Ivan Naumov

Lum' de montoj


Blanka lumo de neĝ' sur dekliv' de lontana mont'
Donis celon al ni alloginte per sia profund'.
Inter ni kaj montaro troviĝis pordeg' kaj pont',
Ni trairis pordegon per paŝo – dum unu sekund'.

"Farduono", deklaris amik' kun konvinka rid',
Kaj prirevis noktumon en herboj sub klara ĉiel'...
Ni iradis ĝis nokto, kaj restis montar' en vid',
Ni iradis – ĝis suno paligis lumeton de stel'.

Daŭris ir', kaj plusiĝis irtagoj al longa ĉen',
Monta neĝo trembrilis restante en sama lontan'.
Ni atingis la finon. Ni trovis montrilon, ke: jen,
Trairitas ĉi-tie ĝis fino l' unua span'.

Kiomspanas la ponto? – ja scias neniu krom
Finvenintoj. Post dors' ne videblas hejmfara fum' –
Egalforas por ni la distancoj ĝis mont' kaj ĝis dom'.
Preferita, vizaĝojn de ni reheligas l' lum'.

15.01.1991