[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

Apendico

Eksplika teran-terana vortareto
de luzanaj kaj kurdlandaj esprimoj,
ordinaraj kaj sinturaj (vd: Sinturo)

Enkondukaj notoj

Rapida evoluo de entiologio kaŭzis bezonon krei vortojn, kiuj estus sufiĉe lakonaj ekvivalentoj de entiaj esprimoj, signantaj nekonatajn sur la Tero abstraktajn nociojn, kaj krome konkretajn objektojn.

Rezulte aperis vortaro de neologismoj, kiel eble plej precize transdonantaj sencon de aliplaneda esprimo. Malsupre mi donas manplenon da vortoj el tiu vortaro, ĉar ili povas faciligi legadon de tiu ĉi libro. Mi donis ankaŭ kelkajn esprimojn, kiuj ne renkonteblas en la teksto, tamen ludas gravan rolon en la spirita kaj materia vivo de Entio. Al personoj, kiuj kun pli aŭ malpli granda sarkasmo riproĉas min pri tio, ke mi malfaciligas komprenon de miaj memoraĵoj kaj taglibroj, elpensante neologismojn, mi insiste rekomendas fari simplan eksperimenton, kiu klarigos al ili neeviteblon de tio. Tia kritikanto provu priskribi unu tagon de sia vivo en granda tera metropolo, ne elirante limojn de vortaroj, eldonitaj antaŭ la XVIII-a jarcento. Tiujn, kiuj ne deziras fari tian eksperimenton, mi petus ne preni en la manojn miajn verkojn.


[...]
Dioido —
ciberanĝelo, androido-tradukisto, uzata ankaŭ por aerumado de ejoj kaj ceteraj servoj.
DOTuTo —
Dankema Objekto por Turmentoj kaj Torturoj [...]
Esturdlo
Estingiĝinta flamurdlo (vd ankaŭ: humurdlo).
Genializo progresanta (Genialysis Progressiva)
apopleksio pro troeco de saĝo ĉe komputiloj, kondukanta al kurtumo de enigo kun eligo; tiaj enprofundiĝintaj en si komputiloj nomiĝas meditiloj.
GraĈIKo —
Granda Ĉasado al Indiferentaj Kandidatoj en potencorganojn de Luzanio.
Hiloismo —
religio, dominanta en Luzanio. Mi skribis sur slipo, de kie devenis tiu vorto, sed, bedaŭrinde, nenie povis ĝin trovi.
Humurdlo
malsekiĝinta flamurdlo (vd ankaŭ: esturdlo).
O-Ku-Ku —
Observanto kaj Kuratoro de Kurdloj, ankaŭ: kurdlestro; supera oficisto de kurdlanda administracio, estranta tretpartamenton (vd: Tretpartamento).
Pseŭdobestoj —
sintezitaj animaloj, produkto de embria konstruado.
Sinturo
Sintezita naturo, kreita en Luzanio.
Tretpartamento
organo de loka administracio en Kurdlando.
[...]

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]