Sekvan paĝon! Indekson! Instrukcion!

A —

  1. La unua litero de la alfabetoj angla, Esperanta, Latina.
  2. Deksesuma cifero kies dekuma valoro estas 10 (angle able).
  3. Renversite, la simbolo estas la universala kvantoro.

1996-02-29


abak·o

♖ «Kalkulilo, konsistanta el globetoj trairitaj de stangetoj, sur kiuj ili estas ŝoveblaj» [PIV1].

La vorto estas ŝatata nomo por programvaroj, iel rilataj al kalkulado aŭ komputado.

Angle: abacus
Ruse: абак; счёты

1996-02-29


abol·sign·o

Eksiga signo.

1996-02-29


abon*i

Retoj: Aniĝi al dissendolistoforumo; kp malaboni.

Angle: subscribe
Ruse: подписаться

1997-08-05


abs

Operacio por determini la absolutan valoron de nombro. En multaj programlingvoj (ekz-e Paskalo) ĝi estas prafunkcio: y:=abs(x); en aliaj (ALGOL-68, Ada) ABS estas unuloka operacisimbolo: y:=ABS x.

1996-02-29


absolut*a

Sendependa je alia konsiderata variablo, mezurilo ktp (kontraste al relativa) ktp:

  1. ☢ «Absoluta temperaturo, absoluta nulpunkto, absolutaj elektraj unuoj» [PIV1], absoluta distanco.
  2. Komp.: Absoluta adreso; absoluta eraro, ekarto.
  3. Mat.: Vd absoluta valoro.

Angle: absolute
Ruse: абсолютный

1996-10-10


absolut·a adres·o [Ber85] —

Kompleta adreso sufiĉa por atingi datumon aŭ disponaĵon, kontraste al relativa adreso.

Angle: absolute address
Ruse: абсолютный адрес

1998-11-01


absolut·a dosier·indik·o

En programado por hierarkia dosiersistemo, dosierindiko kun la plena vojprefikso ekde la radika dosierujo. Kp relativa dosierindiko.

Angle: absolute pathname, full pathname
Ruse: абсолютное имя файла, полное имя файла

2000-08-17


absolut·a erar·o

Absoluta valoro de ekarto; se nombron (aŭ formulon, funkcion) x oni aproksimas per a, tiam la absoluta eraro estas |a−x|. Kp relativa eraro.

Angle: absolute error
Ruse: абсолютная погрешность

1999-01-28


absolut·a valor·o [PIV1] —

Mat.:

  1. Absoluta valoro de reela x estas

    |x| = maks { x, −x } 

    (komputike vd abs).

  2. «La absoluta valoro de kompleksa nombro a+bi estas la pozitiva dua radiko de a²+b²; ekzemploj: la absoluta valoro de −3 estas 3, tiu de 4+3i estas 5» [PIV1].
  3. Pli ĝenerale, super ringo r, tia funkcio m: r→ℝ, ke por ĉiuj x,y∈r veras

Angle: absolute value, modulus
Ruse: абсолютная величина, модуль

1996-02-29


abstrakt*a

Malkonkreta, rilata al priskribo de eksteraj ecoj de objekto aŭ sistemo, sen konsideri la internan prezenton kaj realigon; logika. Ekz-e abstrakta datumtipo, abstrakta komputilo.

Angle: abstract
Ruse: абстрактный

1996-02-29


abstrakt·a datum·tip·o

Datumtipo difinita nur per la aro de la operacioj aplikeblaj al ties objektoj, sen indiko pri la interna prezento de iliaj valoroj (ekz-e la pakaĵo racionoj).

Angle: abstract data type
Ruse: абстрактный тип данных

1996-02-29


abstrakt·a komput·il·o

Prezento de komputilo per aro de (la nomoj de) komputaj risurcoj kaj de la operacioj disponeblaj el programo. La operacioj kaj risurcoj povas respondi al tiuj de reala komputilo, de imitilo aŭ de abstrakta aŭtomato. Ekz-e oni uzis abstraktan komputilon por formale difini la semantikon de PL/I.

Angle: abstract machine
Ruse: абстрактная машина

1996-02-29


·ad*

Sufikso, kies fakaj signifoj estas

  1. Fako, agadnomo: administrado, atestado, cifereca stirado, datumregistrado, dokumentado, flegado, imitado, komputado, komputilizita fabrikado, komputilizita instruado, mikroprogramado, modelado, redaktado, projektado, tekstotraktado, komputilizita programar-inĝenierado, simboltraktado, simulado, testado, vartado.
  2. Metodo, operacialgoritmo, procedo: adresado, antaŭtraktado, anticipado, takstestado, arkivado, diagonalado, delegado, disa tradukado, dosieradministrado, dosierflegado, fenestrado, generado, haketado, heredado, kaŝado, kvazaŭparalelado, laborplanado, lokado, memoradministrado, multipleksorado, navigado, nivelado, plurprocesorado, plurtaskado, paralelado, posttraktado, programado, programar-inĝenierado, prototipado, sistemgenerado, skanado, ŝtopado.
  3. Procezo, stato, reĝimo: ingado, interagado, memsignado, pulsado, sinonimado, sorbada regulo.

Angle: -ing, -ism
France: -age

1996-02-29


Ada

Ĝeneralcela altnivela programlingvo, kies ĉefa aplikkampo estas inĝenierado de sekurega kaj evoluigebla programaro por enkonstruitaj kaj stiraj komputiloj.

Detaloj

1996-02-29


adapt*il·o [PIV1, Jel, Pfei] —

Junto inter komputilo kaj periferiaĵo; ekz-e EGA.

Noto. «Aparato aŭ organo, kiun oni enmetas inter du ne kune adaptitaj elektraj aparatoj aŭ cirkvitoj, por ke ili taŭge funkciadu» [PIV1].

Angle: device adapter, device controller
Ruse: адаптер, контроллер

1996-02-29


adiaŭ*i

Fini seancon, fini dialogon kun komputa sistemo. Kp saluti.

Angle: log out, sign off
France: sortire (du système), clore (la session)
Germane: abmelden
Ruse: выйти (из сеанса)

1996-02-29


adiaŭ*o

La agoj de uzanto por fini seancon de dialogo kun komputa sistemo.

Angle: logout
France: sortie, fermeture de session
Germane: Logoff, Abmeldung
Ruse: выход, конец сеанса

1996-02-29


adici*a grup·o

Mat.: Grupo kies operacion oni nomas adicio (kaj signas per +); la neŭtran elementon, nulo; kaj la neŭtrigan elementon, kontraŭo. Kp multiplika grupo.

Angle: additive group
Ruse: аддитивная группа

1996-02-29


adici·esk·a simbol·o

En programlingvoj, operacisimbolo kies prioritato egalas al la prioritato de pluso (t.e. de adicio). Vd esprimo. En Paskalo,

   adicieska_simbolo = "+" | "-" | "AŬ".

Angle: adding operator
Ruse: операция типа сложения

1996-02-29


adici·il·o [KKV] —

Vd sumilo.

Angle: adder
Ruse: сумматор

1996-02-29


adici*o

En komputilo ĉiuj aritmetikaj operacioj, inklude subtrahon, multiplikon, dividon kaj radikadon, reduktiĝas al adicio. La operacion adicio plenumas sumilo. Por plenumi subtrahon oni anstataŭigas la subtrahaton je ties komplementa prezento. Vd sumilo, malprunto.

Rim. La argumentoj de adicio estas adiciatoj, la rezulto, sumo. La formulon a+b oni voĉlegu «a plus bo».

Angle: addition
Ruse: сложение

1996-02-29


adjunkt·a [PIV1] —

Mat.:

  1. Rilate al lineara ĵeto T, tia ĵeto T* super Eŭklida aŭ Hermita spaco, ke por ĉiuj ties vektoroj xy egalas la skalaraj produtoj:

    〈T(x)|y〉 = 〈x|T*(y)〉 

  2. Matricoj estas adjunktaj se tiaj estas la respondaj ĵetoj. Por matrico M ĝia adjunkta matrico M* estas komputebla per transpono kaj kompleksa konjugo de ĉiu elemento.

Angle: adjoint
Ruse: присоединённый, взаимный, (эрмитово) сопряжённый

1998-08-19


administr*ad·o

Preferinda traduko por la angla management; kp regado, stiri, ·estr·o. Eblaj sinonimoj: direktado, mastrumado.

1996-02-29


adres·ad·o, adresadmaniero —

Maniero per kiu komputila komando indikas sian operandon. Oni povas aranĝi ilin laŭ la adresrango:

0
senpera adresado
1
rekta adresado
2
relativa adresado, speciale indichava adresado kaj bazhava adresado
2, 3 …
malrekta adresado ĝenerala.
Kp atingomaniero.

Angle: addressing, addressing mode
France: mode d'addressage
Germane: Adressierungsart
Ruse: способ адресации

1998-11-02


adres·bus·o

Buso destinita por transmeti adresajn datumojn. Ĝi povas esti kolekto de konduktiloj fizike apartigitaj disde aliaj busoj, aŭ parto de pli granda sistema buso. Normale la nombro de konduktiloj en adresbuso egalas la adreslongon.

Angle: address bus
Ruse: адресная шина

1996-02-29


adres·funkci·o

Funkcio, komputanta la fizikan adreson respondan al virtuala adreso laŭ respektivo inter la adresspaco de tasko kaj la fizika memoro de komputilo, kiel estas establite de la memoradministrilo.

Angle: address mapping
Ruse: отображение адресов

1996-02-29


adres*o

Nombro, kodo aŭ nomo, indikanta reĝistron, ĉelon, memorareon, disponaĵonretnodon (URL). Estas pluraj manieroj de adresado, depende je kiuj oni parolas pri adreso mallonga, plena, absoluta, relativa, fakta, fizika, virtuala ktp.

Angle: address
Ruse: адрес

1996-02-29


adres·part·o, adreszono —

Parto de komando indikanta operandon.

Angle: address field
Ruse: поле адреса

1996-02-29


adres·rang·o

Nombro de adresoj kiujn necesas prilabori por atingi la valoron ĉe koncerna maniero de adresado.

Angle: indirection level
France: mode d'addressage
Germane: Adressierungsart
Ruse: ранг адреса, уровень косвенности

1998-11-04


adres·reĝistr·o

Reĝistro destinita por teni adreson aŭ uzata por kalkuli faktan adreson; ekz-e bazreĝistro, indicreĝistro.

Angle: address register
Ruse: адресный регистр

1996-02-29


adres·spac·o

Aro de memorĉeloj kiujn povas adresi tasko. Adresspaco estas koneksa intervalo aŭ grupo de segmentoj. La memoradministrilo provizas adresfunkcion, kiu ĵetas la virtualajn adresojn de tasko en la fizikan memoron de la komputilo.

Angle: address space
France: espace d'adresse
Germane: Adreßraum
Ruse: адресное пространство

1996-02-29


afabl*a [Jel], amik(iĝ)ema, kompleza, komforta —

Pri interaga programa produkto, disponiganta labormanieron naturan por la uzulo, protekton kontraŭ eraroj, detalajn helpilojn kaj dialogan dokumentaron.

Angle: user-friendly
France: convivial
Ruse: дружественный

1996-02-29


afiŝ*ej·o [Jel, Pfei] —

Retoj: Servilo en komputila reto, ebliganta afiŝi mesaĝojn kaj programojn por ĉiuj abonantoj. Multaj fabrikantoj de komputilaĵoj uzas afiŝejojn por komuniki kun siaj klientoj. Kelkaj afiŝejoj disponigas forumojn kaj arkivojn en/pri Esperanto — vd en La Flavaj Paĝoj de Esperanto.

Noto. Oni renkontas ankaŭ la formojn bultenejo kaj babilejo, kiuj fonetike pli proksimas al formoj nacilingvaj (alia proponita vorto similsona estas budo). «Bultenejo» estas anglaĵo, evitinda ĉar en Esperanto «bulteno» malmulte similas tion, kion oni trovas en la afiŝejo. «Babilejo» trafe priskribas la plejparton de la afiŝejoj, ĝi ŝajnas tute akceptebla en neformala etoso, sed oni ne preteratentu tiun stilan nuancon kaj probablan konfuzon kun IRC.

Angle: bulletin board system, BBS
France: BAB, Babillard électronique
Ruse: электронная доска объявлений

1996-02-29


afiŝ*i [Jel] —

Retoj: En forumodissendolisto, dissendi mesaĝon (afiŝon) al ĉiuj abonantoj de koncerna grupo.

Angle: post
Ruse: послать в телеконференцию

1996-02-29


afiŝ*o [Jel] —

Retoj: En forumodissendolisto, mesaĝo sendenda al ĉiuj abonantoj de koncerna grupo. Afiŝo estas speco de publika letero (artikolo), kontraste al privataj, persone adresitaj retleteroj.

Angle: post, posting, article

2000-02-26


agord·aĵ·o

Aro de valoroj de sistemaj parametroj difinanta reĝimon kaj normale rezultanta el unu aŭ pluraj agordadoj. Kutime agordaĵo estas registrebla kaj revokebla (vd agordaro).

Angle: set-up
Ruse: установка, настройка

1996-02-29


agord·ar·o

Aro da agordaĵoj por programo, kutime en formo de teksta dosiero aŭtomate legata ĉe ĉiu lanĉo de la programo el iu konvencia loko (ekz-e «punktodosiero» .lynxrc ktp en la hejma dosierujo de uzulo).

Angle: profile
Ruse: файл настроек

2000-06-17


agord*i

Elekti tiajn valorojn de parametroj de komputa sistemo, kiuj estigas deziratan reĝimon de ties funkciado; ekz-e, en interaga sistemo elekti kolorojn por prezentado de diverstipaj datumoj (la paletron), aranĝon de la ekrano (amplekson de la marĝenoj, stilon de fenestrado), defaŭltajn dosierujojn ktp.

Noto. Proksimuma sinonimo: akomodi [Z, RTA84].

Angle: set up, customize, tune
Ruse: настроить

1996-02-29


agord·il·o

Programo helpanta la uzulon agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon.

Angle: wizard
Ruse: мастер настройки

2001-10-05


AI

Mallongigo de artefarita intelekto (angle artificial intelligence).

1996-02-29


ajgen·o [Rei87] —

Mat.: Por ĵeto T super vektora spaco, skalaro a tia, ke por iu vektoro x veras T(x) = ax. Tia vektoro x estas ajgenvektoro responda al a. Same pri matrico M kaj la produto Mx = ax.

Angle: eigenvalue
France: valeur propre
Germane: Eigenwert
Itale: autovalore
Ruse: собственное значение, собственное число

1998-08-17


ajgen·vektor·o [EKV] —

Mat.: Vd sub ajgeno.

Angle: eigenvector
France: vecteur propre
Germane: Eigenvektor
Itale: autovettore
Ruse: собственный вектор

1998-08-17


ajn*

Dua Esperanta ĵokervorto (post um).

M. Weichert.

Angle: bar, foobar, baz

1996-02-29


ajn·vic·a [KKV] —

Vd senvica atingo, senvice atingebla memoro.

1998-11-29


·aĵ*
  1. Mat.: Sufikso por nomi esprimon (kajaŭ ties rezulton) laŭ ties ĉefa operacio: aranĝaĵo, kombinatorikaĵo, komunaĵo, kunaĵo, egalaĵo, komparaĵo, transponaĵo.
  2. Komp.: Vd agordaĵo, anstataŭaĵo, aranĝaĵoj, ĉiesaĵo, ĉiuliteraĵo, disponaĵo, don(it)aĵo, efemeraĵo, ekipaĵo, eligaĵo, enigaĵo, faksaĵo, fenestraĵo, firmaĵo, grafikaĵo, komercaĵo, konsumaĵo, liveraĵo, lokaĵo, metodo de unua taŭgaĵo, molaĵo, novaĵgrupo, novaĵlegilo, pakaĵo, printaĵo, publikaĵo, ŝtopaĵo, Teksaĵo, utilaĵo; ankaŭ markaĵo (ĉe Petri-reto).

1997-08-02


aĵur·a tip·ar·o

Lib.: Tiparo per kiu la matematikistoj prezentas la grasan fasonon sur nigra tabulo aŭ en manskribo. Oni uzas ĝin ankaŭ en presitaj verkoj, precipe por signi nombrajn universojn: la entjerojn (ℤ), la naturajn nombrojn (ℕ), la reelojn (ℝ), la kompleksajn nombrojn (ℂ), la Buleajn valorojn ktp.

Angle: blackboard bold
Pole: ażurowane litery
Ruse: ажурный шрифт

1996-02-29


akcept*i
  1. Determini per plenumo de algoritmo ke donita signoĉeno apartenas al formala lingvo — vd aŭtomato.
  2. En Ada, ACCEPT (t.e. akceptu) estas ordono indikanta enirejon por priservo de rendevuoj.

Angle: accept, recognize
Ruse: распознать

1996-02-29


Akerman·a funkci·o (F. W. Ackermann, 1898–1962) —

Mat.: Klasika ekzemplo de komputebla funkcio kiu ne estas primitive rekursia funkcio (ĉar la Akermana funkcio estas rekursiega, oni ofte uzas ĝin por testi la kapablon de tradukilo trakti rekursiajn procedurojn):

   FUNKCIO a(m, n: entjera): entjera; STARTO 
      SE m = 0 TIAM a := n + 1 
      ALIE SE n = 0 TIAM a := a(m - 1, 1) 
           ALIE a := a(m - 1, a(m, n - 1)); 
   FINO

Angle: Ackermann function
Ruse: функция Аккермана

1996-02-29


akomod·i [Z, Jel] —

Vd agordi, ĝustigo.

Angle: adjust, customize, tune
Ruse: настроить

1996-02-29


akord*o

Klavara enigaĵo rezultanta el samtempa premo sur plurajn klavojn, ekz-e la Vindoza komando por elpoŝigo konsistas el agordo de la stirregistruma klavo kaj la klavo v.

Angle: chord
Germane: Tastenkombination

2003-07-05


aksiom*ar·a semantik·o

Maniero difini la semantikon de programlingvo provizante ĉian programfrazon je antaŭkondiĉoj kaj aksiomoj, kiuj devas veri por ke la esprimilo estu aplikebla, je postkondiĉoj, kiuj veros post la plenumo de la frazo, kaj eventuale, je invariantoj.

Angle: axiomatic semantics
Ruse: аксиоматическая семантика

1996-02-29


aksiom*o

Mat.: Vd ĉe genera gramatiko, kalkulo.

Angle: axiom
Ruse: аксиома

1996-02-29


aktual*ig·i [Pfei] —

Ĝisdatigi.

Angle: update
Ruse: корректировать, обновить

1996-02-29


akumul·ej·o

Aritmetika reĝistro en kiu la aritmetikilo ricevas unu el la operandoj de plenumota operacio kaj en kiun ĝi liveras la rezulton. Ofte tiu rezulto estas argumento de la tujsekva operacio, kiu do havas unu el siaj operandoj jam preta en la reĝistro; tiamaniere la definitiva rezulto iom post iom «akumuliĝas» en tiu reĝistro, evitigante registradon kaj relegadon de interaj rezultoj. La terminon «akumulejo» oni uzas precipe parolante pri komputilo, kiu havas unu solan aritmetikan reĝistron.

Angle: accumulator
Ruse: сумматор, аккумулятор

1996-02-29


akustik·a kupl·il·o

Retoj: Junto entenanta akustikan modemon.

Angle: AC, acoustic coupler
Ruse: акустический соединитель

1996-02-29


akustik·a modem·o

Retoj: Modemo transformanta ciferecajn signalojn en sonsignalojn de la voĉa diapazono kaj inverse.

Angle: acoustic modem
Ruse: акустический модем

1996-02-29


akut*o
  1. (Fonetiko:)
  2. Lib.: Dekstra korno.

Angle: acute accent, high-pitch accent
France: accent aigu (frappé)
Germane: Akut, Hochton, Stoßton
Ruse: акут, острый тон

1996-04-16


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion