John S. Dinwoodie

Strebado

Laboron vian faru en fidelo,
    eĉ se la sorto estas: malsukcesi.
Surgrimpu krutajn montojn sen ribelo,
    eĉ kvankam poste devos vi regresi.

Pli bone, per plenstreĉa forto vivi
    kaj tamen maltrafadi la vivcelon,
ol laŭ la fluo de la Tempo drivi
    ne bedaŭrante stretan vivŝanelon.

Pli bone, alten grimpi kaj defali
    de montoflank', ol vivi ne strebante;
aŭ, malvenkante, ĝis la fin' batali,
    ol paŝi tra la vivo – diletante.