[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

La fontaĵoj

Do, Strümpfli, ricevinte neoficialan konsenton de la estro de la Departemento de Taŭro, nokte, kiam la domo malpleniĝis, enkondukis min en la entian arkivon kaj en la unua biblioteka halo persone klarigis al mi ordon de uzado de la kolektita tie materialo.

Donitaĵojn pri neloĝataj planedoj, diris al mi la konsiliano, oni akceptas por konservado sufiĉe simple, distribuante ilin al tri branĉoj. Unue estas raportoj de malkovrintoj, kompreneble, eraraj, poste estas rezultoj de esploraj ekspedicioj — ĉi tie jam arbo de eraroj komencas disbranĉiĝi, ĉar ne okazis ankoraŭ, ke fakuloj konsentas inter si, kaj aperas apartaj opinioj, kontraŭdiroj kaj kontestoj, kaj fine — konkludoj de teraj ekspertoj, tio estas homoj, kies piedo ne paŝis eĉ en kosmoŝipon, ne parolante eĉ pri foraj planedoj, tial kosmonaŭtoj-esploristoj, grizhariĝintaj en bataloj, sendas pri iliaj verdiktoj kasaciajn plendojn, apelaciojn kaj reklamaciojn, kio kaŭzas ellaboron de planoj de novaj ekspedicioj, kiuj en mezo aŭ en fino de la vojo estas torpedataj de la kontista departemento, ĉar, laŭ ĝia opinio, multe malpli kostas interpacigaj komisionoj kaj arbitracio surloke; sur tio la disputoj ordinare finiĝas, escepte de okazoj, kiam iu tre influhava kaj glorama persono deziras eternigi sin, liginte sian nomon kun nova astro, kaj obtenas ekstran subvencion; tamen, tio jam ne zorgigas MEA-on, tutegale ja neniajn rilatojn eblas establi, ĉar mankas tiuj, kun kiuj oni rilatu, kaj la dokumentojn oni sendas en la arkivon kun noto de estro de respektiva departemento: «Nolo contendere».

Malpli bone estas pri loĝataj planedoj. Astronaŭtikaj aferoj tre rapide miksiĝas ĉi tie kun politikaj, ĉar ajna civilizo kreas minimume tiom da versioj de sia historio, kiom da ŝtatoj estas en ĝi; tiuj versioj estas kontraŭdiraj kaj eĉ diametre kontraŭaj, sed MEA ne povas malfermite negi iun el ili, ja de tio estas nemalproksime al konflikto ante rem; tie oni prima vista akceptas ĉiujn versiojn, kaj nur poste komencas pensi, kion fari kun ĉio ĉi. En la ofica praktiko steloj estas klasigataj je tiuj, kiuj malproksimiĝas de nia Suno, kaj je tiuj, kiuj al ni proksimiĝas; pri la unuaj ne estas ajnaj klopodoj — ja pri kia diplomatia proksimiĝo povas temi en kondiĉoj de konstante kreskantaj astronomiaj distancoj? La atento de MEA-anoj estas koncentrita sur la duaj, kaj ĝuste al tiu kategorio apartenas la planedaj sistemoj de Taŭro. En MEA oni klasigas materialojn je oficialaj kaj veraj, aŭ je publikaj kaj sekretaj, ja politikan kurson necesas elekti konforme kun tio, kiel tie estas EN LA REALO, kaj konkretajn diplomatiajn paŝojn — konforme kun tio, kion ILI diras pri tio.

Se sur planedo estas dek ok ŝtatoj (kaj en la kosma skalo tio estas bagatelo), nur tre naiva homo atendus trovi tie dek ok versiojn de ĝia historio; krom laboroj de oficialaj historiistoj ekzistas ja verkoj de historiistoj nur tolerataj, kaj foje — mortpunataj kaj rehonorigataj nur postmorte, kaj ankaŭ verkoj de kritikantoj kaj senmaskigantoj, kiuj, bedaŭrinde, submeteblas al spirita aŭ fizika sugesto kaj ŝanĝas siajn opiniojn en sekvaj eldonoj, ĉar havas, ekzemple, edzinon kaj infanojn (se tion permesas tiea biologio; tamen, la instinkto de memkonservado estas imanenta al ajna viva estaĵo, do ne necesas tro atenti tiajn nuancojn de galaksia historiografio). Sur tiun amasegon da variantoj kuŝiĝas centneroj da kronikoj, priskribantaj sortojn de la interesanta nin ŝtato per okuloj de najbaroj kaj ties historiistoj; kiel estas sciate, la unuan mondmiliton ĉinoj nomis intercivitana milito de eŭropanoj, kaj tio estas tute komprenebla, sed pro tiu kaŭzo la agado de MEA iĝas vagado tra labirinto, kie sur ĉiu paŝo atendas embuskoj kaj kaŝiĝas sekretoj; kaj, kvazaŭ ĉio ĉi ne sufiĉas, de tempo al tempo venas vicaj raportoj de vicaj ekspedicioj, kaj kiam tien kune kun diplomatiaj misioj iras la komercaj, kiujn pli interesas varcirkulado, ol la historia vero, denove aperas neceso pri taktaj akordigoj kaj precizigoj. Kiam ĉion ĉi, finfine, oni iel sukcesas aranĝi, sur la loko subite okazas historia rompo, kaj oni denove rekomencu ĉion, ĉar monumentoj de antaŭe diigataj regantoj falas de la piedestaloj, krimaj demonoj kaj monstroj iĝas naciaj herooj kaj gvidantoj, ditiramboj kaj verkoj, eternigintaj meritojn de monarkoj kaj poliarkoj, momente arkaikiĝas; kaj imagu, kiel bonege aspektus tera diplomato, kiu dum enmanigo de akreditaĵoj miksus la etapojn de la historio.

Konsternita per tiuj klarigoj, mi ne povis deteni min de la demando, ĉu vere la Tero jam establis rilatojn kun tia amaso da planedoj, ke MEA fleksiĝas sub pezo de falintaj sur ĝin taskoj, — ja en la Instituto oni diris al mi, ke ilia agado havas dume trejnan karakteron. Strümpfli rigardis al mi, kvazaŭ ne kredante al siaj okuloj, kvazaŭ al li ŝajnis, ke li misaŭdis, kaj nehaste, klare, por ke mi pli bone komprenu la esencon de la demando, eksplikis al mi malkonvenecon de mia demando. La Ministrejo de Eksterplanedaj Aferoj laboras surbaze de havataj dokumentoj, kaj ne pli. Nur tiu, kiu havas nenian imagon pri dokumentoproduktado, povas vidi en tio ion neordinaran, netaŭgan aŭ eĉ neseriozan. Ja tuta politika historio de la Tero estas vico de eraroj kaj ties konsekvencoj; ekde praaj tempoj ŝtatoj metadis ĉion sur malĝustan karton, faradis tion, kio NE konformis al iliaj interesoj; tial politiko konsistas antaŭ ĉio en erara pritakso de kontraŭulo, kaj eĉ pli ofte — en farado de malamikoj el potencialaj aliancanoj pro miskompreno kaj mispensado. Kiel venkoj, tiel ankaŭ malvenkoj sekvadis el falsaj prognozoj, ĉar venkitoj ĝenerale statis pli bone, ol venkintoj — se ne tuj, do iomete poste. Ĉar politiko okupiĝas pri estontaj eventoj, kiujn ne eblas precize antaŭvidi, kaj sperta politikisto estas tiu, kiu bonege scias pri tio, sed insistas pri patriotismo, devo kaj konscio de historia neceso. Tial la Ministrejo de Eksterplanedaj Aferoj ne iras laŭ iu tute nova vojo, sed agas precize same, kiel ordinaraj MEA-oj, nur kun tiu diferenco, ke limoj de eraroj, neeviteblaj en diplomatia agado, ŝvelis ĝis astronomiaj skaloj. Ĉu mi vere nenion scias pri tio, ke historiaj decidoj, determinintaj rezultojn de la mondaj militoj, estis farataj kun plena ignoro de raportoj kaj aliaj tute fidindaj donitaĵoj, el kiuj sekvis, ke ne endas deklari militon? Tial ĉu tiom gravas, ĉu kun veraj dokumentoj ni laboras aŭ nur kun fantomoj? Kiamaniere, propre, tiu diferenco influus al la fluo de ministrejaj aferoj?

Doninte en bonkora, sed kategoria tono tiun edifon, Strümpfli konsilis al mi ne tuŝi la ĉefan katalogon, entenantan kvardek mil titolojn, inter kiuj estas facile vojerari.

Li enmanigis al mi folieton kun listo de la plej gravaj verkoj, kiun kompleze kompilis magistro Brabander, frapis min je la ŝultro kaj iris dormi, kaj mi restis sola kun la biblioteka labirinto.

Ricevinte kiel Ariadnan fadenon tiun liston, mi dum ioma tempo hezitis, ne sciante, kion elekti — ĉu la varmobotelon aŭ la boteleton kun konjako, finfine mi glutis konjakon, por vigliĝi, kaj eklaboris, kuspinte la manikojn, ĉar la plej malnovajn raportojn kovris dika tavolo de polvo, kaj mi ne deziris tro malpurigi la ĉemizon; eĉ ĉi tie super mi, ŝajne, ŝvebis la grumblema spirito de la servistino. La listo konsilis al mi komenci per «Universala historio» de Msims Pittilikvastr, luzania prahistoriisto, sed mi pro pura kuriozemo prenis la plej malnovan kaj flaviĝintan paperujon. La paperujo estis maldika. Sur malpureta folieto mi ekvidis oblikve algluitajn rubandojn de telegramoj, aŭ eble, teleksaĵoj; malalte klininte la kapon antaŭ tiu ĉi estiminda dokumento, mi ne sen peno legis paliĝintan tekston:

TAŬRO GAMMA DIABLA AMASO DA PLANEDOJ SED DANKE AL DIO SENHOMAJ EN PERIHELIO MARĈAJ EN AFELIO GLACIAJ ĈIO ĈI ESTAS AĈA ENTROPIO KAJ NENIO PLI PUNKTO LA ŜIPANARO LACIĜIS NI RAPIDE ĈIRKAŬFLUGOS ANKORAŬ UNU PARSEKON KAJ AL LA PANJO ANSTATAŬ LA ĈEFO JANKI PAS KAJ FILERGUS PUNKTO POST LA REVENO NI KVITIĜOS KUN LA ŜIPKONSTRUEJO SALUTON PUNKTO FINO

La teksto estis kruce trastrekita per ruĝa krajono. Malsupre videblis permane farita skribaĵo: «La sesa estas loĝata, mi proponas senpremiigi tiujn fuŝulojn», kaj nedistingebla subskribo.

Mi refoje ĵetis rigardon al la arkaika astroteleksaĵo, kaj kvazaŭ ŝirmilo defalis de miaj okuloj: mi komprenis, ke la nomo ENTEROPIO aperis simple el «aĉa entropio», misskribita de iu oficisto. Tie estis ankoraŭ unu folio, aŭ, pli ĝuste, formularo de raporto pri oficvojaĝo: al ĝi estis alkroĉita hotela konto, sur kiu bluis sigelo «RIFUZI PRIPAGON». Sur la dorso de la formularo iu neglekte skribis: «Per imuna kuriero. La satelito de la sesa estas planeda kamuflo, plej probable, Amuzilo-Interkaptilo de Fremduloj, malplena interne, blovata okaze de neceso. Rekomendatas singardeco, ĉar parto de la aborigenoj opinias ĝin provoko pro modeloj de KURDLOJ. Detalojn vd. en mia memorando, ĉifro TZG/56 Eps. Mi faras, kion povas. Ne protokoli. Ne publikigi. Ne mendi. Forbruligi. La cindron disblovi en ĉeesto de komisiono». Poste, sendube, sekvis subskribo, supergluita per oranĝkolora gluaĵo kun supertajpaĵo: «KONSERVI SEKRETE».

Mi adiaŭis tiun antikvan dokumenton kun ioma malgajo, sed ankaŭ kun suspiro de faciliĝo: evidente, mi ne estis azeno, opiniinte ordinaran flugantan amuzejon planedo, se tio estis speciala amuzilo-interkaptilo, kaj en mian kapon venis penso, ke ĉi tie mi finfine ekscios la sekreton de sepulkoj, kiu turmentis min dum pluraj jaroj; tamen, ĉirkaŭrigardinte vicojn de ŝlositaj libroŝrankoj (la konsiliano, tamen, lasis al mi grandan faskon da ŝlosiloj), mi komprenis, ke tio estos ne facila afero. Sekvan paperujon same kovris dika tavolo de polvo. Mi tuj remetis ĝin sur la breton — tie estis iaj historioj de malsanoj el psiĥiatria malsanulejo. Strange, kiel ĝi trafis ĉi tien? Trafita de subita konjekto, mi eltiris el la paperujo kajeron da flaviĝintaj paperoj kaj starante komencis ĝin foliumi. Mi trovis medicinan konkludon, atestantan ĉe la ŝipanaro de «Ramfornicus» kolektivan halucinogenan psiĥozon, sindromon de progresanta demenco kaj altigitan agresemon, kiu montriĝis en aktiva kontraŭagado al terapiistoj kaj malsupera medicina personaro. Tiu malsano estis agnoskita profesia kaj la pacientojn estis proponite pensiigi pro invalideco. «Ramfornicus» per du descendaj moduloj devis esplori sisman altebenaĵon de la norda hemisfero de Entio, kaj ankaŭ vastajn marĉajn teritoriojn de la zono de modera klimato. La deliraj vizioj de ambaŭ esploraj grupoj estis egale obsedaj, sed tute malsamaj laŭ la enhavo. La anoj de la marĉa ekspedicio asertis, ke loĝantoj de la planedo tutajn tagojn pasigas en koto ĝis la kolo, kaj vespere elrampas sur relative sekajn lokojn kaj, nelaŭte kantetante, grimpas unuj sur aliajn, kiel cirkaj akrobatoj: ili kreas vivajn kolonojn, sur kiujn grimpas novaj aborigenoj; tiel aperas kelkaj dikaj kruroj, kaj tiu grimpado daŭras, ĝis kiam ili kungluos, interplektante la manojn kaj piedojn, ion similan al elefanto aŭ mamuto kun pendanta ventro. Kuniĝinte tiamaniere, ili kun kanto en la buŝoj foriras en nesciata direkto. La provoj pridemandi aborigenojn, postrestintajn survoje, fiaskis, malgraŭ uzo de la plej potencaj aŭtomataj tradukiloj, ĉar la demanditoj tuj plonĝis en koton kaj el iliaj fragmentaj ekkrioj eblis kompreni nur, ke la giganta estaĵo, kiun ili kreis per totala reciproka kroĉiĝo, nomiĝas Kurdlego aŭ Kurdlejo, aŭ eble Kurdlaĵo. Ne eblas ekskludi, tamen, ke ili sin mem nomas kurdlanoj aŭ kurdluloj. La psiĥopatologiaj simptomoj de la anoj de la norda grupo estis multe pli diversaj. Unuj esploristoj kvazaŭ trafis en egan komplekson de konstruaĵoj sen fenestroj kaj pordoj kaj trovis, ke necesas kure ĵetiĝi al muro, por ke tiu tralasu ilin internen. Ne sukcesinte disiri por serĉi aborigenojn, ili estis atakitaj de vato — aŭ io simila — kaj ankaŭ de iuj neglekte kudritaj ekzempleroj de vesto, similaj al vatpaltoj, kiuj, havante kvantan superecon, elpuŝis ilin sur tegmenton, de kie ili saviĝis per taktika retiriĝo sur la descenda modulo. Aliaj asertis, ke al ili pli fortunis. En granda parko, plena je pigre promenantaj arboj, ili renkontis grupon de malgrandaj aborigenoj, kaj ankaŭ du aŭ tri aborigenojn pli grandajn, kiuj, ekvidinte ilin, forkuris. Tamen la etuloj, kiujn la esploristoj opiniis loka infanaro, ne montrante eĉ etan timon aŭ miron, penis ekkonversacii kun la fremduloj, sed el tio nenio rezultis, ĉar la tradukiloj anstataŭ konscia parolo elmetis ion similan al blekado. Tamen tiuj pseŭdaj infanoj volonte konsentis fotiĝi kun la homoj kaj adiaŭante donacis al ili nemalgrandan kvanton da misteraj objektoj. La esploristoj, tamen, devis reveni, kiam ili aŭdis alarmsignalojn, senditajn de la marĉa esplorgrupo. La fotoj fuŝiĝis: kiel evidentiĝis jam en «Ramfornicus», la fotiloj havis spurojn de difektoj, tipaj por influo de altaj temperaturoj. La optikaĵoj de la objektivoj krevis, kaj la fotomembrano degelis. Demandite, kio okazis al la donacoj, kiujn ili kvazaŭ ricevis, la esploristoj asertis, ke en la skatoloj, kie lokiĝis la donacoj, troviĝis nenio, krom manpleno da griza polvo. Neniu el la esploritaj pacientoj sentis sin psiĥa malsanulo. La diagnozo estis farita ne facilanime. Estis eksperimente pruvite, ke la fotiloj estis forte varmigitaj, probable, en la forno de la ŝipa kuirejo, kvankam la pacientoj ne deziris konfesi tion. La spektrografia kaj kromatografia analizo de la polvo, en kiun kvazaŭe transformiĝis la donacoj, montris ĉeeston de elementoj, renkonteblaj en ĉiaspeca rubo. Kvankam tiom skrupulaj analizoj pruvis mensogecon de iliaj asertoj, la pacientoj obstine insistis pri tio, ke ili renkontis loĝantojn de la planedo, kiuj, aspektante de malproksime homsimilaj, de proksime pli similas hibridon de struto aŭ emuo kun pingveno, saniĝinta de obezeco. Tiuj estaĵoj povas iri, kiel homoj, sed povas ankaŭ moviĝi per saltoj, tenante la piedojn kune, kiel paseroj aŭ infanoj dum faksalta ludo. Ili ne kapablas sidiĝi en la homa maniero, ĉar iliaj genuoj fleksiĝas malantaŭen, kiel ĉe birdoj, kaj ripozas ili, sidiĝinte sur la genuojn. Vestiĝas ili tre bunte, kaj sur iliaj vizaĝoj estas, verŝajne, maskoj, ĉar ili estas demeteblaj kaj tiam oni povas vidi sufiĉe malagrablan vizaĝon kun larĝa frunto, malproksime disigitajn, tute rondajn okulojn, kaj tie, kie ni havas buŝon kaj nazon, ili havas konveksaĵon kun truoj, similaj al nazotruoj. Post izolo en la malsanulejo agresemo de la malfeliĉaj pacientoj multe kreskis. Poste sekvis inventaro de malsanuleja meblaro, rompita dum paroksismo de furiozo.

Komisiono, kreita por esploro de tiu demando, pristudis kvardek ok diversajn hipotezojn kaj venis al konkludo, ke la subita amasa psiĥozo povis esti intence induktita de fremda civilizo, kiu per tio defendis sin kontraŭ nedezirata interveno. Tial oni malpermesis viziti la planedon, kaj kolektitaj poste materialoj estis ricevitaj nur danke al radiokomunikado, kun ordinara tempa prokrasto. Atinginte tiun ĉi lokon de la raporto, mi eĉ ekĝojis, ke ĉiuj postaj informoj pri Entio kaj la entianoj venas rekte de ili, do ne estas misformitaj per homaj antaŭjuĝoj. Tamen, antaŭ mi estis longa kaj malfacila laboro: la entianoj, montrinte nemalgrandan kosman altruismon, donacis al ni centojn da siaj verkoj, traktaĵoj, lernolibroj, gazetoj kaj eĉ flugfolioj.

Mi opiniis plej bone komenci per lernolibroj pri historio, kaj per la plej malnovaj, por iri kvazaŭ laŭ natura vojo de la socia, kaj ankaŭ de la intelekta evoluo de la nekonataj estaĵoj. La loko de miaj luktoj kontraŭ tiuj foliantoj estis la tablo, hele lumigita per malalte pendanta lampo. Havante maldekstre de mi la varmobotelon, kaj dekstre la biskvitojn, mi prenis unuan traktaĵon, por ajna okazo metinte en la elŝovitan tablokeston la boteleton kun malŝraŭbita ĉapo tiel, ke estu eble preni ĝin palpe, ne deŝirante la okulojn de paĝoj kun densa teksto. En la grandega halo estis silento, kiel en kaverno. Krom susuro de foliumataj paĝoj, de tempo al tempo aŭdiĝis miaj mallaŭtaj ĝemoj, ĉar mi okupiĝis pri malfacila afero. Laŭ mia kutimo mi trarigardis komence bibliografion, metitan en la fino de la studata verko, kaj jam tio estis pripensinda, ĉar la nomoj de sciencistoj, cititaj de la entia historiisto, sonis: Trirrcarrakaks, Trrlitriplirrlipitt, Kjukjuksis, Kvorrstjerrkjerr, Kvidtderduduk kaj tiel plu. Mi ne faru antaŭtempajn konkludojn, diris mi kaj ĵetis rigardon al la titolpaĝo.

Tio estis «Historio de Entio» el la plumo de la fama, laŭ asertoj, kurdlanda historiisto Kvakerli. La konsiliano rekomendis ĝin al mi kiel nemalbonan enkondukon en la fakon, sed kiam mi vidis la nomon de la aŭtoro, klare rememoriganta svisajn nomojn, en mia kapo fulmis freneza penso, ke Strümpfli ĝuste tial rekomendis ĝin al mi. Evidenta sensencaĵo, karakterizanta nur mian animstaton. Mi sekvis la konsilon, ĉar ĝi ŝajnis al mi racia. Kvankam estis malfacile decidi, kiu parto de la erco estas pli nekomprenebla, ĉu la kurdlanda aŭ la luzania, io sufloris al mi, ke kun tuta sia nekutimeco, eĉ unikeco, la kulturo de urbosaŭroj — loĝataj vivaj estaĵoj — estas pli proksima al la Naturo, ne tiom artefarita, kiom la civilizo, doninta racion eĉ al ŝtonoj kaj grundo. La Naturo, kiel universala kosma konstanto, devis iĝi ligilo kaj enkondukilo en la fremdan historion. Ne pensu, tamen, ke mi avide kroĉiĝis al tiu ĉi dikega volumo, glutante paĝon post paĝo, — ne, mi staris kiel nedecidema plonĝonto super glacia aperturo, ĝis, finfine, mi enspiris en la pulmojn pli da aero, kaj enprofundiĝis en legadon.

La ĝermadon de la vivo sur Entio Kvakerli priskribis sciencmaniere, sed, ĝenerale, tute kompreneble. La vivo, laŭ liaj vortoj, ĉie ĝermas same. Unue oceano treege malrapide fermentas ĉe bordoj, transformiĝante en ĝelan ŝmacaĵon, kaj malfortaj ondoj kirladas ĝin dum jarcentoj, eĉ dum jarmiloj, ĝis kiam el tiu kaĉo apartiĝos ŝmacanta ĵeleo kaj post sennombraj aventuroj alŝmacrampos tien, kie ĝia molaĵo malmoliĝos, iĝinte kalka skeleto. Kvakerli asertis, ke sur diversaj planedoj, depende de lokaj kondiĉoj, aperas malsamaj superaj organismoj, kies ĉefaj specoj estas: sangosuĉuloj, laktosuĉuloj kaj bekonazuloj. Ankaŭ reproduktiĝas ili malsame — per frotado, per polenado, per proliferado, kaj iam, kvankam treege rare, per tiel nomata ŝtopado, kion sur Entio, planedo tute normala, la afero, dankon al dio, ne atingis. Devenante de grandaj neflugantaj birdoj, entianoj nomas sin ĉlakoj: tiun vorton kelkaj entropologoj derivas de la ŝmaca sono, ordinara dum moviĝo en marĉoj, ĉar marĉoj, senlimaj marĉegoj kaj gigantaj marĉmaroj estis ĉi tie la lulilo de la vivo. Kaŭzis tion la loka geografio. Entio rivoluas ĉirkaŭ sia suno laŭ tre longigita orbito, kaj en la afelio sur ĝi regas terura frosto. Sed la oceano per siaj neordinare vastaj malprofundaĵoj proksimiĝas al la rando de la kontinento, marĉa apud bordoj, sed en profundo riĉa je vulkanoj de la sisme aktiva altebenaĵo, kaj de ili venas sava varmo, kiu periode sekigas la marĉojn. Tamen bolantaj gejseroj, senĉesaj vulkanaj kaj sulfuraj erupcioj devigis ĉion vivan teni sin malproksime de tiu infero. Tial la vivo hejmiĝis ĝuste meze inter la oceanaj glacioj kaj la vulkanoj de Taraktio, en la regiono de la Granda Koteano. Ĝuste tie el prarampuloj aperis rampuloj, kaj el tiuj — transrampuloj kaj cisrampuloj. La lastaj, kiel indikas ilia nomo mem, ne sukcesis transrampi al pli varmaj pecoj de sekaĵo kaj dronis, tamen la transrampuloj metis komencon al ŝmakoj. La ŝmakoj evoluis en ŝmardeojn, kies kruroj estis ankoraŭ tro mallongaj; pro tiu kaŭzo ili rapide engluiĝadis en marĉo kaj pereadis pro malsato. La ŝmardeoj iĝis ŝmekoj, ŝmokoj kaj ŝmukoj. Estis ankaŭ ŝmusoj, sed tio estis, se eblas tiel diri, sakstrato de la evoluo: ili havis malbonan vidkapablon kaj baldaŭ formortis. Poste la evoluo haltis por miliono da jaroj, ĉar reproduktiĝo en glita malvarma marĉo donas malmultan ĝojon, kaj maskloj pli ofte nur ŝajnigadis, ke ili okupiĝas pri sia afero, ol vere okupiĝadis pri ĝi, alpremiĝante al femaloj precipe por varmiĝo. Tiea koto estas treege glueca, tial paroj tute ĉesis disiĝi. Estas facile kompreneble, ke pro tio el paro rezultis kvaropo, el kvaropo — okopo kaj tiel plu, ĝis kiam vicaj generacioj, kreskante, transformiĝis en humidulojn, humonstrojn kaj, finfine, humurdlojn. Ĝuste de la humurdloj poste devenis la kurdlo. Kvankam humurdloj havis tute bonajn krurojn — longajn je ses ĝis naŭ metrojn, tamen tio ne sufiĉis por teni la korpon super la surfaco de la marĉo, tial pro baraktado en koto iliaj vostoj kaj ventroj ĉiam estas humidaj; por saviĝi de tiu ĉi plago — ja en la marĉo estas diable malvarme, — la humurdloj komencis altigi la temperaturon de la korpo, certe, ne intence (tiuj kreitaĵoj estas neordinare stultaj), sed pro la natura selekto de la plej varmaj individuoj. Sed plirapidigi la metabolon senfine ili ne povis, ĉar finfine ili simple kuiriĝus, kiel en bolaĵo, kaj vica mutaciulo komencis eligi el la faŭko gason, kiu de dentogrincado (aŭ de dentoklakado pro malvarmo) flamiĝadis, kiel niaj marĉaj gasoj en humidaj torfejoj. Ekde tiu momento la humurdlo, por ne malvarmumi, eligadis fajron, kiu ĝin multe sekigadis, kaj eĉ pli oportune estis sekiĝi por du humurdloj, starantaj unu kontraŭ alia; tiaj estis la unuaj ĝermoj de altruismo. La unuaj flamspirantaj humurdloj (aŭ flamurdloj) ne atingis eĉ duonan amplekson de ilia malproksima posteulo — kurdlo. Estingiĝinta flamurdlo nomiĝas esturdlo. Ĝuste ili anstataŭis por la praentianoj Olimpon, el kiu Prometeo ŝtelis fajron. En iliaj legendoj gravan rolon ludas netimigebla heroo, nomata Grandeo aŭ Granteuso, kiu laŭ la legendoj faris la samon, kion faris Prometeo. Trafintaj en kaptilon flamurdloj estis uzataj por hejtado de rezidejoj de tribestroj.

Sed ĉio ĉi okazis post milionoj da jaroj, en la tempoj de la mita reĝo Grrakvinio. Sed dume en grego de flamurdloj paŝtiĝadis kutime unu giganto-avanulo kaj kelkaj malpli grandaj maskloj, agnoskantaj ĝian superecon; tamen se ĝi tro ĝenis ilin, ili kungluiĝadis, imitante kopuladon, danke al kio tri aŭ kvar flamurdletoj, kunkroĉiĝinte, per unuigitaj fortoj rebatadis la giganton. La dialektiko de la evoluo de la humurdloj estis tia: kiam ili tro multobliĝadis, tiam ili ĝisseke piedpremadis ampleksajn areojn de la marĉo, kaj poste, paŝante sur firma grundo, piedpremadis ĝin jam tiel, ke tie nenio kreskis, kaj pro manko de nutraĵo mortadis pro malsato. Tiam marĉoj denove revenkadis, ŝtoneca grundo iĝadis koto, diskreskadis marĉaj sfagnoj kaj la tuta ciklo ripetiĝadis dekomence. Se la nutraĵo iĝadis tute elĉerpita, humurdloj pro malsato komencadis vori unu alian, atakante la viktimon per fajro, eligata el la faŭko; tiel ili kutimiĝis al rostaĵo. Ĝuste la humurdla kanibalismo kaŭzis aperon de la kurdloj, ĉar la prakurdlo estis simple humurdlo, maldece tromanĝinta. Sed la prakurdlo, pro sia giganteco, malmulte konvenis por batalo por la ekzistado. Speciale grandajn malfacilaĵojn ĝi spertis, penante kompreni, kie finiĝas ĝi mem kaj komenciĝas io alia, taŭga por manĝado, tial memmanĝado, komencante de la vosto, estis ordinara fenomeno, kion atestas paleontologiaj elfosaĵoj; laŭ konserviĝintaj skeletoj videblas, ke la prakurdlo pereadis, se tromanĝis sin mem.

Poste malpli grandaj humurdletoj, timante grandan humurdlon jam ekkurdliĝantan, komencis intence subŝovi al ĝi individuojn, kiuj pro longa baraktado en marĉaj sfagnoj, tiaj kiel vomiko hastiga, neforgesumo naŭza aŭ ruktalo drasta, efikis al la stomako kiel vomigilo. Tio estis tiel nomataj humurdistoj, kaj subŝovado al malamiko de vomigaj humurdletoj iĝis konata sub la nomo «humurdo». Danĝero embuskis la kurdlojn de du flankoj. Tro granda masklo-solulo nesenteble sin mem ronĝis ĉe la fora periferio, kaj kurdlo tro malgranda pro sia hipermetropeco povis entute sin mem ne rimarki; opiniante, ke ĝi ne ekzistas, ĝi ĉesadis manĝi kaj mortadis. Ĝuste en tiu ĉi punkto la evoluo de la kurdloj decide kruciĝis kun la socia evoluo de la entianoj, kio donis mirindajn konsekvencojn, kiuj ne havas precedencon en la tuta Galaksio.

En sia eolita, tio estas ŝtona, epoko, la praentianoj adoris kurdlojn kiel diajn estaĵojn, kvankam abomenajn. Tial kurdla simbolaro firme enradikiĝis en ilia mitologia arsenalo, en arkaikaj legendoj kaj sagaoj; de tio venis ankaŭ la pli posta nomo de ilia ŝtato — kurdlujo. Jam tiam okazis, ke kurdlo glutadis praentianojn, kaj, por eviti tian morton, la loĝantoj de la marĉoj ŝmiradis sin per pasto, preparita el vegetaĵoj, kiujn ili ŝtelis de etuloj-humurdistoj, subrigardinte, en kiaj herboj baraktas tiuj kreitaĵoj antaŭ ol proponi sin al kurdlo, por delogi ĝin al kanibalismo. Entianon, glutitan de la monstro kaj elfaŭkigitan eksteren sen ajna damaĝo (tiel nomatan Glutulon), ĉirkaŭis ĉies adoro; tial oferotojn al kurdloj oni komencis ŝmiri per la pasto, tiel ke kurdlo, kvankam akceptadis la oferon, baldaŭ malplezure redonadis ĝin. Sed ĉu ĉiam la afero statis ĝuste tiel, ne estas tute klare. Kelkaj aŭtoroj asertas, ke oferatoj mem ŝmiradis sin per dekoktaĵo el vomigaj herboj, nelegale akiritaj de tribaj ŝamanoj, kaj tio kvazaŭ kaŭzis totalan koruptecon, ĉar en kelkaj triboj la redono de ofero fare de kurdlo estis opiniata malbona antaŭsigno. Sed en aliaj lokoj Glutulo mem estis ŝamano, aŭ eĉ tribestro, kaj de tio venis rito postuli de kandidato al tribestro doni sin al kurdlo por manĝi. Trairadon de kurdlo oni opiniis ago de rita inico. Tiu, kiu pro malkuraĝo timis proponi sin al kurdlo, ne povis kalkuli pri iom grava posteno en la komunumo. Praentianoj, loĝintaj en transkotejoj, jam tiam nomis sin ĉlakoj. Iliaj kredoj estis sufiĉe strangaj el nia vidpunkto. Plejan respekton oni faris al kurdlo, kiu sin mem voris, — opiniante, ke memmanĝado estas potencigo (se kurdlo, estaĵo dieca, plenigas sin per si mem, ĝi iĝas diaĵo kvadratigita). La Olimpo de la ĉlaka antikveco estis loĝata tre dense, pro diverseco de specoj de kurdlo kaj ties sortoj. Tiel, ekzemple, malsatanta kurdlo iĝas, laŭ kredoj, ĉiam malpli granda kaj pli kolera; tia malica kurdlo nomiĝas «nanurdlo». El nanurdloj aperas kurdliputoj, kaj ĝuste ili, sed ne najbaroj, fekas nokte en postkorto. Kaj kakurdlo estas kurdlo, kiu formanĝis kurdliputon kaj ekkoleris, sed ne malpligrandiĝis. Ĝi embuskas vagantojn kaj donas al ili enigmojn, kiujn ne eblas solvi, ĉar parolas ĝi tiel malklare, ke ne eblas ĝin kompreni. En la frua mezepoko la vorton «kurdlo» ĉlakoj opiniis sankta, kaj prononci ĝin estis malpermesite; la monstroj ricevis anstataŭajn nomojn, ekzemple, Derdlo, Brrrdlo, Merdlo k. t. p. Heroaj mitoj rakontas pri kuraĝuloj, kiuj sukcesis enkurdliĝi kaj elkurdliĝi helpe de magio; el tio eĉ aperis herezo, anstataŭiginta ĉiujn signojn de la antaŭa kredo al la malaj kaj deklarinta kurdlon personigo de ĉia malbono kaj abomenaĵo, unuvorte, monstro el la infera abismo (kies enirejo estis, laŭkrede, krateroj de vulkanoj). La mezepoko daŭris sur Entio okoble pli longe, ol sur la Tero, kio havis seriozajn konsekvencojn por evoluo de la ĉlaka kulturo. Ĝia mondumiĝo komenciĝis en tempoj de la granda malsato — kaj komenciĝis ĝi per ĉasadoj al kurdloj. Kelkaj batalantoj kun frameoj kaj lancoj (kunmeteblaj, por ke ili ne ŝtopiĝu en la gorĝo de kurdlo), kaŝinte ĉebruste sakojn kun vomiga preparaĵo, permesadis al kurdlo gluti sin, kaj poste, ŝmirinte sin per tiu preparaĵo, pikadis la internajn organojn de la besto, ĝis kiam, finfine, ĝi sentis kolikojn pro naŭzo. Iam kurdlo eligadis ĉasantojn antaŭtempe, iam mortadis kune kun ili, kaj iam ili sukcesadis elrampi eksteren el la mortinta kurdlo. La specio, kies ekzisto estis serioze endanĝerigita, montris mirindajn kapablojn al mimetismo; ekzemple, estis kurdloj, kiuj kovriĝis per herbo kaj eĉ per arbustoj, precize similante al tumuloj, tio estas tombomontoj de ĉlakaj prauloj, kaj per tio sekurigis sin. Sed la scienco ĝis nun ne trovis, ĉu estas en tiuj legendoj almenaŭ grajno da vero.

Mi, certe, ne devis interrompi la legadon de la «Historio de Entio» en la versio de la kurdlanda historiografo, sed li tiel ofte furiozis kontraŭ luzaniaj historiistoj, nomante ilin malestimindaj mensoguloj, falsistoj, demonoj kaj monstroj, ke mi terure ekdeziris ekscii, kio kaŭzis tiajn eksplodojn de indigno; tial, trovinte kelkajn luzaniajn verkojn, mi demetis la folianton flanken, anticipe markinte ĝin en tiu loko, kiun mi atingis, per la kulereto — nenion alian mi havis ĉe la mano. Komence mi malfermis «Mistifikitan historion» — simple tial, ke tiu libro estis la plej maldika. Verkis ĝin luzania kurdlologo Arg Kvarg Tralaksarg. De li mi eksciis, ke neniaj humurdloj, flamurdloj kaj flamurdletoj iam estis sur Entio. Ĉio ĉi estas antikvaj fabeloj, senkritike akceptitaj de granda parto de la kurdlandaj sciencistoj pro kaŭzoj, kiuj havas nenion komunan kun la scienco. Ne ekzistis ankaŭ iaj ajn fajrospirantaj animaloj. Sed estis nure vagantaj flamoj de spontanee flamiĝanta metano kaj aparte de ili — kotaj amfibioj, kaj krome subkotaj vulkanoj, ofte nomataj glukanoj, kiuj, kompreneble, de tempo al tempo komencadis erupcii kaj glugli, kaj tiuj fenomenoj en la malkleraj mensoj de la aborigenoj transformiĝis en terurajn batalojn de pirosaŭroj, kaj poste tiun fenomenon penis interpreti racie (tio estas konforme al la teorio de evoluo de Cipcirvin) la sciencistoj de la paletina skolo, subvenciataj de la kurdlanda Ministrejo de Propagando, ĉar la Prezidanto estas interesita pri subteno de reputacio de la naciomobilismo ankaŭ ekster la limoj de la politmobilo.

Sed tiu aŭtoro polemikis kun alia, Kviksaks, tial mi turnis min al lia paleontologia verko kaj trovis tie plenan ciklon de transformado de nutra maso en la stomako de kurdlo (pli ĝuste, en la stomakoj, ĉar entute da ili estas, ŝajne, ses) — tiel nomatan ciklon de Greps, kaj ankaŭ tabelon kun spektroj, ricevitaj dum laboratoriaj eksperimentoj pri kurdla memflamiĝo, el kiuj sekvis, ke kurdlo kun malalta acideco produktis gasojn, fajrantajn per hela oranĝkolora flamo, kurdlo kun alta acideco, suferanta pro pirozo, eligas blu-violan flamon, kaj se ĝin abunde manĝigi per lignecaj plantoj — ĝi fumas. Samloke estis fotoj de tiuj, kiuj per propraj okuloj vidis en kurdlanda rezervejo Fiffari vivan prakurdlon: ĝi dormis, ĝis la oreloj merginte en koto, tiel ke ekstere estis nur ĝiaj korniĝintaj nazotruoj, kaj de tempo al tempo malfacile suspiradis, kaj poste komencis hiki, elŝovis la kapon super la akvo kaj ekgrincis per dentoj tiel, ke ekŝutiĝis fajreroj, kaj tuj el la faŭko ekiris fajro kaj aŭdiĝis tondrosimila frapado de dutakta dizelo. Tio kvazaŭe atestis tion, ke ĝi vekiĝis ne tute, kaj eligis flamon dum dormo. Mi, tamen, preferus vidi foton de la fajrospiranta kurdlo anstataŭ la foto de la atestintoj, kiuj tiel proksime observis ĝin, sed precizeco de la priskribo estis, sen ajna dubo, mirinda. Sed kion eblis fari, se Iks Kvasseriks Getelent, probable la plej granda aŭtoritatulo de la planedo pri genetika kaj morfologia kurdlistiko, listigas konvinkegajn eksperimentojn, faritajn en lia Instituto kaj kontestantajn la tezon pri ekzisto de pirosaŭroj. Kvankam dentojn de kurdloj oni intence fajladis per fajlilo, kvankam oni manĝigadis ilin per bruligita korko, kaj el vegeta nutraĵo donadis nur fabacojn, kaj eĉ penis trinkigi ilin per brulemaj kaj volatilaj substancoj, de etero ĝis benzino, neniu el ili hikis eĉ per plej eta flamlangeto, kaj la Instituto forbrulis nure pro malatento — en incendio, fajrigita de kolerigitaj partizanoj de la pirosaŭra hipotezo. Getelent tamen ne klarigas — plej verŝajne, pro lojaleco al la kolegoj, — kion ili strebis atingi per tiu brulatenco: ĉu neniigi la negativajn rezultojn de la eksperimento aŭ rekte deklari brulfarinto la eksperimentan kurdlon. Eĉ pli, Getelent pridubas la ekziston mem de URBOSAŬROJ, asertante, ke en la stomako de kurdlo eblas droni aŭ tuj morti pro odoraĉo, kaj en ĝiaj balgoj por aeroblovado neniu eltenus eĉ kvin minutojn; kaj tio, kion vizitas luzaniaj turistoj dum ekskursoj, aranĝataj de kurdlandaj turismaj agentejoj, estas nur intence preparita modelo, praktike senodorigita, dum ĉiu, kiu staris je dek paŝoj apud almenaŭ facile muĝetanta kurdlo, scias, ke en tia distanco ĝia spiro faligas kaj kaŭzas astman anhelon. Do, laŭ la opinio de Getelent, sur la planedo ne nur neniam ekzistis fajrospirantaj flamurdloj, sed krome ne ekzistas kaj neniam ekzistis ajnaj urbosaŭroj. Sur tio, deklaras li, finiĝas lia misio, kiel de paleontologo, fidela al la scienco, kaj rilate de ĉio cetera, tio estas pri tio, kial la kurdlandanoj tiel insistas pri ekzistado de neniam ekzistintaj estaĵoj, devas paroli ekstersciencaj instancoj kaj organoj. Ŝajne, la elpaŝo de Getelent kaŭzis politikan tempeston kiel en Luzanio, tiel ankaŭ en Kurdlando, — en urbosaŭroj la afero atingis neparlamentajn interpelaciojn kaj stomakajn protestajn mitingojn, en la luzania parlamento ekflamis debatoj, kaj poste okazis interŝanĝo de diplomatiaj notoj, solvita per deklaro de la luzania gazetar-ataŝeo, ke lia registaro ne pridubas la fakton de loĝateco de kurdloj en ĉiutaga maniero, kaj sciencistoj, kiuj faras eldirojn pri tiu temo, elpaŝas ekskluzive kiel privataj personoj, ne rajtigitaj fari deklarojn de programa karaktero kaj formuli kriteriojn de objektiva vero, kiujn necesas obei en ellaborado de eksterpolitika kurso.

Sufiĉe konsternita de la tiom principa diskuto, mi denove prenis la «Historion de Entio» de Kvakerli, timante perdi la vojgvidan fadenon kaj droni en la marĉo de reciproke ekskludantaj vidpunktoj. La duan parton de sia monumenta monografio Kvakerli dediĉas al la racihavaj loĝantoj de Entio. Li eksplikas la esencon de la afero sufiĉe klare, nome: sur la planedo ekzistis ne unu specio de Racihavantoj, sed du — duuloj kaj ĉlakoj, aŭ duonuloj. De la duuloj devenis la luzanoj, de la ĉlakoj — la kurdlandanoj. Ambaŭ devenis de grandaj neflugantaj birdoj kaj tial tre similis anatomie, tamen tute malsamis spirite. La duuloj estis famaj per sia voluptemo, per kriminalaj inklinoj kaj ĝenerala mensa subevoluinteco. Tamen la ĉlakoj evoluis laŭ ĝusta mezuro. Tial, danke al tio, ke ili ekposedis astronomion, antaŭvidante, ke post centoj da jaroj la natura satelito de Entio disfalos, enirinte en la zonon de malstabileco de Rosh, kaj la planedo troviĝos interne de meteorŝtona svarmo, la praĉlakoj decidis konstrui por si rifuĝejojn. Tamen en transkotejoj (en kiuj tiam la ĉlakoj loĝis kune kun la hebetaj duuloj, nutrante ilin de tempo al tempo pro denaska bonkoreco) konstrui ion ajn estis neeble; transloĝiĝi norden, al la vulkana altebenaĵo, la ĉlakoj, vivtenintaj sin per ĉasado, same ne povis, ĉar iliaj ĉasataj bestoj, tio estas kurdloj, povis vivi nur en marĉoj, nutrante sin per marĉaj algoj, kaj sur nova loko rapide formortus. Tial la ĉlakoj konstruis siaspecajn Noajn arkeojn — moviĝantajn fortresojn el grandegaj ostoj de mortigitaj dum ĉasado kurdloj, per kies viando ili nutradis sin, kaj tio estis por ili la sola eblo resti vivaj. La afero estas en tio, ke antaŭ milionoj da jaroj en la zono de Rosh disfalis alia satelito, malpli granda, kaj falis sur Ention per ŝtonaj pluvoj jam antaŭ kiam aperis la racihavaj estaĵoj; ĝuste tio kaŭzis la mutacion de la prakurdloj, sur kies dorsoj elkreskis potencaj karapacoj el ŝtoniĝinta silico. Ĝin sekrecias tiel nomataj kontraŭmeteorŝtonaj glandoj, kiujn priskribis alia kurdlanda sciencisto, Kukarikku, arkeologo, baziĝante sur muraj bildoj en kavernoj de la vulkana altebenaĵo.

La lastaj kirasitaj kurdloj estis formortantaj, kiam taĉmentoj de ĉlakoj entreprenis kuraĝajn ekspediciojn al la altebenaĵo. Kiel asertas Kukarikku kaj ankoraŭ unu arkeologo, Kvakerlak, ĉlakoj ellernis melki tiujn kurdlojn; la melkita likvaĵo densiĝis, kaj se oni verŝadis ĝin en formojn, rezultadis bonegaj brikoj. (Tamen, la luzaniaj fakuloj unuanime nomas tion pura fantazio, substrekante, ke la menciitaj brikoj datiĝas de la oka jarmilo de la antikva erao, kaj estas ricevitaj per bakado, sed ne melkado).

Do, kiam komenciĝis megroj, tio estas meteorŝtonaj grajloj, konsistintaj el rompaĵoj de la dua satelito de Entio, la ĉlakoj jam havis moviĝantajn fortresojn; tiuj fortresoj, cetere, tute ne estis vivaj kurdloj, tio estas kalumnia elpensaĵo de la napokapaj luzanoj (aŭ duuloj). Bonkoraj de naturo, la praduonuloj (ĉlakoj) permesadis al la luzanoj kaŝiĝi sub siaj moviĝantaj urboj, kaj vere, sub la ventra fundo de ĉiu el ili nomadis bando de senhejmaj duuloj. Ĉi tie mi devas klarigi, ke tiu duobla terminologio (duonuloj — duuloj, ĉlakoj — luzanoj) estas sekvo de ekzisto en Kurdlando mem de du konkurantaj arkeologiaj skoloj, ĉiu el kiuj posedas dekojn da nerefuteblaj argumentoj por nur unu paro de terminoj; bedaŭrinde, ili ne povas veni al komuna opinio. Tiuj ĉi vagabondoj nutradis sin per manĝorestaĵoj, kiujn ĵetadis al ili el fortikigita kurdlo noblaj ĉlakoj. Vivtenante sin per almozo kaj, male al ĉlakaj garnizonoj, senorde vagante sub sava ombro de kurdlo en marĉaj herbejoj, abundaj je luzerno, tiuj duuloj ricevis nomon de luzernanoj, aŭ luzanoj. Sed ankaŭ la kurdlandanoj ne havis dolĉan vivon: ili laboradis de matenruĝo ĝis vesperruĝo, kiel en galeroj, kaj centoj da manoj kun plena forto tiradis kolosajn ostojn, por movi la krurojn de sia fortreso. Al tiu galera laboro metis finon nur la Prezidanto, kiu persone elpensis bioinĝenierion. Li montris al siaj malgrandaj fratoj, kiel sintezi, sub lia sagaca gvido, etajn kurdlidojn, kaj kiel ilin nutri per hormonoj de kresko, kio estis plenumita kun ega sukceso. Tiel aperis sintekurdloj, kaj el ili — modernaj urbosaŭroj, bonege ekipitaj, kanalizitaj, oportunaj kaj puraj, — unuvorte, paŝantaj urboj, kiuj mem zorgas pri siaj loĝantoj. Ĉiu povas eliri por promeno aŭ pro alia neceso el la gepatra kurdlo, kaj poste revenas, kiel en sian hejmon. La megroj, vere, antaŭlonge ĉesis, sed kio povas esti pli bona, ol luksa turomobilo, en kiu vintre estas varme, somere ne estas varmege, en kiu estas tiel bone vojaĝi, en la medio, konata ekde infanaĝo, ekkonante la patrujon de rando ĝis rando? Kaj kio koncernas paspermesilojn kaj pasportojn, sen kiuj ne eblas eliri el kurdlo, do ili necesas pro pure administraj kaŭzoj, por eviti tumulton ĉe enirejoj kaj elirejoj. La pasportizo montriĝis necesa ankaŭ tial, ke la fiaj luzanoj, anstataŭ eterne danki kurdlandanojn pro savo el la megro, alivestiĝadis kiel ĉlakoj kaj en aspekto de revenantaj post promeno legalaj loĝantoj de urbosaŭro penetradis internen, por semi malpacon kaj demoralizi, speciale en vicoj de la politike nematura junularo, al kiu ili sufloradis, ke ekster kurdlo vivkondiĉoj estas pli bonaj. Post kelkaj jarcentoj, ĝissate ŝtelinte kaj rabinte, la luzanoj forlasis la transkotejojn kaj ekloĝis sur la norda altebenaĵo, kie ili kreis post la ĉeso de la sisma aktiveco propran ŝtaton, kiu ĉiurilate estis malpli bona, ol la Kurdlujo. Tiutempe la koteano retiriĝis; sur la humidaj spacoj firmiĝis Kurdlistano, kaj sur limanta ĝin altebenaĵo — Luzania Imperio, poste iĝinta respubliko. La difino de limoj okazis ĉirkaŭ la 900-a jaro antaŭ la nova erao. Estas interese, ke militoj en tera maniero, kun klare distingeblaj frontoj kaj moviĝoj de grandaj militaj trupoj, daŭris sur Entio nur tricent jarojn. Oni rezignis ilin por senĉesa, sed ne tiom evidenta lukto. Oni molestadis unu alian per rabatakoj, provokoj, diversioj kaj sabotado, kaj la unua ĉiam estis Luzanio (mi rememorigas, ke mi citas kurdlandajn historiistojn). En luzaniaj staboj oni ellaboris novajn metodojn de lukto kontraŭ urbosaŭroj, ekzemple, per imputo al ili de kvina kruro, kiu ludis rolon de kvina kolumno. Malico de tiuj fiuloj atingis eĉ tion, ke ili ŝajnigis, ke ili nenion scias pri la loĝantoj de kurdloj. Tial, kiam luzanaj diversiantoj semadis ĥaoson en la kurdlaj korpoj, alfarante al ili la kvinan kruron aŭ ŝmirante voston de kurdlo per io bongusta, por ke ĝi mordu sin; kiam ili vomsapeadis, subĵetante al paŝtiĝantaj kurdloj venenon en balonoj, kaŭzantan tian vomon, ke kurdlo povis elkurdliĝi, tio estas reversiĝi, — ĉio ĉi estis prezentata, kiel agoj direktitaj nur kontraŭ animaloj. Ĉar Luzanio ne konsideradis la artefaritan, sintezan devenon de kurdloj, kaj senhonte asertadis, ke la Prezidanto elpensis nenian bioinĝenierion.

La situacio ŝanĝiĝis radike nur en la XXII-a jarcento, kiu proksimume konformas al nia deknaŭa. Mi eksciis pri tio el trivoluma verko de profesoro, doktoro, ano de la Kurdluja Akademio Mcicimrrks. Luzanio ekiris tiam laŭ vojo de industriiĝo, kiun malfeliĉon Kurdlando evitis, danke al la instruo de la Prezidanto. La unua puŝo estis invento de flamurdla maŝino, kiun movis fajro, kiun elfaŭkigas flamurdlo, malsekigita kaj pro tio koleriĝinta. Pli riĉaj luzanoj komencis vendi siajn bienojn kaj investi kapitalon en fajrorezistajn kurdlojn, kontribuante per tio evoluon de kurdlobredado. Baldaŭ estis breditaj rasoj maksimume fajrospirantaj kaj samtempe fajromelkaj. Ili estis vaste uzataj en metalurgio, kaj ankaŭ por hejtado. Transformiĝo de kurdloj en kapitalon kaŭzis abruptan kreskon de postulo pri alttemperaturaj kaj longe vivantaj kurdloj, sed senfumajn kurdlojn oni ne sukcesis bredi. Kvanto de flamurdloj kreskis lavange, kaj post kelkaj dekoj da jaroj poluado de la natura medio ricevis minacantan amplekson. Tiam aperis ideo pri pligrandigo de flamurdloj (aŭ, kiel oni nemalofte ilin nomadis, fumurdloj), ĉar kelkaj potencaj ekzempleroj fumas malpli, ol tuta grego da etuloj; kaj tio jam estis proksima al la slogano pri naciigo de la tuta kurdlaro (tio nomiĝis «optimumigo per koncentrigo»); sed parto de sciencistoj, provinte kalkuli, kia kurdlo estus plej ŝpara, venis al konkludo, ke ajna natura kurdlo tute ne taŭgas. Ankoraŭ estis pridiskutata ideo de Pururdlo, flamanta kaj samtempe purema, kiu funkcius laŭ principo de fermita ciklo, nutrante sin per propraj ekskrecioj, riĉigitaj per kelkaj vitaminoj. Sed eksperimentaj kurdloj mortadis aŭ freneziĝadis kaj, rompinte baran muron, forkuradis en Kurdlandon, aliaj perdis kapablon de fajrospirado, kaj kelkaj rezulte de sciencaj eksperimentoj komencis eĉ malvarmiĝi ĝis negativaj temperaturoj; tion oni penis uzi en konstruado de malvarmujoj, sed sensukcese, ĉar la kurdloj frostmortis. Estis maturiĝanta ekonomia krizo, akcioj de kurdlaj akciaj societoj fulmorapide falis, ĉiuj, kiuj povis, sekrete kaŝadis lastajn flamurdletojn, oni penis bredi kurdlojn-gazonistojn, kiuj ellaborus gason el fermentigata de ili herbo, sed ĉio estis vana. Disfalon Luzanio evitis nur pro malkovro de la atoma energio, tamen, farita tute stulte, kiel ĉio, kio estis farata en tiu ŝtato. Jen kion diras la kurdlanda akademiano. Kaj eble, li diras ankoraŭ ion, sed mi jam ne havis fortojn legi lin plu. Ĉar li pleje mallaŭdadis sian luzanan kolegon nomatan Pirivitt Piritt, ne eksplikante liajn opiniojn, sed nur verŝante sur lin malpuraĵon, mi pro sciemo trovis malgrandan libreton de tiu luzano. Ĝi nomiĝis «Mendosfero aŭ etikosfero». Perpleksite mi rigardis en grandan vortaron de fremdaj vortoj kaj eksciis, ke la unua vorto de la titolo devenas de latina mendax — mensogulo. En la antaŭparolo la aŭtoro frakasis la kurdlandan version de la industriiĝo de Luzanio. Li nomis ĝin amasigo de fetoraj deliraĵoj: en la imperio oni neniam bredadis ajnajn pirosaŭrojn (en tiu epoko Luzanio ankoraŭ estis imperio), kaj kurdloj ne povis esti kapitalo, kaj tio estas komprenebla — ja ĉu povas estis kapitalo tio, kio ne ekzistas? Ne estis ankaŭ iaj ajn provoj anstataŭigi konstruadon de loĝejoj per bredado de kurdloj, parte — kiel asertis la kurdlanda flanko — laŭ licencoj de bioinĝenieroj de la Prezidanto (kurdloj-ĉielskrapantoj), kaj parte danke al ŝtelado de kurdlandaj patentoj. Ĉio ĉi, de la komenco ĝis la fino, estas propagando por interna uzo, stultiganta malfeliĉajn kurdlanojn-galeranojn, kiuj eĉ nazon ne povas elŝovi ekster la ventron de sia grandsklavo, aŭ grandsklaviganto, ĉar ĝuste tiel endas nomi la urbomobilojn. En la historio de Luzanio, vere, same estis nemalmulte da malfacilaĵoj kaj krizaj fenomenoj, sed ili estis nekompreneblaj por subevoluintaj mensoj, premiataj per sciencaj titoloj laŭ rango, sed ne laŭ talento. Pirivitt Piritt menciis, ke la kurdlanda akademiano ne estis eĉ vera doktoro, sed portis nur nominalan titolon doctor honoris causa, kaj liaj propraj disĉiploj nomis lin «doktoro kurdlo». Ĉi tie almenaŭ ĉio estis klara. Tamen en la sekvaj ĉapitroj Pirivitt Piritt polemikis kontraŭ luzanaj etikigistoj kaj gedomatikistoj, kaj tie mi jam apenaŭ povis ion kompreni. Li asertis, ke ne ekzistas alia vojo, krom plena etikigo de la loĝata medio, kaj la adeptoj de parta etikigo, kiuj proponas etikigi nur publikajn domojn kaj konstruaĵojn, ne konscias, kiajn koŝmarajn konsekvencojn kaŭzos tia decido. Tio, ke en la Galaksio estas neniu totale lertonizita civilizo, tute ne estas argumento contra rem, ĉar almenaŭ iu socio devas esti la unua, alivorte la plej progresinta en sia evoluo, kaj tiu honora, kvankam malfacila sorto trafis ĝuste al la luzanoj, kiuj per tio pavimas vojon por galaksiaj racihavaj fratoj. Poste sekvis tabeloj, formuloj, skemoj kaj grafikaĵoj, kompreneblaj por mi ne pli, ol hieroglifoj.

Kun malagrabla sento, ke post lego de la libro kun tia belsona titolo mi scias malpli, ol antaŭ kiam mi malfermis ĝin, mi komencis serĉi sinoptikaĵojn kaj gvidlibrojn pli popularigajn kaj verkitajn sur la Tero, ja ilin verkas homoj por homoj, samgentanoj; ĝuste tiam mi vere enkaĉiĝis, trovinte lernolibron por doktoriĝantaj historiistoj de luzanistiko. Tio estis kolektiva verko de ĉirkaŭ dudek aŭtoroj-fakuloj, vera volapukaĵo, almenaŭ por homo kiel mi, kiu legis kaj ne povis kompreni, kion mi legas; ja kiel eblis tie ion kompreni, se sur ĉiu paĝo buntis ĉenoj de formuloj kaj terminoj kiel «feliĉatoroj», «entropiloj», «antibitoj», ENKODRA (entropio de komput-diskutaj racihavaj aŭtomatoj), kaj sub multepromesanta titolo «ekspedicioj en profundon de la luzana scienco» troviĝis tute malklara por mi teksto pri organizado de inspertizo en duonvivaj grupoj kun eksterkosma provizado. Poste evidentiĝis, ke ĉio ĉi havis tute realan sencon, sed antaŭ ol mi atingis ĝin, mi elturmentiĝis kaj ekkoleris, — en tiu nokto mi staris antaŭ amaso da ĵetitaj flanken libroj kaj rigardis al longaj vicoj de ankoraŭ ne tuŝitaj volumoj kun tia senespera kolero, kiel homo, kiu nepre devas ensalti en trajnon dum ĝi rapide veturas, sed kiu samtempe bone komprenas, ke povas rompi sian kolon. Mian manon tiris malsupren peza volumo de «Luzana-kurdlanda vortaro», kaj mi sentis tenton frapĵetegi ĝin sur la plankon — tio donus al mi nemalgrandan faciliĝon, ja mi laŭ la naturo estas kolerikulo; sed mi retenis min kaj anstataŭ la libro prenis starintan en la angulo malnovan kroĉilaron por ĉapoj, kaj poste, kiel per ramo, batis per ĝi grandan ŝrankon kun dokumentoj, sciante, ke ĝiaj pordoj estas kverkaj, kaj, sekve, fortikaj. La kroĉilaro, tamen, fendiĝis, sed mi starigis ĝin tiel, ke la rompita kroĉilo estis almetita al la muro, kaj la difekto ne estis rimarkebla. Iu diros, ke pri tiuj miaj noktaj frenezaĵoj mi povus silenti, ja ili ne bone karakterizas kaj miajn nervojn, kaj mian komprenemon, sed mi opinias, ke tiaj riproĉoj estus tute malpravaj, ĉar vojoj, kondukantaj nin al ekkono, ne estas tute egalaj por la rezulto de la ekkono.

La detruo de la kroĉilaro influis min bonege. Pacigita mi denove komencis serĉi librojn por lego, paŝante inter bretoj kaj elektante tion, kio trafis al miaj okuloj, kvankam ankaŭ tiu metodo ne estis tre racia; mi tro malfrue komprenis, ke mi elektas librojn pli belajn, en luksaj bindaĵoj, sed oni nur akceptas laŭ vizaĝo. Tio estis, bedaŭrinde, precipe libroj por spertaj luzanistoj, kaj ili povis malesperigi, ja mi ricevis tion, kion mi volis — mi trinkis rekte el la fonto, la trezorejo de scioj pri Entio estis en mia plena dispono, kaj mi ne sciis, kion fari kun tiu riĉo. Mi eĉ pensis, ĉu mi veku telefone la konsilianon kaj petu de li konsilon, sed hontis pri tiu penso; viŝinte ŝviton de la frunto kaj polvon de la malpuriĝintaj manoj, mi impetis al nova ofensivo. Tamen mi iĝis pli modera kaj elektis «Enkondukon en epistemologian drenadon», ĉar eksentis, ke tie ne estos eĉ unu vorto pri grundo kaj mineralaj sterkoj. Ĝuste tiel estis. Mi eksciis, ke en la XX-a jarcento Luzanion skuis terura krizo, kaŭzita de memobskuriĝo de la scienco. Sciencistoj ĉiam pli ofte konvinkiĝadis, ke la esplorata fenomeno certe estas jam de iu detale esplorita, ne estas nur sciate, kiel trovi tiun esploron. Kvanto de sciencaj fakoj kreskis en geometria progresio, kaj la ĉefa difekto de komputiloj — kaj nun jam estis konstruataj megatunaj komputiloj — iĝis persista informa konstipo. Estis kalkulite, ke post nur kvindek jaroj en universitatoj restos nur komputiloj-serĉistoj, kiuj fosados en mikroprocesoroj kaj pensistoroj de la tuta planedo, por ekscii, KIE, en kiu angulo de kiu maŝina memoro konserviĝas informoj, havantaj decidan valoron por farataj esploroj. Plenigante jarcentajn blankaĵojn, kun freneza rapido evoluis ignorantiko, tio estas scienco pri tio, kion la scienco ĉi-momente ne scias, la fako, kiun ĝis la lasta tempo oni neglektis kaj eĉ tute ĝin ignoris (pri ignorado de nescio okupiĝis kvankam parenca, sed tute memstara fako, nome ignorantistiko). Ja tiu, kiu precize scias, kion li ne scias, jam tre multe scias pri la estonta scio, kaj per tiu flanko la ignorantiko limis futurologion. La vojistoj estis mezurantaj longon de vojo, kiun devas trairi serĉa impulso, por trafi al la serĉata informo, kaj tiu vojo jam estis tia, ke valoran trovaĵon averaĝe necesis atendi dum duonjaro, kvankam la impulso moviĝis kun la lumrapido. Se vojo de vagado tra la labirinto de akumulitaj sciencaj riĉaĵoj kreskus kun sama rapido, do la sekva generacio de fakuloj devus atendi de dek kvin ĝis dek ses jarojn, antaŭ ol lumrapida aro de signaloj-spurhundoj sukcesos kompili plenan bibliografion por intencita esploro. Sed, kiel diris nia Ejnŝtejno, oni gratas nur tie, kie jukas; tial unue aperis ekspertoj pri serĉmatematiko, kaj poste — tiel nomataj inspertoj, ĉar necesis krei teorion de kovritaj malkovroj, tio estas malkovroj, ŝirmitaj de aliaj malkovroj. Tial aperis Ĝenerala Ariadnologio (General Ariadnology) kaj komenciĝis la Epoko de Ekspedicioj en Internon de la Scienco. Ĝuste tiuj, kiuj planis tiujn ekspediciojn, nomiĝis inspertoj. Tio iomete helpis, sed ne por longe: ja ankaŭ inspertoj estas sciencistoj, kaj ili tuj komencis ellabori teorion de inspertizo, inklude tiajn ĝiajn fakojn, kiel labirintiko, labirintistiko (kaj inter ili estas sama diferenco, kiel inter statiko kaj statistiko), ĉirkaŭa kaj rekta labirintografio, kaj ankaŭ labirinto-labirintiko. La lasta estas nenio alia, ol eksterkosma ariadnistiko, fako laŭdire neordinare interesa, ĉar ĝi traktas la ekzistantan Universon kiel ion similan al eta breto en grandega biblioteko; kaj tio, ke tia biblioteko ne povas ekzisti reale, tute ne gravas, ja teoriistojn ne interesas banalaj fizikaj limoj, kiujn la mondo aplikas al la Pensa Insperimento, tio estas la Unua Memmanĝanta Profundiĝo de Ekkono. «La Unua», ĉar tiu terura ariadnistiko antaŭvidis tutan vicon de tiaj profundiĝoj (serĉoj de datumoj, serĉoj de datumoj pri serĉoj de datumoj kaj tiel plu ĝis aroj kun senfina povumo).

Interese, ĉu ne? Feliĉe, mi havis du paketojn kun pulvoro kontraŭ kapdoloro. Ariadnistiko postulis infinit-dimensian nemetrikan inform-entropian spacon, kaj ĉiuj jubilis, kiam oni sukcesis pruvi, ke tiu spaco estas plene kongrua al Dio, kiu almenaŭ tiamaniere estis komprenita en nocioj de logiko kune kun sia Ĉiopova Ĉioscio. Kaj ankoraŭ iĝis klare, ke la kreita mondo disiĝas de tiu kvazaŭdia spaco simile al eta veziko, kaj iĝas neniea rilate al ĝi, kaj alie eĉ ne povas esti. Tute neatenditajn konsekvencojn havis tiu fina matematikigo de la Dia esenco kiel de la sistemo de Ĉioscio, — certe, de sistemo tute abstrakta, ja tio ne estis bildo de Dio kiel persono, sed topografie perfekta konverĝo de Liaj atributoj. Montriĝis krome, ke tiu infinit-dimensia spaco havas limojn, tamen en ĝi lokiĝas nenio reala, speciale ne la Universo. Estas nemalfacile konjekti, ke neniu ortodoksa religio akceptis tiun pruvon. Kvankam la transfinita spaco iĝis neordinare interesa objekto de sciencaj esploroj, tiuj per nenio riĉigis epistemologion, ĉar ĉi tie temis pri ĉioscia sistemo, tio estas sistemo, en kiu ne necesas serĉi ian ajn informon, kaj eĉ ne eblas. (Dirante naive simple, la ĉioscio estas samtempe kaj premiso kaj atributo de tiu mirinda kreaĵo de la abstrakta penso, kaj kun la reala Universo ĝi ne havas iujn ajn kontaktopunktojn.) Kvazaŭ vi, perdinte en via hejmo tekulereton, lanĉus ĝian serĉadon en tia skalo, ke kreus idealan sistemon de senerara trovado, kiu, certe, estas nenio alia, ol la sistemo de Trovado de Ĉio en la Mondo, kaj tial vi nenion povas respondi al la demando pri la kulereto pro ĝia evidenta trivialeco. Kaj trovistiko rilatas al serĉistiko proksimume same, kiel pura matematiko al la aplika. La divido de la ĝenerala ariadnologio al la praktika kaj la abstrakta malplibonigis la staton, ĉar ju pli potencan menson havis ariadnologo, des pli lin interesis ecoj de la Ĉiotrova Sistemo kaj des malpli — banala fosado en internaĵoj de la artefarita tutplaneda memoro, tiu ĥaosigita tenejo de scioj. Tial la krizo de la scienco ŝajnis nekuracebla, kaj tamen luzanoj liberiĝis de ĝi, ĝuste liberiĝis, sed ne superis sur la elektita de ili vojo; ili simple elverŝis el la kuvo akvon kun la infano, alivorte, ili sukcesis tute liberiĝi de la scienco mem — ĉiuokaze de la scienco en la formo, konata de ni.

Sur Entio dum jam pli ol cent jaroj estas neniaj sciencistoj, estas nur civitanoj, kiuj lernas de instruistoj, kaj la instruistoj estas eĉ ne modernigitaj ciferaj maŝinoj, sed lertonoj. Ekposedo de lertonologio kostis al mi ses sendormajn noktojn; mi spronadis mian kompatindan cerbon per tutaj litroj da kafo. Lertonoj estas logikaj elementoj, nevideblaj per nearmita okulo, ĉar ilia grandeco kompareblas kun grandaj molekuloj. Ilin produktas aliaj lertonoj — per metodo, simila al produktado de molekuloj de albumino en viva organismo; tamen, mi ne profundiĝu en teĥnikajn detalojn. Tiu revolucio estis treege dolora por luzaniaj sciencistoj, kaj tutaj sciencaj konsilioj mortigadis sin, kompreninte, ke verkado de magistraj kaj eĉ doktoraj disertacioj jam ne plu havas eĉ etan sencon kaj ke eĉ la plej saĝa doktoriĝanto trafas en staton de homo, kiu penas per ŝtona hakilo produkti ŝtonan tranĉilon, kvankam maŝinoj jam produktas miloble pli bonajn tranĉilojn el hardita ŝtalo. Samtempe okazis tiel nomata abolo de empirio, kaj per tio likvido de ajnaj eksperimentoj, kaj laboratoriaj, kaj kampaj. Ne plu necesis fari eksperimentojn reale, ĉar speciala lertona sistemo povas plenumi ajnan eksperimenton in abstracto, kaj eĉ kun lumrapido, do ne necesas atendi, kiam kreskos iu kverkaro ĉe iu rivereto, por esplori ĝian influon al mikroklimato: tio, kio antaŭe okupus cent jarojn, lertonoj faros dum palpebruma momento. Tamen, palpebra momento por ili estas diable longa tempo, ja tio estas preskaŭ dekono de sekundo, kaj al ili sufiĉas milionono. Sed ankaŭ tiajn lertonizitajn eksperimentojn oni faradis nur komence, kvazaŭ inercie, laŭ kutimo, laŭ tradicio. Ja mikroklimaton oni ĉiam esploras kun ia celo, tial sufiĉas nur difini tiun celon, ne zorgante pri interŝtupaj etapoj; kaj okupiĝas pri tio la celistoj, kiuj antaŭe nomiĝis teleonomoj. Necesas rimarkigi, ke celo nun povas esti tute idiota: ekzemple, ke hodiaŭ estu verda pluvo, morgaŭ — citronkolora, kaj krome ilin ambaŭ akompanu ĉielarko, aŭ ke piĵamo per karesaj tuŝoj dormigu vin, kaj matene veku en difinita horo per delikata masaĝo, — kaj tuta industria ciklo, necesa por produkto de tiaj piĵamoj aŭ pluvoj, estos tuj aŭtomate ellaborita kaj realigita. Kaj tiu, kiu interesiĝas, kiel tio estas farata, aniĝu al poliversiteto (certe, lertonizita), kie unue didaktoroj klarigos al li, kiaj demandoj havas sencon, ĉar al stultaj demandoj ne ekzistas saĝaj respondoj, kaj post fino de la kurso de demandologio li povos ekscii pri ĉio, kio lin interesas; sed tio tute ne estas profesio — pli ĝuste ŝatokupo. Demandoj kreas tiel nomatan piramidan hierarkion, aŭ, eble, hierarkian piramidon, mi ne memoras precize, kaj en tiu hierarkio ekzistas tiel nomata sojlo de Tjutikvocitok, nomata ankaŭ la supra limo, ĉar super tiu limo neniu jam kapablas kompreni demandon, nek respondon, — antaŭ ĉio tial, ke necesus la tutan vivon dediĉi al unusola demando kaj unu respondo, kaj eĉ tio ne sufiĉus, ĉar mensaj fortoj estingiĝas kun aĝo, kaj ĉi tie ili devus seninterrompe kreski dum minimume cent, aŭ eĉ mil jaroj. Tial la interesanto mortos pli frue, ol bone demandos, kaj bone ekscios tion, kion li volis. Tamen el respondoj al demandoj, farataj sub la bariero de Tjutikvocitok, eblas eltiri praktikan utilon, kaj tie estas nenio mirinda kaj nova, ĉar, kiel klarigas didaktoro TITIPIK 84931109 en la gvidlibro por elementaj lernejoj, por manĝi sekalan flanon, ne nepre necesas scii historion de apero de sekalo, nek metodojn de ĝia kreskigo, nek teorion kaj praktikon de panbakado, sed necesas nur enpiki dentojn en la flanon, kaj fino.

Do, la scienco ekfunebris pri si mem, kio, tamen, malmulte tuŝis la luzanian publikon; tiu, kvankam ŝuldis al la scienco pro la disfloro de la civilizo, ĉiam pli mallaŭdadis la sciencistojn pro tiu disfloro, kaj, sekve, ĝisgorĝe satiĝis ankaŭ per la scienco; kaj nun, dankon al Dio, ŝajnis vero tio, ke neniu jam povos leviĝi super la kuncivitanoj kiel doktoriĝinta docento, kaj tio tre plaĉis al la simpla homo kun liaj demokratiaj moroj. La racion oni ne formetis en arkivon, sed fieri pri ĝi oni povis nur private, kiel pri pura kaj senlentuga haŭto, kiu, kiel sciate, donas neniajn sociajn privilegiojn. Dezirantoj, certe, povis okupiĝi pri scienco malnovmaniere, tio estis senmalutila hobio kiel konstruado de palacoj el alumetskatoloj aŭ lanĉado de kajtoj. Ŝajne ankaŭ hodiaŭ en Luzanio estas sufiĉe da stranguloj, kiuj kun entuziasmo fordonas sin al tiu infaneca, laŭesence, okupo kun malkaŝa espero malkovri ion tian, kio metos finon al ĉiu ĉi lertoniko, sed tio estas neplenumeblaj revoj de malfeliĉuloj, kiuj pro malbona sorto naskiĝis ne en antikva tempo, kiam ili, probable, iĝus lokaj Neŭtonoj aŭ Darvinoj.

Ĝuste de la abolo de la tradicia scienco komenciĝis en Luzaniaj Nereduktitaj Ŝtatoj kreado de la sintezita kulturo, aŭ sinturo. Tamen, ĉi tie opinioj de historiistoj disiras. (La historiistoj plu restas homoj, tio estas, mi volas diri, entianoj; ĉar la sciencojn pri kulturo kaj socio oni ne sukcesis aŭtomatizi, kaj ne tial, ke ili estas nekredeble komplikaj, male: ili estas tiom kontraŭdiraj kaj nelogikaj, en ili estas tiom da arbitraj elpensaĵoj, pri kiuj fieras sciencaj skoloj, ke ne eblas komisii ilin al logikaj sistemoj, — ili reagas al tio per informa konstipo aŭ per alergia ekzantemo.) Unuj, ekzemple, Kiutc, asertas, ke la sinturo estis kreita por protezado de la natura kulturo, kiun ĝismorte frakasis ĉies bonfarto; saman opinion havas tuta vico da sinturologoj. Sed aliaj, speciale Kviksikoks, opinias, ke la afero okazis same, kiel kun la aero kaj la vakuo: lertonoj penetris ĉien, kien povis penetri, tio estas en ĉiujn malplenajn lokojn. La indikitaj aŭtoroj nomas tion natura gradiento de evoluo de la natura loĝata medio; simple dirante, la kulturo, same kiel la naturo, ne toleras vakuon; kaj kiam detruiĝis sociaj ligoj, bonaj moroj, centjaraj barieroj de religiaj kaj juraj malpermesoj, kaj ĉiu povis tuj ricevi ĉion, kion li deziris, — nur unusola deziro konservis sencon: fari al proksimulo tion, kio estas por li malagrabla kaj eĉ terura, ĉar la proksimulo rezistis, kaj rezisto estas la plej pikanta spico kaj eĉ la ĉefa delikataĵo tie, kie posedo de ĉiuj varoj kaj servoj perdis tutan valoron. Kio facile riceveblas, valoras malmulte. Se vi havas dek ok kostumojn, eble, estas agrable ĉiutage ŝanĝadi ilin, sed se vi havas dek milionojn da ili, tio donas nenion, krom zorgoj. Nur al etaj infanoj ŝajnas, ke estus bonege loĝi sur monto el pura ĉokolado. Satiĝo finiĝas per doloro en la stomako. Tiel sur pinto de ĉies bonfarto renaskiĝis stato de ĉies danĝero: kia estas ĝojo havi ĉion kaj ĝui tion, se en ajna minuto vi povas ricevi bastonbaton al la kapo aŭ trafi en kelon de ulo, kiu trovas ĝuon en kiel eble plej fajna torturado? La lertonoj reagis al tiuj ŝanĝoj (ĉar la polico estis tre frue lertonizita); ĝuste tiam la sinturo transprenis al si zorgo-defendajn funkciojn, kaj poste — patronadon super ĉiuj vivantoj.

Mi devas agnoski, ke tiu demando — pri la radikoj de la sinturo — ŝajnis al mi la plej neordinara el ĉio, kion mi sukcesis tralegi. Verŝajne (se juĝi laŭ la historia sperto de luzanoj), kiam en la loĝata medio aperas embrioj de racio, kiam tiun racion oni transplantas el la kapoj en maŝinojn, kaj de la maŝinoj, kiel iam de mamutoj kaj primitivaj reptilioj, ĝin heredas molekuloj, kaj tiuj molekuloj, perfektigante novajn generaciojn de racihavaj molekuloj, superas tiel nomatan sojlon de Skvark, alivorte la denseco de ilia intelekto tiom superas la densecon de la homa cerbo, ke en sablero povas lokiĝi mensa potencialo ne de iu docento, sed de tutaj fakultatoj kun iliaj sciencaj konsilioj, — tiam eĉ la diablo mem ne komprenos, kiu kiun regas: ĉu la homoj la lertonojn aŭ la lertonoj la homojn. Kaj temas ĉi tie tute ne pri la fifama ribelo de maŝinoj, ne pri revolucioj de robotoj, per kiuj tre antaŭlonge, kiam en modo estis futurologio por popolamasoj, timigadis nin malkleraj ĵurnalistoj, sed pri procezo de tute alia speco kaj valoro. Lertonoj ribelas precize same, kiel tritiko, kreskanta en kampo, aŭ mikroboj sur agaragara membrano. Ili ĝuste plenumas tion, kio estis al ili komisiita, sed faras tion ĉiam pli kaj pli bone, kaj finfine komencas fari tion tiel mirinde, kiel neniu povis eĉ imagi en la komenco mem. Kaj ja delonge estas sciate, ke preciza plano de homo, kaj samtempe de la konstrua entrepreno, kiu plenumos tiun planon, troviĝas en nevidebla por okulo kapeto de spermatozoo, sed neniu opiniis ebla, ke el tio eblas eltiri industrian licencon por molekuligo de la racio, — kvankam ĉiu abituriento ŝajne sciis, ke lia cerbo, antaŭ ol aperi al la mondo, tuta lokiĝis en nekredeble malgranda ero de patra spermo. Kaj tio ja signifis, ke iam tiun teĥnologion eblos uzi en sama amasa skalo, en kiu nukleoj produktas miliardojn kaj miliardojn da ĉeloj, sen ajna inspektado, planado, sen fabrikoj, projektaj burooj, sen laboristoj kaj inĝenieroj, kaj tiel plu. Kaj des pli neniu kredis, ke iaj lertonoj superos homojn — ne per minacoj kaj per fortoj, sed tiel, kiel scienca konsilio, konsistanta el duoblaj profesoroj, superas etulon en mallongaj kalsonetoj. Tiu eĉ ne komprenos ilian kolektivan saĝecon, kiel ajn li penu. Kaj eĉ se li estas princo kaj povas ordoni al la konsilio, kaj la konsilio diligente plenumas liajn kapricojn, tutegale la rezultoj estos malsamaj, ol liaj knabaj atendoj, — ekzemple, se li ekdezirus flugi. Certe, li flugos, sed ne fabelmaniere, kiel li, sendube, imagis, ne sur fluganta tapiŝo, sed sur io simila al aeroplano, balono aŭ raketo, ĉar eĉ la plej alta saĝo en la mondo kapablas realigi nur tion, kio estas ebla en la reala mondo. Kaj kvankam la revoj de tiu nazmukulo plenumiĝos, ilia plenumiĝo ĉiufoje estos por li neatenditaĵo. Eble, finfine la saĝuloj sukcesus ekspliki al li, kial ili iris al la celo laŭ ne tiu vojo, kiun li montris al ili, ja la etulo kreskos kaj povos lerni de ili; sed la loĝata medio, kiu estas pli saĝa, ol ĝiaj loĝantoj, ne povas ekspliki al ili tion, kion ili ne komprenos, ja ili — ni diru finfine rekte — estas tro stultaj por tio. Tiuj foraj konsekvencoj de la evoluo de cifroniko, kies krono iĝis lertoniko, treege dolore ofendas la racihavajn estaĵojn. Kion fari! Kion ili deziris, tion ili ricevis. Sed ne tion, kion ili pro naiveco timis, — malobeon, ribelon de ŝtalaj monstroj, sovaĝiĝintaj kaj potencavidaj komputiranoj, — sed nur molekulan ekstrakton de la racio, transmetitan el la kapo en la medion kaj milobligitan dumvoje, racion, kiu kondutas precize same, kiel tritika kampo aŭ spermatozooj. Ĝi ne estas individuo, kaj se aperintaj dum la batalo por ekzistado cerealoj, ameboj aŭ katoj zorgas pri memkonservado, tio estas pri si mem, kaj al la homoj servas nur nerekte, tritiko — kiel nutraĵo, katoj — por amuzo, do la lertonizita medio zorgas antaŭ ĉio pri la homoj, kaj pri si — en la plej minimuma grado, ja se ĝi ne zorgus pri si, ĝi baldaŭ ĉesus ekzisti, simple detruiĝus.

Ĉu eblas regi evoluon de la lertonoj? Eblas, certe eblas, sed ne pure arbitre, ne laŭ ajna kaprico, same kiel eblas kreskigi diversajn specojn de tritiko, vintra aŭ somera, sed ne eblas fari tiel, ke el spikoj falu melonoj. Kaj kun la lertonoj aperas ankoraŭ unu malfacilaĵo: ilia evoluo dependas de miproj (mikroprogramaj aparatoj), kaj la miproj de kodokodoj (koherente dozataj kodoj), kaj la kodokodoj — de mi jam ne memoras kio. Unufoje startigita procezo ĝis certa, ne sciata anticipe grado evoluas memstare, kvazaŭ veturiganta homon jungaĵo de ĉevaloj, kiuj obeas gvidrimenojn kaj knuton kaj ne obstinas, sed ili kuras ĉiam pli kaj pli rapide tra ĉiam malpli kaj malpli konataj al ni lokoj, — nur kun tiu diferenco, ke ĉevalojn tamen eblas turni, sed la civilizon — apenaŭ.

Alivorte: principe eblus, certe, — kaj la luzanoj povus — rezigni de la lertonoj, reveni al la natura medio, sed tio iĝus por ili katastrofo, kies amplekson ne eblas antaŭdiri, katastrofo pli terura, ol se sur la Tero oni eksplodigus ĉiujn elektrejojn, forbruligus bibliotekojn, dispelus inĝenierojn, sciencistojn kaj kuracistojn, — ĉu necesas priskribi konsekvencojn de tia reveno al la Naturo?



Notoj:


Nolo contendere
ĉi tie: mi ne enketos (lat).
ante rem
antaŭ ol (io okazis) (lat).
prima vista
ĉi tie: sen esploro (lat).
doctor honoris causa
honora doktoro (lat).
contra rem
kontraŭ (lat).
in abstracto
abstrakte (lat).

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]