[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

Parto II, Ĉapitro 6

Ojstro kaj Gemo en la cirko


Ojstro kaj Gemo silente iris laŭlonge de kajo Lung'Arno. Lia deziro paroli, paroli senfine, probable, elĉerpiĝis. Li diris preskaŭ nenion, post forlaso de domo de Rikardo, kaj tio plaĉis al Gemo. Ŝi ĉiam fartis malkomforte kun Ojstro kaj tiun tagon precipe, ĉar lia stranga konduto konfuzis ŝin. Proksime de Uffizi palaco li haltis kaj demandis ŝin: — Ĉu vi ne laciĝis?

— Ne. Kaj kio?

— Ĉu vi estos okupita hodiaŭ vespere?

— Ne.

— Estu afabla kaj bonvolu promeni kune kun mi.

— Kien?

— Kien ajn, laŭ via deziro.

— Kial aperis la ideo?

Ojstro enpensiĝis. — Mi ne kapablas simple ekspliki ĝin. Sed mi vin petegas!

Li levis siajn okulojn. Ties enteno konsternis Gemon. — Io stranga okazas kun vi, — milde diris ŝi.

Ojstro eltiris floron el sia butontruo kaj komencis deŝiri ĝiajn petalojn. Kiun li memorigis al ŝi? Sama nervoza kaj hasta gestado de fingroj...

— Mi fartas malbone, — diris li apenaŭ aŭdeble, rigardante rekte siajn manojn. — Hodiaŭ vespere mi ne volas resti sola. Ĉu vi akceptas mian proponon?

— Jes, certe, ĉu eble vi preferus viziti mian loĝejon?

— Ne, iru ni en restoracion por tagmanĝi. Ĝi situas proksime, sur Signoria placo. Bonvolu ne rifuzi, ja vi promesis!

Ili venis restoracion. Ojstro ordonis tagmanĝon, sed mem preskaŭ nenion manĝis, li silentis, faris panerojn kaj ĉifis franĝon de tablotuko.Gemo fartis tre malkomforte kaj bedaŭris pri tio, ke ŝi konsentis iri kune kun li. Longa silentado ĝenis ŝin, sed ŝi ne volis simple babili kun la homo, kiu, ŝajne, tute forgesis ŝian ĉeeston. Finfine li levis siajn okulojn kaj diris abrupte: — Ĉu vi volus viziti cirkon?

Gemo mire ekrigardis lin kaj ekpensis, kial li tial ŝatas cirkon?

— Ĉu vi antaŭe jam spektis iujn spektaklojn en ĝi? — demandis li, antaŭ ŝi sukcesis respondi.

— Ne, mi ne spektis, ĉar ili min ne interesis.

— Vane. Spektakloj estas tre interesaj. Al mi ŝajnas, ke ne eblas scii vivon de la popolo, nevidinte ilin. Revenu ni al Pordo al la Kruco [Porta alla Croce].

La migranta cirko starigis sian tendon apud urba pordego. Kiam Ojstro kaj Gemo estis alvenantaj al ĝi, netolerebla ŝriko de violonoj kaj tamburado jam anoncis komencon de spektaklo.

La spektaklo estis sufiĉe kruda. Trupon konsistigis kelkaj klaŭnoj, arlekenoj kaj akrobatoj, unu rajdanto saltanta tra ringegoj, kolorigita Kolombino kaj ĝibulo distranta publikon per siaj malsaĝaj grimacoj. Krudeco de spritaĵoj ne ofendis orelojn, ĉar ili estis jam uzitaj kaj enuaj. Vulgareco vidiĝis ĉie. Tamen publiko ridis kaj aplaŭdis, ĉar ĝentileco estas ĉefa trajto de toskananoj. Plej ridindaj estis ŝercoj de la ĝibulo, kvankam Gemo trovis nenion interesan kaj amuzan en ili. Tio ĉi estis simpla grotesko kaj hida histrionado. Spektantoj imitis lin kaj, levante infanojn sur ŝultrojn, montris al ili " monstron".

— Sinjoro Rivarez, ĉu reale al vi plaĉas la spektaklo? — demandis Gemo, turniĝante al Ojstro, kiu staris, alpremiĝinte al ligna fosto. — Laŭ mi,...

Gemo ne sukcesis finparoli. Neniam antaŭe, krom okazo en la ĝardeno en Livorno, en kiu ŝi estis kune kun Montanelli, ŝi vidis saman senliman, desperan mienon sur homa vizaĝo. Ŝi rememoris "Inferon" far Dante, kiam ŝi estis rigardanta lin.

Samtempe la ĝibulo, kiun piedbatis unu el klaŭnoj, cirklosaltis kaj ruliĝante forlasis la arenon. Poste aperis dialogo inter du klaŭnoj kaj tiam Ojstro stariĝis, kvazaŭ vekiĝinte.

— Iru ni, — diris li, — ĉu eble vi deziras resti plu?

— Ne, dankon.

Ili forlasis la cirkon kaj laŭ verda herbejo direktis sin al la rivero.

— Ĉu plaĉis al vi la spektaklo? — demandis Ojstro.

— Ĝi estis sufiĉe sopira kaj iufoje eĉ malagrabla.

— Ĝuste kio ŝajnis al vi malagrabla?

— Ĉiuj grimacoj kaj histrionado. Ili estis malbonaj kaj havis nenion spritan.

— Ĉu vi mencias la ĝibulon?

Gemo memoris, ke Ojstro kun stranga sentivo rilatis al siaj korpaj difektoj, tial ŝi ne volis koncerni tiun ĉi temon. Sed li mem menciis la ĝibulon, tial ŝi konfirmis:

— Jes, la ĝibulo tute ne plaĉis al mi.

— Sed li pli ol la ceteraj amuzis publikon.

— Pri tio mi nur bedaŭras.

— Kial? Ĉu eble pro tio, ke liaj agoj estis neartaj?

— Tie estis ĉio nearta, inkluzive kruelecon...

Li ekridetis. — Krueleco? Rilate al la ĝibulo?

— Jes... Li mem, certe, rilatas indiferente al ĉio. Por li histrionado estas ordinara laboro, samkiel saltado por rajdanto aŭ rolo de Kolombino por aktorino. Sed kiam oni rigardas tiun ĉi ĝibulon, aperas sopiro enanime. Tio estas humiliga kaj prezentas degradon de la homo.

— Li probable plu ne degradas post sia vivostarto. Kvankam degrado de plimulto de ni daŭras.

— Jes, sed ĉi tie... Al vi, oni povas supozi, ŝajnos absurda superstiĉo, sed por mi, la homa korpo estas sakrala. Kaj mi ne ŝatas, kiam oni ĝin mokas aŭ intence mutilas.

— La homa korpo?.. Ĉu animo ankaŭ?

Ojstro haltis kaj apogis sin sur ŝtona parapeto de la kajo. Li ekrigardis rekte okulojn de Gemo.

— Animo? — ripetis ŝi kaj ankaŭ haltis, mire rigardante lin.

Li rapide levis ambaŭ brakojn kun neatendita pasio: — Ĉu eble neniam venis en vian kapon penso pri tio, ke tiu ĉi kompatinda klaŭno havas animon; vivan,  batalantan, homan animon, enigitan en la ĝiban korpon, kiu servas al li kiel sklavo? Ĉu vi, tia bonkora, kompatanta la korpon en bufona vesto kun tintiloj, enpensiĝis iam pri malfeliĉa animo, kiu ne havas eĉ tiujn buntajn ĉifonojn, necesajn por kovri  sian mizeran nudecon? Imagu, kiel ĝi tremas pro malvarmo, kiel en ĉies okuloj ĝi hontas, kiel suferas ĝi pro ridego kaj mokado, kiuj kvazaŭ skurĝas kaj brulvundas per arda fero! Imagu, kiel ĝi senhelpe rigardas montaron kaj ŝtonojn, kiuj ne kapablas kaŝi ĝin, tial ĝi envias al ratoj kapablaj eniĝi truojn kaj kaŝi sin tie. Rememoru ankaŭ, ke animo estas muta, ne havas voĉon kaj ne povas krii. Ĝi devas toleri, toleri kaj toleri... Cetere, mi parolas absurdaĵojn... Kial vi ne ridas? Vi ne havas senson de humuro!

Malrapide kaj silente Gemo turniĝis kaj ekiris laŭlonge de la kajo. Dum la tuta vespero ŝi eĉ unufojon ne divenis ligon de emocio de Ojstro kun la migranta cirko, kaj nun, kiam la subita afekcio montris lian enan vivon, ŝi sukcesis trovi neniun konsolan vorton, kvankam ŝian koron plenigis kompato al li. Li iris apude, rigardante akvon.

— Bonvolu kompreni, — ekparolis li subite kaj arogante ekrigardis ŝin, — ĉiuj miaj eldiraĵoj, kiujn vi ĵus aŭdis, estas simple fantazio. Al mi iufoje plaĉas fantazii, sed mi ne ŝatas, kiam oni akceptas ĝin serioze.

Gemo nenion respondis. Ili iris silente plu. Proksime de Uffizi palaco Ojstro neatendite rapide trapasis vojon kaj kliniĝis super malhela fasko, kuŝanta ĉe balustrado.

— Kio okazis, etulo? — demandis li kun tia kareso, kiun Gemo neniam aŭdis de li. — Kial vi ne iras hejmen?

La fasko ekmoviĝis kaj ekaŭdiĝis mallaŭta ĝemo. Gemo aliris kaj ekvidis sesjaran malpuran ĉifonulon, kiu alpremiĝis al balustrado kiel timiĝinta besteto. Ojstro staris, kliniĝinte super li, kaj karesis liajn distaŭzitajn harojn.

— Kio okazis? — ripetis li kaj kliniĝis pli, por fiksaŭskulti balbutadon de la knabo. — Necesas iri hejmen al lito. Infano ne devas resti dum nokto surstrate, ja vi povas malvarmiĝi. Donu al mi vian manon kaj stariĝu! Kie vi loĝas?

Li prenis manon de la infano, sed tiu ekkriis kaj refalis surteren.

— Nu, kio, kio okazis? — Ojstro metis sin sur la genuojn apude. Aĥ, sinjorino, ekvidu!

Knabaj ŝultro kaj ĵaketo estis kovritaj per sango.

— Diru al mi, kio okazis? — karese daŭrigis Ojstro. — Ĉu vi falis?.. Ne? Ĉu iu batis vin?.. Mi tion supozis. Kiu?

— Mia onklo.

— Kiam?

— Hodiaŭ matene. Li estis ebria kaj mi... mi...

— Kaj vi hazarde trafis lin. Ĉu ne? Ne eblas trafi ebriulojn, amiketo! Ili ne ŝatas tion. Iru ĉi tien al lumo, fileto, mi volas esplori vian ŝultron. Brakumu mian kolon kaj kvietiĝu...

Li levis la knabon, transportis lin en malan flankon de la strato kaj sidigis sur larĝan ŝtonan balustradon. Poste li elpoŝigis tranĉilon kaj lerte fortranĉis disŝiritan manikon, preminte kapon de la infano al sia brusto. Gemo samtempe apogis la vunditan brakon. La tuta ŝultro havis multajn batbluojn kaj ekskoriaĵojn; inter ĝi kaj kubuto estis grava vundo.

— Jes, etulo, batado estis serioza! — diris Ojstro pansante la vundon per sia nazotuko, por ke ĝi ne malpuriĝu de la ĵaketo. — Per kio li vin batis?

— Per fosilo. Mi petis lin doni al mi soldon [16] por aĉeti en butiko, situanta en angulo, polenton, sed li ekbatis min per fosilo.

Ojstro ektremis.

— Aĥ! — li diris milde, — tio ĉi tre doloras.

— Li ekbatis min per fosilo kaj mi... mi forkuris.

— Ĉu vi tutan tempon vagadis laŭ stratoj malsate?

Anstataŭ respondo la infano ekploregis. Ojstro demetis lin de sur balustrado.

— Nu, ne ploru, ne ploru! Nun ni ĉion plibonigos. Kie preni veturilon? Ŝajne ĉiuj staras ĉe teatro, ĉar hodiaŭ en ĝi okazas granda spektaklo. Mi bedaŭras, sinjorino, ke mi estas devigita kuntreni vin, sed...

— Mi nepre iros kune kun vi. Eventuale vi bezonos mian helpon. Ĉu vi povas porti lin tial malproksime, ja li ne estas malpeza?

— Ho, mi sukcesos, dankon.

Ĉe la teatro staris kelkaj veturiloj, sed ĉiuj estis okupitaj. Spektaklo jam finiĝis kaj plimulto de publiko disiris. Sur afiŝoj per grandaj literoj estis skribita nomo de Zito, kiu dancis ĉi-vespere en baleto. Petinte Gemon atendi minuton, Ojstro  alvenis al artista enirejo kaj demandis deĵoranton: — Ĉu sinjorino Reni jam forveturis?

— Ne, sinjoro, — respondis tiu, ĉirkaŭrigardante bone vestitan ĝentlemanon kun infano sur brakoj. — Sinjorino Reni baldaŭ eliros. Ŝin atendas veturilo. Kaj jen ŝi iras.

Zito descendiĝis laŭ ŝtuparo, apogante sin sur brako de juna kavaleria oficiro. Ŝi estis superba en flama-ruĝa korduroja mantelo surĵetita super vespera robo, ĉe kies zono pendis ventumilo farita el strutaj plumoj. La ciganino haltis en la pordo, lasis la kavaliron kaj rapide aliris al Ojstro.

— Felico! — duonvoĉe diris ŝi. — Kio estas en viaj brakoj?

— Mi prenis la infanon surstrate. Li estas batita kaj malsata. Endas kiel eble plej baldaŭ veturigi lin en mian hejmon. Liberaj veturiloj forestas, tial mi petas doni al mi la vian.

— Felico! Ĉu vi volas venigi tiun ĉi ĉifonulon en vian hejmon? Alvoku policanon, por tiu transportu lin en hospicon aŭ ankoraŭ ien ajn. Ne eblas kolekti en via hejmo mizerulojn de la tuta urbo!

— La infano estas batita, — ripetis Ojstro. — En hospicon lin oni povos veturigi morgaŭ, sed hodiaŭ li bezonas rebandaĝon kaj manĝaĵon.

Zito faris etan abomenan grimacon.

— Vidu! Li alpremis sian kapon al vi! Kial vi tion permesas? Ja li estas en koto!

Okuloj de Ojstro ekflamis pro kolero.

— La infano malsatas! — furioze diris li. — Vi ŝajne ne komprenas, kion tio signifas!

— Sinjoro Rivarez, — diris Gemo, proksimiĝante al ili, — mia loĝejo situas apude. Transportu la etulon en mian hejmon kaj, se vi ne prenos veturilon, mi restigos lin ĝis mateno.

Ojstro rapide turnis sin al ŝi: — Ĉu li ne ĝenos vin?

— Kompreneble, ne... Adiaŭ, sinjorino Reni.

La ciganino seke kapjesis, tiris siajn ŝultrojn, prenis brakon de la oficiro kaj, enmaniginte roban trenaĵon, preteriris majeste al la konkursa veturilo.

— Sinjoro Rivarez, se vi volas, mi revenigos la veturilon por vi kaj la infano, — diris ŝi irante.

— Bone. Mi sciigos la adreson al koĉero. — Li eksplikis situon de loĝejo de Gemo al koĉero kaj revenis kune kun sia portaĵo.

Katjo atendis la mastrinon kaj, aŭdinte pri la okazo, forkuris por varma akvo kaj ceteraj necesaĵoj por rebandaĝo.

Ojstro sidigis la infanon sur seĝon, metis sin sur la genuojn kaj, rapide demetis liajn ĉifonaĵojn, tre atente kaj lerte desinfektis kaj repansis lian vundon. Kiam Gemo venis la ĉambron kun pleto enmane, li jam sukcesis bani la infanon kaj envolvis lin en varmetan litkovrilon.

— Ĉu vi permesas nutri nian pacienton? — demandis ŝi ridetante. — Mi preparis por li vespermanĝon.

Ojstro stariĝis kaj kolektis de sur planko malpurajn ĉifonaĵojn.

— Kiel ni senordigis ĉion en via ĉambro! — diris li. — Ĉifonaĵojn necesas bruligi, morgaŭ mi aĉetos por li novan veston. Ĉu vi havas brandon, sinjorino? Estus bone doni kelkajn gutojn al la povruleto. Laŭ via permeso mi iros lavi manojn.

Post manĝado la infano tuj ekdormis sur genuoj de Ojstro, preminte sian kapon al lia blanka ĉemizo. Gemo helpis al Katjo reordigi la ĉambron kaj sidiĝis ĉe la tablo.

— Sinjoro Rivarez, vi devas manĝi antaŭ foriro. Vi nenion manĝis dum la tagmanĝo kaj nun estas tre malfrue.

— Mi plezure eltrinkus tason da teo, sed mi ne kuraĝas peti vin tiel malfrue.

— Ho! Kia bagatelo! Kuŝigu la infanon sur sofon, ja li estas peza. Mi nun kovros kusenon per tuko... Kion vi faros kun li plu?

— Morgaŭ mi serĉos liajn parencojn kaj precipe tiun bestion. Se mi ne sukcesos, tiam mi estos devigita sekvi konsilon de sinjorino Reni kaj konduki lin en hospicon. Eble estus pli bone aligi ŝtonon al lia kolo kaj ĵeti lin en la riveron. Sed tio sekvigos malbonan konsekvencon por mi... Kia nevekebla dormado! Li estas pli sendefenda ol strata katido!

Kiam Katjo alportis pleton kun teo,  la etulo malfermis la okulojn kaj komencis mire ĉirkaŭrigardi. Ekvidinte sian patronon, li derampis de sur sofo kaj,  implikiĝinte en faldoj de la littuko, ekkrablis al li. La infano sufiĉe resaniĝis kaj en li aperis scivolemo; indikante la difektitan maldekstran brakon, en kiu Ojstro tenis kukpecon, li demandis:

— Kio ĝi estas?

— Kio? Kuko. Ĉu vi ankaŭ volas? Ne, por hodiaŭ sufiĉas. Atendu ĝis morgaŭ!

— Ne, tio ĉi! — La knabo permane tuŝis fingroŝtumpojn kaj grandan cikatron sur mano de Ojstro.

Ojstro metis la kukpecon sur la tablon.

— Aĥ! Jen pri kio vi demandas! Tio estas sama, kiel sur via ŝultro. Min vundis homo, kiu estis pli forta ol mi.

— Ĉu ĝi tre doloris vin?

— Mi ne memoras. Ŝajne samkiel ceteraj vundoj. Nun redormu, ĉar estas malfrue.

Kiam alveturis kaleŝo, la knabo dormis, tial Ojstro zorgeme, penante ne veki, prenis lin sur brakoj kaj transportis malsupren.

— Vi estis hodiaŭ mia bonkora anĝelo, — diris li al Gemo, haltinte ĉe la pordo, — tamen tio, certe, ne malakcelos al ni poste  kvereli.

— Mi ne havas deziron kvereli kun iu ajn...

— Aĥ! Sed mi deziras. Vivo estus netolerebla sen kvereloj. Bona kverelo estas salo de la tero. Ĝi estas eĉ pli bona ol spektaklo en la cirko!

Li mallaŭte ekridetis kaj descendis laŭ ŝtuparo, portante en brakoj la dormantan infanon.


[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]