Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Klavaroj

  1. Partoj de klavaro
  2. Neanglaj literoj
  3. Nomoj de sagoklavoj
  4. Nomoj de reĝimklavoj

Partoj de klavaro

Klavaro kutime havas plurajn registrumojn (ĉefliteran, stiran, alternativan, nombran ktp), kiujn ŝaltas la registrumaj klavoj. Ĉar la signifo de la ceteraj klavoj dependas je la registrumo, por priskribi la klavojn ni supozu, ke la klavaro estas en iu «normala» reĝimo (ekz-e ke estas malŝaltitaj la stira kaj la alternativa registrumoj).
  1. La literaj klavoj. La aranĝo de la klavoj varias depende je la lando kaj kutime estas adaptita al la specifaĵoj de ties lingvo (pri enigo de la literoj de Esperanto ni parolos fine de ĉi tiu artikolo). La interrespondaj ĉefa kaj eta literoj kutime kunhavas unu saman klavon, distingate per la ĉefregistrumo (kaj eventuale per fiksiĝema «supra registrumo»). En la stira registrumo la literaj klavoj enigas stirsignojn.
  2. La ciferaj klavoj. Kutime la klavaro disponigas la ciferojn sur tiuj samaj lokoj, kiel la tajpila klavaro, vicigite en unu horizontalo; depende je la lando, tiuj klavoj havas la ciferan signifon en la «malsupra» aŭ en la «supra» (ĉeflitera) registrumo, dum en la mala stato de tiu registrumo tiuj klavoj prezentas specialajn signojn. Por pli oportuna enigo de la nombroj, ofte estas disponigata nombra klavaro, kutime situanta dekstre de ĉefa («tajpila») parto. Tiu subklavaro estas regata per aparta registrumo (la «nombra», angle NumLock), kies malŝalto igas la klavojn de la nombra subklavaro funkcii kiel sagoklavojn.
  3. La sagoklavoj kaj la funkciaj klavoj — vd la koncernajn artikolojn.
Krom la registrumoj, kutime estas ankoraŭ kelkaj reĝimaj klavoj (Nomoj de reĝimklavoj), influantaj la funkciadon de klavaro.

Neanglaj literoj

  1. Enigmanieroj ĝenerale
  2. Peliloj kaj aranĝoj

Enigmanieroj ĝenerale

Estas pluraj manieroj adapti klavaron al lingvo.

Peliloj kaj aranĝoj

  1. Klavint por MS DOS
  2. Ek! por Vindozo
  3. La ŜŬERTĜ-aranĝo
Estas pluraj peliloj kaj klavaraj aranĝoj por Esperanto.
Klavint por MS DOS
Por MS-DOS tion oportune faras la programeto (klavara interrompotraktilo) Klavint de Klivo Lendon. Ĝi rezidas en la ĉefmemoro kaj funkcias dum oni uzas aliajn programojn. Por fari supersignitan literon, oni klavu tujsekve la punktokomon «;» kaj la bazan literon. Ekz-e por fari la vorton ĉirkaŭ, oni tajpu ;cirka;u. Klavint' tuj konvertos ;c kaj ;u al la respondaj kodonoj en Latina-3a. Por enigi ;c sen ke ĝi konvertiĝu en ĉapelhavan literon oni klavu ; kaj spaceton, poste forviŝu la spaceton kaj klavu c.
Ek! por Vindozo
Por la Vindozoj tion faras la pelilo de J. Finkel http://www.esperanto.mv.ru/Ek, ebliganta enigi Unikodajn kodonojn de la literoj de Esperanto. Ĝi disponigas du metodojn, «la rektan» (kun la apartaj klavoj por ĉiuj literoj krom ŭ kaj ĥ), kaj per senpaŝa modifilo (kiel en Klavint', kun la eblo elekti 2 modifilojn). La klavararanĝo por la rekta metodo estas de Simono Pejno kaj de lia Ĉapelilo (vd liajn klarigojn, unue en «Survoje al E-klavaro»):
    
ŝ ĵ e r t ĝ uŭ i o p [ ] 
 a s d f g hĥ j k l ; 
  z ĉ c v b n m , . / 

ŭ: aŭtomata (tuj post a, e) aŭ akorda
ĥ: akorda

La ŜŬERTĜ-aranĝo
En pli ĝenerala situacio la rimedoj por difini klavaran lokaĵon povas postuli pounuan interrespondon inter la literoj kaj klavoj. En tia situacio rekomendindas jena aranĝo, cetere pli simpla logike:
    
ŝ ŭ e r t ĝ u i o p ĵ ĥ 
 a s d f g h j k l ; 
  z ĉ c v b n m , . / 


Nomoj de sagoklavoj

AngleEsperantaj vortosimbolo kaj legado
Left Liven liven, maldekstren
Right Dren dekstren
Up Supren supren
Down Suben suben, malsupren
Home Hejmen hejmen
End Finen finen, al la fino
PgUp PĝSup paĝe supren; paĝosupren, al la paĝosupro
PgDn PĝSub paĝe suben; paĝosuben, al la paĝosubo


Nomoj de reĝimklavoj

Angle E-a nomo Esperanta legado, klarigo
Alt Alt alternativa registrumo
BackSpace Retropaŝo kp «Dren» (Nomoj de sagoklavoj)
Break Bremso halt[et]iga klavo
CapsLock Ĉef fiksiĝema ĉeflitera registrumo
Ctrl Stir stira registrumo
Delete Forviŝu tutan linion, ekranon — aŭ signejon
Del Viŝ viŝu (unu signejon)
Enter En enen-klavo, ĉaretreveniga klavo
Esc Esk eskapa klavo
Ins(ert) Dis(ŝovu) baskulŝaltilo de disŝovreĝimo
NumLock Nombra fiksiĝema nombra registrumo
Shift Supra supra registrumo, kp «Ĉef»
Tab Tab tabo, taba klavo


Indekson Instrukcion