[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

6
Skizofrenio, kiel jam dirite

Kiam en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko, antaŭ nelonge konstruita sur riverbordo apud Moskvo, paŝis viro kun pinta barbeto kaj surhavanta blankan kitelon, estis la unua kaj duono en la nokto. Tri subflegistoj senforlase rigardis Ivanon sidi sur la kanapo. Apude estis la ekstreme ekscitita poeto Gruntin. La viŝtukoj, per kiuj antaŭe estis ligita Ivano, amase kuŝis sur tiu sama kanapo. La manoj kaj piedoj de Ivano estis liberaj.

Vidante enveni la blankkitelan homon Gruntin paliĝis, tusis kaj nekuraĝe diris:

— Bonan vesperon, doktoro.

La kuracisto kapoklinis al Gruntin, tamen rigardante ne lin sed Ivanon.

Tiu sidis senmove, kolermiena, kuntirinte la brovojn, kaj neniel reagis je la enveno de la kuracisto.

— Jen, doktoro, — ekparolis Gruntin, ial flustre, timeme rigardetante Ivanon, — la famega poeto Ivano Senhejmulo … kaj … nu, ni timas, ĉu tio povas esti la drinkuldeliro …

— Ĉu li multe drinkadis? — tradente demandis la kuracisto.

— Ne, li ja drinkadis, sed ne tiom ke …

— Ĉu li ĉasas blatojn, ratojn, diabletojn aŭ ŝtelkurantajn hundojn?

— Ne, — tremeris Gruntin, — mi vidis lin hieraŭ kaj hodiaŭ matene. Li estis tute sana …

— Kial li estas en kalsono? Ĉu vi prenis lin el la lito?

— Li, doktoro, tiel vestite venis restoracion …

— Ah ha, ah ha, — tre kontente diris la kuracisto, — nun, kial tiu skrapvundo? Ĉu estis interbatado?

— Li falis de barilo, poste en la restoracio frapis iun … kaj aliajn …

— Jes, jes, jes, — diris la kuracisto kaj sin turnis al Ivano: — Bonan vesperon!

— Saluton, sabotulo! — kolere kaj laŭte respondis Ivano.

Gruntin tiom konfuziĝis, ke li eĉ ne kuraĝis rigardi al la ĝentila kuracisto. Tamen tiu neniel ofendiĝis, per rutine facila movo li demetis la okulvitrojn, levinte la kitelbaskon li ŝovis ilin en la glutean poŝon kaj demandis Ivanon:

— Kiom vi aĝas?

— Iru vi ĉiuj al la diablo, finfine! — insulteme kriis Ivano kaj sin turnis flanken.

— Kial vi koleras? Ĉu mi diris al vi ion malagrablan?

— Mi aĝas dudek tri jarojn, — ekscitite ekparolis Ivano, — kaj mi oficiale plendos kontraŭ vi ĉiuj. Kaj speciale pri vi, vipurido, — li aparte sciigis al Gruntin.

— Kaj pri kio vi volas plendi?

— Pri tio ke min, sanan homon, oni kaptis kaj perforte trenis en frenezulejon! — kolerege respondis Ivano.

Ĉi tiam Gruntin atente rigardis Ivanon kaj glaciiĝis: absolute nenia frenezo estis en ties okuloj. El febraj, kiaj ili estis en Gribojedovo, ili iĝis denove klaraj.

«Terure!» — konsternite pensis Gruntin, «ŝajnas, ke li fakte estas tute normala! Aĥ, kia misaĵo! Nu ĝuste, kial do ni venigis lin ĉi tien? Normala, tute normala, nur la muzelo estas disgratita …»

— Tie estas, — trankvile diris la kuracisto sidiĝante sur blankan tabureton kun brila piedo, — ne frenezulejo sed kliniko, kaj senbezone neniu vin retenos ĉi tie.

Ivano Nikolaiĉ rigardis lin nekredeme, tamen grumblis:

— Dankon al Dio! Finfine troviĝis iu normala inter la idiotoj, el kiuj la pleja estas la maltalenta sentaŭgulo Saĉjo!

— Kiu estas tiu maltalenta Saĉjo? — demandis la kuracisto.

— Jen li staras! — respondis Ivano kaj montris al Gruntin per la malpura fingro.

Tiu ruĝiĝis pro indigno.

«Jen estas lia danko!» — pensis Gruntin amare, «pro ĉiuj miaj zorgoj! Nu vera kanajlo!»

— Psikologie li estas tipa kulako, — ekparolis Ivano, al kiu ial urĝis senmaskigi Gruntinon, — sed li zorge kamuflas sin proleto. Rigardu lian fastan fizionomion kaj komparu ĝin kun la sonoraj versoj kiujn li verkis por la Unuamaja Festo! He-he-he … «la flagoj flirtu!» kaj «la kantoj flugu!» — sed vi rigardu en lian internon, kion li pensas, vi skuiĝos!

Gruntin estis ruĝa, spiris malfacile kaj pensis nur pri tio, ke li revarmigis sur sia brusto serpenton, ke li zorgis pri homo, kiu fakte montriĝis malica malamiko. La plej ĉagrena estis, ke oni nenion povus fari: ja oni ne disputas kontraŭ homo mense malsana!

— Kial do oni venigis vin ĉi tien?

— Ah, la diablo ilin prenu, tiujn sencerbulojn! Ili min kaptis, ligis per iuj ĉifonoj kaj ĵetis en la kamionon!

— Permesu vin demandi, kial vi venis en la restoracion en nuraj subvestoj?

— Neniom mirinda afero, — respondis Ivano, — mi min banis en Moskvo-rivero, nu, oni dume forkondukis miajn vestojn, kaj anstataŭe lasis ĉi tiun aĉaĵon. Mi ne povis ja nuda iri tra Moskvo, ĉu? Mi surmetis la lasitan, ĉar mi devis kiel eble plej rapide atingi Gribojedovon.

La kuracisto demande rigardis al Gruntin kaj tiu malserene murmuris:

— Tio estas la nomo de la restoracio.

— Ah ha, — diris la kuracisto, — kaj kial vi tiom hastis? Ĉu pro iu negoca rendevuo?

— Konsiliston mi ĉasas, — respondis Ivano kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.

— Kiun konsiliston?

— Ĉu vi konas Berliozon?

— Ĉu la komponiston?

Ivano ĉagreniĝis.

— Kial do komponiston? Ah, tiu, ne, ne lin! La komponisto estas samnomulo de Miĉjo Berlioz.

Gruntin neniom deziris ion diri, tamen li devis klarigi:

— Berlioz, la sekretario de MASSOLIT, pereis ĉi-vespere sub tramo ĉe la Patriarĥa lageto.

— Ne babilaĉu pri tio, kion vi ne scias! — koleriĝis Ivano kontraŭ Gruntin, — ne vi sed mi ĉeestis tie! Li intence lin surreligis!

— Ĉu puŝis?

— Kial do «puŝis»? — incitate de ĉies malkomprenemo ekkriis Ivano, — tia ulo ne bezonas puŝi! Li scipovas tiajn trukojn, ke oni sin gardu! Li anticipe sciis, ke Berlioz trafos sub tramon.

— Ĉu iu krom vi vidis tiun konsiliston?

— Ĝuste tio estas la misŝanco, ke nur mi kaj Berlioz.

— Ah ha. Do, kion vi entreprenis, por kapti la murdinton? — ĉi tiam la kuracisto sin turnis kaj ĵetis rigardon al virino en blanka kitelo sidanta flanke ĉe la skribotablo. La virino prenis formularon kaj komencis ĝin plenigi.

— Mi entreprenis jen kion. En kuirejo mi prenis kandelon …

— Ĉu ĉi tiun? — demandis la kuracisto almontrante la disrompitan kandelon, kiu kun la ikoneto kuŝis sur la tablo antaŭ la virino.

— Jes, ĝin, kaj …

— Kaj kial la ikoneto?

— Hm, la ikoneto … — Ivano ruĝiĝis, — ĝuste la ikoneto pleje ilin timigis, — li refoje montris al Gruntin per la fingro, — sed estas tia cirkonstanco, ke li, la konsilisto, nu, mi diru malkaŝe, li … interkomunikas kun la malsankta potenco … kaj nudmane kapti lin maleblas.

La subflegistoj ial malkrucigis la brakojn kaj eĉ pli atente observis Ivanon.

— Jes ja, — plu parolis Ivano, — li interkomunikas! La fakto estas nerefutebla. Li proprapersone parolis kun Poncio Pilato. Kaj ne gapu min tiel! Mi diras certaĵon. Ĉion li vidis, kaj la balkonon, kaj la palmojn. Resume, li estis ĉe Poncio Pilato, tion mi garantias.

— Nu, nu, pluen …

— Do, mi alpinglis la ikoneton sur la bruston kaj kuris …

Ĉi tiam horloĝo batis dufoje.

— Oh ho! — ekkriis Ivano sin levante de la kanapo, — jam estas la dua, kaj mi ĉi tie perdas kun vi la tempon! Pardonon, kie estas telefono?

— Lasu lin al la telefono, — ordonis la kuracisto al la subflegistoj.

Ivano kaptis la aŭdilon, kaj dume la virino mallaŭte demandis Gruntinon:

— Ĉu li estas edziĝinta?

— Fraŭlo, — timigite respondis Gruntin.

— Ĉu sindikatano?

— Jes.

— Ĉu tie estas la milicio? — kriis Ivano en la aŭdilon, — milicio, ĉu? Kamarado deĵoranto, tuj aranĝu, ke oni sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti alilandan konsiliston. Kion? Venu min kunpreni, mi mem veturos kune … Parolas la poeto Senhejmulo el la frenezulejo … Diru vian adreson, — li flustris al la kuracisto metinte la manon sur la mikrofonon, poste en ĝin kriis: — Ĉu vi aŭskultas? Ha lo!.. Skandalaĵo! — subite kriegis Ivano kaj ĵetis la aŭdilon kontraŭ la muro. Poste li sin turnis al la kuracisto, prezentis al tiu la manon kaj seke diris «ĝis revido» kun evidenta intenco foriri.

— Permesu, kien vi volas iri? — ekparolis la kuracisto fikse rigardante Ivanon en la okulojn, — tiom malfrue, en nuraj subvestoj … Vi malbone fartas, restu ĉe ni!

— Lasu min trairi, — diris Ivano al la subflegistoj, barintaj antaŭ li la vojon al la pordo. — Ĉu vi lasos min aŭ ne?! — per terura voĉo kriis la poeto.

Gruntin ektremis; la virino premis butonon en la tablo, kaj sur ties vitran supraĵon elsaltis brila skatoleto kaj ampolo.

— Ĉu tiel? — Ivano sovaĝe rigardis ĉirkaŭen kvazaŭ ĉaskaptito, — bonege! Adiaŭ!.. — kaj li ĵetis sin kap'antaŭe en la fenestrokurtenon. Aŭdiĝis knalo, sed la nerompebla vitro malantaŭ la kurteno eltenis kaj je la sekva momento Ivano baraktis en la manoj de la subflegistoj. Li stertoris, penis mordi, kriis:

— Jen kiajn vitretojn vi havas do en la fenestroj!.. Lasu! Lasu do!

Injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, la virino per unu ektiro forŝiris la trivitan manikon de la zonbluzo kaj neine forte ĉirkaŭpremis la brakon. Ekodoris je etero, Ivano moliĝis en la manoj de la kvar homoj kaj la lerta kuracisto profitis la momenton kaj enpikis la injektonadlon en lian brakon. Oni tenis Ivanon ankoraŭ kelkajn sekundojn, poste sidigis lin sur la kanapon.

— Banditoj! — li kriis saltleviĝante de la kanapo, sed oni tuj lin residigis. Apenaŭ lasite li denove ekstaris, sed ĉi-foje mem mallevis sin sur la kanapon. Kelkan tempon li silentis kaj sovaĝete rigardis ĉirkaŭen, poste subite oscedis, poste kolere ridetis.

— Do, malliberigita, — li diris, ankoraŭfoje oscedis, subite kuŝiĝis, la kapon li metis sur la kusenon, infane ŝovis la pugnon sub la vangon kaj murmuris dormeme, sen kolero: — Estu do tiel … vi mem suferos pro tio. Vi estas avertitaj, faru kion vi volas. Min nun pleje interesas Poncio Pilato … Pilato … — ĉi tiam li fermis la okulojn.

— Banon, la cent dek sepan unulitan kaj flegiston por li, — ordonis la kuracisto surmetante la okulvitrojn. Gruntin refoje tremeris: blanka pordo subite malfermiĝis, malantaŭ ĝi vidiĝis koridoro prilumata per bluaj noktolampoj. El la koridoro enruliĝis tabulkuŝejo sur kaŭĉukizitaj radoj, oni metis sur ĝin la kvietiĝintan Ivanon, kaj li forveturis en la koridoron, kaj la pordo post li fermiĝis.

— Doktoro, — flustre demandis Gruntin, — ĉu efektive li estas malsana?

— Ho jes, — respondis la kuracisto.

— Kion li havas?

La laca kuracisto rigardis Gruntinon kaj malvigle respondis:

— Motora kaj parola ekscitiĝo … deliraj interpretoj … Probable skizofrenio. Kaj krome la alkoholismo …

El la dirita de la kuracisto Gruntin komprenis, ke la aferoj de Ivano Nikolaiĉ statas aĉe, li profunde ekspiris kaj demandis:

— Kaj kial li senĉese parolas pri iu konsilisto?

— Verŝajne li vidis iun, kiu forte impresis lian konfuzitan menson. Aŭ li haluciniĝis …

Post kelkaj minutoj la kamiono estis forportanta Gruntinon al Moskvo. Heliĝis, kaj la lumo de la ankoraŭ ne malŝaltitaj ŝoseaj lampoj estis jam senutila kaj malagrabla. La ŝoforo koleris pri la fuŝita nokto, senĉese akcelis kaj la veturilo joris ĉe la vojturnoj.

Jen la arbaro diskuris kaj restis ie malantaŭe, la rivero forŝoviĝis flanken, renkonte al la kamiono ŝutiĝis ĉiaj ajnaĵoj: bariloj kun gardobudoj kaj lignostakoj, altegaj fostoj kaj mastoj kun treditaj izolbidoj, gruz'amasoj, tero striita per kanaloj — resume, oni sentis, ke ĝi, Moskvo, estas tute proksime, tuj post la vojturno, tuj ĝi surruliĝos kaj inundos.

Gruntin estis skuata kaj ŝancelata, la ŝtipaĉo sur kiu li sidis ĉiumomente provis el sub li forsalti. La restoraciaj viŝtukoj, kiujn la miliciano kaj Panteleo ĵetis en la ŝarĝujon antaŭ ol forveturi per la trolebuso, glitadis sur la tuta ŝarĝoplato. Gruntin komencis ilin kolekti, sed tuj kolere eksplodis: «La diablo zorgu pri ili! Kial mi baraktu ĉi tie, kiel idioto!», piedpuŝis ilin malataŭen kaj ĉesis atenti ilin.

La animstato de la veturanto estis horora. Pli kaj pli klare evidentiĝis, ke la vizito en la domon de malĝojo lasis en li doloran spuron. Gruntin provis kompreni, kio lin turmentas. Ĉu la koridoro kun la bluaj lampoj, gluiĝinta al la memoro? Ĉu la penso, ke nenia malfeliĉo estas pli granda ol perdi la racion? Jes, certe, ankaŭ ĉi tio. Sed ĉi tio, finfine, kvankam malgaja, estas nur ĝeneralaĵo. Estas ankoraŭ io alia. Kio do? La ofendo, jen kio. Jes, la ofendaj vortoj, kiujn Senhejmulo ĵetis rekte en lian vizaĝon. Kaj gravas ne tio, ke ili estis insultaj, sed tio, ke ili esprimas la veron.

La poeto ne plu rigardis ĉirkaŭen, nun li fikse rigardis la tremantan malpuran plankon, ion balbutis, lamentis ronĝante sin mem.

Jes, liaj versaĵoj … Li aĝas jam tridek tri jarojn! Ververe, je kio li povas esperi? Li plu verkados po kelkajn versaĵojn jare. — Ĉu ĝis la maljun'aĝo? — Jes, ĝis la maljun'aĝo. Kion do li atingos per tiuj versaĵoj? Ĉu la gloron? «Kia stultaĵo! Almenaŭ vin mem ne trompu! Nenian gloron atingos tiu, kiu verkas fuŝajn versojn. Kial ili estas fuŝaj? Veron, veron li diris!» — senindulge vipadis sin Gruntin, «mi kredas je nenio el tio, kion mi verkas!»

La neŭrastenianta poeto ŝanceliĝis, la planko sub li ĉesis tremi. Gruntin levis la kapon kaj vidis, ke li jam delonge estas en Moskvo, ke en Moskvo aŭroras, ke de sube priradiate, ore brilas nubo, ke la kamiono haltis retenate en veturilkolumno antaŭ la turno al la bulvardo, kaj ke apud li staras sur piedestalo metala homo, klininta la kapon kaj indiferente rigardanta la bulvardon.

Strangaj pensoj ŝprucis en la kapo de la malsaniĝinta poeto. «Jen ekzemplo de vera bonŝancemo …» — Gruntin plenstature sin levis kaj per la mano minacis la pace starantan metalan homon, «ĉio ajn kion li entreprenis, ĉio ajn, kio lin trafis, ĉio evidentiĝis bona por li, ĉio kontribuis al lia gloro! Sed kion do valoran li kreis? Mi trovas nenion … Ĉu estas io eksterordinara en la vortoj: Ŝtormo nigrajn nubojn pelas? Mi ne perceptas!.. Hazardo, nura hazardo!» — malice konkludis Gruntin kaj sentis la kamionon moviĝeti sub li, «Pafis, pafis al li la blankgvardiano, pafis kaj frakasis lian kokson kaj lin senmortigis …»

La kolumno ekmoviĝis. Post kelkaj du minutoj la poeto, tute malsana kaj eĉ maljuniĝinta, eniris la verandon de Gribojedovo. Ĝi jam malplenis. Nur en angulo societo estis findrinkanta, en ĝia mezo klopodis konatulo, Varietea anoncisto, kun vertoĉapeto sur la kapo kaj ĉampanglaso da Abrau en la mano.

Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ tre afable bonvenigis la poeton, kaj oni tuj malembarasis lin je la malbenindaj viŝtukoj. Se Gruntin ne estus tiom turmentita en la kliniko kaj sur la kamiono, li verŝajne plezurus rakontante pri la akcepto en la kliniko kaj ornamante sian raporton per elpensitaj detaloj. Sed nun la rakontado lin tedis, kaj krome, malgraŭ sia malobservemo, nun, post la torturo en la kamiono, li unuafoje pli atente rigardis la vizaĝon de la pirato kaj komprenis, ke kvankam tiu demandadas pri Senhejmulo kaj eĉ ekkrias «aj-aj-aj!», tamen fakte la sorto de Ivano estas al li tute seninteresa, kaj li neniom kompatas Senhejmulon. «Kaj prave! Bravulo!» — pensis Gruntin kun cinika, memdetrua malico, kaj rompinte la rakonton pri la skizofrenio li petis:

— Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, aranĝu por mi iom da vodko …

La pirato kompate mienis, flustris:

— Mi komprenas … tuj … — kaj li gestis al kelnero.

Post kvaronhoro Gruntin, ĝibetiĝinte super vimbo, sidis tute sola, drinkis glason post glaso, klare konsciante kaj agnoskante, ke nenio en lia vivo estas riparebla, ke al li restas nur forgeso.

La poeto fuŝis sian nokton dum aliaj festenis, kaj nun li sciis, ke ĝin maleblas reteni. Sufiĉis levi la kapon disde la lampo al la ĉielo por kompreni, ke la nokto pasis kaj ne revenos. La kelneroj hastis fortirante la tukojn de la tabloj. La katoj, vagantaj ĉirkaŭ la verando, mienis matenece. Sur la poeton nehaltigeble ruliĝegis la tago.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri ĉap. 6

trem∙er∙i

fari unuopan ektremon, {Ruse вздрогнуть} {France sursauter} {Angle to start} {Germane zusammenzucken} (ŝanceliĝi, ekskuiĝi estas tro fortaj; ektremi povas egale signifi kaj komencon de daŭra tremado – {Ruse задрожать} {France se mettre à trembler} – kaj unuopan tremeron). Cetere oni proponis por tiu senco neologismon ciki (de {Germane zucken}).


sabotulo {Ruse вредитель} —

rigardi ĉiun ajn mison sabotaĵo de «la klasa malamiko» estas karakteriza trajto de la epoko; kiel eksulo, t.e reprezentanto de la klera, do relative supera socia tavolo, la kuracisto estas «objektive» suspektinda.


Saĉjo

{kar} de Aleksandro, {Ruse Сашка}.


fasta fizionomio

bigota mieno {Ruse постная физиономия} {France face de Carême jeûné.}


revarmigi serpenton sur sia brusto {figursence} flegi maldankemulon; tre internacia frazeologiaĵo kies klarigo troveblas en la «Fundamenta Krestomatio» (araba legendo tradukita de J.H. Ferreira).


forkonduki

familiara dirmaniero por «ŝteli», {Ruse увести}.


malsankta potenco {Ruse нечистая сила} —

demonoj, t.e. ĉio, kies potenco originas el alia fonto ol la sankta Dio; do, precipe la paganaj eksdioj, koboldoj, geniksoj ktp. Tiusence pli ĝuste estus diri nesankta potenco; tamen de post la unuecigo de ĉiuj nesanktaĵoj en unusola malica dio (la diablo), la diferenco malaperis. Tio estas tute konforma al la pensmaniero de la epoko: «kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni».


domo de malĝojo {orig. дом скорби} —

en la moderna lingvo скорбь signifas «malĝojego, (morala) doloro»; arkaike ĝi povis signifi «malsano»; la tuta bulgakovaĵo pensigas ankaŭ pri la infero (kp Tra mi vi venas urbon de turmento… – Dante).


metala homo

temas pri la monumento de A.Puŝkin, kiu staris ĉe la komenco de la bulvardo Tverskoj (nun movita trans la placon «Puŝkin»). La esprimaĵo estas puŝkineska (kp «la nigra homo» el Mozart kaj Salieri, La ŝtona gasto, «la bronza rajdanto» el la samtitola teatraĵo) kaj la tuta sceno parodias la versaĵon de V.Majakovskij Jubilee ({Ruse «Юбилейное»; ties Esperanto-tradukon fare de N. Lozgaĉev eldonis LF-Koop., Svislando, 1988).


Ŝtormo nigrajn nubojn pelas

Puŝkina verso kiun Bulgakov citas ankaŭ en aliaj siaj verkoj ({Ruse Буря мглою небо кроет}…).


la blankgvardiano

Puŝkin mortis vundite en duelo kun franco d'Anthès. Nomi ĉi tiun blankgvardiano ŝajnas burleska malkleraĵo, ĉar ekde la Interna milito (1918-22) ĉiujn sencojn de tiu vorto eklipsis la politika: ekstrema kontraŭsovetulo. Tamen, Gruntin ne malpravas: d'Anthès elmigris pro sia fideleco al la Burbonoj (do, li estis blankulo) kaj li servis en la rusa imperiestra gvardio.


Abrau, propre Abrau Durso' {Ruse Абрау Дюрсо} —

ĉampano de fama vinberĝardeno apud Novorossijsk (ĉe la Nigra Maro).


vimbo {Neo} —

{Latine vimba vimba} {Ruse рыбец} {Angle vimba bream} {France vimbe, serte} {Germane Zahrten, Russnase.}


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]