V. I. Lenin

Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo 1

(populara eseo)


El la rusa tradukis Jurij Finkel





Enhavtabelo



Antaŭparolo

La broŝuro, proponata al la atento de la leganto, estis verkita de mi printempe de la 1916-a jaro en Zuriko. En tieaj laborkondiĉoj mi devis, nature, sperti certan mankon de franca kaj angla literaturo kaj tre grandan mankon de literaturo rusa. Sed tamen la ĉefan anglan verkon pri imperiismo, la libron de J. A. Hobson 2, mi uzis kun tia atento, kian tiu verko meritas laŭ mia konvinko.

La broŝuro estis verkita por la cara cenzuro. Tial mi ne nur devis striktege limigi min per nure teoria — speciale ekonomika — analizo, sed ankaŭ formuli necesajn nemultajn rimarkojn pri politiko kun grandega singardo, alude, per tiu Ezopa — la damnita Ezopa — lingvaĵo, kiun la carismo devigadis uzi ĉiujn revoluciistojn, kiam ili prenadis en la manojn plumon por «laŭleĝa» verko.

Estas malfacile relegi nun, en la tagoj de libero, tiujn kripligitajn per penso pri la cara cenzuro, sufokitajn, kunpremitajn per fera ŝraŭbtenilo lokojn de la broŝuro. Pri tio, ke imperiismo estas antaŭtago de socialisma revolucio, pri tio, ke social-ŝovinismo (socialismo en vortoj, ŝovinismo en faroj) estas plena perfido al socialismo, plena transiro sur la flankon de burĝaro, ke tiu skismo de la laborista movado estas ligita kun objektivaj kondiĉoj de imperiismo k.t.p. — mi devis paroli per la «sklava» lingvaĵo, kaj mi devas sendi leganton, interesiĝantan pri la demando, al baldaŭ aperonta reeldono de miaj eksterlandaj artikoloj de la jaroj 1914–1917. Speciale indas noti unu lokon, sur la paĝo 119–120: por en cenzura formo klarigi al la leganto, kiel senhonte mensogas la kapitalistoj kaj la transirintaj sur ilian flankon social-ŝovinistoj (kontraŭ kiuj tiel nekonsekvence batalas Kautsky 3) rilate la demandon pri aneksoj, kiel senhonte ili ŝirmas aneksojn fare de siaj kapitalistoj, mi devis preni ekzemplon… de Japanio! Atenta leganto facile metos anstataŭ Japanio — Rusion, kaj anstataŭ Koreio — Finlandon, Polion, Kurlandon, Ukrainion, Ĥivon, Buĥaron, Estlandon kaj ceterajn regionojn, loĝatajn de ne grandrusoj.

Mi dezirus esperi, ke mia broŝuro helpos orientiĝi en la ĉefa ekonomia demando, sen kies esploro nenion eblas kompreni en takso de la nuntempa milito kaj nuntempa politiko, nome: en la demando pri la ekonomia esenco de imperiismo.


La aŭtoro
Petrogrado. La 26-an de aprilo 1917.



Antaŭparolo al la franca kaj la germana eldonoj 4

I

Tiu ĉi libreto estis verkita, kiel estis indikite en la antaŭparolo al la rusa eldono, en la 1916-a jaro por la cara cenzuro. Mi ne havas eblon refari la tutan tekston en nuna tempo, kaj tio estus, verŝajne, nelaŭcele, ĉar la ĉefa tasko de la libro estis kaj restas: montri laŭ sinoptikaj informoj de senduba burĝa statistiko kaj konfesoj de burĝaj sciencistoj de ĉiuj landoj tion, kia estis la resuma bildo de la tutmonda kapitalisma ekonomio, kun ties internaciaj interrilatoj, en la komenco de la 20-a jarcento, antaŭ la unua tutmonda imperiisma milito.

Parte estos eĉ nesenutile por multaj komunistoj en la avangardaj kapitalismaj landoj konvinkiĝi per ekzemplo de tiu ĉi, laŭleĝa el vidpunkto de la cara cenzuro, libreto pri eblo — kaj neceso — uzi eĉ tiujn malfortajn restaĵojn de laŭleĝeco, kiuj ankoraŭ restas por komunistoj en la moderna, ni diru, Usono aŭ en Francio post la antaŭnelonga, preskaŭ totala aresto de komunistoj, por klarigo de tuta mensogeco de la social-pacismaj opinioj kaj esperoj pri la «monda demokratio». Kaj la plej necesajn aldonojn al tiu ĉi subcenzura libreto mi penos doni en tiu ĉi antaŭparolo.

II

En la libro estas pruvite, ke la milito de la jaroj 1914–1918 estis ĉe ambaŭ flankoj imperiisma (t.e. aneksa, raba, konkera) milito, milito pro divido de la mondo, pro divido kaj redivido de kolonioj, «sferoj de influo» de la financa kapitalo k.t.p.

Ĉar la pruvo de tio, kia estas la vera socia, aŭ pli ĝuste: la vera klasa karaktero de la milito konsistas, certe, ne en la diplomatia historio de la milito, sed en analizo de la objektiva stato de la komandantaj klasoj en ĉiuj militantaj regnoj. Por prezenti tiun objektivan staton, necesas preni ne ekzemplojn kaj ne apartajn informojn (ĉe grandega komplikeco de la socia vivo eblas ĉiam trovi ajnan kvanton de ekzemploj aŭ apartaj informoj por konfirmo de ajna tezo), sed nepre komplekson de informoj pri la bazoj de la ekonomia vivo de ĉiuj militantaj regnoj kaj de la tuta mondo.

Ĝuste tiajn sinoptikajn informojn, kiuj ne estas refuteblaj, mi prezentis en la bildo de la divido de la mondo en la 1876-a kaj la 1914-a jaroj (en la paragrafo 6) kaj de la divido de la fervojoj de la tuta mondo en la 1890-a kaj la 1913-a jaroj (en la paragrafo 7). La fervojoj estas resumo de la plej ĉefaj branĉoj de la kapitalisma industrio, la karba kaj fera, resumo — kaj la plej demonstra indikilo de evoluo de la monda komerco kaj de la burĝ-demokratia civilizo. Kiel estas ligitaj la fervojoj kun la granda industrio, kun monopoloj, kun sindikatoj, karteloj, trustoj, bankoj, kun financa oligarĥio — tio estas montrita en la antaŭaj ĉapitroj de la libro. La distribuo de la fervoja reto, neegaleco de tiu distribuo, neegaleco de evoluo de la reto, tio estas rezultoj de la moderna, monopola kapitalismo en la tutmonda skalo. Kaj tiuj rezultoj montras absolutan neeviteblon de imperiismaj militoj sur tia ekonomia bazo, dum ekzistas la privata proprieto de produktadaj rimedoj.

Konstruado de fervojoj ŝajnas simpla, natura, demokratia, kultura, civiliziga entrepreno: tia ĝi estas en la okuloj de la burĝaj profesoroj, al kiuj oni pagas por plibeligo de la kapitalisma sklaveco, kaj en la okuloj de etburĝaj filistroj. En la realo kapitalismaj fadenoj, per miloj da retoj kunligantaj tiujn entreprenojn kun la privata proprieto de produktadaj rimedoj ĝenerale, faris tiun konstruadon instrumento por subpremi miliardon da homoj (kolonioj plus duonkolonioj), t. e. pli ol duonon de la loĝantaro de la tero en la dependaj landoj kaj de dungitaj sklavoj de la kapitalo en la «civilizitaj» landoj.

Privata proprieto, bazita sur laboro de eta kamparano, libera konkurenco, demokratio, — ĉiuj ĉi sloganoj, per kiuj trompas la laboristojn kaj kamparanojn la kapitalistoj kaj ilia gazetaro, restis malproksime malantaŭe. Kapitalismo transkreskis al la tutmonda sistemo de kolonia subpremado kaj financa strangolado fare de la «avangardaj» landoj je la giganta plejmulto de la loĝantaro de la tero. Kaj dividado de tiu «predo» okazas inter 2–3 tutmonde potencaj, armitaj de la piedoj ĝis la kapoj rabobestoj (Usono, Britio, Japanio), kiuj entiras en sian militon pro dividado de sia predo la tutan teron.

III

La Bresto-Litovska paco 5, diktita de la monarĥia Germanio, kaj poste la multe pli brutala kaj malnobla Versajla paco 6, diktita de la «demokratiaj» respublikoj, Usono kaj Francio, kaj ankaŭ de la «libera» Britio, servis utilegan servon al la homaro, senmaskiginte kiel la dungitajn inkajn kuliojn de imperiismo, tiel ankaŭ la reakciajn filistrojn, kvankam nomantajn sin pacistoj kaj socialistoj, kiuj prikantadis la «vilsonismon» 7, pruvadis eblon de paco kaj reformoj ĉe imperiismo.

Dekmilionoj da kadavroj kaj kripluloj, lasitaj de la milito, la milito pro tio, ĉu la brita aŭ la germana grupo de financaj rabistoj devas ricevi pli da predo, kaj poste du tiuj «pacaj traktatoj» malfermas la okulojn kun antaŭe nevidita rapideco al milionoj kaj dekmilionoj da humiligitaj, subpremitaj, trompitaj, stultigitaj de la burĝaro homoj. Sur la grundo de la tutmonda ruinigo, kreita de la milito, kreskas do tutmonda revolucia krizo, kiu, kiajn ajn longajn kaj malfacilajn peripetiojn ĝi trapasu, ne povas finiĝi alie, ol per proleta revolucio kaj ties venko.

La Bazela manifesto de la 2-a Internacio, doninta en la jaro 1912 takson ĝuste al tiu milito, kiu venis en la jaro 1914, sed ne al la milito ĝenerale (militoj okazas malsamaj, okazas ankaŭ revoluciaj), tiu manifesto restis monumento, senmaskiganta la tutan hontindan fiaskon, tutan renegatecon de la herooj de la 2-a Internacio.

Mi represigas tial tiun manifeston en aldonaĵo al tiu ĉi eldono kaj atentigas la legantojn ree kaj denove, ke la herooj de la 2-a Internacio zorgeme evitas tiujn lokojn de tiu manifesto, kie estas dirite precize, klare, rekte pri la ligo de ĝuste tiu ĉi venonta milito kun proleta revolucio, — evitas same zorgeme, kiel ŝtelisto evitas tiun lokon, kie li faris ŝtelon.

IV

Speciala atento en tiu ĉi libreto estis donita al kritiko de la «kaŭtskiismo», la internacia idea tendenco, kiun reprezentas en ĉiuj landoj de la mondo la «elstaraj teoriistoj», gvidantoj de la 2-a Internacio (en Aŭstrio — Otto Bauer kaj Kº, en Britio — Ramsey Macdonald k.a., en Francio — Albert Thomas 8 k.t.p, k.s.) kaj amaso da socialistoj, reformistoj, pacistoj, burĝaj demokratoj, popoj.

Tiu ĉi idea tendenco estas, unuflanke, produkto de malkomponiĝo, putrado de la 2-a Internacio, kaj aliflanke — neevitebla frukto de la ideologio de la etburĝoj, kiujn la tuta viva cirkonstancaro tenas en kaptilo de burĝaj kaj demokratiaj superstiĉoj.

Ĉe Kautsky kaj similaj al li tiaj opinioj estas plena malkonfeso de ĝuste tiu revolucia fundamento de marksismo, kiun tiu verkisto defendadis dum jardekoj, speciale, interalie, en lukto kontraŭ la socialisma oportunismo (de Bernstein, Millerand, Hyndman, Gompers 9 k.c.). Tial ne estas hazarde, ke en la tuta mondo la «kaŭtskianoj» unuiĝis nun praktik-politike kun ekstremaj oportunistoj (per la 2-a aŭ flava Internacio 10) kaj kun burĝaj registaroj (per koaliciaj burĝaj registaroj kun partopreno de socialistoj).

La kreskanta en la tuta mondo proleta revolucia movado ĝenerale, kaj la komunisma speciale nepre bezonas analizon kaj senmaskigon de teoriaj eraroj de «kaŭtskiismo». Tio estas des pli vera, ke la pacismo kaj «demokratismo» ĝenerale, neniom pretendantaj al marksismo, sed tute same, kiel Kautsky kaj Kº, stompantaj profundecon de kontraŭdiroj de imperiismo kaj neeviteblecon de la revolucia krizo, naskita de ĝi, — tiuj tendencoj estas ankoraŭ ege vastaj en la tuta mondo. Kaj lukto kontraŭ tiuj tendencoj estas nepra por proletara partio, kiu devas rekonkeri disde la burĝaro stultigitajn de ĝi etajn mastrojn kaj milionojn da laborantoj, metitajn en pli aŭ malpli etburĝajn vivkondiĉojn.

V

Necesas diri kelkajn vortojn pri la ĉapitro VIII: «Paraziteco kaj putrado de kapitalismo». Kiel jam estis notite en la teksto de la libro, Hilferding, eksa «marksisto», nun kunulo de Kautsky kaj unu el la ĉefaj reprezentantoj de la burĝa, reformisma politiko en la «Sendependa s.-d. partio de Germanio» 11, faris en tiu demando paŝon malantaŭen kompare kun malkaŝa pacisto kaj reformisto, anglo Hobson. La internacia skismo de la tuta laborista movado nun jam montriĝis plene (la 2-a kaj la 3-a Internacioj). Montriĝis ankaŭ la fakto de armita batalo kaj intercivitana milito inter ambaŭ tendencoj: subteno de Kolĉak kaj Denikin 12 en Rusio fare de la menŝevikoj kaj «socialistoj-revoluciuloj» kontraŭ la bolŝevikoj, la Scheidemann-anoj kaj Noske 13 kun Kº en Germanio kun la burĝaro kontraŭ la spartakanoj 14, same en Finlando, Polio, Hungario k.t.p. En kio do estas la ekonomia bazo de tiu mondhistoria fenomeno? Ĝuste en la paraziteco kaj putrado de kapitalismo, kiuj estas karakterizaj al ties plej alta stadio, t. e. imperiismo. Kiel estis pruvite en tiu ĉi libreto, kapitalismo apartigis nun amaseton (malpli ol dekonon de la loĝantaro de la tero, ĉe plej «malavara» kaj troigita kalkulo — malpli ol kvinonon) de speciale riĉaj kaj potencaj ŝtatoj, kiuj prirabas — per simpla «detondado de kuponoj» — la tutan mondon. Eksportado de kapitalo donas profiton je 8–10 miliardoj da frankoj jare, laŭ la antaŭmilitaj prezoj kaj la antaŭmilita burĝa statistiko. Nun, certe, multe pli.

Estas kompreneble, ke el tia giganta superprofito (ĉar ĝi estas ricevata super tiu profito, kiun la kapitalistoj elpremas el la laboristoj de «sia» lando) eblas subaĉeti laboristajn gvidantojn kaj la supran tavolon de la laborista aristokrataro. Kaj ĝin subaĉetas la kapitalistoj de la «avangardaj» landoj — subaĉetas per miloj da rimedoj, rektaj kaj malrektaj, malkaŝaj kaj kaŝaj.

Tiu tavolo de la burĝiĝintaj laboristoj aŭ la «laborista aristokrataro», tute filistraj laŭ la vivmaniero, laŭ grandeco de la salajroj, laŭ tuta sia mondopercepto, estas la ĉefa apogo de la 2-a Internacio, kaj en la nunaj tagoj la ĉefa socia (ne milita) apogo de la burĝaro. Ĉar tio estas veraj agentoj de la burĝaro en la laborista movado, laboristaj komizoj de la kapitalista klaso (labor lieutenants of the capitalist class), veraj perantoj de reformismo kaj ŝovinismo. En la civitana milito de la proletaro kontraŭ la burĝaro ili neeviteble ekstaras grandnombre sur la flankon de la burĝaro, sur la flankon de la «versajlanoj» 15 kontraŭ la «komunumanoj».

Ne kompreninte la ekonomiajn radikojn de tiu fenomeno, ne taksinte ties politikan kaj socian signifon, oni ne povas fari eĉ paŝon en la tereno de solvado de praktikaj problemoj de la komunisma movado kaj estonta socia revolucio.

Imperiismo estas la antaŭtago de la socia revolucio de la proletaro. Tio konfirmiĝis ekde la 1917-a jaro en tutmonda skalo.


La 6-an de junio 1920
N. Lenin





Dum la lastaj 15–20 jaroj, speciale post la hispan-usona (1898) kaj anglo-bura (1899–1902) militoj, la ekonomika, kaj ankaŭ politika literaturo de la malnova kaj la nova mondoj ĉiam pli kaj pli ofte traktas la nocion «imperiismo» por karakterizo de la epoko, travivata de ni. En la 1902-a jaro en Londono kaj Nov-Jorko aperis verko de angla ekonomikisto J. A. Hobson: «Imperiismo». La aŭtoro, staranta sur la vidpunkto de burĝa social-reformismo kaj pacismo — samnatura, esence, kun la nuna pozicio de la eksa marksisto K. Kautsky, — donis tre bonan kaj detalan priskribon de la ĉefaj ekonomiaj kaj politikaj specifaĵoj de imperiismo 16. En la 1910-a jaro en Vieno aperis verko de aŭstra marksisto Rudolf Hilferding: «La financa kapitalo» (rusa traduko: Moskvo, 1912). Malgraŭ eraro de la aŭtoro en la demando pri teorio de mono kaj malgraŭ certa inklino al pacigo de marksismo kun oportunismo, tiu verko prezentas ege valoran teorian analizon de la «plej nova fazo en la evoluo de kapitalismo» — tiel diras la subtitolo de la libro de Hilferding 17. Fakte, tio, kion oni diradis dum la lastaj jaroj pri imperiismo — speciale en grandega kvanto da revuaj kaj ĵurnalaj artikoloj pri tiu temo, kaj ankaŭ en rezolucioj, ekzemple de la Ĥemnica 18 kaj Bazela kongresoj, okazintaj aŭtune de la 1912-a jaro, apenaŭ eliris ekster la rondon de ideoj, prezentitaj aŭ, pli ĝuste, resumitaj ĉe ambaŭ nomitaj aŭtoroj…

Sube ni penos mallonge prezenti, en kiel eble plej populara formo, ligon kaj interrilaton de la bazaj ekonomiaj specifaĵoj de imperiismo. La neekonomian flankon de la afero ni ne povos trakti tiel, kiel ĝi tion meritus. Referencojn al literaturo kaj aliajn notojn, kiuj povos interesi ne ĉiujn legantojn, ni metos en la finon de la broŝuro.

I. Koncentrado de produktado kaj monopoloj

Grandega kresko de industrio kaj rimarkinde rapida procezo de koncentrado de produktado en ĉiam pli grandaj entreprenoj estas unu el la plej karakterizaj specifaĵoj de kapitalismo. La plej plenajn kaj plej precizajn informojn pri tiu procezo donas modernaj industriaj censoj.

En Germanio, ekzemple, el ĉiu milo de industriaj entreprenoj estis grandaj, t.e. havantaj pli ol 50 dungitaj laboristoj, en la jaro 1882 — 3; en 1895 — 6 kaj en 1907 — 9. Al ili apartenis el ĉiu cento da laboristoj: 22, 30 kaj 37. Sed koncentrado de produktado estas multe pli forta, ol koncentrado de laboristoj, ĉar laboro en grandaj entreprenoj estas multe pli produktiva. Tion indikas informoj pri vaporaj maŝinoj kaj pri elektraj motoroj. Se ni prenos tion, kion en Germanio oni nomas industrio en vasta senco, t.e. inklude kaj komercon kaj transportadon k.t.p., do ni ricevos jenan bildon. Da grandaj entreprenoj estas 30 588 el 3 265 623, t.e. entute 0,9%. Ili havas da laboristoj — 5,7 milionojn el 14,4 mln., t.e. 39,4%; da vaporaj ĉevalfortoj — 1,2 mln. da kilovatoj el 1,5 mln., t.e. 77,2%.

Malpli ol centono de la entreprenoj havas pli ol ¾ de la ĝenerala kvanto da vapora kaj elektra forto! Al 2,97 mln. da etaj entreprenoj (ĝis 5 dungitaj laboristoj), konsistigantaj 91% el la tuta nombro de la entreprenoj, apartenas nur 7% de la vapora kaj elektra forto! Dekmiloj da plej grandaj entreprenoj estas ĉio; milionoj da etaj — nenio.

Da entreprenoj, havantaj 1000 kaj pli da laboristoj, estis en Germanio en la 1907-a jaro 586. Ili havas preskaŭ dekonon (1,38 mln.) el la tuta kvanto da laboristoj kaj preskaŭ trionon (32%) el la tuta sumo de vapora kaj elektra forto *. Mona kapitalo kaj bankoj, kiel ni vidos, faras tiun superpezon de amaseto da plej grandaj entreprenoj eĉ pli premanta kaj eĉ en tute rekta senco, ĉar milionoj da etaj, mezaj kaj eĉ parte grandaj «mastroj» evidentiĝas efektive en plena sklaveco ĉe kelkaj centoj da milionuloj-financistoj.

En alia avangarda lando de moderna kapitalismo, en Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko, kresko de koncentrado de produktado estas eĉ pli forta. Ĉi tie la statistiko distingas industrion en la malvasta senco de la vorto kaj grupigas entreprenojn laŭ grandeco de kosto de jara produkto. En la 1904-a jaro da plej grandaj entreprenoj, kun produktado je 1 miliono da dolaroj kaj pli, estis 1900 (el 216 180, t.e. 0,9%) — ĉe ili estis 1,4 mln. da laboristoj (el 5,5 mln., t.e 25,6%) kaj 5,6 miliardoj da produkto (el 14,8 mlrd., t.e. 38%). Post 5 jaroj, en la 1909-a jaro la respektivaj nombroj estas: 3 060 entreprenoj (el 268 491; — 1,1%) kun 2,0 mln. da laboristoj (el 6,6; — 30,5%) kaj kun 9,0 miliardoj da produkto (el 20,7 miliardoj; — 43,8%) **.

* Sinoptikaĵo de ciferoj laŭ Annalen des deutschen Reichs, 1911, Zahn.

** Statistical Abstract of the United States 1912, p. 202.

Preskaŭ duono de la tuta produkto de ĉiuj entreprenoj de la lando estas en la manoj de unu centono de la ĝenerala nombro de entreprenoj! Kaj tiuj tri mil entreprenoj-gigantoj ĉirkaŭprenas 258 branĉojn de industrio 19. El tio estas klare, ke la koncentrado, sur certa ŝtupo de ties evoluo, per si mem alkondukas, eblas diri, proksimege al monopoleco. Ĉar kelkaj dekoj da gigantaj entreprenoj facile povas fari interkonsenton inter si, kaj aliflanke la malfaciligon de konkurenco, la tendencon al monopoleco naskas ĝuste la granda amplekso de entreprenoj. Tiu transformiĝo de konkurenco al monopoleco prezentas per si unu el la plej gravaj fenomenoj — se ne la plej gravan — en la ekonomio de la plej nova kapitalismo, kaj ni devas pli detale trakti ĝin. Sed unue ni devas forigi unu eblan miskomprenon.

La usona statistiko diras: 3000 gigantaj entreprenoj en 250 branĉoj de industrio. Kvazaŭ nur po 12 entreprenoj de plej granda amplekso por ĉiu branĉo.

Sed estas ne tiel. Ne en ĉiu industria branĉo estas grandaj entreprenoj; aliflanke, treege grava specifaĵo de la kapitalismo, atinginta la plej altan ŝtupon de la evoluo, estas tiel nomata kombinado, t.e. kunigo en unu entrepreno de diversaj industriaj branĉoj, prezentantaj per si aŭ sinsekvajn ŝtupojn de prilaboro de krudaĵo (ekzemple, produktado de krudfero el erco kaj refandado de krudfero al ŝtalo, kaj poste, eble, produktado de iuj pretaj produktoj el ŝtalo), — aŭ ludantajn helpan rolon unu rilate la alian (ekzemple, prilaboro de restaĵoj aŭ kromproduktoj; produktado de pakumaĵoj k.t.p.).

«Kombinado, — skribas Hilferding — egaligas diferencojn de konjunkturo kaj tial garantias por la kombinita entrepreno pli grandan konstantecon de la profitkvoto. Due, kombinado kaŭzas forigon de komerco. Trie, ĝi ebligas teĥnikajn perfektigojn, kaj sekve, ankaŭ akiron de plia profito kompare kun «puraj» (t.e. ne kombinitaj) entreprenoj. Kvare, ĝi firmigas la pozicion de la kombinita entrepreno kompare kun la «pura», — plifortigas ĝin en konkurenca lukto dum forta depresio (malrapidigo de aferoj, krizo), kiam malaltigo de prezoj de krudaĵoj postrestas de malaltigo de prezo de fabrikaĵoj» *.

* «La financa kapitalo», rusa tr., pp. 286–287.

Germana burĝa ekonomikisto Heymann, dediĉinta specialan verkon al priskribo de «miksitaj», t.e. kombinitaj, entreprenoj en la germana ferproduktada industrio, diras: «puraj entreprenoj pereas, dispremitaj de alta prezo de krudmaterialoj, ĉe malaltaj prezoj de pretaj produktoj». Rezultas jena bildo:

«Restis, unuflanke, grandaj, ŝtonkarbaj kompanioj, kun elterigo de karbo je kelkaj milionoj da tunoj, forte organizitaj en sia ŝtonkarba sindikato; kaj poste dense ligitaj kun ili grandaj ŝtalfabrikoj kun sia ŝtala sindikato. Tiuj gigantaj entreprenoj kun produktado de ŝtalo je 400 000 tunoj (tuno = 60 pudoj) dum jaro, kun grandega elterigo de erco kaj ŝtonkarbo, kun produktado de pretaj produktoj el ŝtalo, kun 10 000 laboristoj, loĝantaj en kazernoj de fabrikaj setlejoj, iufoje kun siaj propraj fervojoj kaj havenoj, — estas tipaj reprezentantoj de la germana fera industrio. Kaj la koncentrado iras ĉiam plu antaŭen. Apartaj entreprenoj iĝas ĉiam pli grandaj; ĉiam pli granda nombro de entreprenoj de unu sama aŭ de diversaj industriaj branĉoj kuniĝas en gigantajn entreprenojn, por kiuj la ses grandaj berlinaj bankoj servas kaj kiel apogo kaj kiel estroj. Rilate al la germana mina industrio estas ekzakte pruvita ĝusteco de la instruo de Karlo Markso pri koncentrado; kvankam tio rilatas al la lando, en kiu la industrio estas defendita per protektaj impostoj kaj transportaj tarifoj. La mina industrio de Germanio maturiĝis por eksproprietigo» *.

* Hans Gideon Heymann. «Die gemischten Werke im deutschen Großeisengewerbe». Stuttgart, 1904 (SS. 256, 278–279).

Al tia konkludo devis veni la konscienca, kiel escepto, burĝa ekonomikisto. Necesas noti, ke li kvazaŭ apartigas Germanion speciale, pro defendo de ĝia industrio per altaj protektaj impostoj. Sed tiu cirkonstanco povis nur plirapidigi koncentriĝon kaj kreiĝon de monopolaj unioj de entreprenistoj, karteloj, sindikatoj k.t.p. Estas ege grave, ke en la lando de libera komerco, Britio, koncentrado same kondukas al monopoleco, kvankam iom pli malfrue kaj en eble alia formo. Jen kion skribas profesoro Hermann Levy en speciala esploro pri «Monopoloj, karteloj kaj trustoj» laŭ informoj pri la ekonomia evoluo de Grand-Britio:

«En Grand-Britio ĝuste la granda amplekso de entreprenoj kaj ilia alta teĥnika nivelo portas en si tendencon al monopolo. Unuflanke, la koncentrado kondukis al tio, ke por entrepreno necesas elspezi grandegajn sumojn de kapitalo; tial novaj entreprenoj staras antaŭ ĉiam pli altaj postuloj en la senco de amplekso de necesa kapitalo, kaj tio malfaciligas ilian aperon. Sed aliflanke (kaj tiun punkton ni opinias pli grava), ĉiu nova entrepreno, kiu deziras ekstari sur la nivelo de gigantaj entreprenoj, kreitaj de la koncentrado, devas produkti tian grandegan troan kvanton da produktoj, ke profita vendado de ili eblas nur ĉe neordinara pligrandigo de postulado, aliokaze tiu troo de produktoj malaltigos prezojn ĝis la nivelo, neprofita kaj por la nova fabriko kaj por la monopolaj unioj». En Britio monopolaj unioj de entreprenistoj, karteloj kaj trustoj, aperas precipe — malsame de aliaj landoj, kie protektaj impostoj plifaciligas karteligon, — nur tiam, kiam nombro de ĉefaj konkurencantaj entreprenoj reduktiĝas al «iuj du dekduoj». «Influo de la koncentrado al naskiĝo de monopolo en la granda industrio manifestiĝas ĉi tie kun kristala klareco» *.

* Hermann Levy. «Monopole, Kartelle und Trusts». Jena, 1909, SS. 286, 290, 298.

Antaŭ duonjarcento, kiam Markso verkis sian «Kapitalon», libera konkurenco ŝajnis al la plejmulto de ekonomikistoj «natura leĝo». La oficiala scienco penadis mortigi per komploto de silento la verkon de Markso, pruvinta per teoria kaj historia analizo de kapitalismo, ke libera konkurenco naskas koncentradon de produktado, kaj tiu koncentrado sur certa ŝtupo de sia evoluo kondukas al monopoleco. Nun la monopoleco iĝis fakto. Ekonomikistoj verkas montojn da libroj, priskribante apartajn manifestiĝojn de la monopoleco kaj plu ĥore deklarante, ke «marksismo estas refutita». Sed faktoj estas obstina afero, kiel diras angla proverbo, kaj ilin oni vole-nevole devas konsideri. La faktoj montras, ke diferencoj inter apartaj kapitalismaj landoj, ekzemple, rilate de protektismo aŭ libera komerco, kondiĉas nur negravajn diferencojn en formo de monopoloj aŭ en tempo de apero de ili, kaj naskado de monopoleco fare de koncentrado de produktado entute estas ĝenerala kaj fundamenta leĝo de la moderna stadio de kapitalismo.

Por Eŭropo eblas trovi sufiĉe precize la tempon de la definitiva ŝanĝo de la malnova kapitalismo al la nova: tio estas nome la komenco de la 20-a jarcento. En unu el novegaj sinoptikaj verkoj pri la historio de «kreiĝo de monopoloj» ni legas:

«Eblas doni el la epoko antaŭ la 1860-a jaro apartajn ekzemplojn de kapitalismaj monopoloj; eblas malkovri en ili ĝermojn de tiuj formoj, kiuj estas tiom ordinaraj nun; sed ĉio ĉi sendube estas antaŭhistoriaj tempoj por la karteloj. La efektiva komenco de la modernaj monopoloj apartenas, plej frue, al la 1860-aj jaroj. La unua granda periodo de evoluo de monopoloj komenciĝas ekde la internacia depresio de la industrio de la 1870-aj jaroj kaj etendiĝas ĝis la komenco de la 1890-aj jaroj». «Se konsideri la aferon en eŭropa skalo, do la lima punkto de la evoluo de la libera konkurenco estas la 60-aj kaj 70-aj jaroj. Tiam Britio finis konstruadon de sia malnovstila kapitalisma organizo. En Germanio tiu organizo eniris en decidan batalon kontraŭ metio kaj hejma produktado kaj komencis krei por si proprajn formojn de ekzisto».

«La granda renverso komenciĝas ekde la kraŝo de la 1873-a jaro aŭ, pli ĝuste, ekde la depresio, kiu sekvis ĝin kaj kiu — kun apenaŭ rimarkebla paŭzo en la komenco de la 80-aj jaroj kaj kun neordinare forta, sed mallonga kresko ĉirkaŭ la 1889-a jaro — plenigas la 22 jarojn de la eŭropa ekonomia historio». «Dum la mallonga periodo de kresko de la jaroj 1889–1890 oni forte uzadis kartelojn por uzado de konjunkturo. Nepripensita politiko levadis supren la prezojn eĉ pli rapide kaj forte, ol tio okazus sen karteloj, kaj preskaŭ ĉiuj tiuj karteloj pereis senglore en la «tombo de la kraŝo». Pasis ankoraŭ kvin jaroj da malbonaj negocoj kaj malaltaj prezoj, sed en la industrio jam regis alia humoro. La depresion oni ne plu opiniis io memevidenta, en ĝi oni vidis nur paŭzon antaŭ nova favora konjunkturo.

Kaj jen la kartela movado eniris en sian duan epokon. Anstataŭ efemera fenomeno la karteloj iĝas nun unu el la fundamentoj de la tuta ekonomia vivo. Ili konkeras unu branĉon de industrio post alia kaj unuavice la prilaboron de krudmaterialoj. Jam en la komenco de la 1890-aj jaroj la karteloj ellaboris por si en organizo de la koaksa sindikato, laŭ kies modelo estis kreita la karba sindikato, tian kartelan teĥnikon, post kiun la moviĝo, esence, ne iris. La granda kresko fine de la 19-a jarcento kaj la krizo de la jaroj 1900–1903 staras — almenaŭ en la mina kaj la fera industrioj — unuafoje tute sub la signo de karteloj. Kaj se tiam tio ŝajnis ankoraŭ io nova, do nun por la vasta socia konscio iĝis memevidenta veraĵo tio, ke grandaj partoj de la ekonomia vivo estas forigitaj, kiel ĝenerala regulo, el la libera konkurenco» *.

* Th. Vogelstein. «Die finanzielle Organisation der kapitalistischen Industrie und die Monopolbildungen» en «Grundriß der Sozialökonomik». VI Abt., Tüb., 1914. Kp. ĉe la sama aŭtoro: «Organisationsformen der Eisenindustrie und Textilindustrie in England und Amerika». Bd. I, Lpz., 1910.

Do, jen la ĉefaj rezultoj de la historio de monopoloj: 1) La 1860-aj kaj 1870-aj jaroj estas la plej alta, lima ŝtupo de la evoluo de la libera konkurenco. Monopoloj estas nur apenaŭ rimarkeblaj ĝermoj. 2) Post la krizo de la 1873-a jaro okazas vasta evoluo de la karteloj, sed ili ankoraŭ estas escepto. Ili ankoraŭ ne estas firmaj. Ili ankoraŭ estas efemera fenomeno. 3) La kresko de la fino de la 19-a jarcento kaj la krizo de la jaroj 1900–1903: la karteloj iĝas unu el la fundamentoj de la tuta ekonomia vivo. Kapitalismo iĝis imperiismo.

La karteloj interkonsentas pri kondiĉoj de vendado, limdatoj de pagado k.c. Ili dividas inter si regionojn de vendado. Ili determinas kvanton de produktataj varoj. Ili fiksas prezojn. Ili distribuas profiton inter apartaj entreprenoj k.t.p.

Kvanto da karteloj en Germanio estis taksata proksimume je 250 en la 1896-a j. kaj je 385 en la 1905-a jaro kun partopreno en ili de ĉirkaŭ 12 000 entreprenoj *. Sed ĉiuj agnoskas, ke tiuj ciferoj estas maltroigitaj. El la montritaj supre informoj de la germania industria statistiko de la 1907-a j. videblas, ke eĉ la 12 000 plej grandaj entreprenoj koncentras, verŝajne, pli ol duonon de la ĝenerala kvanto da vapora kaj elektra forto. En Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko la kvanto de trustoj estis determinita en la 1905-a j. je 185; en la 1907-a j. — je 250. La usona statistiko dividas ĉiujn industriajn entreprenojn laŭ apartenantaj al apartaj personoj, al firmaoj kaj al korporacioj. Al la lastaj apartenis en la 1904-a jaro — 23,6%, en la 1909-a j. — 25,9%, t.e. pli ol kvarono de la ĝenerala kvanto da entreprenoj. Da laboristoj en tiuj entreprenoj estis 70,6% en la 1904-a kaj 75,6%, tri kvaronoj de la ĝenerala kvanto, en la 1909-a j.; la ampleksoj de produktado estis 10,9 kaj 16,3 miliardoj da dolaroj, t.e. 73,7% kaj 79,0% de la ĝenerala sumo.

* Dr. Riesser. «Die deutschen Großbanken und ihre Konzentration im Zusammenhange mit der Entwicklung der Gesamtwirtschaft in Deutschland». 4. Aufl., 1912, S. 149. — R. Liefmann. «Kartelle und Trusts und die Weiterbildung der volkswirtschaftlichen Organisation». 2. Aufl., 1910, S. 25.

En la manoj de karteloj kaj trustoj koncentriĝas nemalofte sep-ok dekonoj de la tuta produktado de certa industribranĉo. La Rejn-Vestfalia ŝtonkarba sindikato ĉe sia fondo en la 1893-a jaro koncentris 86,7% de la tuta produktado de karbo en la regiono, kaj en la 1910-a jaro jam 95,4% *. Kreiĝanta tiamaniere monopolo garantias gigantajn profitojn kaj kondukas al kreiĝo de teĥnik-produktaj unuoj de kolosa amplekso. La fama kerosena trusto en Unuiĝintaj Ŝtatoj (Standard Oil Company) estis fondita en la 1900-a j. «Ĝian kapitalon konsistigis 150 milionoj da dolaroj. Estis emisiitaj ordinaraj akcioj je 100 mln. kaj privilegiitaj je 106 mln. Al tiuj lastaj estis pagata dividendo en la jaroj 1900–1907: 48, 48, 45, 44, 36, 40, 40, 40%, entute 367 milionoj da dolaroj. Ekde la 1882-a ĝis la 1907-a jaroj estis ricevita pura profito je 889 mln. da dolaroj; el ili 606 mln. estis pagitaj kiel dividendo, kaj la cetero iris por rezerva kapitalo» **. «En ĉiuj entreprenoj de la ŝtala trusto (United States Steel Corporation) estis en la 1907-a j. ne malpli ol 210 180 laboristoj kaj oficistoj. La plej granda entrepreno de la germania mina industrio, la Gelzenkirĥa mina societo (Gelsenkirchner Bergwerksgesellschaft), havis en la 1908-a j. — 46 048 laboristojn kaj oficistojn» ***. Jam en la 1902-a j. la ŝtala trusto produktis 9 milionojn da tunoj da ŝtalo ****. Ĝia produktado de ŝtalo konsistigis en la 1901-a j. — 66,3%, kaj en la 1908-a j. — 56,1% de la tuta produktado de ŝtalo en Unuiĝintaj Ŝtatoj *****; elterigado de erco — 43,9% kaj 46,3% en la samaj jaroj.

* Dr. Fritz Kestner. «Der Organisationszwang. Eine Untersuchung über die Kämpfe zwischen Kartellen und Außenseitern». Brl., 1912, p. 11.

** R. Liefmann. «Beteiligungs- und Finanzierlingsgesellschaften. Eine Studie über den modernen Kapitalismus und das Effektenwesen». 1. Aufl., Jena, 1909, p. 212.

*** Samloke, p. 218.

**** Dr. S. Tschierschky. «Kartell und Trust». Gött., 1903, p. 13.

***** Th. Vogelstein. «Organisationsformen», p. 275.

Raporto de usona registara komisiono pri trustoj diras: «Ilia avantaĝo super la konkurenculoj baziĝas sur grandaj ampleksoj de iliaj entreprenoj kaj sur ilia bonege aranĝita teĥniko. La tabaka trusto ekde sia fondo mem uzis ĉiujn penojn por vastskale anstataŭigi manlaboron per maŝina laboro ĉie. Ĝi aĉetadis por tiu celo ĉiujn patentojn, havantajn ian rilaton al prilaboro de tabako, kaj elspezis por tio grandegan monsumon. Multaj patentoj evidentiĝis unue netaŭgaj, kaj ilin devis reellabori inĝenieroj, servantaj al la trusto. Fine de la 1906-a j. estis kreitaj du filiaj societoj kun ekskluziva celo de aĉetado de patentoj. Por la sama celo la trusto fondis siajn fandejojn, maŝinajn fabrikojn kaj riparajn metiejojn. Unu el tiuj entreprenoj, en Bruklino, okupas averaĝe 300 laboristojn; ĉi tie oni faras eksperimentojn super inventoj por produktado de cigaredoj, etaj cigaroj, snuftabako, folia stano por pakado, ujoj k.c.; samloke oni perfektigas inventojn» *. «Ankaŭ aliaj trustoj tenas en sia servo tiel nomatajn developping engineers (inĝenierojn por ellaboro de teĥniko), kies tasko estas inventadi novajn metodojn de produktado kaj elprovadi teĥnikajn plibonigojn. La ŝtala trusto pagas al siaj inĝenieroj kaj laboristoj altajn premiojn pro inventoj, kapablaj altigi teĥnikon aŭ malpligrandigi elspezojn» **.

* Report of the Commissioner of Corporations on the Tobacco Industry. Washington, 1909, p. 266 — citita laŭ libro «Dr. Paul Tafel. «Die nordamerikanischen Trusts und ihre Wirkungen auf den Fortschritt der Technik». Stuttgart, 1913, p. 48.

** Samloke, p. 48–49.

En la sama maniero estas organizita la afero de teĥnikaj plibonigoj en la germania granda industrio, ekzemple, en la ĥemia, kiu evoluis tiel gigante dum la lastaj jardekoj. La procezo de koncentrado de produktado jam ĝis la 1908-a j. kreis en tiu industrio du ĉefajn «grupojn», kiuj same estis siamaniere alirantaj al monopoleco. Komence tiuj grupoj estis «duopaj unioj» de du paroj de plej grandaj fabrikoj, kun kapitalo de ĉiu je 20–21 milionoj da markoj: unuflanke, eksa de Meister, fabriko en Hochst kaj de Kassele en Frankfurto-ĉe-Majno, aliflanke, anilina kaj soda fabriko en Ludwigshafen kaj la eksa de Bayer en Elberfeld. Poste en la 1905-a j. unu grupo, kaj en la 1908-a j. la alia uniiĝis ĉiu kun ankoraŭ unu granda fabriko. Rezultis du «triopaj unioj» kun ĉiu kapitalo je 40–50 milionoj da markoj, kaj inter tiuj «unioj» jam komenciĝis «proksimiĝo», «interkonsentoj» pri prezoj k.t.p. *.

Konkurenco transformiĝas al monopoleco. Rezultas giganta progreso de socialigo de produktado. Speciale estas socialigata ankaŭ la procezo de teĥnikaj inventoj kaj perfektigoj.

* Riesser, la nomita verko, p. 547 kaj sekvaj laŭ la 3-a eld. Ĵurnaloj informas (junio de 1916) pri nova giganta trusto, unuiganta la ĥemian industrion de Germanio.

Tio estas ja tute ne la samo, kiel la malnova libera konkurenco de disaj kaj sciantaj nenion unu pri la alia mastroj, produktantaj por vendado sur nekonata merkato. La koncentrado atingis tion, ke eblas fari proksimuman registradon de ĉiuj fontoj de krudmaterialoj (ekzemple, fer-ercaj teroj) en certa lando kaj eĉ, kiel ni vidos, en vico da landoj, en la tuta mondo. Tia registrado ne nur estas farata, sed tiuj fontoj estas kaptataj en la manojn de gigantaj monopolaj unioj. Estas farata proksimuma registrado de ampleksoj de la merkato, kiun «dividas» inter si, laŭ interkonsento, tiuj unioj. Estas monopoligataj instruitaj laborfortoj, estas dungataj plej bonaj inĝenieroj, estas kaptataj vojoj kaj rimedoj de transportado — fervojoj en Usono, vaporŝipaj societoj en Eŭropo kaj Usono. Kapitalismo en sia imperiisma stadio proksimege alkondukas al la plej ĉiuflanka socialigo de produktado, ĝi entrenas, se tiel diri, kapitalistojn, malgraŭ ilia volo kaj konscio, en iun novan socian ordon, transiran el la plena libero de konkurenco al plena socialigo.

La produktado iĝas sociala, sed la alproprigado restas privata. La socialaj produktadaj rimedoj restas privata proprieto de negranda kvanto da personoj. La ĝeneralaj kadroj de la formale agnoskata libera konkurenco restas, kaj premo de nemultaj monopolistoj super la cetera loĝantaro iĝas centoble pli peza, sentebla, neeltenebla.

Germana ekonomikisto Kestner dediĉis specialan verkon al «lukto inter karteloj kaj eksteruloj», t.e. entreprenistoj, ne apartenantaj al kartelo. Li nomis tiun verkon: «Truddevigo al organiziĝo», dum necesus diri, certe, por ne plibeligi kapitalismon, pri truddevigo al subiĝo al unioj de monopolistoj. Estas instrue ĵeti rigardon almenaŭ simple al listo de tiuj rimedoj de la moderna, novega, civilizita, lukto por «organiziĝo», kiujn uzas unioj de monopolistoj: 1) senigo je krudmaterialoj («… unu el la plej gravaj artifikoj por devigo aniĝi al kartelo»); 2) senigo je laboraj manoj per «aliancoj» (t.e. interkonsentoj de kapitalistoj kun laboristaj sindikatoj pri tio, ke la lastaj akceptu laboron nur en la karteligitaj entreprenoj); 3) senigo je transportado; 4) senigo je vendado; 5) interkonsento kun aĉetanto pri komercaj rilatoj ekskluzive kun karteloj; 6) laŭplana faligado de prezoj (por bankrotigo de «eksteruloj», t.e. entreprenoj, ne obeantaj al monopolistoj, estas elspezataj milionoj por dum certa tempo vendadi kontraŭ prezo malpli alta ol la memkosto: en la benzina industrio okazis ekzemploj de malaltigo de prezoj ekde 40 ĝis 22 markoj, t.e. preskaŭ duoble!); 7) senigo je kredito; 8) bojkotado.

Antaŭ ni estas jam ne konkurenca lukto inter etaj kaj grandaj, inter teĥnike postrestantaj kaj teĥnike avangardaj entreprenoj. Antaŭ ni estas strangolado fare de la monopolistoj je tiuj, kiuj ne obeas al la monopolo, al ĝia premo, al ĝia arbitro. Jen kiel speguliĝas tiu procezo en la konscio de la burĝa ekonomikisto:

«Eĉ en la tereno de pure ekonomia agado, — skribas Kestner, — okazas certa moviĝo de la komerca agado en la malnova senco al la organiz-spekula agado. Plej grandan sukceson ĝuas ne komercisto, scipovanta surbaze de sia teĥnika kaj komerca sperto plej bone determini bezonojn de la aĉetantoj, trovi kaj, ni diru, «malkovri» postuladon, restantan en kaŝita stato, sed spekula geniulo (?!), scipovanta anticipe kalkuli aŭ almenaŭ nur flarsenti organizan evoluon, eblon de certaj ligoj inter apartaj entreprenoj kaj bankoj…»

Tradukite en la homan lingvon tio signifas: la evoluo de kapitalismo atingis tion, ke, kvankam la vara produktado plu «regas» kaj estas opiniata la fundamento de la tuta ekonomio, tamen efektive ĝi jam estas subfosita, kaj la ĉefajn profitojn akiras «geniuloj» de financaj fraŭdoj. En la bazo de tiuj fraŭdoj kaj friponaĵoj kuŝas la socialigo de la produktado, sed la giganta progreso de la homaro, per laboro atinginta tiun socialigon, utilas al… spekulantoj. Ni vidos malsupre, kiel «sur tiu ĉi bazo» la filistre reakcia kritiko de kapitalisma imperiismo revas pri reveno malantaŭen, al la «libera», «paca», «honesta» konkurenco.

«Longdaŭra altigo de prezoj, kiel rezulto de kreiĝo de karteloj, — diras Kestner, — ĝis nun estis observata nur rilate al la plej gravaj produktadaj rimedoj, speciale ŝtonkarbo, fero, potaso; kaj, male, neniam estis observata rilate al pretaj produktoj. La ligita kun tio altigo de profiteco estis egalmaniere limigata de la industrio, produktanta produktadajn rimedojn. Tiun rimarkon necesas ankoraŭ kompletigi per tio, ke industrio, prilaboranta krudajn materialojn (sed ne duonfabrikaĵojn), ne nur ricevas avantaĝojn en formo de altaj profitoj danke al kreiĝo de karteloj malutile al la industrio, prilaboranta duonfabrikaĵojn, sed ĝi ekstaris rilate al tiu industrio en certan rilaton de dominado, kiu ne ekzistis ĉe la libera konkurenco» *.

La vortoj, substrekitaj de ni, montras tiun esencon de la afero, kiun tiel nevolonte kaj malofte agnoskas burĝaj ekonomikistoj kaj kiun tiel fervore penas dronigi per babilado kaj eviti la nuntempaj defendantoj de oportunismo kun K. Kautsky kiel ĉefo. La rilatoj de dominado kaj ligita kun ĝi perforto — jen kio estas tipa por la «plej nova fazo en la evoluo de kapitalismo», jen kio neeviteble devis sekvi kaj sekvis el la kreiĝo de la ĉiopovaj ekonomiaj monopoloj.

Ni donu ankoraŭ unu ekzemplon de dominado de karteloj. Tie, kie eblas facile preni en siajn manojn ĉiujn aŭ ĉefajn fontojn de krudaĵo, aperado de karteloj kaj kreiĝo de monopoloj estas speciale facila. Sed estus eraro pensi, ke monopoloj ne aperas ankaŭ en aliaj industriaj branĉoj, kie kapto de fontoj de krudaĵo estas neebla. En la cementa industrio la kruda materialo haveblas ĉie. Sed ankaŭ tiu industrio estas forte karteligita en Germanio. La fabrikoj unuiĝis al regionaj sindikatoj: sudgermania, rejn-vestfalia k.t.p. La prezoj estis establitaj monopolaj: 230–280 markoj por vagono ĉe memkosto je 180 markoj! La entreprenoj donas 12–16% da dividendo, kaj ne forgesu, ke la «geniuloj» de la moderna spekulado scipovas direkti en siajn poŝojn grandajn monsumojn de profitoj krom tio, kio estas distribuata kiel dividendo. Por forigi konkurencon el la tiom profita industrio, monopolistoj eĉ uzas artifikojn: oni distribuas falsajn onidirojn pri malbona stato de la industrio, oni publikigas anonimajn anoncojn en ĵurnaloj: «kapitalistoj! gardu vin de investado de kapitaloj al la cementa negoco»; fine, oni foraĉetas entreprenojn de «eksteruloj» (t.e. ne partoprenantaj en sindikatoj), pagas al ili «kompenson» je 60–80–150 mil markoj **. La monopolo metas al si vojon ĉie kaj per ajnaj rimedoj, komencante de «modera» pago de kompenso kaj finante per usona «apliko» de dinamito al la konkurenculo.

* Kestner, la nomita verko, p. 254.

** «Zement» von L. Eschwege. «Die Bank» 20, 1909, 1, p. 115 kaj sekvaj.

Forigo de la krizoj fare de la karteloj estas fabelo de burĝaj ekonomikistoj, beligantaj kapitalismon per ajnaj rimedoj. Male, monopoleco, kreiĝanta en kelkaj industriaj branĉoj, plifortigas kaj pliakrigas la ĥaosecon, karakteran por la tuta kapitalisma produktado ĝenerale. La malkonformeco en la evoluo de la terkulturado kaj la industrio, karaktera por la kapitalismo ĝenerale, iĝas eĉ pli granda. La privilegiita stato, en kiun trafas la plej karteligita tiel nomata peza industrio, speciale la karbo kaj fero, kaŭzas en aliaj industribranĉoj «eĉ pli akran mankon de planeco», kiel konfesas Jeidels, la aŭtoro de unu el la plej bonaj verkoj pri «rilato de la germanaj grandaj bankoj al la industrio» *.

«Ju pli evoluiĝinta estas nacia ekonomio, — skribas Liefmann, la senĝena defendanto de kapitalismo, — des pli ĝi turnas sin al pli riskaj aŭ al eksterlandaj entreprenoj, al tiaj, kiuj postulas longan tempon por sia evoluo, aŭ, finfine, al tiaj, kiuj havas nur lokan signifon» **. La pligrandigo de riskemo estas ligita, finfine, kun giganta kresko de kapitalo, kiu, se tiel diri, verŝiĝas super la rando, fluas eksterlanden k.t.p. Kaj samtempe la akcelita kresko de la teĥniko portas kun si ĉiam pli multajn elementojn de malkonformeco inter diversaj flankoj de la nacia ekonomio, de ĥaoseco, de krizoj. «Probable, — devas agnoski la sama Liefmann, — la homaron atendas en proksima estonteco denove grandaj renversoj en la tereno de teĥniko, kiuj manifestos sian efikon ankaŭ al la naci-ekonomia organizo»… elektro, aeronaŭtiko… «Ordinare kaj laŭ la ĝenerala regulo en tiaj tempoj de radikaj ekonomiaj ŝanĝoj disvolviĝas forta spekulado…» ***

* Jeidels. «Das Verhältnis der deutschen Großbanken zur Industrie mit besonderer Berücksichtigung der Eisenindustrie». Lpz., 1905, p. 271 21.

** Liefmann. «Beteiligungs- etc. Ges.», p. 434.

*** Liefmann. «Beteiligungs- etc. Ges.», p. 465–466.

Kaj la krizoj — de ajna speco, ekonomiaj plej ofte, sed ne nur solaj ekonomiaj — siavice en altega grado plifortigas la tendencon al koncentrado kaj al monopoleco. Jen ege instrua rezono de Jeidels pri signifo de la krizo de la 1900-a jaro, la krizo, ludinta, kiel ni scias, la rolon de la turna punkto en la historio de la plej novaj monopoloj:

«La krizo de la 1900-a jaro trovis kune kun gigantaj entreprenoj en la ĉefaj industribranĉoj ankoraŭ multajn entreprenojn kun organizo, laŭ la nunaj opinioj, arkaika, «purajn» entreprenojn» (t.e. ne kombinitajn), «leviĝintajn supren sur la kresto de la ondo de la industria kresko. La falo de prezoj, la malaltigo de postulado kondukis tiujn «purajn» entreprenojn en tian mizeran staton, kia aŭ tute ne tuŝis la kombinitajn gigantajn entreprenojn, aŭ tuŝis ilin por tute mallonga tempo. Pro tio la krizo de la 1900-a jaro en nekompareble pli alta grado kondukis al industria koncentrado, ol la krizo de la 1873-a jaro: ankaŭ tiu lasta kreis certan selekton de plej bonaj entreprenoj, sed ĉe la tiama nivelo de la teĥniko tiu selekto ne povis konduki al monopoleco de entreprenoj, kiuj sukcesis venke eliri el la krizo. Ĝuste tian longdaŭran monopolecon, kaj en alta grado, posedas la gigantaj entreprenoj de la nuna ferprodukta kaj elektra industrio danke al ilia tre komplika teĥniko, al ilia profunde aranĝita organizo, al potenco de ilia kapitalo, kaj poste en malpli alta grado ankaŭ entreprenoj de la maŝinkonstrua, de certaj branĉoj de la metalurgia industrio, de transportado k.c.» *.

Monopoleco — jen la lasta vorto de la «plej nova fazo de la evoluo de kapitalismo». Sed niaj imagoj pri la efektiva forto kaj signifo de la modernaj monopoloj estus treege nesufiĉaj, neplenaj, maltroigitaj, se ni ne atentus la rolon de bankoj.

* Jeidels, p. 108.

II. Bankoj kaj ilia nova rolo

La baza kaj origina operacio de la bankoj estas maklerado en pagado. Lige kun tio la bankoj transformas neagantan monan kapitalon al aganta, t.e. donanta profiton, kolektas ĉiujn kaj ĉiajn monajn enspezojn, liverante ilin je dispono de la klaso de kapitalistoj.

Laŭmezure de disvolviĝo de la banka afero kaj ties koncentriĝo en nemultaj entreprenoj, la bankoj transkreskas el la modesta rolo de makleroj al ĉiopovaj kapitalistoj, disponantaj preskaŭ tutan monan kapitalon de la tuta aro de kapitalistoj kaj etaj mastroj, kaj ankaŭ la plej grandan parton de produktadaj rimedoj kaj fontoj de krudaĵoj en certa lando kaj en tuta vico da landoj. Tiu transformiĝo de grandnombraj modestaj makleroj al manpleno da monopolistoj estas unu el la ĉefaj procezoj de la transkreskado de la kapitalismo al la kapitalisma imperiismo, kaj tial la koncentradon de la banka afero ni devas trakti unuavice.

En la 1907/8-a j. deponaĵoj de ĉiuj akciaj bankoj de Germanio, posedintaj kapitalon je pli ol 1 miliono da markoj, konsistis el 7 miliardoj da markoj; en la 1912/3 j. — jam 9,8 miliardoj. La kresko estas je 40% dum kvin jaroj, kaj el tiuj 2,8 mlrd. de kresko 2,75 mlrd. apartenas al 57 bankoj, havintaj kapitalon super 10 milionoj da markoj. La distribuo de deponaĵoj inter grandaj kaj malgrandaj bankoj estis jena *:

Elcento de ĉiuj deponaĵoj
ĉe berlinaj grandaj bankoj, nombre 9 ĉe ceteraj 48 bankoj kun kapitalo super 10 mln. markoj ĉe 115 bankoj kun kapitalo 1–10 mln. ĉe malgrandaj bankoj (malpli 1 mln.)
1907/8…… 47 32,5 16,5 4
1912/3…… 49 36 12 3

* Alfred Lansburgh. «Fünf Jahre d. Bankwesen», «Die Bank», 1913, № 8, p. 728.

La malgrandajn bankojn flankenigis la grandaj, el kiuj nur naŭ koncentras preskaŭ duonon de ĉiuj deponaĵoj. Sed ĉi tie ankoraŭ multo ne estas konsiderita, ekzemple, transformiĝo de tuta vico da malgrandaj bankoj al faktaj filioj de la grandaj k.t.p., pri kio temos sube.

Fine de la 1913-a jaro Schulze-Gaevernitz taksis deponaĵojn de la 9 berlinaj grandaj bankoj je 5,1 miliardoj da markoj el la ĝenerala sumo ĉirkaŭ 10 miliardoj 22. Konsiderante ne nur la deponaĵojn, sed la tutan bankan kapitalon, la sama aŭtoro skribis: «Fine de la 1909-a jaro la 9 berlinaj grandaj bankoj, kune kun la aliĝintaj al ili bankoj, estis regantaj 11,3 miliardojn da markoj, t.e. ĉirkaŭ 83% de la tuta sumo de la germania banka kapitalo. La «Germana Banko» («Deutsche Bank»), reganta, kune kun la aliĝintaj al ĝi bankoj, monsumon ĉirkaŭ 3 miliardoj da markoj, estas, apud la prusia regado de la ŝtataj fervojoj, la plej granda, kaj krome altgrade malcentralizita, amasiĝo de kapitalo en la malnova mondo» *.

Ni substrekis la indikon pri la «aliĝintaj» bankoj, ĉar ĝi rilatas al unu el la plej gravaj distingaj trajtoj de la novega kapitalisma koncentrado. Grandaj entreprenoj, speciale bankoj, ne nur rekte glutas la malgrandajn, sed ankaŭ «aligas» ilin al si, subigas ilin, inkludas en «sian» grupon, en sian «konzernon» — kiel diras teĥnika termino — per «partopreno» en ilia kapitalo, per aĉetado aŭ interŝanĝado de akcioj, per sistemo de ŝuldaj rilatoj k.s., k.t.p. Profesoro Liefmann dediĉis tutan grandegan «verkon» je duonmilo da paĝoj al priskribo de la modernaj «societoj de partoprenado kaj financado» ** — bedaŭrinde, kun aldono de treege malaltnivelaj «teoriaj» rezonadoj al ofte nedigestita kruda materialo 23. Al kia rezulto rilate de koncentrado kondukas tiu sistemo de «partoprenado», plej bone estas demonstrite en verko de banka «aganto» Riesser pri la germanaj grandaj bankoj 24. Sed antaŭ ol ni transiros al iliaj informoj, ni donu unu konkretan ekzemplon de la sistemo de «partoprenado».

* Schulze-Gaevernitz. «Die deutsche Kreditbank» en «Grundriß der Sozialökonomik». Tüb., 1915, p. 12 kaj 137.

** R. Liefmann. «Beteiligungs- und Finanzierungsgesellschaften. Eine Studie über den modernen Kapitalismus und das Effektenwesen», 1. Aufl., Jena, 1909, p. 212.

La «grupo» de la «Germana banko» estas unu el la plej grandaj, se ne la plej granda, el ĉiuj grupoj de grandaj bankoj. Por atenti la ĉefajn fadenojn, kunligantajn ĉiujn bankojn de tiu grupo, necesas distingi «partoprenojn» de unua, dua kaj tria grado aŭ, kio estas la samo, dependecon (de pli malgrandaj bankoj al la «Germana banko») de unua, dua kaj tria grado. Rezultas tia bildo *:

Dependeco
de unua grado: 
Dependeco
de dua grado: 
Dependeco
de tria grado: 
«Germ. banko» 
partoprenas:
konstante…… en 17 bankoj; el ili 9 en 34; el ili 4 en 7
por nedifinita
tempo……
» 5    »    —   — 
de tempo
al tempo……
» 8    »    »  »  9 » 14;  »  »  2 » 2
Entute…… en 30 bankoj; el ili 14 en 48; el ili 6 en 9

En la nombro de 8 bankoj de la «unua dependa grado», subigitaj al la «Germana banko» «de tempo al tempo», eniras tri eksterlandaj bankoj: unu aŭstria (viena «Banka unio» — «Bankverein») kaj du rusiaj (Siberia komerca banko kaj Rusa banko por ekstera komerco). Entute en la grupon de la «Germana banko» eniras, rekte aŭ malrekte, plene kaj parte, 87 bankoj, kaj la ĝenerala sumo de la kapitalo, propra kaj fremda, kiun regas la grupo, konsistigas 2–3 miliardojn da markoj.

* Alfred Lansburgh. «Das Beteiligungssystem im deutschen Bankwesen», «Die Bank», 1910, 1, p. 500.

Estas klare, ke banko, staranta ĉe la kapo de tia grupo kaj havanta konvenciojn kun ses aliaj, iomete malpli grandaj bankoj, por speciale grandaj kaj profitaj financaj operacioj, kiel ŝtatdepruntoj, elkreskis jam el la rolo de «maklero» kaj transformiĝis al unio de manpleno da monopolistoj.

Kun kia rapideco ĝuste en la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento iris koncentrado de la banka afero en Germanio, estas videble el la sekvaj, donataj de ni en mallongigita formo, informoj de Riesser:

6 berlinaj grandaj bankoj havis
Jaroj Da filioj
en Germanio
Da deponaj
kasoj kaj monŝanĝaj
kontoroj
Da konstantaj
partoprenoj
en germaniaj
akciaj bankoj
Entute
da ĉiuj
entre-
prenoj
1895…… 16  14  42 
1900…… 21  40  80 
1911…… 104  276  63  450 

Ni vidas, kiel rapide kreskas densa reto de kanaloj, ĉirkaŭprenantaj la tutan landon, centralizantaj ĉiujn kapitalojn kaj monajn enspezojn, transformantaj milojn kaj milojn da disaj mastrumaĵoj en unuecan tutnacian kapitalisman, kaj poste ankaŭ tutmondan kapitalisman mastrumaĵon. Tiu «malcentralizado», pri kiu diris Schulze-Gaevernitz en la donita supre citaĵo en la nomo de la burĝa politika ekonomio de niaj tagoj, efektive konsistas en subigo al unu centro de ĉiam pli kaj pli granda kvanto da ekonomiaj unuoj, kiuj estis antaŭe relative «memstaraj» aŭ, pli ĝuste, loke enfermitaj. En la realo, do, tio estas centralizado, plifortigo de la rolo, signifo, potenco de monopolaj gigantoj.

En la pli malnovaj kapitalismaj landoj tiu «banka reto» estas eĉ pli densa. En Britio kun Irlando en la 1910-a j. la nombro de filioj de ĉiuj bankoj estis determinita je 7151. Kvar grandaj bankoj havis ĉiu po pli ol 400 filioj (de 447 ĝis 689), poste ankoraŭ 4 pli ol 200 kaj 11 pli ol 100.

En Francio tri plej grandaj bankoj, «Crédit Lyonnais», «Comptoir National» kaj «Société Générale», disvolvadis siajn operaciojn kaj filiajn retojn jene *:

Nombro de filioj kaj kasoj Grandeco de kapitalo
en provinco en Parizo entute propra fremda
(mln. da frankoj)
1870…… 47  17  64  200  427 
1890…… 192  66  258  265  1 245 
1909…… 1 033  196  1 229  887  4 363 

Por karakterizo de «ligoj» de moderna granda banko Riesser montras informojn pri nombro de leteroj, sendataj kaj ricevataj de la «Diskonta societo» («Disconto-Gesellschaft»), unu el la plej grandaj bankoj en Germanio kaj en la tuta mondo (ĝia kapitalo en la jaro 1914 atingis 300 milionojn da markoj):

Nombro de leteroj
ricevataj sendataj
1852…… 6 135  6 292 
1870…… 85 800  87 513 
1900…… 533 102  626 043 

En granda pariza banko, «Crédit Lyonnais», la nombro de kontoj ekde 28 535 en la 1875-a jaro leviĝis ĝis 633 539 en la 1912-a jaro **.

* Eugen Kaufmann. «Das französische Bankwesen», Tüb., 1911, p. 356 kaj 362.

** Jean Lescure. «L'épargne en France». P., 1914, p. 52.

Tiuj simplaj ciferoj, verŝajne, pli videble, ol longaj rezonadoj, demonstras, kiel kun koncentrado de kapitalo kaj kresko de spezoj de bankoj radike ŝanĝiĝas ilia signifo. El disaj kapitalistoj kreiĝas unu kolektiva kapitalisto. Priservante kurantan konton por kelkaj kapitalistoj, banko plenumas kvazaŭ pure teĥnikan, ekskluzive helpan operacion. Sed kiam tiu operacio elkreskas ĝis giganta amplekso, evidentiĝas, ke manpleno da monopolistoj subigas al si komerc-industriajn operaciojn de la tuta kapitalisma socio, akirante kapablon — per bankaj ligoj, per kurantaj kontoj kaj aliaj financaj operacioj — unue precize eksciadi aferstatojn de apartaj kapitalistoj, poste regi ilin, influi ilin per pligrandigo aŭ malpligrandigo, faciligo aŭ malfaciligo de kredito, kaj poste plene determini ilian sorton, determini ilian profitecon, senigi ilin je kapitalo aŭ ebligi rapide kaj en giganta amplekso pligrandigi ilian kapitalon k.s.

Ni ĵus menciis pri kapitalo je 300 mln. da markoj de la «Diskonta societo» en Berlino. Tiu pligrandigo de la kapitalo de la «Diskonta societo» estis unu el epizodoj de la lukto por hegemonio inter du el la plej grandaj berlinaj bankoj, la «Germana banko» kaj la «Diskonta societo». En la 1870-a jaro la unua estis ankoraŭ novulo kaj posedis kapitalon nur je 15 mln., la dua je 30 mln. En la jaro 1908 la unua havis kapitalon je 200 mln., la dua je 170 mln. En la jaro 1914 la unua levis la kapitalon ĝis 250 mln., la dua, per kuniĝo kun alia unuaklase granda banko, «Ŝafhaŭsena unia banko», ĝis 300 mln. Kaj, kompreneble, tiu lukto por hegemonio iras kune kun plioftiĝantaj kaj plifirmiĝantaj «interkonsentoj» de ambaŭ bankoj. Jen kiajn konkludojn trudas tiu iro de evoluo al specialistoj pri la banka afero, rigardantaj al la ekonomiaj demandoj el vidpunkto, neniel eliranta ekster la limojn de la plej modera burĝa reformismo:

«Aliaj bankoj sekvos la saman vojon, — skribis germana revuo «Banko» rilate de la kresko de la kapitalo de la «Diskonta societo» ĝis 300 mln.,— kaj el la 300 homoj, kiuj nun ekonomie regas Germanion, restos post certa tempo 50, 25 aŭ eĉ malpli multe. Oni ne atendu, ke la novega koncentra movado limiĝos nur per la sola banka afero. Proksimaj ligoj inter apartaj bankoj nature kondukas ankaŭ al proksimiĝo inter sindikatoj de industriistoj, kiujn patronas tiuj bankoj… En unu bela tago ni vekiĝos, kaj antaŭ niaj miregantaj okuloj estos nur solaj trustoj; antaŭ ni staros neceso anstataŭigi privatajn monopolojn per ŝtataj monopoloj. Sed tamen ni, esence, ne havas pri kio riproĉi nin krom tio, ke ni lasis al la evoluo de la aferoj liberan iron, iomete plirapidigitan de la akcio» *.

Jen specimeno de senhelpa burĝa publicistiko, disde kiu la burĝa scienco diferencas nur per malpli granda sincereco kaj per strebo stompi la esencon de la afero, ŝirmi la arbaron per la arboj. «Miregi» pri la sekvoj de la koncentrado, «riproĉi» la registaron de kapitalisma Germanio aŭ la kapitalisman «socion» («ni»), timi «plirapidiĝon» de la koncentrado pro enkonduko de akcioj, same kiel unu germana specialisto «pri karteloj», Tschierschky, timas la usonajn trustojn kaj «preferas» la germaniajn kartelojn, ĉar ili kvazaŭe kapablas «ne tiom troe plirapidigi la teĥnikan kaj ekonomian progreson, kiel la trustoj» **, — ĉu tio estas ne senhelpeco?

* A. Lansburgh. «Die Bank mit den 300 Millionen», «Die Bank», 1914, 1, p. 426.

** S. Tschierschky, la nomita verko, p. 128.

Sed faktoj restas faktoj. En Germanio ne estas trustoj, sed estas «nur» karteloj, sed Germanion regas ne pli ol 300 magnatoj de kapitalo. Kaj ilia nombro sencede malkreskas. La bankoj en ĉiu okazo, en ĉiuj kapitalismaj landoj, ĉe ĉiuj specoj de banka leĝaro, — multoble plifortigas kaj plirapidigas la procezon de koncentrado de kapitalo kaj kreiĝo de monopoloj.

«Bankoj kreas en la socia skalo formon, sed ĝuste nur formon, de komuna kontado kaj komuna distribuado de produktadaj rimedoj», — skribis Markso antaŭ duonjarcento en «La kapitalo» (la rusa traduko, vol. 3, parto 2, p. 144). La montritaj de ni informoj pri kresko de la banka kapitalo, pri pligrandiĝo de nombro de kontoroj kaj filioj de la plej grandaj bankoj, de nombro de iliaj kontoj k.c. montras al ni konkrete tiun «komunan kontadon» de la tuta klaso de kapitalistoj kaj eĉ ne nur kapitalistoj, ĉar la bankoj kolektas, almenaŭ por tempo, ĉiajn monajn enspezojn, kaj de etaj mastroj, kaj de oficistoj, kaj de la maldikega supra tavolo de laboristoj. «Komuna distribuado de produktadaj rimedoj» — jen kio kreskas, laŭ la formala flanko de la afero, el la modernaj bankoj, kiuj, en la nombro de iuj tri — ses plej grandaj bankoj de Francio, ses — ok en Germanio, regas miliardojn kaj miliardojn. Tamen laŭ sia enhavo tiu distribuado de produktadaj rimedoj estas tute ne «komuna», sed privata, t.e. konformigita kun interesoj de la granda — kaj unuavice de la plej granda, monopola — kapitalo, aganta en tiaj kondiĉoj, kiam amaso de la loĝantaro vivas duonmalsate, kiam la tuta evoluo de terkulturado senespere postrestas de la evoluo de industrio, kaj en la industrio la «peza industrio» prenas tributon de ĉiuj ceteraj ĝiaj branĉoj.

En la afero de socialigo de la kapitalisma mastrumaĵo konkurencon al la bankoj komencas fari ŝparkasoj kaj poŝtaj oficejoj, kiuj estas pli «malcentralizitaj», t.e. kaptas en la rondon de sia influo pli grandan kvanton da lokoj, pli grandan nombron de foraj anguloj, pli vastajn rondojn de la loĝantaro. Jen informoj, kolektitaj de usona komisiono, koncerne la demandon pri kompara evoluo de deponaĵoj al bankoj kaj al ŝparkasoj *:

Deponaĵoj (en miliardoj da markoj)
Britio Francio Germanio
al bankoj al ŝpar-
kasoj
al bankoj al ŝpar-
kasoj
al bankoj al kreditaj
societoj
al ŝpar-
kasoj
1880…… 8,4  1,6  0,9  0,5  0,4  2,6 
1888…… 12,4  2,0  1,5  2,1  1,1  0,4  4,5 
1908…… 23,2  4,2  3,7  4,2  7,1  2,2  13,9 

* Informoj de la usona National Monetary Commission en «Die Bank», 1910, 2, p. 1200.

Pagante po 4 kaj po 4¼% al deponaĵo, ŝparkasoj devas serĉi «profitan» investon por siaj kapitaloj, partopreni tratajn, hipotekajn kaj ceterajn operaciojn. La limoj inter bankoj kaj ŝparkasoj «ĉiam pli forviŝiĝas». Komercaj ĉambroj, ekzemple, en Bochum, en Erfurt, postulas «malpermesi» al ŝparkasoj fari «pure» bankajn operaciojn kiel diskontadon, postulas limigon de «banka» agado de poŝtaj oficejoj *. La bankaj asoj kvazaŭ timas, ĉu la ŝtata monopolo ŝtelvenas al ili el neatendita flanko. Sed, kompreneble, tiu timo ne eliras la kadrojn de konkurenco inter, ni diru, du fakestroj en unu kancelario. Ĉar, unuflanke, la miliardajn kapitalojn de la ŝparkasoj regas efektive la samaj magnatoj de la banka kapitalo; kaj aliflanke, ŝtata monopolo en kapitalisma socio estas nur rimedo de altigo kaj fiksado de enspezoj por proksimaj al bankroto milionuloj de tiu aŭ alia branĉo de industrio.

La ŝanĝiĝo de la malnova kapitalismo, kun dominado de libera konkurenco, al la nova kapitalismo, kun dominado de monopolo, esprimiĝas, interalie, en falo de valoro de la borso. «La borso antaŭlonge ĉesis esti, — skribas la revuo «Banko», — necesa peranto de cirkulado, kia ĝi estis antaŭe, kiam la bankoj ankoraŭ ne povis investi plej grandan parton de emisiataj fondusaj valoraĵoj inter siaj klientoj» **.

««Ĉiu banko estas borso» — tiu moderna maksimo entenas en si des pli da vero, ju pli granda estas la banko, ju pli da sukcesoj faras la koncentrado en la banka afero»» ***. «Se antaŭe, en la 70-aj jaroj, la borso, kun siaj junulaj ekscesoj» («delikata» aludo al la borsa kraŝo de la 1873-a j. 25, al la spekul-fondistaj skandaloj 26 k.c.), «malfermis la epokon de industriigo de Germanio, do en la nuna tempo la bankoj kaj la industrio kapablas «regi la aferojn memstare». La dominado de niaj grandaj bankoj super la borso… estas nenio alia, krom esprimo de la plene organizita germana industria ŝtato. Se tiamaniere malvastiĝas la tereno de agado de la aŭtomate funkciantaj ekonomiaj leĝoj kaj ege vastiĝas la tereno de konscia reguligado per la bankoj, do lige kun tio gigante kreskas ankaŭ ekonomia responso de la nemultaj gvidantaj personoj», — tiel skribas germana profesoro Schulze-Gaevernitz ****, apologiisto de la germana imperiismo, aŭtoritatulo por imperiistoj de ĉiuj landoj, penanta stompi la «bagatelon», nome, ke tiu «konscia reguligado» per la bankoj konsistas en prirabado de la publiko fare de manpleno da «plene organizitaj» monopolistoj. La tasko de la burĝa profesoro konsistas ne en rivelo de la tuta meĥaniko, ne en senmaskigo de ĉiuj friponaĵoj de la bankaj monopolistoj, sed en plibeligo de ili.

* Informoj de la usona National Monetary Commission en «Die Bank», 1913, p. 811, 1022; 1914, p. 713.

** «Die Bank», 1914, 1, p. 316.

*** Dr. Oscar Stillich. «Geld- und Bankwesen». Berlin, 1907, p. 169.

**** Schulze-Gaevernitz. «Die deutsche Kreditbank» en «Grundriß der Sozialökonomik». Tüb., 1915, p. 101.

Same ankaŭ Riesser, eĉ pli aŭtoritata ekonomikisto kaj banka «aganto», limigas sin per nenion dirantaj frazoj pri nekontesteblaj faktoj: «la borso ĉiam pli multe perdas la econ, sendube necesan por la tuta ekonomio kaj por cirkulado de valorpaperoj, esti ne nur la plej preciza mezurinstrumento, sed ankaŭ preskaŭ aŭtomate funkcianta reguligilo de la ekonomiaj moviĝoj, kunfluantaj al ĝi» *.

Alivorte: la malnova kapitalismo, la kapitalismo de libera konkurenco kun sendube necesa por ĝi reguligilo, la borso, foriras en la pasintecon. Por anstataŭi ĝin venis la nova kapitalismo, portanta sur si evidentajn trajtojn de io transira, de iu miksaĵo de libera konkurenco kun monopolo. Nature memtrudiĝas la demando, al kio «transiras» tiu plej nova kapitalismo, sed meti tiun demandon la burĝaj sciencistoj timas.

«Antaŭ tridek jaroj libere konkurencantaj entreprenistoj plenumadis 9/10 de tiu ekonomia laboro, kiu ne apartenas al la tereno de fizika laboro de la «laboristoj». en la nuna tempo ŝtatoficistoj plenumas 9/10 de tiu ekonomia mensa laboro. La banka afero staras ĉe la kapo de tiu evoluo» **. Tiu konfeso de Schulze-Gaevernitz ree kaj denove nevole aliras al la demando pri tio, transiro al kio estas la plej nova kapitalismo, kapitalismo en sia imperiisma stadio. — — —

* Riesser, la nomita verko, p. 629 laŭ la 4-a eld.

** Schulze-Gaevernitz. «Die deutsche Kreditbank» en «Grundriß der Sozialökonomik». Tüb., 1915, p. 151.

Inter nemultaj bankoj, kiuj pro la procezo de koncentrado restas ĉe la kapo de la tuta kapitalisma ekonomio, nature ĉiam pli multe aperas kaj fortiĝas strebo al monopola interkonsento, al trusto de bankoj. En Usono ne naŭ, sed du plej grandaj bankoj, de miliarduloj Rockefeller kaj Morgan 27, dominas super kapitalo je 11 miliardoj da markoj *. En Germanio la supre notita de ni gluto de la «Ŝafhaŭsena unia banko» fare de la «Diskonta societo» kaŭzis jenan takson flanke de la ĵurnalo de borsaj interesoj, la «Frankfurta ĵurnalo» 28:

«Kun kresko de koncentrado de bankoj mallarĝiĝas tiu rondo de entreprenoj, al kiu oni entute povas turni sin por kredito, pro kio pligrandiĝas dependeco de la granda industrio al nemultaj bankaj grupoj. Ĉe proksima ligo inter la industrio kaj la mondo de financistoj, libero de moviĝo de industriaj societoj, bezonantaj bankan kapitalon, iĝas ĝenita. Tial la granda industrio rigardas al la plifortiĝanta trustiĝo (unuiĝo aŭ transformiĝo al trustoj) de bankoj kun miksitaj sentoj; vere, jam plurfoje oni povis observi ĝermojn de certaj interkonsentoj inter apartaj konzernoj de grandaj bankoj, interkonsentoj, kies senco estis limigo de konkurenco» **

Ree kaj ree la lasta vorto en la evoluo de la banka afero estas monopoleco.

Kio koncernas la proksiman ligon inter la bankoj kaj la industrio, do ĝuste en tiu tereno eble plej demonstre montriĝas la nova rolo de la bankoj. Se banko diskontas kambiojn de certa entreprenisto, malfermas por li kurantan konton k.t.p., do tiuj operacioj, prenitaj aparte, eĉ minimume ne malgrandigas memstarecon de tiu entreprenisto, kaj la banko ne eliras el la modesta rolo de maklero. Sed se tiuj operacioj plioftiĝas kaj plifirmiĝas, se la banko «kolektas» en siajn manojn grandeg-ampleksajn kapitalojn, se priservado de la kurantaj kontoj de la entreprenisto permesas al la banko — kaj okazas ĝuste tiel — ĉiam pli detale kaj plene eksciadi ekonomian staton de ĝia kliento, do rezultas, ke la industria kapitalisto ĉiam pli plene dependas de la banko.

* «Die Bank», 1912, 1, p. 435.

** Citita ĉe Schulze-Gaevernitz en «Grdr. d. S.-Oek.», p. 155.

Kune kun tio evoluas, se tiel diri, persona unio de bankoj kun la plej grandaj entreprenoj de industrio kaj komerco, kuniĝo de ili per posedo de akcioj, per membriĝo de direktoroj de bankoj al inspektaj konsilioj (aŭ estraroj) de komerc-industriaj entreprenoj kaj inverse. Germana ekonomikisto Jeidels kolektis detalegajn informojn pri tiu speco de koncentrado de kapitaloj kaj entreprenoj. La ses plej grandaj berlinaj bankoj estis reprezentitaj per siaj direktoroj en 344 industriaj societoj kaj per siaj estraranoj ankoraŭ en 407, entute en 751 societo. En 289 societoj ili havis aŭ po du membrojn de inspektaj konsilioj aŭ la postenojn de ties prezidantoj. Inter tiuj komerc-industriaj societoj ni renkontas plej diversajn branĉojn de industrio, kaj la asekuran aferon, kaj komunikajn vojojn, kaj restoraciojn, kaj teatrojn, kaj artan industrion k.c. Aliflanke, en la inspektaj konsilioj de la samaj ses bankoj estis (en la 1910-a j.) 51 plej granda industriisto, inter ili direktoroj de la firmao Krupp 29, de la giganta vaporŝipa societo «Hapag» (Hamburg — Amerika) k.t.p. k.s. Ĉiuj el la ses bankoj ekde la 1895-a ĝis la 1910-a jaro partoprenis emisiadon de akcioj kaj obligacioj por multaj centoj da industriaj societoj, nome: de 281 ĝis 419 *.

* Jeidels kaj Riesser, la nomita verko.

La «personan union» de la bankoj kun la industrio kompletigas «persona unio» de la unuaj kaj la duaj societoj kun la registaro. «Postenojn de membroj de inspektaj konsilioj, — skribas Jeidels, — oni libervole disponigas al personoj kun famaj nomoj, kaj ankaŭ al eksaj ŝtatoficistoj, kiuj povas doni nemalmultajn plifaciligojn (!!) en komunikado kun potenculoj»… «En la inspekta konsilio de granda banko oni ordinare renkontas membron de la parlamento aŭ membron de la berlina urba konsilio».

Kreado kaj ellaborado, se tiel diri, de grandkapitalaj monopoloj iras, sekve, plenvapore laŭ ĉiuj «naturaj» kaj «supernaturaj» vojoj. Sisteme kreiĝas certa divido de laboro inter kelkaj centoj da financaj reĝoj de la moderna kapitalisma socio:

«Samtempe kun tiu vastiĝo de agadtereno de apartaj grandaj industriistoj» (membriĝantaj al estraroj de bankoj k.s.) «kaj kun disponigo al provincaj bankaj direktoroj de ekskluzive unu konkreta industria distrikto iras certa kresko de specialeco inter la estroj de grandaj bankoj. Tia specialeco estas pensebla ĝenerale nur ĉe granda amplekso de la tuta banka entrepreno kaj de ties industriaj ligoj speciale. Tiu labordivido iras en du direktoj: unuflanke, komunikado kun la industrio ĝenerale estas komisiata al unu el la direktoroj, kiel lia speciala afero; aliflanke, ĉiu direktoro prenas al si inspektadon pri apartaj entreprenoj aŭ pri grupoj de entreprenoj, proksimaj inter si laŭ profesioj aŭ laŭ interesoj». … (Kapitalismo jam ĝiskreskis organizitan inspektadon pri apartaj entreprenoj)… «Iu havas kiel specialecon la germanian industrion, iam eĉ nur okcidentgermanian» (la okcidenta Germanio estas la plej industria parto de Germanio), «aliaj — rilaton al ŝtatoj kaj industrio de la eksterlando, informojn pri personoj de industriistoj k.c., borsajn aferojn k.t.p. Krome, ofte ĉiu el la direktoroj de banko ricevas por sia kontrolo specialan regionon aŭ specialan industribranĉon; unu laboras precipe en inspektaj konsilioj de elektraj societoj, alia en ĥemiaj fabrikoj, bierfarejoj aŭ betsukeraj fabrikoj, tria en nemultaj izolitaj entreprenoj, kaj samtempe en inspekta konsilio de asekuraj societoj… Unuvorte, estas sendube, ke en grandaj bankoj, laŭmezure de kresko de amplekso kaj diverseco de iliaj operacioj, kreiĝas ĉiam pli granda divido de laboro inter la estroj, — kun la celo (kaj kun rezulto) iomete levi ilin, se tiel diri, super la pure bankaj aferoj, fari ilin pli kapablaj al prijuĝo, pli kompetentaj en ĝeneralaj demandoj de industrio kaj en specialaj demandoj de ĝiaj apartaj branĉoj, prepari ilin al agado en la tereno de la industria influsfero de la banko. Tiun bankan sistemon kompletigas strebo elekti al siaj inspektaj konsilioj homojn, bone konantajn la industrion, entreprenistojn, eksajn ŝtatoficistojn, speciale tiujn, kiuj servis en la fervoja, mina departementoj» k.t.p. *.

Homogenajn entreprenojn, nur en iomete alia formo, ni renkontas en la francia banka afero. Ekzemple, unu el la tri plej grandaj franciaj bankoj, «Liona kredito», organizis ĉe si specialan «fakon de kolekto de financaj informoj» (service des études financières). En ĝi laboras konstante pli ol 50 inĝenieroj, statistikistoj, ekonomikistoj, juristoj k.c. Ĝi kostas de 6 ĝis 7 cent mil frankoj dum jaro. Ĝi dividiĝas siavice al 8 sekcioj: unu kolektas informojn speciale pri industriaj entreprenoj, alia esploras ĝeneralan statistikon, tria — fervojajn kaj vaporŝipajn societojn, kvara — fondusojn, kvina — financajn raportojn k.t.p. **.

* Jeidels, la nomita verko, p. 156–157.

** Artikolo de Eug. Kaufmann pri franciaj bankoj en «Die Bank», 1909, 2, p. 851 kaj sekvaj.

Rezultas, unuflanke, ĉiam pli granda kuniĝo, aŭ, kiel sukcese esprimis N. I. Buĥarin, kunkreskiĝo de la banka kaj industria kapitaloj, kaj aliflanke, transformiĝo de la bankoj al entreprenoj de vere «universala karaktero». Ni opinias necese citi precizajn esprimojn pri tiu demando de Jeidels, la verkisto, kiu plej bone esploradis la aferon:

«Kiel rezulto de esplorado de industriaj ligoj en ilia tuteco, ni ricevas universalan karakteron de financaj institucioj, laborantaj por la industrio. Male al aliaj formoj de bankoj, male al la iam metitaj en literaturo postuloj, ke bankoj devas specialiĝi en certa tereno aŭ industribranĉo, por ne perdi la grundon sub la piedoj, — grandaj bankoj strebas fari siajn ligojn kun industriaj entreprenoj kiel eble pli diversaj laŭ loko kaj speco de produktado, penas forigi tiujn neegalecojn en distribuo de kapitalo inter apartaj lokoj kaj industribranĉoj, kiujn klarigas historio de apartaj entreprenoj». «Unu tendenco konsistas en farado de ligo kun la industrio ĝenerala fenomeno; alia — en farado de ĝi firma kaj intensa; ambaŭ estas realigitaj en la ses grandaj bankoj ne plene, sed jam en granda amplekso kaj en egala grado».

Flanke de la komerc-industriaj rondoj nemalofte aŭdiĝas plendoj pri «terorismo» de bankoj. Kaj estas ne mirinde, ke tiaj plendoj aperas, kiam grandaj bankoj «komandas» tiel, kiel montras la sekvanta ekzemplo. La 19-an de novembro de la 1901-a jaro unu el la tiel nomataj berlinaj d-bankoj (la nomoj de kvar plej grandaj bankoj komenciĝas per la litero d) turnis sin al la estraro de la nordokcidentmezgermania cementa sindikato kun jena letero: «El la mesaĝo, kiun vi publikigis la 18-an de la kuranta monato en tiu kaj tiu ĵurnalo, videblas, ke ni devas konsideri la eblon, ke en la ĝenerala kunveno de via sindikato, okazonta la 30-an de la kuranta monato, estos faritaj decidoj, kapablaj fari en via entrepreno ŝanĝojn, por ni ne akcepteblajn. Tial ni, kun profunda bedaŭro, devas ĉesigi al vi tiun krediton, kiun vi estis uzanta… Sed se en tiu ĝenerala kunveno ne estos faritaj neakcepteblaj por ni decidoj kaj al ni estos donitaj respektivaj garantioj ĉi-rilate por la estonteco, do ni esprimas pretecon komenci intertraktadon pri malfermo por vi de nova kredito» *.

Esence, tio estas la samaj plendoj de la malgranda kapitalo pri premo de la granda, tamen en la ordon de la «malgrandaj» trafis ĉi tie tuta sindikato! La malnova lukto inter la malgranda kaj granda kapitaloj rekomenciĝas sur nova, nekompareble pli alta ŝtupo de evoluo. Estas kompreneble, ke ankaŭ la teĥnikan progreson miliardaj entreprenoj de grandaj bankoj povas movi antaŭen per rimedoj, tute ne kompareblaj kun la antaŭaj. Bankoj fondas, ekzemple, specialajn societojn de teĥnikaj esploroj, kies rezultojn uzas, certe, nur «amikaj» industriaj entreprenoj. Inter ili estas «Societo por esploro de demando pri elektraj fervojoj», «Centra buroo por scienc-teĥnikaj esploroj» k.s.

* Dr. Oscar Stillich. «Geld- und Bankwesen». Berlin, 1907, p. 147.

La estroj mem de grandaj bankoj ne povas ne vidi, ke kreiĝas iaj novaj kondiĉoj de ekonomio, sed ili estas senhelpaj antaŭ tiuj:

«Kiu observadis dum la lastaj jaroj, — skribas Jeidels, — ŝanĝadon de personoj sur postenoj de direktoroj kaj membroj de la inspektaj konsilioj de grandaj bankoj, tiu ne povis ne rimarki, kiel la potenco transiras iom post iom en la manojn de personoj, kiuj opinias necesa kaj ĉiam pli grava tasko de grandaj bankoj aktivan enmiksiĝon en ĝeneralan evoluon de la industrio, kaj inter tiuj personoj kaj la malnovaj direktoroj disvolviĝas pro tio malkonsento sur la afera, kaj ofte eĉ sur persona grundo. La afero temas esence pri tio, ĉu ne suferas la bankoj, kiel kreditaj entreprenoj, pro tiu enmiksiĝo de la bankoj en la industrian procezon de produktado, ĉu ne estas la solidaj principoj kaj stabila profito oferataj al tia agado, kiu havas nenion komunan kun maklerado pri dono de kredito kaj kiu kondukas la bankon en tian terenon, kie ĝi estas eĉ pli subigita al blinda dominado de industria konjunkturo, ol antaŭe. Tiel diras multaj el la maljunaj estroj de bankoj, kaj plejmulto de la junaj opinias aktivan enmiksiĝon en demandojn de industrio sama neceso, kiel tiu, kiu elvokis al la vivo kune kun la moderna granda industrio kaj la grandajn bankojn kaj la novegan industrian bankan entreprenon. Nur en tio konsentas inter si ambaŭ flankoj, ke ekzistas nek firmaj principoj, nek konkreta celo por la nova agado de grandaj bankoj» *.

La malnova kapitalismo arkaikiĝis. La nova estas transiro al io. Trovi «firmajn principoj kaj konkretan celon» por «pacigo» de la monopolo kun la libera konkurenco, estas, kompreneble, afero senespera. La konfeso de la praktikuloj sonas tute ne tiel, kiel la oficiala prikantado de ĉarmoj de la «organizita» kapitalismo fare de ĝiaj apologiistoj kiel Schulze-Gaevernitz, Liefmann kaj similaj «teoriistoj» 30.

* Jeidels, la nomita verko, p. 183–184.

Al kiu ĝuste tempo rilatas la definitiva estiĝo de «la nova agado» de grandaj bankoj, por tiu grava demando ni trovas sufiĉe precizan respondon ĉe Jeidels:

«Ligoj inter industriaj entreprenoj, kun ilia nova enhavo, novaj formoj, novaj organoj, nome: grandaj bankoj, organizitaj samtempe kaj centralizite kaj malcentralizite, kreiĝas kiel karaktera ekonomia fenomeno apenaŭ pli frue ol en la 1890-aj jaroj; en certa senco eblas eĉ movi tiun komencan punkton ĝis la 1897-a jaro, kun ties grandaj «kuniĝoj» de entreprenoj, enkondukantaj unuafoje novan formon de malcentralizita organizo pro konsideroj de industria politiko de bankoj. Tiun komencan punkton eblas, verŝajne, movi al eĉ pli malfrua dato, ĉar nur la krizo de la 1900-a jaro gigante akcelis la procezon de koncentrado kaj en la industrio kaj en la banka afero, firmigis tiun procezon, unuafoje transformis komunikadon kun la industrio al vera monopolo de grandaj bankoj, faris tiun komunikadon ege pli proksima kaj intensa» *.

Do, la 20-a jarcento — jen la turna punkto ekde la malnova al la nova kapitalismo, ekde la hegemonio de la kapitalo ĝenerale al la hegemonio de la financa kapitalo.

* Jeidels, la nomita verko, p. 181.

III. Financa kapitalo kaj financa oligarĥio

«Ĉiam kreskanta parto de industria kapitalo, — skribas Hilferding, — ne apartenas al tiuj industriistoj, kiuj ĝin aplikas. Disponon pri la kapitalo ili ricevas nur kun perado de banko, kiu reprezentas rilate al ili la proprietulojn de tiu kapitalo. Aliflanke, ankaŭ la banko devas fiksadi en la industrio ĉiam pli kreskantan parton de siaj kapitaloj. Danke al tio ĝi en konstante kreskanta grado iĝas industria kapitalisto. Tian bankan kapitalon, — sekve, kapitalon en mona formo, — kiu tiamaniere estas efektive transformita al industria kapitalo, mi nomas financa kapitalo». «Financa kapitalo: kapitalo, disponata de bankoj kaj aplikata de industriistoj» *.

Tiu difino estas neplena tiom, kiom en ĝi mankas indiko al unu el la plej gravaj punktoj, nome: al kresko de koncentrado de produktado kaj kapitalo en tiom forta grado, kiam la koncentrado kondukas kaj jam kondukis al monopoleco. Sed en la tuta prezento de Hilferding ĝenerale, kaj speciale en ambaŭ ĉapitroj, antaŭantaj tiun, el kiu estas prenita tiu ĉi difino, estas emfazata la rolo de kapitalismaj monopoloj.

* R. Hilferding. «La financa kapitalo». Moskvo, 1912, p. 338–339.

Koncentrado de produktado; monopoloj, elkreskantaj el ĝi; kuniĝo aŭ kunkreskiĝo de bankoj kun industrio — jen la historio de apero de la financa kapitalo kaj la enhavo de tiu nocio.

Ni devas nun transiri al priskribo de tio, kiel «mastrumado» de kapitalismaj monopoloj neeviteble iĝas, en la ĝenerala medio de vara produktado kaj privata proprieto, hegemonio de financa oligarĥio. Ni notu, ke reprezentantoj de la burĝa germana — kaj ne sola germana — scienco, kiel Riesser, Schulze-Gaevernitz, Liefmann k.c., estas senescepte apologiistoj de imperiismo kaj financa kapitalo. Ili ne rivelas, sed stompas kaj plibeligas la «meĥanikon» de kreiĝo de la oligarĥio, ties artifikojn, ampleksojn de ties enspezoj, «senpekaj kaj pekaj», ties ligojn kun parlamentoj k.c. k.t.p. Ili evitas la «malbenitajn demandojn» per gravmienaj, malklaraj frazoj, per alvokoj al «sento de responso» de bankaj direktoroj, per laŭdado de «sento de devo» de prusiaj ŝtatoficistoj, per serioza analizado de bagatelaj detaloj de tute malseriozaj leĝoprojektoj pri «inspektado», «reglamentado», per senutila teoria «prenludo» kiel, ekzemple, jena «scienca» difino, kiun naskis profesoro Liefmann: «…komerco estas metia agado, direktita al kolektado de bonaĵoj, ilia konservado kaj disponigado» * (la kursivo kaj la grasa tiparo estas en la verko de la profesoro)… Rezultas, ke komercon havis la prahomo, kiu ankoraŭ ne konis interŝanĝadon, kaj ĝin havos ankaŭ socialisma socio!

Sed monstraj faktoj, koncernantaj la monstran hegemonion de la financa oligarĥio, tiom frapas la okulojn, ke en ĉiuj kapitalismaj landoj, kaj en Usono, kaj en Francio, kaj en Germanio, aperis literaturo, staranta sur la burĝa vidpunkto kaj tamen donanta proksimume veran bildon kaj — certe, filistran — kritikon de la financa oligarĥio.

* R. Liefmann, la nomita verko, p. 476.

Sur aparte gravan lokon necesas meti tiun «sistemon de partoprenado», pri kiu kelkaj vortoj estis jam diritaj supre. Jen kiel priskribas la esencon de la afero germana ekonomikisto Heymann, kiu eble plej frue atentis ĝin:

«La estro regas la ĉefan societon (la «patrinan societon» laŭvorte); ĝi siavice dominas super dependantaj de ĝi societoj («societoj-filinoj»), tiuj lastaj — super «societoj-nepoj» k.t.p. Tiamaniere eblas, posedante ne tro grandan kapitalon, domini super gigantaj terenoj de produktado. Vere, se posedo de 50% de la kapitalo ĉiam estas sufiĉa por regado de akcia societo, do la estro devas havi nur 1 milionon, por havi eblon regi 8 milionojn da kapitalo ĉe «societoj-nepoj». Kaj se tiu «interplektaĵo» iras pluen, do kun 1 miliono oni povas regi 16 milionojn, 32 milionojn k.t.p.» *.

Efektive la sperto montras, ke sufiĉas posedi 40% de la akcioj, por regi la aferojn de akcia societo **, ĉar certa parto de disaj, etaj akciuloj en la praktiko havas nenian eblon partopreni ĝeneralajn kunvenojn k.t.p. La «demokratiigo» de posedado de akcioj, de kiu la burĝaj sofistoj kaj oportunismaj «ankaŭ-social-demokratoj» atendas (aŭ kredigas, ke atendas) «demokratiigon de la kapitalo», plifortigon de rolo kaj valoro de la eta produktado k.s., efektive estas unu el rimedoj de plifortigo de la potenco de la financa oligarĥio 31. Tial, interalie, en pli avangardaj aŭ en pli malnovaj kaj «spertaj» kapitalismaj landoj la leĝaro permesas pli etajn akciojn. En Germanio la leĝo ne permesas akciojn malpli grandajn, ol por sumo je 1000 markoj, kaj la germaniaj financaj magnatoj kun envio rigardas al Britio, kie la leĝo permesas akciojn eĉ je 1 sterlinga pundo (= 20 markoj, ĉirkaŭ 10 rubloj). Siemens, unu el la plej grandaj industriistoj kaj «financaj reĝoj» de Germanio, deklaris en la parlamento la 7-an de junio 1900, ke «akcio je 1 sterlinga pundo estas la fundamento de la brita imperiismo» ***. Tiu komercisto havas rimarkeble pli profundan, pli «marksisman» komprenon de tio, kio estas imperiismo, ol havas unu maldeca verkisto, opiniata la fondinto de la rusa marksismo 32, kiu pensas, ke imperiismo estas malbona eco de unu el la popoloj…

* Hans Gideon Heymann. «Die gemischten Werke im deutschen Großeisengewerbe». St., 1904, p. 268-269.

** Liefmann, «Beteiligungsges. etc», p. 258 laŭ la 1-a eld.

*** Schulze-Gaevernitz en «Grdr. d. S.-Oek.», V, 2, p. 110.

Tamen la «sistemo de partoprenado» ne nur servas al giganta kresko de la potenco de la monopolistoj, ĝi krome permesas senpune fari ajnajn fiajn kaj malpurajn negocojn kaj priŝteli la publikon, ĉar la estroj de la «societo-patrino» formale, laŭ la leĝo, ne responsas pri «societo-filino», kiu estas opiniata «memstara» kaj per kiu eblas ĉion «aranĝi». Jen ekzemplo, kiun ni prenas el la maja kajero de la germana revuo «Banko» de la jaro 1914:

«La «Akcia societo de risorta ŝtalo» en Kassel antaŭ kelkaj jaroj estis opiniata unu el la plej profitaj entreprenoj de Germanio. Malbona administrado kondukis la aferon ĝis tio, ke la dividendoj falis de 15% ĝis 0%. Kiel evidentiĝis, la estraro sen scio de la akciuloj pruntedonis al unu el siaj «societoj-filinoj», «Hassia», kies nominala kapitalo konsistis nur en kelkaj centmiloj da markoj, 6 milionojn da markoj. Pri tiu prunto, kiu preskaŭ trioble superas la akcian kapitalon de la «societo-patrino», en la bilancoj de tiu lasta estis nenio indikita; jure tia prisilento estis tute laŭleĝa kaj povis daŭri tutajn du jarojn, ĉar eĉ ne unu paragrafo de la komerca leĝaro estis rompata per tio. La prezidanto de la inspekta konsilio, kiu, kiel responsulo, subskribadis la mensogajn bilancojn, estis kaj restas prezidanto de la Kasela komerca ĉambro. La akciuloj eksciis pri tiu prunto al la societo «Hassia» nur longe post kiam ĝi evidentiĝis eraro…» (tiun vorton la aŭtoro devus meti en citilojn)… «kaj kiam la akcioj de la «risorta ŝtalo», pro tio, ke ilin komencis vendadi la inicitoj, falis en sia prezo proksimume je 100%…

Tiu tipa ekzemplo de ekvilibrismo kun bilancoj, plej ordinara en akciaj societoj, klarigas al ni, kial estraroj de akciaj societoj kun multe pli malpeza koro komencas riskajn aferojn, ol privataj entreprenistoj. La novega teĥniko de farado de bilancoj ne nur donas al ili eblon kaŝi riskajn aferojn disde averaĝa akciulo, sed ankaŭ permesas al la ĉefaj interesitoj demeti de si la responson per ĝustatempa vendo de akcioj okaze de malsukceso de la eksperimento, dum privata entreprenisto responsas per sia haŭto pri ĉio, kion li faras…

Bilancoj de multaj akciaj societoj similas al tiuj konataj el la mezepoko palimpsestoj, sur kiuj oni devis unue forviŝi la skribitan, por malkovri starantajn sub ĝi signojn, donantajn la efektivan enhavon de la manuskripto» (palimpsestoj estas pergameno, sur kiu la ĉefa manuskripto estis forviŝita kaj super la forviŝita estis skribita io alia).

«La plej simpla kaj tial plej ofte uzata rimedo fari bilancojn netravideblaj konsistas en divido de unueca entrepreno al kelkaj partoj per establo de «societoj-filinoj» aŭ per aligo de tiuj. Profitoj de tiu sistemo el vidpunkto de diversaj celoj — laŭleĝaj kaj neleĝaj — estas tiom evidentaj, ke nuntempe vera escepto estas grandaj societoj, kiuj ne akceptis tiun sistemon» *.

* L. Eschwege. «Tochtergesellschaften», «Die Bank», 1914, 1, p. 545.

Kiel ekzemplon de la plej granda kaj monopola societo, plej vaste uzanta tiun sistemon, la aŭtoro nomas la faman «Ĝeneralan elektran societon» (A. E. G., pri ĝi ni ankoraŭ parolos sube). En la 1912-a jaro oni opiniis, ke tiu societo partoprenas 175–200 societojn, dominante, kompreneble, super ili kaj ĉirkaŭprenante, entute, kapitalon je ĉirkaŭ 1½ de miliardo da markoj *.

Ĉiaj ajn reguloj pri kontrolo, pri publikigado de bilancoj, pri ellaboro de certa skemo por ili, pri establo de inspektado k.s., per kio okupas la atenton de la publiko la bonintencaj — t.e. havantaj bonan intencon defendi kaj plibeligi kapitalismon — profesoroj kaj ŝtatoficistoj, ne povas havi ĉi tie ian ajn signifon. Ĉar la privata proprieto estas sankta, kaj al neniu oni rajtas malpermesi aĉeti, vendi, interŝanĝi akciojn, doni ilin kiel garantiaĵon k.t.p.

Pri tio, kian amplekson la «sistemo de partoprenado» atingis en rusaj grandaj bankoj, eblas juĝi laŭ informoj, sciigataj de E. Agahd, kiu dum 15 jaroj servis kiel oficisto de la rus-ĉina banko kaj en majo de la 1914-a j. publikigis verkon sub ne tute preciza titolo: «Grandaj bankoj kaj monda merkato» **. La aŭtoro dividas la grandajn rusajn bankojn al du ĉefaj grupoj: a) laborantaj ĉe la «sistemo de partoprenado» kaj b) «sendependaj», arbitre subkomprenante, tamen, sub «sendependeco» sendependecon disde eksterlandaj bankoj; la unuan grupon la aŭtoro dividas al tri subgrupoj: 1) germana partopreno; 2) brita kaj 3) franca, celante «partoprenon» kaj dominadon de plej grandaj eksterlandaj bankoj de respektiva nacieco. La kapitalojn de la bankoj la aŭtoro dividas al «produktive» investataj (en komercon kaj industrion) kaj «spekule» investataj (en borsajn kaj financajn operaciojn), opiniante, kun karaktera por li etburĝe reformisma vidpunkto, ke kvazaŭe eblas ĉe konservo de kapitalismo apartigi la unuan specon de investo disde la dua kaj forigi la duan specon.

* Kurt Heinig. «Der Weg des Elektrotrusts», «Neue Zeit», 1912, 30. Jahrg., 2, p. 484.

** E. Agahd. «Großbanken und Weltmarkt. Die wirtschaftliche und politische Bedeutung der Großbanken im Weltmarkt unter Berücksichtigung ihres Einflusses auf Rußlands Volkswirtschaft und die deutsch-russischen Beziehungen». Berl., 1914.

La informoj de la aŭtoro estas jenaj:


Aktivo de bankoj (laŭ raportoj de oktobro — novembro 1913) en mln. rub.
Kapitaloj, investataj
Grupoj de rusiaj bankoj:
 produktive   spekule   entute 
 a 1) 4 bankoj: Siberia komerca, Rusa,
Internacia kaj Diskonta……
413,7  859,1  1 272,8 
 a 2) 2 bankoj: Komerc-industria
kaj Rus-angla……
239,3  169,1  408,4 
 a 3) 5 bankoj: Rus-azia, SPB prvata,
Azov-Dona, Unio moskva,
Rus-franca komerca……
711,8  661,2  1 373,0 
(11 bankoj) Entute…… a) = 1 364,8  1 689,4  3 054,2 
 
 b) 8 bankoj: Moskva komercista;
Volgo-Kama; Junker kaj Kº;
SPB. komerca, eksa Vavelberg;
Moskva, eksa de Rjabuŝinskij; Moskva
diskonta; Moskva komerca kaj Moskva
privata ……
504,2  391,1  895,3 
(19 bankoj) Entute…… 1 869,0  2 080,5  3 949,5 

Laŭ tiuj informoj, el preskaŭ 4 miliardoj da rubloj, konsistigantaj la «laborantan» kapitalon de la grandaj bankoj, super ¾, pli ol 3 miliardoj, apartenas al la bankoj, kiuj estas, esence, «societoj-filinoj» de eksterlandaj bankoj, unuavice de la parizaj (la fama banka triopo: «Pariza unio»; «Pariza kaj Nederlanda»; «Ĝenerala societo») kaj de la berlinaj (speciale «Germana» kaj «Diskonta societo»). La du plej grandaj rusiaj bankoj, «Rusa» («Rusa banko por eksterlanda komerco») kaj «Internacia» («SPB. Internacia komerca banko») altigis siajn kapitalojn ekde la 1906-a ĝis la 1912-a jaro de 44 ĝis 98 mln. rub., kaj rezervojn de 15 ĝis 39 mln., «laborante per kapitaloj, je ¾ germaniaj»; la unua banko apartenas al la «konzerno» de la berlina «Germana banko», la dua — de la berlina «Diskonta societo». La bona Agahd profunde indignas pri tio, ke la berlinaj bankoj havas en siaj manoj plejmulton da akcioj kaj ke tial la rusaj akciuloj estas senfortaj. Kaj, kompreneble, la lando, eksportanta la kapitalon el Rusio, ricevas la kremon: ekzemple, la berlina «Germana banko», enkondukante en Berlino akciojn de la Siberia komerca banko, tenis ilin dum jaro en sia teko, kaj poste vendis laŭ kurzo 193 kontraŭ 100, t.e. preskaŭ duoble, «perlaborinte» ĉirkaŭ 6 mln. da rubloj da profito, kiun Hilferding nomis «profito de fondinto».

La tutan «potencon» de la plej grandaj peterburgaj bankoj la aŭtoro determinas je 8235 milionoj da rubloj, preskaŭ 8¼ miliardoj, kaj la «partoprenon», pli ĝuste hegemonion, de la eksterlandaj bankoj li distribuas tiel: franciaj bankoj — 55%; britiaj — 10%; germaniaj — 35%. El tiu monsumo, 8235 milionoj, la funkcianta kapitalo — 3687 milionoj, t.e. super 40%, apartenas, laŭ kalkulo de la aŭtoro, al sindikatoj: Produgol, Prodamet, sindikatoj en la nafta, metalurgia kaj cementa industrioj. Sekve, la kuniĝado de la banka kaj industria kapitaloj, lige kun la kreiĝo de la kapitalisma monopolo, faris ankaŭ en Rusio grandegajn paŝojn antaŭen 33.

La financa kapitalo, koncentrita en nemultaj manoj kaj ĝuanta faktan monopolon, prenas grandegan kaj ĉiam kreskantan profiton el fondado, el emisiado de fondusaj valorpaperoj, el ŝtataj depruntoj k.s., firmigante la hegemonion de la financa oligarĥio, submetante la tutan socion sub tributon al la monopolistoj. Jen — unu el sennombraj ekzemploj de «mastrumado» de usonaj trustoj, donita de Hilferding: en la 1887-a jaro Havemeyer fondis sukeran truston per kunigo de 15 etaj kompanioj, kies komuna kapitalo egalis al 6½ mln. da dolaroj. Kaj la kapitalo de la trusto estis, laŭ usona esprimo, «diluita per akvo», difinita je 50 milionoj da dolaroj. La «rekapitaligo» alkalkulis estontajn monopolajn profitojn, same kiel la ŝtala trusto en la sama Usono alkalkulas estontajn monopolajn profitojn, akaparante ĉiam pli multe da fer-ercaj teroj. Kaj vere, la sukera trusto starigis monopolajn prezojn kaj ricevis tiajn enspezojn, ke ĝi povis pagi po 10% de dividendo al la kapitalo, sepoble «diluita», t.e. preskaŭ 70% al la kapitalo, reale investita ĉe la fondo de la trusto! En la 1909-a j. la kapitalo de la trusto konsistis en 90 mln. da dolaroj. Dum dudek du jaroj — pli ol dekobliĝo de la kapitalo.

En Francio la hegemonio de la «financa oligarĥio» («Kontraŭ la financa oligarĥio en Francio» estas titolo de fama libro de Lysis, eldonita kvinan fojon en la 1908-a j.) ricevis nur iomete ŝanĝitan formon. La kvar plej grandaj bankoj ĝuas ne relativan, sed «absolutan monopolon» ĉe emisiado de valorpaperoj. Fakte tio estas «trusto de grandaj bankoj». Kaj la monopolo garantias monopolajn profitojn el emisioj. Ĉe depruntoj la pruntoprenanta lando ricevas ordinare ne pli ol 90% de la tuta monsumo; 10% ricevas la bankoj kaj aliaj makleroj. Profito de la bankoj el la rusi-ĉinia deprunto je 400 mln. da frankoj konsistigis 8%, el la rusia (1904) je 800 mln. — 10%, el la maroka (1904) je 62½ mln. — 18¾%. Kapitalismo, komencinta sian evoluon ekde eta uzurista kapitalo, finas sian evoluon per giganta uzurista kapitalo. «La francoj estas la uzuristoj de Eŭropo», — diras Lysis. Ĉiuj kondiĉoj de la ekonomia vivo spertas profundan ŝanĝiĝon pro tiu transformiĝo de kapitalismo. Ĉe stagnado de loĝantaro, industrio, komerco, mara transportado «la lando» povas riĉiĝi el uzuro. «Kvindek homoj, reprezentante kapitalon je 8 milionoj da frankoj, povas disponi du miliardojn en la kvar bankoj». La sistemo de «partoprenado», jam konata al ni, kondukas al la samaj konsekvencoj: unu el la plej grandaj bankoj, la «Ĝenerala societo» (Société Générale), emisias 64 000 obligaciojn de sia «societo-filino», «Rafinaj fabrikoj en Egiptio». La kurzo de la emisio estas 150%, t.e. la banko profitas 50 kopekojn por rublo. Dividendoj de tiu societo evidentiĝis fiktivaj, «la publiko» perdis de 90 ĝis 100 mln. da frankoj; «unu el la direktoroj de la «Ĝenerala societo» estis membro de la estraro de la «Rafinaj fabrikoj»». Estas ne mirinde, ke la aŭtoro devas fari konkludon: «la franca respubliko estas financa monarĥio»; «plena hegemonio de la financa oligarĥio; ĝi potencas kaj super la gazetaro kaj super la registaro» *.

La ekskluzive alta profiteco de emisio de valorpaperoj, kiel de unu el la ĉefaj operacioj de la financa kapitalo, ludas tre gravan rolon en disvolviĝo kaj firmiĝo de la financa oligarĥio. «Interne de la lando estas neniu negoco, kiu donus almenaŭ proksimume tiom altan profiton, kiel maklerado ĉe emisiado de eksterlandaj depruntoj», — diras la germana revuo «Banko» **.

«Estas neniu banka operacio, kiu donus tian altan profiton, kiel la emisia afero». Ĉe emisiado de fondusoj de industriaj entreprenoj, laŭ informoj de «Germana Ekonomikisto», profito konsistigis mezume dum jaro:

1895 — 38,6%  1898 — 67,7%
1896 — 36,1 »  1899 — 66,9 »
1897 — 66,7 »  1900 — 55,2 »

«Dum dek jaroj, 1891–1900, per emisiado de germaniaj industriaj fondusoj estis «perlaborita» pli ol unu miliardo» ***.

* Lysis. «Contre l'oligarchie financière en France». 5 éd., P., 1908, pp. 11, 12, 26, 39, 40, 48.

** «Die Bank», 1913, № 7, S. 630.

*** Stillich, la nomita verko, p. 143 kaj W. Sombart. «Die deutsche Volkswirtschaft im 19. Jahrhundert», 2. Aufl., 1909, p. 526, Anlage 8.

Se dum industria kresko profitoj de la financa kapitalo estas nemezureble altaj, do dum malkresko pereas etaj kaj nefirmaj entreprenoj, dum grandaj bankoj «partoprenas» foraĉetadon de ili malmultekoste aŭ profitajn «sanigojn» kaj «reorganizadojn». Ĉe «sanigoj» de malprofitaj entreprenoj «la akcia kapitalo malaltiĝas, t.e. la enspezo distribuiĝas al la malpli granda kapitalo kaj poste estas kalkulata jam al ĝi. Aŭ, se la profiteco malaltiĝis ĝis nulo, oni altiras novan kapitalon, kiu, kuniĝinte kun la malpli profita malnova, nun alportados jam sufiĉan enspezon. Interalie, — aldonas Hilferding, — ĉiuj ĉi sanigoj kaj reorganizadoj havas duopan signifon por bankoj: unue, kiel profita operacio, kaj due, kiel oportuna okazo por meti tiajn mizerajn societojn en dependon al si» *.

Jen ekzemplo: akcia mina societo «Union» en Dortmund estis fondita en la 1872-a j. Estis emisiita akcia kapitalo preskaŭ je 40 mln. da markoj, kaj la kurzo leviĝis ĝis 170%, kiam por la unua jaro rezultis dividendo je 12%. La financa kapitalo prenis la kremon, perlaborinte bagatelon kiel iaj 28 milionoj. Ĉe la fondo de tiu societo la ĉefan rolon ludis la sama plej granda germania banko «Diskonta societo», kiu bonstate atingis kapitalon je 300 mln. da markoj. Poste dividendoj de «Union» malleviĝas ĝis nulo. La akciuloj devas konsenti al «amortizo» de la kapitalo, t.e. al perdo de ĝia parto, por ne perdi ĉion. Kaj jen, rezulte de vico da «sanigoj» el la libroj de la societo «Union» dum 30 jaroj malaperas pli ol 73 milionoj da markoj. «Nuntempe la komencaj akciuloj de tiu societo havas en la manoj nur 5% de la nominala kosto de siaj akcioj» **, — kaj per ĉiu «sanigo» bankoj plu «perlaboradis».

* «La financa kapitalo», p. 172.

** Stillich, la nomita verko, p. 138 kaj Liefmann, p. 51.

Speciale profita operacio de la financa kapitalo estas ankaŭ spekulado per terpecoj ĉirkaŭ rapide kreskantaj grandaj urboj. Monopolo de bankoj kuniĝas ĉi tie kun monopolo de tera rento kaj kun monopolo de komunikvojoj, ĉar kresko de prezoj de terpecoj, eblo profite vendi ilin poparte k.t.p. dependas plej multe de bonaj komunikvojoj kun la urba centro, kaj tiuj vojoj apartenas al grandaj kompanioj, ligitaj per la sistemo de partoprenado kaj per distribuo de direktoraj postenoj kun la samaj bankoj. Rezultas tio, kion germana aŭtoro L. Eschwege, kunlaboranto de la revuo «Banko», kiu speciale esploradis operaciojn kun komercado pri terpecoj, kun ilia hipotekado k.t.p., nomis «marĉo»: freneza spekulado per apudurbaj terpecoj, kraŝoj de konstruaj firmaoj, kiel berlina firmao «Boswau kaj Knauer», akaparinta monon ĝis 100 milionoj da markoj kun perado de «la plej solida kaj granda» «Germana banko» (Deutsche Bank), kiu, kompreneble, agis laŭ la sistemo de «partoprenado», t.e. kaŝe, malantaŭ la dorso, kaj elturniĝis, perdinte «nur» 12 milionojn da markoj, — poste, senmoniĝo de etaj proprietuloj kaj laboristoj, nenion ricevantaj de falsaj konstruaj firmaoj, fraŭdaj negocoj kun la berlina «honesta» polico kaj estraro por kapti en siajn manojn donadon de atestoj pri terpecoj kaj de permesoj de la urba Konsilio por konstruado de domoj k.c. k.t.p. *.

«La usonaj moroj», pri kiuj tiel hipokrite levas la okulojn al la ĉielo eŭropaj profesoroj kaj bonintencaj burĝoj, iĝis en la epoko de la financa kapitalo moroj de precize ĉiu granda urbo en ĉiu lando.

* «Die Bank», 1913, p. 952, L. Eschwege. «Der Sumpf» samloke, 1912, 1, p. 223 kaj sekvaj.

En Berlino komence de la 1914-a jaro oni diradis pri tio, ke baldaŭ kreiĝos «transporta trusto», t.e. «komuneco de interesoj» inter tri berlinaj transportaj entreprenoj: la elektra urba fervojo, la trama societo kaj la societo de omnibusoj. «Ke tia intenco ekzistas, tion ni sciis, — skribis la revuo «Banko», — ekde kiam iĝis sciate, ke la plejmulto de la akcioj de la omnibusa societo transiris en la manojn de la du aliaj transportaj societoj. …Oni tute povas kredi al la personoj, strebantaj al tiu celo, ke per unueca reguligado de la transporta afero ili esperas akiri tiajn ŝparojn, kies parton finfine povus ricevi la publiko. Sed la demandon komplikigas tio, ke malantaŭ tiu kreiĝanta transporta trusto staras bankoj, kiuj, se ili deziros, povos subigi la monopoligitajn de ili transportajn vojojn al interesoj de sia komercado pri terpecoj. Por konvinkiĝi, kiom natura estas tia supozo, sufiĉas rememori, ke jam ĉe la fondo de la societo de la urba elektra fervojo tie estis enmiksitaj interesoj de tiu granda banko, kiu stimulis ĝian fondon. Nome: la interesoj de tiu transporta entrepreno interplektiĝis kun la interesoj de komercado pri terpecoj. La afero estas en tio, ke la orienta linio de tiu vojo devis okupi tiujn terpecojn, kiujn poste tiu banko, kiam la konstruado de la vojo estis jam garantiita, vendis kun grandega profito por si kaj por kelkaj partoprenantaj personoj…» *

* «Verkehrstrust», «Die Bank», 1914, 1, p. 89.

Monopolo, se ĝi kreiĝis kaj regas miliardojn, kun absoluta neevitebleco trapenetras ĉiujn flankojn de la socia vivo, sendepende de la politika ordo kaj de ajnaj aliaj «detaloj». En la germana ekonomika literaturo estas ordinara la lakea memlaŭdado de honesteco de la prusia ŝtatoficistaro kun aludoj al la franca Panamo 34 aŭ al usona politika korupto. Sed la fakto estas, ke la burĝa literaturo, dediĉita al la bankaj aferoj de Germanio, devas konstante eliradi malproksime ekster la limojn de pure bankaj operacioj kaj skribi, ekzemple, pri «strebado al banko» rilate de plioftiĝantaj okazoj de transiro de ŝtatoficistoj al servado en bankoj: «kiel statas la afero pri nekorupteblo de ŝtatoficisto, kies kaŝita strebo estas direktita al sinekuro sur Behrenstraße?» * — strato en Berlino, kie lokiĝas la «Germana banko». La eldonisto de la revuo «Banko» Alfred Lansburg verkis en la 1909-a j. artikolon: «Ekonomia valoro de bizanceco», pri, interalie, vojaĝo de Vilhelmo la 2-a al Palestino kaj «rekta rezulto de tiu vojaĝo, la konstruo de la Bagdada fervojo, tiu fatala «granda afero de la germana entreprenemo», kiu pli kulpas en la «ĉirkaŭigado», ol ĉiuj niaj politikaj pekoj kune» ** — (sub la ĉirkaŭigado estas subkomprenata la politiko de Eduardo la 7-a, strebinta izoli Germanion kaj ĉirkaŭigi ĝin per ringo de imperiisma kontraŭgermania alianco). La jam menciita de ni kunlaboranto de la sama revuo Eschwege verkis en la 1911-a j. artikolon: «Plutokratio kaj ŝtatoficistaro», senmaskigante, ekzemple, la okazon kun germana ŝtatoficisto Völker, kiu estis membro de komisiono pri karteloj kaj distingiĝis per sia energio, kaj post ioma tempo iĝis posedanto de profita posteno en la plej granda kartelo, la ŝtala sindikato. Similaj okazoj, kiuj tute ne estas hazardaj, devigis la saman burĝan aŭtoron agnoski, ke «la ekonomia libero, garantiita de la germania konstitucio, en multaj terenoj de la ekonomia vivo iĝis senenhava frazo» kaj ke ĉe la kreiĝinta hegemonio de plutokratio «eĉ la plej vasta politika libero ne povas savi nin de tio, ke ni iĝos la popolo de malliberaj homoj» ***.

Kio koncernas Rusion, do ni limigu nin per unu ekzemplo: antaŭ kelkaj jaroj ĉiujn ĵurnalojn ĉirkaŭiris mesaĝo pri tio, ke la direktoro de la kredita kancelario Davydov forlasas la ŝtatan servon kaj prenas postenon en unu granda banko kontraŭ salajro, kiu laŭ la kontrakto devis dum kelkaj jaroj konsistigi sumon super 1 miliono da rubloj. La kredita kancelario estas institucio, kies tasko estas «unuigo de agado de ĉiuj kreditaj entreprenoj de la regno» kaj kiu subvencias ĉefurbajn bankojn je sumo ĝis 800–1000 milionoj da rubloj ****. — — —

* «Der Zug zur Bank», «Die Bank», 1909, 1, p. 79.

** «Der Zug zur Bank», «Die Bank», 1909, 1, p. 301.

*** Samloke, 1911,2, p. 825; 1913, 2, p. 962.

**** E. Agahd, p. 202.

Ĝenerale karaktera trajto de kapitalismo estas apartigo de proprieto je kapitalo disde apliko de la kapitalo al produktado, apartigo de mona kapitalo disde la industria, aŭ produkta, apartigo de rentulo, vivanta nur per profito el mona kapitalo, disde entreprenisto kaj disde ĉiuj personoj, rekte partoprenantaj disponadon de la kapitalo. Imperiismo aŭ la hegemonio de la financa kapitalo estas tiu plej alta ŝtupo de kapitalismo, kiam tiu apartigo atingas grandegan amplekson. La dominado de la financa kapitalo super ĉiuj ceteraj formoj de kapitalo signifas dominan staton de la rentuloj kaj de la financa oligarĥio, signifas apartiĝon de nemultaj ŝtatoj, posedantaj financan «potencon», el ĉiuj ceteraj. En kia amplekso iras tiu procezo, pri tio eblas juĝi laŭ informoj de la statistiko pri emisioj de ĉiuspecaj valorpaperoj.

En «Bulteno de la internacia statistika instituto» A. Neymarck * publikigadis plej detalajn, plenajn kaj kompareblajn informojn pri emisioj en la tuta mondo, informojn, kiuj plurfoje estis poste cititaj parte en la ekonomika literaturo 35. Jen rezultoj de 4 jardekoj:


Sumo de emisioj en miliardoj
da frankoj dum jardeko
1871–1880………… 76,1
1881–1890………… 64,5
1891–1900………… 100,4
1901–1910………… 197,8

* Bulletin de l'institut international de statistique, t. XIX, livr. II. La Haye, 1912. — Informoj pri etaj ŝtatoj, la dua kolumno, estas prenitaj proksimume laŭ la normoj de la 1902-a jaro, pligrandigitaj je 20%.

En la 1870-aj jaroj la ĝenerala sumo de emisioj en la tuta mondo estas pli granda speciale pro depruntoj lige kun la franci-prusia milito kaj la posta epoko de spekul-fondado en Germanio. Ĝenerale kaj entute, la pligrandiĝo iras dum la tri lastaj jardekoj de la 19-a jarcento relative ne tre rapide, kaj nur la unua jardeko de la 20-a jarcento donas grandegan kreskon, preskaŭ duobliĝon dum 10 jaroj. La komenco de la 20-a jarcento, sekve, estas la turnopunkto ne nur rilate de kresko de monopoloj (karteloj, sindikatoj, trustoj), pri kio ni jam parolis, sed ankaŭ rilate de kresko de la financa kapitalo.

La ĝeneralan sumon de valorpaperoj en la mondo en la 1910-a j. Neymarck taksas proksimume je 815 miliardoj da frankoj. Subtrahante, proksimume, ripetojn, li malpligrandigas tiun sumon ĝis 575–600 miliardoj. Jen la distribuo laŭ landoj (ni prenas 600 mlrd.):


Sumo de valorpaperoj en la 1910-a j. (miliardoj da frankoj):
Britio………… 142   479 
Usono…………… 132 
Francio………… 119 
Germanio………… 95 
Rusio………… 31 
Aŭstrio-Hungario………… 24 
Italio………… 14 
Japanio………… 12 
Nederlando………… 12,5 
Belgio………… 7,5 
Hispanio………… 7,5 
Svisio………… 6,25
Danio………… 3,75
Svedio, Norvegio,
Rumanio k.c.…………
2,5 
Entute………… 600   

Laŭ tiuj informoj estas tuj videble, kiel akre distingiĝas la kvar plej riĉaj kapitalismaj landoj, posedantaj proksimume de 100 ĝis 150 miliardojn da frankoj de valorpaperoj. El tiuj kvar landoj du estas la plej malnovaj kaj, kiel ni vidos, plej riĉaj je kolonioj kapitalismaj landoj: Britio kaj Francio; la du aliaj estas avangardaj kapitalismaj landoj laŭ rapideco de la evoluo kaj laŭ la grado de disvastiĝo de kapitalismaj monopoloj en la produktado — Usono kaj Germanio. Kune tiuj 4 landoj havas 479 miliardojn da frankoj, t.e. preskaŭ 80% de la tutmonda financa kapitalo. Preskaŭ la tuta cetera mondo, tiel aŭ alie, ludas rolon de ŝuldanto kaj tributulo de tiuj landoj — internaciaj bankieroj, tiuj kvar «kolonoj» de la tutmonda financa kapitalo.

Ni devas speciale trakti tiun rolon, kiun ludas eksportado de kapitalo en kreado de internacia reto de dependecoj kaj ligoj de la financa kapitalo.

IV. Eksportado de kapitalo

Por la malnova kapitalismo, kun plena dominado de la libera konkurenco, tipa estis eksportado de varoj. Por la novega kapitalismo, kun dominado de la monopoloj, tipa iĝis eksportado de kapitalo.

Kapitalismo estas vara produktado sur la plej alta ŝtupo de ties evoluo, kiam ankaŭ la laborforto iĝas varo. Kresko de interŝanĝado kiel interne de la lando, tiel ankaŭ speciale internacie estas la karakteriza distinga trajto de kapitalismo. Neegaleco kaj sengradeco en disvolviĝo de apartaj entreprenoj, apartaj industriaj branĉoj, apartaj landoj estas neeviteblaj ĉe kapitalismo. Unue Britio iĝis, pli frue ol la aliaj, kapitalisma lando kaj, ĝis la mezo de la 19-a jarcento, enkondukinte la liberan komercon, pretendis al la rolo de «metiejo de la tuta mondo», liveranto de fabrikaĵoj al ĉiuj landoj, kiuj devis provizadi ĝin, interŝanĝe, per krudaj materialoj. Sed tiu monopolo de Britio jam en la lasta kvarono de la 19-a jarcento estis subfosita, ĉar vico da aliaj landoj, defendinte sin per «protektaj» impostoj, disvolviĝis al memstaraj kapitalismaj regnoj. Sur la sojlo de la 20-a jarcento ni vidas kreiĝon de alispecaj monopoloj: unue, de monopolaj unioj de kapitalistoj en ĉiuj landoj de evoluinta kapitalismo; due, de monopola stato de nemultaj plej riĉaj landoj, en kiuj akumulado de kapitalo atingis gigantan amplekson. Aperis grandega «superfluo de kapitalo» en la avangardaj landoj.

Kompreneble, se kapitalismo povus disvolvi la terkulturadon, kiu nun ĉie terure postrestas de la industrio, se ĝi povus levi la vivnivelon de la popolamaso, kiu ĉie restas duonmalsata kaj mizera, malgraŭ la kapturniga teĥnika progreso, — tiam pri superfluo de kapitalo ne eblus eĉ paroli. Kaj tian «argumenton» oftege metas etburĝaj kritikantoj de kapitalismo. Sed tiam kapitalismo ne estus kapitalismo, ĉar kaj la malegaleco de evoluo kaj la amasa duonmalsata vivnivelo estas radikaj, neeviteblaj kondiĉoj kaj premisoj de tiu maniero de produktado. Dum kapitalismo restas kapitalismo, la superfluo de kapitalo aplikiĝas ne al levo de la amasa vivnivelo en konkreta lando, ĉar tio estus malaltigo de profito de la kapitalistoj, sed al levo de la profito per eksportado de la kapitalo eksterlanden, en la subevoluintajn landojn. En tiuj subevoluintaj landoj profito estas ordinare alta, ĉar kapitaloj malmultas, prezo de tero estas relative negranda, salajro estas malalta, krudaj materialoj kostas malmulte. La eblon de eksportado de kapitalo kreas tio, ke vico da subevoluintaj landoj estas jam entirita en la cirkuladon de la monda kapitalismo, ke estas konstruitaj aŭ komencitaj ĉefaj fervojaj linioj, ke estas garantiitaj la elementaj kondiĉoj de disvolviĝo de la industrio k.t.p. La neceson de eksportado de kapitalo kreas tio, ke en nemultaj landoj kapitalismo «tromaturiĝis», kaj al la kapitalo ne sufiĉas (kondiĉe de subevoluinteco de la terkulturado kaj mizero de la popolamasoj) terenoj de «profita» investo.

Jen proksimumaj informoj pri ampleksoj de kapitalo, investita eksterlande de la tri ĉefaj landoj *:


Kapitalo, investita eksterlande
(en miliardoj da frankoj)
Jaroj de Britio de Francio de Germanio
1862………… 3,6 
1872………… 15   10 (1869)
1882………… 22   15 (1880) ?
1893………… 42   20 (1890) ?
1902………… 62   27–37  12,5 
1914………… 75–100 60   44  

* Hobson, «Imperialism». L., 1902, p. 58; Riesser, la nomita verko, p. 395 kaj 404; P. Arndt en «Weltwirtschaftliches Archiv», Bd. 7, 1916, S. 35; Neymarck en Bulletin; Hilferding. «La financa kapitalo», p. 492; Lloyd George, parolo en la ĉambro de komunumuloj la 4-an de majo 1915, «Daily Telegraph» la 5-an de majo 1915; B. Harms. «Probleme der Weltwirtschaft». Jena, 1912, S. 235 k.c.; Dr. Siegmund Schilder. «Entwicklungstendenzen der Weltwirtschaft». Berlin, 1912. Bd, 1, S. 150; George Paish. «Great Britain's Capital Investments etc.» en «Journal of the Royal Statistical Society», vol. LXXIV. 1910–11, p. 167 kaj sekvaj; Georges Diouritch. «L'Expansion des banques allemandes à l'étranger, ses rapports avec le développement économique de l'Allemagne». P., 1909, p. 84.

Ni vidas el tio, ke la gigantan disvolviĝon la eksportado de kapitalo atingis nur komence de la 20-a jarcento. Antaŭ la milito la investita eksterlande kapitalo de la tri ĉefaj landoj atingis 175–200 miliardojn da frankoj. Profito el tiu sumo, laŭ la modesta normo je 5%, devas atingi 8-10 miliardojn da frankoj dum jaro. Jen solida bazo por imperiisma subpremado kaj ekspluatado al plej multaj nacioj kaj landoj de la mondo, por kapitalisma paraziteco de manpleno da plej riĉaj regnoj!

Kiel distribuiĝas tiu eksterlande investita kapitalo inter diversaj landoj, kie ĝi estas investita, al tiu demando eblas doni nur proksimuman respondon, kiu, tamen, kapablas prilumi kelkajn ĝeneralajn proporciojn kaj ligojn de la moderna kapitalismo:


Mondopartoj, inter kiuj estas distribuitaj (proksimume) eksterlandaj kapitaloj (ĉirkaŭ la 1910-a j.)
de Britio de Francio de Germanio Entute
(miliardoj da markoj)
Eŭropo………… 23  18  45 
Ameriko………… 37  10  51 
Azio, Afriko kaj Aŭstralio… 29  44 
Entute………… 70  35  35  140 

En Britio sur la unua loko staras ĝiaj koloniaj posedaĵoj, kiuj estas tre grandaj ankaŭ en Ameriko (ekzemple, Kanado), ne parolante eĉ pri Azio k.c. La giganta eksportado de kapitalo plej proksime estas ligita ĉi tie kun la gigantaj kolonioj, pri kies signifo por imperiismo ni ankoraŭ parolos poste. Alia afero estas en Francio. Ĉi tie la eksterlanda kapitalo estas investita precipe en Eŭropo kaj antaŭ ĉio en Rusio (ne malpli ol 10 miliardoj da frankoj), kaj precipe tio estas prunta kapitalo, ŝtatdepruntoj, sed ne kapitalo, investata al industriaj entreprenoj. Diference de la brita, kolonia, imperiismo, la francan eblas nomi uzurista imperiismo. En Germanio estas tria speco: ĝiaj kolonioj estas negrandaj, kaj la distribuo de ĝia eksterlande investata kapitalo estas la plej egala inter Eŭropo kaj Ameriko.

Eksportado de kapitalo en tiuj landoj, kien ĝi estas direktita, influas disvolviĝon de kapitalismo, ege akcelante ĝin. Se tial, ĝis certa grado, tiu eksportado kapablas kaŭzi ioman stagnon de disvolviĝo en la eksportantaj landoj, do tio povas okazi nur koste de plivastigo kaj pliprofundigo de plua disvolviĝo de kapitalismo en la tuta mondo.

Por la landoj, eksportantaj kapitalon, preskaŭ ĉiam rezultas eblo akiri certajn «avantaĝojn», kies karaktero verŝas lumon sur la originalecon de la epoko de financa kapitalo kaj monopoloj. Jen, ekzemple, kion skribis en oktobro de la 1913-a j. la berlina revuo «Banko»:

«Sur la internacia merkato de kapitaloj ekde antaŭnelonga tempo estas ludata komedio, inda Aristofanon. Tuta vico da fremdaj regnoj, de Hispanio ĝis Balkanoj, de Rusio ĝis Argentino, Brazilo kaj Ĉinio, elpaŝas malkaŝe aŭ kaŝe antaŭ grandaj monaj merkatoj kun postuloj, iufoje treege insistaj, ricevi deprunton. La monaj merkatoj troviĝas nun en ne tre brila stato kaj la politikaj perspektivoj estas ne ĝojindaj. Sed neniu el la monaj merkatoj kuraĝas rifuzi deprunton, pro timo, ke najbaro antaŭos ĝin, konsentos pri deprunto, kaj kune kun tio garantios al si certajn servojn kontraŭ servoj. Ĉe tiaspecaj internaciaj negocoj preskaŭ ĉiam io trafas al profito de la kreditoro: cedo en komerca kontrakto, karba stacio, konstruo de haveno, grasa koncesio, mendo pri kanonoj» *.

* «Die Bank», 1913, 2, 1024–1025.

La financa kapitalo kreis la epokon de monopoloj. Kaj la monopoloj ĉie portas kun si monopolajn elementojn: uzado de «ligoj» por profita negoco ekstaras sur la lokon de la konkurenco sur la malfermita merkato. Jen plej ordinara afero: kiel kondiĉon de deprunto oni metas elspezon de ĝia parto por aĉeto de produktoj de la kreditanta lando, speciale de armiloj, de ŝipoj k.t.p. Francio dum la du lastaj jardekoj (1890–1910) tre ofte uzadis tiun rimedon. Eksportado de kapitalo eksterlanden iĝas rimedo stimuli eksportadon de varoj eksterlanden. Negocoj inter speciale grandaj entreprenoj ĉe tio iufoje estas tiaj, ke ili staras — kiel «milde» esprimis Schilder *«sur la limo de subaĉeto». Krupp en Germanio, Schneider en Francio, Armstrong en Britio — jen specimenoj de tiaj firmaoj, dense ligitaj kun gigantaj bankoj kaj kun la registaro, kiujn ne estas facile «ĉirkaŭiri» ĉe kontraktado de deprunto.

Francio, donante prunton al Rusio, «premis» ĝin en la komerca traktato de la 16-a de septembro 1905, trudinte certajn cedojn ĝis la 1917-a jaro; same en la komerca traktato kun Japanio de la 19-a aŭgusto 1911. La dogana milito inter Aŭstrio kaj Serbio, daŭrinta kun sepmonata paŭzo ekde la 1906-a ĝis la 1911-a jaro, estis kaŭzita parte de la konkurenco inter Aŭstrio kaj Francio en liverado de militaj provizaĵoj al Serbio. Paul Deschanel deklaris en la ĉambro de deputitoj en januaro de la 1912-a j., ke francaj firmaoj dum la jaroj 1909–1911 liveris al Serbio da militaj materialoj je 45 milionoj da frankoj.

* Schilder, la nomita verko, p. 346, 350, 371.

En raporto de la aŭstri-hungaria konsulo en San-Paŭlo (Brazilo) estas dirite: «konstruado de brazilaj fervojoj estas farata plejparte per franciaj, belgiaj, britiaj kaj germaniaj kapitaloj; tiuj landoj ĉe financaj operacioj, ligitaj kun konstruado de vojoj, trudas kondiĉon, ke ili liveru fervojajn konstrumaterialojn».

Tiamaniere la financa kapitalo en laŭvorta senco disĵetas siajn retojn al ĉiuj landoj de la mondo. Pli grandan rolon en tio ludas bankoj, fondataj en kolonioj, kaj iliaj filioj. La germanaj imperiistoj kun envio rigardas al la «malnovaj» koloniaj regnoj, aranĝintaj sin tiurilate speciale «sukcese»: Britio havis en la 1904-a j. 50 koloniajn bankojn kun 2279 filioj (1910: 72 kun 5449 filioj); Francio — 20 kun 135 filioj; Nederlando — 16 kun 68, kaj Germanio «nurnure» 13 kun 70 filioj *. La usonaj kapitalistoj, siavice, envias al la britaj kaj germanaj: «en la suda Ameriko, — plendis ili en la 1915-a j., — 5 germanaj bankoj havas 40 filiojn kaj 5 anglaj — 70 filiojn… Britio kaj Germanio dum la lastaj 25 jaroj investis en Argentino, Brazilo, Urugvajo proksimume 4 bilionojn (miliardojn) da dolaroj, kaj rezulte ili uzas 46% de la tuta komerco de tiuj 3 landoj»» **.

La landoj, eksportantaj kapitalon, dividis la mondon inter si, en la figura senco de la vorto. Sed la financa kapitalo kondukis ankaŭ al rekta divido de la mondo.

* Riesser, la nomita verko, p. 375, 4 eld. kaj Diouritch, p. 283.

** The Annals of the American Academy of Political and Social Science, vol, LIX, May 1915, p. 301. Samloke, p. 331, ni legas, ke fama statistikisto Paish en la lasta kajero de financa revuo «Statist» taksis la sumon de la kapitalo, eksportita de Britio, Germanio, Francio, Belgio kaj Nederlando, je 40 miliardoj da dolaroj, t.e. 200 miliardoj da frankoj.

V. Divido de la mondo inter unioj de kapitalistoj

Monopolaj unioj de kapitalistoj, karteloj, sindikatoj, trustoj, dividas inter si antaŭ ĉio la internan merkaton, kaptante la produktadon de certa lando en sian, pli aŭ malpli plenan, posedon. Sed la interna merkato, ĉe kapitalismo, neeviteble estas ligita kun la ekstera. Kapitalismo antaŭlonge kreis la tutmondan merkaton. Kaj laŭmezure de tio, kiel kreskis eksportado de kapitalo kaj ĉiel vastiĝadis eksterlandaj kaj koloniaj ligoj kaj «influsferoj» de plej grandaj monopolaj unioj, la afero «nature» venadis al tutmonda interkonsento inter ili, al kreo de internaciaj karteloj.

Tio estas nova ŝtupo de la tutmonda koncentrado de kapitalo kaj produktado, nekompareble pli alta, ol la antaŭaj. Ni vidu, kiel elkreskas tiu supermonopolo.

La elektra industrio estas la plej tipa por novegaj sukcesoj de la teĥniko, por la kapitalismo de la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento. Kaj plej multe ĝi disvolviĝis en du plej avangardaj el la novaj kapitalismaj landoj, Usono kaj Germanio. En Germanio al kresko de koncentrado en tiu branĉo speciale forte influis la krizo de la 1900-a jaro. La bankoj, tiutempe jam sufiĉe kunkreskiĝintaj kun la industrio, treege akcelis kaj profundigis dum tiu krizo pereadon de relative etaj entreprenoj, glutadon de ili fare de la grandaj. «Bankoj, — skribas Jeidels, — forprenadis la helpan manon ĝuste disde tiuj entreprenoj, kiuj pleje bezonis ĝin, kaŭzante per tio komence frenezan leviĝon, kaj poste senesperan kraŝon de tiuj societoj, kiuj estis nesufiĉe proksime ligitaj kun ili» *.

* Jeidels, la nomita verko, 232.

Rezulte la koncentrado post la 1900-a jaro iris antaŭen per gigantaj paŝoj. Ĝis la 1900-a jaro estis ok aŭ sep «grupoj» en la elektra industrio, kaj ĉiu konsistis el kelkaj societoj (entute da ili estis 28) kaj malantaŭ ĉiu staris de 2 ĝis 11 bankoj. Ĝis la jaroj 1908–1912 ĉiuj tiuj grupoj kuniĝis en du aŭ unu. Jen kiel iris tiu procezo:

Grupoj en la elektra industrio:

Ĝis la jaro 1900:  Felten 
 kaj Guilleaume 
 Lahmeyer   Union 
 A. E. G. 
   Siemens 
 kaj Halske 
 Schuckert kaj Kº   Bergmann   Kummer 
| | |
Felten
kaj Lahmeyer
A. E. G.
(Ĝen. elek.
societo)
  Siemens kaj
Halske-Schuckert
Bergmann Kraŝis
en 1900
A. E. G. (Ĝen. elektra soc.) Siemens kaj Halske-Schuckert
Ĝis la jaro 1912:
(Densa «kooperado» ekde la 1908-a jaro)

La fama A. E. G. (Ĝenerala elektra societo), elkreskinta tiamaniere, dominas super 175–200 societoj (per la sistemo de «partoprenado») kaj disponas ĝeneralan sumon de kapitalo proksimume je 1½ de miliardo da markoj. Nur solajn rektajn eksterlandajn filiojn ĝi havas 34, inter ili 12 akciajn societojn, — en pli ol 10 landoj. Jam en la 1904-a jaro oni kalkulis, ke kapitaloj, investitaj de la germania elektra industrio eksterlande, konsistigis 233 milionojn da markoj, el ili 62 mln. en Rusio. Eĉ ne indas mencii, ke la «Ĝenerala elektra societo» prezentas gigantan «kombinitan» entreprenon kun produktado — la nombro de nur ĝiaj fabrikaj societoj egalas al 16 — de plej diversaj produktoj, ekde kabloj kaj izoliloj ĝis aŭtoj kaj flugaparatoj.

Sed la koncentrado en Eŭropo estis ankaŭ konsista parto de la procezo de koncentrado en Usono. Jen kiel iris la afero:

Usono   «Ĝenerala elektra Kº» (General Electric Cº)
Kº Thompson — Houston
fondas por Eŭropo firmaon 
Kº de Edison fondas por
Eŭropo firmaon: «Francia
Kº de Edison», kiu transdonas
patentojn al la germania firmao
Germanio   «Union Kº
de elektro»
«Ĝen. elektra soc.» (A. E. G.)
«Ĝen. elektra soc.» (A. E. G.)

Tiamaniere kreiĝis du elektraj «regnoj»: «aliaj, tute sendependaj de ili, elektraj societoj sur la tero ne ekzistas», — skribas Heinig en sia artikolo: «Vojo de elektra trusto». Pri amplekso de spezoj kaj grandeco de la entreprenoj de ambaŭ «trustoj» ioman, tute ne plenan, bildon donas jenaj ciferoj:

varaj spezoj
(mln. da markoj)
kvanto da
laborantoj
pura profito
(mln. da markoj)
Usono: «Ĝen. el. Kº» (G. E. C.)…… 1907: 252  28 000  35,4 
1910: 298  32 000  45,6 
Germanio: «Ĝen. el. soc.» (A. E. G.)…… 1907: 216  30 700  14,5 
1910: 362  60 800  21,7 

Kaj jen en la 1907-a jaro inter la usona kaj germana trustoj estis farita konvencio pri divido de la mondo. La konkurenco estis forigita. La «Ĝen. el. Kº» (G. E. C.) «ricevas» Unuiĝintajn Ŝtatojn kaj Kanadon; la «Ĝen. el. societo» (A. E. G.) «ricevas» Germanion, Aŭstrion, Rusion, Nederlandon, Danion, Svedion, Turkion, Balkanojn. Apartaj — kompreneble, sekretaj — konvencioj estis faritaj rilate «societojn-filinojn», penetrantajn en novajn industribranĉojn kaj en «novajn», formale ankoraŭ ne dividitajn, landojn. Estis establita reciproka interŝanĝado de inventoj kaj spertoj *.

* Riesser, la nomita verko; Diouritch, la nomita verko, p. 239; Kurt Heinig, la nomita artikolo.

Estas kompreneble per si mem, kiom malfaciligita estas konkurenco kontraŭ tiu, fakte unueca, tutmonda trusto, kiu disponas kapitalon je kelkaj miliardoj kaj havas siajn «sekciojn», filiojn, agentarojn, ligojn k.t.p. en ĉiuj anguloj de la mondo. Sed la divido de la mondo inter la du fortaj trustoj, certe, ne ekskludas redividon, se proporcioj de fortoj — pro neegaleco de disvolviĝo, militoj, kraŝoj k.t.p. — ŝanĝiĝas.

Instruan ekzemplon de provo de tia redivido, de lukto por redivido, prezentas la kerosena industrio.

«La kerosena merkato de la mondo, — skribis Jeidels en la 1905-a jaro, — ankaŭ nun ankoraŭ estas dividita inter du grandaj financaj grupoj: la usona «Kerosena trusto» (Standard Oil C-y) de Rockefeller kaj la mastroj de la rusia bakua nafto, Rothschild kaj Nobel. Ambaŭ grupoj staras en densa ligo inter si, sed al ilia monopola stato minacas, jam dum pluraj jaroj, kvin malamikoj» *: 1) elĉerpiĝo de la usonaj fontoj de nafto; 2) konkurenca firmao de Mantaŝev en Bakuo; 3) fontoj de nafto en Aŭstrio kaj 4) en Rumanio; 5) transoceanaj fontoj de nafto, speciale en nederlandaj kolonioj (riĉegaj firmaoj de Samuel kaj Shell, ligitaj ankaŭ kun brita kapitalo). La tri lastaj vicoj de entreprenoj estas ligitaj kun germaniaj grandaj bankoj, kun la plej granda «Germana banko» ĉe la kapo. Tiuj bankoj memstare kaj laŭplane disvolvadis la kerosenan industrion, ekzemple, en Rumanio, por havi «sian» apogpunkton. En la rumania kerosena industrio oni kalkulis en la 1907-a jaro da eksterlandaj kapitaloj je 185 mln. da frankoj, inter ili germaniaj je 74 mln. **

* Jeidels, p. 192–193.

** Diouritch, p. 245–246.

Komenciĝis lukto, kiun en ekonomika literaturo oni ĝuste tiel nomas la lukto por «divido de la mondo». Unuflanke, la «Kerosena trusto» de Rockefeller, dezirante kapti ĉion, fondis «societon-filinon» en Nederlando mem, akaparante naftajn fontojn en Nederlanda Indio kaj dezirante tiamaniere fari baton al sia ĉefa malamiko: la nederland-britia trusto «Shell». Aliflanke, la «Germana banko» kaj aliaj berlinaj bankoj strebis «defendi» «por si» Rumanion kaj unuigi ĝin kun Rusio kontraŭ Rockefeller. Tiu lasta posedis kapitalon nekompareble pli grandan kaj bonegan organizon de transportado kaj liverado de keroseno al konsumantoj. La lukto devis finiĝi kaj finiĝis en la 1907-a jaro per plena malvenko de la «Germana banko», al kiu restis nur unu afero el du: aŭ likvidi kun milionaj perdoj siajn «kerosenajn interesojn», aŭ obei. Oni elektis la lastan kaj faris tre malprofitan por la «Germana banko» kontrakton kun la «Kerosena trusto». Laŭ tiu kontrakto, la «Germana banko» devontigis sin «entrepreni nenion por malprofito de la usonaj interesoj», tamen estis klaŭzo, ke la kontrakto iĝas nevalida, se en Germanio estos promulgita leĝo pri ŝtata monopolo pri keroseno.

Tiam komenciĝas la «kerosena komedio». Unu el la financaj reĝoj de Germanio, von Gwinner, direktoro de la «Germana banko», per sia privata sekretario, Stauß, lanĉas agitadon por la kerosena monopolo. La tuta giganta aparato de la plej granda berlina banko, ĉiuj vastaj «ligoj» estas uzitaj, la gazetaro sufokiĝas pro «patriotismaj» krioj kontraŭ «jugo» de la usona trusto, kaj la parlamento preskaŭ unuvoĉe subskribas la 15-an de marto 1911 rezolucion, invitantan la registaron ellabori projekton pri kerosena monopolo. La registaro kaptis tiun «popularan» ideon, kaj la ludo de la «Germana banko», kiu deziris trompi sian usonan kontraktinton kaj plibonigi siajn aferojn per ŝtata monopolo, ŝajnis gajnita. La germanaj kerosenaj reĝoj antaŭĝuis jam gigantajn profitojn, ne cedantajn al la profitoj de la rusiaj sukerfabrikistoj… Sed, unue, la germaniaj grandaj bankoj malpaciĝis inter si pro divido de la predo, kaj la «Diskonta societo» senmaskigis la profitcelajn interesojn de la «Germana banko»; due, la registaro ektimis lukton kontraŭ Rockefeller, ĉar estis tre dubinde, ĉu Germanio trovos kerosenon preter li (la produktivo de Rumanio estas negranda); trie, venis miliarda asignaĵo de la 1913-a jaro por milita preparado de Germanio. La projekton de la monopolo oni prokrastis. La «Kerosena trusto» de Rockefeller dume restis venkinto en la lukto.

La berlina revuo «Banko» skribis tiurilate, ke lukti kontraŭ la «Kerosena trusto» Germanio povus nur enkondukante monopolon de elektra kurento kaj transformante akvan forton al malmultekosta elektro. Sed, — aldonis ĝi, — «la elektra monopolo venos tiam, kiam ĝi iĝos necesa al la produktantoj, nome tiam, kiam antaŭ la pordo staros sekva granda kraŝo en la elektra industrio kaj kiam tiuj gigantaj, multekostaj elektraj centraloj, kiuj estas konstruataj nun ĉie de privataj «konzernoj» de la elektra industrio kaj por kiuj tiuj «konzernoj» jam nun ricevas certajn apartajn monopolojn de urboj, ŝtatoj k.c., ne kapablos labori kun profito. Tiam oni devos ekuzi la akvajn fortojn; sed ilin ne eblos transformi je la ŝtata konto al malmultekosta elektro, ilin necesos same transdoni al «privata monopolo, regata de la ŝtato», ĉar privata industrio jam faris vicon da kontraktoj kaj postulis al si grandajn gratifikojn… Tiel estis kun la monopolo pri potaso, tiel estas kun la kerosena monopolo, tiel estos kun la monopolo pri elektro. Niaj ŝtataj socialistoj, permesantaj blindigi sin per bela principo, devus jam finfine kompreni, ke en Germanio monopoloj neniam strebis al la celo kaj ne kondukis al la rezulto doni avantaĝojn al konsumantoj aŭ almenaŭ doni al la ŝtato parton de la entreprenista profito, sed servis nur por sanigi je la ŝtata konto privatan industrion, preskaŭ atingintan bankroton» *.

* «Die Bank», 1912, 2, 629, 1036; 1913, 1, 388.

Tiajn valorajn konfesojn devas fari burĝaj ekonomikistoj de Germanio. Ni vidas ĉi tie demonstre, kiel privataj kaj ŝtataj monopoloj interplektiĝas kune en la epoko de financa kapitalo, kiel ili ambaŭ estas nur apartaj eroj de la imperiisma lukto inter plej grandaj monopolistoj por divido de la mondo.

En la komerca navigado la giganta kresko de koncentrado same kondukis al divido de la mondo. En Germanio aperis du plej grandaj societoj: «Hamburgo — Usono» kaj «Nordgermania Lloyd», ambaŭ kun kapitalo je 200 mln. da markoj (akcioj kaj obligacioj), kun vaporŝipoj, kostantaj 185–189 mln. da markoj. Aliflanke, en Usono la 1-an de januaro de la 1903-a j. kreiĝis tiel nomata trusto de Morgan, «Internacia kompanio de mara komerco», unuiganta usonajn kaj britajn navigajn kompaniojn, nombre 9, kaj disponanta kapitalon je 120 mln. da dolaroj (480 mln. da markoj). Jam en la 1903-a jaro inter la germaniaj kolosoj kaj tiu uson-brita trusto estis farita konvencio pri divido de la mondo por divido de profito. La germaniaj societoj rezignis konkurencon en la afero de transportado inter Britio kaj Usono. Estis precize difinite, al kiu kiuj havenoj estas «disponigataj», estis kreita komuna kontrola komitato k.t.p. La konvencio estis farita por 20 jaroj, kun antaŭvidema klaŭzo, ke okaze de milito ĝi iĝas malvalida *.

* Riesser, la nomita verko, p. 125.

Treege instrua estas ankaŭ la historio de kreiĝo de la internacia rela kartelo. Unuafoje britiaj, belgiaj kaj germaniaj relaj fabrikoj faris provon fondi tian kartelon jam en la 1884-a j., dum fortega malkresko de industriaj aferoj. Ili interkonsentis ne konkurenci sur la interna merkato de la interkonsentintaj landoj, kaj la eksterajn dividi laŭ kvoto: 66% al Britio, 27% al Germanio kaj 7% al Belgio. Hindio estis plene disponigita al Britio. Kontraŭ unu britia firmao, restinta ekster la interkonsento, oni aranĝis komunan militon, elspezoj al kiu estis kompensataj per certa procento de komunaj vendoj. Sed en la 1886-a j., kiam el la unio eliris du britiaj firmaoj, ĝi disfalis. Estas karaktere, ke interkonsenton oni ne sukcesis atingi dum la sekvintaj periodoj de industria kresko.

Komence de la 1904-a jaro estis fondita ŝtala sindikato en Germanio. En novembro de la 1904-a j. estis rekomencita la internacia rela kartelo laŭ jenaj kvotoj: al Britio — 53,5%, al Germanio — 28,83%, al Belgio — 17,67%. Poste aliĝis Francio kun kvotoj 4,8%, 5,8% kaj 6,4% en la unua, dua kaj tria jaro, super 100%, t.e. kun sumo 104,8% k.t.p. En la jaro 1905 aliĝis la «Ŝtala trusto» de Usono («Ŝtala korporacio»), poste Aŭstrio kaj Hispanio. «En la nuna momento, — skribis Vogelstein en la 1910-a j., — la divido de la tero estas finita, kaj grandaj konsumantoj, unuavice ŝtataj fervojoj, — ĉar la mondo jam estas dividita kaj iliajn interesojn oni ne atentis — povas loĝi, kiel poeto, sur la ĉieloj de Jupitero» *.

* Vogelstein. «Organisationsformen», p. 100.

Ni menciu ankoraŭ la internacian zinkan sindikaton, fonditan en la 1909-a jaro kaj precize distribuinta ampleksojn de produktado inter kvin grupoj de fabrikoj: germaniaj, belgiaj, franciaj, hispaniaj, britiaj; — poste la pulvan internacian truston, tiun, laŭ vortoj de Liefmann, «tute modernan densan ligon inter ĉiuj germaniaj fabrikoj de eksplodaĵoj, kiuj poste kune kun la analogie organizitaj franciaj kaj usonaj dinamitaj fabrikoj dividis inter si, se tiel diri, la tutan mondon» *.

Entute Liefmann kalkulis en la 1897-a jaro ĉirkaŭ 40 internaciajn kartelojn kun partopreno de Germanio, kaj ĝis la 1910-a jaro jam ĉirkaŭ 100.

* Liefmann. «Kartelle und Trusts», 2. A., p. 161.

Kelkaj burĝaj aŭtoroj (al kiuj aliĝis nun ankaŭ K. Kautsky, tute perfidinta sian marksisman starpunkton de, ekzemple, la 1909-a jaro) esprimis tiun opinion, ke la internaciaj karteloj, estante unu el plej reliefaj esprimoj de internaciiĝo de kapitalo, donas eblon esperi al paco inter popoloj ĉe kapitalismo. Tiu opinio estas teorie tute absurda, kaj praktike estas sofismo kaj maniero de malhonesta defendo de la plej malbona oportunismo. La internaciaj karteloj montras, ĝis kia grado elkreskis nun la kapitalismaj monopoloj kaj pro kio iras la lukto inter la unioj de kapitalistoj. Tiu lasta cirkonstanco estas la plej grava; nur ĝi klarigas al ni la histori-ekonomian sencon de la okazantaĵo, ĉar la formo de la lukto povas ŝanĝiĝi kaj ŝanĝiĝas ĉiam depende de diversaj, relative specialaj kaj provizoraj, kaŭzoj, sed la esenco de la lukto, ties klasa enhavo laŭvorte ne povas ŝanĝiĝi, dum ekzistas klasoj. Estas kompreneble, ke estas en interesoj de, ekzemple, la germana burĝaro, al kiu fakte transiris en siaj teoriaj rezonadoj Kautsky (pri tio ankoraŭ temos sube), stompadi la enhavon de la moderna ekonomia lukto (la dividon de la mondo) kaj substrekadi jen unu, jen alian formon de tiu lukto. La saman eraron faras Kautsky. Kaj temas, certe, ne pri la germana, sed pri la tutmonda burĝaro. La kapitalistoj dividas la mondon ne pro sia speciala maliceco, sed tial, ke la atingita ŝtupo de koncentrado devigas iri laŭ tiu vojo por ricevo de profito; ĉe tio ili dividas ĝin «laŭ la kapitalo», «laŭ la forto» — alia maniero de divido ne povas ekzisti en la sistemo de vara produktado kaj kapitalismo. La forto do ŝanĝiĝas depende de ekonomia kaj politika evoluo; por kompreno de la okazantaĵo necesas scii, kiaj demandoj solviĝas per ŝanĝiĝoj de la forto, kaj tio, ĉu ili estas ŝanĝiĝoj «pure» ekonomiaj aŭ eksterekonomiaj (ekzemple, militaj), estas duagrada demando, povanta nenion ŝanĝi en la ĉefaj aspektoj de la novega epoko de kapitalismo. Substitui la demandon pri enhavo de la lukto kaj interkonsentoj inter unioj de kapitalistoj per demando pri formo de la lukto kaj la interkonsentoj (hodiaŭ paca, morgaŭ malpaca, postmorgaŭ denove malpaca) signifas malleviĝi ĝis la rolo de sofisto.

La epoko de la novega kapitalismo montras al ni, ke inter la unioj de kapitalistoj kreiĝas certaj rilatoj surbaze de la ekonomia divido de la mondo, kaj apud tio, lige kun tio inter la politikaj unioj, ŝtatoj, kreiĝas certaj rilatoj surbaze de la teritoria divido de la mondo, surbaze de lukto por kolonioj, de «lukto por mastruma teritorio».

VI. Divido de la mondo inter superregnoj

Geografo A. Supan en sia libro pri «teritoria disvolviĝo de la eŭropaj kolonioj» * faras jenan mallongan resumon pri tiu disvolviĝo en la fino de la 19-a jarcento:

Elcento de tera areo, apartenanta al eŭropaj koloniaj regnoj (inklude Usonon):

1876 1900 Kresko je
En Afriko…… 10,8%  90,4%  +79,6% 
» Polinezio…… 56,8%  98,9%  +42,1% 
» Azio…… 51,5%  56,6%  + 5,1% 
» Aŭstralio…… 100,0%  100,0% 
» Ameriko…… 27,5%  27,2%  − 0,3% 

* A. Supan. «Die territoriale Entwicklung der europäischen Kolonien». 1906, p. 254.

«La karakteriza trajto de tiu periodo, — konkludas li, — estas, sekve, divido de Afriko kaj Polinezio». Ĉar en Azio kaj en Ameriko neokupitaj teroj, t.e. apartenantaj al neniu ŝtato, ne ekzistas, do la konkludon de Supan necesas vastigi kaj diri, ke la karakteriza trajto de la traktata periodo estas definitiva divido de la tero, definitiva ne en tiu senco, ke ne eblus redivido, — male, redividoj estas eblaj kaj neeviteblaj, — sed en tiu senco, ke la kolonia politiko de la kapitalismaj landoj finis prenadon de neokupitaj teroj sur nia planedo. La mondo unuafoje iĝis jam dividita, do poste okazos nur redividoj, t.e. transiroj de unu «posedanto» al la alia, sed ne de senmastreco al «mastro».

Ni estas travivantaj, sekve, la siaspecan epokon de la tutmonda kolonia politiko, kiu estas proksimege ligita kun la «novega ŝtupo en evoluo de kapitalismo», kun la financa kapitalo. Tial necesas pli detale trakti antaŭ ĉio la faktajn informojn, por kiel eble plej plene ekscii kiel diferencon de tiu ĉi epoko disde la antaŭaj, tiel ankaŭ la nunan aferstaton. Unuavice ĉi tie aperas du faktaj demandoj: ĉu ni observas plifortiĝon de la kolonia politiko, pliakriĝon de la lukto por kolonioj ĝuste en la epoko de la financa kapitalo kaj kiel nome la mondo estas dividita tiurilate en la nuna tempo.

Usona aŭtoro Morris en sia libro pri la historio de koloniigo * provas kunigi informojn pri ampleksoj de la koloniaj posedaĵoj de Britio, Francio kaj Germanio dum diversaj periodoj de la 19-a jarcento 36. Jen, mallongigite, ricevitaj de li rezultoj:

Ampleksoj de koloniaj posedaĵoj

Jaroj de Britio de Francio de Germanio
areo
(mln. da
kv. mejloj)
loĝan-
taro
(mln.)
areo
(mln. da
kv. mejloj)
loĝan-
taro
(mln.)
areo
(mln. da
kv. mejloj)
loĝan-
taro
(mln.)
1815–1830  ? 126,4  0,02  0,5 
1860  2,5  145,1  0,2  3,4 
1880  7,7  267,9  0,7  7,5 
1899  9,3  309,0  3,7  56,4  1,0  14,7 

* Henry C. Morris. «The History of Colonization». N. Y., 1900, vol. II, pp. 88; I, 419; II, 304.

Por Britio la periodo de grandega kresko de koloniaj aneksoj trafas al la jaroj 1860–1880 kaj la periodo de tre granda kresko trafas al la lastaj dudek jaroj de la 19-a jarcento. Por Francio kaj Germanio — ĝuste al tiuj dudek jaroj. Ni vidis supre, ke la periodo de la ĝislima disvolviĝo de la kapitalismo antaŭmonopola, de la kapitalismo kun dominado de la libera konkurenco, trafas al la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj. Ni vidas nun, ke ĝuste post tiu periodo komenciĝas la grandega «leviĝo» de koloniaj aneksoj, pliakriĝas treege la lukto por teritoria divido de la mondo. Senduba, sekve, estas tiu fakto, ke transiro de la kapitalismo al la ŝtupo de monopola kapitalismo, al la financa kapitalo estas ligita kun pliakriĝo de la lukto por divido de la mondo.

Hobson en sia verko pri imperiismo apartigas la epokon de la jaroj 1884–1900, kiel la epokon de plifortigita «ekspansio» (plivastigo de la teritorio) de la ĉefaj eŭropaj ŝtatoj. Laŭ lia kalkulo, Britio akiris dum tiu tempo 3,7 milionojn da kv. mejloj kun loĝantaro je 57 mln.; Francio — 3,6 mln. da kv. mejloj kun loĝantaro je 36½ mln.; Germanio — 1,0 mln. da kv. mejloj kun 14,7 mln.; Belgio — 900 mil kv. mejlojn kun 30 mln.; Portugalio — 800 mil kv. mejlojn kun 9 mln. La ĉaso pri kolonioj fine de la 19-a jarcento, speciale ekde la 1880-aj jaroj, flanke de ĉiuj kapitalismaj ŝtatoj estas vaste konata fakto de la historio de diplomatio kaj ekstera politiko.

En la epoko de la plej granda prospero de la libera konkurenco en Britio, en la jaroj 1840–1860, ties gvidantaj burĝaj politikistoj estis kontraŭ la kolonia politiko, opiniis liberigon de la kolonioj, plenan apartigon de ili disde Britio neevitebla kaj utila afero. M. Beer indikas en sia, aperinta en la 1898-a j., artikolo pri «la novega brita imperiismo» *, kiel en la 1852-a jaro tia ĝenerale ema al imperiismo ŝtata aganto de Britio, kiel Disraeli, parolis: «Kolonioj estas muelŝtonoj sur nia kolo». Kaj en la fino de la 19-a jarcento herooj de la tago en Britio estis Cecil Rhodes kaj Joseph Chamberlain 37, malkaŝe predikantaj imperiismon kaj aplikantaj imperiisman politikon kun plej granda cinikeco!

* «Die Neue Zeit», XVI, I, 1898, S. 302.

Estas ne seninterese, ke la ligo inter pure, se tiel diri, ekonomiaj kaj soci-politikaj radikoj de la novega imperiismo estis jam tiam klara por tiuj gvidantaj politikistoj de la brita burĝaro. Chamberlain predikis imperiismon kiel «veran, saĝan kaj ŝparan politikon», almontrante speciale tiun konkurencon, kiun renkontas nun Britio sur la monda merkato flanke de Germanio, Usono, Belgio. La savo estas en monopoleco — diradis kapitalistoj, fondante kartelojn, sindikatojn, trustojn. La savo estas en monopoleco — ripetadis politikaj gvidantoj de la burĝaro, hastante okupi ankoraŭ nedividitajn partojn de la mondo. Kaj Cecil Rhodes, kiel rakontis lia intima amiko, ĵurnalisto Stead, diris al li rilate de siaj imperiismaj ideoj en la 1895-a jaro: «Mi estis hieraŭ en londona East-End (laborista kvartalo) kaj vizitis unu kunvenon de senlaboruloj. Kiam mi aŭskultis tie sovaĝajn parolojn, kiuj estis seninterrompa krio: panon, panon!, mi, irante hejmen kaj meditante pri la vidita, konvinkiĝis pli, ol antaŭe, pri graveco de imperiismo… Mia plej ŝatata ideo estas solvo de la socia demando, nome: por savi kvardek milionojn da loĝantoj de la Unuiĝinta Reĝlando kontraŭ mortiga intercivitana milito, ni, koloniaj politikistoj, devas ekposedi novajn terojn por meti tien la troan loĝantaron, por akiri novajn regionojn de vendado de varoj, produktataj en fabrikoj kaj minejoj. La imperio, mi ĉiam diradis tion, estas la demando de la stomako. Se vi ne deziras intercivitanan militon, vi devas iĝi imperiistoj»*.

Tiel parolis Cecil Rhodes en la jaro 1895, milionulo, financa reĝo, la ĉefa kulpulo de la anglo-bura milito; tamen lia defendo de imperiismo ja estas nur iomete tro maldelikata, cinika, sed esence ĝi ne diferencas disde la «teorio» de s-roj Maslov, Südekum, Potresov, David, de la fondinto de la rusa marksismo k.c. k.c. Cecil Rhodes estis iomete pli honesta social-ŝovinisto…

* «Die Neue Zeit», XVI, I, 1898, S. 304.

Por doni plej eble precizan bildon de la teritoria divido de la mondo kaj de tiurilataj ŝanĝiĝoj dum la lastaj jardekoj, ni uzu tiujn sinoptikaĵojn, kiujn donas Supan en la nomita verko koncerne la demandon pri koloniaj posedaĵoj de ĉiuj regnoj de la mondo. Supan prenas la jarojn 1876 kaj 1900; ni prenu la jaron 1876 — la punkton, elektitan tre sukcese, ĉar ĝuste en tiu tempo eblas ĝenerale opinii finita la disvolviĝon de la okcidenteŭropa kapitalismo en ties antaŭmonopola stadio — kaj 1914, anstataŭigante la ciferojn de Supan per pli novaj laŭ la «Geografi-statistikaj tabeloj» de Hübner. Supan prenas nur koloniojn; ni opinias utile — por prezenti plenan bildon de la divido de la mondo, — aldoni informojn, mallonge, ankaŭ pri nekoloniaj landoj kaj pri duonkolonioj, al kiuj ni alklasigas Persion, Ĉinion kaj Turkion: la unua el tiuj landoj preskaŭ tute jam iĝis kolonio, la dua kaj la tria estas iĝantaj tiaj 38.

Ni ricevas jenajn rezultojn:

Koloniaj posedaĵoj de la superregnoj: (mln. da kv. km kaj mln. da loĝantoj)

Kolonioj Metropoloj Entute
1876 1914 1914 1914
kv. km loĝ. kv. km loĝ. kv. km loĝ. kv. km loĝ.
Britio…… 22,5  251,9  33,5  393,5  0,3  46,5  33,8  440,0 
Rusio…… 17,0  15,9  17,4  33,2  5,4  136,2  22,8  169,4 
Francio…… 0,9  6,0  10,6  55,5  0,5  39,6  11,1  95,1 
Germanio…… 2,9  12,3  0,5  64,9  3,4  77,2 
Usono…… 0,3  9,7  9,4  97,0  9,7  106,7 
Japanio…… 0,3  19,2  0,4  53,0  0,7  72,2 
Entute 6
superregnoj
……
40,4  273,8  65,0  523,4  16,5  437,2  81,5  960,6 
Kolonioj de ceteraj regnoj (Belgio, Nederlando k.c.)…… 9,9  45,3 
Duonkolonioj (Persio, Ĉinio, Turkio)…… 14,5  361,2 
Ceteraj landoj…… 28,0  289,9 
La tuta tero…… 133,9  1 657,0 

Ni vidas ĉi tie demonstre, kiel estis «finita» ĉe la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la divido de la mondo. La koloniaj posedaĵoj vastiĝis post la 1876-a jaro en giganta grado: pli ol unu-kaj-duon-oble, de 40 ĝis 65 milionoj da kv. km ĉe la ses plej grandaj regnoj; la kresko konsistigas 25 mln. da kv. km, unu-kaj-duon-oble pli multe, ol la areo de la metropoloj (16½ mln.). Tri regnoj havis en la 1876-a jaro neniujn koloniojn, kaj la kvara, Francio, preskaŭ ne havis ilin. Ĝis la 1914-a jaro tiuj kvar regnoj akiris koloniojn kun areo je 14,1 mln. da kv. km, t.e. proksimume unu-kaj-duon-oble pli multe, ol la areo de Eŭropo, kun loĝantaro preskaŭ je 100 milionoj. Neegaleco en vastigo de la kolonia posedaĵo estas tre granda. Se ni komparos, ekzemple, Francion, Germanion kaj Japanion, kiuj ne tre diferencas laŭ grandeco de areo kaj kvanto de loĝantaro, do ni trovos, ke la unua el tiuj landoj akiris preskaŭ trioble pli multe da kolonioj (laŭ areo), ol la dua kaj la tria kune. Sed laŭ amplekso de financa kapitalo Francio en la komenco de la traktata periodo estis, eble, same kelkoble pli riĉa ol Germanio kaj Japanio kune. Al grandeco de koloniaj posedaĵoj, krom pure ekonomiaj kondiĉoj, kaj surbaze de tiuj, influas kondiĉoj geografiaj k.c. Kiel ajn forte iris dum la lastaj jardekoj samniveliĝo de la mondo, egaliĝo de kondiĉoj de mastrumado kaj vivo en diversaj landoj sub premo de la granda industrio, de la interŝanĝado kaj de la financa kapitalo, sed tamen la diferenco restas nemalgranda, kaj inter la nomitaj ses landoj ni observas, unuaflanke, junajn, neordinare rapide progresintajn kapitalismajn landojn (Usonon, Germanion, Japanion); duaflanke — landojn de la malnova kapitalisma disvolviĝo, kiuj progresis dum la lasta tempo multe pli malrapide ol la unuaj (Francion kaj Brition); triaflanke, la landon, plej postrestintan en ekonomiaj rilatoj (Rusion), en kiu la noveg-kapitalisma imperiismo estas ĉirkaŭplektita, se tiel diri, per speciale densa reto de rilatoj antaŭkapitalismaj.

Apud la koloniaj posedaĵoj de grandaj regnoj ni metis negrandajn koloniojn de etaj ŝtatoj, kiuj estas, se tiel diri, la plej proksima objekto de ebla kaj probabla «redivido» de kolonioj. Plejparte tiuj etaj ŝtatoj konservas siajn koloniojn nur pro tio, ke inter la grandaj estas kontraŭecoj de interesoj, konfliktoj k.c., malhelpantaj al interkonsento pri divido de predo. Kio koncernas la «duonkoloniajn» ŝtatojn, do ili donas ekzemplon de tiuj transiraj formoj, kiuj renkontiĝas en ĉiuj terenoj de la naturo kaj la socio. La financa kapitalo estas tiom granda, eblas diri — decida forto en ĉiuj ekonomiaj kaj en ĉiuj internaciaj rilatoj, ke ĝi kapablas obeigi al si kaj vere obeigas eĉ ŝtatojn, havantajn plenan politikan sendependecon; ni tuj vidos ekzemplojn pri tio. Sed, kompreneble, la plej grandan «oportunecon» kaj plej grandajn profitojn donas al la financa kapitalo tia obeo, kiu estas ligita kun perdo de politika sendependeco de la obeigataj landoj kaj popoloj. La duonkoloniaj landoj estas tipaj, kiel «mezo» en tiu rilato. Estas kompreneble, ke lukto pro tiuj duondependaj landoj devis speciale akriĝi en la epoko de financa kapitalo, kiam la cetera mondo jam iĝis dividita.

Kolonia politiko kaj imperiismo ekzistis ankaŭ antaŭ la novega ŝtupo de kapitalismo kaj eĉ antaŭ la kapitalismo. Romio, bazita sur sklaveco, faradis kolonian politikon kaj aplikadis imperiismon. Sed «ĝeneralaj» rezonadoj pri imperiismo, forgesantaj aŭ forŝovantaj sur la malantaŭan planon la radikan diferencon de la soci-ekonomiaj formacioj, iĝas neeviteble senenhavaj banalaĵoj kaj blago, kiel komparo de «la granda Romio kun la granda Britio» *. Eĉ la kapitalisma kolonia politiko de la antaŭaj stadioj de kapitalismo esence diferencas disde la kolonia politiko de la financa kapitalo.

* C. P. Lucas. «Greater Rome and Greater Britain». Oxf., 1912 aŭ Earl of Cramer. «Ancient and modern Imperialism». L., 1910.

La ĉefa specifaĵo de la novega kapitalismo estas dominado de monopolaj unioj de plej grandaj entreprenistoj. Tiaj monopoloj estas plej firmaj, kiam ili kaptas en la proprajn manojn ĉiujn fontojn de krudmaterialoj, kaj ni vidis, kun kia fervoro internaciaj unioj de kapitalistoj direktas siajn penojn por elŝiri disde la kontraŭulo ĉian eblon de konkurenco, por akapari, ekzemple, ferercajn terojn aŭ naftajn fontojn k.s. Nur posedo de kolonio donas plenan garantion de sukceso de monopolo kontraŭ ĉiuj hazardaĵoj de lukto kontraŭ rivalo — ĝis tia hazardaĵo, kiam la kontraŭulo dezirus defendi sin per leĝo pri ŝtata monopolo. Ju pli alta estas disvolviĝo de kapitalismo, ju pli forte sentiĝas manko de krudaĵoj, ju pli akra estas konkurenco kaj ĉasado al fontoj de krudaĵoj en la tuta mondo, des pli freneze maltima estas la lukto por akiro de kolonioj.

«Eblas meti aserton, — skribas Schilder, — kiu al iuj, eble, ŝajnos paradoksa, nome: ke kresko de urba kaj industria loĝantaro en pli aŭ malpli proksima estonteco multe pli probable renkontos obstaklon en manko de krudaĵoj por industrio, ol en manko de nutraĵoj». Tiel, ekzemple, pliakriĝas manko de ligno, kiu ĉiam iĝas pli multekosta, — de ledoj, — de krudaĵo por la teksindustrio. «Unioj de industriistoj penas krei ekvilibron inter la agrokulturo kaj la industrio en la kadroj de la tuta monda ekonomio; kiel ekzemplon eblas nomi la ekzistantan ekde la 1904-a jaro internacian union de unioj — de kotonŝpinaj fabrikantoj en kelkaj plej gravaj industriaj ŝtatoj; poste la fonditan laŭ ties modelo en la 1910-a jaro union de eŭropaj unioj de linŝpinistoj» *.

* Schilder, la nomita verko, p. 38–42.

Certe, valoron de tiaspecaj faktoj burĝaj reformistoj kaj inter ili speciale la nunaj kaŭtskianoj penas malfortigi per indiko al tio, ke krudaĵon «eblus» akiri en libera merkato sen «multekosta kaj danĝera» kolonia politiko, ke ofertadon de krudaĵo «eblus» gigante plimultigi per «simpla» plibonigo de kondiĉoj de la agrokulturo ĝenerale. Sed tiaj indikoj iĝas apologio de imperiismo, plibeligo de ĝi, ĉar ili baziĝas sur forgeso de la ĉefa specifaĵo de la novega kapitalismo: monopoloj. La libera merkato ĉiam pli foriras en la pasintecon, monopolaj sindikatoj kaj trustoj ĉiutage stumpigas ĝin, kaj la «simpla» plibonigo de kondiĉoj de la agrokulturo reduktiĝas al plibonigo de la stato de la homoj, al altigo de la salajro kaj malpligrandigo de la profito. Kie do, krom fantazio de la dolĉaj reformistoj, ekzistas trustoj, kapablaj zorgi pri la stato de la popolamaso anstataŭ konkerado de kolonioj?

Ne nur jam malkovritaj fontoj de krudaĵo havas signifon por la financa kapitalo, sed ankaŭ eblaj fontoj, ĉar la teĥniko kun nekredebla rapideco evoluas en niaj tagoj, kaj teroj, netaŭgaj hodiaŭ, povos esti faritaj morgaŭ taŭgaj, se estos trovitaj novaj artifikoj (kaj por tio granda banko povas aranĝi specialan ekspedicion de inĝenieroj, agronomoj k.c.), se estos faritaj grandaj elspezoj de kapitalo. La samo rilatas al esploroj pri mineralaj riĉaĵoj, al novaj manieroj de prilaboro kaj utiligo de tiuj aŭ aliaj krudmaterialoj k.c. k.s. El tio sekvas neevitebla strebo de la financa kapitalo al vastigo de la mastruma teritorio kaj eĉ de la teritorio ĝenerale. Same kiel trustoj kapitaligas sian havaĵon per duobla aŭ triobla takso, alkalkulante «eblajn» estonte (sed ne nunajn) profitojn, alkalkulante postajn rezultojn de la monopolo, tiel ankaŭ la financa kapitalo ĝenerale strebas akapari kiel eble plej multe da teroj ajnaj, ie ajn, iel ajn, alkalkulante eblajn fontojn de krudaĵoj, timante postresti en la freneza lukto pri la lastaj pecetoj de la nedividita mondo aŭ pri redivido de la pecoj, jam dividitaj.

La britaj kapitalistoj ĉiel penas disvolvi la produktadon de kotono en sia kolonio, Egiptio, — en la 1904-a j. el 2,3 milionoj da hektaroj da kultura grundo en Egiptio jam 0,6 mln. estis sub kotono, t.e. pli ol kvarono — la rusaj faras same en sia kolonio, Turkestano, ĉar tiamaniere ili pli facile povas venki siajn eksterlandajn konkurenculojn, pli facile povas veni al monopoligo de fontoj de la krudaĵo, al kreo de pli ŝpara kaj profita teksa trusto kun «kombinita» produktado, kun koncentro de ĉiuj stadioj de produktado kaj prilaboro de kotono en unu posedo.

Interesoj de eksportado de kapitalo same instigas al konkerado de kolonioj, ĉar sur kolonia merkato estas pli facile (kaj iufoje nur sole eblas) per monopolaj rimedoj forigi konkurenculon, garantii al si liveradon, firmigi respektivajn «ligojn» k.c.

La eksterekonomia superkonstruaĵo, elkreskanta surbaze de la financa kapitalo, ties politiko, ties ideologio plifortigas la strebon al koloniaj konkeroj. «La financa kapitalo deziras ne liberon, sed hegemonion», prave diras Hilferding. Kaj unu burĝa verkisto, kvazaŭ disvolvante kaj kompletigante la cititajn supre pensojn de Cecil Rhodes, skribas, ke al la ekonomiaj kaŭzoj de la moderna kolonia politiko necesas aldoni la sociajn: «pro kreskanta komplikeco de la vivo kaj malfacilaĵoj, premantaj ne nur la laboristan amason, sed ankaŭ la mezajn klasojn, en ĉiuj landoj de la malnova civilizo akumuliĝas «malpacienco, incitiĝo, malamo, minacantaj al socia kvieto; al la energio, elpuŝata el la difinita klasa rutina vojo, oni devas trovi aplikon, doni al ĝi okupiĝon ekster la lando, por ne okazu eksplodo interne»» *.

* Wahl. «La France aux colonies», citite ĉe Henri Russier. «Le Partage de l'Océanie». P., 1905, p. 165.

Se temas pri kolonia politiko de la epoko de kapitalisma imperiismo, nepre necesas noti, ke la financa kapitalo kaj respektiva al ĝi internacia politiko, kiu reduktiĝas al lukto de la superregnoj pri ekonomia kaj politika divido de la mondo, kreas tutan vicon da transiraj formoj de ŝtata dependo. Por tiu epoko estas tipaj ne nur du ĉefaj grupoj de landoj: la posedantaj koloniojn kaj kolonioj, sed ankaŭ diversaj formoj de dependaj landoj, politike, formale memstaraj, tamen efektive implikitaj per retoj de financa kaj diplomatia dependeco. Unu el la formoj — duonkoloniojn — ni jam indikis pli frue. Specimeno de alia formo estas, ekzemple, Argentino.

«Suda Ameriko, kaj speciale Argentino, — skribas Schulze-Gaevernitz en sia verko pri la brita imperiismo, — troviĝas en tia financa dependo de Londono, ke ĝin oni devas nomi preskaŭ brita komerca kolonio» *. Kapitalojn, investitajn de Britio en Argentino, Schilder taksis, laŭ informoj de la aŭstri-hungaria konsulo en Bonaero por la 1909-a j., je 8¾ de miliardoj da frankoj. Estas facile imagi, kiajn firmajn ligojn ricevas pro tio la financa kapitalo — kaj ties fidela «amiko», diplomatio — de Britio kun la burĝaro de Argentino, kun la gvidantaj rondoj de tuta ĝia ekonomia kaj politika vivo.

* Schulze-Gaevernitz. «Britischer Imperialismus und englischer Freihandel zu Beginn des 20-ten Jahrhunderts». Lpz., 1906, p. 318. La samon diras Sartorius v. Waltershausen. «Das volkswirtschaftliche System der Kapitalanlage im Auslande». Berlin, 1907. S. 46.

Iom alian formon de financa kaj diplomatia dependeco, ĉe politika sendependeco, montras al ni ekzemplo de Portugalio. Portugalio estas memstara, suverena ŝtato, sed fakte dum pli ol 200 jaroj, ekde la tempo de la milito por la hispana heredaĵo (1701–1714), ĝi troviĝas sub protektorato de Britio. Britio defendadis ĝin kaj ĝiajn koloniajn posedaĵojn por firmigo de sia pozicio en lukto kun siaj kontraŭuloj, Hispanio, Francio. Britio ricevadis interŝanĝe komercajn avantaĝojn, pli bonajn kondiĉojn por eksportado de varoj kaj speciale por eksportado de kapitalo al Portugalio kaj ties kolonioj, eblojn uzadi havenojn kaj insulojn de Portugalio, ties kablojn k.c. k.t.p. * Tiaspecaj rilatoj inter apartaj grandaj kaj malgrandaj ŝtatoj ekzistis ĉiam, sed en la epoko de kapitalisma imperiismo ili iĝas universala sistemo, ili eniras, kiel parto, la sumon de rilatoj de la «divido de la mondo», iĝas eroj de operacioj de la tutmonda financa kapitalo.

* Schilder, la nomita verko, I-a vol., p. 160–161.

Por fini kun la demando pri divido de la mondo, ni devas noti ankoraŭ jenon. Ne nur la usona literaturo post la hispani-usona milito kaj la brita literaturo post la anglo-bura milito metis tiun demandon tute malkaŝe kaj klare en la fino mem de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento, ne nur la germana literaturo, plej «ĵaluze» observadinta la «britan imperiismon», sisteme taksadis tiun fakton. Ankaŭ en la franca burĝa literaturo la demando estas metita sufiĉe klare kaj vaste, kiom tio estas pensebla el la burĝa vidpunkto. Ni referencu al historiisto Driault, kiu en sia libro «Politikaj kaj sociaj problemoj en la fino de la 19-a jarcento» en la ĉapitro pri «la superregnoj kaj la divido de la mondo» skribis jenon: «Dum la lastaj jaroj ĉiuj liberaj lokoj sur la tero, krom Ĉinio, estas okupitaj de la regnoj de Eŭropo kaj Norda Ameriko. Sur tiu grundo okazis jam kelkaj konfliktoj kaj moviĝoj de influo, kiuj estas antaŭsignoj de pli teruraj eksplodoj en proksima estonteco. Ĉar necesas hasti: la nacioj, ne provizintaj sin, riskas neniam ricevi sian parton kaj neniam partopreni tiun gigantan ekspluatadon de la tero, kiu estos unu el la plej gravaj faktoroj de la sekva (t.e. la 20-a) jarcento. Jen kial tuta Eŭropo kaj Usono estis kaptitaj lastatempe de febro de koloniaj ekspansioj, de «imperiismo», kiu estas la plej rimarkinda karaktera trajto de la fino de la 19-a jarcento». Kaj la aŭtoro aldonis: «Ĉe tiu divido de la mondo, en tiu freneza ĉasado al trezoroj kaj grandaj merkatoj de la tero, kompara forto de la imperioj, fonditaj en tiu ĉi, la 19-a, jarcento, estas en plena malkonformeco kun tiu loko, kiun okupas en Eŭropo la nacioj, fondintaj ilin. La regnoj, dominantaj en Eŭropo, regantaj ĝiajn sortojn, ne estas same dominantaj en la tuta mondo. Kaj ĉar la kolonia potenco, espero posedi riĉaĵojn, ankoraŭ ne kalkulitajn, faros evidente sian reflektitan influon al la kompara forto de la eŭropaj regnoj, do pro tio la kolonia demando — «imperiismo», se vi deziras, — ŝanĝinta jam la politikajn kondiĉojn de Eŭropo mem, ŝanĝados ilin ĉiam pli kaj pli multe» *.

* J.-E. Driault. «Problèmes politiques et sociaux». P., 1900, p. 299.

VII. Imperiismo, kiel speciala stadio de kapitalismo

Ni devas nun peni fari certajn resumojn, sumigi la diritan supre pri imperiismo. Imperiismo elkreskis kiel disvolviĝo kaj rekta daŭriĝo de la ĉefaj trajtoj de la kapitalismo ĝenerale. Sed la kapitalismo iĝis kapitalisma imperiismo nur sur certa, tre alta ŝtupo de sia evoluo, kiam kelkaj bazaj trajtoj de la kapitalismo komencis transformiĝi al sia kontraŭaĵo, kiam tutfronte kreiĝis kaj manifestiĝis trajtoj de transira epoko el kapitalismo al pli alta soci-ekonomia formacio. La ekonomia bazo en tiu procezo estas tio, ke la kapitalisman liberan konkurencon anstataŭis kapitalismaj monopoloj. La libera konkurenco estas la ĉefa trajto de la kapitalismo kaj de la vara produktado ĝenerale; la monopoleco estas rekta kontraŭaĵo de la libera konkurenco, sed tiu lasta antaŭ niaj okuloj komencis transformiĝi al la monopoleco, kreante grandan produktadon, elpuŝante la etan, anstataŭigante la grandan per la grandega, kondukante la koncentradon de produktado kaj kapitalo al tio, ke el ĝi elkreskis kaj elkreskas la monopoleco: karteloj, sindikatoj, trustoj, kuniĝanta kun ili kapitalo de deko da bankoj, regantaj miliardojn. Kaj samtempe monopoloj, elkreskante el la libera konkurenco, ne forigas ĝin, sed ekzistas super ĝi kaj apud ĝi, naskante per tio vicon da speciale akraj kaj malmildaj kontraŭdiroj, kolizioj, konfliktoj. La monopoleco estas transiro disde kapitalismo al pli alta sociordo.

Se necesus doni kiel eble plej mallongan difinon de imperiismo, do endus diri, ke imperiismo estas monopola stadio de kapitalismo. Tia difino inkludus la ĉefan, ĉar, unuflanke, la financa kapitalo estas banka kapitalo de monopole nemultaj plej grandaj bankoj, kuniĝinta kun kapitalo de monopolaj unioj de industriistoj; kaj aliflanke, la divido de la mondo estas transiro disde la kolonia politiko, senobstakle vastigata al regionoj, okupitaj de neniu kapitalisma regno, al la kolonia politiko de monopola posedo de teritorio sur la tero, dividita ĝisfine.

Sed tro mallongaj difinoj kvankam estas oportunaj, ĉar ili resumas la ĉefan, — tamen estas nesufiĉaj, se el ili necesas speciale konkludi tre esencajn trajtojn de la difinenda fenomeno. Tial, ne forgesante kondiĉan kaj relativan valoron de ĉiuj difinoj entute, kiuj neniam povas ĉirkaŭpreni ĉiuflankajn ligojn de la fenomeno en ties plena disvolviĝo, ni devas doni tian difinon de imperiismo, kiu inkludus jenajn kvin ĝiajn bazajn karakterizaĵojn: 1) koncentrado de produktado kaj kapitalo, atinginta tiom altan ŝtupon de evoluo, ke ĝi kreis monopolojn, ludantajn decidan rolon en la ekonomia vivo; 2) kuniĝo de la banka kapitalo kun la industria kaj kreiĝo, surbaze de tiu «financa kapitalo», de financa oligarĥio; 3) eksportado de kapitalo, diference de eksportado de varoj, ricevas speciale gravan valoron; 4) kreiĝas internaciaj monopolaj unioj de kapitalistoj, dividantaj la mondon, kaj 5) estas finita la teritoria divido de la tero fare de la plej grandaj kapitalismaj regnoj. Imperiismo estas kapitalismo sur tiu stadio de evoluo, kiam kreiĝis hegemonio de monopoloj kaj financa kapitalo, kiam ricevis elstaran valoron eksportado de kapitalo, kiam komenciĝis divido de la mondo fare de internaciaj trustoj kaj finiĝis la divido de la tuta teritorio de la tero fare de la plej grandaj kapitalismaj landoj.

Ni ankoraŭ vidos sube, kiel eblas kaj endas alie difini imperiismon, se konsideri ne nur la bazajn pure ekonomiajn nociojn (per kiuj limigas sin la supre donita difino), sed la historian lokon de tiu ĉi stadio de kapitalismo rilate al la kapitalismo ĝenerale aŭ la rilaton inter imperiismo kaj la du ĉefaj tendencoj en la laborista movado. Kaj jam nun necesas noti, ke, komprenata en la indikita senco, imperiismo prezentas sendube apartan stadion de evoluo de kapitalismo. Por doni al la leganto plej eble bazitan ideon pri imperiismo, ni intence penadis citi kiel eble plej multajn opiniojn de burĝaj ekonomikistoj, kiuj devis agnoski speciale sendube determinitajn faktojn de la novega ekonomio de kapitalismo. Kun la sama celo ni donadis detalajn statistikajn informojn, permesantajn vidi, ĝis kia nome grado elkreskis la banka kapitalo k.t.p., en kio nome esprimiĝis la transiro de kvanto al kvalito, la transiro de la evoluinta kapitalismo al imperiismo. Eĉ ne indas diri, certe, ke ĉiuj limoj en la naturo kaj la socio estas konvenciaj kaj moveblaj, ke estus sensence disputi, ekzemple, pri tio, al kiu jaro aŭ jardeko rilatas la «definitiva» establiĝo de imperiismo.

Sed disputi pri difino de imperiismo ni devas antaŭ ĉio kun la ĉefa marksisma teoriisto de la epoko de la tiel nomata Dua Internacio, t.e. de la 25 jaroj inter 1889 kaj 1914, K. Kautsky. Kontraŭ la ĉefaj ideoj, esprimitaj en la donita de ni difino de imperiismo, Kautsky elpaŝis tute decide kaj en la 1915-a kaj eĉ jam en novembro de la 1914-a jaro, deklarante, ke sub imperiismo oni komprenu ne «fazon» aŭ ŝtupon de ekonomio, sed politikon, nome la certan politikon, «preferatan» de la financa kapitalo, ke imperiismon ne eblas «identigi» kun la «moderna kapitalismo», ke se oni komprenos sub imperiismo «ĉiujn fenomenojn de la moderna kapitalismo», — kartelojn, protektismon, hegemonion de financistoj, kolonian politikon — do tiam la demando pri neceso de imperiismo por kapitalismo reduktiĝos al «plej plata taŭtologio», ĉar tiam, «nature, imperiismo estas viva bezono por kapitalismo» k.t.p. La penson de Kautsky ni esprimos plej precize, se ni citos la donitan de li difinon de imperiismo, direktitan rekte kontraŭ la esenco de la prezentataj de ni ideoj (ĉar kontraŭargumentoj el la tendaro de germanaj marksistoj, esprimantaj similajn ideojn dum tuta vico da jaroj, estas delonge konataj al Kautsky, kiel kontraŭargumentoj de certa tendenco en marksismo).

La difino de Kautsky tekstas:

«Imperiismo estas produkto de alte evoluinta industria kapitalismo. Ĝi konsistas en strebo de ĉiu industria kapitalisma nacio aneksi aŭ subigi al si ĉiujn grandajn agrarajn (kursivo de Kautsky) regionojn, senrilate al tio, kiuj nacioj en ili loĝas» *.

* «Die Neue Zeit», 1914, 2 (32 v.), p. 909, de la 11-a de septembro 1914. Kp. 1915, 2, p. 107 kaj sekvaj.

Tiu difino absolute por nenio taŭgas, ĉar ĝi unuflanke, t.e. arbitre, emfazas nur la unusolan nacian demandon (kvankam treege gravan kiel per si mem, tiel ankaŭ en ĝia rilato al imperiismo), arbitre kaj malĝuste ligante ĝin nur kun industria kapitalo en landoj, aneksantaj aliajn naciojn, same arbitre kaj malĝuste emfazante anekson de agraraj regionoj.

Imperiismo estas strebo al aneksoj — jen al kio reduktiĝas la politika parto de la difino de Kautsky. Ĝi estas ĝusta, sed ege nekompleta, ĉar politike imperiismo estas ĝenerale strebo al perforto kaj al reakcio. Nin interesas ĉi tie, tamen, la ekonomia flanko de la afero, kiun enkondukis en sian difinon Kautsky mem. Malĝustaĵoj en la difino de Kautsky frapas la okulojn. Por imperiismo estas karaktera ĝuste ne industria, sed financa kapitalo. Ne estas hazardo, ke en Francio ĝuste la speciale rapida disvolviĝo de la financa kapitalo, ĉe malfortiĝo de la industria, kaŭzis ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ekstreman akriĝon de la aneksa (kolonia) politiko. Por imperiismo estas karaktera ĝuste strebo al aneksado de ne nur agraraj regionoj, sed eĉ de plej industriaj (la germanaj apetitoj pri Belgio, la francaj pri Lotaringio), ĉar, 1-e, la finita divido de la tero devigas, ĉe redivido, etendi la manon al ĉiaj teroj; 2-e, por imperiismo esenca estas konkurado de kelkaj grandaj regnoj en strebo al hegemonio, t.e. al okupo de teroj ne tiom rekte por si, kiom por malfortigo de la kontraŭulo kaj subfoso de ties hegemonio (por Germanio Belgio speciale gravas, kiel apogpunkto kontraŭ Britio; por Britio — Bagdado, kiel apogpunkto kontraŭ Germanio k.t.p.).

Kautsky referencas speciale — kaj plurfoje — al la angloj, kiuj kvazaŭe difinis pure politikan signifon de la vorto imperiismo en lia, de Kautsky, senco. Ni prenas anglon Hobson-on kaj legas en lia verko «Imperiismo», aperinta en la 1902-a jaro:

«La nova imperiismo diferencas de la malnova, unue, per tio, ke ĝi sur la lokon de streboj de unu kreskanta imperio metas teorion kaj praktikon de konkurantaj imperioj, ĉiun el kiuj gvidas sama aspiro al politika vastiĝo kaj al komerca profito; due, per tio, ke super komercaj interesoj dominas interesoj financaj aŭ rilatantaj al investado de kapitalo» *.

* Hobson. «Imperialism». L, 1902, p. 324.

Ni vidas, ke Kautsky absolute malpravas fakte en sia referenco al la angloj ĝenerale (li povus referenci eble nur al vulgaraj anglaj imperiistoj aŭ al rektaj apologiistoj de imperiismo). Ni vidas, ke Kautsky, pretendante, ke li plu defendas marksismon, efektive faras paŝon malantaŭen kompare kun social-liberalisto Hobson, kiu pli ĝuste konsideras du «historie konkretajn» (Kautsky ĝuste mokas per sia difino la historian konkretecon!) specifaĵojn de la moderna imperiismo: 1) konkurencon de kelkaj imperiismoj kaj 2) dominadon de la financisto super la komercisto. Kaj se temas precipe pri tio, ke industria lando aneksas la agraran, do per tio estas emfazata la domina rolo de la komercisto.

La difino de Kautsky estas ne nur malĝusta kaj ne marksisma. Ĝi servas kiel bazo por tuta sistemo de ideoj, rompantaj tutfronte rilatojn kaj kun la marksisma teorio kaj kun la marksisma praktiko, pri kio ankoraŭ temos sube. Estas tute malserioza tiu disputo pri vortoj, kiun levis Kautsky: ĉu nomi la novegan ŝtupon de kapitalismo imperiismo aŭ ŝtupo de financa kapitalo. Nomu, kiel vi deziras; tio estas indiferenta. La esenco de la afero estas en tio, ke Kautsky forŝiras la politikon de imperiismo disde ties ekonomio, rezonante pri aneksoj, kiel pri politiko, «preferata» de la financa kapitalo, kaj kontraŭmetante al ĝi alian kvazaŭ eblan burĝan politikon sur la sama bazo de financa kapitalo. Rezultas, ke monopoloj en ekonomio estas kunigeblaj kun nemonopola, neperforta, neaneksa agadmaniero en politiko. Rezultas, ke la teritoria divido de la tero, finita ĝuste en la epoko de financa kapitalo kaj konsistiganta la bazon de la originaleco de la nunaj formoj de konkurado inter la plej grandaj kapitalismaj ŝtatoj, estas kunigebla kun neimperiisma politiko. Rezultas stompado, malakrigado de la plej radikaj kontraŭdiroj de la novega ŝtupo de kapitalismo anstataŭ rivelado de ilia profundo, rezultas burĝa reformismo anstataŭ marksismo.

Kautsky disputas kun germana apologiisto de imperiismo kaj aneksoj, Cunow 39, kiu rezonas puce kaj cinike: imperiismo estas moderna kapitalismo; evoluo de kapitalismo estas neevitebla kaj progresa; sekve, imperiismo estas progresa; sekve, necesas rampi antaŭ imperiismo kaj ditirambi! Tio estas io simila al tiu karikaturo, kiun pentradis la popolistoj kontraŭ la rusiaj marksistoj en la jaroj 1894–1895: kvazaŭe, se la marksistoj opinias kapitalismon en Rusio neevitebla kaj progresa, do ili devas establi drinkejon kaj okupiĝi pri plantado de kapitalismo. Kautsky obĵetas al Cunow: ne, imperiismo ne estas moderna kapitalismo, sed nur unu el formoj de politiko de la moderna kapitalismo, kaj ni povas kaj devas lukti kontraŭ tiu politiko, lukti kontraŭ imperiismo, kontraŭ aneksoj k.t.p.

La obĵeto ŝajnas tute bonaspekta, sed efektive ĝi egalas al pli subtila, pli maskita (kaj tial pli danĝera) prediko de paciĝo kun imperiismo, ĉar la «lukto» kontraŭ la politiko de la trustoj kaj bankoj, ne tuŝanta la bazojn de la ekonomio de la trustoj kaj bankoj, reduktiĝas al burĝa reformismo kaj pacismo, al dolĉaj kaj senkulpaj bondeziroj. Dronigi la ekzistantajn kontraŭdirojn en babilado, forgesi la plej gravajn el ili, anstataŭ rivelo de la tuta profundo de la kontraŭdiroj — jen la teorio de Kautsky, havanta nenion komunan kun marksismo. Kaj estas kompreneble, ke tia «teorio» servas nur al defendo de la ideo pri unueco kun Cunow-oj!

«El la pure ekonomia vidpunkto, — skribas Kautsky, — ne estas neeble, ke kapitalismo travivos ankoraŭ unu novan fazon, transporton de la politiko de la karteloj al la ekstera politiko, la fazon de ultraimperiismo» *, t.e. de superimperiismo, unuigo de imperiismoj de la tuta mondo, sed ne interbatalo de ili, la fazon de ĉeso de militoj ĉe kapitalismo, la fazon de «komuna ekspluatado de la mondo fare de la internacie unuigita financa kapitalo» **.

* «Die Neue Zeit», 1914, 2 (32 v.), p. 921, de la 11-a de septembro 1914. Kp. 1915, 2, p. 107 kaj sekvaj.

** «Die Neue Zeit», 1915, 1, p. 144, de la 30-a de aprilo 1915.

Tiun «teorion de ultraimperiismo» ni devos trakti sube, por detale montri, ĝis kia grado ĝi rompas decide kaj senrevene rilatojn kun marksismo. Sed ĉi tie ni devas, konforme al la ĝenerala plano de ĉi tiu eseo, ĵeti rigardon al precizaj ekonomikaj informoj, rilatantaj al tiu ĉi demando. Ĉu «el la pure ekonomia vidpunkto» eblas «ultraimperiismo» aŭ tio estas ultrabagateloj?

Se ni komprenos sub la pure ekonomia vidpunkto «puran» abstraktaĵon, tiam ĉio, kion eblas diri, reduktiĝos al la tezo: la evoluo iras al la monopoloj, sekve, al unu tutmonda monopolo, al unu tutmonda trusto. Tio estas nedisputebla, sed tio ankaŭ estas tute senenhava, kiel indiko, ke «la evoluo iras» al produktado de nutraĵoj en laboratorioj. En tiu senco la «teorio» de ultraimperiismo estas sama galimatio, kia estus «teorio de ultraagrokulturo».

Se ni tamen parolas pri «pure ekonomiaj» kondiĉoj de la epoko de financa kapitalo, kiel pri historie konkreta epoko, rilatanta al la komenco de la 20-a jarcento, do la plej bona respondo al la malvivaj abstraktaĵoj de «ultraimperiismo» (servantaj al la ekskluzive reakciega celo: fortiri la atenton for de la profundo de la ekzistantaj kontraŭdiroj) estas kontraŭstarigi al ili la konkretan ekonomian realon de la nuntempa tutmonda ekonomio. La senenhavaj rezonadoj de Kautsky pri ultraimperiismo stimulas, interalie, tiun profunde eraran kaj helpantan al apologiistoj de imperiismo penson, kvazaŭ la hegemonio de la financa kapitalo malfortigas neegalecojn kaj kontraŭdirojn interne de la tutmonda ekonomio, dum efektive ĝi plifortigas ilin 40.

R. Calwer en sia negranda libreto «Enkonduko en la mondekonomion» * faris penon kunigi la ĉefajn pure ekonomiajn informojn, permesantajn konkrete imagi la interrilatojn ene de la tutmonda ekonomio sur la limo inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Li dividas la tutan mondon al 5 «ĉefaj ekonomiaj regionoj»: 1) la mezeŭropa (tuta Eŭropo krom Rusio kaj Britio); 2) la britia; 3) la rusia; 4) la orient-azia kaj 5) la amerika, inkludante la koloniojn en la «regionojn» de tiuj ŝtatoj, al kiuj ili apartenas, kaj «lasante flanke» nemultajn, ne klasitajn al la regionoj, landojn, ekzemple, Persion, Afganistanon, Arabion en Azio, Marokon kaj Abisenion en Afriko k.s.

* R. Calwer. «Einführung in die Weltwirtschaft». Brl., 1906.

Jen, en mallongigita formo, donitaj de li ekonomiaj informoj pri tiuj regionoj:

Areo Loĝa-
ntaro
Komunikvojoj Komerco Industrio
Ĉefaj
ekonomiaj
regionoj de
la mondo
mln. da kv. km (mln.) fervojoj
(miloj
da km)
komerca
floto
(mln. da
tunoj)
(importo
kaj
eksporto
kune)
(mlrd. da markoj)
akirado nombro
da ŝpiniloj
en la kotona
industrio
(mln.)
ŝtonkarbo krudfero
(mln. da tunoj)
1) mezeŭropa… 27,6 
 *(23,6)
388 
(146)
204  41  251  15  26 
2) britia…… 28,9 
*(28,6)
398 
(355)
140  11  25  249  51 
3) rusia…… 22  131  63  16 
4) orient-azia… 12  389  0,02
5) amerika… 30  148  379  14  245  14  19 

Ni vidas tri regionojn kun alte evoluinta kapitalismo (forta disvolviĝo kaj de la komunikvojoj kaj de la komerco kaj de la industrio): la mezeŭropan, la britian kaj la amerikan. Inter ili estas tri ŝtatoj, dominantaj super la mondo: Germanio, Britio, Usono. Imperiisma konkurado inter ili kaj lukto estas ege akrigitaj pro tio, ke Germanio havas malgrandegan areon kaj malmultajn koloniojn; kreo de la «meza Eŭropo» ankoraŭ estas en la estonteco, kaj ĝi naskiĝas en arda batalo. Dume la karakteriza trajto de la tuta Eŭropo estas politika diseco. En la britia kaj amerika regionoj, male, estas tre alta politika koncentriteco, sed estas grandega malkonformeco inter la senlimaj kolonioj de la unua kaj la mizeraj de la dua. Kaj en la kolonioj kapitalismo nur komencas disvolviĝi. Lukto pri la suda Ameriko ĉiam pli akriĝas.

* En krampoj estas areo kaj loĝantaro de kolonioj.

Du regionoj havas malfortan evoluintecon de kapitalismo, la rusia kaj la orientazia. En la unua estas ekstreme malgranda denseco de loĝantaro, en la dua — ekstreme alta; en la unua la politika koncentriteco estas granda, en la dua ĝi malestas. Ĉinion oni ankoraŭ nur komencis dividi, kaj la lukto pri ĝi inter Japanio, Usono k.t.p. akriĝas ĉiam pli forte.

Komparu kun tiu ĉi realo, — kun giganta diverseco de ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, kun ekstrema malkonformeco en rapideco de kresko de malsamaj landoj k.c., kun freneza lukto inter la imperiismaj ŝtatoj — la stultetan fabelon de Kautsky pri «paca» ultraimperiismo. Ĉu tio ne estas reakcia peno de timigita filistro kaŝi sin for de la minaca realo? Ĉu la internaciaj karteloj, kiuj ŝajnas al Kautsky ĝermoj de «ultraimperiismo» (kiel produktadon de tablojdoj en laboratorio «eblas» deklari ĝermo de ultraagrokulturo), ne montras al ni ekzemplon de divido kaj redivido de la mondo, de transiro de paca divido al la malpaca kaj reen? Ĉu la usona kaj cetera financa kapitalo, pace dividinta la tutan mondon, ĉe partopreno de Germanio, ekzemple, en la internacia rela sindikato aŭ en la internacia trusto de komerca navigado, ne redividas nun la mondon surbaze de novaj proporcioj de la forto, ŝanĝiĝantaj en tute malpaca maniero?

La financa kapitalo kaj la trustoj ne malfortigas, sed plifortigas diferencojn inter rapideco de kresko de diversaj partoj de la monda ekonomio. Kaj se la proporcioj de la forto ŝanĝiĝis, do en kio povas konsisti, ĉe kapitalismo, solvo de la kontraŭdiro krom en la forto? Tre precizajn informojn pri malsama rapideco de kresko de kapitalismo kaj financa kapitalo en la tuta monda ekonomio ni havas en la statistiko de fervojoj *. Dum la lastaj jardekoj de la imperiisma evoluo longeco de fervojoj ŝanĝiĝis tiel:

* Stat. Jahrbuch für das Deutsche Reich, 1915; Archiv für Eisenbahnwesen, 1892; por la 1890-a jaro negrandajn detalojn pri distribuo de fervojoj inter kolonioj de diversaj landoj ni devis determini proksimume 41.

Fervojoj
(miloj da km)
1890 1913 +
Eŭropo…… 224  346  + 122 
Usono…… 268  411  + 143 
Ĉiuj kolonioj……… 82   125  210   347  + 128   + 222 
Memstaraj kaj duonmemstaraj
ŝtatoj de Azio kaj Ameriko……
43  137  +  94 
 
Entute…… 617  1 104 

Plej rapide la disvolviĝo de la fervojoj iris, sekve, en la kolonioj kaj en la memstaraj (kaj duonmemstaraj) ŝtatoj de Azio kaj Ameriko. Estas sciate, ke la financa kapitalo de 4–5 plej grandaj kapitalismaj ŝtatoj reĝas kaj regas ĉi tie absolute. Ducent mil kilometroj da novaj fervojoj en la kolonioj kaj aliaj landoj de Azio kaj Ameriko, tio signifas pli ol 40 miliardoj da markoj da nova investo de kapitalo kun speciale profitaj kondiĉoj, kun specialaj garantioj de profiteco, kun profitaj mendoj por ŝtalfabrikoj k.c. k.t.p.

Plej rapide kreskas kapitalismo en la kolonioj kaj en la transoceanaj landoj. Inter ili aperas novaj imperiismaj regnoj (Japanio). La lukto de la tutmondaj imperiismoj akriĝas. Kreskas la tributo, kiun prenas la financa kapitalo disde speciale profitaj koloniaj kaj transoceanaj entreprenoj. Ĉe divido de tiu «predo» ekskluzive alta parto trafas en la manojn de la landoj, ne ĉiam okupantaj la unuan lokon laŭ rapideco de evoluo de la produktadaj fortoj. En la plej grandaj regnoj, prenitaj kune kun iliaj kolonioj, longeco de fervojoj konsistigis:

(miloj da km)
   1890     1913 
Usono……  268   413   + 145 
la Brita imperio……  107   208   + 101 
Rusio……  32   78   + 46 
Germanio……  43   68   + 25 
Francio……  41   63   + 22 
Entute en la 5 regnoj  491   830   + 339 

Do, ĉirkaŭ 80% de la tuta kvanto da fervojoj estas koncentrita en 5 plej grandaj regnoj. Sed koncentrado de proprieto al tiuj vojoj, koncentrado de financa kapitalo estas ankoraŭ ege pli granda, ĉar al britaj kaj francaj, ekzemple, milionuloj apartenas grandega amaso da akcioj kaj obligacioj de usonaj, rusiaj kaj ceteraj fervojoj.

Danke al siaj kolonioj Britio pligrandigis «sian» fervojan reton je 100 mil kilometroj, kvaroble pli multe, ol Germanio. Tamen estas vaste sciate, ke disvolviĝo de la produktadaj fortoj en Germanio dum tiu tempo, kaj speciale disvolviĝo de la ŝtonkarba kaj fera produktado, iris nekompareble pli rapide, ol en Britio, ne dirante jam pri Francio kaj Rusio. En la 1892-a jaro Germanio produktis 4,9 milionojn da tunoj da krudfero, kontraŭ 6,8 en Britio; kaj en la 1912-a jaro jam 17,6 kontraŭ 9,0, t.e. giganta supereco super Britio! * Ni demandas, sur la grundo de kapitalismo kia povis esti alia rimedo, krom milito, por forigo de la malkonformeco inter la evoluinteco de la produktadaj fortoj kaj la akumuliteco de kapitalo, unuflanke, — la divido de kolonioj kaj «influsferoj» por la financa kapitalo, aliflanke?

* Kp. ankaŭ Edgar Crammond. «The Economic Relations of the British and German Empires» en «Journal of the Royal Statistical Society», 1914, July, pp. 777 ss.

VIII. Paraziteco kaj putrado de kapitalismo

Ni devas trakti nun ankoraŭ unu tre gravan flankon de imperiismo, kiu estas plejparte nesufiĉe taksata en plej multaj rezonadoj pri tiu temo. Unu el la mankoj de marksisto Hilferding estas tio, ke li faris ĉi tie paŝon malantaŭen kompare kun nemarksisto Hobson. Ni diras pri paraziteco, karaktera por imperiismo.

Kiel ni vidis, la plej profunda ekonomia bazo de imperiismo estas monopoleco. Tio estas monopoleco kapitalisma, t.e. elkreskinta el la kapitalismo kaj troviĝanta en la ĝenerala medio de kapitalismo, de vara produktado, de konkurenco, en konstanta kaj senelira kontraŭdiro kun tiu ĝenerala medio. Sed tamen, same kiel ĉia monopoleco, ĝi naskas neeviteble strebon al stagnado kaj putrado. Ĉar estas establataj, almenaŭ provizore, monopolaj prezoj, tial ĝis certa grado malaperas stimuloj al teĥnika, kaj sekve, al ajna alia progreso, moviĝo antaŭen; tial aperas poste ekonomia eblo artefarite malrapidigi la teĥnikan progreson. Ekzemplo: en Usono iu Owens inventis botelan maŝinon, farantan revolucion en produktado de boteloj. La germania kartelo de botelaj fabrikistoj akaparas la patentojn de Owens kaj frostigas ilin, bremsas ilian aplikadon. Certe, monopolo ĉe kapitalismo neniam povas plene kaj por longa tempo forigi la konkurencon el la tutmonda merkato (en tio, interalie, estas unu el la kaŭzoj de stulteco de la teorio de ultraimperiismo). Certe, la eblo malaltigi elspezojn kaj altigi profiton per enkonduko de teĥnikaj perfektigoj efikas por utilo de ŝanĝoj. Sed la tendenco al stagnado kaj putrado, karaktera por la monopoleco, siavice plu efikas, kaj en iuj industribranĉoj, en iuj landoj, por iuj tempoperiodoj ĝi dominas.

Monopolo de posedo de speciale vastaj, riĉaj aŭ oportune situantaj kolonioj efikas en la sama direkto.

Plue. Imperiismo estas grandega akumuliĝo en nemultaj landoj de mona kapitalo, atinganta, kiel ni vidis, 100–150 miliardojn da frankoj da valorpaperoj. El tio sekvas neordinara kresko de la klaso aŭ, pli ĝuste, tavolo de rentuloj, t.e. personoj, vivantaj per «detondado de kuponoj», — personoj, tute apartigitaj disde partopreno en ajna entrepreno, — personoj, kies profesio estas senokupeco. Eksportado de kapitalo, unu el la plej esencaj ekonomiaj bazoj de imperiismo, ankoraŭ plifortigas tiun plenegan deŝiritecon de la rentula tavolo disde la produktado, metas stampon de paraziteco sur la tutan landon, vivantan per ekspluatado de laboro de kelkaj transoceanaj landoj kaj kolonioj.

«En la jaro 1893, — skribas Hobson, — brita kapitalo, investita eksterlande, konsistigis ĉirkaŭ 15% de la tuta riĉo de la Unuiĝinta Reĝlando» *. Ni rememorigas, ke ĝis la jaro 1915 tiu kapitalo pligrandiĝis proksimume 2½-oble. «Agresema imperiismo, — legas ni plue ĉe Hobson, — kiu kostas tiom multe por la pagantoj de impostoj kaj havas tiom malmultan valoron por industriisto kaj komercisto… estas fonto de grandaj profitoj por kapitalisto, serĉanta investon por sia kapitalo»… (en la angla tiu nocio estas esprimata per unu vorto: «investor» — «investanto», rentulo)… «La tutan jaran enspezon, kiun Grand-Britio ricevas de tuta sia ekstera kaj kolonia komerco, importo kaj eksporto, statistikisto Giffen determinas je 18 milionoj da sterlingaj pundoj (ĉirkaŭ 170 mln. da rubloj) dum la 1899-a jaro, kalkulante po 2½% por la tuta spezo je 800 mln. sterlingaj pundoj». Kiom ajn granda estas tiu sumo, ĝi ne povas klarigi la agreseman imperiismon de Grand-Britio. Ĝin klarigas monsumo je 90–100 mln. da sterlingaj pundoj, prezentanta enspezon el la «investita» kapitalo, la profiton de la rentula tavolo.

* Hobson, p. 59, 62.

La enspezo de la rentuloj kvinoble superas la enspezon el la ekstera komerco en la plej «komerca» lando de la mondo! Jen la esenco de imperiismo kaj de imperiisma paraziteco.

La nocio: «ŝtato-rentulo» (Rentnerstaat), aŭ ŝtato-uzuristo, iĝas tial komunuza en la ekonomika literaturo pri imperiismo. La mondo dividiĝis al manpleno da ŝtatoj-uzuristoj kaj giganta plejmulto de ŝtatoj-ŝuldantoj. «Inter investoj de kapitalo eksterlande, — skribas Schulze-Gaevernitz, — sur la unua loko staras tiaj, kiuj trafas al la landoj, politike dependaj aŭ aliancaj: Britio pruntedonas al Egiptio, Japanio, Ĉinio, Suda Ameriko. Ĝia milita floto okaze de ekstremo ludas rolon de ekzekuciisto. La politika forto de Britio gardas ĝin kontraŭ ribelo de la ŝuldantoj» *. Sartorius von Waltershausen en sia verko «La naci-ekonomia sistemo de investado de kapitalo eksterlande» montras kiel modelon de «ŝtato-rentulo» Nederlandon kaj indikas, ke tiaj iĝas nun Britio kaj Francio **. Schilder opinias, ke kvin industriaj ŝtatoj estas «sendubaj landoj-kreditoroj»: Britio, Francio, Germanio, Belgio kaj Svisio. Nederlandon li ne alklasas ĉi tien nur tial, ke ĝi estas «malmulte industria» ***. Usono estas kreditoro nur rilate al Ameriko.

«Britio, — skribas Schulze-Gaevernitz, — transkreskas iom post iom el industria ŝtato al ŝtato-kreditoro. Malgraŭ absoluta kresko de industria produktado kaj industria eksporto, por la tuta nacia ekonomio kreskas relativa valoro de profitoj el procentoj kaj dividendoj, el emisioj, makleraĵoj kaj spekulaĵoj. Laŭ mia opinio, ĝuste tiu fakto estas la ekonomia bazo de la imperiisma leviĝo. Kreditoro estas pli firme ligita kun ŝuldanto, ol vendisto kun aĉetanto» ****. Rilate de Germanio la eldonisto de la berlina revuo «Banko» A. Lansburgh skribis en la 1911-a j. en artikolo: «Germanio — ŝtato-rentulo» jenon: «En Germanio oni volonte mokas la emon iĝi rentulo, observatan en Francio. Sed ĉe tio oni forgesas, ke, kiom la afero koncernas la burĝaron, la germaniaj kondiĉoj iĝas ĉiam pli similaj al la franciaj» *****.

* Schulze-Gaevernitz. «Br. Imp.», 320 kaj aliaj.

** Sart. von Waltershausen. «D. Volkswirt. Syst. etc». B., 1907, Buch IV.

*** Schilder, p. 393.

**** Schulze-Gaevernitz. «Br. Imp.», 122.

***** «Die Bank», 1911, 1, p. 10–11.

Ŝtato-rentulo estas ŝtato de parazita, putranta kapitalismo, kaj tiu cirkonstanco ne povas ne influi kiel ĉiujn soci-politikajn kondiĉojn de tiaj landoj ĝenerale, tiel ankaŭ la du ĉefajn tendencojn en la laborista movado speciale. Por montri tion kiel eble plej demonstre, ni donu la vorton al Hobson, kiu estas plej «fidinda», kiel atestanto, ĉar lin oni ne povas suspekti pri inklino al la «marksisma ortodokseco», kaj aliflanke, li estas anglo, bone scianta la aferstaton en la lando, plej riĉa kaj je kolonioj kaj je financa kapitalo kaj je imperiisma sperto.

Priskribante, sub viva impreso de la anglo-bura milito, ligon de imperiismo kun interesoj de «financistoj», kreskon de iliaj profitoj el kontraktoj, liveroj k.c., Hobson skribis: «direktantoj de tiu sendube parazita politiko estas kapitalistoj; sed la samaj motivoj influas ankaŭ specialajn kategoriojn de laboristoj. En multaj urboj la plej gravaj industribranĉoj dependas de registaraj mendoj; imperiismo de centroj de la metalurgia kaj la ŝipkonstrua industrio dependas en nemalgranda grado de tiu fakto». Duspecaj cirkonstancoj malfortigadis, laŭ la opinio de la aŭtoro, la forton de la malnovaj imperioj: 1) «ekonomia paraziteco» kaj 2) kompletigado de la militistaro el dependaj popoloj. «La unua estas la moro de ekonomia paraziteco, pro kiu la dominanta ŝtato uzas siajn provincojn, koloniojn kaj dependajn landojn por riĉigo de sia reganta klaso kaj por subaĉeto de siaj subaj klasoj, por ke ili restu trankvilaj». Por ekonomia eblo de tia subaĉeto, en kia ajn formo ĝi okazu, necesas — ni mem aldonu — monopole alta profito.

Rilate la duan cirkonstancon Hobson skribas: «Unu el la plej strangaj simptomoj de blindeco de imperiismo estas tiu senzorgeco, kun kiu Grand-Britio, Francio kaj aliaj imperiismaj nacioj ekiras laŭ tiu vojo. Grand-Britio iris plej malproksime el ĉiuj. Plej grandan parton de tiuj bataloj, per kiuj ni konkeris nian hindian imperion, faris niaj militistaroj, konsistigitaj el indiĝenoj; en Hindio, kiel lastatempe ankaŭ en Egiptio, grandaj konstantaj armeoj estas sub estrado de britoj; preskaŭ ĉiuj militoj, ligitaj kun nia konkero de Afriko, escepte de ĝia suda parto, estis faritaj por ni de indiĝenoj».

La perspektivo de divido de Ĉinio elvokas ĉe Hobson tian ekonomikan takson: «Granda parto de Okcidenta Eŭropo povus tiam ricevi aspekton kaj karakteron, kiun nun havas partoj de tiuj landoj: la sudo de Anglio, Riviero, plej vizitataj de turistoj kaj loĝataj de riĉuloj lokoj de Italio kaj Svisio, nome: malgranda areto da riĉaj aristokratoj, ricevantaj dividendojn kaj pensiojn el la malproksima Oriento, kun iom pli granda grupo de profesiaj oficistoj kaj komercistoj kaj kun pli granda kvanto da hejmaj servistoj kaj laboristoj en la transporta industrio kaj en la industrio, okupata pri fina prilaboro de fabrikaĵoj. Sed la ĉefaj indstriaj branĉoj malaperus, kaj amasaj nutraĵoj, amasaj duonfabrikaĵoj alfluadus, kiel tributo, el Azio kaj Afriko». «Jen kiajn eblojn malfermas antaŭ ni pli vasta unio de la okcidentaj ŝtatoj, eŭropa federacio de la superregnoj: ĝi ne nur ne movus antaŭen la aferon de la tutmonda civilizo, sed povus signifi gigantan danĝeron de okcidenta paraziteco: apartigi grupon de la avangardaj industriaj nacioj, kies superaj klasoj ricevas grandegan tributon de Azio kaj de Afriko kaj per tiu tributo vivtenas grandajn hejmigitajn amasojn de oficistoj kaj servistoj, okupataj jam ne pri produktado de amasaj agrokulturaj kaj industriaj produktoj, sed pri persona servado aŭ pri duagrada industria laboro sub regado de nova financa aristokrataro. Tiuj, kiuj pretas ignori tian teorion» (necesus diri: perspektivon) «kiel nekonsiderindan, pripensu la ekonomiajn kaj sociajn kondiĉojn de tiuj regionoj de la moderna suda Anglio, kiuj jam estas kondukitaj al tia stato. Ili pensu, kia granda vastiĝo de tia sistemo iĝus ebla, se Ĉinio estus subigita al ekonomia regado de tiaj grupoj de financistoj, «investantoj», de iliaj politikaj kaj komerc-industriaj oficistoj, elpumpantaj profitojn el la plej granda potenciala rezervujo, kian iam ajn konis la mondo, kun celo konsumadi tiujn profitojn en Eŭropo. Kompreneble, la situacio estas tro komplika, la ludo de la mondaj fortoj estas tro malfacile kalkulebla, por fari tre probabla tiun aŭ ajnan alian evoluon de la estonteco en unusola direkto. Sed tiuj influoj, kiuj regas imperiismon de Okcidenta Eŭropo nuntempe, moviĝas en tiu direkto kaj, se ili ne renkontos kontraŭagon, se ili ne estos fortiritaj al alia flanko, ili laboras en la direkto de ĝuste tia fino de la procezo» *.

La aŭtoro estas tute prava: se la fortoj de imperiismo ne renkontus kontraŭagon, ili kondukus ĝuste al tio. La signifo de la «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo» en la moderna, imperiisma cirkonstancaro estas ĉi tie taksita ĝuste. Necesas nur aldoni, ke ankaŭ interne de la laborista movado la oportunistoj, venkintaj nun provizore en plej multaj landoj, «laboras» sisteme kaj sencede ĝuste en tia direkto. Imperiismo, signifante dividon de la mondo kaj ekspluatadon de ne nur Ĉinio, signifante monopole altajn profitojn por areto da plej riĉaj landoj, kreas ekonomian eblon de subaĉeto de la supraj tavoloj de la proletaro kaj per tio nutras, formas, firmigas la oportunismon. Oni nur ne forgesu tiujn fortojn, kontraŭagantajn al imperiismo ĝenerale kaj al oportunismo speciale, ne vidi kiujn estas nature por social-liberalisto Hobson.

Germana oportunisto Gerhard Hildebrand, kiu siatempe estis ekskomunikita el la partio pro defendado de imperiismo, kaj nun povus esti gvidanto de la tiel nomata «social-demokrata» partio de Germanio, bone kompletigas Hobson-on, predikante «Unuiĝintajn Ŝtatojn de Okcidenta Eŭropo» (sen Rusio) cele de «kunaj» agoj… kontraŭ afrikaj negroj, kontraŭ la «granda islamisma movado», por tenado de «forta armeo kaj floto», kontraŭ «japani-ĉinia koalicio» ** k.c.

* Hobson, p. 103, 205, 144, 335, 386.

** Gerhard Hildebrand. «Die Erschütterung der Industrieherrschaft und des Industriesozialismus». 1910, p. 229 kaj sekvaj.

Priskribo de la «brita imperiismo» ĉe Schulze-Gaevernitz montras al ni la samajn trajtojn de paraziteco. La nacia enspezo de Britio proksimume duobliĝis ekde la 1865-a ĝis la 1898-a j., kaj la enspezo «el la eksterlando» dum tiu tempo kreskis naŭoble. Se «merito» de imperiismo estas «eduko de la negro pri laboro» (sen truddevigo ja ne eblas…), do «danĝero» de imperiismo konsistas en tio, ke «Eŭropo metos la fizikan laboron — unue la agrokulturan kaj minan, kaj poste ankaŭ pli krudan industrian — sur la ŝultrojn de la malhelhaŭta homaro, kaj mem trankviliĝos sur la rolo de rentulo, preparante, eble, per tio ekonomian, kaj poste ankaŭ politikan emancipiĝon de la ruĝhaŭtaj kaj malhelhaŭtaj rasoj».

Ĉiam pli granda parto de tero en Britio estas forŝirata disde la agrokultura produktado kaj iras por sporto, por amuzo de riĉuloj. Pri Skotlando — la plej aristokrata loko de ĉasado kaj alia sporto — oni diras, ke «ĝi vivas per sia pasinteco kaj per sinjoro Carnegie» (usona miliardulo) 42. Por solaj vetrajdoj kaj vulpoĉasoj Britio elspezas ĉiujare 14 milionojn da sterlingaj pundoj (ĉirkaŭ 130 mln. da rubloj). Nombro de rentuloj en Britio konsistigas ĉirkaŭ 1 milionon. La ono de la produktanta loĝantaro malkreskas:

 Loĝantaro 
 de Britio 
 Nombro de laboristoj 
 en la ĉefaj branĉoj 
 de industrio 
 % 
 de loĝ-
 antaro 
(milionoj)
1851…… 17,9  4,1  23% 
1901…… 32,5  4,9  15% 

Kaj, dirante pri la brita laborista klaso, la burĝa esploristo de «la brita imperiismo de la komenco de la 20-a jarcento» devas sisteme distingi inter la «supra tavolo» de laboristoj kaj la «propre proleta malsupra tavolo». La supra tavolo liveras amason da membroj de kooperativoj kaj profesiaj sindikatoj, sportaj societoj kaj grandnombraj religiaj sektoj. Al ĝia nivelo estas adaptita la elektorajto, kiu en Britio «plu estas sufiĉe limigita, por ekskludi la propre proletan malsupran tavolon»!! Por plibeligi la staton de la brita laborista klaso, ordinare oni parolas nur pri tiu supra tavolo, konsistiganta malplimulton de la proletaro: ekzemple, «la demando pri senlaboreco estas precipe demando, koncernanta Londonon kaj la proletan malsupran tavolon, kiun politikistoj malmulte konsideras…» *. Necesus diri: kiun burĝaj fipolitikistoj kaj «socialismaj» oportunistoj malmulte konsideras.

Al la nombro de specifaĵoj de imperiismo, kiuj estas ligitaj kun la priskribata rondo de fenomenoj, rilatas malkresko de elmigrado el la imperiismaj landoj kaj kresko de enmigrado (venado de laboristoj kaj transloĝiĝo) en tiujn landojn el malpli evoluintaj landoj, kun pli malalta salajro. Elmigrado el Britio, kiel notas Hobson, falas ekde la 1884-a j.: ĝi konsistigis 242 mil en tiu ĉi jaro kaj 169 mil en la 1900-a. Elmigrado el Germanio atingis maksimumon dum la jardeko 1881–1890: 1453 mil, falante dum la sekvaj du jardekoj ĝis 544 kaj ĝis 341 mil. Anstataŭe kreskis nombro de laboristoj, venantaj en Germanion el Aŭstrio, Italio, Rusio k.c. Laŭ la censo de la 1907-a j. en Germanio estis 1 342 294 eksterlandanoj, el ili laboristoj industriaj — 440 800, agrokulturaj — 257 329 **. En Francio laboristoj en la mina industrio estas «plejparte» eksterlandanoj: poloj, italoj, hispanoj ***. En Usono la enmigrintoj el Orienta kaj Suda Eŭropo okupas la plej malbone pagatajn laborlokojn, kaj la usonaj laboristoj donas la plej grandan parton de la promociiĝantaj al kontrolistoj kaj ricevantaj la plej bone pagatajn laborojn ****. Imperiismo havas tendencon ankaŭ inter laboristoj apartigi privilegiitajn kategoriojn kaj deŝiri ilin disde la vasta amaso de la proletaro.

* Schulze-Gaevernitz. «Br. Imp.», 301.

** Statistik des Deutschen Reichs, Bd. 211.

*** Henger. «Die Kapitalsanlage der Franzosen». St., 1913.

**** Hourwich. «Immigration and Labour». N. Y., 1913.

Necesas noti, ke en Britio la tendenco de imperiismo disfendi la laboristojn kaj plifortigi oportunismon inter ili, krei provizoran putradon de la laborista movado, manifestiĝis longe antaŭ la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento. Ĉar du grandaj distingaj trajtoj de imperiismo ekzistis en Britio ekde la mezo de la 19-a jarcento: grandegaj koloniaj posedaĵoj kaj monopola loko sur la tutmonda merkato. Markso kaj Engelso sisteme, dum jardekoj, observadis tiun ligon de oportunismo en la laborista movado kun la imperiismaj specifaĵoj de la brita kapitalismo. Engelso skribis, ekzemple, al Markso la 7-an de oktobro de la 1858-a jaro: «La angla proletaro fakte ĉiam pli kaj pli burĝiĝas, tiel ke tiu ĉi plej burĝa el ĉiuj nacioj deziras, verŝajne, konduki la aferon finfine al tio, ke ĝi havu burĝan aristokrataron kaj burĝan proletaron apud la burĝaro. Kompreneble, flanke de tia nacio, kiu ekspluatas la tutan mondon, tio estas certagrade prava». Preskaŭ kvaronon de jarcento poste, en letero de la 11-a aŭgusto de 1881 li diras pri «la plej malbonaj britaj trade union-oj, kiuj permesas regi sin al homoj, aĉetitaj de la burĝaro aŭ almenaŭ pripagataj de ĝi». Kaj en letero al Kautsky de la 12-a de septembro 1882 Engelso skribis: «Vi demandas min, kion pensas la anglaj laboristoj pri la kolonia politiko? La samon, kion ili pensas pri la politiko ĝenerale. Ĉi tie ne ekzistas laborista partio, estas nur la konservativa kaj la liberal-radikala, kaj la laboristoj trankvilege uzas kune kun ili la kolonian monopolon de Britio kaj ties monopolon sur la tutmonda merkato» *. (La samon esprimis Engelso por publikigo en la antaŭparolo al la 2-a eldono de «La stato de la laborista klaso en Britio», 1892.)

* Briefwechsel von Marx und Engels, Bd. II, S. 290; IV, 433. — K. Kautsky. «Soziallsmus und Kolonialpolitik». Bd., 1907, p. 79; tiu broŝuro estis verkita ankoraŭ en tiuj senfine foraj tempoj, kiam Kautsky estis marksisto.

Ĉi tie estas klare indikitaj la kaŭzoj kaj la konsekvencoj. La kaŭzoj: 1) ekspluatado de la tuta mondo fare de la traktata lando; 2) ties monopola loko sur la tutmonda merkato; 3) ties kolonia monopolo. La konsekvencoj: 1) burĝiĝo de parto de la brita proletaro; 2) ties parto permesas estri sin al homoj, aĉetitaj de la burĝaro aŭ almenaŭ pripagataj de ĝi. La imperiismo de la komenco de la 20-a jarcento finis la dividon de la mondo fare de manpleno da ŝtatoj, el kiuj ĉiu ekspluatas nun (en la senco de eltirado de superprofito) nemulte malpli grandan parton de la «tuta mondo», ol Britio en la 1858-a jaro; ĉiu okupas monopolan lokon sur la tutmonda merkato danke al trustoj, karteloj, financa kapitalo, rilatoj de kreditoro al ŝuldanto; ĉiu havas ĝis certa grado kolonian monopolon (ni vidis, ke el 75 mln. da kv. kilometroj de ĉiuj kolonioj de la mondo 65 mln., t.e. 86% estas koncentritaj en la manoj de ses regnoj; 61 mln., t.e. 81% estas koncentritaj en la manoj de 3 regnoj).

La malsameco de la nuna stato konsistas en tiaj ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, kiuj ne povis ne plifortigi la nepacigeblon de oportunismo kun la ĝeneralaj kaj radikaj interesoj de la laborista movado: imperiismo el ĝermoj elkreskis al dominanta sistemo; kapitalismaj monopoloj okupis la unuan lokon en la nacia ekonomio kaj en politiko; la divido de la mondo estis finita; kaj, aliflanke, anstataŭ totala monopolo de Britio ni vidas lukton por partopreno en monopolo inter negranda kvanto da imperiismaj regnoj, karakterizantan la tutan komencon de la 20-a jarcento. Oportunismo ne povas nun iĝi plena venkinto en la laborista movado de unu el la landoj por longa vico da jardekoj, kiel venkis oportunismo en Britio en la dua duono de la 19-a jarcento, sed ĝi definitive maturiĝis, tromaturiĝis kaj forputris en vico da landoj, tute kuniĝinte kun la burĝa politiko, kiel social-ŝovinismo *.

* La rusa social-ŝovinismo de sinjoroj kiel Potresov, Ĉĥenkeli, Maslov k.t.p, kiel en sia malkaŝa formo, tiel ankaŭ en la maskita (s-roj Ĉĥeidze, Skobelev, Akselrod, Martov k.c.) 43, same elkreskis el la rusia speco de oportunismo, nome el la likvidismo 44.

IX. Kritiko de imperiismo

Kritikon de imperiismo ni komprenas en la vasta senco de la vorto, kiel rilaton al la imperiisma politiko flanke de diversaj klasoj de la socio lige kun ilia ĝenerala ideologio.

Gigantaj ampleksoj de la financa kapitalo, koncentrita en nemultaj manoj kaj kreanta neordinare vastan kaj densan reton de rilatoj kaj ligoj, obeigantan al ĝi amason de ne nur mezaj kaj etaj, sed ankaŭ de plej malgrandaj kapitalistoj kaj mastretoj, — unuflanke, kaj aliflanke, akra lukto kontraŭ aliaj naci-ŝtataj grupoj de financistoj por divido de la mondo kaj por dominado super aliaj landoj, — ĉio ĉi kaŭzas amasegan transiron de ĉiuj posedantaj klasoj sur la flankon de imperiismo. «Ĉies» entuziasmo pri ĝiaj perspektivoj, freneza defendo de imperiismo, ĉiaspeca plibeligo de ĝi — tia estas la signo de la tempo. La imperiisma ideologio penetras ankaŭ en la laboristan klason. La ĉina muro ne apartigas ĝin disde aliaj klasoj. Se la gvidantoj de la nuna tiel nomata «social-demokrata» partio de Germanio juste ricevis la nomon «social-imperiistoj», t.e. socialistoj per vortoj, imperiistoj per faroj, do Hobson jam en la 1902-a jaro notis ekziston de «fabianaj imperiistoj» en Britio, apartenantaj al la oportunisma «Fabiana societo».

Burĝaj sciencistoj kaj publicistoj elpaŝas kiel defendantoj de imperiismo ordinare en iom maskita formo, stompante la plenan hegemonion de imperiismo kaj ĝiajn profundajn radikojn, penante meti sur la unuan planon apartaĵojn, duagradajn detalojn, strebante fortiri la atenton disde la esenco per tute malseriozaj projektoj de «reformoj» kiel polica inspektado pri trustoj aŭ bankoj k.s. Pli malofte elpaŝas cinikaj, malkaŝaj imperiistoj, havantaj kuraĝon agnoski absurdecon de la penso pri reformado de la ĉefaj trajtoj de imperiismo.

Ni donu unu ekzemplon. La germanaj imperiistoj en eldonaĵo: «Mondekonomia arĥivo» penas observi naci-liberigajn movadojn en kolonioj, speciale, kompreneble, en la ne-germaniaj. Ili notas ekscitecon kaj protestojn en Hindio, movadon en Natalo (suda Afriko), en Nederlanda Indio k.t.p. Unu el ili en artikoleto rilate de angla eldonaĵo, donanta raporton pri konferenco de la subigitaj nacioj kaj rasoj, okazinta la 28–30-an de junio de la 1910-a jaro el reprezentantoj de diversaj popoloj de Azio, Afriko, Eŭropo, troviĝantaj sub eksterlanda regado, skribas, taksante parolojn en tiu konferenco: «Kontraŭ imperiismo, oni diras al ni, necesas lukti; la dominantaj ŝtatoj devas agnoski rajton de la subigitaj popoloj pri memstareco; internacia tribunalo devas observi plenumadon de traktatoj, kontraktitaj inter superregnoj kaj malfortaj popoloj. Pluen post tiujn senkulpajn dezirojn la konferenco ne iras. Ni ne vidas eĉ spuron de kompreno de tiu veraĵo, ke imperiismo estas nedisŝireble ligita kun kapitalismo en ties nuna formo kaj ke tial (!!) rekta lukto kontraŭ imperiismo estas senespera, krom se oni limigas sin per elpaŝoj kontraŭ apartaj, speciale abomenaj, ekscesoj» *. Ĉar reformisma korektado de la fundamentoj de imperiismo estas trompo, «senkulpa deziro», ĉar burĝaj reprezentantoj de la subpremataj nacioj ne iras «pluen» antaŭen, tial la burĝa reprezentanto de la subpremanta nacio iras «pluen» malantaŭen, al rampado antaŭ imperiismo, ŝirmita per pretendo al «scienceco». Jen «logiko»!

* Weltwirtschaftliches Archiv, Bd. II, p. 193.

La demandoj pri tio, ĉu eblas reformisma ŝanĝo de la fundamentoj de imperiismo, ĉu iri antaŭen, al plua akrigo kaj profundigo de kontraŭdiroj, naskataj de ĝi, aŭ malantaŭen, al malakrigo de ili, estas radikaj demandoj de kritiko de imperiismo. Ĉar politikaj specifaĵoj de imperiismo estas reakcio sur la tuta fronto kaj plifortigo de la nacia subpremado pro premo de la financa oligarĥio kaj pro forigo de la libera konkurenco, tial etburĝ-demokrata opozicio al imperiismo elpaŝas preskaŭ en ĉiuj imperiismaj landoj de la komenco de la 20-a jarcento. Kaj la rompo de rilatoj kun marksismo flanke de Kautsky kaj de la vasta internacia tendenco de kaŭtskiismo konsistas ĝuste en tio, ke Kautsky ne nur ne zorgis, ne sukcesis kontraŭstarigi sin al tiu etburĝa, reformisma, ekonomie en sia bazo reakcia, opozicio, sed, male, kuniĝis kun ĝi praktike.

En Usono la imperiisma milito kontraŭ Hispanio de la 1898-a jaro elvokis opozicion de «kontraŭimperiistoj», la lastaj mohikanoj de la burĝa demokratio, kiuj nomadis tiun militon «krima», opiniis rompo de la konstitucio anekson de fremdaj teritorioj, deklaris «trompo de ŝovinistoj» la agon rilate al la gvidanto de la indiĝenoj sur Filipinoj, Aguinaldo 45 (al li oni promesis liberon de lia lando, kaj poste elŝipigis usonajn trupojn kaj aneksis Filipinojn), — citadis la vortojn de Lincoln: «kiam la blanka homo mem regas sin, tio estas memregado; kiam li regas sin mem kaj kune kun tio regas aliajn, tio jam estas ne memregado, tio estas despotismo» *. Sed dum tuta tiu kritiko timis agnoski la nedisŝireblan ligon de imperiismo kun trustoj kaj, sekve, kun la fundamentoj de kapitalismo, dum ĝi timis aliĝi al la fortoj, naskataj de la granda kapitalismo kaj de ties disvolviĝo, ĝi restadis «senkulpa deziro».

* J. Patouillet. «L'impérialisme américain». Dijon, 1904, p. 272.

Sama estas la ĉefa pozicio de Hobson en lia kritiko de imperiismo. Hobson antaŭis Kautsky-on, ribelante kontraŭ «neevitebleco de imperiismo» kaj apelaciante al neceso «levi la konsuman kapablon» de la loĝantaro (ĉe kapitalismo!). Sur la etburĝa vidpunkto en kritiko de imperiismo, de ĉiopoveco de la bankoj, de la financa oligarĥio k.c. staras la cititaj de ni plurfoje Agahd, A. Lansburgh, L. Eschwege, kaj el francaj verkistoj — Victor Bérard, aŭtoro de supraĵa libro: «Britio kaj imperiismo», aperinta en la 1900-a jaro. Ĉiuj ili, neniom pretendante al marksismo, kontraŭstarigas al imperiismo liberan konkurencon kaj demokration, kondamnas la ideon de la Bagdada fervojo, kondukantan al konfliktoj kaj milito, eldiras «senkulpajn dezirojn» de paco k.s. — ĝis la statistikisto de internaciaj emisioj A. Neymarck, kiu, kalkulante centmiliardojn da frankoj de «internaciaj» valorpaperoj, ekkriis en la 1912-a jaro: «ĉu eblas supozi, ke la paco povus esti rompita? … ke ĉe tiaj grandegaj ciferoj oni riskus elvoki militon?» *.

Flanke de burĝaj ekonomikistoj tia naiveco estas ne mirinda; al ili krome estas profite ŝajni tiom naivaj kaj «serioze» paroli pri paco ĉe imperiismo. Sed kio do restis de marksismo ĉe Kautsky, kiam li en la jaroj 1914, 1915, 1916 ekstaras sur la saman burĝ-reformisman vidpunkton kaj asertas, ke «ĉiuj konsentas» (imperiistoj, kvazaŭ socialistoj kaj social-pacistoj) pri paco? Anstataŭ analizo kaj rivelo de profundo de kontraŭdiroj de imperiismo ni vidas nur solan reformisman «senkulpan deziron» eviti ilin, dronigi ilin en babilado.

Jen specimeno de ekonomia kritiko de imperiismo fare de Kautsky. Li prenas informojn pri eksporto kaj importo de Britio el Egiptio por la 1872-a kaj la 1912-a jaroj; evidentiĝas, ke tiu eksporto kaj importo kreskis malpli forte, ol la ĝenerala eksporto kaj importo de Britio. Kaj Kautsky konkludas: «ni havas neniajn kaŭzojn opinii, ke sen milita okupo de Egiptio la komerco kun ĝi kreskus malpli multe sub influo de simpla pezo de la ekonomiaj faktoroj». «La streboj de la kapitalo al disvastiĝo» «plej bone povas esti atingitaj ne per la perfortaj metodoj de imperiismo, sed per paca demokratio» **.

* Bulletin de l'institut international de statistique. T. XIX, livr. II, p. 225.

** Kautsky. «Nationalstaat, imperialistischer Staat und Staatenbund». Nürnberg, 1915, p. 72 kaj 70.

Tiu rezono de Kautsky, per cent manieroj rekantata de lia rusia armilpaĝio (kaj rusia maskanto de la social-ŝovinistoj) s-ro Spektator, konsistigas la bazon de la kaŭtskia kritiko de imperiismo, kaj ĝin tial necesas pli detale trakti. Ni komencu de citaĵo el Hilferding, kies konkludojn Kautsky plurfoje, ankaŭ en aprilo de la 1915-a j., deklaradis «unuvoĉe akceptitaj de ĉiuj socialismaj teoriistoj».

«Ne estas afero de la proletaro, — skribas Hilferding, — al la pli progresa kapitalisma politiko kontraŭstarigi la restintan en la pasinteco politikon de la erao de la libera komerco kaj malamika rilato al la ŝtato. Respondo de la proletaro al la ekonomia politiko de la financa kapitalo, al imperiismo, povas esti ne libero de komerco, sed nur socialismo. Ne tia idealo, kiel restarigo de la libera konkurenco — ĝi iĝis nun reakcia idealo — povas esti nun la celo de la proleta politiko, sed sole nur plena neniigo de la konkurenco per forigo de la kapitalismo» *.

* «La financa kapitalo», p. 567.

Kautsky rompis rilatojn kun marksismo, defendante por la epoko de financa kapitalo la «reakcian idealon», la «pacan demokration», la «simplan pezon de la ekonomiaj faktoroj», — ĉar tiu idealo objektive trenas malantaŭen, de la monopola kapitalismo al la nemonopola, ĉar ĝi estas reformisma trompo.

La komerco kun Egiptio (aŭ kun alia kolonio aŭ duonkolonio) «elkreskus» pli forte sen milita okupo, sen imperiismo, sen financa kapitalo. Kion tio signifas? Ĉu tion, ke kapitalismo evoluus pli rapide, se la liberan konkurencon limigus nek la monopoloj ĝenerale, nek «ligoj» aŭ premo (t.e. same monopolo) de la financa kapitalo, nek monopola posedo de kolonioj flanke de apartaj landoj?

Alian sencon la rezonoj de Kautsky havi ne povas, kaj tiu senco estas sensencaĵo. Ni supozu, ke jes, ke la libera konkurenco, sen ajnaj monopoloj, disvolvus la kapitalismon kaj komercon pli rapide. Sed ju pli rapide disvolviĝas la komerco kaj kapitalismo, des pli forta estas koncentrado de produktado kaj kapitalo, naskanta la monopolecon. Kaj monopoloj jam naskiĝis — ĝuste el la libera konkurenco! Eĉ se la monopoloj nun komencis malrapidigi la disvolviĝon, tamen tio ne estas argumento por la libera konkurenco, kiu estas neebla post kiam ĝi naskis monopolojn.

Kiel ajn vi turnu la rezonadon de Kautsky, nenio krom reakcieco kaj burĝa reformismo estas en ĝi.

Se ni korektos tiun rezonadon, kaj diros, kiel diras Spektator: komerco de britaj kolonioj kun Britio evoluas nun malpli rapide, ol kun aliaj landoj, — tio same ne savas Kautsky-on. Ĉar Brition venkas same monopolo, same imperiismo, nur de alia lando (Usono, Germanio). Estas sciate, ke la karteloj kaŭzis protektajn impostojn de nova, originala tipo: estas protektataj (tion notis jam Engelso en la 3-a volumo de «La kapitalo») ĝuste tiuj produktoj, kiuj estas kapablaj al eksporto. Estas sciata, plue, la karaktera por la karteloj kaj por la financa kapitalo sistemo de «eksporto per malgrandegaj prezoj», «dumpingo», kiel diras la angloj: interne de la lando kartelo vendas siajn produktojn kontraŭ monopola, alta prezo, kaj eksterlande vendas multoble malpli koste, — por subfosi konkurenculon, por vastigi ĝis maksimumo sian produktadon k.t.p. Se Germanio pli rapide disvolvas sian komercon kun britaj kolonioj, ol Britio, — tio pruvas nur, ke la germana imperiismo estas pli freŝa, pli forta, pli organizita, pli alta ol la brita, sed tute ne pruvas «superecon» de la libera komerco, ĉar luktas unu imperiismo kontraŭ la alia, unu monopolo kontraŭ la alia, unu financa kapitalo kontraŭ la alia. La supereco de la germana imperiismo super la brita estas pli forta, ol la muro de la koloniaj limoj aŭ de la protektaj impostoj: fari el tio «argumenton» por libera komerco kaj «paca demokratio» estas trivialaĵo, forgeso de la ĉefaj trajtoj kaj ecoj de imperiismo, anstataŭigo de marksismo per filistra reformismo.

Estas interese, ke eĉ burĝa ekonomikisto A. Lansburgh, kritikanta imperiismon same filistre, kiel Kautsky, tamen aliris al pli scienca prilaboro de informoj de la komerca statistiko. Li prenis komparon ne de unu hazarde prenita lando kaj nur de kolonio kun ceteraj landoj, sed komparon de eksporto el imperiisma lando 1) en landojn finance dependajn de ĝi, prunteprenantajn de ĝi monon kaj 2) en landojn finance sendependajn. Rezultis jeno:

Eksporto el Germanio (mln. da markoj)

1889 1908 Kresko
en %
En landojn,
finance
dependajn
de Germanio: 
 Rumanio…… 48,2  70,8  + 47%
 Portugalio…… 19,0  32,8  + 73%
 Argentino…… 60,7  147,0  +143%
 Brazilo…… 48,7  84,5  + 73%
 Ĉilio…… 28,3  52,4  + 85%
 Turkio…… 29,9  64,0  +114%
Entute…… 234,8  451,5  + 92%
En landojn,
finance
sendependajn
de Germanio: 
 Grand-Britio…… 651,8  997,4  + 53%
 Francio…… 210,2  437,9  +108%
 Belgio…… 137,2  322,8  +135%
 Svisio…… 177,4  401,1  +127%
 Aŭstralio…… 21,2  64,5  +205%
 Nederl. Indio…… 8,8  40,7  +363%
Entute…… 1206,6  2264,4  + 87%

Lansburgh ne faris sumojn kaj tial strange ne rimarkis, ke se tiuj ciferoj ion pruvas, do nur kontraŭ li, ĉar la eksporto en la finance dependajn landojn kreskis tamen pli rapide, kvankam nemulte, ol en la finance sendependajn (ni substrekas «se», ĉar la statistiko de Lansburgh estas ankoraŭ tute ne plena).

Traspurante la ligon de eksporto kun depruntoj, Lansburgh skribas:

«En la jaro 1890/91 estis kontraktita rumania deprunto kun perado de germaniaj bankoj, kiuj jam en la antaŭaj jaroj donadis pruntojn por ĝi. La deprunto servis precipe por aĉeto de fervoja materialo, ricevata el Germanio. En 1891 la germania eksporto en Rumanion konsistigis 55 mln. da markoj. En la sekva jaro ĝi falis ĝis 39,4 mln. kaj, kun paŭzoj, falis ĝis 25,4 mln. en 1900. Nur en la plej lastaj jaroj estas denove atingita la nivelo de la 1891-a jaro — danke al du novaj depruntoj.

La germania eksporto en Portugalion kreskis pro depruntoj de la jaro 1888/89 ĝis 21,1 mln. (1890); poste en du sekvaj jaroj falis ĝis 16,2 kaj 7,4 mln. kaj atingis sian malnovan nivelon nur en la 1903-a jaro.

Eĉ pli reliefaj estas informoj pri la germani-argentina komerco. Pro depruntoj de la 1888-a kaj 1890-a jaroj la germania eksporto en Argentinon atingis en la 1889-a j. 60,7 mln. Du jarojn poste la eksporto konsistigis nur 18,6 mln., malpli ol trionon de la antaŭa. Nur en la 1901-a j. estis atingita kaj superita la nivelo de la 1889-a jaro, kio estis ligita kun novaj ŝtataj kaj urbaj depruntoj, kun dono de mono al konstruado de elektraj fabrikoj kaj kun aliaj kreditaj operacioj.

La eksporto en Ĉilion kreskis pro deprunto de la 1889-a jaro ĝis 45,2 mln. (1892) kaj falis jaron poste ĝis 22,5 mln. Post nova deprunto, kontraktita kun perado de germaniaj bankoj en la 1906-a j., la eksporto leviĝis ĝis 84,7 mln. (1907), por ree fali ĝis 52,4 mln. en la 1908-a j.» *.

* «Die Bank», 1909, 2, p. 819 kaj sekvaj.

Lansburgh konkludas el tiuj faktoj amuzan filistran moralaĵon, kiel nefirma kaj neegala estas eksporto, ligita kun depruntoj, kiel malbone estas eksporti kapitalojn eksterlanden anstataŭ «nature» kaj «harmonie» disvolvi la patrujan industrion, kiel «multe kostas» al Krupp multmilionaj bakŝiŝoj ĉe eksterlandaj depruntoj k.s. Sed la faktoj diras klare: kresko de eksporto ĝuste estas ligita kun friponaĵoj de la financa kapitalo, kiu ne zorgas pri la burĝa moralo kaj prenas du felojn de bovo: unue, profiton el la deprunto, due, profiton el la sama deprunto, kiam ĝi iras por aĉeto de produktoj de Krupp aŭ de fervojaj materialoj de la ŝtala sindikato k.c.

Ni ripetas, ke ni tute ne opinias la statistikon de Lansburgh perfektaĵo, sed ĝi estis nepre citenda, ĉar ĝi estas pli scienca, ol la statistiko de Kautsky kaj Spektator, ĉar Lansburgh skizas la ĝustan aliron al la demando. Por rezonadi pri signifo de financa kapitalo en la eksporta afero k.s., oni scipovu distingi la ligon de eksporto speciale kaj nure kun friponaĵoj de financistoj, speciale kaj nure kun vendo de kartelaj produktoj k.t.p. Kaj kompari simple koloniojn ĝenerale kaj nekoloniojn, unu imperiismon kaj alian imperiismon, unu duonkolonion aŭ kolonion (Egiption) kaj ĉiujn aliajn landojn signifas eviti kaj stompi ĝuste la esencon de la afero.

La teoria kritiko de imperiismo ĉe Kautsky ĝuste tial havas nenion komunan kun marksismo, ĝuste tial taŭgas nur kiel aliro al prediko de paco kaj unueco kun oportunistoj kaj social-ŝovinistoj, ke tiu kritiko evitas kaj stompas ĝuste la plej profundajn kaj radikajn kontraŭdirojn de imperiismo: kontraŭdiron inter la monopoloj kaj la ekzistanta apud ili libera konkurenco, inter la gigantaj «operacioj» (kaj gigantaj profitoj) de la financa kapitalo kaj la «honesta» komerco sur la libera merkato, inter la karteloj kaj trustoj, unuflanke, kaj la nekarteligita industrio, aliflanke, k.t.p.

Tute saman reakcian karakteron havas la fifama teorio de «ultraimperiismo», elpensita de Kautsky. Komparu lian rezonadon pri tiu temo en la 1915-a jaro kun rezonado de Hobson en la 1902-a jaro:

Kautsky: «… Ĉu ne povas la nuna imperiisma politiko iĝi elpuŝita de la nova, ultraimperiisma, kiu metos sur la lokon de lukto de naciaj financaj kapitaloj inter si komunan ekspluatadon de la mondo fare de internacie unuigita financa kapitalo? Tia nova fazo de kapitalismo ĉiuokaze estas pensebla. Ĉu ĝi estas realigebla, por respondo al tio ankoraŭ ne estas sufiĉaj premisoj» *.

* «Neue Zeit», la 30-an de aprilo 1915, 144.

Hobson: «Kristanismo, firmiĝinta en nemultaj grandaj federaciaj imperioj, el kiuj ĉiu havas vicon da necivilizitaj kolonioj kaj dependaj landoj, ŝajnas al multaj plej ĝusta disvolvo de la modernaj tendencoj kaj krome tia disvolvo, kiu donus plej multe da espero al konstanta paco sur firma bazo de interimperiismo».

Kautsky nomis ultraimperiismo aŭ superimperiismo tion, kion Hobson 13 jarojn antaŭ li nomis interimperiismo. Krom la invento de la nova dokta vorto, per ŝanĝo de unu latina prefikso al alia, la progreso de la «scienca» penso ĉe Kautsky konsistas nur en la pretendo ŝajnigi marksismo tion, kion Hobson priskribas, esence, kiel hipokritecon de anglaj popaĉoj. Post la anglo-bura milito por tiu respektinda kompanio estus tute nature direkti la ĉefajn penojn al konsolado de la britaj etburĝoj kaj laboristoj, perdintaj nemalmultajn homojn mortigitaj en la sudafrikaj bataloj, kaj pagantaj per kresko de impostoj pro garantio de pli altaj profitoj por britaj financistoj. Kaj kia do konsolo povus esti pli bona ol tio, ke imperiismo estas ne tiom malbona, ke ĝi estas proksima al inter-(aŭ ultra-) imperiismo, kapabla garantii konstantan pacon? Kiaj ajn estu bonaj intencoj de la anglaj popaĉoj aŭ de la dolĉa Kautsky, la objektiva, t.e. efektiva socia senco de lia «teorio» estas unu kaj nur unu: reakciega konsolado de la popolamasoj per esperoj pri ebleco de konstanta paco ĉe imperiismo per fortiro de la atento disde akraj kontraŭdiroj kaj akraj problemoj de la nuna tempo kaj direktado de la atento al falsaj perspektivoj de iu kvazaŭe nova estonta «ultraimperiismo». Trompo de la popolamasoj — krom tio tute nenio estas en la «marksisma» teorio de Kautsky.

Vere, sufiĉas klare kompari komune konatajn, nediskuteblajn faktojn, por konvinkiĝi pri tio, kiom falsaj estas la perspektivoj, kiujn penas sugesti al la germanaj laboristoj (kaj al la laboristoj de ĉiuj landoj) Kautsky. Ni prenu Hindion, Hindoĉinion kaj Ĉinion. Estas sciate, ke tiujn tri koloniajn kaj duonkoloniajn landojn kun loĝantaro je 6–7 milionoj da homoj ekspluatas la financa kapitalo de kelkaj imperiismaj regnoj: Britio, Francio, Japanio, Usono k.t.p. Ni supozu, ke tiuj imperiismaj landoj kreos uniojn, unu kontraŭ alia, kun celo defendi aŭ vastigi siajn posedaĵojn, interesojn kaj «influsferojn» en la nomitaj aziaj ŝtatoj. Tio estos «interimperiismaj» aŭ «ultraimperiismaj» unioj. Ni supozu, ke ĉiuj imperiismaj regnoj kreos union por «paca» divido de la nomitaj aziaj landoj, — tio estos «internacie unuigita financa kapitalo». Faktaj ekzemploj de tia unio ekzistas en la historio de la 20-a jarcento, ekzemple, en la rilato de la regnoj al Ĉinio 46. Ni demandas, ĉu estas «penseble» supozi, kondiĉe de konservo de kapitalismo (kaj ĝuste tian kondiĉon supozas Kautsky), ke tiaj unioj estus ne mallongdaŭraj? ke ili ekskludus koliziojn, konfliktojn kaj lukton en ĉiaspecaj kaj ĉiuj eblaj formoj?

Sufiĉas klare meti la demandon, por ke al ĝi ne eblus doni alian respondon, krom negativa. Ĉar ĉe kapitalismo ne estas pensebla alia bazo por divido de influsferoj, interesoj, kolonioj k.c., krom konsidero de forto de la partoprenantoj de la divido, de forto ĝenerale ekonomia, financa, milita k.t.p. Kaj la forto ŝanĝiĝas malsame ĉe tiuj partoprenantoj de la divido, ĉar egalmezura disvolviĝo de apartaj entreprenoj, trustoj, industribranĉoj, landoj ĉe kapitalismo ne povas esti. Antaŭ duonjarcento Germanio estis mizera neniaĵo, se kompari ĝian kapitalisman forton kun la forto de tiama Britio; same — Japanio kompare kun Rusio. Post unu aŭ du jardekoj ĉu estas «penseble» supozi, ke restos senŝanĝa la proporcio de la forto inter la imperiismaj regnoj? Absolute nepenseble.

Tial «interimperiismaj» aŭ «ultraimperiismaj» unioj en la kapitalisma realo, sed ne en la triviala filistra fantazio de anglaj popoj aŭ de germana «marksisto» Kautsky, — en kia ajn formo tiuj unioj estu kreataj, ĉu en la formo de unu imperiisma koalicio kontraŭ alia imperiisma koalicio aŭ en la formo de ĝenerala unio de ĉiuj imperiismaj regnoj — estas neeviteble nur «batalpaŭzo» inter militoj. Pacaj unioj preparas militojn kaj siavice elkreskas el militoj, kondiĉante unu la alian, naskante ŝanĝon de formoj de paca kaj malpaca lukto el unu kaj la sama grundo de imperiismaj ligoj kaj rilatoj inter la tutmonda ekonomio kaj la tutmonda politiko. Kaj la dokta Kautsky, por trankviligi la laboristojn kaj pacigi ilin kun la social-ŝovinistoj, transirintaj sur la flankon de la burĝaro, deŝiras unu eron de la unueca ĉeno disde la alia, deŝiras la hodiaŭan pacan (kaj ultraimperiisman — eĉ ultra-ultraimperiisman) union de ĉiuj regnoj por «kvietigo» de Ĉinio (rememoru la subpremon de la boksista ribelo 47) disde morgaŭa malpaca konflikto, preparonta postmorgaŭ denove «pacan» ĝeneralan union por divido de, ekzemple, Turkio k.t.p k.t.p. Anstataŭ viva ligo inter la periodoj de imperiisma paco kaj la periodoj de imperiismaj militoj Kautsky donas al la laboristoj malvivan abstraktaĵon, por pacigi ilin kun iliaj malvivaj gvidantoj.

Usonano Hill en sia «Historio de la diplomatio en la internacia disvolviĝo de Eŭropo» skizas en la antaŭparolo jenajn periodojn de la novega historio de la diplomatio: 1) la revolucia erao; 2) la konstitucia evoluo; 3) la erao de «komerca imperiismo»» * de niaj tagoj. Kaj unu verkisto dividas la historion de la «tutmonda politiko» de Grand-Britio ekde la 1870-a jaro al 4 periodoj: 1) la unua azia (lukto kontraŭ moviĝo de Rusio en Mez-Azio direkte al Hindio); 2) la afrika (proksimume 1885–1902) — lukto kontraŭ Francio pro divido de Afriko («Faŝodo» de la 1898-a jaro — sur la sojlo de milito kontraŭ Francio); 3) la dua azia (la traktato kun Japanio kontraŭ Rusio) kaj 4) la «eŭropa» — precipe kontraŭ Germanio **. «Politikaj bataletoj de avangardaj taĉmentoj okazas sur la financa grundo» — skribis ankoraŭ en la 1905-a jaro banka «aganto» Riesser, almontrante tion, kiel la francia financa kapitalo, operaciante en Italio, preparadis politikan aliancon de tiuj landoj, kiel disvolviĝis la lukto de Germanio kaj Britio pro Persio, la lukto de ĉiuj eŭropaj kapitaloj pro depruntoj al Ĉinio k.c. Jen ĝi — la viva realaĵo de «ultraimperiismaj» pacaj unioj en ilia nedisŝirebla ligo kun simple imperiismaj konfliktoj.

* David Jayne Hill. «A History of the Diplomacy in the international development of Europe», vol. I, p. X.

** Schilder, la nomita verko, 178.

La stompado de la plej profundaj kontraŭdiroj de imperiismo fare de Kautsky, neeviteble transformiĝanta al plibeligo de imperiismo, ne pasas senspure ankaŭ por kritiko de la politikaj trajtoj de imperiismo fare de tiu verkisto. Imperiismo estas epoko de financa kapitalo kaj monopoloj, kiuj ĉie portas strebojn al hegemonio, sed ne al libero. Tutfronta reakcio ĉe ĉiaj politikaj ordoj, ekstrema akriĝo de kontraŭdiroj ankaŭ en tiu tereno — jen rezulto de tiuj tendencoj. Speciale akriĝas ankaŭ nacia subpremado kaj strebo al aneksoj, t.e. al rompoj de la nacia sendependeco (ĉar anekso estas nenio alia, ol rompo de la memdecido de nacioj). Hilferding prave notas ligon de imperiismo kun akriĝo de la nacia subpremado: «Kio koncernas la nove malkovritajn landojn, — skribas li, — tie la importata kapitalo plifortigas kontraŭdirojn kaj kaŭzas konstante kreskantan reziston de la popoloj, vekiĝantaj al la nacia memkonscio, kontraŭ la alvenintoj; tiu rezisto facile povas elkreski al danĝeraj rimedoj, direktitaj kontraŭ eksterlanda kapitalo. Radike revoluciiĝas la malnovaj sociaj rilatoj, detruiĝas miljara agrara izoliteco de la «eksterhistoriaj nacioj», ili estas entrenataj en la kapitalisman akvokirlon. Kapitalismo mem iom post iom donas al la konkeritoj rimedojn kaj manierojn por liberiĝo. Kaj ili starigas tiun celon, kiu iam ŝajnis al la eŭropaj nacioj la plej alta: kreon de unueca nacia ŝtato, kiel instrumento de ekonomia kaj kultura libero. Tiu moviĝo al sendependeco minacas al la eŭropa kapitalo en ties plej valoraj ekspluatataj regionoj, promesantaj plej brilajn perspektivojn, kaj la eŭropa kapitalo povas reteni la hegemonion, nur konstante pligrandigante siajn militajn fortojn» *.

* «La financa kapitalo», 487.

Al tio estas aldonenda, ke ne nur en la nove malkovritaj, sed ankaŭ en la malnovaj landoj imperiismo kondukas al aneksoj, al plifortigo de la nacia subpremado kaj, sekve, ankaŭ al akriĝo de la rezisto. Obĵetante kontraŭ plifortigo de politika reakcio fare de imperiismo, Kautsky lasas en ombro la speciale aktualiĝintan demandon pri neeblo de unueco kun oportunistoj en la epoko de imperiismo. Obĵetante kontraŭ agresoj, li donas al siaj obĵetoj tian formon, kiu estas plej senofenda por la oportunistoj kaj plej facile akceptebla por ili. Li turnas sin rekte al la germana publiko kaj tamen stompas ĝuste la plej gravan kaj aktualan, ekzemple, tion, ke Alzaco-Lotaringio estas aneksaĵo de Germanio. Por taksi tiun «pensan deflankiĝon» de Kautsky ni prenu ekzemplon. Ni supozu, ke japano malaprobas la anekson de Filipinoj fare de la usonanoj. Ni demandas, ĉu multaj kredos, ke tio estas farata pro malamo al la aneksoj ĝenerale, sed ne pro deziro mem aneksi Filipinojn? Kaj ĉu ne endas agnoski, ke la «lukton» de japano kontraŭ aneksoj oni povas opinii sincera kaj politike honesta ekskluzive en tiu okazo, se li kontraŭas la anekson de Koreio fare de Japanio, ke li postulas liberon de apartiĝo de Koreio disde Japanio?

Kaj la teorian analizon de imperiismo ĉe Kautsky kaj lian ekonomian, kaj same ankaŭ la politikan kritikon de imperiismo trae penetras absolute nepacigebla kun marksismo spirito de stompado kaj malakrigado de la plej radikaj kontraŭdiroj, de strebo ĉiel ajn defendi la detruiĝantan unuecon kun la oportunismo en la eŭropa laborista movado.

X. La historia loko de imperiismo

Ni vidis, ke laŭ sia ekonomia esenco imperiismo estas monopola kapitalismo. Jam per tio determiniĝas la historia loko de imperiismo, ĉar la monopoleco, elkreskanta sur la grundo de la libera konkurenco kaj ĝuste el la libera konkurenco, estas transiro el la kapitalisma al la pli alta soci-ekonomia formacio. Estas notendaj speciale kvar ĉefaj specoj de monopoloj aŭ kvar ĉefaj manifestiĝoj de la monopola kapitalismo, karakteraj por la traktata epoko.

Unue, la monopoleco elkreskis el la koncentrado de produktado sur ĝia tre alta ŝtupo de evoluo. Tio estas monopolaj unioj de kapitalistoj, karteloj, sindikatoj, trustoj. Ni vidis, kian grandegan rolon ili ludas en la moderna ekonomia vivo. Ĝis la komenco de la 20-a jarcento ili akiris plenan dominadon en la avangardaj landoj, kaj se la unuajn paŝojn sur la vojo de karteligo pli frue trairis la landoj kun alta protekta tarifo (Germanio, Usono), do Britio kun sia sistemo de libera komerco demonstris nur nemulte pli malfrue la saman ĉefan fakton: la naskiĝon de monopoloj el la koncentrado de produktado.

Due, la monopoloj kaŭzis pli fortan akaparadon de la ĉefaj fontoj de krudaĵoj, speciale por la ĉefa, kaj plej karteligita, industrio de la kapitalisma socio: ŝtonkarba kaj ferprodukta. La monopola posedo de la plej gravaj fontoj de krudmaterialoj monstre kreskigis la potencon de la granda kapitalo kaj pliakrigis la kontraŭdiron inter la karteligita kaj la nekarteligita industrio.

Trie, la monopoleco elkreskis el la bankoj. Ili transformiĝis el modestaj makleraj entreprenoj al monopolistoj de la financa kapitalo. Iuj tri-kvin plej grandaj bankoj de ajna el la plej avangardaj kapitalismaj nacioj efektivigis «personan union» de la industria kaj la banka kapitaloj, koncentris en siaj manoj disponadon pri miliardoj kaj miliardoj, konsistigantaj plej grandan parton de la kapitaloj kaj monaj enspezoj de tuta lando. La financa oligarĥio, metanta densan reton de dependaj rilatoj sur ĉiujn senescepte ekonomiajn kaj politikajn instituciojn de la moderna burĝa socio, — jen la plej reliefa manifestiĝo de tiu monopoleco.

Kvare, la monopoleco elkreskis el la kolonia politiko. Al la grandnombraj «malnovaj» motivoj de la kolonia politiko la financa kapitalo aldonis lukton por fontoj de krudaĵoj, por eksporto de kapitalo, por «influsferoj» — t.e. sferoj de profitaj negocoj, koncesioj, monopolaj profitoj k.c. — finfine por mastruma teritorio ĝenerale. Kiam la eŭropaj regnoj okupadis, ekzemple, per siaj kolonioj unu dekonon de Afriko, kiel tio estis ankoraŭ en la 1876-a jaro, tiam la kolonia politiko povis disvolviĝi nemonopole laŭ tipo de, se tiel diri, «liber-kapta» okupado de teroj. Sed kiam 9/10 de Afriko iĝis okupitaj (ĝis la 1900-a jaro), kiam la tuta mondo iĝis dividita, — venis neeviteble la erao de monopola posedo de kolonioj, kaj sekve, ankaŭ de speciale akra lukto por divido kaj por redivido de la mondo.

Kiom akrigis la monopola kapitalismo ĉiujn kontraŭdirojn de kapitalismo, estas ĝenerale konata. Sufiĉas indiki altajn prezojn kaj premadon de karteloj. Tiu akrigo de la kontraŭdiroj estas la plej potenca mova forto de la transira historia periodo, kiu komenciĝis ekde la tempo de la fina venko de la tutmonda financa kapitalo.

La monopolo, la oligarĥio, la streboj al dominado anstataŭ streboj al libero, ekspluatado de ĉiam pli granda kvanto de malgrandaj aŭ malfortaj nacioj fare de eta manpleno da plej riĉaj aŭ plej fortaj nacioj — ĉio ĉi naskis tiujn distingajn trajtojn de imperiismo, kiuj devigas karakterizi ĝin kiel parazitan aŭ putrantan kapitalismon. Ĉiam pli kaj pli reliefe elstaras, kiel unu el la tendencoj de imperiismo, kreiĝo de «ŝtato-rentulo», ŝtato-uzuristo, kies burĝaro vivas ĉiam pli multe per eksporto de kapitalo kaj per «detondado de kuponoj». Estus eraro pensi, ke tiu tendenco al putrado ekskludas rapidan kreskon de kapitalismo; ne, apartaj branĉoj de la industrio, apartaj tavoloj de la burĝaro, apartaj landoj montras en la epoko de imperiismo kun pli aŭ malpli granda forto jen unu, jen alian el tiuj tendencoj. Entute kapitalismo nekompareble pli rapide, ol antaŭe, kreskas, sed tiu kresko ne nur iĝas ĝenerale pli neegala, sed tiu neegaleco manifestiĝas ankaŭ speciale en putrado de la landoj, plej fortaj per kapitalo (Britio).

Pri rapideco de la ekonomia evoluo de Germanio la aŭtoro de la esploro pri germaniaj grandaj bankoj Riesser diras: «La ne tro malrapida procezo de la antaŭa epoko (1848–1870) rilatas al la rapideco de evoluo de la tuta ekonomio de Germanio kaj speciale de ĝiaj bankoj en la nuna epoko (1870–1905) proksimume tiel, kiel rapideco de moviĝo de poŝtkaleŝo rilatas al rapideco de moderna aŭtomobilo, kiu kuras tiel, ke iĝas danĝera kaj por senzorga piediranto kaj por siaj veturantoj mem». Siavice tiu neordinare elkreskinta financa kapitalo ĝuste tial, ke ĝi tiom rapide elkreskis, volonte transirus al pli «trankvila» posedo de kolonioj, prenendaj per ne nur pacaj rimedoj disde la pli riĉaj nacioj. Kaj en Usono la ekonomia evoluo dum la lastaj jardekoj iris eĉ pli rapide, ol en Germanio, kaj ĝuste pro tio la parazitaj trajtoj de la novega usona imperiismo distingiĝis speciale klare. Aliflanke, komparo almenaŭ de la respublika usona burĝaro kun la monarĥia japania aŭ germania montras, ke la grandega politika diferenco estas en altega grado malfortigata en la epoko de imperiismo — ne tial, ke ĝi entute estas ne grava, sed tial, ke en ĉiuj ĉi okazoj temas pri burĝaro kun certaj trajtoj de paraziteco.

Ricevado de monopole alta profito de kapitalistoj de unu el multaj industribranĉoj, de unu el multaj landoj k.s. donas al ili ekonomian eblon subaĉetadi apartajn tavolojn de laboristoj, kaj provizore eĉ sufiĉe grandan ilian malplimulton, altirante ilin sur la flankon de la burĝaro de la respektiva industribranĉo aŭ de la respektiva nacio kontraŭ ĉiuj ceteraj. Kaj la pli forta antagonismo de la imperiismaj nacioj pro divido de la mondo plifortigas tiun strebon. Tiel kreiĝas ligo de imperiismo kun oportunismo, kiu montriĝis plej frue kaj plej klare en Britio pro tio, ke kelkaj imperiismaj trajtoj de evoluo estis observeblaj ĉi tie multe pli frue, ol en aliaj landoj. Kelkaj verkistoj, ekzemple L. Martov, ŝatas eviti la fakton de la ligo de imperiismo kun oportunismo en la laborista movado — la fakto, kiu nun speciale frapas la okulojn, — per «oficiale optimismaj» (en la gusto de Kautsky kaj Huysmans 48) rezonoj de tia speco: la afero de la kontraŭuloj de kapitalismo estus senespera, se ĝuste la avangarda kapitalismo kaŭzadus plifortigon de oportunismo aŭ se ĝuste la plej bone pagataj laboristoj montrus inklinon al oportunismo k.s. Ne trompu vin pri signifo de tia «optimismo»: tio estas optimismo pri oportunismo, tio estas optimismo, servanta al maskado de oportunismo. Sed efektive la speciala rapideco kaj speciala abomeneco de la disvolviĝo de oportunismo tute ne garantias ĝian firman venkon, same kiel rapideco de disvolviĝo de maligna absceso sur sana organismo povas nur akceli krevon de la absceso, liberiĝon de la organismo disde ĝi. Plej danĝeraj en tiu rilato estas homoj, ne dezirantaj kompreni, ke lukto kontraŭ imperiismo, se ĝi ne estas ligita nedisŝireble kun lukto kontraŭ oportunismo, estas senenhava kaj mensoga frazo.

El ĉio dirita supre pri la ekonomia esenco de imperiismo sekvas, ke ĝi estas karakterizenda, kiel transira aŭ, pli ĝuste, mortanta kapitalismo. Ege instrue estas tiurilate, ke ŝatataj vortetoj de burĝaj ekonomikistoj, priskribantaj la novegan kapitalismon, estas: «interplektiĝo», «malesto de izoleco» k.s.; la bankoj estas «entreprenoj, kiuj laŭ siaj taskoj kaj sia evoluo ne havas pure privat-mastruman karakteron, sed ĉiam pli elkreskas el la sfero de pure privat-mastruma reguligado». Kaj la sama Riesser, al kiu apartenas la lastaj vortoj, kun seriozega mieno deklaras, ke la «antaŭdiro» de la marksistoj rilate de «socialigo» «ne realiĝis»!

Kion do esprimas tiu vorteto «interplektiĝo»? Ĝi kaptas nur la plej okulfrapan trajteton de la procezo, okazanta antaŭ niaj okuloj. Ĝi montras, ke la observanto listigas apartajn arbojn, ne vidante la arbaron. Ĝi sklave kopias la eksteran, hazardan, ĥaosan. Ĝi evidentigas en la observanto homon, kiu estas subpremita de la kruda materialo kaj tute ne komprenas ĝian sencon kaj signifon. «Hazarde interplektiĝas» posedoj de akcioj, rilatoj de privataj proprietuloj. Sed tio, kio kuŝas en la subaĵo de tiu interplektiĝo, — tio, kio konsistigas ĝian bazon, estas la ŝanĝiĝantaj sociaj rilatoj de produktado. Kiam granda entrepreno iĝas giganta kaj laŭplane, surbaze de preciza registrado de amasaj informoj, organizas liveradon de komenca kruda materialo en ampleksoj: 2/33/4 de ĉio necesa por dekmilionoj da loĝantoj; kiam estas sisteme organizata transportado de tiu krudaĵo al la plej oportunaj punktoj de produktado, dividitaj iufoje per centoj kaj miloj da kilometroj unu disde la alia; kiam el unu centro oni regas ĉiujn stadiojn de sinsekva prilaborado de la materialo ĝis ricevo de tuta vico da specoj de pretaj produktoj; kiam distribuado de tiuj produktoj estas efektivigata laŭ unu plano inter miloj kaj centoj da milionoj da konsumantoj (vendado de keroseno kaj en Usono kaj en Germanio fare de la usona «Kerosena trusto»); — tiam iĝas evidente, ke antaŭ niaj okuloj estas socialigo de produktado, sed tute ne simpla «interplektiĝo»; — ke la privat-mastrumaj kaj privat-proprietaj rilatoj konsistigas la ŝelon, kiu jam ne konformas la enhavon, kiu nepre devas putri, se oni artefarite prokrastas ĝian forigon, — kiu povas resti en la putranta stato dum relative longa (en la plej malbona okazo, se la kuracado de la oportunisma absceso daŭros longe) tempo, sed kiu tamen neeviteble estos forigita.

La entuziasma adoranto de la germana imperiismo Schulze-Gaevernitz ekkrias:

«Se finrezulte la estrado de la germaniaj bankoj kuŝas sur dekduo da personoj, do ilia agado jam nun estas pli grava por la popola bono, ol la agado de la plej multaj ŝtataj ministroj» (pri la «interplektiĝo» de bankistoj, ministroj, industriistoj, rentuloj ĉi tie estas pli profite forgesi…) «… Se trapensi ĝisfine la evoluon de tiuj tendencoj, kiujn ni vidis, do rezultas: la mona kapitalo de la nacio estas unuigita en la bankoj; la bankoj estas ligitaj inter si en kartelo; la nacia kapitalo, serĉanta investon, elfandiĝis en la formon de valorpaperoj. Tiam efektiviĝas la geniaj vortoj de Saint-Simon 49: «La nuna anarĥio en produktado, kiu konformas al tiu fakto, ke la ekonomiaj rilatoj disvolviĝas sen unueca reguligado, devas cedi la lokon al organizo de produktado. Direkti la produktadon devos ne izolitaj entreprenistoj, sendependaj unu de la alia, ne sciantaj ekonomiajn bezonojn de la homoj; tiu afero troviĝos en la manoj de certa socia institucio. La centra komitato de regado, havanta eblon observi la vastan terenon de la sociala ekonomio el la pli alta vidpunkto, reguligados ĝin tiel, kiel tio estas utile por la tuta socio kaj transdonados rimedojn de produktado en la manojn, konvenajn por tio, kaj speciale zorgados pri konstanta harmonio inter la produktado kaj la konsumado. Ekzistas institucioj, kiuj inkludis certan organizadon de la ekonomia laboro en la rondon de siaj taskoj: bankoj». Ni ankoraŭ estas malproksime de la realiĝo de tiuj vortoj de Saint-Simon, sed ni staras jam sur la vojo al ilia realiĝo: marksismo alie, ol imagis al si Markso, sed nur laŭforme alie» *.

Jen kia bona «kontesto» de Markso, faranta paŝon malantaŭen disde la preciza scienca analizo de Markso al la diveno — kvankam genia, sed tamen nur diveno, de Saint-Simon.







* «Grundriß der Sozialökonomik», 146.





Rimarkoj





1 La libro «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo» estis verkita en januaro — junio de la 1916-a jaro en Zuriko.

Novajn fenomenojn en evoluo de kapitalismo Lenin notadis longe antaŭ la komenco de la unua mondmilito. En vico da verkoj, skribitaj dum la jaroj 1895–1913 («Projekto kaj klarigo de programo de la social-demokrata partio» (1895–1896), «La ĉinia milito» (1900), «Lecionoj de la krizo» (1901), «Koncentrado de produktado en Rusio» (1912), «Kresko de la kapitalisma riĉo» (1913), «Postrestinta Eŭropo kaj avangarda Azio» (1913), «Historiaj sortoj de la instruo de Karlo Markso» (1913), «Rilate la demandon pri kelkaj elpaŝoj de laboristaj deputitoj» (1912) kaj aliaj) Lenin riveladis kaj analizadis apartajn trajtojn, karakterajn por la epoko de imperiismo: koncentradon de produktado kaj kreskon de monopoloj, eksportadon de kapitalo, lukton por okupo de novaj merkatoj kaj influsferoj, internaciigon de la ekonomiaj rilatoj, parazitecon kaj putradon de kapitalismo, kreskon de kontraŭdiroj inter la laboro kaj la kapitalo kaj akriĝon de la klasa batalo, kreiĝon de materiaj premisoj por transiro al socialismo. Specialan atenton Lenin donis al senmaskigo de la raba kolonia politiko, al lukto por divido kaj redivido de la mondo, al preparado de imperiismaj konkeraj militoj. En la artikolo «Marksismo kaj reviziismo», verkita en la 1908-a jaro, luktante kontraŭ revizio de marksismo kaj subfoso de ĝi elinterne en formo de korektoj de la instruo de Markso, speciale de la Marksa teorio de krizoj, Lenin skribis: «Ŝanĝiĝis formoj, sinsekvo, bildo de apartaj krizoj, sed la krizoj restis la neevitebla parto de la kapitalisma ordo. Karteloj kaj trustoj, unuigante la produktadon, samtempe plifortigadis antaŭ ĉies okuloj la anarĥion de produktado, malriĉecon de la proletaro kaj premon de la kapitalo, akrigante tiamaniere en ankoraŭ nevidita grado la klasajn kontraŭdirojn. Ke kapitalismo iras al ruiniĝo — kaj en la senco de apartaj politikaj kaj ekonomiaj krizoj kaj en la senco de plena ruiniĝo de la tuta kapitalisma ordo, — tion speciale demonstre kaj en speciale vasta skalo montris ĝuste la novegaj gigantaj trustoj».

Lenin atente observadis novan literaturon pri kapitalismo, studadis ĝin. Tion atestas lia recenzo pri libro de J. A. Hobson «Evoluo de la moderna kapitalismo». En aŭgusto de 1904 Lenin komencis traduki libron de Hobson «Imperiismo». Manuskripto de tiu traduko de Lenin ankoraŭ ne estas trovita.

Pri ĉiuflanka esplorado de la monopola stadio de la evoluo de kapitalismo Lenin okupiĝis ekde la komenco de la unua mondmilito. Tion postulis interesoj de la revolucia lukto de la laborista klaso de Rusio kaj aliaj kapitalismaj landoj. Por ĝusta gvidado de la revolucia movado kaj por sukcesa lukto kontraŭ la ideologio de la imperiisma reakcio, kontraŭ la reformisma politiko de kompromisoj kun imperiistoj necesis «orientiĝi en la ĉefa ekonomia demando, sen kies esploro nenion eblas kompreni en takso de la nuntempa milito kaj nuntempa politiko, nome: en la demando pri la ekonomia esenco de imperiismo».

Lenin komencis profunde studi literaturon pri imperiismo, evidente, ekde la mezo de la 1915-a jaro, estante en Berno (en Svisio); tiam li komencis kompili indeksojn de literaturo, ellabori planojn, fari elskribaĵojn kaj notojn, skribi epitomojn. La preparaj materialoj por la libro «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo» («Kajeroj pri imperiismo») konsistigas ĉirkaŭ 50 tipografiajn foliojn. Ili entenas elskribaĵojn el 148 libroj (inklude 106 germanajn, 23 francajn, 17 anglajn kaj 2 en rusa traduko) kaj el 232 artikoloj (el ili 206 germanaj, 13 francaj kaj 13 anglaj), publikigitaj en 49 diversaj periodaĵoj (34 germanaj, 7 francaj kaj 8 anglaj).

Komence de januaro de 1916 Lenin akceptis proponon pri verkado de libro pri imperiismo por laŭleĝa eldonejo «Parus» («Velo»), fondita en decembro de 1915 en Petrogrado. En la unua duono de februaro de 1916 Lenin el Berno transloĝiĝis al Zuriko, kie li plu kolektadis kaj prilaboradis materialojn pri imperiismo. Laborante super la verko «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo» en la Zurika kantona biblioteko, Lenin mendadis librojn ankaŭ el aliaj urboj.

La 19-an de junio (la 2-an de julio novstile) Lenin skribis al M. N. Pokrovskij, kiu tiam loĝis en Francio kaj redaktis serion de broŝuroj, eldonataj de la eldonejo «Parus», pri ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo en la periodo de la unua mondmilito: «Mi sendas al Vi hodiaŭ per registrita sendaĵo la manuskripton». La manuskripto, sendita samtempe kun la letero, ne venis al Pokrovskij, kaj necesis resendi ĝin duafoje. Krome, la eldonejo proponis mallongigi la jam pretan manuskripton de kvin ĝis tri tipografiaj folioj; tamen Lenin ne mallongigis la verkon, ĉar, laŭ liaj vortoj, «kunpremi ankoraŭfoje ĝis 3 folioj estis absolute neeble».

Post kiam la libro trafis al la eldonejo, menŝevikaj elementoj, kiuj estris la eldonejon, forigis el la libro akran kritikon de Kautsky kaj Martov, faris korektojn de la manuskripto, kiuj ne nur forviŝis la originalecon de la Lenina stilo, sed ankaŭ misformis liajn pensojn. La Leninan vorton «transkreskado» (de kapitalismo al imperiismo) oni anstataŭigis per vorto «transformiĝo», «reakcian karakteron» (de la teorio de «ultraimperiismo») — per vortoj «postrestanta karaktero» k.t.p. En la mezo de la 1917-a jaro la libro estis presita sub titolo «Imperiismo, kiel novega etapo de kapitalismo (Populara eseo)» kun antaŭparolo de Lenin, datita per la 26-a aprilo de 1917.

2 Hobson, John Atkinson (1858–1940) — brita ekonomikisto, tipa reprezentanto de burĝa reformismo kaj pacismo, aŭtoro de vico da libroj, el kiuj plej konataj estas: «Problemoj de malriĉeco» (1891), «La evoluo de la moderna kapitalismo» (1894), «Imperiismo» (1902). En la lasta periodo de la vivo Hobson transiris al malkaŝa apologio de imperiismo kaj predikadis la «teorion de monda ŝtato».

3 Kautsky, Karl (1854–1938) — unu el gvidantoj de la germania social-demokratio kaj de la 2-a Internacio, komence marksisto, poste renegato de marksismo, ideologo de la plej danĝera kaj malutila speco de oportunismo — centrismo (kaŭtskiismo). Redaktoro de la teoria revuo de la germania social-demokratio «Die Neue Zeit» («La Nova Tempo»).

La socialisman movadon Kautsky ekpartoprenis en 1874. Liaj ideoj tiam estis miksaĵo de lasalismo, nov-maltusismo kaj anarĥiismo. En 1881 li konatiĝis kun K. Markso kaj F. Engelso kaj sub ilia influo transiris al marksismo, tamen jam en tiu periodo montradis hezitojn direkte al oportunismo, pro kio lin akre kritikadis K. Markso kaj F. Engelso. En la 80–90-aj jaroj li verkis vicon da libroj pri demandoj de la marksisma teorio: «La ekonomia instruo de Karlo Markso», «La agrara demando» k.a., kiuj, malgraŭ kelkaj eraroj, ludis pozitivan rolon en propagando de marksismo. Poste, en 1910–1911, li transiras de marksismo al oportunismo. Dum la imperiisma mondmilito Kautsky staris sur la pozicioj de centrismo, t.e. social-ŝovinismo, ŝirmata per frazoj pri internaciismo. Aŭtoro de la reakcia teorio de «ultraimperiismo». Post la Oktobra socialisma revolucio li malkaŝe elpaŝadis kontraŭ la proleta revolucio kaj diktaturo de la laborista klaso, kontraŭ la Soveta regado.

V. I. Lenin en siaj verkoj «La ruiniĝo de la 2-a Internacio», «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo», «Ŝtato kaj revolucio», «La proleta revolucio kaj renegato Kautsky» kaj vico da aliaj faris frakasan kritikon de kaŭtskiismo.

4 Ĉi tiu antaŭparolo unuafoje estis publikigita en oktobro de 1921 sub titolo «Imperiismo kaj kapitalismo» en № 18 de revuo «Komunista Internacio». Dum la vivo de Lenin apartaj eldonoj de la libro «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo» aperis: en la germana lingvo en 1921 kaj en la franca kaj la angla (nekomplete) — en 1923.

5 La Bresto-Litovska paco estis kontraktita inter Soveta Rusio kaj la landoj de la germania bloko (Germanio, Aŭstrio-Hungario, Bulgario kaj Turkio) en urbo Bresto-Litovsko (nun nomata Bresto) la 3-an de marto de 1918 kaj ratifikita la 15-an de marto fare de la 4-a Eksterordinara Tutrusia kongreso de Sovetoj. Post la venko de revolucio en Germanio, kiu faligis la monarĥian reĝimon, la 13-an de novembro de 1918 la Tutrusia Centra Plenumkomitato deklaris nuligon de la raba, maljusta Bresto-Litovska traktato.

6 La Versajla paco — imperiisma traktato, kiun Entento trudis al Germanio, malvenkinta en la unua mondmilito de la jaroj 1914–1918; ĝi estis kontraktita la 28-an de junio de 1919 en Versajlo (Francio).

7 «Vilsonismo» — laŭ la nomo de W. Wilson, prezidento de Usono en 1913–1921. En la unua jaro de sia prezidenteco Wilson enkondukis vicon da leĝoj (pri progresiva enspezimposto, la kontraŭtrustan leĝon kaj aliajn), kiujn li demagogie nomis la erao de «nova libero». Wilson, skribis Lenin, estis idolo de filistroj kaj pacistoj, kiuj esperis, ke li «savos la «socian pacon», pacigos la ekspluatantojn kun la ekspluatatoj, realigos sociajn reformojn». La raban eksteran politikon de la usona imperiismo Wilson kaj liaj adeptoj maskadis per hipokritaj demagogiaj sloganoj kaj frazoj pri «demokratio» kaj «unio de popoloj». Lenin skribis, ke «la idealigita demokratia respubliko de Wilson evidentiĝis en la realo formo de la plej freneza imperiismo, de la plej senhonta subpremado kaj sufokado de la malfortaj kaj malgrandaj popoloj». Ekde la unuaj tagoj de la Soveta regado Wilson estis unu el la inspirantoj kaj organizantoj de la interveno kontraŭ Soveta Rusio. Cele de kontraŭago al la profunda influo, kiun faris al la popolamasoj de ĉiuj landoj la paca politiko de la Soveta registaro, Wilson elpaŝis kun demagogia «programo de paco», formulita de li en «14 punktoj», kiu devis servi kiel maskado de la agresema politiko de Usono. La usona propagando kaj la eŭropa burĝa gazetaro kreis por Wilson falsan aspekton de luktanto por paco. Tamen la hipokriteco de la etburĝaj frazoj de Wilson kaj de la «vilsonistoj» estis tre baldaŭ senmaskigita per la reakcia kontraŭlaborista politiko interne de la lando kaj per la agresema ekstera politiko de Usono.

8 Bauer, Otto (1882–1938) — unu el gvidantoj de la aŭstria social-demokratio kaj la 2-a Internacio, ideologo de tiel nomata «aŭstromarksismo», ŝirminta per marksismaj frazoj rezignon de la revolucia marksismo, de la klasa batalo de la proletaro. Unu el la aŭtoro de la burĝ-naciisma teorio de «kultur-nacia aŭtonomio». Al la Oktobra socialisma revolucio rilatis negative. En 1918–1919 estis ministro de eksterlandaj aferoj de Aŭstria burĝa respubliko. En 1919, 1927 kaj 1934 aktive partoprenis subpremadon de revoluciaj elpaŝoj de la laborista klaso de Aŭstrio. En siaj kontraŭkomunismaj elpaŝoj kuniĝadis kun faŝismo, subtenadis tutgermanisman propagandon.

MacDonald, James Ramsey (1866–1937) — brita politika aganto, unu el fondintoj kaj gvidantoj de la Sendependa laborista partio kaj de la Laborista partio. Li plenumadis ege oportunisman politikon, predikadis la teorion de klasa kunlaborado kaj de poioma enkreskiĝo de kapitalismo en socialismon. En la komenco de la imperiisma mondmilito li okupis pacisman pozicion, poste ekstaris sur la vojon de malkaŝa subteno de la imperiisma burĝaro. En 1918–1920 li penis malhelpi al la lukto de la britaj laboristoj, elpaŝintaj kontraŭ la kontraŭsoveta interveno; plenumadis politikon de disfendo de la laborista klaso. En 1924 kaj en 1929–1931 li okupis la postenon de ĉefministro. La laborist-partia registaro de MacDonald subpremadis naci-liberigan movadon en britaj kolonioj, plenumadis kontraŭlaboristan politikon. En 1931–1935 MacDonald estris tiel nomatan «nacian registaron», kies politikon determinadis la konservativuloj.

Thomas, Albert (1878–1932) — franca politika aganto, social-reformisto. Ekde 1910 — unu el gvidantoj de la parlamenta frakcio de la socialista partio. Dum la imperiisma mondmilito — social-ŝovinisto. Partoprenis burĝan registaron de Francio kiel ministro pri armilaro. En 1919–1932 estris Internacian Buroon de laboro ĉe la Ligo de Nacioj.

9 Bernstein, Eduard (1850–1932) — gvidanto de la ekstreme oportunisma alo de la social-demokratio kaj la 2-a Internacio, teoriisto de reviziismo kaj reformismo. La social-demokratian movadon ekpartoprenis en la mezo de la 1870-aj jaroj. En 1881–1889 — redaktoro de la centra organo de la social-demokrata partio de Germanio «Der Sozialdemokrat». En 1896–1898 publikigis en revuo «Die Neue Zeit» serion da artikoloj «Problemoj de socialismo», eldonitajn poste libroforme sub titolo «La premisoj de socialismo kaj la taskoj de la social-demokratio», kie li malkaŝe elpaŝis kun revizio de filozofiaj, ekonomiaj kaj politikaj bazoj de la revolucia marksismo. La ĉefa tasko de la laborista movado Bernstein deklaris lukton por reformoj, direktitaj al plibonigo de la ekonomia stato de la laboristoj ĉe kapitalismo, li starigis oportunisman formulon: «la moviĝo estas ĉio, la fina celo estas nenio». Dum la imperiisma mondmilito staris sur social-ŝovinismaj pozicioj. En la postaj jaroj plu subtenadis la politikon de la imperiisma burĝaro, elpaŝadis kontraŭ la Oktobra socialisma revolucio kaj la Soveta ŝtato.

Millerand, Alexandre (1859–1943) — franca politika aganto; en la 1880-aj jaroj — etburĝa radikalulo; en la 1890-aj jaroj aliĝis al la socialistoj, gvidis la oportunisman tendencon en la francia socialisma movado. En 1899 li eniris en la reakcian burĝan registaron de Waldeck-Rousseau, kie li kunlaboris kun la ekzekutinta la Parizan Komunumon generalo Galliffet. V. I. Lenin senmaskigis miljeranismon kiel perfidon de la interesoj de la proletaro, kiel praktikan esprimon de reviziismo kaj montris ĝiajn sociajn radikojn. En 1909–1910, 1912–1913, 1914–1915 Millerand okupadis diversajn ministrajn postenojn.

Hyndman, Henry Mayers (1842–1921) — brita socialisto, reformisto. En 1881 fondis la Demokratan federacion, transformitan en 1884 al Social-demokrata federacio. Estis unu el gvidantoj de la Brita socialista partio, el kiu li eliris en 1916, post kiam la partia konferenco en Salford juĝis lian social-ŝovinisman pozicion.

Gompers, Samuel (1850–1924) — aganto de usona profesi-sindikata movado. Unu el fondintoj de la Usona federacio de laboro; ekde 1895 estis ĝia senŝanĝa prezidanto. Plenumadis politikon de klasa kunlaborado kun kapitalistoj, elpaŝadis kontraŭ revolucia lukto de la laborista klaso. Dum la imperiisma mondmilito — social-ŝovinisto. Al la Oktobra socialisma revolucio kaj al la Soveta ŝtato rilatis malamike.

10 V. I. Lenin parolas pri la 2-a (Berna) Internacio, kreita en la konferenco de socialistaj partioj en Berno en februaro de 1919 fare de gvidantoj de la okcidenteŭropaj socialistaj partioj anstataŭ la 2-a Internacio, ĉesinta ekzisti kun la komenco de la unua mondmilito. La Berna Internacio fakte ludis rolon de lakeo de la internacia burĝaro.

11 «Sendependa s.-d. partio de Germanio» — centrisma partio, kreita en aprilo de 1917 en la fonda kongreso en Gotao. En la medio de la revolucia leviĝo, al kies plifortiĝo multe influis la Februara burĝ-demokratia revolucio en Rusio, la oportunisma estraro de la social-demokrata partio de Germanio ĉiam pli perdadis fidon de ordinaraj membroj. Por mildigi la malkontenton de la popolamasoj, fortiri ilin disde la revolucia lukto kaj preventi kreiĝon de revolucia partio de la laborista klaso, la gvidantoj de centrismo faris penon krei tian partion, per kiu eblus retenadi la amasojn sub sia influo. Tia partio devis iĝi «Sendependa s.-d. partio de Germanio». La «sendependuloj», maskante sin per centrisma frazo, predikadis «unuecon» kun la social-ŝovinistoj, iris al rezigno de la klasa batalo. La ĉefan parton de la partio konsistigis la kaŭtskia organizo «Labora komunumo».

Dum ioma tempo la partion partoprenis grupo «Spartako», konservante ĉe tio organizan kaj politikan memstarecon, daŭrigante la eksterleĝan laboron kaj lukton por liberigo de popolamasoj el sub influo de la centrismaj gvidantoj. En 1918 la «Unio de Spartako» eliris el la «Sendependa s.-d. partio» kaj sur ĝia bazo estis kreita la Komunista partio de Germanio.

En oktobro de 1920 en kongreso de la «Sendependa social-demokrata partio» en Halle okazis skismo. Granda parto de ĝi en decembro de 1920 unuiĝis kun la Komunista partio de Germanio. La dekstraj elementoj kreis apartan partion kaj prenis la malnovan nomon «Sendependa social-demokrata partio de Germanio»; la partio ekzistis ĝis 1922.

12 Kolĉak, A. V. (1873–1920) — admiralo de la cara floto, monarĥiisto, unu el la ĉefaj gvidantoj de la rusia kontraŭrevolucio en 1918–1919, protektato de Entento. En 1917 — komandanto de la Nigra-mara floto. Post la Oktobra socialisma revolucio ĉe subteno de imperiistoj de Usono kaj Entento li deklaris sin la supera reganto de Rusio kaj iĝis estro de la burĝ-bienula diktaturo en Uralo, Siberio kaj Fora Oriento. Batoj de la Ruĝa Armeo kaj kresko de la revoluci-partizana movado kaŭzis pereon de lia regado; Kolĉak estis kaptita kaj la 7-an de februaro laŭ decido de la Irkutska revolucia komitato estis pafekzekutita.

Denikin, A. I. (1872–1947) — cara generalo; dum la intercivitana milito — unu el la ĉefoj de la blankgvardia movado. Post la morto de generalo Kornilov — la ĉefkomandanto de la kontraŭsovetaj trupoj de la sudo de Rusio. Post kiam la sovetiaj trupoj frakasis liajn armeojn (marto de 1920), elmigris eksterlanden.

13 Scheidemann, Philipp (1865–1939) — unu el gvidantoj de la ekstreme dekstra, oportunisma alo de la germania social-demokratio. Ekde 1903 estis membro de la social-demokrata frakcio de la parlamento. Ekde 1911 — membro de Prezidantaro de la social-demokrata partio de Germanio. Dum la imperiisma mondmilito — fervora social-ŝovinisto. Dum la Novembra revolucio de 1918 en Germanio estis membro de kontraŭrevolucia Konsilio de popolaj delegitoj, estis inspirinto de pogroma agitado kontraŭ la spartakanoj. En februaro-junio de 1919 estris la koalician registaron de la Vejmara respubliko, estis unu el la organizintoj de la sanga subpremo de la germania laborista movado en 1918–1921. Poste forlasis aktivan politikan agadon.

Noske, Gustav (1868–1946) — unu el oportunismaj gvidantoj de la Germania social-demokrata partio. Longe antaŭ la imperiisma mondmilito elpaŝis por defendo de militarismo. Dum la milito — social-ŝovinisto. En 1918, dum la Novembra revolucio en Germanio, estis unu el ĉefoj de la subpremo de la revolucia movado de matrosoj en Kiel. En 1919–1920 estis milita ministro; organizinto de la persekuto de la laboristoj de Berlino kaj de la murdo de K. Liebknecht kaj R. Luxemburg, pro kio li ricevis la kromnomon «sanga hundo». Poste estis prezidento de prusia provinco Hanovero. Dum la faŝisma diktaturo ricevadis ŝtatan pension de la hitlera registaro.

V. I. Lenin nomis Noske-n «social-perfidulo», unu el «la plej abomenaj torturistoj, devenantaj el laboristoj kaj servantaj al monarĥio kaj al la kontraŭrevolucia burĝaro».

14 La spartakanoj — revolucia organizo de germaniaj maldekstraj social-demokratoj; formiĝis en januaro de 1916 sub gvido de K. Liebknecht, R. Luxemburg, F. Mehring, C. Zetkin, J. Marchlewski, L. Jogiches (Tyszka), W. Pieck. En aprilo de 1915 R. Luxemburg kaj F. Mehring fondis revuon «Die Internationale», ĉirkaŭ kiu kuniĝis la ĉefa grupo de la maldekstraj social-demokratoj de Germanio. Ekde 1916 la grupo «Internacio», krom politikaj flugfolioj, eldonitaj en 1915, komencis eksterleĝe eldoni kaj distribui «Politikajn leterojn» kun subskribo «Spartako» (ili aperadis regule ĝis oktobro de 1918), kaj la grupo «Internacio» eknomiĝis grupo «Spartako». La spartakanoj faradis revolucian propagandon en la popolamasoj, organizis amasajn kontraŭmilitajn elpaŝojn, gvidis strikojn, senmaskigadis la imperiisman karakteron de la mondmilito kaj perfidon de la oportunismaj gvidantoj de la social-demokratio. Tamen la spartakanoj faris seriozajn erarojn en demandoj de teorio kaj politiko: ili negadis eblon de naci-liberigaj militoj en la epoko de imperiismo, ne okupis konsekvencan pozicion rilate la demandon pri slogano de transformo de la imperiisma milito al milito intercivitana, subtaksis la rolon de proleta partio kiel avangardo de la laborista klaso, subtaksis kamparanaron kiel aliancanon de la proletaro, timis decidan rompon de rilatoj kun la oportunistoj. Lenin plurfoje kritikadis tiujn erarojn de la germaniaj maldekstraj social-demokratoj.

En aprilo de 1917 la spartakanoj eniris la centrisman «Sendependan social-demokratan partion de Germanio», konservinte en ĝi sian organizan memstarecon. En novembro de 1918, dum la revolucio en Germanio, la spartakanoj formis «Union de Spartako» kaj, publikiginte la 14-an de decembro de 1918 sian programon, rompis la rilatojn kun la «sendependuloj». La 30-an de decembro de 1918 — la 1-an de januaro de 1919 la spartakanoj kreis la Komunistan partion de Germanio.

15 La versajlanoj — malamikoj de la Pariza Komunumo de 1871, subtenantoj de la francia kontraŭrevolucia burĝa registaro, gvidita de A. Thiers kaj rezidinta en Versajlo post la venko de la Komunumo. La versajlanoj ĉe subpremado de la Pariza Komunumo represiis la komunumanojn kun senprecedenca krueleco. Post la 1871-a jaro la vorto «versajlanoj» iĝis sinonimo de bestiĝinta kontraŭrevolucio.

16 Detala analizo kaj resumo de la libro de J. A. Hobson «Imperialism. A Study» («Imperiismo. Studo») (Londono, 1902) estis donita en la Leninaj «Kajeroj pri imperiismo». Lenin skribis pri la libro de Hobson, ke ĝi «estas utila ĝenerale, kaj speciale utila per tio, ke ĝi helpas riveli la ĉefan falson de kaŭtskiismo en tiu demando». Uzante riĉan faktan materialon de la libro de Hobson, Lenin samtempe kritikas liajn reformismajn konkludojn kaj penojn en kaŝita formo defendi imperiismon.

17 Hilferding, Rudolf (1877–1941) — unu el oportunismaj gvidantoj de la germania social-demokratio kaj la 2-a Internacio; teoriisto de tiel nomata «aŭstromarksismo». En 1907–1915 — redaktoro de la centra organo de la Germania social-demokrata partio — ĵurnalo «Vorwärts» («Antaŭen»).

En 1910 li publikigis libron «La financa kapitalo». Lenin en la verko «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo» kaj en la «Kajeroj pri imperiismo» plurfoje referencas al tiu libro. Uzante faktajn materialojn de tiu fonto por karakterizo de certaj flankoj de la monopola kapitalo, Lenin samtempe kritikas la aŭtoron pro nemarksismaj tezoj kaj konkludoj pri plej gravaj demandoj de imperiismo. En «Kajeroj pri imperiismo» Lenin karakterizas Hilferding-on — unu el gvidantoj de la 2-a Internacio — kiel kantianon kaj kaŭtskianon, reformiston kaj «persvadanton de la imperiisma burĝaro». Deŝirante la politikon disde la ekonomio, Hilferding en sia libro donas malĝustan difinon de imperiismo kaj financa kapitalo; li stompas la decidan rolon de monopoloj ĉe imperiismo kaj akriĝon de ĉiuj ties kontraŭdiroj, ignoras tiajn gravajn trajtojn de imperiismo, kiel divido de la mondo kaj lukto por ĝia redivido, paraziteco kaj putrado de kapitalismo. Malgraŭ seriozaj eraroj, la libro de Hilferding ludis certan pozitivan rolon en esplorado de la novega fazo de evoluo de kapitalismo.

Dum la imperiisma mondmilito Hilferding estis centristo, defendadis unuecon kun la social-imperiistoj. Post la milito li elpaŝis kiel aŭtoro de teorio de «organizita kapitalismo», kiel apologiisto de ŝtat-monopola kapitalismo. Ekde 1917 — gvidanto de la «Sendependa social-demokrata partio de Germanio», malkaŝa malamiko de la Soveta regado kaj diktaturo de proletaro. Plurfoje estis membro de burĝa registaro de la Vejmara respubliko. Post la veno de faŝismo al la potenco (1933) elmigris al Francio; estis transdonita de la viŝista registaro al la nazioj, mortis en prizono.

18 Temas pri rezolucio de la Ĥemnica kongreso de la germania social-demokratio koncerne demandon pri imperiismo kaj pri rilato de socialistoj al milito, subskribita la 20-an de septembro de 1912. En la rezolucio estis juĝata la imperiisma politiko kaj substrekata graveco de lukto por paco: «La kongreso deklaras sian decidan volon fari ĉion, por establi interkomprenon inter nacioj kaj defendi la pacon. La kongreso postulas, ke per internaciaj traktatoj estu metita fino al la freneza konkurado en armado, minacanta al la paco kaj per rapidaj paŝoj kondukanta la homaron al terurega katastrofo… La kongreso atendas, ke la membroj de la partio senlace aplikados siajn fortojn… por kun pli granda energio lukti kontraŭ imperiismo ĝis tiam, kiam ĝi estos faligita».

19 Dum la tempo, pasinta post la Lenina analizo, la koncentrado de produktado atingis en Usono eĉ pli grandan alton. La monopoloj, koncentrinte en siaj manoj grandan parton de produktado kaj vendado de produktoj de la gvidantaj branĉoj de la nacia ekonomio, ludas decidan rolon en la ekonomio kaj politiko de Usono. En la 1954-a jaro en 43 industribranĉoj de Usono 4 korporacioj koncentris en siaj manoj super 75% de la fabrikataj produktoj; en 102 branĉoj — de 50 ĝis 74%, kaj en 162 branĉoj — de 25% ĝis 49%. En la 1958-a jaro en Usono estis 373 mil industriaj kompanioj; ĉe 343 korporacioj en la sama jaro spezoj superis 100 milionojn da dolaroj. 50% de ĉiuj dungitoj (sen agrokulturo kaj ŝtataj oficistoj) dependis de 200 plej grandaj korporacioj. Inter la plej grandaj industriaj korporacioj distingiĝas kelkaj dekoj da gigantoj, el ili 36 kun spezo super 1 miliardo da dolaroj kaj 22 kun aktivoj, egalaj aŭ pli grandaj ol 1 miliardo da dolaroj. Tiuj 36 korporacioj ricevis 37% de ĉiuj profitoj, kaj 500 plej grandaj industriaj monopoloj — 76% de ĉiuj profitoj de industriaj korporacioj.

20 «Die Bank» («Banko») — revuo de germanaj financistoj, aperadis en Berlino ekde la 1908-a ĝis la 1943-a jaro. Lenin en preparaj laboraĵoj al la libro «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo» plurfoje analizas artikolojn kaj materialojn, publikigitajn en ĝi.

21 Detalan analizon de tiu libro de O. Jeidels Lenin donis en la «Kajeroj pri imperiismo».

22 Schulze-Gaevernitz, Gerhard (1864–1943) — germana burĝa ekonomikisto, profesoro de politika ekonomio de Frejburga universitato. En siaj verkoj Schulze-Gaevernitz penis pruvi eblon de socia paco, «socia harmonio» en la kapitalisma socio por plibonigo de stato de ĉiuj klasoj: kapitalistoj, laboristoj kaj kamparanoj. En Rusio la ideojn de Schulze-Gaevernitz en Rusio propagandis P. B. Struve.

Kritikan analizon de la verko de Schulze-Gaevernitz «Die deutsche Kreditbank» («La germana kredita banko») Lenin donas en la «Kajeroj pri imperiismo». Lenin skribis pri la aŭtoro: «Ĉie (passim), ĉiuloke ĉe Schulze-Gaevernitz estas tono de jubilanta germania imperiismo, de jubilanta porko!!!!». Ĉe kritika analizo de alia verko de Schulze-Gaevernitz: «Britischer Imperialismus und englischer Freihandel zu Beginn des zwanzigsten Jahrhunderts» («Brita imperiismo kaj angla libera komerco de la komenco de la 20-a jarcento») Lenin tiel karakterizis la aŭtoron: «Grandega kanajlo, trivialulo, kantiano, por religio, ŝovinisto, — kolektis kelkajn tre interesajn faktojn pri la brita imperiismo kaj verkis viglan, ne tedan libron. Vojaĝis tra Britio, kolektis multajn materialojn kaj observojn. Vi rabis, s-roj britoj, permesu ankaŭ al ni rabi, «sanktiginte» la rabadon per Kantio, per kara dio, per patriotismo, per scienco = jen la esenco de la pozicio de tiu «sciencisto»!!».

23 Liefmann, Robert (1874–1941) — germana burĝa ekonomikisto, profesoro, aŭtoro de vico da verkoj pri ekonomiaj kaj sociaj demandoj.

Kritika analizo de la libro de R. Liefmann «Beteiligungs- und Finanzierungsgesellschaften. Eine Studie über den modernen Kapitalismus und das Effektenwesen» (Jena, 1909) («Societoj de partoprenado kaj financado. Studo de la moderna kapitalismo kaj de la esenco de valorpaperoj») estas en la Leninaj «Kajeroj pri imperiismo». Lenin skribas pri R. Liefmann: «La aŭtoro estas bombasta stultulo, ludanta kun difinoj — idiotegaj — ĉiam ĉirkaŭ la vortaĉo «substituo». Valoras la faktaj informoj, plejparte tute krudaj. Kontraŭulo de la labora teorio de valoro etc. etc.».

24 Riesser, Jakob (1853–1932) — germana ekonomikisto kaj banka aganto. En 1888–1905 — direktoro de la Darmŝtadta banko. En 1901 li fondis «Centran union de germanaj bankoj kaj de banka afero», en 1909 — «Hansan union» kaj dum longa tempo estis prezidanto de tiuj societoj. Ekde 1905 eldonadis revuon «Bank-Archiv». En 1916–1928 estis deputito de la parlamento. Aŭtoro de vico da verkoj, en kiuj li elpaŝis kiel apologiisto de imperiismo kaj financa kapitalo.

Lenin uzadis la libron de J. Riesser «Die deutschen Großbanken und ihre Konzentration im Zusammenhang mit der Entwicklung der Gesamtwirtschaft in Deutschland» («La germanaj grandaj bankoj kaj ilia koncentrado lige kun la ĝenerala disvolviĝo de la ekonomio en Germanio») en du Jenaj eldonoj — de la 1910-a kaj la 1912-a jaroj. En la «Kajeroj pri imperiismo» Lenin detale analizas la faktan materialon, kiun entenas tiu libro por diversaj jaroj.

25 La borsa kraŝo okazis en la unua duono de la 1873-a jaro unue en Aŭstrio-Hungario, poste en Germanio kaj aliaj landoj. Komence de la 70-aj jaroj la kredita ekspansio, spekula fondado, borsa spekulado atingis antaŭe ne viditan skalon. La borsa spekulado plu kreskis en la periodo, kiam kaj la industrio kaj la komerco jam sentis klarajn signojn de disvolviĝanta monda ekonomia krizo. La katastrofo okazis la 9-an de majo de la 1873-a jaro en la viena borso; dum 24 horoj la akcioj senvaloriĝis je centoj da milionoj; nombro da bankrotoj estis grandega. La borsa katastrofo transiris al Germanio. «Tio, kio okazis en Parizo en la 1867-a j., — skribis Engelso, — tio, kio ofte okazadis en Londono kaj Nov-Jorko, okazis ankaŭ en Berlino en la 1873-a jaro: la supermezura spekulado finiĝis per ĝenerala katastrofo. Kompanioj bankrotadis centope. Akciojn de tiuj kompanioj, kiuj plu tenis sin, ne eblis vendi. La kraŝo estas plena kaj tutfronta».

26 Spekul-fondistaj skandaloj okazadis en la periodo de akcela kresko de fondado de akciaj societoj komence de la 1870-aj jaroj en Germanio. Kreskon de spekula fondado akompanis freneza spekulado pri tero kaj valorpaperoj en la borso, fraŭdoj de riĉiĝantaj burĝaj fiaferistoj.

27 La financ-monopola grupo de Rockefeller-oj en la 1955 jaro regis kapitalojn je 61,4 miliardoj da dolaroj, kaj la grupo de Morgan-oj — je 65,3 miliardoj da dolaroj. Morgan-oj tenis sub sia influo ĝis 70 usonaj bankoj kaj korporacioj, 12 el kiuj troviĝis sub ilia plena regado. Al la nombro de la regataj de Morgan-oj industriaj kompanioj apartenis tiaj plej grandaj monopoloj de Usono, kiel «United States steel», «General electric», «Ĝeneral motors» kaj multaj aliaj korporacioj en la karba, nutra, kemia, teksa kaj aliaj branĉoj de industrio, kaj ankaŭ kompanioj de nefera metalurgio, transportaj, komunikaj kaj urb-servaj. Rockefeller-oj regis en la mina kaj prilabora industrioj entreprenojn kun ĝenerala sumo de aktivoj pli ol 17 miliardoj da dolaroj; la fundamendo de la potenco de tiu grupo estis regado de la nafta industrio; al ilia influsfero apartenis 6 plej grandajn naftajn monopolojn de Usono, inklude «Standard oil Cº» (Nov-Ĵerzeo), «Standard oil of Indiana» k.a. Rockefeller-oj posedis regantan akciaron de vico da entreprenoj de avia, atoma kaj aliaj industribranĉoj.

La grupoj de Rockefeller kaj Morgan faras grandegan influon al la politika vivo de Usono. Multaj prezidentoj kaj ministroj de Usono estis protektatoj de Morgan-oj; Rockefeller-oj kune kun aliaj magnatoj financas la Respublikanan partion de Usono, atingas enoficigon de konvenaj al ili personoj al ŝtataj postenoj. La monopoloj, apartenantaj al la influsfero de Morgan-oj kaj Rockefeller-oj, ricevas grandegajn profitojn per militaj mendoj kaj liveroj al la registaro.

28 «Frankfurter Zeitung» («Frankfurta Ĵurnalo») — ĉiutaga gazeto, organo de grandaj germanaj borsistoj; estis eldonata en Frankfurto ĉe Majno ekde la 1856-a ĝis la 1943-a jaro. Rekomencis aperadi en la 1949-a jaro sub la nomo «Frankfurta Ĝenerala Ĵurnalo» («Frankfurter Allgemeine Zeitung»); la ĵurnalo estas parolilo de la okcidentgermaniaj monopolistoj.

29 Krupp — familio de industriistoj, estranta la milit-metalurgian konzernon en Germanio — unu el la ĉefaj arsenaloj de la germania imperiismo. La konzerno evoluis el negranda firmao, fondita en 1811 de Friedrich Krupp (1787–1826). La estroj de la konzerno aktive partoprenadis preparadon de la unua kaj la dua mondmilitoj, rezulte de kiuj ili ricevis grandegajn profitojn. Laŭ decidoj de la Jalta kaj la Potsdama konferencoj de 1945, la militaj fabrikoj de la konzerno devis esti likviditaj. En la Okcidenta Germanio tiuj decidoj ne estis plenumitaj, kaj la fabrikoj de la familio Krupp plu produktadis armilaron.

30 La teorio de «organizita kapitalismo», kies burĝ-apologian karakteron kaj kontraŭsciencecon Lenin senmaskigas en tiu ĉi libro kaj en la «Kajeroj pri imperiismo», montras imperiismon en aspekto de speciala, transformita kapitalismo, kie kvazaŭe estas forigitaj la konkurenco kaj la anarĥio de produktado, la ekonomiaj krizoj, estas plenumata laŭplana disvolvo de la nacia ekonomio. La teorio de «organizita kapitalismo», kreita de la ideologoj de la monopola kapitalismo — Sombart, Liefmann k.a., estis transprenita de la reformistoj — Kautsky, Hilferding kaj aliaj teoriistoj de la 2-a Internacio. La modernaj defendantoj de imperiismo elpensas grandnombrajn variantojn de la teorio de «organizita» kaj «plana» kapitalismo, celantajn trompon de la popolamasoj, plibeligon de la monopola kapitalismo. La vivo konvinke pruvis ĝustecon de la Lenina karakterizo de imperiismo; la dominado de la monopoloj ne forigas, sed pliakrigas la anarĥion de produktado, ne liberigas la kapitalisman ekonomion disde krizoj. Post la dua mondmilito en la ĉefa lando de la moderna kapitalismo — Usono — nur dum la periodo ekde la 1948-a ĝis la 1961-a jaro okazis kvar krizaj faloj de produktado (en la jaroj 1948–1949, 1953–1954, 1957–1958 kaj 1960–1961).

31 La Leninan kritikon de la burĝ-reformismaj teorioj pri «demokratiigo de kapitalo», elpensataj cele de plibeligo de imperiismo kaj stompado de la dominado de monopoloj, tutplene konfirmas la moderna realo.

Disvastigo de etaj akcioj estas uzata de la magnatoj de kapitalo por plifortigo de ekspluatado kaj trompo de la popolo, por riĉigo de la magnatoj. Malgraŭ la deklaroj de la burĝa propagando pri amasa disvastiĝo en la modernaj imperiismaj landoj de etaj («popolaj») akcioj, efektive nur nemultaj kvalifikitaj laboristoj — reprezentantoj de tiel nomata laborista aristokrataro povas akiri akciojn. Ekzemple, en Usono en la 1958-a jaro ĉirkaŭ duonmiliono da laboristaj familioj posedis akciojn, kies kosto konsistigas nur 0,2% de la ĝenerala valoro de ĉiuj akcioj, ekzistantaj en la lando. Samtempe nur la familio de Dupon-oj havas 10-oble pli multe da akcioj, ol ĉiuj usonaj laboristoj kune. Tiele la efektiva realo renversas la apologiajn teoriojn pri transformiĝo de la laboristoj al proprietuloj (kunposedantoj) de la entreprenoj, pri «egaligo» de la enspezoj de la kapitalistoj kaj la laboristoj. La moderna kapitalismo distingiĝas per pliprofundiĝo de la abismo inter la laboro kaj la kapitalo, inter la popolo kaj la monopoloj.

32 Lenin parolas pri G. V. Pleĥanov (1856–1918) — elstara aganto de la rusia kaj internacia laborista movado, la unua propagandisto de marksismo en Rusio. En 1883 li kreis en Ĝenevo la unuan rusan marksisman organizaĵon — grupon «Liberigo de la laboro». En 1883–1903 Pleĥanov skribis vicon da verkoj, ludintaj grandan rolon en defendo kaj propagando de marksismo. Tamen jam en tiu tempo ĉe li estis seriozaj eraroj, kiuj iĝis ĝermo de liaj estontaj menŝevikaj opinioj. Post la 2-a kongreso de RSDLP (Rusia social-demokrata laborista partio) Pleĥanov ekstaris sur la poziciojn de paciĝo kun oportunismo, kaj poste aliĝis al la menŝevikoj. Dum la unua rusa revolucio en ĉiuj ĉefaj demandoj li staris sur la menŝevikaj pozicioj. Post 1907 li elpaŝis kontraŭ la maĥisma revizio de marksismo kaj kontraŭ likvidismo, gvidis grupon de menŝevikoj-partianoj (kiuj estis por konservo de la eksterleĝa partia organizo). Dum la imperiisma mondmilito li ekstaris sur la poziciojn de social-ŝovinismo. Reveninte post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 en Rusion, li iĝis gvidanto de ekstreme dekstra grupo de menŝevikoj-«defendistoj» («por defendo de la patrujo») «Unueco», aktive elpaŝadis kontraŭ bolŝevikoj, kontraŭ socialisma revolucio, opiniante, ke Rusio ne maturiĝis por transiro al socialismo. Al la Oktobra socialisma revolucio Pleĥanov rilatis negative, sed ne luktis kontraŭ la Soveta potenco.

Lenin alte taksis filozofiajn verkojn de Pleĥanov kaj lian rolon en disvastigo de marksismo en Rusio; samtempe li akre kritikadis Pleĥanov-on pro deflankiĝoj disde marksismo kaj pro grandaj eraroj en la politika agado.

33 Lenin devis en la libro «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo», destinita por laŭleĝa eldono en Rusio, limigi la analizon de la rusia imperiismo nur per mallongaj rimarkoj kaj konkludoj. En la «Kajeroj pri imperiismo» Lenin uzas krom la libro de E. Agahd en la germana lingvo «La grandaj bankoj kaj la tutmonda merkato. Ekonomia kaj politika signifo de la grandaj bankoj sur la tutmonda merkato el la vidpunkto de ilia influo al la nacia ekonomio de Rusio kaj al la germani-rusiaj rilatoj» (Berlino, 1914) ankaŭ informojn el verko de A. N. Zak «Germanoj kaj germana kapitalo en la rusia industrio», de B. Iŝĥanian «Eksterlandaj elementoj en la rusia nacia ekonomio» k.a. Krome, la «Kajeroj pri imperiismo» enhavas grandan materialon, karakterizantan la monopolan kapitalismon en Rusio, kaj ankaŭ Leninan takson de diversaj flankoj de la rusia imperiismo.

34 La franca Panamo — esprimo, aperinta lige kun senmaskigo en Francio en la jaroj 1892–1893 de grandegaj malbonuzoj, de korupteco de ŝtataj kaj politikaj agantoj, oficistoj kaj gazetoj, subaĉetitaj de la francia kompanio pri konstruado de la Panama kanalo.

35 En la preparaj materialoj al la libro «Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo», kiujn entenas la «Kajeroj pri imperiismo», estas reflektita grandega laboro de Lenin pri esplorado, kontrolado kaj scienca analizo de vasta fakta materialo, pri kunigo kaj grupigo de statistikaj informoj. Tiel, la informojn pri emisioj en la tuta mondo kaj pri distribuo de valorpaperoj laŭ landoj, donitajn de A. Neymarck en «Bulteno de internacia statistika instituto», Lenin komparas kun kaj kontrolas per la informoj, donitaj de W. Zollinger en verko «Die Bilanz der internationalen Wertübertragungen», 1914 («La bilanco de la internaciaj movitaj valoroj») kaj faras siajn kalkulojn.

36 Pri libro de H. K. Morris «The History of Colonization from the Earliest Times to the Present Day» (Nov-Jorko, 1900) («La historio de koloniigo ekde la plej antikvaj tempoj ĝis la nunaj tagoj») Lenin en la «Kajeroj pri imperiismo» skribis: «Estas interesaj statistikaj sinoptikaĵoj… La «historio» mem, ŝajne, estas seka listo de faktoj». Surbaze de informoj de tiu fonto Lenin donas siajn kalkulojn, karakterizantajn distribuon de kolonioj inter kapitalismaj regnoj.

37 Rhodes, Cecil John (1853–1902) — brita reakcia ŝtata kaj politika aganto. En 1890–1896 — ĉefministro de la Kaba kolonio; organizinto de brita anekso de grandega teritorio en Suda Afriko, nomita laŭ lia nomo Rodezio.

Chamberlain, Joseph (1836–1914) — brita politika aganto. En 1880–1885 — ministro de komerco, en 1886 — ministro de internaj aferoj, en 1895–1903 — ministro de kolonioj; aktive plenumadis politikon de koloniaj aneksoj, estis unu el la ĉefaj organizintoj de la anglo-bura milito de 1899–1902.

38 Detala analizo de la informoj de A. Supan kaj de la geografi-statistikaj tabeloj de O. Hübner estas en la Leninaj «Kajeroj pri imperiismo».

39 Cunow, Heinrich (1862–1936) — germana dekstra social-demokrato, historiisto, sociologo kaj etnografo, profesoro. En 1917–1932 — redaktoro de la organo de la Germania social-demokrata partio — «Die Neue Zeit». Komence aliĝis al marksistoj, poste — reviziisto kaj falsiganto de marksismo. Dum la imperiisma mondmilito — teoriisto de social-imperiismo.

40 Detalan kritikan analizon de la artikolo de K. Kautsky «Der Imperialismus», presita en revuo «Die Neue Zeit», 1914, Jg. 32, Bd. 2, № 21, vd. ĉe Lenin en la «Kajeroj pri imperiismo». Samtie estas diversflanka analizo de artikoloj de K. Kautsky kaj kaŭtskianoj pri imperiismo. Lenin demonstras, ke la opinioj de la kaŭtskianoj pri imperiismo estas etburĝa reformismo, maskita al marksismo, ke ili estas «por pura, beligita, modera kaj diligenta kapitalismo».

41 Lenin ĉe preparado de la libro pri imperiismo donis grandan atenton al statistiko de fervojoj. La materialoj, donitaj en la «Kajeroj pri imperiismo», montras, kiel Lenin kolektadis el diversaj fontoj kaj prilaboradis vastajn informojn pri disvolviĝo de la fervoja reto laŭ diversaj landoj (la superregnoj, la memstaraj kaj duonmemstaraj ŝtatoj, kolonioj) por la jaroj 1890 kaj 1913. La rezultojn de tiu esploro Lenin ĝeneraligis en la du sekvantaj mallongaj tabeloj.

42 Carnegie, Andrew (1835–1919) — usona miliardulo, naskiĝinta en Skotlando. En 1848 elmigris al Usono. Dum la intercivitana milito per spekulado akiris grandegan kapitalon, en 1873 investis la kapitalon al la ŝtala industrio kaj en 1889 fondis ŝtalan korporacion de Carnegie. En 1901 Carnegie unuigis siajn entreprenojn kun la ŝtala trusto de P. Morgan.

43 Potresov, A. P. (1869–1934) — unu el gvidantoj de menŝevismo. Post 1907 — ideologo de likvidismo, ludis gvidan rolon en revuoj «Renaskiĝo», «Nia Aŭroro» kaj aliaj organoj de menŝevikoj-likvidistoj. Dum la imperiisma mondmilito — social-ŝovinisto. Post la Oktobra socialisma revolucio elmigris.

Ĉĥenkeli, A. I. (1874–1959) — social-demokrato, menŝeviko, profesia juristo. Post 1907 — likvidisto. Deputito de la 4-a Ŝtata Dumo. Dum la unua mondmilito — centristo. Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 — reprezentanto de la burĝa Provizora registaro en Transkaŭkazio. En 1918–1921 — ministro de eksterlandaj aferoj de la menŝevika registaro de Kartvelio, poste elmigrinto.

Maslov, P. P. (1867–1946) — ekonomikisto, social-demokrato, aŭtoro de vico da verkoj pri la agrara demando, en kiuj li penis revizii marksismon. Post la 2-a kongreso de RSDLP aliĝis al la menŝevikoj. Post 1907 — likvidisto, dum la imperiisma mondmilito — social-ŝovinisto. Post la Oktobra socialisma revolucio forlasis politikan agadon, okupiĝadis pri pedagogia kaj scienca laboro. Ekde la 1929-a jaro — akademiano.

Ĉĥeidze, N. S. (1864–1926) — unu el gvidantoj de menŝevismo. Deputito de la 3-a kaj 4-a Ŝtataj Dumoj, gvidis la menŝevikan frakcion de la 4-a Dumo. Dum la imperiisma mondmilito, okupante centrisman pozicion, reale subtenadis la politikon de la rusiaj social-ŝovinistoj. Dum la Februara revolucio de 1917 — membro de Provizora komitato de la Ŝtata Dumo, «defendisto», prezidanto de la Petrograda Soveto de laboristaj kaj soldataj deputitoj, prezidanto de la Centra plenumkomitato de la unua kunvoko, aktive subtenadis la burĝan Provizoran registaron. Post la Oktobra revolucio — prezidanto de la Konstitucianta kunveno de Kartvelio — kontraŭrevolucia menŝevika registaro. En 1921, post la establo de la Soveta regado en Kartvelio, elmigris al Francio.

Skobelev, M. I. (1885–1939) — ekde 1903 partoprenis la social-demokratian movadon inter menŝevikoj, profesia inĝeniero. En 1906 elmigris eksterlanden, kunlaboradis en menŝevikaj eldonaĵoj. Deputito de la 4-a Ŝtata Dumo. Dum la imperiisma mondmilito — centristo. Post la Februara revolucio de 1917 — vic-prezidanto de la Petrograda Soveto, vic-prezidanto de la Centra plenumkomitato de la unua kunvoko; ekde majo ĝis aŭgusto 1917 — ministro de laboro de la Provizora registaro. Post la Oktobra revolucio forlasis menŝevikojn, laboris en la sistemo de kooperado, poste en la Popolkomitato de ekstera komerco. Ekde la 1922-a jaro estis membro de VKP(b), okupadis altajn ekonomiajn postenojn.

Akselrod, P. B. (1850–1928) — unu el gvidantoj de menŝevismo. En 1883 partoprenis kreon de la unua rusa marksisma grupo «Liberigo de la laboro». Ekde 1900 — membro de la redakcio de «Iskra». Post la 2-a kongreso de RSDLP — aktiva menŝeviko. Post 1907 — unu el gvidantoj de la likvidistoj, redakciano de organo de menŝevikoj-likvidistoj «Voĉo de Social-Demokrato». Dum la imperiisma mondmilito — social-ŝovinisto.

Martov, L. (Cederbaum, Ju. O.) (1873–1923) — unu el gvidantoj de menŝevismo. Post 1907 — likvidisto, redaktoro de ĵurnalo «Voĉo de Social-Demokrato». Dum la unua mondmilito — centristo. Post la Februara revolucio de 1917 gvidis grupon de menŝevikoj-internaciistoj. Post la Oktobra revolucio elpaŝis kontraŭ la Soveta regado. En la 1920-a jaro elmigris al Germanio, eldonadis en Berlino kontraŭrevolucian menŝevikan «Socialisman Heroldon».

44 Likvidismo — oportunisma tendenco en RSDLP, aperinta dum la jaroj de reakcio 1907–1910 post la malvenko de la revolucio de 1905–1907. La likvidistoj penis fortiri la laboristojn disde lukto por nova revolucio, likvidi la revolucian partion kaj krei malkaŝe reformisman, pure parlamentan partion.

45 Aguinaldo, Emilio (1869–1964) — filipina politika aganto. En 1896 li aliĝis al la ribelo de la filipina popolo kontraŭ la hispana dominado, reprezentante interesojn de la bienuloj kaj burĝaro. Post la organizita de li murdo de la gvidanto de la ribelo A. Bonifazio en 1897 li iĝis la gvidanto de la movado. En 1899 li iĝis prezidento de la ĵus kreita Filipina respubliko. Post kiam Usono okupis la lokon de Hispanio en Filipino, Aguinaldo iĝis gvidanto de la lukto de la filipinanoj kontraŭ la usonaj okupantoj. En marto de 1901 li estis kaptita de la usonanoj. Poste Aguinaldo plenumadis por-usonan politikon en Filipinoj.

46 V. I. Lenin parolas pri tiel nomata «fina protokolo», subskribita la 7-an de septembro de la 1901-a jaro inter imperiismaj regnoj (Britio, Aŭstrio-Hungario, Belgio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Rusio, Nederlando, Hispanio kaj Usono) kaj Ĉinio rezulte de la subpremo de la boksista ribelo de la jaroj 1899–1901. La eksterlanda kapitalo ricevis novajn eblojn por ekspluatado kaj prirabado de Ĉinio.

47 La boksista (jihetuana) ribelo — popola kontraŭimperiisma ribelo en Ĉinio en 1899–1901, kiun levis societo «Pugno por justo kaj konkordo». La ribelo estis kruele subpremita fare de unuigita puna korpuso de la imperiismaj regnoj, estrata de germana generalo Waldersee. La subpremadon de la ribelo partoprenis germanaj, japanaj, britaj kaj rusaj imperiistoj. Ĉinio estis truddevigita subskribi en 1901 tiel nomatan «finan protokolon», laŭ kiu Ĉinio iĝis duonkolonio de la eksterlanda imperiismo.

48 Huysmans, Camille (1871–1968) — unu el plej multjaraj agantoj de la belgia laborista movado; profesoro de filologio, ĵurnalisto. En 1904–1919 — sekretario de Internacia socialista buroo de la 2-a Internacio, okupis la centrisman pozicion. Plurfoje partoprenadis la belgian registaron, en 1946–1947 — ĉefministro. Ekde 1910 — deputito de la parlamento; en 1936–1939, 1954–1959 — prezidanto de la ĉambro de deputitoj. Dum la lastaj jaroj de la vivo elpaŝadis por estigo de kontaktoj de socialistaj partioj kun KPSU, por restarigo de unueco de la internacia laborista movado.

49 Saint-Simon, Henri Claude (1760–1825) — granda franca utopia socialisto; kritikis la kapitalisman ordon kaj elpaŝis kun programo de ĝia anstataŭgo per socio, bazita sur asocio. Saint-Simon opiniis, ke en la nova socio ĉiuj devas labori kaj la rolo de la homoj devas konformi al iliaj laboraj sukcesoj; li starigis ideon pri unio de industrio kaj scienco, pri centralizita kaj laŭplana produktado. Sed ĉe Saint-Simon, kiel skribis Engelso, «apud la proleta tendenco konservis ankoraŭ certan signifon la tendenco burĝa». Li lasis netuŝitaj la privatan proprieton kaj interezon de kapitalo, negative rilatis al politika lukto kaj revolucio, ne komprenante la historian mision de la proletaro, opiniis, ke registaraj reformoj kaj etika edukado de la socio laŭ nova religio kondukos al neniigo de la klasaj kontraŭdiroj.











Просмотр Тропическая жара сериала онлайн . click here . see website