[Antaŭa parto] [Sekva parto]   [Enhavtabelo]

3

Karavelo «La Sankta Virgulino».
La kvindeka tago de la vojaĝo

Preĝante kaj pie meditante, mi promenis sola laŭ sabla, kovrita per nekonataj konkoj bordo, kiam vido mia estis ĝenita de jena bildo: du soldatoj rimarkis ŝtelirintan al la tendaro aborigenon, kaj unu el ili kun rido pafis el musketo. La malfeliĉulo falis, kaj la soldato kun tranĉilo en la mano proksimiĝis al li, intencante tranĉmurdi la vunditon, kiel nekompreneman beston.

Mi hastis al ili kaj per vortoj, konvenaj al la okazo, montris al la soldato, ke li prenas sur la animon pezan pekon, mortigante homon por amuzo. Al tio la soldato kontraŭdiris, ke ĉar la aborigeno ne estas inicita al la vera kredo kaj ne konas Dion, do, sekve, en lia mortigo estas ne pli da peko, ol en mortigo de besto.

«Hejma bruto de la diablo» — tiel esprimis sin tiu simplulo, kaj mi ne povis ne miri pri trafeco de liaj vortoj. Vere, la vizaĝo de la malfeliĉulo estis kripligita per bildoj de rajo kaj ŝarko, kiuj, kiel estas sciate, estas nenio alia, krom du enkorpiĝoj de la malamiko de la homa gento.

Sed ĉu mi, sperta en retoriko kaj teologio, retiriĝu en tiu ĉi disputo! Ĉu ne pli bone estus, demandis mi, permesi al Dia kreaĵo morti ne kiel besto, sed kiel homo, vidinta lumon de la vera kredo? Kaj la soldato, pensinte, formetis sian tranĉilon.

Mia koro jubilas dum rememoro pri tio, kia homamaso kolektiĝis sur la bordo por observi la riton, per kia ĝojo kaj pieco lumis harditaj de vento, krudaj vizaĝoj de tiuj homoj, kiel kuraĝigis ili — per malnoblaj vortoj, sed sincere — la aborigenon, pretan akcepti la lumon de Dio.

La admiralo estis malkontenta, ke prokrastiĝas fornavigo, sed eĉ li devis koncedi al komuna impeto de la lumigita de graco homamaso. La rito estis farita, kaj la aborigenon oni kun triumfo suririgis sur brulŝtiparon, ĉar nun, ĉesinte esti nekomprenema animalo, li iĝis submetenda al la eklezia juĝo pro evidenta ligo kun la diablo.

Akceptu lian animon, ho Sinjoro! Li mortis kiel homo, la flamo purigis lin, forbruligis volajn kaj nevolajn pekojn.

Kaj nokte al mi montriĝis iu en blanka ornato kaj diris: iru suden. Tie oni vivas, ne sciante la kredon, ne konante pekon, kaj oro kuŝas, forĵetita ekster sojlojn de kabanoj...

Ruongu, la rezidejo de la Maljunulo.
La sesdek-unua jaro post la Surteriĝo. La ducent-sesa tago

Knaretadis ŝnuroj. Susurante per griza, sekiĝinta ĝis fragileco kamufla ĉifonaro, plektita kajuto de telfero rampis ĉiam pli kaj pli alte laŭ verda deklivo de Ruongu. La verdo, tamen, estis kvazaŭ kovrita per blanka polvo, kaj la tremerantan kajuton de tempo al tempo kovradis putraj odoroj de ĥemia fabriko.

Duonturniĝinte, Sehei morne observadis trans la ŝultro, kiel malproksimiĝas la golfo, kovrita per ŝlima tavolo, kun ĉiu metro de la vojo iĝante pli bela. Jen tie, jen ĉi tie senorde aperis blindigaj ekbriloj de transsendaj speguloj.

Ruongu febris. En la haveno estis okazanta io tute nekomprenebla. Dum oni estis demandantaj heliografe konfirmon de la voko, Sehei havis tempon por observi, kiel oni haste malŝarĝas karavanon, ĵus ŝarĝitan por evakuo.

Kutima antaŭmilita kaĉo.

Dume la foliaro, rampanta sub la piedoj, iĝis, kiel decas al foliaro, verda, la naŭzaj odoroj restis malsupre, ankoraŭ dudek metrojn — kaj estos teraso... Baldaŭ la kajuto haltis, ŝanceliĝinte, kaj Sehei mallerte elrampis el ĝi.

Oni lin atendis. Morna knabo kun malpeza raketĵetilo sub la akselo retiriĝis antaŭ li je unu paŝo. En la okulojn ne rigardas, sed la mallonga paftubo estas direktita al la ventro de la veninto. Juĝante laŭ la tatuo, tio estas nova piloto kaj korpogardisto de la Maljunulo... Strange, pensis Sehei. Kio povus okazi al Angi? La Maljunulo, kiel li memoris, estis tre korligita al sia antaŭa piloto.

La knabo preterlasis la strategon antaŭen, kaj ili ekiris preter flav-verda reto, distirita sur bambuaj stangoj, sub kiu estis zenita raketinstalaĵo, celanta ĉielen per ĉeloj, plenŝtopitaj per raketoj.

Fore malsupre malantaŭ la deklivo, plumita per palmoj, brilis la perla golfo Ruongu. Sur rando de la deklivo du komunikistoj diligente laboris kun la Granda Spegulo. Ĝuste tiu spegulo, kiu hieraŭ sendis la neniam antaŭe aŭditan ordonon — «kredu al la parlamentario».

Ĝenerale, ĉi tie nenio ŝanĝiĝis. La kabano de la Maljunulo, kiel antaŭe, situis apud monta lageto. Ĝi nemulte diferencis de la kabano de Sehei mem — malpeza malmuntebla skeleto kaj matoj, makulitaj eksterflanke per flokoj de kamufla verdaĵo. Ĉe la bordo sub natura markezo el foliaro balanciĝis sur flosiletoj duloka raketoplano, ĉiam preta al starto. Pli malproksime en roka muro gapis truo — enirejo en kavon-ŝirmejon.

Ili haltis antaŭ larĝe malfermita muro de la kabano.

— Vi povas ripozi, etulo, — aŭdiĝis malforta knaranta voĉo. — Lasu nin...

Antaŭ la larĝe malfermita muro sur stranga konstruaĵo el bambuo, nomata seĝo, sidis la samaĝulo de la mondo. Sidis la dio. En li ĉio estis timiga: kaj antikva — sablokolora — vizaĝo, netatuita, kiel ĉe fantomo, kaj tio, ke de la gorĝo ĝis la kalkanoj li estis ĉiam vindita en blankan tolaĵon. Sed ĉefe, certe, la okuloj. Nehomaj, akvece bluaj, terure profundaj okuloj.

— Kaj vi aranĝu vin, tamahi. La konversacio estos longa...

La samaj vortoj, la sama intonacio, kiel antaŭ naŭ jaroj, kiam la Maljunulo elpostenigis lin kaj elpelis por jaro al la sudaj heurioj.

Sehei malleviĝis sur la maton, kaj ili ambaŭ rigarde sekvis la forirantan piloton. Li eĉ flanke de la dorso aspektis morna, tiu adoleskulo, eĉ lia raketĵetilo sur longa rimeno pendolis tiel, kvazaŭ estis preta ĉiumomente kolere respondi per mallonga multopa pafado. Per si mem.

— Ĉu vi vidis? — neatendite grumbleme plendis la Maljunulo. — Oni lin ofendis!.. Anstataŭ ol forbruligi lin en la unua interbatalo, oni lin almetis al iu kadukulo. Eblas nek flugi, nek pafi...

Kun personaj pilotoj la Maljunulo ĉiam malsukcesis. Ĉiu nove enpostenigita flavbekulo mirinde rapide perdis respektan pietaton, komencis kaprici, arogi... Kvankam, aliflanke, ĉio estas ĝusta: ne povas batalanto esti adjutanto. Eĉ adjutanto de la dio...

— Kaj kie estas Angi? — demandis Sehei.

Anguloj de la buŝo de la Maljunulo tuj malleviĝis, la sulka vizaĝo rigidiĝis en dolora masko.

— Mi ne scias, — grumble respondis li. — En la neŭtralaj akvoj, supozeble... Li elpetis forpermeson por militi, stultuleto. Li, vidu, estas jam dudek-jara, sed li ankoraŭ ne pereis! Vi mem komprenas: estas maldece, homoj komencas strabi...

Li eksilentis kun venena duonrideto sur la sekaj maljunulaj lipoj. Sehei atendis, sed la Maljunulo, ŝajnis, forgesis pri li — per vitriĝintaj okuloj rigardis ien super la ŝultro de la stratego.

— Maljunulo, — nelaŭte vokis Sehei. — Vi vokis min...

— Jes, — diris la Maljunulo. — Mi vokis...

Liaj okuloj reviviĝis. Krom personaj pilotoj, Sehei, probable, estis la sola, kiu povis longe kaj trankvile rigardi en la okulojn de la Maljunulo. Pri la Maljunuloj oni povas klaĉi, oni povas flustre rakonti terurajn legendojn pri ilia deveno, oni povas eĉ pridubi ilian sagacon. Sed ĉion ĉi oni povas fari nur kaŝe.

— Sehei, — diris la Maljunulo. — Tiel okazis, ke mi kaj vi remas en la sama boato jam dum dua deko da jaroj. Vi estis ankoraŭ netatuita etulo sur la Infana Insulo, kaj mi jam sciis pri vi. Kaj vi pri mi eksciis eĉ pli frue... Dum tuta vivo vi ricevadis de mi konsilojn, aŭskultis ilin... Aŭ ne aŭskultis. Plej ofte ne aŭskultis... Diru, ĉu en vian kapon neniam venis penso: sed kio, fakte, estas tiuj Maljunuloj? Laŭ kia rajto ili decidas pri via sorto?

Ĉu li vokis lin ĉi tien, sur Ruongu-n, nur por fari tiun demandon? Sehei eksentis incitiĝon. Foje al li ŝajnis, ke la Maljunulo estas senmorta: necesus havi grandegan rezervon de tempo, por malŝpari ĝin tiel facile por malplenaj, al nenio kondukantaj paroloj.

— Mi lasis la floton, Maljunulo, — rememorigis li. — Mi transdonis estradon al Taini tamuori, kaj ŝi estas nefininda...

Li ne findiris, ĉar la Maljunulo subite komencis kapti aeron per la buŝo.

— Ta... Taini? — timigite rigardante, elparolis li. — Kiu Taini? Ĉu tiu, kiu ŝanĝis flagrubandojn? Ĉu vi neniun povis trovi, krom tiu ŝarko?

— Ne, — diris Sehei. — Ne povis. Kio okazas, Maljunulo? Vesperuloj ion preparas. Hieraŭ ili subŝovis al ni...

Tiuj vortoj ial frenezigis la Maljunulon. Lia sulka vizaĝo ektremis.

— Kiam vi finfine komprenos! — kolere ekkriis li. — Jam ne plu estas kaj matenuloj, kaj vesperuloj! Ne plu! Karaveloj estas en akvoj de la arkipelago! Kvar karaveloj!

Sehei rigardis al li kun maltrankvilo, jam komencante timi, ĉu la Maljunulo ne freneziĝis?

— Ĉu karaveloj? — malfideme redemandis li. — Ĉu la ŝipoj, pri kiuj diras la Profetaĵo?

— Jes! — elkriis la Maljunulo. — Diras! La Profetaĵo! Aŭ vi deziras diri, ke oni ne sendis al vi hieraŭ parlamentarion kun la Vera Nomo de la Malamiko, ĉu?

— Sendis, eĉ sur «rutiangi», — perplekse respondis Sehei.

La Maljunulo spiris malfacile, kun knaro.

— Ĉiuj dronis en mensogo, ĉiuj!.. — kun abomeno eldiris li. — Jam al nenio kredas, eĉ al tio...

Sekvis turmentanta la animon paŭzo: la Maljunulo restarigis la spiron.

— Ja mi ne vane antaŭ kelkaj tagoj sendis al vi demandon, ĉu ne vi faris tion... — ekparolis li, ripozinte. — Dum la uragano unu el aviportaj ŝipoj de vesperuloj estis ĵetita norden kaj tie kunpuŝiĝis kun karavelo. La ŝipestro faris stultaĵon: anstataŭ sekvi la Malamikon, li informis la Glacian Kojnodenton, kaj mem ekiris al la destinita bazo. Oni levis la kvaran floton...

— Ĉu la kvaran floton de vesperuloj? — rapide demandis Sehei.

— Nu certe... — grumblis la Maljunulo. — Oni priserĉis la tutan teritorion, sed la karavelo jam malaperis. Ilin oni malkovris nur hieraŭ — per avioj. La tutan eskadron, kvar karavelojn... Vi eĉ ne povas imagi, kiel al ni malhelpis tiu ŝtormo. Ni nenion sukcesis fari. La karaveloj venis al Aatu-6 de vesperuloj kaj unue pafis salvon al la insulo. Por timigo. Hodiaŭ, juĝante laŭ ĉio, ili surterigos tie trupojn...

Sehei jam delonge intencis interrompi la Maljunulon, sed la lasta frazo konsternis lin.

— Ĉu trupojn — al Infana Insulo? — La mallarĝa rigardo de la stratego estis terura.

— Jes, — diris Sehei. — Trupojn al Infana Insulo... — Liaj okuloj subite sensenciĝis, la parolo iĝis malklara balbutado: — Ĉio, tamahi, ĉio... Finite... Morgaŭ okazos la Granda Rondo... La tabuo pri Atolo-27 jam estas nuligita... Do, vi nun iel mem... Sen ni...

— Maljunulo! — Tio estis preskaŭ vokokrio. — Mi urĝe flugu al la bazo! Mi devas esti kun la floto! Kial vi ne vokis min rekte al Atolo-27? Kial vi vokis min ĉi tien?

— Sidu! — La Maljunulo eksaltis, kiel pikita. — Kiaj ĉiuj iĝis rapidaj!.. Jam kun neniu eblas paroli! Nur mi malfermas la buŝon — ĉiuj diskuras!.. Tiu — militi, ĉi tiu — al la floto... Ne dronos via floto!

Li eksilentis, kolere rigardante al la stratego. Poste li neatendite demandis, kioma nun estas jaro.

— La sesdek-unua, — grumblis Sehei. — Post la tago de la Surteriĝo.

— La sesdek-unua jaro post la tago de la Surteriĝo... — malrapide ripetis la Maljunulo. — Do, ĉi tiun tagon mi atendis dum sesdek unu jaroj...

Iĝis tre rimarkeble, kiel forte tremas liaj manoj. Al Sehei ŝajnis eĉ, ke la Maljunulo simple ne scias, kien ilin meti. Jen la dekstra, glitinte de sur la genuo, ial malleviĝis sur kovrilon de malgranda metala kesto, kovrita per griz-verda farbo, defalinta sur la anguloj. La aĵo, konata al Sehei ekde la infaneco. Unu el la konataj de ĉiuj atributoj de la Maljunulo — kiel la absurda subaĵo el bambuo, nomata seĝo, aŭ kiel la blanka tolaĵo, kapabla nur kateni movojn kaj kovri nudecon. Tamen, nekompreneble, por kia celo.

— Ne, — subite diris la Maljunulo. — Ne tiel...

Li ŝovis la manon sub la seĝon kaj prenis el tie du aĵojn: vitran vazon kun gradoj kaj poluritan rondan tason el kokosa nukso. Defie kaj moke rigardinte al la stratego el sub la bunta brovo, li malrapide, kvazaŭ demonstrante, kiel oni tion faru laŭ ĉiuj reguloj, eltiris vitran ŝtopilon, verŝis en la tason diafanan likvaĵon kaj, ree ŝtopinte la vitraĵon, metis ĝin sur la maton.

— Ĉu vi trinkos?

Iom retiriĝinte, Sehei rigardis al la etendita al li taso. Dum sia longa, jam preskaŭ tridekjara vivo, li laciĝis ĉesigadi kretenajn onidirojn pri tio, ke la Maljunuloj trinkas brulaĵon. Kaj vere — tion li vidis unuafoje.

— Kaj prave, — diris la Maljunulo kaj eltrinkis.

Sehei rigardis.

Dum ioma tempo la Maljunulo sidis, enŝovinte la grandan porozan nazon en la blankan tolaĵon sur la ŝultro. Poste suspiris ĝeme kaj rektiĝis.

— Ni venis el alia mondo, tamahi, — solene informis li.

— Jes, — diris Sehei, ankoraŭ ne povante deŝiri la rigardon de la kokosa taso. — Mi scias.

La Maljunulo stumblis kaj nekomprenante ekgapis al la stratego.

— De kie?

— Vi mem al mi pri tio diris. Kaj jam plurajn fojojn.

— Kaj ĉu vi eĉ unu fojon ne pridubis miajn vortojn?

«Ho Fonto! — kun neatendita kolero pensis Sehei. — Sed kiam mi havis tempon por dubi? Ĉi kiam mi estis preparanta la surterigon de trupoj al Tara-Amingu? Aŭ ĉu kiam heurioj intencis forbruligi min viva kune kun la misiejo?»

— Vi povas ne respondi, — diris Sehei. — Mi komprenis... Sed tamen vi devos elaŭskulti min ĝis la fino. Fakte, mi ĝuste por tio vin vokis...

Super rando de la deklivo flugis senorde duondiafanaj disfluantaj flokoj de nigra fumo. «La armila», — aŭtomatece notis Sehei, kaj subite rememoris, ke la armila uzino sur Ruongu estis haltigita antaŭ kvar tagoj por malmunto kaj posta evakuo. Ho Fonto! Ili denove startigis la armilan! Jes, jes, kaj tiu karavano, kies malŝarĝon li vidis en la haveno... Ĉu vere tio estas realo? La karaveloj, la Granda Malamiko...

— Tute alia mondo, — estis tiutempe parolanta la Maljunulo. — Imagu urbon — grandan, kiel Ruongu... Pluretaĝajn ŝtonajn domojn kun fenestroj el vitro... Larĝajn glatajn vojojn, kiujn eĉ ne eblas kompari kun io ajn ĉi tie... Kaj anstataŭ oceano — tero. Ĉiuflanke. Ĝis la horizonto kaj plue...

Foje Sehei jam penis imagi tion, kion la Maljunulo nomas urbo, kaj al li tiam ŝajnis sensenca malŝparo de fortoj konstrui grandegajn, kiel fortikaĵo, domojn, nur por tio, ke en ili loĝu homoj...

— Imagu... — parolis la Maljunulo. — Ha, Fonto! Vi simple ne povos!.. Nu, almenaŭ provu... Provu imagi kompanion de junuloj, kiuj havas tre multe da libera tempo... Kiuj povas — simple senkaŭze! — kunveni por babili, disputi... Pri kio ajn. Ekzemple, pri historio. Kaj jen unu el ili... el ni... promenante eksterurbe, hazarde malkovris iun unikan naturan fenomenon — ion, similan al trarampejo, kunliganta niajn mondojn... Sed, verŝajne, necesas komenci ne de tio...

Sehei singarde oblikve rigardis al la komunikistoj. La Granda Spegulo estis ĵetanta vican serion da ekbriloj en direkto de Ana-Tiangu. «Al ĉiuj flotoj!» — sukcesis li legi laŭ osciloj de la labora surfaco. Tie, sur la rando de la deklivo, en konciza kaj klara formo estis transsendata tio, kion kun grandega kvanto da tute nenecesaj detaloj li estis nun aŭskultonta...

— ... komenci, eble, necesas de jeno, — parolis la Maljunulo. — Proksimume je du mil jaroj antaŭ mia naskiĝo en tiu mondo, el kiu ni venis, aperis kredo je dio, kiu permesis al homoj murdi lin, por per sia ekzemplo instrui ilin pri mildeco kaj karitato... Sed jen kio estis stranga, tamahi: neniu — eĉ la plej sangavida — religio verŝis tiom da sango, kiom tiu — la karitata kaj milda! Je la nomo de la murdita dio oni forbruligadis homojn sur brulŝtiparoj, je lia nomo estis detruataj tutaj civilizoj! Popoloj perdadis sian historion kaj degeneradis! Ili subprenadis manĝorestaĵojn de tablo de la eŭropanoj... (jes, jes, tamahi! La Vera Nomo de la Malamiko!)... Ili vestadis sin per eluzitaj eŭropaj ĉifonoj, ili beligadis sin per brilanta rubaĵo, forĵetita de eŭropanoj pro neneceso!.. Ĉu vi povas imagi vin en koliero el pafitaj kuglingoj kaj kun konservaĵa ladaĵo sur la kapo?..

«Ĉu li vere decidis rerakonti al mi la tutan Profetaĵon? — teruriĝinte, pensis Sehei. — Kiel ĝustatempe mi elpostenigis Heangi! Taini — ŝi almenaŭ!..»

— ... ĉiu kompanio havas sian gvidanton, — paroladis kaj paroladis la Maljunulo. — Nia gvidanto intencis iĝi profesia historiisto. Li esploradis konkerojn de eŭropanoj. Esploradis, malamegante. Jen tia stranga okazo... Lin frenezigis tio, ke neniu kaj nenie povis fari al ili indan reziston... Kaj li konvinkis nin. Li pruvis al ni, ke estos krimo ne uzi la trarampejon kaj perdi tiun ŝancon — eble, la solan ŝancon dum tuta historio de la homaro... Aĥ jes, mi ja forgesis pri la plej grava!.. Vidu, kiam ni unuafoje penetris ĉi tien kaj vidis atolojn, palmajn boskojn, insulanojn, ne konantajn metalon, — ni decidis, ke ni trafis iamaniere en nian propran pasintecon, sur arkipelagojn de Oceanio antaŭ ol eŭropanoj venis tien... Do, li nin konvinkis. Li scipovis konvinki. Li laŭtlegis al ni antikvajn dokumentojn pri tio, kion faris la konkerantoj sur konkeritaj teroj, — kaj ni deziris batali. Ĝismorte. Ĝis la fino... Ni estis junaj, Sehei. Jes, jes, imagu, ankaŭ la Maljunuloj estis iam junaj... Kio koncernas min... Min eĉ ne necesis konvinki. Vidu, tamahi, mia praavo estis misiisto... Eŭropa misiisto. Homo, instruanta konkeritajn insulanojn pri humilo, pri kredo je la murdita dio, deprenanta de ili lastajn restaĵojn de ilia pasinteco... Mi venis ĉi tien kun penso pri kompenso. Mi venis batali kontraŭ mia propra praavo...

Kun la Profetaĵo pri la Granda Malamiko la Maljunulo, supozeble, finis. Nun li komencis eksponi la Historion de la Surteriĝo. Per propraj vortoj... Apenaŭ aŭdebla susura sono distris la atenton de la stratego. Apud la zenita raketinstalaĵo, kun abomeno rigardante ien foren, sidis sur herbo la persona piloto kaj korpogardisto de la Maljunulo. Ĝisfine freneziĝinte pro neniofarado, li ĵetadis bumerangon. Ĵetinte, li restadis dum kelka tempo en morna medito, poste sen deziro levadis la manon, kaj ne rigardante prenadis la revenintan bumerangon rekte el aero...

— Eble, vi finfine fortiros vian atenton de tiu kreteno? — en ekstrema incitiĝo demandis la Maljunulo. — Des pli, ke mi intencas sciigi al vi ion vere novan!..

Li iom silentis kolere. Trankviliĝinte, ekparolis ree:

— Ni kaŝis de la potencoj nian trarampejon kaj komencis prepariĝi al la Surteriĝo. Geologio, metalurgio, medicino... Instrumentoj, aparatoj, vakcinoj kontraŭ eŭropaj malsanoj... Eĉ sukera kano. Vidu, ni anticipe sciis, ke ĉi tie ni ne atingos nafton, kaj dekomence metis fidon sur alkoholon... Kaj ĉio ĉi estis vana, Sehei. Evidentiĝis, ke ni ne necesis al la insulanoj.

La stratego ĵetis al la Maljunulo mirigitan rigardon.

— Jes, ne necesis, — jam kun dolora streĉo daŭrigis tiu. — Ili kore akceptis nin, ili kun intereso rigardis, kiel ni flugas sur deltaplanoj, bruligas alkoholon kaj uzas metalajn instrumentojn... sed ili nenion deziris transpreni — por kio? Ili nemalbone vivis sen tio... Kaj niajn avertojn pri tio, kia danĝero estas por ili eŭropanoj, ili, poeziiginte, faris la Profetaĵo pri la Granda Malamiko. Ankoraŭ unu plia profetaĵo... Kaj tiam ni aŭdacis al terura paŝo, Sehei. Ni dividiĝis je du grupoj kaj proponis militan helpon al du malamikaj triboj... Kaj ricevis indan respondon. Niaj bastonegoj, oni diris al ni, estas el peza ligno, pintoj de lancoj — el akra ŝtono, niaj manoj estas fortaj, kaj la koroj — kuraĝaj... Nun eĉ la plej malnovaj nodoj de la arkivo ne malkovros al vi, kiu unua petis helpon de la Maljunuloj... Neniu petis, Sehei. Neniu. Simple ni faris baton samtempe kontraŭ ambaŭ triboj. Per deltaplanoj kaj malbonaj incendiaj bomboj. Sed tio estis sufiĉa. Vidante, ke la kontraŭulo estas tiom malnobla, ke uzis sorĉon de la helhaŭtaj fremduloj, oni decidis respondi per samo... Jen de kio komenciĝis la mondo, tamahi, la mondo, en kiu vi vivas...

La Maljunulo devigis sin levi la kapon kaj rigardi en la okulojn de Sehei. Estis malfacile diri, kian reagon li atendis, sed la stratego nun rigardis al li kun estimo kaj scivolemo.

— Provoko, — malrapide kaj, kiel ŝajnis al la Maljunulo, kun plezuro eldiris li.

— Jes, — diris Sehei. — Provoko. Via metio... Tiutempe en via lingvo eĉ tia vorto mankis...

Sehei ankoraŭ estis taksanta la nivelon de tiu malnova ago de la Maljunuloj, kaj, ŝajne, taksis alte.

— Mi ne sciis, — kun bedaŭro notis li. — Sed koncerne ĉion ceteran... Pardonu, Maljunulo, vi jam rakontis al mi tion...

— Kiam?

— Lastan fojon — antaŭ unu jaro. Kaj vi jam demandis, ĉu mi povas imagi min kun ladaĵo sur la kapo kaj en koliero el pafitaj kuglingoj. Ne, mi ne povas. Metalo estas tro multekosta. Krome, tio estus tre bona celo por paflertulo.

— Aĥ jen kiel! — diris la Maljunulo. — Do, vi jam delonge ĉion scias, kaj mi ne havas ion, kio povus vin mirigi, ĉu?

Sehei silentis. Li jam perdis esperon atingi la esencon. Anstataŭ paroli pri la Granda Malamiko, ili parolis pri io nekomprenebla.

— Bone... — minace balbutis la Maljunulo. — Do, bone... Ĉu vi neniam pensis, kiamaniere niaj milit-industriaj sekretoj iĝas konataj al vesperuloj?

— Pensis, — tuj ekatentinte, respondis Sehei. — Kaj ne nur mi.

— Kaj al kia konkludo vi venis?

— Ĝenerale, al nenia, — atente rigardante al la Maljunulo, diris Sehei. — Verŝajne, ili, samkiel ni, havas personan spionaron de la Maljunuloj...

La maljunaj sekaj lipoj kurbiĝis en malgaja rideto.

— Mia persona spionaro, — sarkasme diris la Maljunulo. — Ĉiea kaj nekaptebla. Nekaptebla pro unu tre simpla kaŭzo. Pro kaŭzo de sia malesto. Ne ekzistas ia persona spionaro, Sehei. Ne estis kaj ne estas...

La tremeranta sulkoza mano ree kuŝiĝis sur la kovrilon de la metala kesto kun defalinta farbo.

— Radiosendilo, — abrupte diris Sehei. — Ne, tion vi ankoraŭ ne atingis... Kvankam baldaŭ atingos, se jam atingis elektron... Memoru tion, kion mi al vi nun diros, Sehei. Memoru kaj penu kompreni... Helpe de tiu ĉi aparato la Maljunuloj ĉiam interŝanĝis informon de siaj staboj kaj laboratorioj...

Jam en la Infana Insulo en la grupo de preparado de komandantoj Sehei ĉiam surprizis edukistojn per siaj kapabloj tuj kapti ideojn. Nun, ŝajne, li perdis tiun kapablon. Sulkiginte la altan tatuitan frunton, la stratego ne komprenante rigardis al la Maljunulo. Kaj subite io kvazaŭ sonore eksplodis en liaj oreloj. Kun terura klareco li denove ekvidis antaŭ si la brulantajn deklivojn de Tara-Amingu, kiam nesciate el kie aperinta dua floto de vesperuloj batis per raketaj salvoj kaj dum nuraj sekundoj densigis la pafadon ĝis tia grado, ke la unua ondo de la surteriĝantaj trupoj estis cindrigita laŭvorte antaŭ la okuloj, kiam giganta flamo kun bruego levis ferdekon de mallofa ŝipkorpo de «Mureno» — de la poŭpo al la pruo, kiam la muĝanta ĉielo malheliĝis pro maŝinoj de la kontraŭulo, kaj oni alportis brulvunditan Lamulon — alportis, kvankam jam neniu kredis, ke Lamulo elvivos ankaŭ ĉi-foje...

«Li min murdos, — kun ia mizera interna subrido pensis la Maljunulo. — Estu tiel...»

— Por kio? — aŭdis li mallaŭtan obtuzigitan voĉon de Sehei.

— Por konservi ekvilibron, knabo. — La Maljunulo deziris diri tion elkore, sed ne sukcesis. — Ĉu vi rememoris Tara-Amingu?.. Jes, Sehei, jes! Mi transdonis viajn raportojn al la Maljunuloj de vesperuloj, kaj ili direktis al vi la duan floton... Sed eĉ tio ne helpis! Vi estis genia ĉe Tara-Amingu, knabo. Vi simple disfrakasus ilin... Sed tion ni ne povis permesi. Venko de unu el la flankoj nuligus tutan nian laboron...

La stratego plu sidis senmove, kaj lia vizaĝo estis sama, kiel en la komenco de la konversacio, kiam li aŭdis pri la bombado de la Infana Insulo fare de la eŭropanoj.

— Krome, — hasteme, kvazaŭ konvinkante sin mem, aldonis la Maljunulo, — venko de unu el la flankoj signifus ankaŭ finon de la arkipelago... Vi neniigus unu la alian jam antaŭ veno de eŭropanoj... Vi devas tion kompreni, Sehei! Ja mi observis vin, mi vidis: dum lastaj du jaroj vi prokrastadis la militon per tutaj viaj fortoj. Do, vi komprenis...

— Daŭrigu, — malafable diris Sehei.

— Estu logika, knabo! — kun tristo diris la Maljunulo. — Ja se vi pardonis al ni la fakton mem de la Surteriĝo, vi devas pardoni al ni ankaŭ ĉion ceteran... Ĉiuj niaj postaj agoj estis devigitaj. Ne la Maljunuloj gvidis la militon, Sehei, — la milito gvidis la Maljunulojn!.. Jes, ni provokis, ni artefarite vokis la teruran procezon. En nia mondo ĝi nomiĝis armkonkurado... Sed haltigi ĝin ni jam ne povis... Vi montris vin tro kapablaj disĉiploj. Komence ni ankoraŭ penis direkti vin, sufloris al vi malkovrojn, sed poste... Poste ni simple ĉesis kompreni, pri kio oni laboras en viaj laboratorioj... Sur ĉi paŝo estis neatenditaĵoj... Ekzemple, papero. Dum ni rompadis la kapojn, kiel fari ĝin akvorezista, el la noda skribo de Ana-Tarau evoluis signosistemo tiom komplika, ke relerni devis jam ne vi, sed ni... Sed la unua surprizo estis, certe, napalmo. Jes, ni intencis konatigi al vi ankaŭ napalmon, sed... pli poste... Sed vi malkovris ĝin mem. Kaj tiam, por konservi ekvilibron... por ne perdi regon super la eventoj... ni devis komenci interŝanĝadon de informo... Komence de la teĥnika. Nur teĥnika. Informo, kiun ni mem ne ĉiam povis kompreni...

La Maljunulo haltis, anhelante, — la parolo estis tro longa por liaj eluzitaj pulmoj. Li odoraĉis per alkoholo, kiel turbino, disŝirita per eksplodo.

— Kaj tio estas ankoraŭ ne la plej terura, Sehei, — diris li. — Tio estas ankoraŭ ne la plej terura...

Kun avida atento, iom kliniĝinte antaŭen, al la Maljunulo, la stratego atendis daŭrigon.

— Do... — kun peno venkante ĉiun vorton, ekparolis la Maljunulo. — La plej terura... Tio malkovriĝis ne tuj... Unue, via lingvo. Tio estis ne la polinezia, kiel ni decidis komence. Ĝi nur iomete similas laŭ sono... Poste implikaĵo kun mapoj... La konturoj de la insuloj obstine ne deziris konformi al niaj mapoj... Kaj tiaj malkonformoj ĉiujare pli- kaj pliiĝis, kaj ni finfine komprenis... La mondo, en kiun ni venis, neniel rilatis al nia pasinteco! Neniel... Ni teruriĝis, tamahi! Ni deziris reveni — kaj ne povis: la trarampejo inter la mondoj ĉu malaperis, ĉu translokiĝis nesciate kien...

La Maljunulo denove devigis sin levi la okulojn al Sehei. Juĝante laŭ perplekse kuntiritaj brovoj, tiu ĉi lasta konfeso de la Maljunulo ne nur ne ŝajnis al la stratego terura — ĝi eĉ ne ŝajnis al li grava.

— Mi vidas, ke vi ne komprenas, — kun amaro diris la Maljunulo. — Sehei! Knabo! Ja rezultas, ke ni vane startigis tutan tiun maŝinon de detruado! Forbruligis insulojn, miksis popolojn, malamikigis ilin... Ja ankaŭ homa konscienco havas limon de firmeco. Unu el ni mortigis sin. Alia iĝis danĝera, kaj ni devis lin forigi. La ceteraj... iĝis drinkemuloj, — finis li morne kaj ekmovis la manon, serĉante la vitran vazon.

— Ne trinku, Maljunulo, — petis Sehei, kun tremo rigardante, kiel morda likvaĵo fluas en la tason el polurita kokoso.

— Kion vi komprenas! — subite rebatis la Maljunulo. — Vi maĉu vian maĉaĵon! Tio, laŭ mi, estas la sola maniero, per kiu vi povas vin ebriigi...

Li eltrinkis kaj ektusis.

— Idiotoj... — raŭke diris li, viŝante larmantajn okulojn. — La arkipelago dronas en alkoholo, kaj — ne estas eĉ unu alkoholemulo... Kvankam, aliflanke, ĉio estas ĝusta... Tio estus same, kiel en mia mondo oni komencus trinki benzinon...

Li restarigis la spiron kaj daŭrigis:

— Unuvorte, ni trovis en ni fortojn fari la aferon ĝis la fino... Al ni restis sola espero: se tiu mondo tiomgrade similas la nian, ankaŭ ĉi tie povos troviĝi civilizo, simila al la eŭropa... Plej simple estus aranĝi ĉirkaŭmondan ekspedicion, sed — vi ne kredos, tamahi! — ĉiufoje evidentiĝis, ke milito denove forvoris ĉiujn rimedojn...

De flanko de la deklivo venis facila odoro de brulo, varmega tagmezo estis falanta sur Ruongu-n, sed la Maljunulo malvarmece vindis sin en la blankan tolaĵon, kvazaŭ li frostotremis.

— Strange, tamahi... — apenaŭ aŭdeble sonis lia knaranta voĉo. — Mi ja devas ĝoji. Karaveloj... Kvankam en alia mondo, sed ni ilin haltigis. Kaj mi ĝisvivis tiun tagon... Mi ne povas ĝoji. Mi rigardas malantaŭen — kaj mi timas, tamahi, timas... Kial tio okazis? Kiel tio okazis, tamahi, ke, malamante misiistojn, ni ne sukcesis eĉ rimarki, ke ni mem iĝis misiistoj! La misiistoj de raketĵetiloj...

Dum tiu parolado la vizaĝo de la Maljunulo iĝis tiom antikva, ke, ŝajnis, ĉesis esti homa. Kvazaŭ elnaĝinta el maraj profundoj funebra monstro rigardis al la stratego, kaj similaj al brankoj liaj sulkoj tremis pro malĝojo.

— Ĉu vi pardonos nin? — kun doloro demandis la monstro.

Sehei tremeris, kaj la monstro malaperis. Antaŭ li denove estis la kripligita per sufero vizaĝo de la Maljunulo.

— Pardoni vin? Pro kio?

— Pro tio, ke la kuracilo estis pli terura, ol la malsano. — La Maljunulo diris tion malklare — li laciĝis. — Ĉu vi mem ne vidas, kiel kripla ĝi nun estas, via mondo? Laboratorioj, raketoplanoj... Kaj kolieroj el kojnodentoj de malamiko sur la kolo! Kaj recidivoj de kanibalismo, kiujn vi zorgeme kaŝas de mi!.. Grandegaj perdoj... Eĉ pli grandega naskiĝokvanto... Viaj virinoj! Nun ili estas aŭ batalantoj, aŭ maŝinoj por fabrikado de idaro, aŭ samtempe ambaŭ... Insuloj... Palmaj boskoj... Nun ili estas defluiloj!.. Vi prokrastadis la militon, vi timis forbruligi la arkipelagon... Sed ĉu vi pensis: kio ĉi tie restis por forbruligo?.. Ja eĉ neniu konkerinto povus fari al vi tiom da malbono, kiom faris ni...

La larmaj akvobluaj okuloj blinde rigardis preter la stratego.

— Kion ni faris, knabo, kion ni faris!..

Kaj Sehei pensis kun bedaŭro, ke la Maljunulo vere estas tre maljuna.

— Vi ne havis alian elirejon, — milde rememorigis li.

Abrupte rektiĝinte, la Maljunulo levis la kapon.

— Havis, — abrupte ĵetis li. — Ne veni ĉi tien. Ne enmiksiĝi. Lasi ĉion, kiel ĝi estis.

Dum kelkaj sekundoj ili reciproke rigardis en la okulojn. Kaj subite Sehei ridetis. Kompreneme, preskaŭ kun kareso. Tiel oni ridetas al infanoj.

— Kiel nomiĝas via nova piloto?

La Maljunulo miris, poste kuntiris la brovojn kaj sidis nun kiel antaŭe — eterne malkontenta kaj grumblema.

— Angi, — grumblis li. — Same, kiel la antaŭa. La plej ofta nomo — Angi...

Ili turnis siajn kapojn. La persona piloto kaj korpogardisto de la Maljunulo sidis en la sama pozo kaj kun dubo rigardis al la bumerango.

— Angi! — vokis Sehei. — Alvenu ĉi tien...

La adoleskulo metis la ludilon sub rimeneton apud ŝargilo kaj sen deziro leviĝis de tero. Proksimiĝinte al la kabano, li el sub la frunto rigardis al la stratego.

— Angi, — diris Sehei. — Ĉu vi dezirus, ke sur la insuloj ĉio estu, kiel antaŭe — antaŭ la Surteriĝo de la Maljunuloj?

La adoleskulo perpleksiĝis.

— Kaj kiel estis antaŭ la Surteriĝo?

— Nu, proksimume, kiel nun ĉe la sudaj heurioj...

La adoleskulo mirigite ekgapis al la stratego, al la Maljunulo — kaj necerte ekridis.

Ĉu ŝanĝi raketĵetilon — al lignaj bastonegoj? Raketoplanon — bruegon de pulvaj akceliloj, falantan malsupren teron, rapidegan karuselon de aera batalo — al lanco kun ŝtona pinto?

La persona piloto kaj korpogardisto de la Maljunulo ridis.



[Antaŭa parto] [Sekva parto]   [Enhavtabelo]