[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

16
La ekzekuto

La suno jam komencis malleviĝi super la Kalva Monto, kaj duobla kordono ĉirkaŭis la altaĵon.

La alao, kiu antaŭ la tagmezo krucis la vojon de la prokuratoro, trote venis al la Ĥebrona Pordego. Ĝia vojo jam estis pretigita. La infanterianoj de la Kapadocia kohorto dispuŝis al la flankoj la amasojn de homoj, muloj kaj kameloj, kaj la alao, trotante kaj levante ĉielen blankajn polvokolonojn, atingis la disirejon: la suda vojo kondukis al Bet-Leĥem, la nord'okcidenta — al Jafo. La alao impetis laŭ la nord'okcidenta vojo. La kapadocianoj borderis la vojon, anticipe forflankiginte la karavanojn, kiuj rapidis al la festo en Jerŝalaimon. Pilgrimuloj forlasis siajn porokazajn striitajn tendojn, starigitajn sur la herbo, kaj amasiĝis malantaŭ la kapadocianoj. Irinte proksimume kilometron, la alao devancis la duan kohorton de la Fulma legio, kaj post ankoraŭ unu kilometro ĝi unua atingis la piedon de la Kalva Monto. Ĉi tie la alao deĉevaliĝis. La alaestro ĝin dividis en plotonojn, kiuj encirkligis la piedon de la nealta monteto, lasante libera nur unu pasejon de la Jafa vojo.

Post kelka tempo venis la dua kohorto, ĝi iris pli alten kaj kordonis la pinton.

Fine venis la centurio komandata de Marko Ratobuĉulo. Ĝi marŝis disigite en du kolumnojn inter kiuj, eskortate de la sekreta gardistaro, ĉaro transportis la tri kondamnitojn, sur kies brusto pendis blanka tabulo kun la surskribo: «Krimulo kaj ribelano», en du lingvoj, la aramea kaj la greka. La ĉaron de la krimuloj sekvis aliaj, portantaj freŝe tajlitajn fostojn, transversajn trabojn, ŝnurojn, sitelojn kaj hakilojn. Post tiuj ĉaroj veturis la ses ekzekutistoj. Post ili rajdis centuriestro Marko, la estro de la Jerŝalaima Templa gardo, kaj la kapuĉulo, kiun Pilato mallonge rendevuis en la kurtenita ĉambro de la palaco. Malantaŭe iris soldatvico, sekvate de kelkaj dumil spektemuloj, kiuj malgraŭ la infera varmego volis vidi la kuriozaĵon.

Al la spektemaj urbanoj aliĝadis interesitaj pilgrimuloj, kiujn neniu malhelpis sekvi la procesion. Akompanate de la akutaj krioj de la anoncistoj, senditaj kun la centurio kaj ripetantaj la kriitan de Pilato antaŭ la tagmezo, la procesio atingis la Kalvan Monton.

La alao enlasis ĉiujn en la unuan zonon; male, la dua kohorto tralasis supren nur tiujn, kiuj havis rolon en la ekzekuto, kaj per rapida manovro disŝutis la amason ĉirkaŭ la tuta monteto, inter la infanteria gardo supre kaj la kavaleria malsupre. Oni povis spekti la ekzekuton tra la maldensa ĉeno de la infanterianoj.

Do, pli ol tri horoj pasis post kiam la procesio suriris la altaĵon, la suno jam estis malleviĝanta super la Kalva Monto, sed la varmego restis neeltenebla, la soldatoj en ambaŭ kohortoj suferis pro ĝi, langvoris pro la enuo, kaj senvoĉe malbenadis la tri krimulojn, sincere dezirante al ili plej rapidan morton.

La malgranda alaestro, kiu restis ĉe la piedo de la monteto apud la kordonpasejo, havis ŝviton sur la frunto, pro la ŝvito lia blanka ĥitono malheliĝis sur la dorso, fojon post fojo li iris al la unua plotono, per la manoj ĉerpis akvon el la leda sitelo, ĝin trinkis kaj verŝis sur sian turbanon. Tio iomete lin faciligadis, li forlasadis la sitelon kaj rekomencadis sian navedan paŝadon laŭ la polva vojo kondukanta al la pinto. Lia longa glavo frapadis la ŝnuritan ledan boton. Li volis prezenti al siaj kavalerianoj ekzemplon pri eltenemo, tamen kompatante ilin li permesis al siaj soldatoj piramide starigi lancojn kaj kovri ilin per blankaj manteloj. Per tiuj tendoj la sirianoj sin ŝirmis kontraŭ la senkompata suno. La siteloj rapide malpleniĝadis kaj kavalerianoj de diversaj plotonoj laŭvice iradis preni akvon en la ravino ĉe la montetpiedo, kie en magra ombro de mizeraj morus'arboj malklara rojo vivis siajn lastajn tagojn, sekigate de la diabla varmego. Kaptante la paseman ombron tie enuis la ĉevalgardantoj kun la malvigliĝintaj ĉevaloj.

La langvoro de la soldatoj kaj iliaj malbenoj kontraŭ la krimuloj estis kompreneblaj. Feliĉe, ne praviĝis la antaŭtimo de la prokuratoro pri eventuala tumulto dum la ekzekuto en la de li abomenata urbo Jerŝalaim. Kiam komenciĝis la kvara horo de la ekzekuto, inter la du kordonoj, la infanteria supre kaj la kavaleria ĉe la montetpiedo, male al ĉiuj supozoj ne restis eĉ unu homo. La suno forbruligis la amason kaj pelis ĝin reen al Jerŝalaim. Nur ekster la kordono el la du Italiaj centurioj restis du hundoj, nesciate kial venintaj nek al kiu apartenantaj. Tamen ankaŭ ilin malvigligis la varmego kaj ili kuŝis eliginte la langon, brue spiris kaj neniel atentis la verddorsajn lacertojn, la solajn vivulojn kiujn ne maloportunis la suno kaj kiuj rapide sin movis inter la ardaj ŝtonoj kaj iaj granddornaj rampaĵoj.

Neniu provis liberigi la kondamnitojn — nek en Jerŝalaim, plenplena je trupoj, nek ĉi tie, sur la gardata monteto — kaj la amaso reiris en la urbon ĉar fakte, absolute nenio interesa estis pri tiu ekzekuto, dum tie for, en la urbo, jam progresis la preparoj al la granda festo de Pasko, komenciĝonta vespere.

La Italia infanterio en la supra kordono suferis eĉ pli ol la kavalerianoj. La sola cedo de centuriestro Ratobuĉulo estis, ke li permesis al la soldatoj demeti la kaskon kaj kovri sin per blanka tuko trempita en akvo; tamen ili devis stari tenante la lancon en la mano. Li mem surhavis similan tukon, sed sekan, kaj paŝadis tien kaj reen apud la grupo de ekzekutistoj ne demetinte de sur sia brusto la ornamon el arĝentaj leonkapoj, ne demetinte la kruringojn nek la glavon nek la ponardon. La suno batadis rekte sur la centuriestron sen iel ajn lin damaĝi, kaj oni ne povis rigardi la leonkapojn, ĉar la okulojn brulvundis la blindiga brilo de la arĝento kvazaŭ bolanta sub la sunradioj.

La misforma vizaĝo de Ratobuĉulo esprimis nek lacon nek malplezuron. Ŝajnis, ke la grandegulo centuriestro kapablas tiel paŝadi la tutan tagon, la tutan nokton, kaj ankoraŭ tagon — tiom, kiom necesos. Plu tiel paŝadi, metinte la manojn sur la pezan zonon kun ĝiaj kupraj platetoj, same ĵetante la severajn rigardojn jen al la fostoj kun la ekzekutatoj, jen al la soldatoj en la gardoĉeno, per la pinto de sia vila boto same indiferente forpuŝeti la survoje renkontatajn homajn ostojn, blankigitajn de la tempo, aŭ malgrandajn silikojn.

La kapuĉulo estis sin instalinta sur tripieda tabureto nemalproksime de la fostoj, kaj sidis serena kaj senmova, nur foje-foje li pro enuo fosis la sablon per vergo.

La antaŭa aserto, ke ekster la legianĉeno ne restis eĉ unu homo, ne tute ĝustas. Ekzakte unu homo ja tie estis, kvankam ne ĉiuj povis lin vidi. Li lokis sin ne sur tiu deklivo, kie estis lasita la pasejo sur la monteton kaj de kie oni povis la plej oportune spekti la ekzekuton, sed sur la deklivo norda, ne la malkruta kaj facile surirebla, sed la malglata, kun eroziaĵoj kaj fendoj, kie sin kroĉante je la senakva tero malbenita de la ĉielo, en rokkrevaĵo, provis vivi malsana fig'arbaĉo.

Ĝuste sub ĝi, sub la arbaĉo donanta nenian ombron, sin instalis tiu sola spektanto — ne partoprenanto! — de la ekzekuto, kaj tie li sidis sur ŝtono ekde la komenco, jam pli ol tri horojn. Jes, por spekti la ekzekuton li elektis ne la plej bonan sed la plej malbonan lokon. Tamen ankaŭ de tie la fostoj estis videblaj, tra la kordono videblis ankaŭ la du brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro, kaj tio, verŝajne, plene sufiĉis al la viro, kiu evidente volis eviti troan atenton kaj eventualan ĉikanon.

Sed antaŭ kvar horoj, kiam la ekzekuto estis komencota, tiu homo, tute male, agis eĉ tre atentige, kaj supozeble ĝuste tio nun devigis lin ŝanĝi sian konduton kaj sin retiri.

Antaŭ kvar horoj, kiam ĵus pasinte la kordonon la procesio atingis la pinton, li unuafoje aperis ĉi tie kaj aspektis kiel homo evidente malfruiĝinta. Li anhelis, sur la monteton li ne paŝe iris sed kuris, li dispuŝadis la antaŭirantojn, kaj kiam li vidis, ke antaŭ li, same kiel antaŭ ĉiuj aliaj, fermiĝis la gardoĉeno, li naive provis, ŝajnigante ke li ne komprenas la kolerajn avertokriojn, tragliti inter la soldatoj sur la lokon mem de la ekzekuto, kie la kondamnitoj jam estis deĉarigataj. Pro tio li ricevis sur la bruston puŝegon per la malakra ekstremo de lanco, kaj forsaltis de la soldatoj kun krio esprimanta ne doloron sed malesperon. Al la puŝinta lin legiano li ĵetis malklaran kaj tute indiferentan rigardon, kiel homo nesensiva pri korpa doloro.

Tusante kaj anhelante, tenante sian manon sur la brusto, li kuris ĉirkaŭ la monteto, serĉante sur la norda deklivo ian ajn interspacon en la gardoĉeno, kie li povus tragliti enen. Sed li malfruis. La ringo jam fermiĝis. Kaj la viro, kies vizaĝon tordis aflikto, devis rezigni siajn provojn penetri al la ĉaroj, de kiuj oni jam malŝarĝis la fostojn. Tiuj provoj povis rezultigi nur lian areston, kaj esti arestita en tiu tago neniel akordis kun lia plano.

Tial li deiris malantaŭen al la rokkrevaĵo, kie estis pli kviete kaj kie neniu lin ĝenis.

Nun, sidante sur ŝtono, tiu viro, nigrabarba, kies okuloj pusis pro la suno kaj maldormado, sopiregis. Jen li suspiris, malfermante sian eksbluan, malpure grizan taliton trivitan dum la vagadoj, kaj nudigis la kontuzitan bruston, sur kiu fluetis la malklara ŝvito; jen li, en neeltenebla turmento, levis la okulojn al la ĉielo kaj observis la tri vulturojn, kiuj jam delonge kroze ŝvebis en la alto antaŭsentante baldaŭan regalon; jen li fiksis sian senesperan rigardon sur la flavan teron kaj vidis tie duone disfalintan hundan kranion kaj kurantajn ĉirkaŭ ĝi lacertojn.

Lia turmento estis tiom granda, ke fojon post fojo li rekomencis paroli al si mem.

— Ho, stultulo mi estas! — li murmuris, en sia animdoloro ŝanceliĝante sur la ŝtono kaj per la ungoj skrapante sian brunhaŭtan bruston, — stultulo, malsaĝa virino, timulo! Ne homo mi estas sed kadavraĵo!

Li silentiĝadis mallevante la kapon, poste, trinkinte el sia ligna pendbotelo kelkajn glutojn da varma akvo, li denove plivigliĝadis, ekprenante jen la tranĉilon, kaŝitan sub la talito sur la brusto, jen la pergamenon kuŝantan antaŭ li sur ŝtono, apud kalamo kaj inkujo.

Skribaĵoj jam nigris sur la pergameno:

Pasas la minutoj, kaj mi, Levio Mateo, estas sur la Kalva Monto, kaj la morto plu ne venas!

Poste:
La suno malleviĝas sed la morto ne venas.

Nun Levio Mateo senespere skribis per la akra kalamo jenon:
Dio! Kial vi koleras kontraŭ li? Sendu al li la morton!

Tion skribinte li senlarme singultis kaj refoje per la ungoj skrapis sian bruston.

La afliktegon de Levio kaŭzis la terura misŝanco, trafinta Jeŝuan kaj lin, kaj krome, la grava eraro kiun li, Levio, sin opiniis farinta. Antaŭ du tagoj Jeŝua kaj Levio estis en Betanio, apud Jerŝalaim, gastigate de legomkultivisto kiu tre ŝatis la predikojn de Jeŝua. La tutan matenon ambaŭ gastoj laboris en la legomĝardeno helpante la mastron, kaj intencis iri al Jerŝalaim vespere, profitante la malvarmeton. Tamen Jeŝua ial ekhastis, diris, ke en la urbo li havas urĝan aferon, kaj proksimume je la tagmezo li foriris sola. Ĉi tio estis la unua eraro de Levio Mateo. Kial, nu kial li lasis lin foriri sola!

Vespere Mateo ne sukcesis iri al Jerŝalaim. Subite lin trafis ia terura misfarto. Li havis tremfebron, lia korpo pleniĝis je fajro, li klakis per la dentoj kaj ĉiuminute petis, ke oni donu al li trinki. Nenien li povis iri. Li falis sur ĉevalkovrilon en la ŝedo de la legomkultivisto kaj kuŝis sur ĝi ĝis la frua mateno de la vendredo, kiam la malsano forlasis lin same subite kiel ĝi estis lin kaptinta. Kvankam li estis ankoraŭ malforta kaj liaj gamboj tremis, tamen li, premate de antaŭsento pri malfeliĉo, adiaŭis la gastiganton kaj iris al Jerŝalaim. Tie li eksciis, ke la antaŭsento lin ne trompis. La malfeliĉo estis okazinta. Levio estis en la hom'amaso kaj aŭdis la prokuratoron anonci la verdikton.

Kiam la kondamnitoj estis kondukataj al la ekzekutejo, Levio Mateo kelkan tempon kuris en la amaso de la spektemuloj tuj apud la gardoĉeno, ĉiel penante kaŝe sciigi al Jeŝua almenaŭ tion, ke li, Levio, estas ĉi tie, apud li, ke li ne forlasis lin sur lia lasta vojo, kaj ke li preĝas, ke la morto venu al Jeŝua kiel eble plej rapide. Sed Jeŝua rigardis antaŭen for, laŭ la direkto kien li estis veturigata, kaj certe Levion li ne vidis.

Do, kiam la procesio estis pasinta preskaŭ trionmejlon ekster la urbo, Mateo, puŝate en la amaso apud la gardoĉeno, ekhavis simplan kaj brilan ideon, kaj kun sia kutima flamiĝemo li tuj superŝutis sin per malbenoj pro tio, ke li ne trovis ĝin pli frue. La soldatoj iris en ne tre densa ĉeno. Inter ili estis iom da spaco. Aplikante grandan lerton kaj tre ĝuste kalkulitajn movojn oni povis, fleksinte la dorson, trakuri inter du legianoj, atingi la ĉaron kaj salti sur ĝin. Tiam Jeŝua estus savita je la turmento.

Unu momento sufiĉos por ponardi Jeŝuan en la dorson, kriinte al li: «Jeŝua! Mi vin savas kaj kun vi foriras! Mi, Mateo, via fidela kaj ununura disĉiplo!»

Kaj se Dio benus lin per ankoraŭ unu libera momento, tiam ankaŭ sin mem li povus ponardi kaj tiel eviti la morton sur fosto. Cetere, ĉi tio malmulte interesis Levion la eksimpostiston. Li ne zorgis, kiamaniere li mortos. Li volis nur ke Jeŝua, kiu dum sia tuta vivo al neniu ajn faris eĉ malplejan malbonon, evitu la turmenton.

La plano estis bonega, sed malfeliĉe, Levio havis kune nenian ponardon. Ankaŭ da mono li ne havis eĉ unu moneron.

Furiozante kontraŭ si mem, Levio sin malimplikis el la amaso kaj kuris reen al la urbo. En lia brulanta kapo pulsegis nur unu febra penso pri tio, ke li tuj, iel ajn, havigu al si en la urbo ponardon kaj reatingu la procesion antaŭ ol estos tro malfrue.

Li kuris ĝis la urba pordego manovrante en la karavansvarmo ensuĉata de la urbo, kaj maldekstre de si li ekvidis la malfermitan pordon de panbutiko. Anhelante post la kuro sur la varmega vojo, Levio sin ordigis, tre digne eniris la butikon, salutis la butikistinon, petis ŝin mallevi al li de la breto la plej supran panon, ial plaĉintan al li pli ol la ceteraj, kaj kiam ŝi sin forturnis, silente kaj rapide li prenis de sur la vendotablo aĵon, ol kiu pli taŭga estas nenio en la mondo: la razile akran, longan pantranĉilon — kaj impetis for el la butiko. Post kelkaj minutoj li denove estis sur la Jafa vojo. Sed la procesio jam ne estis videbla. Li ekkuris. Fojfoje li devis fali en la polvon kaj senmove kuŝi por respiri. Tiel li kuŝadis, mirigante la homojn kiuj piede aŭ sur mulo pasis al Jerŝalaim. Li kuŝis, aŭskultante sian koron marteladi ne nur en la brusto sed ankaŭ en la kapo kaj ankaŭ en la oreloj. Apenaŭ retrovinte la spiron li saltis sur la piedojn kaj kuris plu, tamen pli kaj pli malrapide. Kiam li fine ekvidis la longan procesion iri en polvonubo, ĝi jam estis apud la piedo de la monteto.

— Dio … — ĝemis Levio, komprenante ke li malfruiĝas.

Li estis veninta tro malfrue.

Kiam finiĝis la kvara horo de la ekzekuto, la turmento de Levio atingis la plej altan gradon kaj li furioziĝis. Li sin levis de la ŝtono, svingĵetis la tranĉilon kies ŝtelon li nun opiniis vana, piede dispremis la pendbotelon, tiel sin senigante je akvo, forŝiris la turbanon de la kapo, kaj tirante sian maldensan hararon li komencis sin malbeni.

Li sin malbenadis, kriis sensencajn vortojn, li muĝis kaj kraĉis, li malgloris siajn gepatrojn, enmondigintajn stultulon.

Vidante ke liaj malbenoj kaj insultoj ne efikas, ke nenio ŝanĝiĝas sub la ardaj sunradioj, li pugnigis la tendenozajn manojn, ferminte la okulojn li levis la pugnojn al la ĉielo, al la suno kiu plu deglitis malsupren longigante la ombrojn kaj flankiĝante por sinki en Mediteraneo, kaj li postulis de Dio senprokrastan miraklon. Li postulis, ke Dio tuj sendu al Jeŝua la morton.

Malferminte la okulojn li vidis, ke sur la monteto ĉio restas senŝanĝa, krom ke estingiĝis la blindigaj brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro. La suno sendis la radiojn sur la dorsojn de la ekzekutatoj, kies vizaĝoj estis turnitaj al Jerŝalaim. Tiam Levio kriis:

— Mi malbenas vin, Dio!

Raŭkvoĉe li kriis plu, ke li konvinkiĝis pri la maljusto de Dio kaj ke li ĉesas lin fidi.

— Surdulo! — graŭlis Levio, — se vi ne estus surda, vi estus min aŭdinta kaj jam lin mortigus.

Levio fermis la okulojn atendante fajron fali sur lin de la ĉielo kaj lin mem forbruligi. Tio ne okazis, kaj sen malfermi la okulojn Levio plu kriis al la ĉielo siajn malicajn kaj ofendajn parolojn. Li kriadis pri sia kompleta seniluziiĝo kaj pri tio, ke ekzistas ankaŭ aliaj dioj kaj religioj. Jes, alia dio neniam permesus tion, neniam tolerus ke homo, simila al Jeŝua, estu bruligata de la suno sur fosto.

— Mi eraris! — kriis Levio per la tute raŭkiĝinta voĉo, — vi estas dio de la malbono! Aŭ — ĉu la incensa fumo el la Templo tute kovras viajn okulojn, ĉu viaj oreloj ĉesis aŭdi ion ajn krom la trombonaĵojn de la pastroj? Vi ne estas la ĉiopova Dio! Vi estas la nigra Dio! Mi malbenas vin, dio de la krimuloj, ilia protektanto kaj ilia animo!

Ĉi tiam io blovis sur la vizaĝon de la eksimpostisto kaj io susuris ĉe liaj piedoj. Refoje venis blovo, kaj malferminte la okulojn Levio vidis, ke ĉio en la mondo — ĉu influite de liaj malbenoj, ĉu pro alia kaŭzo — estas ŝanĝiĝinta. La suno malaperis sen atingi la maron en kiu ĝi ĉiuvespere sinkis. Ĝin forglutinte, sur la ĉielo minace kaj nerezisteble estis leviĝanta de la okcidento fulmotondra nubego. Ties rando jam bolis per blanka ŝaŭmo, la nigra fuma ventrego flavete flagris. La nubego grumblis kaj foje-foje lasis fali fajrajn fadenojn. Pelate per subita vento, polvokolonoj flugis super la Jafa vojo, tra la malfekunda Gihona valo, super la tendoj de la pilgrimuloj. Levio silentiĝis konsiderante, ĉu la fulmotondro, tuj finkovronta Jerŝalaimon, ion ŝanĝos en la sorto de la malfeliĉulo Jeŝua. Kaj vidante la fajrofadenojn distranĉi la nubojn, li komencis petegi, ke fulmobato trafu la foston de Jeŝua. Pente rigardante en la klaran ĉielon, kiun ankoraŭ ne tute voris la nubego kaj kie la vulturoj estis forflugantaj por eviti la fulmotondron, Levio pensis, ke malsaĝe li rapidis pri siaj malbenoj. Nun Dio lin ne aŭskultos.

Mallevinte sian rigardon al la montetpiedo, Levio fiksis ĝin al tiu loko, kie dise staris la alao, kaj li vidis, ke tie okazis atentindaj ŝanĝoj. De alte Levio klare vidis la soldatojn haste eltiri la lancojn el la tero kaj surmeti la mantelojn, li vidis la ĉevalgardantojn kureti al la vojo, je la bridrimeno kondukante la nigrajn ĉevalojn. La alao estis retirota, tio estis evidenta. Levio, per la mano ŝirmante sian vizaĝon kontraŭ la ŝprucanta polvo, ĝin elkraĉante, penadis diveni, kion tio signifas, ke la kavalerio estas forironta? Lia rigardo glitis alten kaj li vidis malgrandan figuron en purpura militista ĥlamido iri supren al la ekzekutplaceto. Kaj pro la antaŭsento de ĝojiga fino frostiĝis la koro de la eksimpostisto.

La homo suriranta la monteton post pli ol kvar horoj da sufero de la krimuloj estis la estro de la kohorto; li ĵus alrajdis el Jerŝalaim kun sia servsoldato. Obeante geston de Ratobuĉulo, la gardoĉeno malfermiĝis kaj la centuriestro salutis la tribunuson. Tiu forkondukis Ratobuĉulon flanken kaj ion al li flustris. La centuriestro refoje salutis kaj iris al la ekzekutistoj, sidantaj sur ŝtonoj ĉe la fostopiedoj. Dume la tribunuso direktis siajn paŝojn al la homo sidanta sur la tripieda tabureto, kaj tiu ĝentile sin levis renkonten. Ankaŭ al li la tribunuso mallaŭte diris ion, kaj ambaŭ iris al la fostoj. Ilin sekvis la estro de la Templa gardo.

Malplezure ĵetinte oblikvan rigardon al la malpuraj ĉifonaĉoj kuŝantaj sur la tero apud la fostoj, la ĉifonaĉoj kiuj antaŭ nelonge estis la vestoj de la krimuloj kaj kiujn rifuzis la ekzekutistoj, Ratobuĉulo vokis al si du el ili kaj ordonis:

— Sekvu min!

De la plej proksima fosto aŭdiĝis raŭka sensenca kantetado. Sur la fosto pendis Gestas, pro la muŝoj kaj pro la suno li freneziĝis nelonge antaŭ la kvara horo de la ekzekuto kaj nun mallaŭte kantis ion pri vinberĝardeno; tamen sian kapon, kovritan per turbano, li foje-foje skuetis, kaj tiam la muŝoj malvigle sin levis de lia vizaĝo sed tuj revenis.

Sur la sekva fosto estis ekzekutata Dismas. Li suferis pli ol la du aliaj, ĉar lin ne forlasis la konscio, kaj li movis la kapon, ofte kaj ritme, jen dekstren jen maldekstren, per la orelo batante la ŝultron.

Pli feliĉa ol la du aliaj estis Jeŝua. Ekde la unua horo li havis svenojn, poste li tute senkonsciiĝis kaj sian kapon en la malligiĝinta turbano li lasis senmove pendi. Tial lin tute kovris muŝoj kaj tabanoj, tiom ke lia vizaĝo malaperis sub nigra tavolo de la gluiĝema, svarmanta maso. En la ingvenoj, sur la abdomeno, en la akseloj sidis dikaj tabanoj suĉante la flavan, nudan korpon.

Obeante la gestojn de la kapuĉulo, unu el la ekzekutistoj prenis lancon, la alia portis al la fosto sitelon kaj spongon. La unua levis sian lancon kaj frapetis la maldekstran, poste la dekstran brakojn de Jeŝua, disetenditajn kaj ligitajn al la transversa trabo de la fosto. La korpo kun la elstarantaj ripoj tremeris. La ekzekutisto glitigis la lancopinton sur la ventro de Jeŝua. Tiam Jeŝua levis la kapon, la muŝoj zumante disiĝis kaj aperis la vizaĝo de la pendanto — ŝvelinta pro la pikoj, kun sinkintaj okuloj, nerekonebla vizaĝo.

Pene Ha-Nocri malgluis la palpebrojn kaj rigardis malsupren. Liaj okuloj ne plu havis sian kutiman klaron.

— Ha-Nocri! — diris la ekzekutisto.

Ha-Nocri movetis siajn ŝvelintajn lipojn kaj respondis per raŭka rabista voĉo:

— Kion vi volas? Kial vi venis al mi?

— Trinku! — diris la ekzekutisto, kaj la spongo sorbigita je akvo sur la lancopinto leviĝis al la lipoj de Jeŝua. Ĝojo fulmis en ties okuloj, li fiksis la lipojn sur la spongon kaj avide suĉis la likvon. De la apuda fosto aŭdiĝis la voĉo de Dismas:

— Maljustaĵo! Mi estas tia sama krimulo, kiel li!

Dismas sin streĉis sed ne povis moviĝi: po tri diverslokaj ŝnurligiloj retenis liajn brakojn ĉe la transverso. Li entiris la ventron, enpikis la ungojn en la ekstremojn de la transversaj traboj, la kapon li tenis turnita al la fosto de Jeŝua, malamo furiozis en la okuloj de Dismas.

Polvonubo kovris la placeton, iĝis multe pli malhele. Kiam la polvo pasis for, la centuriestro kriis:

— Silenton ĉe la dua fosto!

Dismas silentiĝis. Jeŝua sin deŝiris de la spongo kaj penante igi sian voĉon soni milde kaj konvinke, sed ne sukcesinte pri tio, li raŭke petis la ekzekutiston:

— Al li donu iom.

Plu malheliĝis. La nubego jam inundis la ĉielduonon; avancante al Jerŝalaim, blankaj, bolantaj nubetoj rapidis antaŭ la fulmotondra nubego satsorbinta nigran malsekon kaj fajron. Fulmo brilegis kaj tondris ĝuste super la monteto. La ekzekutisto forprenis la spongon disde la lanco.

— Gloru la noblan hegemonon! — li flustris solene, kaj delikate pikis Jeŝuan en la koron. Tiu tremeris, flustris:

— Hegemono …

Sangostrio fluis sur lia ventro, lian malsupran makzelon skuis konvulsio kaj lia kapo sinkis.

Ĉe la dua tondrobato la ekzekutisto jam estis trinkiganta al Dismas, kaj dirinte la samajn vortojn:

— Gloru la hegemonon! — li mortigis ankaŭ ĉi tiun.

Gestas, ne plu kapabla ion ajn kompreni, timigite ekkriis, kiam antaŭ li aperis la ekzekutisto, sed apenaŭ la spongo tuŝis liajn lipojn, li graŭlante ĝin kaptis per la dentoj. Post kelkaj sekundoj ankaŭ lia korpo malstreĉe pendis en la ligiloj.

La kapuĉulo iris post la ekzekutisto kaj la centuriestro, lin sekvis la estro de la Templa gardo. Haltinte antaŭ la unua fosto, la kapuĉulo atente rigardis la sangantan korpon de Jeŝua, per sia blanka mano li tuŝis ties piedon kaj diris al la akompanantoj:

— Li mortis.

Same tio ripetiĝis ĉe la du aliaj fostoj.

Kiam la ekzameno estis finita, la tribunuso gestis al la centuriestro, sin turnis kaj foriris de la pinto kun la estro de la Templa gardo kaj la kapuĉulo. Estiĝis krepusko, fulmoj sulkis la nigran ĉielon. Subite el ĝi ŝprucis fajro, kaj la krio de la centuriestro: «Retiru la gardon!» dronis en la tondro. Feliĉaj, la soldatoj kuris malsupren surmetante la kaskon. Mallumo kovris Jerŝalaimon.

La pluvego verŝiĝis abrupte kaj trafis la centurion ĉe la mezo de la deklivo. La akvo falis tiom abunde, ke kiam la soldatoj ankoraŭ kuris malsupren, post ili jam impetis torentaj fluegoj. La soldatoj glitis kaj falis sur la moliĝinta argilo rapidante al la ebena vojo sur kiu — apenaŭ videbla tra la pluvnebulo — galopis al Jerŝalaim la ĝisoste malseka kavalerio. Post kelkaj minutoj nur unu homo restis sur la monteto en la vapora bolado de tondro, akvo kaj fajro. Svingante la malvane ŝtelitan tranĉilon, falante ĉe la glitigaj kavetoj, sin kroĉante je ĉio ajn, fojfoje kvarpiede grimpante, li impetis al la fostoj. Jen li dronis en la kompleta malhelo, jen subite li reaperis en la flagra lumo.

La akvo jam kovris liajn piedojn ĝis la maleoloj kiam li, finfine atinginte la fostojn, forŝiris sian pezan pro la sorbita akvo taliton, lasis sur si nur la ĥitonon kaj sin premis al la piedoj de Jeŝua. Li distranĉis la ŝnurojn ĉe la kruroj, grimpis sur la malsupran transversaĵon, ĉirkaŭprenis Jeŝuan kaj forigis la suprajn ligilojn de liaj brakoj. La nuda malseka korpo de Jeŝua peze falis sur Levion kaj renversis lin teren. Levio volis tuj meti ĝin sur siajn ŝultrojn, sed alia penso lin haltigis. Li lasis la korpon kun la malantaŭen klinita kapo kaj la disetenditaj brakoj kuŝi en la akvo, kaj tra la argillikvaĵo li kure vadis sur la disglitantaj piedoj al la aliaj fostoj. Ankaŭ tie li distranĉis la ŝnurojn, kaj la du korpoj falis sur la teron.

Pasis kelkaj minutoj. Sur la pinto de la monteto restis nur tiuj du korpoj kaj la tri nudaj fostoj. La akvo batis kaj turnis la korpojn.

Levio kaj la korpo de Jeŝua ne plu estis supre sur la altaĵo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri ĉap. 16

Ĥebron

Biblio: urbo sude de Jerusalemo (antaŭe Kirjat-Arba, nun Al-Ĥalil, en Jordanio; [Biblio] Josuo 20:7).


talito

  1. Historio: Speco de vira mantelo ĉe la antikvaj judoj.
  2. {Neo} Rita ŝalo kiun judaj viroj surmetas dum matenaj preĝoj, preĝoŝalo, preĝtuko.
{Hebree /tallith/}; oni provis esperantigi la duan signifon ankaŭ per pli aŝkenaza taliso laŭ {Jida-Pola ta{\l}es}.


kalamo

Laŭ PIV,

(…) 3 Historio: Kano, uzita de la antikvuloj por skribi sur papiruso.

Fakte per kalamo oni skribis ankaŭ sur pergameno kaj papero; birdpluma skribilo ne estas atestita antaŭ V jc p.K.; kaj dum la tuta Mez'epoko la bizancianoj kaj la islamanoj plu preferis la kalamon. Ankaŭ metafore la islamanoj diras ekz-e la homoj de kalamo (kontraste al {figursenca} la homoj de glavo).


turbano {orig. кефи} —

probable de la {Araba} /kaffijah/ (aŭ /kuffiejeh/), speco de tuko portata surkape de beduenoj. Bulgakov povis trovi tiun vorton en la rusa traduko de [Farrar], kiun li havis en sia biblioteko.


Gihona valo {orig. Гионская долина} —

Giĥon' estis fonto en la valo de Kidron' [Biblio] 1Reĝoj 1:33. Ĉu devus temi pri valo Hinnom ({Hebrea gê Hinnom} => {Greka geénna} => geheno), kiu situis sude de Jerusalemo?


ĉifonaĉoj ... kiujn rifuzis la ekzekutistoj

kp [Biblio] Mateo 27:35.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]