Nikolao Hohlov

Plendo

Ah – kial Esperanto ne havas la daktilajn,
Dorlotajn rusajn rimojn – simbolojn de la am',
Kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,
Karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam'!

Ho kial, kial, Majstro, vi belajn vortojn ligis
Racie kaj akcente, en senelira rond' –
Kaj miajn rusajn sentojn sterilis kaj poligis
En via mezurita, horloĝe-ritma mond'!

Mi serĉas la simbolojn, palpante kiel blinda,
Pri trafaj metaforoj meditas en mallum',
Kaj tion, kion trovas, ne konsideras inda
Por la altaro Muza, por la incensa fum'...

Mi kanti, kanti volus; per sorĉa kant' magia
Elvoki la viziojn el alimonda sfer',
Starante genuflekse, atendi, korpe-pia
La benon de Venuso, en streĉo kaj mister'.

Sed mankas al mi taŭgaj esprimoj kaj simboloj,
Mi devas ilin krei per tranĉo kaj kunglu',
Elĉizi novajn sonojn por novaj aŭreoloj
Kaj miksi la iridajn kolorojn kun la blu'.

Mi devas plugi funde la virgan human grundon,
Ŝvitadi en atendo de la rikolta tag',
La vestojn ĉifonigi, suferi ĉiun vundon,
Sarkante la densejon de dorno kaj kratag'.

Kaj aŭdi, ke mizera, incita sonoknaro,
Anstataŭ melodio, naskiĝas en la kant',
Ĉerpita el profunda, smaragde-verda maro
Kun nomo tiel dolĉe alloga – Esperant'...

Ho kial, Majstro granda, vi ĝiajn ondojn ligis
Per monotona tajdo, en samakcenta rond' –
Kaj mian rusan koron katenis kaj poligis
en via mezurita, horloĝe-pulsa mond'!