Ĉapitro XVII

Pro la malbona stato de Davenant, kiun decideme prenis sub sian protekton la ĉiopova generalo Felton, la juĝaj kaj prizonaj potenculoj tiel mallongigis la proceduron de liberigo de la arestito, ke, komencinte la klopodojn ĉirkaŭ la naŭa horo de mateno, Galeran jam je la deka kaj duono kune kun la kuracisto Kress kaj la sanitara aŭtomobilo estis ĉe la pordego de la prizono, enveturinte sur ties teritorion kun laŭleĝaj rajtoj.

Davenant estis en tia senhelpa stato, ke vivis nur liaj okuloj, sensencaj, kiel brilo de teaj kuleretoj. Li paroladis absurdaĵojn kaj ne komprenadis, kion oni faras kun li. Por feliĉo de Galeran, kaj ankaŭ de ambaŭ provosoj, travivintaj dum tiu ĉi nokto tiom da emocioj, kiom ili ne spertis dum la tuta vivo, Davenant deliris nur pri konsolo. Laŭ liaj vortoj, ĝi venis al li en nigra punta robo kaj ploris.

La freŝa aero efikis tiel, ke metita en la malsanulejon Davenant provizore rekonsciiĝis. Nun li ĉion memoris. Li demandis, kie estas Galeran, Consuelo, Stomador.

Komenciĝis venta, malserena tago. Al atendantaj Consuelo kaj Galeran eliris Kress kaj invitis ilin veni en la ejon de Davenant.

— Kia estas lia stato? — demandis Galeran la doktoron.

— Baldaŭ komenciĝos la agonio, — respondis Kress, — dume li ĉion konscias kaj deziras vin vidi.

La lastaj gastoj proksimiĝis al la lito de la mortanto — la soleca maljunulo kaj la virino, ĵus komencinta vivi, kun morto en la animo.

— Nun mi baldaŭ resaniĝos, — flustris Tirrey, duonmalfermante la okulojn kaj kun tenera timo rigardante al Consuelo, eksidinta ĉe la litkapo. — Mi estis la kaŭzo de via malfeliĉo, — daŭrigis li, — sed mi ne sciis, ke tiel rezultos. Sed vi ne malgaju. Io similspeca okazis ankaŭ al mi. Necesas venki la malfeliĉon. Vi estas juna, antaŭ vi estas la tuta vivo. Ja estis vi, kiu savis min el la prizono, ĉu?

— Mi plenumis mian devon, — diris Consuelo, — kaj mi ne plu deziras paroli pri tio. Via juĝafero estos reviziita kaj, certe, solviĝos bone.

— La mia jes. Sed ĉu la ilia?

— Ili estas savitaj, — diris Galeran. — La abolo de la verdikto montras, ke la afero limiĝos per kelkaj jaroj da prizono.

— Mi ĝojas, — rapide diris la malsanulo, — ĉar la batalo estis belega. La tribunalo devus kompreni tion. Pri unu afero mi bedaŭras, ke mi ne estis kun vi, Galeran, kiam vi fosis la subfosaĵon. Kaj kie estas Stomador?

— Verŝajne, li jam fuĝis. Lia stato iĝis tre danĝera.

— Certe. Do mi ne estas en la prizono... Vi ne kredos, — turnis sin Tirrey al Consuelo, kiu rigardis al li kun profunda kompato, — kiel bone estas saviĝi! Mi deziras ekstari, iri, viziti la malnovajn lokojn.

Davenant malpacience moviĝis kaj, lacigita, fermis la okulojn. La konscio estis luktanta kontraŭ la malhela akvo. Li palpadis per la manoj sur la brusto kaj ĉe la gorĝo, forpelante nevideblan malvastecon de la korpo, forbruligata de la morta fajro. Lia vizaĝo estis en ŝvito, la lipoj senintence tremeradis, kaj, kliniĝinte, Galeran distingis la lastajn vortojn: «Brilanta... malklara...»

Vidante lian staton, Kress deiris de la fenestro, prenis la manon de Davenant kaj, kuntirinte la brovojn, lasis ĝin.

— Savu vin de la peza impreso, — mallaŭte diris Kress al Consuelo, kiu, kompreninte ĉion, eliris, akompanata de Galeran. En la akceptejo Consuelo liberigis la larmojn, ploregante laŭte kaj senkonsole, kiel infano.

— Tio estas samtempe pri ĉio, — klarigis ŝi. — Por kio mortas mirakla homo, via amiko? Mi ne deziras, ke li mortu.

Ŝi ekstaris, viŝis la larmojn kaj etendis la manojn al Galeran, sed tiu altiris ŝin je la ŝultroj, kiel knabinon, kaj kisis al la frunto.

— Kio, kara mia? — diris li. — La homa koro estas sendefenda, ĉu?! Sed defendita, ĝi estas senigita de lumo, kaj malmultas en ĝi varmega braĝo, ne sufiĉos eĉ por varmigi la manojn. Firmiĝu, forveturu al Gerton kaj atendu. Kvieto denove venos al vi.

Consuelo fermis la vizaĝon kaj eliris. Galeran revenis en la ĉambron. Li atendis, ĝis la korpo ĉesis skuiĝi, fermis la okulojn de Davenant per la mano kun rompitaj ungoj, difektitaj dum la subtera laboro, kaj ekiris enmanigi la arĝentan cervon al la adresato.

Lin akceptis Rohena Lesfield, juna virino en disfloro de la vivo, edzino de la direktoro de la konservatorio.

La salono, kie Tirrey antaŭ naŭ jaroj sidis, admirante la orajn katojn, plu aspektis same, sed ne estis en ĝi tiuj homoj, kiuj tiam konsistigis por la junulo, komencanta vivi, la tutan mondon.

— Mi plenumas komision, — diris Galeran al la demande ridetanta juna virino, — kaj se vi min memoras, do vi divenos, pri kiu temas.

— Vere, via nomo kaj vizaĝo ŝajne estas konataj... — diris Rohena. — Atendu... helpu rememori... Jes, certe. Ĉu la kafejo «Abomeno»?

— Jes. Jen la cervo. Tirrey petis transdoni ĝin al vi.

Galeran etendis al ŝi la aĵeton, kaj Rohena rekonis ĝin. Tiutempe aperis enuanta, pala Eleonora, junulino kun kaprica kaj malpeza vizaĝo. La vivo de la koro jam malafable tuŝis ŝin.

— Elly! Kia antikva polvo! — diris Rohena. — Rigardu, la knabo, kiu estis ĉe ni antaŭ naŭ jaroj, redonas sian premion — la cervon. Ĉu ci memoras?

— Ho, certe! — ekridis la junulino. — Ĉu vi estas la amiko de Tirrey? Mi tuj rekonis vin. Kie estas tiu homo? Tiam li tiel strange malaperis.

— Li mortis en fora lando, — respondis Galeran, leviĝante, por adiaŭe riverenci, — kaj mi ricevis de li leteron kun peto redoni al vi tiun ĉi ŝercan premion.

Estiĝis silento. Neniu subtenis la mornan konversacion, kiu estis ne tute konvena: la fileto de Rohena estis malsana, kaj Elly, iĝinta tre nervoza, instinkte evitadis ĉion dramecan.

— Ni dankas vin, — afable diris Rohena post deca silento. — Do, ĉu li mortis? Kiel domaĝe!

Iomete ŝercinte ankoraŭ pri la temo de «Abomeno», Galeran adiaŭis kaj forveturis hejmen.

— Ja estis io, Elly? — diris Rohena, kiam Galeran foriris. — Io estis... Ĉu ci ne memoras?

— Mi memoras. Ci pravas. Sed mi eĉ sen tio havas malbonan humoron, kaj tial — pardonu, mi ne sukcesos diri.


Feodosio, la 28-an de marto 1929





konsolo — «Consuelo» signifas «konsolo».