Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Signaroj kaj kodoj

  1. Pri la kodoj matematike
  2. Homlingvaj alfabetoj: Esperanto, literoj Cirilaj, grekaj …
  3. Sepbitaj kodoj: ISO-646, Askio, ENKI
  4. Esperantaj kromliteroj en WordPerfect
  5. Pri la Latina-3a: Okbita ISO-kodo kun ĉiuj literoj de Esperanto
  6. La kodo KOI-8: Okbita Cirila kodo
  7. Pri Unikodo: la Latina-1a, literoj Eŭropaj ktp

Pri la kodoj matematike

Estu B finia aro de ĉiuj eblaj mesaĝeroj (la kodATa, fonta signaro), kaj A estu finia kodANTa signaro (celsignaro, ĵargone oni nomas ĝin alfabeto). Finia signoĉeno el signoj de A (aŭ B) estas vorto en la koncerna «alfabeto».

Tiam:

Kodonon k=(an−1,…,ai,…,a₀) oni rajtas rigardi n-pozicia nombro en la m-uma nombrosistemo:

k = an−1×mn−1 + … + ai×mi + … +a₀.

La kodonoj povas havi egalan aŭ diversan longon; respektive, la kodo estas nomata egallonga kodovarilonga kodo.

Sepbitaj kodoj

  1. Pri Askio
  2. La stirsignoj de Askio
  3. Naciaj variaĵoj de la 7-bita ISO-kodo
  4. Specialaj signoj: laŭ Askio kaj la Latina-3a

Pri Askio

El la 128 kodonoj de Askio, la unuaj [0..31] kaj la lasta (127) estas stirsignoj, la ceteraj 94 kodonoj prezentas videblajn signojnspecialajn signojn kaj la literojn anglajn.

Formale Askio estas la Usona nacia vario (ANSI X3.4–1986) de la 7-bita ISO-kodo (aŭ ISO 646; kp Naciaj variaĵoj de la 7-bita ISO-kodo).

Ĉiujn signojn de Askio prezentas la tabelo:
+0x000x10 0x20 0x30 0x40 0x50 0x60 0x70
0 NUL DLE 0 @ P ` p 00
1 SOH DC1 ! 1 A Q a q 01
2 STX DC2 " 2 B R b r 02
3 ETX DC3 # 3 C S c s 03
4 EOT DC4 $ 4 D T d t 04
5 ENQ NAK % 5 E U e u 05
6 ACK SYN & 6 F V f v 06
7 BEL ETB ' 7 G W g w 07
8 BS CAN ( 8 H X h x 08
9 HT EM ) 9 I Y i y 09
A LF SUB * : J Z j z 10
B VT ESC + ; K [ k { 11
C FF FS , < L \ l | 12
D CR GS - = M ] m } 13
E SO RS . > N ^ n ~ 14
F SI US / ? O _ o DEL 15
00 16 32 48 64 80 96 112 +

La 12 emfazitajn poziciojn ISO-646 rezervis por naciaj varioj; alia kurioza postrestaĵo de la epoko kiam aperis Askio: la kodo entenas 6-bitan subkodon, sufiĉan por la malnovaj programlingvoj (la kodonoj 0–95, t.e. ĉiuj krom tiuj la du lastaj vertikaloj, do krom la etliteroj ktp).


La stirsignoj de Askio

Laŭ la normo, la stirsignoj de Askio devas havi la sencon indikitan en la sekva tabelo:
dekumesimbolo Esperanta klarigo La Angla mnemoniko
0 NUL senefika ŝtopsigno NUL null
1 SOH komenco de mesaĝĉapo Start Of Heading
2 STX komenco de teksto Start of TeXt
3 ETX fino de teksto End of TeXt
4 EOT fino de transmeto End Of Transmission
5 ENQ informmendo ENQuiry
6 ACK pozitiva kvitanca signo ACKnowledge
7 BEL sonorilo, pepo bell
8 BS retropaŝo BackSpace
9 HT horizontala tabo Horizontal Tabulation
10 LF liniavanco Line Feed
11 VT vertikala tabo Vertical Tabulation
12 FF paĝavanco Form Feed
13 CR ĉaretreveno Carriage Return
14 SO ŝalto al kroma registrumo Shift-Out
15 SI reŝalto al la hejma registrumo Shift-In
16 DLE datumtransmeta eskapo Data Link Escape
17–20 DCi disponaĵa komando Device Control
21 NAK negativa kvitanco Negative AcKnowledge
22 SYN sinkroniga signo synchronous idle
23 ETB fino de datumtransmeta bloko End-of-Transmission Block
24 CAN eksiga signo CANcel
25 EM portilfino End of Medium
26 SUB anstataŭaĵo SUBstitute character
27 ESC eskapsigno ESCape
28 FS disigilo de dosieroj File Separator
29 GS disigilo de grupoj Group Separator
30 RS disigilo de rikordoj Record Separator
31 US disigilo de elementoj Unit Separator
127 DEL viŝsigno DELete


Naciaj variaĵoj de la 7-bita ISO-kodo

Askio entenas kelkajn signojn tradiciajn por la Usona negocista mondo; ISO 646 permesis loki en tiuj kodpozicioj literojn de naciaj alfabetoj, nacian monsignon ktp, kiel montras la sekva tabelo
kodono 35 36649192939496123124125126
Askio # $ @ [ \ ] ^ ` { | } ~
Brite (BS 4730) £ $ @ [ \ ] ^ ` { | } ~
ENKI Ŝ ŝ Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŭ ĉ ĝ ĥ ĵ ŭ
France (NF Z 62-010-1982) £ $ à ° ç § ^ µ é ù è ¨
Germane (DIN 66003) # $ § Ä Ö Ü ^ ` ä ö ü ß
Hungare (MS Z 7795/3) # ¤ Á É Ö Ü ^ á é ö ü ˝
Itale (UNI 0204-70) £ $ § ° ç é ^ ù à ò è ì
Jugoslavie (JUS I.B1.002) # $ Ž Š Đ Ć Č ž š đ ć č
Sud-Amerike # $ á ¡ Ñ ¿ é ü í ñ ó ú
Svede (SEN 85 02 00/C) # ¤ É Ä Ö Å Ü é ä ö å ü

Vd «Domestic ISO646 Character Tables» de Koichi Yasuoka kaj http://wwwold.dkuug.dk/i18n/charmaps/.


Specialaj signoj de Askio kaj ISO-8859

Fakte en la komputada mondo la Usone-negocaj specialaj signoj de Askio akiris novajn signifojn, ofte tute senrilatajn kun la tradiciaj. Tiujn signojn nun bezonas ankaŭ ekster-Usonaj programistoj, tial ol uzi naciajn variaĵojn de ISO 646 oni preferas etendi Askion ĝis 8-bita kodo, interalie kiel en la Latina-3a:
kodonobildo komento kodonobildo komento
33 ! krisigno, ekkria signo 92 \ deklivo
34 " ĝiraforeloj 93 ] ferma orta krampo
35 # dieso, krado 94 ^ ĉapelo
36 $ dolarsigno 95 _ substreko
37 % elcentosigno 96 ` liva korno
38 & komerca «kaj» 123 { malferma vinkulo
39 ' apostrofo 124 | vertikala streko
40 ( malferma ronda krampo 125 } ferma vinkulo
41 ) ferma ronda krampo 126 ~ tildo, ondosigno
42 * steleto Ekster Askio:
43 + pluso (vd signumo) 163 £ pundosigno
44 , komo 164 ¤ monersigno
45 - minuso, streketo 167 § paragrafo
46 . punkto 168 ¨ tremao
47 / oblikva frakcistreko 176 ° gradosigno
58 : dupunkto 178 ² supra duo
59 ; punktokomo 179 ³ supra trio
60 < malpliosigno 180 ' dekstra korno
61 = egalsigno 181 µ mu, mikrometro
62 > pliosigno 183 · meza punkto
63 ? demandosigno 215 × oblosigno
64 @ heliko 247 ÷ dividsigno
91 [ malferma orta krampo

Vd ankaŭ Nomoj de Askiaj signoj laŭ E. Grimley Evans.


Esperantaj kromliteroj en WordPerfect

Ĉ 1,100Ĝ 1,122Ĥ 1,126Ĵ 1,140Ŝ 1,180Ŭ 1,188
ĉ 1,101ĝ 1,123ĥ 1,127ĵ 1,141ŝ 1,181ŭ 1,189


Sekvan paĝon 
Indekson Instrukcion