[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

27
La fino de la apartamento n-ro 50

Kiam Margarita atingis la lastajn vortojn de la ĉapitro, «… tiel renkontis la matenruĝon de la dek kvina de Nisan' la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato» — estiĝis mateno.

En la malgranda korto, en la branĉaro de la saliko kaj de la tilio, aŭdiĝis ĝoja, ekscita, matena konversacio de la paseroj.

Margarita levis sin de la seĝo, sin tir'etendis kaj nur tiam ŝi sentis, kiom lacdoloras ŝia tuta korpo, kiel dormema ŝi estas. Menciendas, ke en ŝia animo regis plena trankvilo. Nenia malordo estis en ŝiaj pensoj, ŝin neniel konsternis la fakto, ke la nokton ŝi pasigis supernature. Ŝin ne ekscitis la rememoro, ke ŝi estis ĉe la balo de Satano, ke per ia miraklo la majstro estas al ŝi redonita, ke el la cindro reestiĝis la romano, ke denove ĉio retroviĝis sur sia loko en la kelo ĉe la strateto, de kie estis ekzilita la fi-denuncisto Alojzo Bakŝiŝev. Resume, la konatiĝo kun Voland faris al ŝi nenian damaĝon psikan. Ĉio estis, kvazaŭ tiel ĝi devis esti. Ŝi iris en la alian ĉambron, konvinkiĝis, ke la majstro kviete kaj profunde dormas, malŝaltis la senutilan tablolampon kaj sin etendis ĉe la kontraŭa muro, sur la sofeto kovrita per malnova, disŝirita littuko. Post unu minuto ŝi dormis, kaj tiun matenon ŝi nenion sonĝis. Silentis la du ĉambroj en la kelo, silentis la tuta dometo de la konstrurajtigito, kvieta estis la malĉefa strateto.

Sed en tiu sama mateno, nome dum la tagiĝo de la sabato, maldormis tuta etaĝo de unu el la Moskvaj organizoj, kaj ĝiaj fenestroj, rigardantaj al vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj maŝinoj, radiis per plena lumo, tranĉanta la helon de la leviĝanta suno.

La tuta etaĝo enketis pri la Voland-afero, kaj la tutan nokton lumis la lampoj en dek kabinetoj.

Propre, la afero klaris jam de hieraŭ, de la vendredo, kiam oni devis fermi Varieteon sekve de la malapero de ties estraro, kaj pro la diversaj ekscesoj okazintaj unu tagon antaŭe, dum la fama seanco pri nigra magio. Sed la problemo konsistis en tio, ke la tutan tempon, senĉese, la maldorma etaĝo plu ricevadis novan materialon.

Nun la enketo pri tiu stranga afero, prezentanta trajtojn de evidenta satanaĵo kun elementoj hipnotismaj kaj okulfrape krimaj, devis el ĉiuj ĉi multspecaj kaj konfuzaj eventoj okazintaj en diversaj lokoj de Moskvo fari unu koheran bulon.

La unua homo, devigita viziti la sendorman etaĝon inundatan de elektra lumo, estis Arkadio Apolonoviĉ Semplejarov, prezidanto de la Akustika Komisiono.

Vendrede post la tagmanĝo en lia apartamento situanta en la domo ĉe la ponto Kamennij eksonoris la telefono, kaj vira voĉo petis voki al la aparato Arkadion Apolonoviĉ. Ties edzino, kiu estis malkroĉinta la aŭdilon, mishumore respondis, ke Arkadio Apolonoviĉ malbone fartas, ke li enlitiĝis kaj ne povas veni al la telefono. Kiam la edzino demandis, de kie oni telefonas, la voĉo tre lakone informis ŝin pri tio.

— Unu sekundon … tuj … unu minuton, — balbutis la kutime tre orgojla edzino de la prezidanto de la Akustika Komisiono, kaj sagrapide ŝi impetis en la dormoĉambron por forŝiri lin el la lito, en kiu li kuŝis suferante inferajn turmentojn ĉe la rememoro pri la hieraŭa seanco kaj pri la skandalo, kiu akompanis la forpelon de la Saratova nevino.

Verdire, ne post unu sekundo, eĉ ne post unu minuto, sed post kvarono de minuto Semplejarov, surhavante nur subvestojn kaj unu ŝuon je la maldekstra piedo, staris ĉe la aparato kaj en ĝin balbutis:

— Ha lo, estas mi… jes, mi aŭskultas, mi aŭskultas…

Lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj ĉiujn abomenajn adultaĵojn pri kiuj la malfeliĉulo Arkadio Apolonoviĉ estis konviktita, elŝovis timigitan vizaĝon tra la pordo de la koridoro kaj puŝante la alian ŝuon en la aero ŝi flustradis:

— La ŝuon surmetu, la ŝuon … la piedojn vi malvarmumos …

Arkadio Apolonoviĉ, per la nuda piedo kaj per sovaĝaj rigardoj signante ke ŝi foriru, murmuris en la telefonon:

— Jes, jes, certe, mi komprenas … Tuj mi alveturos …

La tutan sekvintan vesperon li restis en tiu etaĝo, kie disvolviĝis la enketo. La interparolo estis embarasa, plej malagrabla ĝi estis, ĉar li devis plej precize rakonti ne nur pri la fia seanco kaj la interbatiĝo en la loĝio, sed krome — kiel cirkonstancon, tamen ja necesan — ankaŭ pri Milica Andrejevna Pokobatko de la strato Jeloĥovskaja, kaj pri la Saratova nevino, kaj pri multaj aliaj aferoj, pri kiuj rakonti estis por li vera turmento.

Evidente, la depozicio de Arkadio Apolonoviĉ, homo klera kaj kultura, kompetenta kaj komprenema atestanto de la skandala seanco; atestanto kiu bonege priskribis kaj la misteran magiiston kun lia duonmasko, kaj la du kanajlojn liajn asistantojn; kiu firme memoris, ke la familinomo de la magiisto estis ĝuste Voland, — la depozicio de tia homo konsiderinde avancigis la enketon. El la komparo de lia depozicio kun la depozicioj de aliaj atestantoj — inter kiuj estis pluraj civitaninoj suferintaj post la seanco (tiu en violkoloraj subvestoj, konsterninta Rimskijon, kaj, ho ve, multaj aliaj) kaj la kuriero Karpov plurfoje sendita en la apartamenton n-ro 50 ĉe la strato Sadovaja — oni tuj determinis la lokon, kie estis serĉendaj la kulpaj je ĉiuj ĉi aventuroj.

La apartamenton n-ro 50 oni vizitis, kaj eĉ plurfoje, oni zorge ĝin traserĉis, perkutis ĝiajn murojn, esploris la kamentubojn, serĉis kaŝejojn. Tamen ĉiuj ĉi procedoj rezultigis nenion kaj dum neniu el la vizitoj en la apartamenton oni sukcesis iun ajn trovi, kvankam estis tute evidenta, ke iu ja tie estas, malgraŭ la firma kaj kategoria aserto de ĉiuj oficialuloj responsaj pri la restado de alilandaj artistoj en Moskvo, ke nigra magiisto nomata Voland en la urbo ne estas kaj neniel povas esti.

Absolute nenie estis registrita lia alveno, al neniu li prezentis sian pasporton aŭ alian paperon, kontrakton aŭ invitilon, neniu pri li ion aŭdis! Kitajcev, la estro de la programa fako de la Spektaklokomisiono, ĵuris grandajn ĵurojn, ke la malaperinto Steĉjo Latronov ne sendis al li por konfirmo ian ajn spektakloprogramon kun ia ajn Voland, nek telefonis al li ion ajn pri la veno de tia Voland. Tial li, Kitajcev, ne scias kaj ne povas kompreni, kiamaniere Steĉjo allasus tian seancon okazi en Varieteo. Kiam oni obĵetis, ke Semplejarov propraokule vidis la magiiston sur la scenejo, Kitajcev nur disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la ĉielo. Kaj laŭ la okuloj de Kitajcev oni povis vidi kaj senhezite konkludi, ke li estas kristale pura kaj senpeka.

Poste tiu Proĥoro Petroviĉ, prezidanto de la Centra Spektaklokomisiono

Parenteze: li reaperis en sia kabineto tuj post ol la milicio envenis lian kabineton, kio kaŭzis ekstazan ĝojon de Anna Riĉardovna kaj grandan perplekson de la senutile vokita milicio. Kaj ankoraŭ unu parentezaĵo: reveninte sur sian lokon, en sian grizan striitan vestokompleton, Proĥoro Petroviĉ plene aprobis ĉiujn decidoformulojn, kiujn la vestokompleto surskribis dum lia nelonga foresto.

… do, tiu Proĥoro Petroviĉ absolutege nenion sciis pri iu ajn nomata Voland.

Rezultis, pardonon, absurdaĵo: miloj da spektantoj, la tuta personaro de Varieteo kaj fine Semplejarov A.A., homo klerega, vidis tiun magiiston kaj lian malbenindajn asistantojn — sed neniel eblas lin trovi. Trudiĝas demando: ĉu la tero lin englutis post lia fi-seanco, aŭ, laŭ ies asertoj, ĉu li tute ne estis veninta en Moskvon? Nu, se akcepti la unuan hipotezon, tiam oni ankaŭ akceptu, ke kune kun li la tero egale englutis la tutan estraron de Varieteo; kaj la dua hipotezo ŝajnas implici, ke la estraro mem de la malfeliĉa teatro, post ia misfaro (rememoru la frakasitan fenestron en la kabineto de Rimskij kaj la konduton de Keroaso!) senspure fuĝis el Moskvo.

Endas agnoski la meriton de la enketestro. La malaperinton Rimskij oni retrovis mirinde rapide. Sufiĉis kompari la konduton de Keroaso ĉe la taksia haltejo kun kelkaj tempopunktoj — ekzemple, kiam finiĝis la seanco en la apuda kinejo kaj je kioma horo povis malaperi Rimskij — por tuj sendi telegramon en Leningradon. Post unu horo (estis vespero de la vendredo) venis la respondo, ke Rimskij estas trovita en la numero 412 de la hotelo Astoria, en la kvara etaĝo, apud la ĉambro okupita de la repertuarestro de unu el la Moskvaj teatroj turneanta en Leningrado, do ĝuste en la numero konata pro siaj grizblua meblaro kun orizaĵoj kaj bonega banĉambro.

Trovite kaŝanta sin en la vestoŝranko de la numero 412 de Astoria, Rimskij tuj iĝis arestita kaj pridemandita surloke, en Leningrado. Post kio Moskvon venis telegramo, sciiganta ke la financa direktoro de Varieteo estas en neresponsiva stato, ke la demandojn li respondas per absurdaĵoj aŭ rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kaŝu en blenditan kameron sub armitan gardon. El Moskvo oni per telegramo ordonis transporti sub gardo la financan direktoron en Moskvon, sekve de kio je la vendredo vespere Rimskij sub la indikita gardo forveturis per vespera trajno.

Egale je la vendredo vespere oni trovis ankaŭ la spuron de Latronov. Dissendinte al ĉiuj urboj serĉotelegramojn pri Latronov, oni ricevis la respondon el Jalto: Latronov antaŭ nelonge estis en Jalto, tamen ĵus li per avio forflugis al Moskvo.

La sola, kies spuron oni ne sukcesis trovi, estis Punĉo. La fama teatra administristo konata de la tutega Moskvo, malaperis kvazaŭ englutite de la tero.

Intertempe oni devis sin okupi ankaŭ pri incidentoj en aliaj lokoj de Moskvo, ekster la teatro Varieteo. Necesis klarigi la eksterodinaran okazon pri la oficistoj kantantaj la Gloran Maron (alvorte: profesoro Stravinskij en la daŭro de du horoj sukcesis normaligi ĉiujn per iaj hipodermaj injektoj), sin okupi pri la personoj, prezentantaj al aliaj personoj aŭ organizoj ĉian rubaĵon kvazaŭ monon, kaj pri la viktimoj de tiaj trompaj pagoj.

Evidente, la plej malagrabla, la plej skandala kaj nesolvebla el ĉiuj ĉi enigmoj estis tiu pri la kapo de la forpasinta literaturisto Berlioz, ŝtelita dum la hela tago rekte el la ĉerko en la Gribojedova salonego.

Kvazaŭ sur trikilon kolektadis la dek du enketistoj la malbenindajn maŝojn de tiu komplika afero, disĵetitajn tra la tuta urbego.

Unu el la enketistoj venis en la klinikon de profesoro Stravinskij, kaj antaŭ ĉio petis disponigi al li la liston de ĉiuj personoj enhospitaligitaj dum la lastaj tri tagoj. Tiel en la enketo aperis Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov kaj la malfeliĉa anoncisto suferinta la kapforŝiron. Pri ili, cetere, oni nemulte sin okupis. Ja nun facilis konstati, ke ankaŭ ili iĝis viktimoj de la mistera magiisto kaj lia bando. Male, Ivano Nikolaiĉ Senhejmulo interesis la enketiston eksterodinare.

Je la vendredo antaŭvespere ĉe Ivaĉjo en la ĉambro 117-a malfermiĝis la pordo kaj envenis juna, rozvizaĝa, kvieta kaj mildmaniera viro, neniom similanta kriminaliston, kaj tamen unu el la plej bonaj Moskvaj kriminalistoj. Antaŭ si li vidis en la lito palaĉan kaj lacvizaĝan junan homon, kies okuloj atestis absolutan mankon de intereso pri la ĉirkaŭaj aferoj; kies okuloj rigardis jen ien for, trans la ĉirkaŭaĵojn, jen en la internon de la juna homo.

La enketisto delikate sin prezentis kaj diris, ke li venis al Ivano Nikolaiĉ por interparoli pri la antaŭhieraŭaj incidentoj ĉe la Patriarĥa lageto.

Ho, kia estus la triumfo de Ivano, se la enketisto estus veninta al li iom pli frue, eĉ, ekzemple, en la nokto inter la merkredo kaj la ĵaŭdo, kiam Ivano furioze kaj pasie postuladis, ke oni aŭskultu lian rakonton pri la okazinta vendrede vespere.

Sed, ho ve, Ivaĉjo tute ŝanĝiĝis dum la tempo pasinta post la morto de Berlioz. Li estis preta volonte kaj ĝentile respondi je ĉiuj demandoj de la enketisto, tamen en lia rigardo kaj en liaj intonacioj sentiĝis indiferento. La sorto de Berlioz ne plu interesis la poeton.

Antaŭ la veno de la enketisto Ivaĉjo dormetis sur sia lito, kaj vizioj pasis antaŭ liaj okuloj. Li vidis urbon strangan, nekompreneblan, malrealan, kun marmorblokoj, kanelitaj kolonaroj, tegmentoj brilegantaj sub la suno, kun ĝia nigra, sombra, senindulga Fortreso Antonia, kun ĝia palaco sur la okcidenta monteto, la palaco ĝis la tegmentoj sinkinta en la preskaŭ tropika verdaĵo de ĝardeno, kun bronzaj statuoj, brulantaj en la vesperruĝo super tiu verdaĵo, li vidis Italiajn kirasitajn centuriojn marŝi sub la muregoj de la pramalnova urbo.

En sia duondormo li viziis viron senmovan en brakseĝo, razitan, kun flavaĉa tiknervoza vizaĝo, viron en blanka mantelo kun ruĝa subŝtofo, malamege rigardantan en la malmagran kaj fremdan ĝardenon. Ivano sonĝis pri senarbara flava monteto, sur kiu altis vakiĝintaj fostoj kun transversaj traboj.

Sed la okazinta ĉe la Patriarĥa lageto ne plu interesis la poeton Ivano Senhejmulo.

— Nun diru, Ivano Nikolaiĉ: vi mem, je kia distanco de la turnokruco vi estis kiam Berlioz falis sub la tramon?

Apenaŭ perceptebla indiferenta rideto ial tuŝetis la lipojn de Ivano, kaj li respondis:

— Mi estis malproksime.

— Kaj tiu kvadratita, ĉu li estis tuj apud la turnokruco?

— Ne, li sidis sur benko, ne malproksime.

— Ĉu bone vi memoras, ke li ne venis al la turnokruco je la momento, kiam Berlioz falis?

— Mi memoras. Li ne venis. Li malstreĉe sidaĉis.

Tiuj estis la lastaj demandoj de la enketisto. Post ili li ekstaris, etendis la manon al Ivaĉjo, deziris al li plej rapide resaniĝi kaj esprimis la esperon baldaŭ legi liajn novajn poeziaĵojn.

— Ne, — mallaŭte respondis Ivano, — mi ne plu versos.

La enketisto ĝentile ridetis kaj deklaris sin certa, ke la nunmomenta deprimo de la poeto baldaŭ finiĝos.

— Ne, — respondis Ivano, rigardante ne al la kriminalisto sed foren, al la estingiĝanta horizonto, — por mi ĉi tio neniam finiĝos. La versaĵoj, kiujn mi verkis, estas malbonaj versaĵoj, nun mi tion komprenas.

La enketisto forlasis Ivaĉjon ricevinte tre gravan materialon. Sekvinte la eventofadenon ĝis la komenco, finfine oni atingis la fonton, el kiu originis ĉiuj ceteraj okazoj. La enketisto ne dubis, ke ili ĉiuj originis el la murdo ĉe la Patriarĥa. Evidente, nek Ivaĉjo, nek la kvadratita puŝis sub la tramon la malfeliĉan prezidanton de Massolit; meĥanike, se oni povas tiel diri, neniu faligis lin sub la radojn. Sed la kriminalisto estis konvinkita, ke Berlioz sin ĵetis sub la tramon (aŭ falis sub ĝin) hipnotigite.

Jes, la materialo abundegis, kaj oni jam sciis, kiun kaj kie kapti. Sed la problemo konsistis ĝuste en tio, ke neniel oni povis iun kapti. En la trioble malbenita apartamento n-ro 50, ni ripetu, iu sendube ja estis. Foje-foje la apartamento respondis je telefonvokoj, jen per voĉo krakanta, jen per voĉo nazsona, foje-foje malfermiĝis ĝia fenestro, eĉ pli ol tio, el la apartamento aŭdiĝis la sonoj de gramofono. Nu, ĉiun fojon, kiam oni ĝin vizitis, absolute neniu estis en la loĝejo. Kaj oni ĝin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj. Eĉ, tra la apartamento oni pasis kun reto, atentante ĉiujn angulojn. Jam delonge la apartamento estis suspektata. Oni observis ne nur la vojon kondukantan en la korton tra la pordega arko, sed ankaŭ la malantaŭan enirejon; eĉ plie, sur la tegmento ĉe la fumtuboj oni aranĝis embuskon. Jes, la apartamento n-ro 50 miskondutis, sed ordigi tion oni ne povis.

Tiel la afero treniĝis ĝis la noktomezo inter la vendredo kaj la sabato, kiam barono von Meigel, en vespera vesto kaj lakledaj ŝuoj, solene pasis en la apartamenton n-ro 50 en karaktero de gasto. Oni aŭdis la pordon malfermiĝi kaj refermiĝi malantaŭ la barono. Ekzakte dek minutojn poste, sen malpleja sonorado, oni vizitis la apartamenton, tamen ne nur oni ne malkaŝis la gastigantojn, sed — kaj tio ja estis tute surpriza — oni ne sukcesis trovi ian spuron de la eksbarono.

Do, kiel ni jam diris, tiele la afero treniĝis ĝis la sabata matenkrepusko. Tiam venis novaj kaj tre interesaj informoj. Sur aerodromo en Moskvo alteriĝis sesloka pasaĝera avio veninta el Krimeo. Inter la elaviiĝintaj pasaĝeroj unu aspektis tre bizare. Tiu estis juna civitano kun sovaĝa stoplobarbo, almenaŭ tri tagojn sin ne lavinta, kun inflamaj kaj timplenaj okuloj, senpakaĵa kaj iom fantazie vestita. La civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktoĉemizon, novajn, ĵus aĉetitajn, bluajn ledajn pantoflojn. Apenaŭ li disiĝis de la ŝtupareto de la avio, kiam oni jam estis apud li. Tiu civitano estis atendata, kaj post kelka tempo la neforgesebla direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanoviĉ Latronov, sidis antaŭ la enketistoj. Li alŝutis novajn informojn. Nun iĝis klara, ke Voland penetris Varieteon en karaktero de artisto, hipnotiginte Steĉjon, kaj poste trovis rimedon ekspedi lin je Dio-scias-kiom da kilometroj for el Moskvo. Do, la materialo pliiĝis, tamen tio ne faciligis la aferon; eĉ male, ĝi nun aspektis ankoraŭ pli komplika, ĉar evidentiĝis, ke kapti individuon kapablan aranĝi trukojn similajn al la suferita de Latronov, ne estos simpla tasko. Parenteze, laŭ sia propra peto Latronov iĝis enŝlosita en sekuran kameron, kaj antaŭ la enketistoj aperis Punĉo, ĵus arestita en sia apartamento, kien li revenis post regule konstatita dudiurna foresto.

Malgraŭ ke la administristo promesis al Azazello ne plu mensogi, tamen sian depozicion li komencis ĝuste per mensogo. Nu, tiun perfidaĵon oni ne juĝu tro severe. Ĉar kvankam Azazello ja malpermesis al li mensogi kaj kanajli per telefono, tamen ĉi-okaze Punĉo parolis sen apliki tian aparaton. Malfikse rigardante flanken li deklaris, ke je la ĵaŭdo posttagmeze li en sia oficejo drinkis sola ĝis ebriiĝo, poste ien iris — kien, li ne plu memoras — kaj ankoraŭ ie drinkis vodkon — kie, li jam ne memoras — kaj ie kuŝaĉis ĉe latbarilo — kie, li egale ne povas rememori. Nur post ol oni indikis al la administristo, ke per sia stulta kaj malprudenta konduto li malhelpas gravan enketon kaj certe devos tion responsi, Punĉo ekploregis kaj murmuris per tremanta voĉo, ĵetante ĉirkaŭen malkuraĝajn rigardojn, ke lia mensogado ne havas alian kaŭzon ol la timego pri la venĝo de la Volanda bando, inter kies manojn li jam estis trafinta, kaj ke li petas, petegas, soifas esti enŝlosita en blenditan kameron.

— Jen tedaĵo! Ankoraŭ unu obsedata de blendita kamero, — grumblis unu el la enketistoj.

— Ilin forte teruris la banditoj, — diris la kriminalisto vizitinta Ivaĉjon.

Laŭeble oni trankviligis la administriston, diris, ke oni lin protektos eĉ sen ia ajn kamero, kaj tiam sciiĝis, ke nenian vodkon li drinkis ĉe latbarilo, ke lin batis du uloj, unu rufa kun granda kojnodento, kaj unu dika …

— Ah, kiu similas virkaton, ĉu?

— Jes, jes, — flustris la administristo mortetante pro timo kaj ĉiusekunde rigardante ĉirkaŭen. Post kio li malpakis pluajn detalojn pri tio, kiel dum preskaŭ du diurnoj li ekzistadis en la apartamento n-ro 50 estiel vampiro indikulo, ke per li oni preskaŭ pereigis la financan direktoron Rimskij …

Je tiu momento estis venigata Rimskij, ĵus alveturigita per la Leningrada trajno. Tamen tiu timtrema, psike perturbita, grizhara maljunulo, en kiu oni apenaŭ povis rekoni la financan direktoron de antaŭ kelkaj tagoj, nepre malvolis diri la veron, kaj montris ĉi-rilate eksterordinaran obstinon. Rimskij asertis, ke nenian ajn Hellan li vidis nokte en la fenestro de sia kabineto, egale kiel nenian Punĉon, ke tutsimple li subite misfartis kaj spiritforeste veturis al Leningrado. Superfluas aldoni, ke sian depozicion la malsana financa direktoro finis per la peto enŝlosi lin en blenditan kameron.

Anjon oni arestis je la momento kiam ŝi provis enmanigi al kasistino de la ĉiovendejo ĉe Arbat' dekdolaran bileton. Ŝian rakonton pri homoj elflugantaj tra fenestro de la domo ĉe la strato Sadovaja kaj pri la ora hufumeto kiun, laŭ ŝiaj vortoj, ŝi estis levinta por prezenti ĝin al la milicio, oni aŭskultis tre atente.

— Ĉu vere la hufumeto estis el oro kun briliantoj? — oni demandis Anjon.

— Ja mi scias, kio estas bonaj briliantoj,- ŝi respondis.

— Tamen ĉu vi certas, ke li donis al vi ĝuste ĉervoncojn?

— Ja mi scias, kio estas ĉervoncoj, — respondis Anjo.

— Do, kiam ili transformiĝis en dolarojn?

— Nenion mi scias, pri kiuj dolaroj vi parolas, neniam mi vidis viajn dolarojn, — kriĉe respondis Anjo, — ni estas en nia rajto! Ni ricevis rekompencon, kontraŭ ĝi ni aĉetas indienon … — kaj ŝi ekgalimatiis ke ŝi ne responsas tion, ke la domkomitato tenas en la kvina etaĝo malsanktan potencon, kiu neniun lasas vivi normale.

Ĉi tiam la enketisto sindefende svingis la plumingon, ĉar Anjo jam ĉiujn tuttedis, sur verda folieto skribis elirpermeson, post kio, plezurige por ĉiuj, ŝi forlasis la institucion.

Poste treniĝis longa vico de homoj, inter ili Nikolao Ivaniĉ, ĵus arestita nur sekve de stultaĵo de sia ĵaluza edzino, antaŭmatene sciiginta al la milicio lian malaperon. La enketistojn ne tre impresis la burleska atestilo pri tio, ke la koncernan nokton li pasigis en la balo ĉe Satano. Rakontante, kiel li transportis en la aero la nudan mastrumistinon de Margarita Nikolavna ien al ĉiuj diabloj por bano en rivero, kaj kiel antaŭ tiu vojaĝo Margarita Nikolavna senveste aperis en sia fenestro, Nikolao Ivaniĉ iom deviis de la vero. Ekzemple, li opiniis senutila mencii, ke li venis en la dormoĉambron kun la forĵetita subrobo en la mano, aŭ ke li nomis Nataŝan Venera. Laŭ liaj vortoj, okazis tiel, ke Nataŝa elflugis tra la fenestro, lin ekrajdis kaj direktis for el Moskvo …

— Obeante la perforton, mi devis cedi, — diris Nikolao Ivaniĉ. Sian rakonton li finis per la peto ne komuniki eĉ unu vorton pri tio al lia edzino; kion oni al li promesis.

La depozicio de Nikolao Ivaniĉ ebligis konstati, ke Margarita Nikolavna, egale kiel ŝia mastrumistino Nataŝa, senspure malaperis. Oni faris aranĝojn por ilin retrovi.

Tiel la eĉ por unu sekundo ne malstreĉiĝanta enketado renkontis la matenon de la sabato. Dume en la urbo estiĝadis kaj disfluadis tute maleblaj onidiroj, en kiuj eta verero estis abunde garnita per pompa mensogo. Oni rakontis, ke estis seanco en Varieteo, post kiu ĉiuj dumil spektantoj elkuris sur la straton vestite kiel Adamo kaj Eva antaŭ la falo, ke ĉe la strato Sadovaja oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj de magia speco, ke ia bando ŝtelis kvin fakestrojn en la Amuzdepartamento, sed ke la milicio ĉiujn retrovis, kaj multe da aliaj aferoj, kiujn ripeti estus eĉ malagrabla.

Proksimiĝis la tagmanĝa paŭzo, kaj tiam en la enketejo ektintis la telefono. De Sadovaja oni raportis, ke la malbeninda apartamento refoje aperigis vivosignojn. El interne malfermiĝis fenestroj, aŭdiĝis kantado kaj pianmuziko, oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi ĉe la suno.

Antaŭ la kvara horo de la varmega tago granda kompanio de civile vestitaj viroj forlasis tri aŭtomobilojn haltintajn je kelka distanco de la domo 302-bis, strato Sadovaja. La veturigita granda grupo tuj dividiĝis je du malgrandaj, el kiuj la unu tra la pordega arko kaj la korto pasis rekte en la sesan ĉefenirejon, dum la alia malfermis la normale najlitan pordeton de la malantaŭa enirejo, kaj ambaŭ grupoj, ĉiu per sia aparta ŝtuparo, ekiris supren al la apartamento n-ro 50.

Intertempe Kerubjev kaj Azazello — Kerubjev estis forlasinta la festenan frakon kaj surhavis sian ordinaran vestaron — sidis en la manĝoĉambro de la apartamento finante sian matenmanĝon. Voland, laŭ sia kutimo, estis en la dormoĉambro, kaj pri la kato informoj mankas. Tamen juĝante laŭ la kaserola tintego venanta el la kuirejo oni rajtas supozi, ke Behemoto estis ĝuste tie, okupite pri sia kutima stultumado.

— Nu, kio estas tiuj interesaj paŝoj sur la ŝtuparo? — demandis Kerubjev, distrite turnante kulereton en sia taso kun nigra kafo.

— Nu, tie oni venas nin aresti, — respondis Azazello kaj eltrinkis glaseton da konjako.

— Ah, nu certe, certe, — diris Kerubjev.

La venantaj per la ĉefa ŝtuparo dume jam atingis la placeton de la tria etaĝo. Tie du tubistoj klopodadis ĉirkaŭ vaporhejtila radiatoro. La avancantoj interŝanĝis kun la tubistoj signifoplenan rigardon.

— Ĉiuj hejme, — flustris unu el la tubistoj, batetante per martelo kontraŭ la tubo.

Tiam la plej antaŭa viro senkaŝe eligis el sub sia mantelo nigran maŭzeron, dum alia, iranta apud li, elpoŝigis dirkojn. Ĝenerale, la homoj irantaj en la apartamenton n-ro 50 estis tre bone ekipitaj. Du el ili havis en sia poŝo facile sterneblajn, maldikajn silkajn retojn. Plua viro havis lazon, ankoraŭ unu alia — gazmaskojn kaj ampolojn kun kloroformo.

Unu sekundo sufiĉis al la grupo por malfermi la ĉefpordon de la apartamento n-ro 50 kaj penetri en la antaŭĉambron; pordoklako, kiu je la sama momento aŭdiĝis el la kuirejo, atestis ke ankaŭ la dua grupo ĝustatempe atingis la apartamenton per la malantaŭa enirejo.

Eĉ se ne plena, do almenaŭ parta sukceso estis ĉi-foje evidenta. Fulmrapide la du grupoj disiĝis, okupis ĉiujn ĉambrojn, kaj neniun ajn trovis; tamen en la manĝoĉambro ili malkovris restaĵojn de sendube ĵus forlasita matenmanĝo, kaj en la salono sur la kamenbreto, apud kristala karafo, sidis granda nigra virkato. Inter siaj piedoj ĝi tenis primuson.

Absolute silentaj, la homoj venintaj en la salonon kontemplis la katon dum iom longa tempo.

— Hm jes … vera eminentaĵo, — flustris unu el ili.

— Ja mi ne petolas, neniun tuŝas, riparas mian primuson, — diris la besto malafable rigardante la venintojn, — kaj krome mi opinias mia devo vin averti, ke la kata raso estas antikva kaj netuŝebla.

— Perfektega laboro, — flustris unu el la venintoj, dum alia diris laŭte kaj klare:

— Nun, netuŝebla kaj ventroparola kata moŝto, degnu veni ĉi tien!

Tuj ekflugis kaj malfaldiĝis silka reto, sed la lanĉinto, surprize por ĉiuj, maltrafis kaj kaptis per ĝi nur la karafon, kiu tuj falis kaj tinte frakasiĝis.

Perdita preno! — blekegis la kato, — hura! — metinte flanken la primuson la besto eligis de malantaŭ sia dorso braŭningon, tuj direktis ĝin al la plej proksime staranta, sed fajro ekŝprucis el ties mano antaŭ ol la kato povus pafi, kaj post la maŭzera krako la kato falis kap'antaŭe de la kamenbreto sur la plankon, ellasinte la braŭningon kaj faliginte la primuson.

— Ĉio finitas, — per malforta voĉo diris la besto kaj mole etendiĝis en sanga flako, — deiru por momento, lasu min adiaŭi la teron. Ho mia amiko Azazello! — abunde sangante ĝemis la kato, — kie vi estas? — pene ĝi turnis la rigardon de siaj estingiĝantaj okuloj al la pordo de la manĝoĉambro, — vi ne venis min helpi en tiu malegala batalo. Vi forlasis la malfeliĉan Behemoton, kiun vi perfidis por unu glaso da — verdire ja eminenta — konjako! Nu, mia morto pezu sur via konscienco! Mi testamentas al vi mian braŭningon …

— Reton, reton, reton, — oni nervoze flustradis ĉirkaŭ la kato. Tamen la reto, la diablo scias kial, obstrukciĝis en ies poŝo kaj la provoj ĝin eligi restis vanaj.

— La sola, kio povas savi morte vunditan katon, — diris Behemoto, — estas gluto da benzino … Kaj profitante la ĝeneralan konfuzon, la kato fiksis la muzelon sur la ronda aperturo de la primuso kaj sattrinkis. Tuj ĉesis la sangofluo el sub la maldekstra ŝultro. La kato resaltis viva kaj vigla, krampis la primuson subbrake, kun ĝi hopis reen sur la kamenon, de tie, disŝirante la tapeton, grimpis sur la muro kaj post du sekundoj jam sidis alte super la venintoj, sur la metala kurtenstango.

Tuj manoj kroĉiĝis je la kurteno kaj forŝiris ĝin kun la stango, pro kio la suno ektorentis en la ĵuse ombroplenan ĉambron. Sed nek la fripone resaniĝinta kato, nek la primuso falis malsupren. Sen ellasi la primuson, la kato sukcesis transsaltegi sur la lustron, pendantan de la centro de la plafono.

— Eskalon! — oni kriis de malsupre.

— Ni duelu! — blekegis la kato, flugante super la kapoj sur la svingiĝanta lustro; en ĝiaj piedoj reaperis la braŭningo, la primuson ĝi kroĉis inter la lustrobranĉoj. La kato zorge celis kaj, plu pendolante super la kapoj de la venintoj, pafadis sur ilin. Bruego skuis la apartamenton. Sur la plankon hajlis kristalaj rompaĵoj de la lustro, fendoradiaj steloj aperis sur la kamena spegulo, disŝprucadis stukpolvo, sur la planko saltetis eluzitaj kuglingoj, frakasiĝis fenestroviroj, benzino verŝiĝis el la trapafita primuso. Nun jam ne temis pri la eventualo kapti la katon viva, la venintoj trafe kaj furioze repafis el siaj maŭzeroj en la kapon, en la ventron, en la bruston, en la dorson de la besto. La pafado kaŭzis panikon sur la asfalto en la korto.

Sed la pafado daŭris tute ne longe kaj estingiĝis per si mem. Ĉar nek la katon nek la venintojn ĝi iel ajn damaĝis. Ne nur neniu iĝis mortigita, ne estis eĉ vunditoj; ĉiuj, kaj ankaŭ la kato, restis tute sendifektaj. Iu el la venintoj, por definitive pri tio certiĝi, pafis kvin kuglojn en la kapon de la malbeninda besto, kaj la kato vigle respondis, malplenigante sur lin tutan magazenon. Kun la sama rezulto: neniu sentis eĉ malplejan efikon. La kato pendoletis sur la lustro, kies svingoj iom post iom malgrandiĝadis, ial blovis en la tubon de sia braŭningo kaj kraĉetis sur sian piedon. La silente starantaj malsupre mienis tute perpleksite. Tio estis unika, aŭ almenaŭ unu el la plej maloftegaj, okazo, kiam pafado montriĝis absolute senefika. Certe, oni povus allasi, ke la braŭningo de la kato estis speco de ludilo, tamen la maŭzeroj de la venintoj ja estis eksterdubaj. Koncerne la unuan vundon de la kato — pri tio jam oni povis konkludi senhezite, ĝi estis nenio alia ol truko kaj fia simulaĵo, egale kiel la benzintrinkado.

Estis ankoraŭ unu provo kapti la katon. Oni ĵetis lazon, ĝi kroĉiĝis je unu el la kandeloj, la lustro falis kaj frakasiĝis. La puŝego ŝajnis skui la tutan domon ĝis la fundamento, tamen tute senutile. Rompaĵoj ŝprucis sur la ĉeestantojn, la kato transflugis tra la aero kaj lokis sin alte sub la plafono, sur la supra parto de la orizita kadro de la kamena spegulo. La besto nenien intencis fuĝi, eĉ male, sidante en relativa sekuro, ĝi komencis novan oratoraĵon.

— Mi tute ne komprenas, — ĝi diris de la supro, — la motivojn por tia brutala traktado …

Sed ĉi tiam la apenaŭ komencitan oratoraĵon interrompis peza, nesciate de kie venanta baso:

— Kio okazas en la apartamento? Mi estas malhelpata en mia okupo.

Alia voĉo, malagrabla kaj nazsona, respondis:

— Nature, estas Behemoto, la diablo prenu la pajacaĉon!

Tria voĉo, tremetanta, diris:

Messire, estas sabato. La suno kliniĝas. Jam tempas.

— Pardonu, mi ne povas daŭrigi la konversacion, — diris la kato de sur la spegulo, — jam tempas. — Ĝi forĵetis la braŭningon, frakasante ambaŭ fenestrovitrojn. Poste la kato verŝis malsupren iom da benzino, la benzino per si mem ekbrulis kaj la flam'ondego atingis la plafonon.

La incendio disvastiĝis iel eksterordinare, kun rapidego kaj forto nekutimaj eĉ ĉe benzin'elverŝo. Tuj ekfumis la tapeto, sur la planko ekflamis la deŝirita kurteno, ekbruletis la framoj de la frakasitaj fenestroj. La kato risorte kurbiĝis, miaŭis, saltegis de la spegulo sur la fenestrobreton kaj forglitis malantaŭ ĝin kun sia primuso. El ekstere ekaŭdiĝis pafoj. La viro, sin lokinta sur la fera incendia eskalo je la nivelo de la juvelistvidvinaj fenestroj, plurfoje pafis al la kato dum ĝi saltegadis de unu fenestrobreto al alia sin direktante al la angula defluila tubo de la domo, konstruita, kiel jam estis menciite, krampoforme. Per tiu tubo la kato grimpis sur la tegmenton.

Tie, bedaŭrinde same senrezulte, la beston alpafis la homoj gardantaj la kamentubojn, kaj la kato eklipsiĝis en la malalta suno inundanta la urbon.

Dume en la apartamento la pargeto ekflamiĝis sub la piedoj de la venintoj, kaj en la fajro, sur la loko kie la kato kuŝaĉis simulante mortan vundon, aperis, pli kaj pli dense materiiĝante, la kadavro de la eksbarono von Meigel, kun la mentono tirita supren kaj kun larĝe malfermitaj vitrecaj okuloj. Ĝin atingi oni jam ne povis. Saltante sur la brulantaj pargeteroj, sin frapante per la manoj sur la fumantajn bruston kaj ŝultrojn, la grupanoj okupintaj la salonon sin retiris en la kabineton kaj en la antaŭĉambron. Tiuj, kiuj estis en la manĝoĉambro kaj en la dormoĉambro, eskapis tra la koridoro. Ankaŭ tiuj, kiuj estis en la kuirejo, alkuris kaj impetis en la antaŭĉambron. La salono jam plenis je fajro kaj fumo. Preterkurante, iu sukcesis diski la telefonnumeron de la fajrobrigado, lakone krii en la aŭdilon:

— Sadovaja, tricent du bis!

Maleblis plu resti ene. La flamo ŝprucis en la antaŭĉambron. Spiri iĝis malfacila.

Apenaŭ el la frakasitaj fenestroj de la sorĉita apartamento aperis unuaj fumstrietoj, tuj en la korto eksonis desperaj homkrioj:

— Fajro, fajro! Incendio!

En diversaj apartamentoj de la domo homoj kriis en la telefonon:

— Sadovaja! Sadovaja tricent du bis!

Je la momento, kiam de Sadovaja ekaŭdiĝis la korpremaj sonorilbatoj de sur la longaj ruĝaj aŭtomobiloj, kiuj rapidis de ĉiuj partoj de la urbo, la homoj tumultantaj en la korto vidis forflugi, kun la fumo venanta el la fenestroj de la kvina etaĝo, tri siluetojn malhelajn, ŝajne virajn, kaj unu silueton de nuda virino.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri ĉap. 27

saliko

en la originalo ветла ({Latine salix alba} {France saule blanc} {Bulgare бяла върба}, {Germane Silberweide} {Ĉeĥe bíla vrba}, {Pole łozina). [BE61] tradukas ĝin per blanka saliko. — Cetere oni povas rimarki malkoheron kun ĉap. 13, kie temis pri siringo kaj acero.


unu el la Moskvaj organizoj

evidente, temas pri OGPU, la tiama politika polico, kies ĉefa oficejo situis ĉe la placo Lubjanka en Moskvo. «Vasta placo» kaj «fenestroj radiantaj per plena lumo» estis la trajtoj impresintaj multajn samtempulojn.


La domo ĉe la ponto Kamennij

klara aludo al La Registara Domo, kie en la koncerna epoko loĝis altrangaj partiaj kaj ŝtataj funkciuloj. Ĝi estas priskribita en la romano de Ju. Trifonov «La domo ĉe la bordstrato».


Centra Spektaklokomisiono

en la originalo la nomoj de tiu komisiono iom varias.


Alvorte

parenteze, interalie. {Ruse к слову, кстати} {Angle incidentally, by the way} {France à propos.}


repertuarestro {Ruse заведующий репертуаром} —

teatra estrarano responsa pri la selektado kaj literatura redaktado de verkoj por la repertuaro de teatro.


mortetante pro timo (figursence) —

paralizate de timo, {Ruse замирая от страху} {France mourant de peur} {Germane vor Angst vergehen.}


malpaki

slanga vorto por «rakonti», ofte kun la nuanco de eldevigita konfeso aŭ kompleteco. {Ruse выложить} {Germane auspacken.}


indikulo

komplico de ŝtelistoj aŭ banditoj indikanta la lokon aŭ aliajn favorajn cirkonstancojn por la krimo. {Ruse наводчик} {France indicateur} {Germane Zubringer.}


ni estas en nia rajto

uzi ĝeneraligan «ni» anstataŭ «mi» estas sufiĉe kutima popola dirmaniero; «esti en sia rajto» signifas pravi, rajti {Ruse быть в своём праве} {Germane im Recht sein}.


indieno

presita katuno [EF].


maŭzero [BE81] — germana sistemo de paf'armiloj (fusilo, pistolo k.a.) de la fratoj Mauser. {Ruse маузер} kutime rilatas al pistolo.


perdita preno

kalembure uzita kartluda termino ({Ruse ремиз}).


braŭningo

aŭtomata pistolo inventita ĉ. 1906 de usonano Browning.


benzino

tiele en la originalo. Verdire, benzino ne estis kutima hejtaĵo por primusoj.


hop∙i {Ruse сигануть} —

salti. La PIVaj difinoj ŝajnas dubindaj: hop! ({R}, {Ukrajne} хоп! esprimas ne tiom instigon al salto (por tio sufiĉus ek!), kiom aprobon, plenumkonstaton, memlaŭdon; tio klarigas la ekzemplan proverbon («ne diru hop antaŭ la salto»; do, hop! = jen prete!).


ambaŭ fenestrovitroj

por pli bone reteni la varmon dum la vintroj la fenestroj en la meza Rusujo estas duoblaj.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]