John S. Dinwoodie

Soleco

Ŝafisto iras sur montaro,
    kie birdkantoj sonas;
kun la Natur' en solidaro
    solecon li ne konas.

Sed iras mi sur urbostratoj,
    kie la bru' senĉesas;
kaj meze inter la homfratoj
    fremdule mi solecas.