiloj, kion do diri pri Igor... Li sendube elektis ion pli romantikan ol la Granda Rubujo.

Esence, ĉiuj miaj rezonoj valoris nenion. Nur la vitra plato... Ĝi vere similis pleton. Tio estis la sola ŝanco.

Fintrinkinte la kefiron, mi lavis la botelon kaj metis ĝin sur la vitran platon.

La konektilon, poste la butonon «Starto». La Ŝranko frapas, zumas, fajfetas... Kia malagrabla koncerto!

Mi premis butonon «Ikso». Mia koro svenis, ĉar mi tamen dezirus, ke la botelo malaperu. Malgraŭ logiko estis ia guteto da espero...

La botelo malrapide ŝanceliĝis. Mi pensis, ke ĝi falos, kaj tiam okazis io tute neatendita. La botelo leviĝis super la plato, haltis por momento... kaj impetis supren. Ĝi batiĝis kontraŭ la plafono je kelkaj centimetroj de lustro. Mi aŭdis sonon de frakasata vitro kaj instinkte fermis la okulojn, atendante, ke tuj ŝutiĝos vitropecoj. Sed la pecoj ne estis ŝutiĝantaj. Ili teniĝis sur la plafono kaj ne falis eĉ post kiam mi malŝaltis la Ŝrankon.

— Hej, vi! — laŭte diris mi, kaj la voĉo sonis kvazaŭ deekstere.

Mi kalkulis dek unu grandajn vitropecojn, ili, ŝanceliĝante, naĝis ĉe la plafono. La vidaĵo estis afekcia! Mi longe rigardis al tiuj vitropecoj, perpleksigita de la okazintaĵo. Sidis sur la fenestrobreto, rigardis, kaj terure timis, ke la vitropecoj ne malaperu...

Pensi mi komencis poste. Kial Igor ne diris al mi, ke la Ŝranko funkcias? Ne povis li min trompi — tio estis ekskludenda.

Penante ne preteratenti la vitropecojn (mi timis, ke ili malaperos), mi eliris en la alian ĉambron, al la telefono, kaj vokis Arsenon.

— Vi freneziĝis! — diris li kolere. — Jam estas la dua horo de nokto, ĉu vi tion komprenas?

— Arseno, ĉu vi nenion ŝanĝis en la maŝino?

Li ekkoleris pli:

— Kia maŝino? Sensenca amasigo de partoj, sed ne maŝino!

— Bone. Estu la amasigo. Ĉu vi ion ŝanĝis en tiu amasigo?

— Ŝanĝis. Mi korektis la ondokondukilon en la superaltfrekvenca generatoro. Mi ja diris al vi, ke ĝi estas farita malalfabete.

— A ha. Nu, dankon. Tio estas ĉio, ĉio. Dormu.

— Atendu! Kio okazis? Ĉu vi povas klare diri?

— Ne, Arseno, mi ne povas. Jam estas la dua horo de nokto...

Malalfabete estas farita la ondokondukilo. Igor enkaptiĝis sur pura tekniko. Ne sufiĉis scioj, sperto. Tio estas mia kulpo: ekde iu momento necesis aligi al la laboro spertan fizikiston.

...Kaj la vitropecoj naĝis ĉe la plafono, kaj mia kapo turniĝis pro ekstaza arogo. Entute, mi faris bonan laboron, mi estis je unu paŝo de diveno. Ŝanĝi necesas ne elektronojn, sed nukleojn. Se en atomo de hidrogeno anstataŭigi protonon per pozitrono, la pezo malpliiĝos kelkmiloble, sed aliaj ecoj restos samaj, ili dependas de la elekrona ŝelo. Stabilan pozitronan substancon — jen kion povas fari la Ŝranko. Igor, certe, ne pensis pri la Granda Rubujo. Li iris laŭ iu alia vojo, kaj tiu vojo venigis lin al kreo de pozitrona substanco. Morgaŭ mi alportos musojn kaj rigardos, kiel tio aspektas kun vivaj organismoj. La plej grava estas — lerni restarigi la pezon. Du butonojn mi havas en rezervo. Kiu scias, eble mi sukcesos ricevi ankaŭ mezonan substancon, ja ne hazarde tiuj ideoj interkruciĝis.

Pozitrona substanco, mezona substanco... Supozoj, ne pli. Eble, ĉi tie efikas alia mekanismo. La pecoj de la botelo sur la plafono — tio estas fakto, kaj cetero estas sur nivelo de konjektoj. Simple min hipnotas la ideo pri regado super substanco.

Ne, morgaŭ mi ne iros al la librotenisto. Iri necesas kun Igor.

Nun mi kompilos antaŭkalkulon por ĉirkaŭ du milionoj. Kaj kiam la librotenisto demandos: «Kio estas tio?» — mi iomete flugos laŭ la ĉambro. Mi surmetu pantalonojn kaj jaketon...

Mi estingis lumon kaj kuŝiĝis sur la librobreto. Mi subite treege ekdeziris dormi. Mi rigardis stelojn — ili abundis ĉi-nokte — kaj pensis: morgaŭ mi flugos super domoj kaj stratoj. Matene necesos okupiĝi pri la musoj, kaj vespere, kiam venos krepusko, eblos iomete flugi. Neniu rimarkos.

Kaj denove, jam en duondormo, mi rememoris Witman-on:

Hodiaŭ antaŭ mateniĝo mi leviĝis sur pinton de monteto
      kaj ekvidis ĉielon superŝutitan per steloj
Kaj diris al mia animo: kiam ni ekposedos ĉiujn ĉi
      globojn de la Universo, kaj ĉiujn iliajn ĝuojn,
      kaj ĉiujn iliajn sciojn, ĉu estos al ni sufiĉe?

Ja tio estas vojo al steloj! Ŝipo kaj ŝipanaro el preskaŭ senpeza pozitrona substanco. Tie, sur alia planedo, okazos mala transformiĝo, protonoj estas ĉie, ne necesas porti protonan balaston. Ni flugos al steloj... ĉu estos al ni sufiĉe?

Kaj mia animo diris: ne, tio ne sufiĉas por ni,
      ni iros pretere — kaj plu.

Tradukis el la rusa Jurij Finkel