La guarbo

Jaguarpiedul, indiano, sidadis antaŭ sia vigvamo kaj observante siajn piedfingrojn pensadis pri tio: kial li ne povas movi la etfingron tiel, kiel la ceterajn fingrojn? Per la dikfingro li ankoraŭ povis fari iome, sed eĉ tion nur malperfekte, ĉar, se li ĝin movis, ankaŭ la ceteraj moviĝis iome.

Jaguarpiedul, la indiano, estis saĝa homo kaj baldaŭ li eltrovis la profundan signifon de la fenomeno: Ĝi nepre signifas la admonon de la Granda Serpentdio, nome, ke la korvotribanoj devas obei al la ordonoj de la grandĉefulo.

Li, Jaguarpiedul, povas nenion fari el propra volo. Respektive, li povas batadi sian edzinon kaj infanojn, ĉar en la familio li estas la dikfingro, sed en la korvo-tribo li jam estas nur etfingro, kaj kiel etfingro li povas moviĝi nur laŭ la dikfingro.

Do, li trankviliĝis. Antaŭtagmeze li estis ankoraŭ maltrankvila, ĉar la ĉefulo malpermesis al li iri al cervin-ĉasado. La cervin-viando estas delikata, kaj Jaguarpiedul havas grandan familion. Sed cervinoj estas malpli multaj ol indianoj en la korvotribo kaj ĉasi al cervinoj rajtas nur kelkuloj, al kiuj la ĉefulo permesas. Eĉ al tiuj nur kontraŭ la kondiĉo, ke ili el la ĉaspredo donas la kontribuan parton al la ŝamano Strigokorul.

Nu jes, Strigokorul meritas ĝin, ĉar li prezentas la oferojn al Serpentdio, por ke la dio pelu pli multajn cervinojn kaj pli multajn vulturtribanajn indianojn al la sagoj de la cervotribanoj.

Dum li tiel cerbumadis, eksusuris la proksimaj arbustoj. Li jam pensis, ke Serpentdio kompatis lin kaj sendis donace al Jaguarpiedul iun cervinon. Aŭ minimume kapreolon. Jes, eĉ la kapreolo estus feliĉo. Eĉ pli bone estus, se Serpentdio kondukus ĝin en la vigvamon de Jaguarpiedul. Tie li mortbatus ĝin kaj la familio manĝus sekrete, kaj ili ne donus la kontribuan parton al Strigokorul. Ne, li ne donus!

Li ĉirkaŭrigardis, kaj jen el la arbustaro ĝuste tiam elpaŝis Strigokorul mem!

Jaguarpiedul ege ekhontis. Ne, tio ne povas esti hazardo! Strigokorul estas en intima rilato kun la dioj. Li nepre eksciis la malbonintencajn pensojn de Jaguarpiedul, kaj tial li aperis persone anstataŭ la kapreolo. Profunda konsciencriproĉo atakis lin.

Li saltleviĝis, la polmon li metis sur la nazon de Strigokorul, poste sur sian nazon, kio estas la signo de la plej alta estimo inter la korvotribanoj.

— Ho, vi altsorĉula moŝto, — li balbutis. — Tute ne kredu ke mi nun pensadis pri tio, ke se iu kapreolo estus veninta anstataŭ vi, tiam mi sekrete formanĝus ĝin, kaj mi ne donus al vi kontribuan parton!

Strigokorul aŭskultis lin kun videbla konsterniĝo, kaj Jaguarpiedul eĉ pli verve akcentis, ke en sia koro tiaspeca aĉa penso neniam naskiĝus.

— Do, vi tamen pensis tion! — ekparolis Strigokorul per riproĉa tono, pro kio Jaguarpiedul senesperiĝe eltiris unu plumon el sia kapornamaĵo kaj ĵetis ĝin antaŭ la piedojn de Strigokorul, kio estis ĉe la korvotribanoj la signo de la humiliĝo kaj pardonpeto. Li eĉ alblovetis ĝin, sed nur sekrete, por ke Strigokorul ne povu lin envulti per sia dipotenca manao.

— Ho, mi malfeliĉulo! — li veadis. — Mi ja povus scii, ke por vi nenio estas sekreto, ĉar vi estas la posedanto de la mirindaj manaoj, kaj ke vi travidas la koron de la kompatinda mizera indiano. Sed sciu, ke mi neniam farus tiaspecan aĉaĵon, eĉ se mi pensus tion. Sed mi jam nenion povis doni al mia kompatinda familio. Al mia plej bela edzino, Vesperthepatul, jam elĉerpiĝis la lakto por la malsato, kaj ŝi ne povas nutri sian infanon. Kaj vi bone scias, ke mi ne rajtis iri por ĉasi cervinojn.

— Ĉio ĉi ne estas alia ol la venĝo de Serpentdio, — respondis Strigokorul. — Ĉar vi pensis pri tiaspecaj aĉaĵoj. Vi devas repacigi Serpentdion, kaj li deprenos la malbenon de sur vi.

Jaguarpiedul malpeziĝis.

— Kaj kiel tio ebliĝos, sciencula Strigokorul?

— Vi devas oferdoni. Kion vi havas ankoraŭ?

— Mi havas ankoraŭ iom da sekigita bizonviando.

Strigokorul eĉ freŝe ne ŝatis la bizonviandon, sed tamen li demandis:

— Kia parto?

— El la dorsa parto de la bizono.

— Des pli ne! Serpentdio eĉ ĝian femuron ne ŝatas. Kaj des pli ne la dorson! Sed vi havas filinon, kiu nomiĝas Lunokulin.

— Ĉu mi eltranĉu ŝian koron kaj portu al vi? — demandis ektime Jaguarpiedul, ĉar ŝi estis lia plej bela filino, por kiu li esperis bonan prezon, kaj nun li pensis, ke li eĉ kontraŭ tuta cervo ne donus al Serpentdio, sed tuj li pentis la penson, ĉar eble Strigokorul eĉ tiun ĉi lian penson eltrovos, do, li tuj kraĉis por defendi sin kontraŭ malic-sorĉaj potencoj.

— Nu, ne! — respondis Strigokorul. — Vi ne devas tiaspecan oferon doni. Sed sendu vi ŝin hodiaŭ vespere en mian vigvamon; se nia ofero plaĉos al la Serpentdio, tiam morgaŭ vi rericevos ne nur vian filinon, sed mi faros vin posedanto de la guarbo, kiu sola entenas ĉiaspecajn manaojn. Ĉar eksciu vi, Jaguarpiedul, ke eĉ mi povas danki mian potencon nur al tiu ĉi arbo!

— Ĉu al la guarbo? Kiaspeca sorĉaĵo estas tiu arbo, ho Strigokorul?

— Tiu estas la arbo de ĉiuj dioj. Ĝi floras nur unufoje dum la vivo. Kaj vi devas nur atendi la floradon. Plantu ĝin en la teron, ĝi elkreskos, kaj vi atendos la floradon.

— Kaj kio okazos, se ĝi florados?

— Tion scias neniu. Ĝuste tial vi devas ĝin atendi, ĉar per la florado la dioj sciigas la posedanton, ke ili turnis siajn favorojn al li. Al mi jam floradis foje mia guarbo. Se tio sama okazos al via guarbo, tiam vi fariĝos same feliĉa kaj potenca kiel mi.

*

Sekvonttage Lunokulin revenis el la vigvamo de Strigokorul kun peco de radiko. Jaguarpiedul enfosis ĝin en la teron. Strigokorul sendis ankaŭ iun plumon, per kio li — laŭ la instruo de Strigokorul — tiris sur la teron tri striojn, kaj trifoje li diris la sorĉvortojn:

«Huepataketl kalkon guamletepl».

Krome li ĉiutage aspergis ĝin per akvo kaj super la akvo antaŭe diris la samajn sorĉvortojn.

Memkompreneble Strigokorul devis ankoraŭ kelkfoje ripeti la oferojn kun Lunokulin, por ke ia gu-radiko elkresku en la tero. La oferoj estis sukcesplenaj, ĉar post tri semajnoj la guarbo vere elŝoviĝis el la tero.

Jaguarpiedul dankeme kaj mire diris la grandan okazon al Strigokorul, sed li, kiu estis intimulo de la dioj, trovis ĉi tion tute memkomprenebla, kiel la rezulton de la precizaj ceremonioj. Li opiniis necesaj ankoraŭ nur kelkajn oferojn por la firmiĝo de la plantaĵo, sed konsideranta la malriĉecon de Jaguarpiedul — li promesis tiujn plenumi kredite.

Ankaŭ tiuj oferadoj okazis, kaj Jaguarpiedul propraokule spertis la potencon de Strigokorul: la guarbo fortiĝis de tago al tago. Kaj Strigokorul post unu monato deklaris, ke jam pluraj oferoj ne estas necesaj: la arbo plu kreskis kaj fortiĝis, kvankam Strigokorul jam faris la oferojn kun alia knabino: kun la filino de Mevbekul, kies totemon li devis plenigi per manao, por ke ĝi defendu lin kontraŭ la sagoj de Panterungul.

Do, la guarbo kreskis kaj kreskis. Ĝi konsistis el skvama trunko. Ĝi havis nek branĉojn, nek foliojn. Sed kiam ĝi jam fariĝis tiom alta, kiel la genuoj de Jaguarpiedul, tiam aperis sur ĝi burĝonoj. Jaguarpiedul dankeme dancis la sanktan dancon ĉirkaŭ ĝi kaj ofte li ripetis: «Huepataketl kalkon guamletepl». Des pli granda estis lia ĝojo, ĉar tiu ĉi jaro estis plena de plagoj. En la arbaro maloftiĝis la sovaĝbestoj. Kaj River-dio eĉ la fiŝojn forigis el la ĉirkaŭaĵo. La fiŝojn, kiujn ili tamen elhokis, ĉiujn ili donis al Strigokorul por la oferoj, kaj li kri-preĝis la kanton de la fiŝoj al la idolo de Riverdio. Krome li iutage stariĝis sur la riverbordo kaj rakontis al la fiŝoj, ke la korvotribanoj altestimas la fiŝojn, kaj la tribanoj neniam forbruligas iliajn ostojn, sed — laŭ la praa rito — ili kolektas kaj aspergante per akvo fosas la ostojn sub la teron.

Bedaŭrinde, ankaŭ tio ne utilis, do Strigokorul ekbatadis la idolon per pikaj kaktaj folioj, sed vane, ĉar la fiŝoj ne revenis.

Eĉ pli, ankaŭ Lunokulin naskis sian infanon tiutempe, sed nur knabinon kaj tio havigis al Jaguarpiedul gravan zorgon: kion li povas fari al la etulino, ĝis li povos ŝin — post longaj jaroj — vendi.

Do, la favoro de la dioj venis en la plej konvena tempo.

Jubile li rakontis al Strigokorul, ke sur la guarbo aperis du burĝonoj. Nenia dubo, burĝonoj! Strigokorul atente aŭskultis lin, videble ankaŭ li mem ĝojis, sed li admonis Jaguarpiedulon pri singardemo, ĉar la guarbo floras nur unufoje dum sia vivo, kaj la rezulto estas certa nur tiam, se la floroj jam elkreskas.

— Kaj kio okazos, se la floroj elkreskos?

— Scias nur la dioj. Ĉiuokaze ĝi signifas grandan ĝojon kaj feliĉon, kion vi devas atendi, ĉar tiu, kiu ne havas guarbon, al tiu ĝi nek povas flori.

Ĉi tion Jaguarpiedul tute komprenis. Li hejmeniris kaj denove rigardis la burĝonojn, el kiuj nun komencis elkreski iaspecaj rigidaj stangetoj.

Post unu semajno klariĝis la situacio: el la burĝonoj ambaŭflanke elkreskis branĉoj. Do, ĉi tiuj ankoraŭ ne estas la floroj.

Depremite li plendis al Strigokorul, sed tiu konsolis lin:

— Pli bone estas tiel, mia amiko. Ĉar se la guarbo jam ekflorus, tiam vi estus jam trans la ĝojo, sed ĉi tiel vi ankoraŭ estas antaŭ la ĝojo, vi ankoraŭ havas esperindaĵojn.

Kaj Jaguarpiedul ekĝojis. Vere, li eĉ ne pensis pri tio! Finfine, kies guarbo jam floris, jam ne povas plu esperi. Sed por li ankoraŭ vivas la certa scio de la venonta feliĉo.

Ekde tiam, se li iris por fiŝkapti, li iris ĝoje, kaj restis ĝoja, eĉ se li nenion kaptis. Al la korvotribanoj li parolis superece, ridetante, kaj se oni demandis la kaŭzon de lia bonhumoro, li diris dubsencajn aludojn pri tio, ke li estas en bona interrilato kun la dioj, kaj tiuj amas lin. Li estis singardema, li ne malkovris la sekreton, por ke neniu intencu ŝteli la guarbon.

En la sama tempo okazis, ke en la azteka ĉefurbo, en Tenoĉtitlan estis finkonstruita la granda templo, sur kies supra teraso estis du pli malgrandaj temploj: unu por Tezkatlipoka, al la nevidebla dio, kiu kreis la mondon, alia al Huicilopoĉtli, al la militdio, al kiu la aztekoj devis prezenti solenan, grandan oferon dum la konsekrada festotago. Pro tio, la aztekoj militiris orienten kaj okupis la teritorion, kie loĝis la korvotribo.

Ĉi tio ankoraŭ ne estus danĝero, ĉar la korvotribo povintus porti siajn vigvamojn pli orienten, sed la celo estis ne la okupado de teritorio, sed la kolektado de ofermaterialo, plaĉa al la dio Huicilopoĉtli. Do, la aztekoj simple kolektis la tutan korvotribon kaj pelis ilin a Tenoĉtitlan.

Kiam la soldatoj ekkaptis Jaguarpiedulon, li petegis ilin, ke ili ne forportu lin, ĝis la guarbo ekfloros.

Nature, iu soldato demandis, kial li intencas atendi la ekfloradon de la guarbo. Jaguarpiedul ekbalbutis, li diris nur, ke la dioj volas tiel, sed videblis, ke liaj konfuzaj vortoj kovras gravajn sekretojn. La soldato ne sciis kion fari, do li venigis Jaguarpiedulon al lia oficiro, Tloaped.

Tloaped ne multe ceremoniis, sed torturigis Jaguarpiedulon, kiu vole-nevole rakontis ĉion. Li eĉ obeis al la ordono montri al ili la guarbon.

Do, Tloaped elfosigis la guarbon kaj metante ĝin en keston, transportigis al Tenoĉtitlan, kie li plantis ĝin en sia propra ĝardeno. Kaj dum la granda festo oni starigis Jaguarpiedulon en tiun grandegan homvicon, kiu malrapide moviĝis antaŭen al la korto de la granda teokaji.

La ceremonio daŭris tutajn du tagojn, ĉar, kvankam la oferpastroj estis ŝanĝataj je ĉiuj du horoj kaj laboris je siaj plenaj fortoj, la multega laboro tamen bezonis tempon. Jaguarpiedul atingis nur duatage, posttagmeze, la pinton de la kvinetaĝa teokaji. Ĉi tie jam ĉio estis glita pro la sango, kiu kovris eĉ la ŝtuparon.

Fine, vespere li alvenis. Kvin pastroj ekkaptis liajn piedojn-manojn-kapon, kuŝigis lin sur la konveksan altarŝtonon, por ke ankaŭ lia brusto konveksiĝu, kaj la ĉefpastro tranĉis ĝin per akra oniksa tranĉilo. Per la mano li eltiris la koron kaj ĵetis al la kumulo de vaporantaj homaj koroj sur la piedestalo de la idolo. Dume la tamburoj sonis, kaj kelkaj pastroj — vestitaj en la haŭtojn de la oferitoj — dancis la sanktan dancon.

Sed Tloaped zorge flegis la guarbon.

Pasis longa tempo. Tloaped jam maljuniĝis, kiam Montezuma, la nova ŝtatestro, lin komisiis por kolekti la imposton en la provinco Kiahuiztlan. Nature, ĉi tiu okupiĝo certigis ankaŭ al li mem grandan enspezon.

Sed la guarbo alportis ne nur ĉi tiun benon. Nome, foje, kiam li estis hejme, en Tenoĉtitlan, venis al lia hejmo la sankta pastro de Vulkandio kaj sciigis lin, ke la dio elektis ĉi-jare ĝuste lian filon.

Do, la filon oni vestis per solena surtuto, ornamita per kolibroplumoj, sur la brusto estis pendigita girlando el konkoj, kaj kun ornama eskorto li estis elportita al la Vulkano. Tie la popolo sin terenĵetis antaŭ li, eksonis la fajfiloj kaj tamburoj, kaj fine, Tloaped solene enpuŝis sian filon en la lafon, kiu bolis en la kratero. Dume la spektantoj mire rigardis lin per honoro kaj iom da envio.

Ekde tiam Tloaped observis la guarbon per eĉ pli granda atento. Ĝi fariĝis nun simila al tribranĉa kandelingo: meze la genualta seka stango, ambaŭflanke elstaris samspecaj branĉoj, kiuj kurbiĝis supren.

Sed foje li observis, ke sur la branĉoj estigis etaj ŝveliĝoj.

Tloaped ekĝojis. Lin nun ne povis ĉagreni, ke unu el liaj edzinoj surdigis pro la vangofrapo, kaj li devis ŝin vendi sur la sklavfoiro, kaj la alia estis pendigita pro adulto, poste ŝian kadavron oni aspergis per sala akvo kaj trenis ĝin tra la urbo. Faras nenion! Li aĉetos alian edzinon, gravas nur, ke la guarbo ekfloras!

Tloaped ĝoje reiris por kolekti la imposton en Kiahuiztlan. Bone li sciis, ke lia feliĉo jam alproksimiĝis.

Kaj vere! Apenaŭ li pasigis tie unu semajnon, kiam venis la famo, ke ĉe la marbordo alvenis la idoj de aero, kaj ili jam svarmas ĉi tie.

Do, fine okazis la longe atendita miraklo. Ĉar Kecalkoatl estis la dio de ĉiuj saĝaj kaj utilaj sciencoj. Iutempe li mem instruis al la aztekoj la metalurgion, la terkulturon kaj la civilizitan ŝtatan vivon. Bedaŭrinde iam, en tre antikvaj tempoj la dioj koleriĝis kontraŭ li kaj ekzilis lin. Sed kiam li forlasis la landon en sia serpentleda ŝipeto, li promesis, ke li ankoraŭ revenos iam kune kun siaj idoj kaj reportos ankaŭ sian feliĉan epokon.

Kaj jen, ili nun alvenis! Ili aspektas tute same, kiel ili estas figuritaj en la templo de dio Kecalkoatl, en Ĉolula: ili havas helan haŭton, nigran hararon kaj barbon, kiu estas tre malofta ĉe la aztekoj. Ho, nur jam veni ili! Tloaped estis konvinkita, ke tio vere realiĝos, ĉar la guarbo jam floras.

Eĉ tiu ĉi lia deziro plenumiĝis: post kelkaj tagoj aperis la diidoj. Tloaped mire vidis, ke sur ilia standardo estas pentrita la kruco, kiu estas same la insigno de dio Kecalkoatl kaj staras skulptite el ŝtono en la sanktejo en Ĉolula.

Ĝoje li rapidis al ili kaj frotis sian bruston, kio estas signo de la plej alta estimo. La diidoj — per la interpreto de iu indiano — demandis lin, kion li volas. Li rakontis, ke li estas la impostkolektisto de Montezuma, kaj ili tuj katenis lin kaj portis en karceron.

Tloaped ne surpriziĝis. La guarbo nepre defendos lin, do tiu ĉi okazaĵo povas esti nur antaŭsigno de la nun venonta granda feliĉo.

Kaj ankaŭ tio ĉi realiĝis.

Nome, nokte enpaŝis al li la ĉefdio, kiun la diidoj nomis Hernando Cortez, kaj la indianoj nomis lin honorplene Malicin.

La ĉefdio solene malligis liajn katenojn.

— Iru vi hejmen, — diris la dio, — kaj transdonu niajn salutojn al via reĝo. Diru, ke ni baldaŭ estos tie, kiel la amikoj de lia popolo, kaj li profitos multe el nia vizito.

Tloaped, la ekstra favorito de la dioj, kuris kun la sciigo al Tenoĉtitlan, al Montezuma, kiu post kelkaj tagoj persone iris al la diidoj. Li akceptis ilin per granda ĝojo, kondukis ilin en la palacon de sia patro, malantaŭ la granda teokaji kaj provizis ilin per ĉiu necesaĵo.

La burĝonoj de la guarbo tagon post tago pli bone kreskis.

La diidoj ofte elvenis el la palaco. Ili vizitis la bestĝardenon, kie la bestoj estis breditaj por la oferceremonioj, ili vizitis la tlatelolk-on, la grandan foiron, kie oni povis aĉeti fiŝojn, legomojn, armilojn, sanktajn maskojn, kuracherbojn kaj librojn.

Sed la diidojn interesis ĉefe la vico de la oraĵistoj, de kie ili forportis plurcentojn da juveloj. La oraĵistoj petis Montezuma-n pagigi la varojn, kaj li mem pagis el propra trezorejo.

Foje pluraj diidoj preteriris antaŭ la domo de Tloaped. Li ĝoje elvenis, iris al ili kaj bonkore invitis ilin en la domon.

La diidoj estis bonkoraj al li, kaj ili enpaŝis. Ilia gvidanto — kiun ili nomis Botallo — demandis lin, kion li deziras. Tloaped frotis sian bruston, poste, por montri sian humilon, transdonis al ili sian plej valoran trezoron; du plumojn, kiujn la ŝamano mem sanktigis per infanasango, kaj du sekigitajn kojot-piedojn, kiujn ankoraŭ lia avo portis ligitajn al la kolo kiel sanktan talismanon, kaj kiu gardis lin kontraŭ la sagoj de la malamiko.

La diido estis tre bonkora kaj rezignis pri ĉio: li petis prefere nur oron.

Do, Tloaped transdonis al li siajn oraĵojn. Li eĉ proponis sian edzinon, sed la diidoj preferis lian dektrijaran filinon.

Tloaped ne spitis. Li estis feliĉa, ke li povas oferi sian filinon al la dio Kecalkoatl. Li kondukis ilin en la altarĉambron, kaj tie la diidoj komencis la oferadon, pro kio la filino baldaŭ mortis, kaj ŝia animo forflugis al la la lando de dio Kecalkoatl, por ke ŝi tie protektu sian patron.

La dommastro deziris nur, ke la diido Botallo persone benu la guarbon, kiu ĝuste nun ekfloradu.

Nature, ĉi tion klarigi estis iom malfacile, kaj kiam li montradis la guarbon kaj pene klarigis al Botallo, tiu komprenis nur, ke sub la guarbo ankoraŭ troviĝas oro. Do, ordonis al Tloaped elfosi la teron.

Tloaped komprenis nur tion, ke li devas elfosi la teron, kaj tiu ĉi ago apartenas nepre al la benada ceremonio. Li nur provis klarigi, ke pro la fosado eble ankaŭ la guarbo pereos.

Nun la diido minace montradis sian muskedon, el kio Tloaped komprenis, ke li tamen devas fosi la teron, aliokaze la diido frapos lin per flamfulmo el la tubo.

Do, li antaŭ ĉio zorgeme transplantis la guarbon al alia loko, kaj nur poste komencis la fosadon.

Li ŝvite fosis, kaj nur post horoj, kiam li ĝisloke staris en la truo, komencis Botallo kredi, ke vere ne troviĝas oro en la tero. Sed tiam kion volis fari tiu barbaro kun seka tigo?

Ili alportis interpretiston, al kiu Tloaped longe eksplikis ĉiun mirindan econ de la guarbo. Li detale montradis al ili ĉiujn burĝonojn, kaj fine li terenĵetis sin antaŭ la diido kaj petegis, por ke li benu la guarbon, kies baldaŭa florado alportos al li la gracon de la dioj.

Botallo multe studadis la okultajn doktrinojn. Li bone konis la kiromantion, kaj li pretigis ankaŭ precizajn horoskopojn. Cortez plurfoje eluzis liajn kapablojn. Foje, en la palaco de la patro de Montezuma ili ektrovis enmurigitan ĉambron. Ili elmurigis ĝin, kaj malantaŭ la muro ekvideblis granda amaso de trezoro.

Tiam estis la tago de Sankta Tomaso, kaj Botallo time admonis siajn kamaradojn, ke tiu estas malfeliĉa tago. Do, ili remurigis la trezorojn, kaj nur kelktage poste, je la tago de Sankta Johano, ili malplenigis la trezorejon.

Nature, la guarbo ege ekscitis lian interesiĝon. Li komprenis, ke la sankta Virgulino mem kondukis lin ĉi tien. Ĝuste lin! Por savi la guarbon el paganaj manoj kaj ĝuste nun, kiam ĝi ekfloras!

Tloaped kuŝis antaŭ li sur la tero.

Per unusola glavosvingo li distranĉis la kapon de Tloaped. La guarbon per granda zorgo li elfosis kaj hejmenportis al la palaco de la hispanoj. Tie li denove plantis la guarbon kaj al ĉiuj siaj kamaradoj li rakontis, kiaspecan mirindan kreskaĵon havigis al li la Sankta Virgulino.

Sed la aztekoj foje komencis ribeladi kontraŭ la hispanoj. Okazis foje, ke en la foiro Tlatelolko kvar hispanoj komencis ensakigi la rabitajn juvelaĵojn kaj la bazaruloj simple mortbatadis ilin. Cortez tuj kaptigis Montezuma-n kaj tenis lin kiel garantiulon, sed la aztekoj konvinkiĝis, ke la blankuloj tamen ne povas esti diidoj, nur simplaj mortemuloj, kiuj estas — laŭ la ekzemplo — mortigeblaj.

Okazis foje, ke je la unua tago de la monato Pokatl, kiu estis granda festo, sur la korto de la granda teokaji dancis solenan dancon ĉirkaŭ mil nobeluloj. La kapitano Alvarez kun sia taĉmento atakis ilin, ĉirkaŭfermis la dancantajn nobelulojn, forprenis de ili la juvelaĵojn kaj eĉ mortigis kelkajn aztekojn.

Sed pro tio jam ribelis la tuta popolo. Vane Cortez ekzekutigis Montezuma-n, tiu ago nur fortigis la koleron de la popolo, kaj la hispanoj devis fuĝi.

Cortez demandis Botallo-n pri la maniero de eskapo, kaj li proponis noktan fuĝon.

Ĉiuj sciis ke li estas magiisto, kaj ke li posedas la guarbon, do, neniu dubis liajn vortojn. La propono estis akceptita.

Kaj Botallo, kune kun sia amiko Miguel, nokte elfosis la guarbon kaj pakis en la selon de sia ĉevalo. Vane instigis lin la kamaradoj, ke li portu ankaŭ oron; ridete li rifuzis la proponon, ĉar la guarbo ja rapide ekfloros, kaj tiam li havos multe pli oron kaj feliĉon.

Dume liaj kamaradoj ensakigis la oron, kaj post mallumiĝo ili ekmarŝis. Sed apenaŭ ili atingis la tlakopan-an digon, kiu kondukas trans la lago, kiam en la granda teokaji eksonis la bataltamburo, la aztekoj ekkaptis armilojn kaj atakis ambaŭflanke la digon per kanuoj. La digo estis plurloke rompita, nur kelkaj hispanoj povis atingi naĝe la transan digon.

Botallo kun Miguel batalis kontraŭ la aztekoj. Sed kiam li vidis, ke ili ne povas eskapi, li mem saltis en la akvon, tenante en sia maldekstra mano la guarbon.

Malantaŭe Miguel ankoraŭ batalis kun la indianoj. Kiam Botallo saltis en la akvon, Miguel sciis, ke Botallon savos la guarbo, sed li mem pereos ĉi tie. Do, ankaŭ li saltis en la akvon, kaj tie per la glavo li detranĉis la maldekstran manon de Botallo. Botallo mergiĝis, sed la guarbo restis sur la surfaco de la akvo, lulante alkroĉiĝintan homan manon.

Miguel ekkaptis la guarbon, kaj li sukcesis naĝi al la transa parto de la digo. Tie li malkroĉis la manon de Botallo kaj kuris kun la restinta parto de la armeo al la vilaĝo Popotla.

Nelonge poste, Cortez kolektis la restintan parton de la armeo kaj el Tekoko, kune kun la federaciaj indianaj triboj, ili atakis kaj okupis la urbon Tenoĉtitlan. Miguel plantis la guarbon sur la supra plataĵo de la granda teokaji, apud la kruco, kiun starigis la hispanoj sur la loko de la iama idolo. La burĝonoj komplete evoluiĝis, kaj tra ili elkreskis pintaj dorsoj.

 

Do, tio ankoraŭ ne estis la vera florado, sed la fakto ne malĝojigis Miguel-on, ĉar la grava evento nepre venos poste kaj, se la guarbo ĝis nun portis al li tiom multajn feliĉojn, kion ankoraŭ li povas esperi!

Li eĉ ne volis lasi la guarbon apud la kruco, ĉar jam multaj konis ĝiajn eminentajn ecojn, kaj multaj venis por spekti ĝin. Do, li sekrete ĝin denove elfosis kaj portis ĝin al sia ĝardeno, kie li povis ĝin flegi sekure, kaj li allasis nur siajn plej intimajn amikojn.

Pli poste Miguel estis repostenigita al la hispana militŝiparo. Li transportis trezoraĵojn al Hispanujo, sole la guarbon li lasis en la ĝardeno de sia Tenoĉtitlana domo, kaj li ĉiam vizitis ĝin, kiam li estis en Ameriko.

Sed foje, la ŝipon ekkaptis kaj forrabis anglaj piratoj, kaj la ŝipanaron ili ĵetis en la maron.

Do, la guarbon posedis aliuloj, kiuj jam bone konis ĝiajn eminentajn ecojn kaj zorge flegis ĝin, atendante la ekfloradon.

Foje, eksciis tiujn ecojn de la guarbo ankaŭ kavaliro Botturini, kiu tiutempe jam zorgeme kolektis la memoraĵojn de la azteka kulturo: hieroglifajn kotonfoliojn, bildojn, idolstatuojn.

Kiam li informiĝis pri la guarbo, li vizitis la tiaman posedanton sinjoron Alvarez kaj intencis aĉeti ĝin, se li nenipreze volis ĝin vendi.

Alvarez estis iutempe riĉulo. Sed foje li aŭdacis deklari, ke la kanjono de Kolorado estas pli bela ol la valo de la Tajo en Hispanio. Pro tio la juĝistaro kondamnis lin por eltiri lian langon pro majest-ofendo.

Pro tiaspeca operacio oni povas facile morti, do li per la nekonfiskita parto de sia havaĵo subaĉetis la ekzekutiston. Li volis ĉiuokaze resti en vivo. Ne por la vivo mem, sed bone li sciis, ke la guarbo ĝis nun neniam floradis do, nenia dubo, ke la ĉielanoj lasis la floradon al li. Li intencis ĝin ĉiuokaze ĝisvivi.

La ekzekutisto faris vere indulgeme la eltiron de la lango. Li forpinĉis nur malgrandan parton el la pinto de la lango kaj montris al la juĝistaro alian langon, kiun li eltiris je la antaŭa tago el la buŝo de nigrulo, kiun li aĉetis sur la sklavfoiro, koste de la mono de kavaliro Alvarez.

Do, al Alvarez restis nur lia domo, sed foje eĉ tiu forbrulis kaj apenaŭ li povis savi la guarbon, kiuj jam minacis la flamoj.

Nun Alvarez vivis tre malriĉe, do, nenia miraklo, ke li neniokaze volis malhavi la guarbon, la unikan esperon, kiu signifas al li pli belan estonton.

Sed kavaliro Botturini tamen havis feliĉon. Nome en la sama tempo okazis, ke najbare al la urbo Meksiko, en la vilaĝo Guadalupe aperis la Bruna Sankta Virgulino. Ĉiuj vidis ŝin.

En la kapo de Alvarez tuj eklumis: la unua silabo tie la vilaĝo estas: «gu». Tiu de la guarbo! Do, la ĉiela admono estas klara: la apero de la Bruna Sankta Virgulino estas antaŭsigno de la florado de la guarbo. Do, li decidis pilgrimi al Guadalupe, esperante akiri la gracon de la Sankta Virgulino kaj la baldaŭan ekfloradon de la guarbo.

Li vere pilgrimis al Guadalupe, sed dumvoje lin atakis indianoj, kiuj skalpis lin kaj manĝis lian koron. Kaj kiam kavaliro Botturini eksciis la okazaĵon, li tuj komprenis ties signifon: la Ĉielanoj rezervis al li la baldaŭan ekfloradon de la guarbo.

Nokte li sekrete enŝteliĝis en la forlasitan domon, elfosis la guarbon kaj transplantis ĝin en sian propran ĝardenon.

Botturini eĉ verkis grandan libron, en kiu li priskribis siajn malkovraĵojn pri la azteka kulturo. Bedaŭrinde, la libro enhavis plejparte la memoraĵojn de la paganaj tempoj, do, la cenzuro malpermesis ĝian eldonon. Botturini enkarceriĝis. Lian kolektaĵon oni enportis en la oficejon de la vicreĝo, kie la sciencaj franciskanaj pastroj komencis ĝin detale pristudi. Unu ĝian parton ili tuj forbruligis, sed por la guarbo ili indulgis, eĉ transplantis ĝin al la ĝardeno de la monaĥejo, ĉar ĝi estis la sankta arbo de la Bruna Sankta Virgulino de Guadalupe. La abato faris al ĝi la kruc-signon kaj aspergis per konsekrita akvo. Ekde tiam la monaĥoj ĉiutage preĝis al la Bruna Sankta Virgulino por la baldaŭa ekfloriĝo de la guarbo.

 

Okazis en la 1820-aj jaroj, ke la kreoloj, sub la gvidado de Iturbide ribelis kontraŭ la Hispanlanda reĝimo. La revolucio venkis, Meksikio deklaris sian sendependecon. La gvidanton de la revolucio la popolo kronadis al imperiestro kun la nomo Augusto I, kaj post dek monatoj forpelis lin por krei eĉ pli radikalan respublikon.

Kontraŭ tio la papo Leo X energie protestis, kaj li ordonis al Meksikio obeemon al la hispana reĝo.

Kaj sur la guarbo ĝuste tiam aperis malgrandaj haretoj!

Nenia dubo: la guarbo ekfloras! La piaj franciskanaj monaĥoj dankdiris per senĉesaj preĝoj al la Bruna Sankta Virgulino, kaj iu monaĥo, nomita Arenas, sciigis la miraklon ankaŭ al la klerikaro kaj al kelkaj generaloj, postulante, ke pro la favoraj antaŭsignoj, ili devigu la herezulan registaron al obeemo kontraŭ la hispana reĝo.

La alvokon akceptis la generaloj Arenas, Negrette kaj Echvari, kaj ili eldonis komunan ordonon, kiu senpostenigas ĉiujn gvidantojn. La registaro arestis la ribelantojn. Arenas estis mortpafita, kaj la registaro tuj konfiskis la guarbon, ĉar ili estis konvinkitaj, ke la ribelantoj akiris ĉiun ĝisnunan sukceson per la guarbo, kaj nepre oni devas malhelpi, ke la guarbo ekfloru dum la franciskana posedo.

La monaĥoj estis enŝipigitaj kaj hejmenirigitaj al Hispanio. Sur la oceano okazis, ke ili renkontis alian ŝipon. Tiu transprenis la ŝipistojn, foriris, kaj poste per unusola kanonpafo subakvigis la unuan ŝipon, kune kun la franciskanoj.

Do, la guarbo fariĝis la posedaĵo de registaro. Pli precize: la registaroj heredis unu de la alia. Nome, la senĉesaj revolucioj (du-tri pojare) forbalais la momentan registaron, kreis alian, nur la guarbo staris sendifekte en la ĝardeno de la muzeo. Neniu difektis ĝin, ĉar oni ne kuraĝis. Ĉiu sciis, ke la krimulo neniigus sian propran feliĉon, do, la unua tasko de la venkantaj revolucioj estis la urĝa alproprigo de la guarbo.

Intertempe la haretoj bele elkreskis kaj pruviĝis, ke ankoraŭ ne estas la florado, ili farigis nur simplaj, urtikecaj haretoj, kiuj pikis la manon per fajreca suko. Do, la vera florado ankoraŭ ne alvenis.

Pasis la jaroj. Teksaso disiĝis de Meksikio, kaj Usono enpenetris per armeo. Ili okupis la ĉefurbon, sed la meksikianoj sukcesis kaŝi kaj savi la guarbon. Ĉiuj meksikianoj estis konvinkitaj, ke ĝuste tio estis kaŭzo, ke la usonanoj baldaŭ formarŝis el la lando, Usono pagis dekkvin milionojn de dolaroj por la forprenitaj teritorioj.

Nur en 1863 la guarbo venis en fremdan posedon, kiam la generalo Bazaine enmarŝis la ĉefurbon, kaj lia unua ago estis transpreni la guarbon kaj severe gardi ĝin. Poste li donacis ĝin al la imperiestro Maksimiliano.

Pli poste li pentis tiun ĉi faron, ĉar post nemulta tempo Napoleono III, pro la minaco de Usono devis eltiri la trupojn el Meksikio. Ĉiuj en la franca armeo sciis, ke la kaŭzo de la malsukceso estis tiu misago.

 

Post la mortpafo de imperiestro Maksimilian venis la moderna kaj klarmensa Juarez, kiu havis indianan devenon, kaj laŭ lia opinio estis maljuste, ke la benoj de la guarbo feliĉigas nur hispanojn. Do, li disdonis pecetojn el ĝia radiko, kaj de tiuj pecetoj elkreskis multaj novaj guarboj, kiujn li pludonis al aliuloj, tiuj denove al aliuloj. Baldaŭ en Meksikio ĉiu loĝanto havis guarbon.

*

Hodiaŭ jam ne nur la Meksikianoj, sed ĉiuj loĝantoj de la tero posedas unu-unu guarbon. Ĉiuj flegas ĝin kaj per granda espero atendas la estonton, ĉar la guarbo tra longaj jarcentoj neniam floris, do, evidente estas, ke la florado estas jam aktuala en la proksima estonto.

Nur oni neniam forgesu la sorĉvortojn:

«HUEPATAKETL KALKOM GUAMLETEPL».

*

La registaroj de kelkaj landoj manifeste deklaris, ke la guarboj de la civitanoj jam floradas kaj etendis benan efikon al ĉiuj civitanoj. Neniu civitano rajtas tion kontesti, ĉar la leĝo pri «Ŝtatcivitana feliĉo» severe punas la krimon de «malcivitaneco».


Notoj:

Azteka popolo: Amerika antikva indiana popolo, kiun subjugigis Cortez.
Vigvamo: granda azteka piramido kun preĝejoj en la Meksikia urbo Cholula.
Kiromantio: aŭgurado el la haŭt-linioj de la polmo.


(1970)