Ivan Naumov

Valinor'

Post longaj bataloj
Mi lavis en rojoj armilojn,
Sed jen – la rivero
Elfluas en bluan senfinon.
Kaj birdo de l'maro
Revekis antikvan destinon
Kaptantan nur filojn
De l' nobla Krepuska Elfaro.

  Nin tordante ploras mevo
  Kaj vekiĝas nia revo
  Kies nomo kvazaŭ or'...
  Tie ni renkontos fratojn,
  Mevoj gvidos la boatojn,
  Venu ni al Valinor'!

Mirinda scipovo –
Nek resti nek paŝi el rondo,
Kaj kuni kaj fori
Tuŝante nin el la lontan'.
Elmara ombrido
Plaŭdantas per plumoj de ondo
Por firme enkori
Je ĉiu teran'...
Ni venos al Valinor'!..

Finiĝis milito
Per venka atingo de l' celo,
Sed jen – la rivero
Elfluas en bluan senrandon,
Kaj birdo de l' Maro
Per krio min tiras en landon
Restantan la stelo
Por nobla Krepuska Elfaro.

  Blankaj plumoj, akra beko,
  Mevo damnas nin al neko:
  Nek ĉi-tie nak en for'
  Ni trankvilos ni kvietos –
  Mevoj krios kvazaŭ petos:
  Venu vi al Valinor'.

Diabla mispovo –
Nek stari nek fali mortante
Pro ĝia enveno,
Pro ĝia veneno en kor' –
Elmara ombrido
Nin vokas ĉu krie ĉu kante...
De tiu momento
Ni vivas laŭ mor:
Ni venos al Valinor'!..

02/03.08.1993