[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

5
La incidento en Gribojedovo

La malnova, duetaĝa, kremkolora palaceto situis ĉe la Bulvardoringo, meze de magra ĝardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado. Negranda placo antaŭ la domo estis asfaltizita; vintre tie altis neĝoamaso kun ŝpato, sed ĉiun someron, ŝirmite per tola markezo, la loko iĝis bonega ĝardenrestoracio.

La palaceto havis la nomon Domo de Gribojedov, ĉar laŭfame, ĝi iam apartenis al onklino de la verkisto Aleksandro Sergejeviĉ Gribojedov. Verdire, pri tiu aparteno ni ne certas. Fakte ni emas opinii, ke la palacethava onklino neniam ekzistis. Tamen la domo havis tiun nomon, kaj Moskva babilulo eĉ rakontadis, kvazaŭ tie en la supra etaĝo, en la ronda salono kun kolonaro, la eminenta verkisto legis fragmentojn el sia teatraĵo «La Malfeliĉo esti tro Sprita» al la indikita onklino, mole duonkuŝanta sur sofo. Cetere, la diablo ĝin scias, eble li tamen legis, tio ja tute ne gravas!

La grava estas, ke nun la domo apartenis al Massolit, la asocio kiun la malfeliĉa Miĥaelo Aleksandroviĉ Berlioz estris ĝis sia apero ĉe la Patriarĥa lageto.

Laŭ la ekzemplo de la Massolitanoj, anstataŭ la longan «La Domo de Gribojedov» ĉiuj kutimis diri simple Gribojedovo: «Hieraŭ mi du horojn vicumis en Gribojedovo.» — «Kaj rezulte?» — «Du monatoj en Jalto.» — «Bona predo!»; aŭ: «Iru al Berlioz, hodiaŭ li akceptas en Gribojedovo de la kvara ĝis la kvina», ktp.

Massolit sin instalis en Gribojedovo tiel bone kaj komforte, ke ion pli oportunan ne eblas eĉ imagi. Enirinte, oni antaŭ ĉio nevole atentis la anoncojn de diversaj sportsocietoj, la individuajn kaj grupajn fotojn de Massolitanoj, kiuj (la fotoj) estis abunde pendigitaj sur la muro de la ŝtuparo kondukanta al la supra etaĝo.

Jam la unua pordo en la supra etaĝo prezentis grandan skribaĵon: Fiŝkaptista-Vilaa Sekcio kaj tuj sube estis desegnita karaso mordanta la hokon.

Sur la pordo de la ĉambro n-ro 2 estis skribita io ne tuj komprenebla: «Unutaga krea vojaĝo — ĉe M.V. Falsina».

La sekva pordo havis lakonan sed tute nekompreneblan surskribon: Parodiklino. Irante plu, la okaza vizitanto tute perdiĝis inter la buntaj anoncoj sur la juglandolignaj onklinaj pordoj: «Enviciĝo pri papero ĉe Pokljovkina», «Kaso», «Personaj Kontoj de la Skeĉistoj» ktp.

Traborinte longegan vicon, kies vosto estis malsupre, ĉe la pordistejo, oni povis legi la skribaĵon sur pordo, senĉese atakata de la amaso: «Loĝado».

Post la Loĝado etendiĝis luksa afiŝo. Ĝi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kaŭkazano en burko kaj kun fusilo malantaŭ la dorso. Malpli alte estis palmoj kaj balkono, sur la balkono sidis juna viro kun bukla hartufo, li rigardis ien supren per tre-tre viglaj okuloj kaj tenis en la mano fontoplumon. La teksto: «Plentempaj kreaj forpermesoj, la daŭro — de du semajnoj (novelo) ĝis unu jaro (romantrilogio). Jalto, Suuk-Su, Borovoje, Ciĥisdziri, Maĥinĝauri, Leningrado (la Vintra Palaco)». Ankaŭ ĉe tiu pordo estis atendovico, sed ne tro granda, ne pli ol cent kvindek homoj.

Irante plu, supren kaj malsupren, laŭante la kapricajn turnojn de la Domo de Gribojedov, oni pasis preter «Estraro de Massolit», «Kasoj n-ro 2, 3, 4, 5», «Redakcio», «Prezidanto de Massolit», «Bilardejo», diversaj akcesoraj ejoj — ĝis la kolonara salono, kie la onklino iam ĝuis la komedion de sia genia nevo.

Do, apenaŭ enirinte Gribojedovon, ĉiu vizitanto, se li ne estis senespere stulta, de sia unua rigardo komprenis, kiom prosperas la feliĉuloj Massolitanoj, kaj nigra envio tuj komencis ronĝi lian koron. Samtempe li amare riproĉadis al la ĉielo, ke ĝi lin ne dotis je literatura talento, sen kiu, memkompreneble, absolute vana estis ĉia revo pri la Massolita membrokarto, la bruna, orranda, odoranta je multekosta ledo, de la tuta Moskvo konata membrokarto.

Kiu pledu favore al la envio? Tutcerte la sento estas malnobla, sed oni konsideru ankaŭ la situacion de la vizitanto. Ĉar tio, kion li vidis en la supra etaĝo, estis ja ne ĉio, eĉ ne ĉio precipe enviinda. La tutan ter'etaĝon de la onklina domo okupis restoracio, kaj kia restoracio! Prave oni opiniis ĝin la plej bona en Moskvo. Ne nur tial, ke ĝi situis en du grandaj salonoj sur kies volbo estis pentritaj siringviolaj ĉevaloj kun Asiria kolhararo; ne nur tial, ke sur ĉiu tablo staris lampo vualita per ŝalo; ne nur tial, ke tien ne povis penetri ĉiu ajn pasanto — sed ankaŭ pro tio, ke per la kvalito de siaj manĝaĵoj Gribojedovo tute eklipsis ĉiun ajn restoracion en Moskvo, kaj ĉar tiuj manĝaĵoj estis ofertataj je tre modera, neniel embarasa prezo.

Tial tute ne mirinda estas la interparolo, kiun la aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj foje aŭdis ĉe la fera krado de Gribojedovo:

— Kie vi hodiaŭ vespermanĝos, Ambrozo?

— Stranga demando, memkomprene ĉi tie, kara Foko! Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ flustris al mi hodiaŭ, ke laŭkarte estos sandroj au naturel. Virtuoza frandaĵo!

— Bone vi scias aranĝi vian vivon, Ambrozo! — sopire diris Foko, vireto maldika, malzorgita, kun granda karbunklo sur la kolo, al punclipa giganto, la orhara, rondvanga poeto Ambrozo.

— Ne temas pri speciala scio, — respondis Ambrozo, — tutsimple mi volas vivi home. Vi diras, Foko, ke sandroj aperadas ankaŭ en Koloseo. Sed en Koloseo unu porcio da sandroj kostas dek tri rublojn dek kvin kopekojn, dum ĉe ni, nur kvin kvindek! Krome, en Koloseo la sandroj estas antaŭhieraŭaj, kaj krome, en Koloseo oni havas nenian garantion, ke iu junulo, enrompiĝinta de la Teatra Trapasejo, ne frapos onin sur la muzelon per vinbergrapolo. Ne, mi estas nepre kontraŭ Koloseo, — tondris super la bulvardo la voĉo de la frandulo Ambrozo, — ne persvadu min, Foko!

— Mi ne persvadas vin, Ambrozo, — pepis Foko. — Hejme oni povas vespermanĝi.

— Grandan dankon, — trumpetis Ambrozo, — mi imagas vian edzinon aranĝi en la komuna kuirejo, en kaseroleto, amatorajn sandrojn au naturel! Hi-hi-hi!.. Au revoir, Foko! — kaj Ambrozo iris, kantetante, al la submarkeza verando.

Ah-ha-ha … Jes, estis, estis! Memoras la malnovaj moskvanoj la faman Gribojedovon! Kio ja estis tiuj kuiritaj sandroj? Bagatelaĵo, kara Ambrozo! Kion vi dirus pri la sterledo, sterledo en arĝentkolora kaserolo, sterledo en pecoj kun intermetitaj kankrovostoj kaj freŝa kaviaro? Pri la ovoj à la cocotte kun ŝampinjona kaĉo, en tasoj? Kaj la turdofileoj, ĉu ilin vi ne ŝatis? Kun trufoj? La koturnoj laŭ la Ĝenova maniero? Dek rublojn kvindek! Kaj la ĵazo, kaj la ĝentila priservado! Aŭ julie, kiam via tuta familio estas ĉe la vilao dum vin urĝaj literaturaj aferoj retenas en la urbo — sur la verando, ombrite de vitobranĉoj, en la ora makulo sur purega tablotuko staras telereto kun la supo printanière … Ĉu vi memoras, Ambrozo? Sed kial demandi, sur viaj lipoj vidas mi, ke vi memoras. Kio estis tiuj viaj koregonoj kaj sandroj? Sed la galinagoj, la galinagetoj, la galinagegoj, la skolopoj dumsezone, la koturnoj, la kurloj! La mineral'akvo ŝuŝanta en la gorĝo! Tamen haltu, leganto, vi forflankiĝas! Sekvu min!

Je la deka kaj duono de la vespero, kiam Miĥaelo Aleksandroviĉ pereis ĉe la Patriarĥa, nur unu ĉambro estis prilumata en la supra etaĝo de Gribojedovo. Tie langvoris dek du literaturistoj, venintaj por la kunsido kaj atendantaj Berliozon.

Tiuj homoj, sidantaj en la estrarejo de Massolit sur seĝoj, tabloj kaj eĉ sur la du fenestrobretoj, nebagatele suferis pro la sufoka varmego. Tra la malfermitaj fenestroj ne penetris eĉ unu freŝa bloveto. Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciliĝon. Oni sentis la cep'odoron venantan el la kelo de la onklina domo, kie funkciis la restoracia kuirejo, ĉiuj soifis, nervozis, koleris.

La beletristo Banajlov — kvieta, bone vestita viro kun atenta sed nekaptebla rigardo — elpoŝigis la horloĝon. La montrilo estis rampanta al la dek-unuo. Banajlov frapis per la fingro sur la ciferplaton, montris ĝin al sia najbaro, la poeto Dufratskij, kiu sidis sur la tablo kaj pro enuo balancis la krurojn, vidigante siajn flavajn kaŭĉukplandumajn ŝuojn.

— Tamen! — grumblis Dufratskij.

— Verŝajne, sur la bordo de Kljazma perdiĝis nia bravulo, — per brusta voĉo reagis Anastazia Lukiniŝna Neprova, Moskva orfino el negocista familio, kiu iĝis beletristino kaj verkadis marbatalajn rakontojn sub la pseŭdonimo Navigaciisto Georges.

— Pardonon! — aŭdace ekparolis Nukaĉov, aŭtoro de popularaj skeĉoj. — Ankaŭ mi preferus sidi sur la balkono kaj trinki teon, ol stufiĝadi ĉi tie. La kunsido ja devis komenciĝi je la deka, ĉu?

— Tiom bone estas nun ĉe Kljazma, — incitis la ĉeestantoj Navigaciisto Georges, kiu bone sciis, ke Parodiklino, literaturista vilaaro ĉe la rivero Kljazma, estas ĉies neŭralgia punkto. — Verŝajne, tie jam kantas la najtingaloj. Mi ne scias kial, sed eksterurbe mi ĉiam laboras pli sukcese, precipe en printempo.

— Jam trian jaron mi kotizadas por sendi al tiu paradizo mian edzinon, suferantan je la bazedova malsano, kaj tamen nenio esperiga videblas en la malklaraj ondoj, — malice kaj amare diris la novelisto Hieronimo Popriĥin.

— Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas, — basis la kritikisto Ababkov de sia fenestrobreto.

Ĝojo ekhelis en la malgrandaj okuloj de Navigaciisto Georges kaj ŝi diris, mildigante sian kontralton:

— Kamaradoj, ni ne enviu. Entute estas dudek du vilaoj, konstruataj estas nur sep, kaj nia Massolit havas trimil membrojn.

— Trimil cent dek unu, — enŝovis iu el la angulo.

— Nu jen, daŭrigis la Navigaciisto, — kion do oni faru? Estas tute normala, ke la vilaojn ricevis la plej talentaj el ni …

— La generaloj! — rekte enhakiĝis en la disputon la scenaristo Gluĥarjov.

Banajlov false oscedis kaj foriris el la estrarejo.

— Tiu havas por si sola kvin ĉambrojn en Parodiklino, — postdiris Gluĥarjov.

— Laŭroviĉ por si sola havas ses, — ekkriis Deniskin, — kaj la manĝoĉambron tegitan je kverko.

— Eh, nun gravas ne tio, — basis Ababkov, — gravas, ke post duonhoro estos noktomezo.

Estiĝis bruo, minacis io simila al ribelo. Oni telefonis en la malamatan Parodiklinon, mise trafis la vilaon de Laŭroviĉ, eksciis, ke Laŭroviĉ estas foririnta al la rivero, kaj tio definitive mishumorigis ĉiujn. Divenprove oni telefonis al la Komisiono pri Beletro, aldonante la internan telefonnumeron 930, kaj nature, trovis tie neniun.

— Li povus almenaŭ telefoni! — kriadis Deniskin, Gluĥarjov kaj Kvant.

Aĥ, ili kriis vane: Berlioz nenien povis telefoni. Ie for, malproksime de Gribojedovo, en granda salonego prilumata per milkandelaj lampoj, sur tri zinkaj tabloj kuŝis tio, kio antaŭ nelonge estis Miĥaelo Aleksandroviĉ.

Sur la unua: la korpo, nuda, en koaguliĝinta sango, kun forpremita brako kaj frakasita torako. Sur la dua: la kapo sen la forbatitaj antaŭaj dentoj, la kapo kies malklariĝintajn apertajn okulojn ne ĝenis la akrega lumo. Sur la tria tablo kuŝis amaso de krustiĝintaj vestaĵoj.

Apud la senkapigito staris: la profesoro pri jurmedicino, la patologo-anatomiisto kaj lia prosektoro, enketistoj kaj la vicprezidanto de Massolit literaturisto Ĵeldibin, telefone alvokita disde sia malsana edzino.

La aŭtomobilo unue venis al Ĵeldibin kaj antaŭ ĉio veturigis lin, kune kun la enketistoj, al la loĝejo de la viktimo (estis preskaŭ noktomezo), kie oni sigelis ties paperojn, kaj nur poste ĉiuj veturis al la kadavrejo.

Nun la starantaj apud la korporestaĵoj interkonsiladis, kio estos pli bona: ĉu suturi la fortranĉitan kapon al la kolo, aŭ simple, antaŭ ol meti la mortinton sur la katafalkon en la granda salono de Gribojedovo kovri la korpon per nigra tuko ĝis la mentono.

Jes, Miĥaelo Aleksandroviĉ nenien povis telefoni, kaj tute malprave kriadis kaj indigniĝadis Deniskin, Gluĥarjov, Kvant kaj Banajlov. Ĝuste je la noktomezo ĉiuj dek du literaturistoj forlasis la supran etaĝon kaj iris al la restoracio. Tie ili refoje pensis ion malafablan pri Berlioz, ĉar sur la verando, kompreneble, ĉiuj tabloj jam estis okupitaj kaj ili devis vespermanĝi en la belaj sed sufokvarmaj salonoj.

Kaj ĝuste je la noktomezo en la unua salono io knalis, ektintis, ŝutiĝis, kaj ekvibris. Kaj akuta vira voĉo tuj despere kriis laŭ la muziko: «Haleluja!!» Tio estis la fama ĵazo de Gribojedovo. La ŝvitmalsekaj vizaĝoj kvazaŭ eklumis, ŝajnis, ke viviĝis la ĉevaloj pentritaj sur la plafono, ke la lampoj iĝis pli helaj, kaj subite, kvazaŭ elĉeniĝinte, ekdancis ambaŭ salonoj kaj post ili ekdancis la verando.

Ekdancis Gluĥarjov kun la poetino Tamara Lun'arko, ekdancis Kvant, ekdancis la romanisto Pugolov kun kinoaktorino en flava robo. Estis dancantaj: Dragonskij, Ĉifonĉi, la malgranda Deniskin kun la ega Navigaciisto Georges, dancis la bela arkitektino Semejkina-Gall, firme ĉirkaŭprenite de nekonato en blanka veltola pantalono. Dancis membroj kaj invititoj, la verkisto Johann el Kronŝtadt, iu Viĉjo Kuftik el Rostov, supozeble reĝisoro, havanta sur unu vango siringviolan haŭtlikenon, dancis la elito de la poezia fako de Massolit, nome Pavianov, Sakrilegijskij, Dolĉo, Denunciev kaj Adelfino Pelmelskaja, dancis junaj viroj kies profesion oni ne sciis, en ĉeŝultre vatizita jako kaj kun mallonga hartondo, dancis grand'aĝulo en kies barbo implikiĝis ŝenopraza tigeto, kaj kun li dancis fraŭlino nejuna, manĝata de anemio, en oranĝkolora, silka, ĉifita robeto.

Fandiĝante en ŝvitgutojn, la kelneroj disportadis nebultegitajn bierkruĉojn, raŭke kaj malame kriis: «Pardonon, civitano!» Voĉo komandadis per voĉtubo: «Karsa ŝaŝliko, unu! Salmo, du! Tripaĵo vilaĝeska!!» La akuta voĉo nun ne kantis sed hurlis: «Haleluja!» La bruego de la ora cimbalo fojfoje supersonis la bruegon de la teleroj, kiujn la vazlavistinoj mallevadis al la kuirejo per klinita glitvojo. Unuvorte, infero.

Kaj estis meznokte vizio en la infero. Sur la verando aperis belulo kun nigraj okuloj, ponardopinta barbo, en frako, kaj reĝe ĉirkaŭrigardis sian regnon. Rakontis, rakontadis mistikuloj, ke iam li kutimis surhavi ne frakon sed larĝan ledan zonon, super kiu palisaris pistolteniloj, kaj skarlata silka tuko ĉirkaŭligis liajn korvokolorajn harojn, kaj brigo sub lia komando velis en Karaiba Maro, kaj flirtis super ĝi la nigra mortostandardo kun kranio.

Tamen ne, ne kaj ne! Mensogas la forlogistoj mistikuloj, ne estas en la mondo Karaiba Maro, ne velas en ĝi riskemaj flibustroj, ne ĉasas ilin korveto, ne sterniĝas super la ondo pulvofumo. Nenio estas kaj neniam estis! Jen la magra tilio — ĝi estas, estas la fera krado kaj malantaŭ ĝi la bulvardo … Kaj fandiĝas la glaco en la kaliko, kaj ĉe la apuda tablo vidiĝas ies sangoŝvelaj bov'okuloj, kaj la timo, timo … Ho dioj, dioj miaj, venenon al mi, venenon!

Subite ĉe tablo ekflirtis la vorto: «Berlioz!» Subite la ĵazo disfalis kaj eksilentis, kvazaŭ frakasite per pugnobato. «Kio, kio, kio, kio?!!» — «Berlioz!!!» Jen tie, jen tie for, oni saltstariĝas, oni ekkrietas …

Ho, alta ve-ondego leviĝis ĉe la terura novaĵo pri Berlioz. Iu klopodadis, kriis, ke tuj, ĉi tie, sen forlasi la lokon, oni vortigu komunan telegramon kaj senprokraste ĝin sendu.

Sed kian telegramon, ni demandas, kaj kien? Kaj kial ĝin sendi? Nu jes, kien? Kaj kiel povas ia ajn telegramo helpi tiun, kies frakasitan nukon nun forte premas la prosektoro per siaj gumaj manoj, tiun, kies kolon nun pikas per la kurbaj saturnadloj la profesoro? Li mortis kaj bezonas nenian telegramon. Ĉio estas finita, ni ne troŝarĝu la telegrafon.

Jes li mortis, mortis … Sed ni ja vivas!

Jes, leviĝis la alta ve-ondego, ĝi pluis kelkan tempon, poste malkreskis, kaj jen iuj jam revenis al sia tablo kaj — komence kaŝe, sed fine tute senĝene — drinketis kaj almanĝetis. Nu fakte, kial oni lasu perei la kokidbulojn de volaille? Kion ni povas fari por Miĥaelo Aleksandroviĉ? Ĉu resti malsataj? Sed ni ja vivas!

Kompreneble, la pianon oni ŝlosis, la ĵazbando disiris, kelkaj gazetistoj forveturis ĉiu en sian redaktejon por verki nekrologon. Sciiĝis, ke el la kadavrejo venis Ĵeldibin. Li okupis la kabineton de la mortinto, kaj tuj disvastiĝis la famo, ke ĝuste li anstataŭos Berliozon. Ĵeldibin venigis el la restoracio la dek du estraranojn, kaj en la kabineto de Berlioz tuj komenciĝis kunsido por trakti la urĝajn aferojn: la dekoron de la kolonara salono, la transportadon de la korpo el la kadavrejo al la salono, la enlason de la publiko kaj ĉion ceteran kio koncernis la funebran eventon.

Dume la restoracio denove ekvivis sian kutiman noktan vivon, kiun ĝi vivus ĝis la fermo je la kvara horo matene, se ne estus okazinta io absolute eksterordinara, kio konsternis la gastojn multe pli forte ol la sciigo pri la morto de Berlioz.

Unuaj alarmiĝis la fiakristoj, atendantaj ĉe la pordego de Gribojedovo. Oni aŭdis iun el ili, leviĝintan de la kondukbenko, ekkrii:

— Oh ho! Vi nur rigardu!

Tujsekve ĉe la fera krado subite ekbrilis flameto moviĝanta al la verando. Homoj ĉe la tabloj duon-ekstaris streĉante la okulojn kaj vidis, ke kune kun la flameto al la restoracio venas blanka fantomo. Kiam ĝi atingis la vitkradon, ĉiuj rigidiĝis ĉe la tabloj, tenante sterledopecon sur la forko kaj larĝe malferminte la okulojn. La pordisto, ĵus elirinta el la vestejo por fumi cigaredon, ĝin surtretis kaj moviĝis al la fantomo kun la evidenta intenco bari al tiu la vojon al la restoracio — sed ial li ne faris tion kaj haltis, stulte ridetante.

La fantomo pasis tra la aperturo en la vitkrado kaj sen malhelpo paŝis sur la verandon. Ĉi tiam ĉiuj vidis, ke ne fantomo ĝi estas, sed Ivano Nikolaiĉ Senhejmulo, famega poeto.

Nudpieda, li surhavis disŝiritan blanketan zonbluzon kaj blankan striitan kalsonon. Surbruste al la zonbluzo estis alkroĉita per sendanĝera pinglo papera ikoneto kun duone forfrotita bildo de nekonata sanktulo, en la mano Senhejmulo portis brulantan edziĝritan kandelon. La dekstra vango de la poeto estis freŝe skrapvundita. Malfacilas mezuri la profundon de la silento, estiĝinta sur la verando. Oni povis vidi bieron flui sur la plankon el la kruĉo oblikve tenata de kelnero.

La poeto levis la kandelon super la kapon kaj laŭte diris:

— Saluton, kunfratoj! — post kio li rigardis sub la apudan tablon kaj angore ekkrietis: — Ne, ĉi tie li ne estas!

Aŭdiĝis du voĉoj. Baso diris senkompate:

— Jen prete. Drinkuldeliro.

La dua voĉo estis ina, ĝi timigite ekkriis:

— Kiel do la milicio lasis lin iradi en tiaj vestoj tra la stratoj?

Ĉi tion Ivano Nikolaiĉ aŭdis kaj respondis:

— Dufoje ili volis min aresti, en Skaretnij kaj ĉi tie, en Bronnaja, sed mi saltis trans la barilon kaj jen, la vangon disŝiris! — Li denove levis la kandelon kaj kriis: — Fratoj en la literaturo! (Lia raŭka voĉo iĝis pli forta kaj arda.) Aŭskultu min ĉiuj! Li aperis! Tuj lin kaptu, aliel li faros nepriskribeblajn malfeliĉegojn!

— Kio? Kion? Kion li diris? Kiu aperis? — eksonis voĉoj el ĉiuj direktoj.

— La konsilisto! — respondis Ivano, — kaj tiu konsilisto ĵus ĉe la Patriarĥa mortigis Miĉjon Berliozon.

Ĉi tiam homrojoj ekfluis el la internaj salonoj sur la verandon kaj ĉirkaŭ la flameto de Ivano ariĝis densa amaso.

— Pardonon, pardonon, bonvolu diri pli precize, — aŭdis Ivano nelaŭtan kaj ĝentilan voĉon tute proksime al sia orelo, — kiel do, mortigis? Kiu mortigis?

— Alilanda profesoro, konsilisto kaj spiono! — respondis Ivano rigardante ĉirkaŭen.

— Kiu estas lia familinomo? — nelaŭte demandis la voĉo.

— Nu jes, la familinomo! — afliktite kriis Ivano, — se mi scius la familinomon! Ne finlegis mi ĝin sur la vizitkarto … Nur la unuan literon mi memoras, per duobla vo komenciĝas la familinomo! Kiuj fremdaj familinomoj komenciĝas per vo? — metinte la manon sur la frunton sin demandis Ivano, kaj ekmurmuris: — Vo, vo, vo! Ve … va … Vaŝner? Vagnero? Vajner? Vegner? Vinter? — La haroj sur la kapo de Ivano hirtiĝis pro la streĉo.

— Ĉu Vulf? — per malforta voĉeto kriis virino.

Ivano ekkoleris.

— Ino! — li muĝis, serĉante ŝin per la okuloj. — Kial do Vulf? Vulf estas tute senkulpa! Vo, vo … Ne, tiel mi ĝin ne rememoros. Do, jen kio, gecivitanoj: tuj telefonu al la milicio, ili sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti la profesoron. Kaj ne forgesu diri, ke kun li estas ankoraŭ du aliaj: iu kvadratita longulo … la nazumo fendita … kaj kato, nigra, dika. Mi dume traserĉos Gribojedovon, mi antaŭflaras lin ĉi tie!

Febre Ivano dispuŝis la ĉirkaŭstarantojn, komencis svingadi la kandelon, kies vakso fojfoje gutis sur lin, kaj rigardadi sub la tablojn. Aŭdiĝis la vorto: «Kuraciston!» — kaj ies afabla, karnodika vizaĝo, glate razita kaj surhavanta kornajn okulvitrojn, aperis antaŭ Ivano.

— Kamarado Senhejmulo, — ekparolis la vizaĝo per jubilea voĉo, — trankviliĝu! Vin afliktas la morto de nia kara, de ni ĉiuj amata Miĥaelo Aleksandroviĉ … ne, simple, de Miĉjo Berlioz. Ni ĉiuj bonege vin komprenas. Vi bezonas ripozon. Tuj la kamaradoj vin enlitigos kaj la dormo mildigos …

— Vi, — akre nudigante la dentojn interrompis Ivano, — ĉu vi komprenas ke oni devas kapti la profesoron? Kaj vi trudas vin al mi kun viaj stultaĵoj! Kreteno!

— Kamarado Senhejmulo, tamen permesu … — diris la vizaĝo ruĝiĝante, paŝante malantaŭen kaj jam bedaŭrante sian intervenon.

— Ne, al vi mi permesos nenion, — kun kvieta malamo diris Ivano Nikolaiĉ.

Spasmo tordis lian vizaĝon, per la maldekstra mano li rapide transprenis la kandelon el la dekstra, kaj larĝasvinge batis la kompateman vizaĝon sur la orelon.

Ĉi tiam oni ekhavis la ideon ĵeti sin sur Ivanon — kaj sin ĵetis. La kandelo estinĝiĝis, kaj la okulvitroj falintaj de la vizaĝo tuj frakasiĝis sub la piedoj. Ivano eligis teruran batalkrion, tente aŭdeblan eĉ sur la bulvardo, kaj sin defendis. Ŝutiĝante de la tabloj tintis vazaro, ŝrikis virinoj.

Dum la kelneroj ligis la poeton per viŝtukoj, en la vestejo la brigestro interparolis kun la pordisto.

— Ĉu vi vidis, ke li estas en kalsono? — trankvile demandis la pirato.

— Sed Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, — malkuraĝe respondis la pordisto, — kiel mi povis lin ne enlasi, li estas ja membro de Massolit!

— Ĉu vi vidis, ke li estas en kalsono? — ripetis la pirato.

— Tamen Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, — la vizaĝo de la pordisto iĝis purpura, — kion mi devis fari? Mi komprenas ja, sur la verando sidas sinjorinoj …

— Ne temas pri sinjorinoj, la sinjorinojn tio ne interesas, — respondis la pirato cindrigante la pordiston per la rigardo, — tio la milicion interesas! Homo en subvestoj povas trafiki sur la stratoj de Moskvo nur en unu kazo: se lin akompanas milicianoj, kaj nur al unu loko: en la miliciejon! Kaj vi kiel pordisto devas scii, ke rimarkinte tian homon vi devas tuj fajfi. Ĉu vi aŭdas tion?

La malesperiĝinta pordisto perceptis venantajn de la verando tumulton, tintadon de frakasata vazaro kaj inŝrikojn.

— Nu, kion mi faru pri vi pro tio? — demandis la flibustro.

La vizaĝo de la pordisto iĝis tifkolora, la okuloj vitriĝis. Al li ŝajnis, ke la nigrajn harojn, nun dislime kombitajn, ĉirkaŭvolvis flama silko. Malaperis la surĉemizo kaj la frako, super la larĝa leda zono montriĝis pistoltenilo. La pordisto imagis sin pendumita ĉe la antaŭtopjardo. Per siaj okuloj li vidis sian propran elbuŝigitan langon kaj la senvivan kapon falintan sur la ŝultrojn, li eĉ ekaŭdis la ondoplaŭdon sub la ferdeko. La pordisto sentis siajn genuojn moliĝi. Sed ĉi tiam la flibustro lin indulgis kaj estingis sian akran rigardon.

— Atentu, Nikolao, tio estis la lasta fojo. Tian pordiston bezonas neniu restoracio, prefere iĝu preĝeja gardisto. — Dirinte tion la brigestro komandis precize, klare, lakone: — Panteleon el la bufedejo. Milicianon. Protokolon. Veturilon. Al la psikiatria. — Li aldonis: — Fajfu!

Post kvaronhoro la konsternita publiko en la restoracio, sur la bulvardo kaj en la fenestroj de la domoj ĉirkaŭantaj la ĝardenon vidis Panteleon, la pordiston, milicianon kaj la poeton Gruntin porti el la Gribojedova pordego junan viron, vinditan kvazaŭ pupo, kiu, superverŝite je larmoj, sufokate de ili, kraĉadis, speciale celante al Gruntin, kaj hurlis:

— Merdulo!

La ŝoforo, kolermiena, startigis la motoron de sia kamiono. Apude fiakristo incitadis sian ĉevalon, frapis ĝin sur la gropon per la siringkolora brido kaj kriis:

— Jen kurĉevalo! Mi jam veturigis al la psika!

Ĉirkaŭe zumis la hom'amaso, komentante la senprecedencan okazaĵon. Resume, estis malgracia, hida, tenta, triviala skandalo, kiu finiĝis nur post ol la kamiono forportis de la Gribojedova pordego la malfeliĉulon Ivano Nikolaiĉ kun la miliciano, Panteleo kaj Gruntin.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri ĉap. 5

palaceto {Neo} —

Aparta urba domo de riĉulo aŭ nobelo, {Ruse особняк} {Angle mansion} {France hôtel}. PIV atribuas tiun signifon al hotelo (la dua signifo), kio estas malinternacia konfuziva francaĵo. Tiasenca uzado de la vorto palaceto troveblas en la lingvaĵo de sovetiaj esperantistoj de la 1920-aj jaroj; ĝi ŝajnas tradukprunto de la {Pola pa{\l}acyk (samsignifa)}, aŭ de la {Itala palazzina}.


Bulvardoringo , {Ruse Бульварное кольцо} —

10 bulvardoj kaj 2 avenuoj, ĉirkaŭantaj la centron de Moskvo interne de la stratringo Sadovaja, inter ili la bulvardoj Tverskoj kaj Ĉistoprudnij.


Domo de Gribojedov

Aludo al la literaturista Domo de Herzen, kiu okupis palaceton en la komenco de la bulvardo Tverskoj (nun la n-ro 25; ekde 1932, la Literatura Instituto "M. Gorkij"). – En la originalo la MASSOLITanoj mallongigas tiun nomon ĝis la nura familinomo de la verkisto, kion oni povus traduki per la Gribojedov. Tamen ruse ne estus malebla la familiara derivaĵo Gribojedovo; kp «Leninka» anstataŭ la oficiala Biblioteko «Lenin» — kaj tia derivaĵo ŝajnas pli flua en Esperanto.

A. S. Gribojedov ({Ruse Александр Сергеевич Грибоедов}, 1795–1829) —

Eminenta rusa verkisto kaj diplomato, precipe fama pro sia satira komedio «La malfeliĉo esti tro sprita» {Ruse «Горе от ума»}.


Parodiklino Bulgakovaĵo: {orig. Перелыгино} —

Aludo al la literaturista vilaaro Peredelkino. Pro fonetikaj asociaĵoj tiu fikcia nomo pensigas pri falsigo, mensogo (kiuj, parenteze, estas elementoj de parodio); la traduko konservas la konsonantaron kaj la finaĵon de la prototipo; kaj la ombro de la MASSOLITa onklino, iel meme enŝoviĝinta, ne malakordas kun la Bulgakova stilo.


krea forpermeso {Ruse творческий отпуск} —

Forpermeso por krea laboro, kp {Anglan sabbatical leave}.


Suuk-Su: Ripozloko en Krimeo, la nuna Artek'.

Borovoje Siberia kuracloko, nun en Kazaĥio (apud Kokĉetaŭ, nun Kokŝetaŭ).

Ciĥisdziri, Maĥinĝauri

Ripozlokoj en Kartvelio, ambaŭ sur la bordo de la Nigra maro apud Batumo (en la originalo erare: Ciĥidziri).


Ambrozo [EF] {Ruse Амвросий}, Ambrozio [PIV] —

En la rusa tiu nomo sonas iom plebe; samtempe ĝia etimologio (kp ambrozio) entenas aludon pri la Gribojedovaj frandaĵoj. La formo Ambrozo, kvankam malpli etimologia, konservas la akcenton ĝustaloke kaj pli taŭgas por esprimi la Bulgakovan frazritmon.


Foko

Rusa virnomo, {Ruse Фока} {Greke Φωκάσ}; ĉi tie ĝi eble estas reminiscenco pri rolulo el la fablo «La fiŝsupo de Damiano» de Krilov. En la traduko de S. Rublov [Krilov] li figuras sennome (la gast').


au naturel /o natürel'/ {France } —

Kuirita en sia propra suko.


komuna kuirejo

Kuirĉambro en plurfamilia apartamento (kiel tiu priskribita en ĉap.4).


au revoir /o revŭar'/ {France } —

Ĝis revido.


à la cocotte /a la kokot'/ {France } —

Temas pri farĉitaj ovoj.


printanière /prentanje:r'/ {France } —

(La supo) «printempa».


galinageto

Birdospeco, «Malgranda galinago» [Meszaros] {Latine Lymnocryptes minimus} {Ruse гаршнеп} {Angl Jack snipe}.

galinagego

Birdospeco, «Granda galinago» [Meszaros] {Latine Gallinago media {Ruse дупель} {Angle great snipe}.


Kljazma

Rivero norde de Moskvo.


Neprova {orig. Непременова} —

Derivaĵo el ĝuste tiu radiko, kiu estas la etimo de Esperanta nepre.

Navigaciisto

PIV atribuas al navigado du signifojn [PIV]:

  1. Ago de tiu, kiu navigas: enlanda aŭ rivera navigado …
  2. Metodoj, por difini la pozicion k kurson de ŝipo aŭ aviadilo per geometrio k naŭtika astronomio.
Laŭ subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas navigacion; do, navigaciisto estas {Rusa штурман}, {Germana Navigationsoffizier}, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.

Georges /ĵorĵ/ {France } —

Originale estas indikita la franca prononco: Жорж. Kune tiu pseŭdonimo pensigas pri la franca verkistino George Sand.


vilao {Ruse дача} —

La rusa vorto estas iom malpreciza. Ĝia kutima traduko per somerdomo ne estas ĝusta, ĉar oni povas ripozi tie ankaŭ vintre, kiel oni fakte faras en Peredelkino (vd Parodiklino). Por mezklasa дача taŭgus ripozkabano [ESE], sed tiuj en Parodiklino estis relative luksaj (ekz-e ili havis telefonon).


nia Massolit havas trimil membrojn

La prototipa asocio, RAPP, tre fieris, ke ĝi arigas «larĝajn verkist'amasojn».


enketisto

En Esperanto oni kutimas francmaniere uzi la terminon "juĝ'esplor(ist)o"; sed ne ĉie la koncernaj enketadoj estas parto de la juĝa sistemo. Tial estas preferita la pli ĝenerala vorto "enketisto", kiu pli ĝuste tradukas la {Rusan следователь}.


suturi [PIV] —

Ĥirurgie kunkudri randojn de vundo.


``Haleluja''

Fokstroto de la Usona komponisto Vincento Youmans. Bulgakov ĝin ŝatis kaj iam pianludis. Sed en la kunteksto de la romano la senco de la vorto haleluja havas specialan rolon.


Ĉifonĉi

{orig. Чердакчи'} estas amuza familinomo el rusa radiko {Rusa чердак} (ĝi signifas subtegmentejo) kaj tjurka agantnoma sufikso -ĉi; la tuto sonas tre tjurkeske (kaj ne hazarde: fakte, la radiko estas tjurkdevena).


Johann el Kronŝtadt

Tio sonas tre germanece kaj samtempe tre proksime al {Rusa Иоанн Кронштадский, Ivano Iljiĉ Sergiev (1829–1908), pastro el Kronŝtadt, famega pro siaj miraklaj preĝkuracoj kaj antaŭ nelonge proklamita sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio; iam (kompreneble, kontraŭ lia volo) estiĝis eĉ sekto de johananoj, kiuj opiniis lin «nia Sinjoro Jesuo Kristo».


Sakrilegijskij {orig. Богохулский} —

Tio egale povus esti pseŭdonimo de kontraŭreligiulo aŭ ŝerca familinomo kiajn ŝatis inventi Bulgakov.


Dolĉo {orig. Сладкий} —

Kp la pseŭdonimon "M. Gorkij" (ĝi signifas "amara").


Denunciev

La {orig. Шпичкин} estas derivita el спичка (alumeto), kaj proksimigita al шпик (polica spiono; do, alumeto + spiono estas tradukitaj per nuncio + denunco).


Karsa ŝaŝliko

Armena speco de ŝaŝliko kun relative grandaj rostopecoj; kp {Anglan barbecue}.

ŝaŝliko [RE] {Ruse шашлык} —

Pecetoj de stangorostita viando [de la tataraj ŝyŝ (lanco) + lyk (aĵo)] {Turke ŝiŝ kebap}.


drink∙ul∙delir∙o

Vulgara nomo por {Latina delirium tremens}.


Vo, vo, vo

Ivano provas rekonstrui la fremdan familinomon el la rusaj transskriboj de nomoj germanaj kaj jidaj; respektive, en la traduko oni vidu la Esperantajn transskribojn de Waschner, Wagner, Weiner, Wegner, Wulff.


nigra mortostandardo

Temas pri «Gaja Roĝero» {Angle Jolly Roger}, la standardo de la britaj flibustroj. En la originalo la kranio estas nomata adamkapo (aŭ Adama kapo, {Ruse Адамова голова}), kio estas eklezia rusa nomo de tiu mortosimbolo.


Gruntin {orig. Рюхин} —

Familinomo derivita el la dialektaj {Rusaj рюхать, рюха}, t.e. "grunti", "pork(in)o".


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]