NOTOJ
1. carino (itale) — karulo;
2. padre (latine) — patro, pastro;
3. Fragola (itale) — frago;
4. Cornwall (angle) — Kornvalo, areo en
sudokcidenta Anglio;
5. Contadini (itale) — kampuloj;
6. Monsieur (france) — sinjoro;
7. Paolo — arĝenta monero;
8. Metternich — tiama kanceliero de Aŭstra imperio;
9. English Levellers (angle) — anglaj
egaluloj, anoj de radikala partio, kies celo estis respubliko;
10. Monologo de la bufono el tragedio “Reĝo Liro”
(King Lear) far Ŝekspiro (Shakespeare);
11. Monsignor (itale) — monsinjoro;
12. Savonarola (1452-98), monakejestro en Florenco, kiu celis establi
respublikon. Estis eliminita el la eklezio kaj ekzekutita;
13. Ave, Maria, Regina Coeli (latine) —Vivu, Mario,
reĝino ĉiela;
14. Arkadio — lando de antikva Grekio, en kiu, laŭ
vortoj de poetoj, ĉiuj
homoj estis feliĉaj kaj havis neniujn zorgojn;
15. Leonardo da Vinci (1452-1519),
granda itala pentristo kaj inventisto
naskita en Vinci, apud Florenco;
16. Soldo — nevalora monero;
17. Scilo kaj Ĥaribdio [Scylla
and Charybdis] — laŭ greka mitologio sur ambaŭ rokoj de mallarĝa
markolo estis du monstroj murdintaj ŝipanojn, t.e. troviĝi en
danĝero inter ambaŭ flankoj;
18. Minervo — diino
de saĝeco, protektantino de belarto, scienco, metio en antikva Romio;
19. Citaĵo
de Jesuo Kristo "Ne pacon, sed glavon mi alportis sur la teron";
20. A la guerre comme a la guerre —
la franca proverbo "En la milito, kiel en la milito";
21. Corpus Domini —
(korpo de dio) latine, unu el ĉefaj katolikaj festoj;
22. Cosi fan tutti —
Same agas ĉiuj (itale);
23. Antaŭmortaj
vortoj pri Jesuo de Romia imperiestro Juliano (331-363), kiu dumvive
persekutis kristanojn;
24. "Proksimiĝu ni al
dia altaro" — komencaj latinaj vortoj el katolika preĝo "Introit";
25. Temas pri antikva filozofo Sokrato kaj lia agado;
26. Skudi — valora arĝenta monero;