[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

Parto I, Ĉapitro 3

Studenta kunveno


Aŭtuno kaj vintro pasis senevente. Arturo diligente studis kaj havis malmulte da libertempo. Tamen ĉiusemajne li unu-du fojojn vizitis Montanelli dum kelkaj minutoj. Li petis ekspliki iun malfacilan libron kaj tiam konversacio koncernis nur ĝin. Sentante aperintan inter ili barieron, Montanelli evitis ĉion, kio aspektis kiel lia iniciato restarigi antaŭajn intimajn interrilatojn. Vizitoj de Arturo kaŭzis nun triston anstataŭ plezuro. Estis malfacile por li ŝajni kvieta, spertante konstantan streĉon por konduti tiel, kvazaŭ nenio okazis. Arturo ankaŭ rimarkis ŝanĝojn de konduto de padre kaj komprenante, ke ĝin rezultigis okazinta disputo pri liaj "novaj ideoj", menciis neniam tiun ĉi temon, kiu senĉese estis en liaj pensoj. Tamen nuna amo de Arturo al Montanelli estis eĉ pli profunda ol antaŭe. Liaj permanenta sento de malkontento kaj anima malpleno, de kiuj li penis abstrakti sin per persista studado de teologio kaj ritaro, tute malaperis post lia unua konatiĝo kun "Juna Italio".

Ankaŭ foriĝis nesana reveco, kiun generis liaj soleco kaj longatempa flegado de la mortanta patrino, kaj iuj duboj, kontraŭ kiuj li ofte preĝis. Kune kun nova entuziasmo, kun pli klara percepto de religio (ĉar en studenta movado Arturo vidis ne politikan, sed religian bazon) al li venis paco, anima pleneco kaj bonkoreco al homoj. La tuta mondo kvazaŭ iĝis lumigita malsame. Li trovis novajn, bonajn trajtojn de homoj indajn amon, kiujn li ne rimarkis antaŭe. Samtempe Montanelli, kiun li dum lastaj kvin jaroj akceptis kiel ideala heroo, nun akiris en liaj okuloj novan aŭreolon kaj iĝis profeto de la nova kredo. Li pasie aŭskultis predikojn de padre, penante kapti en ili similecon kun respublikaj ideoj; longe meditis pri enteno de Evangelio kaj ĝojis pro demokrata esenco de kristanismo dum ĝia aperado.

Unu januaran tagon Arturo venis la seminarion por redoni libron. Ĉar tiam rektoro Montanelli dume forestis, li venis lian kabineton, starigis la libron sur breton kaj jam volis eliri, sed lian atenton altiris alia libro kuŝanta sur tablo. Ĝi nomiĝis "Monarĥio" [De Monarchia] far Dante. Arturo komencis legi kaj baldaŭ ĝi tiel absorbis lin, ke li ne rimarkis kiel malfermiĝis pordo kaj venis Montanelli. Li ĉesigis legadon nur post kiam Montanelli ekparolis.

— Mi tute ne atendis vin hodiaŭ! — diris padre, rigardante titolon de la libro, — mi jam volis sendi iun, por ekscii, ĉu vi povas veni al mi vespere.

— Ĉu io grava okazis? Mi estos okupita hodiaŭ vespere, sed se...

— Ne, nia rendevuo povos okazi morgaŭ. Mi volis vidi vin kaj diri, ke mi forveturos mardon. Oni vokas min en Romon.

— En Romon? Ĝis kioma tempo?

— En mesaĝo oni skribas, ke ĝis finiĝo de Pasko. Ĝi venis el Vatikano. Mi volis tuj informi vin pri ĝi, sed mi estis okupita pri ĉiutagaj zorgoj en la seminario kaj ankaŭ pri alveno de nova rektoro.

— Padre, mi esperas, ke vi ne por ĉiam forlasas la seminarion. Ĉu ne?

—Ŝajne por ĉiam, kvankam mi ankoraŭ revenos Pison por kelkaj tagoj.

— Sed kial vi forlasas?

— Ankoraŭ oficiale oni ne anoncis mian novan oficon kiel episkopo.

— Padre! Kie?

— Tion oni sciigas en Romo. Ankoraŭ ĝisfine ne estas indikita ĝusta loko: ĉu mi estos estro de eparĥio en Apenino aŭ restos kiel vikario ĉi tie.

— Ĉu oni la novan rektoron jam nomumis?

— Jes, patro Kardi [Cardi]. Li alveturos morgaŭ.

— Via informo estas plena surprizo!

— Jes... Decidoj de Vatikano ofte estas neatenditaj.

— Ĉi vi konas la novan rektoron?

— Persone ne, sed oni lin tre laŭdas. Monsinjoro Belloni skribas, ke li estas multe edukita.

— En la seminario vian forlason oni taksos kiel granda perdo.

— Mi ne scias, kio okazos en la seminario, sed vi, carino, nepre sentos mian foreston. Povas esti samkiel mi sentos nian disiĝon.

— Jes, vi pravas. Tamen mi ĝojas pro vi.

— Ĉu vi ĝojas? Sed mi ne scias, ĉu mi ankaŭ devas ĝoji?

Montanelli eksidis ĉe la tablo. Li aspektis tre lace kaj ne estis videbla kontenteco pri lia nova alta posteno.

— Ĉar vi estos okupita hodiaŭ vespere, ĉu eble vi povas pasigi tagon kune kun mi? Mi ne tre bone fartas, tial mi volus kiel eble longe esti kune kun vi ĝis mia forveturo.

— Bone, sed je la sesa mi devos esti en...

— En kunveno?

Arturo kapjesis kaj tiam Montanelli haste ŝanĝis temon de la konversacio.

— Mi volas ankaŭ interparoli pri viaj aferoj, — komencis li. — Dum mia foresto vi bezonos alian konfesprenanton.

— Sed kiam vi revenos, ĉu mi rajtos konfesi ĉe vi?

— Mia karulo, kion vi demandas? Mi parolas nur pri tri aŭ kvar monatoj, dum kiuj mi forestos. Ĉu vi konsentas konfesi ĉe iu pastro el Santa Katarino?

— Jes.

Ilia konversacio daŭris ankoraŭ kelkan tempon. Poste Arturo ekstaris kaj diris: — Mi devas iri. Studentoj atendas min.

Vizaĝo de Montanelli denove iĝis morna.

— Jam? Mi nur komencis abstrakti min de miaj nigraj pensoj. Ho ve, adiaŭ!

— Adiaŭ! Morgaŭ mi revenos.

— Alvenu kiel eble frue, por ni rendevuu sole. Morgaŭ alveturos patro Kardi... Kara Arturo, mi petas vin, estu singardema, ne agu senpripense, almenaŭ ĝis mia reveno. Vi ne kapablas imagi, kiel mi timas restigi vin sola!

— Vane, padre. Nun ĉio estas kvieta kaj same estos poste.

— Nu, ankoraŭfoje adiaŭ! — abrupte diris Montanelli kaj prenis siajn paperojn.


* * *

Enirinte ĉambron, en kiu okazis studenta kunveno, Arturo tuj ekvidis sian amikinon, filinon de doktoro Ŭoren [Warren], kun kiu li ofte ludis dum infaneco. Ŝi sidis ĉe fenestro en angulo kaj atente aŭskultis paroladon de juna altkreska lombardano vestita en uzita kostumo, kiu estis unu el iniciatintoj de la movado. Dum lastaj kelkaj monatoj ŝi videble ŝanĝiĝis, maturiĝis kaj do aspektis kiel tute juna virino. Nur du densaj nigraj harplektaĵoj ankoraŭ memorigis, ke ŝi antaŭnelonge estis lernantino. Sur ŝi estis nigra robo kaj samkolora tuko kovris ŝian kapon, ĉar en la ĉambro trablovis. Sur ŝia brusto estis alpinglita cipresa branĉeto — emblemo de Juna Italio. La iniciatinto pasie rakontis al ŝi pri mizero de kalabriaj kamparanoj kaj ŝi silente aŭskultis, metinte sian mentonon sur la brakon kaj direktinte siajn okulojn sur plankon. Arturo kvazaŭ ekvidis melankolian Liberecon, kiu funebras pri perdita Respubliko. (Julio ekvidus en ŝi nur superkreskintan knabinon kun pala vizaĝo kaj malbela nazo, en malnova, tro mallonga robo).

— Vi estas ĉi tie, Ĝimo [Jim]! — diris Arturo proksimiĝinte al ŝi, kiam ŝia interparolanto deiris al alia loko de la ĉambro. Ĝimo estis ŝia knabina kromnomo, derivaĵo de Ĝenifero [Jennifer], per kiu oni baptis ŝin. Ŝiaj italaj amikinoj nomis ŝin Gemo [Gemma].

Ŝi mire levis sian kapon.

— Arturo! — Ho, mi eĉ ne sciis, ke vi ankaŭ estas membro.

— Mi ankaŭ ne atendis ekvidi vin ĉi tie, Ĝimo. De kiam vi...?

— Ne, — haste ŝi interrompis lin, — mi ankoraŭ ne membriĝis. Mi nur plenumis du aŭ tri negravajn petojn. Mi jam interkonatiĝis kun Bini. Ĉu vi konas Karlon Bini?

— Jes, certe.

Bini estis gvidanto de livorna grupo kaj lin konis tuta Juna Italio.

— Jen, Bini komencis rakonti al mi pri tiuj problemoj kaj mi petis lin venigi min iun studentan kunvenon. Li ankaŭ skribis al mi en Florencon... Ĉu vi scias, ke dum Kristnasko mi vizitis Florencon?

— Ne, mi tre malofte ricevas leterojn de miaj parencoj.

— Jes, tion mi komprenas... Do, mi restis ĉe fratinoj Rajt [Wright], (ili estis ŝiaj lernejaj amikinoj translokiĝintaj al Florenco). En letero Bini proponis, ke dum reveno hejmen mi vizitu Pison kaj la nunan kunvenon... Nu, ŝajne, prelego komenciĝas...

La prelego estis pri ideala respubliko kaj preparo de junularo por ĝi. Pensoj de lektoro estis ne tute certaj, sed Arturo aŭskultis lin kun plena admiro. Li akceptis ĉion senkritike kaj absorbis novajn moralajn ideojn ĝenerale sen pripenso.

Post kiam la prelego kaj longaj debatoj finiĝis kaj studentoj komencis foriri, Arturo alpaŝis al Gemo, kiu ne lasis sian lokon en angulo.

— Mi proponas akompani vin, Ĝimo. Kie vi restis?

— Ĉe Marieto.

— Ĉe tiu, kiu estis mastrumistino de via patro?

— Jes, ŝi loĝas sufiĉe malproksime de tie ĉi.

Kelkan tempon ili paŝis silente. Poste Arturo abrupte demandis ŝin: — Ĉu vi nun estas deksepjara?

— Tio okazis en oktobro.

— Mi ĉiam supozis, ke vi post plenkreskiĝo ne iĝos ordinara fraŭlino, ne vizitos, samkiel ceteraj gejunuloj, balojn ktp. Kara Ĝimo, mi ofte pensis, ke vi nepre estos en nia organizo.

— Tion saman mi pensis pri vi mem.

— Vi menciis iujn komisiojn, kiujn petis plenumi Bini. Mi eĉ ne sciis, ke vi konas unu la alian.

— Mi plenumis ilin ne por Bini, sed por la alia.

— Por kiu?

— Por tiu, kiu hodiaŭ estis interparolanta kun mi, — por Bolo [Bolla].

— Ĉu vi bone konas lin?

Voĉo de Arturo havis iom da ĵaluzo. Al li ne plaĉis tiu ĉi viro. Ili konkuris en unu afero, kiun komitato de Juna Italio finfine komisiis al Bolo, konsiderinte Arturon ankoraŭ tro juna kaj sensperta.

— Mi konas lin sufiĉe bone. Li tre plaĉas al mi. Li loĝis en Livorno.

— Mi tion scias... Li lasis la urbon novembre.

— Jes, tiam oni atendis alvenon de ŝipoj. Kion vi opinias, Arturo, pri tio, ke via hejmo estas pli sendanĝera por nia agado? Ja neniu suspektos familion de riĉaj ŝipoposedantoj. Krome, vi konas ĉiun en dokoj.

— Malpli laŭte, mia kara! Ĉu libroj el Marsejlo [Marseilles] estis kaŝitaj en via domo?

— Nur unu tagon... Tamen povas esti mi ne devis paroli tion al vi.

— Kial? Vi jam scias, ke mi estas ano de la socio. Gemo, kara, mi estus tre feliĉa, se ankaŭ aniĝu vi kaj... padre!

— Via padre! Ĉu li...

— Ne, li opinias malsame. Sed iam mi esperas...

— Arturo, sed li ja estas sacerdoto!

— Tio ne gravas! En nia socio jam estas sacerdotoj. Du el ili verkas artikolojn por ĵurnaloj. Kaj kial ne? Ja misio de klerikaro estas konduki la mondon al plej altaj idealoj kaj celoj, al kiuj ankaŭ aspiras nia socio! Finfine tio ĉi estas pli religia kaj morala demando ol politika. Ja se homoj estas pretaj esti liberaj kaj respondecaj civitanoj, do neniu kapablas teni ilin en sklaveco.

Gemo kuntiris la brovojn.

— Mi opinias, ke via logiko havas iun implikaĵon. Sacerdoto instruas religian doktrinon. Mi vidas nenion koncernan al nia strebado liberiĝi de aŭstroj.

— Sacerdoto estas predikanto de kristanismo, kaj Kristo mem estis plej granda revoluciulo.

— Ĉu vi scias, ke mi interparolis kun mia patro pri sacerdotoj kaj li diris, ke...

— Gemo, via patro estas protestanto.

Post mallonga paŭzo ŝi ekrigardis rekte liajn okulojn.

— Ĉesigu ni nian konversacion. Vi ĉiam iĝas netolerebla, kiam vi parolas pri protestantoj.

— Tute ne! Netoleremecon kutime aperigas protestantoj, kiam temas pri katolikoj.

— Mi opinias malsame. Tamen ni jam tre ofte diskutis pri tio ĉi kaj do ne necesas denove komenci... Kion vi opinias pri la nuna lekcio?

— Ĝi tre plaĉis al mi, precipe la lasta parto. Estis bone al mi aŭdi liajn rezolutajn vortojn pri neceso vivi kvazaŭ en respubliko, anstataŭ revado pri ĝi! Ja Kristo ankaŭ diris: "La ĉiela Regno estas en vi!".

— Al mi male tiu ĉi parto ne plaĉis. Li tiom multe parolis pri tio, kion ni devas pensi, senti, kiel ni devas ŝanĝiĝi, sed neniujn praktikajn rimedojn kaj agojn por tio li indikis.

— Kiam kriza tempo venos, tiam ni havos plurajn taskojn. Ni devas esti paciencaj. Grandaj ŝanĝoj ne okazas dum unu tago.

— Ju pli malfacila estas tasko, des pli urĝe necesas komenci decidi ĝin. Vi parolas pri tio, ke necesas pretigi sin por libero. Tamen kiu estis pli preta por tio, ol via patrino? Ĉu iu vidis pli perfektan anĝelan virinon? Kaj kion rezultigis ŝia tuta bonkoreco? Ŝi estis sklavino ĝis la lasta tago de ŝia vivo. Kiom da ĉikanoj kaj insultoj ŝi spertadis de via vicfrato Ĝejmso kaj lia edzino! Se ŝi ne estus tial bonkora kaj pacienca, do ŝi havus pli bonan vivon kaj oni ne kuraĝus premi ŝin. Simila situacio ekzistas en Italio. Tiuj, kiuj strebas defendi siajn celojn, tute ne bezonas paciencon.

— Ĝimo, kara, Italio estus delonge libera, se kolero kaj pasio estus uzitaj por tio. Ĝi bezonas ne malamon, sed amon.

Li abrupte ekruĝiĝis, kiam estis dirata la lasta vorto. Gemo tion ne rimarkis, ĉar ŝi rigardis rekte antaŭen. Ŝiaj brovoj estis kuntiritaj kaj lipoj estis firme kunpremitaj.

— Vi pensas, ke mi ne pravas, Arturo, — diris ŝi post ioma paŭzo. — Sed mi pravas kaj iam vi tion komprenos... Kaj jen domo de Marieto. Ĉu vi volas eniri?

— Ne, jam estas malfrue. Bonan nokton, kara!

Li staris ĉe enirejo kaj firme premis ŝiajn manojn.

— "Pro dio kaj la popolo..."

Malrapide kaj grave ŝi kompletigis la devizon: — "Nun kaj por ĉiam".

Poste ŝi eltiris siajn manojn kaj rapide eniris la domon. Kiam la pordo ŝlosiĝis, li kliniĝis kaj prenis cipresan branĉeton falintan de ŝia brusto.


[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]