Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

X —

Ne-Esperanta litero ikso, uzata i.a. por signi nekonatan grandon, precipe reelan; en transskribo de literoj de Esperanto ĉapelitaj per signaro manka je supersignoj (x-stilo); la Roma cifero dek; en C, 0X markas deksesumajn numeralojn; en presarto ikso estas relativa mezurunuo.

(2) X (prononcu [ikso]) —

Fenestrosistemo uzata precipe — sed ne nur — en Uniksaj komputilaj retoj. X estas «rete travidebla»: programo povas plenumiĝi sur unu maŝino dum ĝia eneligo okazas en fenestro sur la ekrano de alia maŝino, al kiu ĝi estas ligita per komputila reto. La du (aŭ pli da) koncernaj komputiloj povas esti de tute malsama tipo. Alia interesa eco de X estas ke multajn X-programojn facilas alilingvigi, ekz-e traduki ĉiujn mesaĝojn por la uzulo el la angla al Esperanto.

M. Weichert.

Detaloj

1996-11-16


XGA

Ekrana adaptilo disponiganta 256 kolorojn kun la distingivo 1024×768 rastrumeroj, aŭ 65536 kolorojn kaj 640×480 rastrumerojn (kp SVGA).

Noto. De la angla eXtended Graphics Array.

1996-10-12


x-stilo, iksostilo, cx-stilo —

Vd sub iksismo.

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion