AKTO TRIA

La ĉambro de la unua akto.

Sceno I.

ANNA ANDREJEVNA, MARJA ANTONOVNA staras ĉe la fenestro en samaj pozicioj.

Anna Andrejevna. — Nu, jen ni jam tutan horon atendas ... Kaj en ĉio vi estas kulpa kun via malsaĝa ornamiĝado: jam tute vestita, tamen ne! Ŝi devas ankoraŭ fosadi ... Mi ne devus ŝin tute aŭskulti. Kia ĉagreno! Kvazaŭ intence neniu sin montras! Kvazaŭ ĉiuj formortis!

Marja Antonovna. — Sed mi petas vin, panjo, post du minutoj ni ĉion ekscios. Baldaŭ jam Avdotja devas veni. (Atente rigardas tra la fenestro kaj ekkrias.) Ha, panjo, panjo! iu iras, jen en la fino de la strato.

Anna Andrejevna. — Kie iras? Vi ĉiam havas iajn fantaziojn. Nu jes, iu iras. Kiu do iras? De malgranda kresko ... en frako ... Kiu do li estas? Ha? Tamen kia ĉagreno! Kiu do li povas esti?

Marja Antonovna. — Ĝi estas? Dobĉinskij, panjo!

Anna Andrejevna. — Kia Dobĉinskij! Vi ĉiam subite imagas al vi ion ... Tute ne Dobĉinskij. (Svingas per la nazotuko.) He, vi, venu ĉi tien! pli rapide!

Marja Antonovna. — Kredu al mi, panjo, ĝi estas Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. — Nu jen, intence, nur por disputi. Mi diras al vi, ke ne Dobĉinskij.

Marja Antonovna. — Nu kio, nu kio, panjo? Vi vidas, ke Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. — Nu jes, Dobĉinskij, nun mi vidas — pro kio do vi disputas? (Krias tra la fenestro.) Pli rapide, pli rapide! Vi iras malrapide. Nu kio, kie ili estas? Ha? Sed parolu do de tie, tute egale. Kio? Tre severa? Ha? Kaj mia edzo? la edzo? (Iom forirante de la fenestro, kun ĉagreno.) Tiel malsaĝa: antaŭ ol li eniras en la ĉambron, li nenion rakontas.

Sceno II.

LA SAMAJ kaj DOBĈINSKIJ.

Anna Andrejevna. — Nu, diru, mi vin petas: nu, ĉu vi ne hontas? Vin solan mi fidis, kiel honestan homon: ĉiuj subite elkuris, kaj vi ankaŭ kuris post ili! kaj jen mi de neniu ĝis povas ricevi ian klarigon! ĉu vi ne hontas? Mi baptis ĉe vi vian Johaĉjon kaj Elinjon, kaj vi — jen kiel vi agas kun mi.

Dobĉinskij. — Per Dio, mia baptanino, mi tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne povas retrovi la spiron. Mian respekton al vi, Marja Antonovna!

Marja Antonovna. — Bonan tagon, Pjotr Ivanoviĉ!

Anna Andrejevna. — Nu, kio? Nu, rakontu: kio kaj kiel tie estas?

Dobĉinskij. — Anton Antonoviĉ alsendis al vi skribeton.

Anna Andrejevna. — Nu, sed kiu li estas? generalo?

Dobĉinskij. — Ne, ne generalo, sed ne malpli valoras ol generalo; tia klereco kaj gravaj manieroj.

Anna Andrejevna. — Ha, sekve li estas tiu sama, pri kiu oni skribis al mia edzo?

Dobĉinskij. — Tute tiu sama. Mi la unua ĝin malkovris kune kun Pjotr Ivanoviĉ.

Anna Andrejevna. — Nu rakontu: kio kaj kiel?

Dobĉinskij. — Jes, dank' al Dio, ĉio estas en bona ordo. Komence li akceptis Antonon Antonoviĉon iom severe, jes; li koleris, li diris, ke en la hotelo ĉio estas malbona, ke li al li ne veturos, ke li ne volas sidi por li en malliberejo; sed poste, kiam li eksciis la senkulpecon de Anton Antonoviĉ kaj kiam li iom pli detale parolis kun li, li tuj ŝanĝis siajn pensojn, kaj, dank' al Dio, ĉio ekiris bone. Ili nun veturas trarigardi la filantropiajn instituciojn ... Kaj antaŭe, mi konfesas, Anton Antonoviĉ jam pensis, ĉu ne estis ia sekreta denunco; mi ankaŭ iom falis en timon.

Anna Andrejevna. — Sed vi kial bezonas timi? Vi ja ne servas.

Dobĉinskij. — Sed ial tiel, vi scias, kiam grandsinjoro parolas, oni sentas timon.

Anna Andrejevna. — Nu kio do ... Ĝi tamen ĉio estas sensencaĵo. Rakontu: kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna?

Dobĉinskij. — Juna, juna homo, de ĉirkaŭ dudek-tri jaroj; kaj li parolas tute kiel maljunulo. «Bone, — li diras, — mi veturos tien, mi veturos ankaŭ tien ...» (Svingas per la manoj.) Tiel bela ĝi ĉio estas. «Mi, — li diras, — amas iom skribi, ankaŭ iom legi; sed malhelpas, ke en la ĉambro, — li diras, — estas iom mallume.»

Anna Andrejevna. — Kaj lia eksteraĵo kia estas? Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo?

Dobĉinskij. — Ne, pli kaŝtanhara, kaj la okuloj estas tiel vivaj kiel bestetoj, tiel ke ili eĉ tute vin konfuzas.

Anna Andrejevna. — Kion li tie skribas al mi per la papereto? (Legas.) «Mi rapidas vin sciigi, mia koro, ke mia stato estis tre malĝoja; tamen fidante la kompatemecon de Dio, ... por du salitaj kukumoj aparte kaj duonporcio da kaviaro unu rublo dudek-kvin kopekoj ...» (Haltas.) Mi nenion komprenas: kian rilaton havas tie ĉi la salitaj kukumoj kaj la kaviaro?

Dobĉinskij. — Ha, vidu, Anton Antonoviĉ skribis sur uzita papero, por ne perdi tempon: tie estas skribita ia kalkulo.

Anna Andrejevna. — Ha, jes, efektive. (Legas plu.) «Tamen fidante la kompatemecon de Dio, ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon. Pretigu rapide ĉambron por la grava gasto, tiun, kiu estas tapetita per flavaj paperetoj; aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni manĝetos en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ, nur da vino metu pli multe; diru al la komercisto Abdulin, ke li alsendu vinon la plej bonan, alie mi renversos lian tutan kelon. Kisante, koro mia, vian maneton, mi restas via Anton Skvoznik-Dmuĥanovskij ...» Ha, mia Dio! Oni tamen devas tion ĉi fari pli rapide! He, kiu tie estas? Miŝka!

Dobĉinskij, kuras kaj krias tra la pordo. — Miŝka! Miŝka! Miŝka! (Miŝka eniras.)

Anna Andrejevna. — Aŭdu: kuru al la komercisto Abdulin ... atendu, mi donos al vi skribeton. (Sidiĝas al la tablo, skribas noton kaj dume parolas.) Tiun ĉi skribon vi fordonu al la veturigisto Sidor, ke li kuru kun ĝi al la komercisto Abdulin kaj li alportu de tie vinon. Kaj vi mem iru, tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto. Tien metu liton, lavuion kaj tiel plu.

Dobĉinskij. — Nu, Anna Andrejevna, mi kuros nun pli rapide rigardi, kiel ili tie faras trarigardon.

Anna Andrejevna. — Iru, iru! mi vin ne tenas.

Sceno III

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna. — Nu, Manjo, ni devas nun okupi nin per la tualeto. Li estas ĉefurba subjekto. Dio gardu, ke li ion ne moku. Por vi estas plej konvene surmeti vian bluan veston kun la malgrandaj falbaloj.

Marja Antonovna. — Fi, panjo, la blua! Ĝi tute al mi ne plaĉas; kaj fraŭlino Ljapkin-Tjapkin portas bluan, kaj la filino de Zemlanika ankaŭ portas bluan. Ne, pli bone mi metos la florkoloran.

Anna Andrejevna. — La florkoloran! ... Estas certe, ke vi diras nur por fari spite. Ĝi estos por vi multe pli bona, ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran; mi tre amus la pajlokoloran.

Marja Antonovna. — Ha, panjo, por vi pajlokolora ne estas alkonvena!

Anna Andrejevna. — Por mi pajlokolora ne estas alkonvena?

Marja Antonovna. — Ne estas; mi vetas, kion vi volas, ke ne estas: por tio estas necese, ke la okuloj estu tute mallumaj.

Anna Andrejevna. — Jen bone! kaj ĉu miaj okuloj ne estas mallumaj? plej mallumaj ili estas. Kian sensencaĵon ŝi parolas! Kiel do ili estas ne mallumaj, se mi sortodivenas por mi ĉiam per trefa damo?

Marja Antonovna. — Ha, panjo, vi estas pli ĝuste kera damo.

Anna Andrejevna. — Absurdo, plena absurdo! Mi neniam estis kera damo. (Rapide foriras kune kun Marja Antonovna kaj parolas post la scenejo.) Kion ŝi subite imagas! kera damo! Dio scias, kio! (Post ilia foriro malfermiĝas la pordo kaj Miŝka enĵetas tra ĝi balaaĵon. El alia pordo eniras Osip kun valizo sur la kapo.)

Sceno IV.

MIŜKA kaj OSIP.

Osip. — Kion mi devas porti?

Miŝka. — Ĉi tien, onkleto, ĉi tien.

Atendu, lasu min antaŭe iom ripozi. Ho ve, malfacila vivo! Kiam la ventro estas malplena, tiam ĉia portaĵo ŝajnas peza.

Miŝka. — Kio, onkleto, diru: ĉu la generalo baldaŭ venos?

Osip. — Kia generalo?

Miŝka. — Nu, via sinjoro.

Osip. — La sinjoro? sed kia generalo li estas?

Miŝka. — Ĉu ne generalo?

Osip. — Generalo, sed de la alia flanko.

Miŝka. — Kio do? ĉu ĝi estas pli aŭ malpli ol efektiva generalo?

Osip. — Pli.

Miŝka. — Ha, vidu! ne senkaŭze oni faris ĉe ni tian tumulton.

Osip. — Aŭdu, mia kara: mi vidas, ke vi estas lerta knabo, — pretigu do tie ion por manĝi!

Miŝka. — Por vi, onkleto, ankoraŭ nenio estas preta. Simplan manĝon vi ja ne manĝos, sed jen kiam via sinjoro sidiĝos al la tablo, tiam oni ankaŭ por vi donos tiun saman manĝon.

Osip. — Nu, kaj de simplaj manĝoj kion vi havas?

Miŝka. — Brasikaĵon, kaĉon kaj kukojn.

Osip. — Donu ilin, la brasikaĵon, kaĉon kaj kukojn! Ne malhelpas, ni ĉion manĝos. Nu, ni portu la valizon! Diru, ĉu tie alia eliro ekzistas?

Miŝka. — Ekzistas. (Ambaŭ portas la valizon en la flankan ĉambron.)

Sceno V.

Policanoj malfermas la ambaŭ duonojn de la pordo.

Eniras ĤLESTAKOV; post li la URBESTRO, poste la KURATORO DE KADUKULEJOJ, INSPEKTORO DE LERNEJOJ, DOBĈINSKIJ, kaj BOBĈINSKIJ, kun plastro sur la nazo. La urbestro montras al la policanoj papereton sur la planko; ili kuras kaj levas ĝin, rapideme puŝante unu alian.

Ĥlestakov. — Bonaj institucioj. Al mi plaĉas, ke ĉe vi oni montras al la traveturantoj ĉion en la urbo. En aliaj urboj oni nenion al mi montris.

Urbestro. — En aliaj urboj, mi kuraĝas raporti al vi, la urbestroj kaj oficistoj zorgas pli pri sia propra utilo, por tiel diri; kaj ĉi tie, ni povas diri, ne ekzistas alia celado krom tio, ke per bonordo kaj zorgemeco ni meritu la atenton de la supra estraro.

Ĥlestakov. — La matenmanĝo estis tre bona; mi manĝis satege. Ĉu ĉiutage vi havas tian matenmanĝon?

Urbestro. — Intence por tia agrabla gasto.

Ĥlestakov. — Mi amas bone manĝi. Oni ja por tio vivas, ke oni deŝiru por si la florojn de la plezuro. Kia estis la nomo de tiu fiŝo?

Artemij Filippoviĉ, alkurante. — Laberdano, sinjoro.

Ĥlestakov. — Tre bongusta. Kie do ni matenmanĝis? Ŝajnas al mi, ke en la malsanulejo?

Artemij Filippoviĉ. — Tute vere, en la kadukulejo.

Ĥlestakov. — Mi memoras, mi memoras, tie staris litoj. Kaj la malsanuloj saniĝis? Ŝajnas al mi, ke estas tie ne multe da ili.

Artemij Filippoviĉ. — Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli; la ceteraj ĉiuj saniĝis. Estas jam tiel aranĝite, tia ordo. De tiu tempo, kiam mi fariĝis estro, — ĝi eble ŝajnos al vi eĉ nekredebla, — ĉiuj saniĝas kiel muŝoj. Apenaŭ la malsanulo eniris en la malsanulejon, li estas jam sana; kaj ne tiom dank' al medikamentoj, kiom dank' al honesteco kaj ordo.

Urbestro. — Kiel ajn kaprompaj estas, mi kuraĝas raporti, la devoj de urbestro! Tiom da diversaj klopodoj sole pri la pureco, riparado, rebonigado ... Per unu vorto, la plej saĝa homo estus en granda embaraso, — sed, dank' al Dio, ĉio iras en bona ordo. Alia urbestro, kompreneble, zorgus pri siaj profitoj; sed kredu al mi, eĉ kiam mi kuŝiĝas dormi, mi ĉiam pensas: Dio, mia Sinjoro, kiel aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta? ... Ĉu ĝi rekompencos aŭ ne, — tio ĉi kompreneble dependas de ĝia volo, sed mi almenaŭ estos trankvila en mia koro. Kiam en la urbo ĉio estas en ordo, la stratoj estas balaitaj, la arestitoj estas bone zorgataj, da ebriuloj estas malmulte ... kion do mi pli bezonas? Per Dio, eĉ honorojn neniajn mi volas. Kompreneble, ili estas allogaj sed en komparo kun virto ĉio estas polvo kaj vantaĵo.

Artemij Filippoviĉ, al si mem. — Vidu la sentaŭgulon, kiel elokvente li pentras! Donis ja al li Dio tian talenton!

Ĥlestakov. — Ĝi estas vera. Mi konfesas, mi mem amas iafoje filozofii: iafoje per prozo, kaj alian fojon eĉ versetoj elsaltas.

Bobĉinskij, al Dobĉinskij. — Ĝuste, tute ĝuste, Pjotr Ivanoviĉ! Tiaj rimarkoj ... oni vidas, ke li lernis diversajn sciencojn.

Ĥlestakov. — Diru, mi petas, ĉu ne ekzistas ĉe vi iaj amuzoj, societoj, kie oni povus ekzemple iom ludi kartojn?

Urbestro, al si mem. — Ehe, mi scias, mia kara, kien vi celas! (Laŭte.) Dio nin gardu! Tie ĉi oni eĉ ne konas la nomon de tiaj societoj. Mi kartojn neniam prenis eĉ en la manojn; mi eĉ ne scias, kiel oni ludas tiujn kartojn. Mi neniam povis rigardi ilin trankvilanime, kaj se okazas al mi ekvidi ekzemple ian karoan reĝon aŭ ion similan, tiam atakas min tia abomeno, ke mi simple kraĉas. Unu fojon iel okazis, ke amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj, — poste la tutan nokton mi sonĝis pri ili, la malbenitaj. Ni lasu ilin! Kiel estas eble tiel karan tempon perdi por ili?

Luka Lukiĉ, al si mem. — Kaj de mi li, malnoblulo, elpoentis hieraŭ cent rublojn.

Urbestro. — Ni preferas uzi tiun tempon por utilo de la regno.

Ĥlestakov. — Nu, ne, vi tamen senkaŭze ... Ĉio dependas de la flanko, de kiu oni rigardas la aferojn. Se vi ekzemple faras ĉeson tiam, kiam oni devas fleksi de tri anguloj ... nu, tiam, kompreneble ... Ne, ne diru; iafoje estas tre alloge iom ludi.

Sceno VI.

La SAMAJ, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urbestro. — Mi kuraĝas prezenti mian familion: mia edzino kaj mia filino.

Ĥlestakov, salutante. — Kiel feliĉa mi estas, sinjorino, ke mi havas, por tiel diri, plezuron vidi vin.

Anna Andrejevna. — Al ni estas ankoraŭ pli agrable vidi tian personon.

Ĥlestakov, afekte. — Kion vi diras, sinjorino! Tute kontraŭe: al mi estas ankoraŭ pli agrable.

Anna Andrejevna. — Ho, ne! vi afable tion ĉi diras pro komplimento. Mi petas humile, volu sidiĝi.

Ĥlestakov. — Apud vi stari jam estas feliĉo; cetere, se vi tion ĉi nepre deziras, ni sidiĝos. Kiel mi estas feliĉa, ke mi fine sidas apud vi.

Anna Andrejevna. — Ho ne, sinjoro, mi neniel kuraĝas rilatigi al mi... Mi pensas, post la ĉefurbo la vojaĝado aperis al vi tre malagrabla.

Ĥlestakov. — Ekstreme malagrabla. Kutimi vivi, comprenez-vous, en la mondo, kaj subite troviĝi en vojo: malpuraj hoteloj, mallumo de malklereco... Mi konfesas, ke se ne fariĝus tia okazo, kiu min ... (ĵetadas rigardojn al Anna Andrejevna kaj penas plaĉi al ŝi) tiel rekompencis por ĉio ...

Anna Andrejevna. — Efektive, kiel malagrable devas esti al vi.

Ĥlestakov. — Cetere, sinjorino, en tiu ĉi minuto estas al mi tre agrable.

Anna Andrejevna. — Ne eble! Vi faras al mi multe da honoro. Mi tion ĉi ne meritas.

Ĥlestakov. — Kial do vi ne meritas? Vi, sinjorino, meritas.

Anna Andrejevna. — Mi loĝas en vilaĝo ...

Ĥlestakov. — Jes, cetere vilaĝo havas ankaŭ siajn montetojn, riveretojn ... Nu, kompreneble, kiu komparos ĝin kun Peterburgo! Ha, Peterburgo! Kia vivo, kredu al mi! Vi eble pensas, ke mi tie nur transskribas paperojn? ne, la sekciestro estas amika al mi. Ofte li ekfrapas min sur la ŝultron: «Venu, mia kara, al mi tagmanĝi!» Mi nur por du minutoj eniras en la departementon, nur por diri: tio ĉi devas esti tiel, tio devas esti tiel, kaj tie jam estas oficisto por la skribado, tia rato, tuj komencas per sia plumo «tr ... tr ...» kaj skribas kaj skribas. Oni volis eĉ fari min kolegia asesoro, sed mi diris al mi, por kio mi tion ĉi bezonas? Kaj la pordisto kuras post mi sur la ŝtuparo kun broso: «Permesu, Ivan Aleksandroviĉ, — li diras, — mi al vi purigos la botojn.» (Al la urbestro.) Kiel vi, sinjoroj, staras? Mi petas vin, sidiĝu!

Kune | Urbestro. — La rango estas tia, ke ni povas ankoraŭ stari.
| Artemij Filippoviĉ. — Ni staros.
| Luka Lukiĉ. — Ne faru al vi afable zorgojn!

Ĥlestakov. — Sen ceremonioj, mi petas vin, sidiĝu. (La urbestro kaj ĉiuj sidiĝas.) Mi ne amas ceremoniojn. Kontraŭe, mi eĉ konstante penas tragliti nerimarkite. Sed mi neniel povas min kaŝi, neniel povas! Apenaŭ mi ien eliras, oni jam diras: «Jen iras Ivan Aleksandroviĉ!» Kaj unu fojon oni eĉ prenis min por ĉefa militestro: la soldatoj elsaltis el la soldatejo kaj donis al mi honoron per la pafiloj. Poste jam la oficiro, kiu estas mia bona konato, diris al mi: «Nu, mia kara, ni tute serioze prenis vin por ĉefa militestro.»

Anna Andrejevna. — Kiel interese!

Ĥlestakov. — Mi estas konata kun beletaj aktorinoj. Mi ja ankaŭ verkas diversajn vodeviletojn ... Literatorojn mi ofte vidas. Puŝkin estas mia bona amiko. Ofte mi diradis al li: «Nu kio, mia amiko Puŝkin?» — «Nenio, mia amiko, — li respondadis, — iel tiel ĉio iras ...» Granda originalulo li estas.

Anna Andrejevna. — Sekve vi ankaŭ verkas? Kiel agrable kredeble estas al verkisto! Vi certe ankaŭ publikigas en la revuoj?

Ĥlestakov. — Jes, mi ankaŭ en la revuoj publikigas. Ekzistas cetere multe da miaj verkoj: «Edziĝo de Figaro», «Roberto-Diablo», «Norma». Mi eĉ la nomojn jam ne memoras. Kaj ĉio okaze: mi ne volis verki, sed la teatra direkcio diras: «Ni petas vin, amiko, verku ion.» Kaj mi pensas al mi: «Bone, mi faros al vi la komplezon, mia kara.» Kaj tuj, ŝajnas al mi, ke en unu vespero, mi ĉion verkis, ĉiujn mirigis. Mi havas eksterordinaran facilecon de pensado. Ĉion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus, Fregat Nadeĵda kaj Moskovskij Telegraf... ĉion tion ĉi mi verkis.

Anna Andrejevna. — Kion mi aŭdas! Sekve barono Brambeus estas vi?

Ĥlestakov. — Kompreneble, al ili ĉiuj mi korektas la artikolojn. La eldonisto Smirdin donas al mi por tio ĉi kvardek mil rublojn.

Anna Andrejevna. — Certe ankaŭ «Jurij Miloslavskij» estas via verko?

Ĥlestakov. — Jes, ĝi estas mia verko.

Anna Andrejevna. — Mi tuj divenis.

Marja Antonovna. — Ha, panjo, tie estas skribite, ke ĝi estas la verko de sinjoro Zagoskin.

Anna Andrejevna. — Nu, jen vi havas: mi sciis, ke ankaŭ tie ĉi vi disputos.

Ĥlestakov. — Ha, jes, estas vere: ĝi efektive estas de Zagoskin; sed ekzistas alia «Jurij Miloslavskij», tiu jam estas mia.

Anna Andrejevna. — Nu, certe mi legis la vian, kiel bone skribita!

Ĥlestakov. — Mi konfesas, mi ekzistas per literaturo. Mia domo estas la unua en Peterburgo. Tiel oni ĝin jam konas: domo de Ivan Aleksandroviĉ. (Turnas sin al ĉiuj.) Mi petas vin sinjoroj, se vi estos en Peterburgo, mi petas, mi petas al mi. Mi ja ankaŭ balojn donas.

Anna Andrejevna. — Mi pensas, kun kia gusto kaj belegeco oni tie kredeble donas balojn!

Ĥlestakov. — Nu, eĉ ne parolu. Sur la tablo ekzemple vi vidos akvomelonon, — ĝi kostas sepcent rublojn. La supo en la vazo rekte venis per ŝipo el Parizo; kiam oni levas la kovrilon, leviĝas vaporo, similan al kiu oni ne povas trovi en la naturo. Mi estas ĉiutage en baloj. Tie ni jam havas eĉ nian propran kartan kompanion: la ministro de la Aferoj Eksterlandaj, la franca ambasadoro, la ambasadoroj angla kaj germana kaj mi. Kaj ni tiel laciĝas de la ludado, kiel vi ne povas prezenti al vi. Kiam mi suprenkuras per la ŝtuparo al mi en la kvaran etaĝon, mi diras nur al la kuiristino: «Prenu, Maŭrinjo, la superveston ...» Ha, kion mi babilas, — mi tute forgesis, ke mi loĝas en la beletaĝo. Mi havas unu ŝtuparon ... Kaj interese estas enrigardi en mian antaŭĉambron, kiam mi ankoraŭ ne vekiĝis: grafoj kaj princoj tie sin puŝas kaj zumas, kiel burdoj, oni nur aŭdas «ĵ ... ĵ ... ĵ ...» Iafoje vi tie trovos ankaŭ ministron ... (La urbestro kaj la ceteraj kun timo leviĝas de siaj seĝoj.) Al mi oni eĉ en leteroj skribas: ekscelenco. Unu fojon mi eĉ estis estro de departemento. Strange: la direktoro forveturis — kien li forveturis, oni ne scias. Nu, kompreneble, oni komencis priparoladi: kion kaj kiel fari, kiu devas okupi la lokon? Multaj el la generaloj havis deziron kaj provis, sed kiam ili aliris pli proksime, — ne: tro malfacile. Laŭ la unua rigardo ĝi ŝajnas eĉ facila, sed kiam oni komencas — ho, la diablo ĝin prenu! Poste ili vidis, ke ili nenion povas fari, — nu, oni devas sin turni al mi. Kaj tuj en la momento en la stratoj ekkuris kurieroj, kurieroj, kurieroj ... Vi povas prezenti al vi, sole da kurieroj tridek-kvin miloj! Kia situacio, mi demandas? «Ivan Aleksandroviĉ, iru administri la departementon?» Mi konfesas, mi iom konfuziĝis, mi eliris en mia nokta robo; mi volis rifuzi, sed mi ekpensis, pri tio ĉi ekscios la regnestro, nu, kaj ankaŭ por mia listo de servado ... «bone, mi diras, mi akceptas la oficon, mi akceptas, — mi diras, — mi konsentas, — mi diras, — mi akceptas, sed memoru, ke ĉe mi ĉio devas esti en plej severa maniero! ĉe mi atentu bone! ĉe mi ...» Kaj efektive: ĉiufoje, kiam mi trairadis tra la departemento — tute kiel tertremo — ĉio tremas, kiel aŭtuna folio. (La urbestro kaj aliaj tremas de timo; Ĥlestakov flamiĝas pli forte.) Ho, mi ŝerci ne amas! Mi al ili ĉiuj instruis disciplinon. Min timas eĉ la regna konsilantaro mem. Kaj kion efektive? Mi estas tia! Mi al neniu donas indulgon ... mi diras al ĉiuj ... Mi mem min konas, mem. Mi estas ĉie, ĉie. Ĉiun tagon mi veturas en la imperiestran palacon. Tuj morgaŭ oni donos al mi rangon de feldmarŝ... (Ekglitas kaj estas jam falonta sur la plankon, sed la oficistoj kun respekto lin subtenas.)

Urbestro, alirante kaj tremante per la tuta korpo, penas paroli. — Ha, eks ... eks ... eksce ...

Ĥlestakov, per rapida abrupta voĉo. — Kio estas?

Urbestro. — Ha, eks ... eks ... eksce ... Via ...

Ĥlestakov. — Mi nenion komprenas, ĉio estas sensencaĵo.

Urbestro. — Eksce ... Via ... Via ... moŝto ... princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi? ... Jen estas ĉambro kaj ĉio, kio estas necesa.

Ĥlestakov. — Ripozi? Sensencaĵo! Bone, mi estas preta ripozi. Via matenmanĝo, sinjoroj, estas bona ... mi estas kontenta. (Deklamante.) Laberdano! Laberdano! (Li eniras en la flankan ĉambron, post li la urbestro.)

Sceno VII.

La SAMAJ, krom ĤLESTAKOV kaj la URBESTRO.

Bobĉinskij, al Dobĉinskij. — Jen tio ĉi, Pjotr Ivanoviĉ, estas homo! Jen kio estas homo! En mia tuta vivo mi neniam estis apude de tia grava persono, mi preskaŭ mortis de timo. Kiel vi pensas, Pjotr Ivanoviĉ, kiu li estas en la konsiderado de rango?

Dobĉinskij. — Mi pensas, ke li estas preskaŭ generalo.

Bobĉinskij. — Kaj mi pensas, ke generalo ne povas havi eĉ la plej malgrandan komparon kun li; kaj se li estas generalo, tiam li certe estas la plej granda, generalisimo. Vi aŭdis, kiel li dispremis la regnan konsilantaron? Ni iru, ni rakontu plej rapide al Ammos Fjodoroviĉ kaj al Korobkin. Adiaŭ, Anna Andrejevna!

Dobĉinskij. — Adiaŭ, kara sinjorino! (Ambaŭ foriras.)

Artemij Filippoviĉ, al Luka Lukiĉ. — Estas vere terure; kaj kial — mi eĉ mem ne scias. Kaj ni eĉ ne estas en uniformoj. Nu, kio estos, se li, leviĝinte de la dormado, forkurigos raporton al Peterburgo? (Foriras en meditado kune kun la inspektoro de lernejoj.) Adiaŭ, sinjorino.

Sceno VIII.

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna. — Ha, kiel agrabla!

Marja Antonovna. — Ha, kia ĉarmulo!

Anna Andrejevna. — Sed kia delikata sintenado! Oni tuj povas vidi, ke li estas ĉefurba peco; la manieroj kaj ĉio estas tiaj ... Ha, kiel bone! Mi terure amas tiajn junajn homojn! Mi estis tute ravita. Tamen mi tre plaĉis al li: mi rimarkis — li ĉiam ĵetadis rigardon sur min.

Marja Antonovna. — Ha, panjo, min li rigardadis!

Anna Andrejevna. — Mi petas vin, iru for kun via absurdaĵo! ĝi tie ĉi estas tute ne ĝustaloka.

Marja Antonovna. — Ne, panjo, kredu al mi.

Anna Andrejevna. — Nu, jen! Dio ŝin gardu, ke ŝi ne restu iam sen disputado! Ŝi ne povas, absolute ne povas! Kiel venus al li en la kapon rigardi vin? Kaj por kio li vin rigardus?

Marja Antonovna. — Kredu al mi, panjo, li ĉiam rigardadis. Kaj kiam li komencis paroli pri literaturo, li min ekrigardis, kaj poste, kiam li rakontis, kiel li ludas kartojn kun la ambasadoroj, li ankaŭ tiam min ekrigardis.

Anna Andrejevna. — Nu, povas esti, ke ian unu fojon, kaj eĉ tion nur simple, nur por ne ofendi vin. «Ha, — li diris al si, — mi faros al ŝi la plezuron, mi ankaŭ al ŝi ĵetos unu rigardon!»

Sceno IX.

La SAMAJ kaj la URBESTRO.

Urbestro, eniras tre mallaŭte per la pintoj de la piedoj. — Ŝŝ ... ŝŝ ...

Anna Andrejevna. — Kio estas?

Urbestro. — Mi jam eĉ bedaŭras, ke mi lin drinkigis. Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono de tio, kion li parolis, estas vero? (Enpensiĝas.) Kaj kiel eĉ ĝi povus esti nevero? Drinkinte homo ĉion elportas eksteren: kio en la koro, tio sur la lango. Kompreneble, li iom mensogetis; sed sen mensogeto ekzistas ja nenia parolado. Kun ministroj li ludas kaj en la imperiestran palacon li veturas ... Nu, efektive, ju pli mi meditas ... la diablo scias, mi ne scias eĉ, kio fariĝas en mia kapo: estas al mi tute tiel, kvazaŭ aŭ mi staras sur ia alta turo, aŭ oni volas min pendigi.

Anna Andrejevna. — Kaj mi sentis absolute nenian timon; mi simple vidis en li homon kleran, grandmondan, homon de pli alta tono, kaj pri liaj rangoj mi tute ne zorgas.

Urbestro. — Nu, vi ja estas ... virinoj! Ĉio estas finita, tiu ĉi sola vorto sufiĉas. Por vi ĉio estas bagateloj! Subite vi elĵetas ian vorton nek al teksto nek al preteksto. Vin oni iom vergos, kaj ĉio finiĝos kaj la edzon oni tiel regalos, ke ne restos de li eĉ postesigno. Vi, mia koro, tenis vin kun li tiel libere, kvazaŭ li estus ia Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. — Pri tio ĉi mi jam konsilas al vi ne maltrankviliĝi. Ni ion scias ... (ĵetas rigardojn al la filino.)

Urbestro, sola. — Nu, kion oni povas kun vi paroli! Kia okazo efektive! Ĝis nun mi ne povas trankviliĝi de timo. (Malfermas la pordon kaj parolas tra la pordo.) Miŝka, voku la policanojn; Svistunov-on kaj Derĵimorda-n; ili estas tie ĉi ne malproksime ie post la pordego. (Post malgranda silento.) Mirinda fariĝis nun ĉio en la mondo: se ili almenaŭ havus gravan eksteraĵon! Sed ili estas malgrasaj, maldikaj,— kiel vi povas diveni, kio ili estas? Se li almenaŭ estas militista, li tamen havas ian eksteraĵon; sed kiam li surmetos sur sin fraketon, — nu, tiam li estas simple kiel muŝo kun detranĉitaj flugiloj. Kaj li ja longe tenis sin forte en la hotelo, ŝprucigis tiajn alegoriojn kaj kaŝitajn sencojn, ke ŝajnis, ke oni neniam divenos la veron. Kaj tamen jen li fine estas kaptita. Kaj li eĉ elbabilis pli ol oni bezonis. Oni tuj vidas, ke li estas homo juna.

Sceno X.

La SAMAJ kaj OSIP. Ĉiuj kuras al li renkonte, farante signojn per la fingroj.

Anna Andrejevna. — Venu ĉi tien, mia kara!

Urbestro. — Ŝŝ! ... kio? kio? dormas?

Osip. — Ankoraŭ ne, li iom sin eltiras.

Anna Andrejevna. — Aŭskultu, kiel oni vin nomas?

Osip. — Osip, sinjorino.

Urbestro, al la edzino kaj filino. — Sufiĉe, sufiĉe! (Al Osip.) Nu, kiel, mia amiko, ĉu oni donis al vi bone manĝi?

Osip. — Oni donis manĝi, mi dankas humile; bone manĝi.

Anna Andrejevna. — Nu, kiel, diru al mi: al via sinjoro. mi pensas, veturas tro multe da grafoj kaj princoj?

Osip, al si mem — Kion diri? Se oni nun donis al mi bone manĝi, sekve poste oni ankoraŭ pli bone donos. (Laŭte.) Jes, venas ankaŭ grafoj.

Marja Antonovna. — Karulo mia, Osip, kia belulo estas via sinjoro!

Anna Andrejevna. — Kaj kiel, diru, Osip, mi vin petas, kiel li ...

Urbestro. — Sed ĉesu do, mi petas! Per tiaj senenhavaj paroloj vi nur malhelpas min. Nu, kiel, mia amiko?

Anna Andrejevna. — Kaj kian rangon havas via sinjoro?

Osip. — Rangon, — kompreneble kian.

Urbestro. — Ha. mia Dio. vi ne ĉesas kun viaj malsaĝaj demandoj! vi ne lasas eĉ unu vorton paroli pri afero pli grava. Nu kiel, mia amiko, kia estas via sinjoro? severa? amas insulti aŭ ne?

Osip. — Jes, li amas ordon. Li ne indulgas, se io estas ne en ordo.

Urbestro. — Kaj al mi tre plaĉas via vizaĝo. Amiko, vi certe estas bona homo. Nu, kiel ...

Anna Andrejevna. — Aŭskultu, Osip, kaj kian uniformon via sinjoro tie portas? ...

Urbestro. — Ĉesu do, mi petas, vi, klakistinoj! Tie ĉi estas afero grava: afero pri homa vivo ... (Al Osip.) Nu, mia amiko, efektive vi tre plaĉas al mi. En la vojo ne malhelpas, se oni trinkas superfluan glason da teo — estas nun iom malvarme, — prenu do kelke da rubloj por teo.

Osip, prenante la monon. — Mi humile vin dankas, sinjoro! Dio donu al vi plenan sanecon! vi helpis malriĉan homon.

Urbestro. — Bone, bone, mi mem ankaŭ ĝojas. Kaj kiel, mia amiko ...

Anna Andrejevna. — Aŭskultu, Osip, kiaj okuloj plej multe plaĉas al via sinjoro?

Marja Antonovna. — Osip, mia karulo! kian malgrandan nazeton via sinjoro havas!

Urbestro. — Sed haltu, lasu min! ... (Al Osip.) Kaj kiel, mia amiko, diru, mi vin petas: kion via sinjoro pli atentas, t.e., kio al li pli plaĉas en vojaĝo?

Osip. — Li amas, laŭ la cirkonstancoj, kiel venas la okazoj. Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona.

Urbestro. — Bona?

Osip. — Jes, bona. Jen ekzemple eĉ pri mi, kvankam mi estas simple lia servanto, li tamen ankaŭ rigardas, ke ankaŭ al mi estu bone. Per Dio! Ofte, kiam ni ie gastas, li demandas min: «kiel, Osip, ĉu oni vin bone regalis?» — «Malbone, via moŝto!» — «Eh,— li diras, — tio ĉi, Osip, estas malbona mastro. Vi, — li diras, — memorigu min, kiam mi venos hejmen.» — «Ha, — mi diras al mi. (Svingas la manon.) — Dio lin pardonu! mi estas homo simpla.»

Urbestro. — Bone, bone, prave vi parolas. Antaŭe mi donis al vi por teo, nun prenu ankoraŭ, krom tio, por krakenoj.

Osip. — Por kio vi estas tiel favora al mi? (Kaŝas la monon.) Almenaŭ mi jam trinkos pro via sano.

Anna Andrejevna. — Venu, Osip, al mi, vi ankaŭ ricevos.

Marja Antonovna. — Osip, mia karulo, kisu vian sinjoron!

(El la najbara ĉambro oni aŭdas tuseton de Ĥlestakov.)

Urbestro. — Ŝŝ! (Stariĝante sur la pintoj de la piedoj; ĉiuj parolas mallaŭte.) Dio vin gardu de bruado! Iru! sufiĉos al vi.

Anna Andrejevna. — Ni iru, Manjo! mi diros al vi kion mi rimarkis ĉe la gasto kaj pri kio nur ni ambaŭ povas paroli.

Urbestro. — Ho, ili jam tie parolos! Mi pensas: se oni nur volus iri kaj aŭdi, oni poste ŝtopus al si la orelojn. (Turnante sin al Osip.) Nu, mia amiko ...

Sceno XI.

La SAMAJ, DERĴIMORDA kaj SVISTUNOV.

Urbestro. — Ŝŝ! he, kiel la kurbakruraj ursoj frapas per siaj botoj! Ili paŝas tiel brue, kvazaŭ iu deĵetadus kvardek pundojn de veturigilo! Kie la diablo vin pelas?

Derĵimorda. — Mi estis laŭ ordono...

Urbestro. — Ŝŝ! (Fermas al li la buŝon.) He, kiel la korniko ekkrakis! (Imitas lin.) Mi estis laŭ ordono! Kriegas kvazaŭ el bareloj! (Al Osip.) Nu, amiko, vi iru, pretigu tie por la sinjoro, kion oni bezonas. Ĉion, kio estas en la domo, postulu. (Osip foriras.) Kaj vi staru sur la perono kaj ne moviĝu de la loko! Kaj neniun flankan personon enlasu en la domon, precipe komercistojn! Se vi eĉ unu el ili enlasos, tiam ... Apenaŭ vi ekvidos, ke iras iu kun petoskribo, aŭ se eĉ sen petoskribo, sed similas tian homon, kiu volas prezenti petoskribon kontraŭ mi, — pugnu lin rekte en la kolon! Tiamaniere! Forte! (Montras per la piedo puŝadon.) Vi aŭdas? Ŝŝ ... ŝŝ ... (Foriras per la pintoj de la piedoj post la policanoj. La kurteno falas.)